View
21
Download
8
Category
Preview:
DESCRIPTION
Artikolo esperante.
Citation preview
Siluroj
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siluro.La Siluroj (latine Silures) estis potenca kaj militema tribo de antikva Britio,
okupanta proksimume la provincojn
de Monmouthshire, Breconshire kaj Glamorganshire de la nuntempa Sud-
Kimrio; kaj eble Gloucestershire kaj Herefordshire de la nuntempa Anglio. Ili
estis limigitaj norde fare de la "Ordovices"; oriente fare de la "Dobunni"; kaj
okcidente fare de la "Demetae".
Origino
Laŭ la biografio de Agricola fare de Tacito, la Siluroj kutime havis malhelan
haŭton kaj krispajn harojn. Pro ilia aspekto, Tacito sugestis ke ili povus esti
transirintaj el Hispanio pli frue.
La Ferepoka Fortikaĵo kastro en Llanmelin apud Caerwent estis kelkfoje sugestita kiel pra-Romia triba centro,[1] sed la opinio de plej multaj arĥeologoj estas, ke tiu popolo kiu fariĝis konata kiel la Siluroj estis loza reto de grupoj kunkelkaj komunaj kulturaj valoroj, prefere ol centrizita societo. Kvankam la plej evidentaj fizikaj postrestaĵoj de la Siluroj estas fortikaĵo kastroj kiel tiuj en Llanmelin kaj Sudbrook, estas ankaŭ arĥeologiaj indikaĵoj de rondaj domoj en Gwehelog, Thornwell (Chepstow) kaj aliloke, kaj indikaĵoj de malalteja setlado notinde en Goldclif.[2]
La origino de la nomo "Siluroj" mem estis priskribita kiel "tute nekonata".[3] 19-jarcenta antikvaĵa fonto proponas etimologian rilaton kun la kimra Essyllwg kaj aliaj formoj de sama signifo, kiaj Essyllyr, signifanta "de Essyllt":[4] tamen, tio nun estas konsiderata kiel malprobabla. Pli kredinda moderna etimologio povusligi 'Siluroj' al la komuna Kelta radido *sīlo-, 'semo'. Vortoj derivitaj el tiu radiko en Keltaj lingvoj (ekzemple malnovirlanda síl, kimra hil) estas uzataj por signifi 'raso, posteuloj, sango-deveno, idaro', same kiel 'semo' en la vegetaĵa senco. Sekve de tio 'Siluroj' povus signifi 'Parencaro, Raso', eble referante al triba kredo pri deveno el origina praulo.
Forta rezistado kontraŭ Romiaj fortoj
Triboj de Kimrio en la tempo de la Romia invado. La moderna Angla-Kimra limo aperas pormemore
La siluroj oponis fortan rezistadon kontraŭ la Romia konkero ĉ. 48 A.D., kun la
helpo de Karatako, militestro kaj princo de la "Catuvellauni", kiu forfuĝis el plej
malproksima oriento post kiam lia tribo estis venkita.
La unua atako kontraŭ la kimraj triboj estis farita sub la legato Publius Ostorius
Scapula ĉ. 48 A.D. Ostorius unue atakis la "Deceangli" en la nord-oriento de tio,
kio nun estas Kimrio, kiuj ŝajne kapitulacis post malmulta rezistado. Li poste
pasigis plurajn jarojn kampanjante kontraŭ la Siluroj kaj la "Ordovices". Ilia
rezistado estis kondukita fare de Karatado, kiu forfuĝis el sud-oriento (de tio,
kio nun estas Anglio) kiam ĝi estis konkerita fare de Romianoj. Li unue estris la
Silurojn, poste transiris al la teritorio de la Ordovices, kie li estis venkita de
Ostorius en 51 A.D.
La Siluroj ne estis submetitaj, tamen, kaj efektivigis veran gerilon kontraŭ la
Romiaj fortoj. Ostorius publike diris ke ili reprezentis tian danĝeron ke ili estu ĉu
ekstermitaj aŭ translokitaj. Liaj minacoj des pli multe fortigis la determiniĝon de
Siluroj al rezistado kaj granda Legia forto okupita pri konstruado de Romiaj
fuortoj en ilia teritorio estis ĉirkaŭita kaj atakita, kaj elsavita nur per granda
peno kaj konsiderinda perdo. Ili ankaŭ prenis Romiajn kaptitojn kiel ostaĝojn kaj
distribuis ilin inter la najbaraj triboj por kunligi ilin kaj kuraĝigi rezistadon.
Ostorius mortis kiam la Siluroj ankoraŭ estis nevenkitaj kaj, post lia morto, Ili
gajnis venkon super la 2-a Legio. Restas malklare ĉu la Siluroj estis efektive
milite venkitaj aŭ ili simple akceptis akordiĝi, sed Romiaj fontoj sugestas iom
malklare ke ili estis fine submetitaj fare de Sextus Julius Frontinus en serio da
kampanjoj finiĝantaj ĉ. 78 A.D. La Romia verkisto Tacito skribis pri la
siluroj: non atrocitate, non clementia mutabatur– "ili ŝanĝiĝis nek per krueleco
nek per bonkoreco".
Romanigado[redakti | redakti fonton]
Por helpi la Romian administradon moderigi la lokan opozicion, Legia fortreso
("Isca Silurum", poste "Caerleon") estis starigita meze de la triba teritorio.
La urbo de "Venta Silurum" (Caerwent, dek kilometroj (ses mejlojn) okcidente de Chepstow) estis establita en 75 A.D. Ĝi fariĝis Romanigita urbo, ne malsamede "Calleva Atrebatum" (Silchester), sed pli malgrande. Skribaĵo montras ke sub la Romia Imperio ĝi estis la ĉefurbo de la Siluroj, kies ordo aŭ "Komunuma Konsilio" servis por la loka registaro de la distrikto. Ĝiaj masivaj Romiaj muroj ankoraŭ pluekzistas, kaj fosadoj rivelis forumon, templon, banojn, amfiteatron, butikojn, kaj plurajn komfortajn domoj kun mozaikaj plankoj, ktp. En la malfrua unua kaj frua dua jarcentoj, al la Siluroj estis redonita iom da nominala sendependeco kaj respondeco pri loka administrado. Kiel estis la norma praktiko, rivelite de enskribaĵoj, Romianoj parigis siajn diojn kun la Siluraj, kaj laloka dio "Ocelus" estis ĝemelita kun Marso, la Romia dio de la milito.[2]
Caerwent ŝajne restis uzata en la post-Romia periodo kiel religia centro kaj la teritorio de la Siluroj poste fariĝis la kimra Reĝlando de "Gwent", "Brycheiniog","Gwynllwg" kajGlamorgan. Kelkaj teorioj koncerne Reĝon Arturo faras el li gvidanton en tiu ĉi areo. Estas indikaĵoj de kultura kontinueco laŭlonge de la romia periodo, specife ekde la Siluroj ĝis la Reĝlando de Gwent, kiel montrite per gvidantoj de Gwent uzantaj la nomon "Caradoc" memore al la brita heroo Karatako [2]
La termino "Silurio"
Referenco estas kelkfoje farita al tiu periodo de la Kelta historio per uzo de
terminoj kiaj "Silurio". La poeto Henry Vaughan nomis sin "Silurist", pro siaj
radikoj en Sud-Kimrio. LaGeologia temposkalo Silurio estis unue priskribita fare
de Roderick Murchison en rokoj lokitaj en la origina lando de la Siluroj, tial la
nomo. Tiu periodo postdatiĝas de la periodoj deKambrio kaj Ordovicio, kies
nomoj ankaŭ devenas de antikva Kimrio.
Referencoj
1. ↑ BBC on Llanmelin
2. ↑ 2,0 2,1 2,2 Miranda Aldhouse-Green and Ray Howell (eds.), Gwent In Prehistory and Early History: The Gwent County History Vol.1, 2004, ISBN 0-7083-1826-6
3. ↑ John Rhys, Celtic Britain, p.302
4. ↑ Annals & Antiquities of the Counties and Families of Wales, Glamorganshire
Recommended