Upload
others
View
0
Download
0
Embed Size (px)
Citation preview
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
1
VORTARETO AĈ (SUFIKSO) = ne bona kvalito; malbona kvalito. Ĉu Roberto Karlo kantas romantikan muzikon aŭ romantikaĉan muzikon? Kaj Reĝinaldo Roso? Ĉu vi bone aprecas la sambaĉon de la muzikistaro Pisiriko? AJN = partikulo kiu insistas pri la nedifiniteco de korelativo. Karlo diris, ke, ĉar li estas tute sen mono, li faros ian ajn laboron. Ĉiuj ajn vendistoj vendas al ĉiaj ajn homoj, kiuj havas monkondiĉojn pagi por iliaj varoj. Kreŭza diris, ke ŝi volas edziniĝi kun iu ajn viro, kiu havas ian ajn domon, ian ajn laboron kaj kiu ĉiutage diros al ŝi “mi amas vin, karulino!” ANSTATAŬ (Prepozicio)=ĝi signifas «en la loko de», «en la rolo, funkcio de». Eleonora preferis trinki gvaranaon anstataŭ sukon. Hodiaŭ la direktoro instruis la klason, anstataŭ la instruisto. [Observu, ke en la unua ekzemplo estas du objektoj, nome la gvaranao kaj la suko, kaj unu subjekto, nome Eleonora. En la dua ekzemplo estas unu objekto (la klaso) kaj du subjektoj (la direktoro kaj la instruisto). Rimarku same, ke ni povas verbigi la prepozicion ANSTATAŬ per la ig-finaĵo. Andreo anstataŭigis sian biciklon per motorbiciklo. La biciklo de Andreo estis anstataŭigita per motorbiciklo. Notu, fine, ke la uzo de prepozicioj malsimilas ĉe la similsignifa verbo SUBSTITUI. Andreo substituis motorbiciklon al sia biciklo.
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
2
Resume oni anstataŭigas A per B; kaj substituas B al A.] BEZONI (transitiva verbo) = senti la mankon de io. Olivaldo diris, ke li bezonas multan monon, por esti feliĉa. Stela bezonas tuj vekiĝi, por iri al la laboro, ĉar jam estas malfrue. [BEZONI estas malsama ol NECESI, kiu estas netransitiva verbo.] ĈEF (PREFIKSO) = la plej bona; la plej elstara; homo kun decidpovo super siaj samuloj, kolegoj, kunuloj. ĈI = partikulo, kiu indikas proksimecon al tiu kiu parolas. Tiu ĉi planedo, kie ni vivas, estas la Tero, sed tiu alia, vidata de malproksime, estas Marso. Ĉi-semajne (aŭ dum tiu ĉi semajno) tiu ĉi mia komputilo estos riparata, ĉar ĝi estas tre malrapidema. Ni loĝas tie ĉi sur la Tero, sed la marsanoj vivas tie sur (aŭ en) Marso. [Observu, ke la proksimiga vorteto ĈI povas stari antaŭ aŭ post la montraj korelativoj. Do jen ni povas diri TIO ĈI, jen ni povas diri ĈI TIO. Same pri TIU ĈI kaj ĈI TIU, TIE ĈI kaj ĈI TIE, ktp.] CIFERECA = malanaloga; “diĝitala”. [Cifereca, tamen, fariĝas pli kaj pli oficialigita de la esperanta komunumo, ol diĝitala, malgraŭ tio, ke tiu ĉi estas pli internacia.] DELONGE = antaŭ multa tempo. EK (PREFIKSO) = 1. komenco de ago. Kreŭza eklaboras tre frue en la mateno kaj ŝi laboras ĝis la
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
3
tagmezo (la 12-a horo). Rozemejra ordonis silenton, ĉar ŝia bebo ĵus ekdormis. 2. subita ago. Antonino eksaltis de timo, ekvidinte blaton. Ektiminte pro blato, Antonino ekkuris kriante. FLAMINGO = ingo tra kie eliras flamoj. ITE = preterita pasiva adverba participo. Temas pri verba radiko, kiu estas la maniero kiel la objekto suferis la agon de la verba radiko, por fari alian agon, nun kiel subjekto. Aŭskultite de aliaj homoj, la fama oratoro, aplaŭdate, forlasis la predik-katedron (parolejon). Ĵus vekite, Ĝeraldo saltis rapide de la lito. [Rimarku, ke estas du verbaj agoj tiaj, ke ili okazas en malsamaj tempoj, tio estas, unu okazas la unua kaj la dua okazas poste en la tempo. Notu ankaŭ, ke en la participo ITE, la litero I indikas la preteriton de la radika verbo, la litero T indikas la pasivon kaj la litero E indikas la adverbon. Rimarku ankaŭ, ke estas du verbaj agoj tiaj, ke unu kaj la dua okazas samtempe (en la sama tempo), sed la unua verbo estas en pasiva formo (pro la participa sufikso ATE, kaj la dua verbo estas en aktiva formo.] JEN = Partikulo kiu “servas por akcenti ian viglecon de la prezentado kaj atentigi pri tio, kion oni tuj diros. Ĝi lokiĝas ĉiam antaŭ la koncerna pronomo montra: Jen tio min haltigasz; jen tiun homon mi deziris renkonti! Kiam la montra pronomo servus nur por enkonduki rilatan subpropozicion, oni forigas ĝin, kaj uzas jen rekte antaŭ la rilata pronomo aŭ adverbo:
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
4
jen kion mi respondis; jen kiom mi ŝuldas. [Elkopiita el PLENA ANALIZA GRAMATIKO DE ESPERANTO.] JU... DES PLI... = Tiu paro da partikuloj estas uzata por montri proporcian paralelan grandecon. Ju pli alta fariĝas Joakimo, des pli forta fariĝas lia voĉo. Ju pli da ĵabutikaboj Larisa aĉetis, des pli ridis la fruktobudisto. Ju pli alten flugis Ikaro, des pli rapide fandiĝis liaj flugiloj. [Se temas pri inversa proporcio, plej ofte la paro uzata estas “ju... des malpli...”. Ju pli da mono oni havas, des malpli da aŭtenta feliĉeco li havas. Alia rimarko: “Des pli...” povas esti anstataŭigata per “tiom pli”. Ju pli alta fariĝas la juna Joakimo, tiom pli forta fariĝas lia voĉo.] KROM = ankaŭ; se ne kalkuli; se ne forgesi. Tomaso Edisono inventis multajn aferojn, krom la elektra lampo. Krom la japana, Hildebrando celas lerni la francan, la ĉinan kaj la grekan lingvojn. Rita elektis la meblojn kaj la elektronikajn aparatojn, krom pridemandi iliajn prezojn en la faka merkato, kaj dekoraciis la domon per ili. MALSAME OL = diference de. [Notu, ke la kontraŭo de “malsame ol” estas “same kiel”.] NECESI (NETRANSITIVA VERBO) = esti bezonata. Esperanto estas necesa (aŭ Esperanto necesas). Estas necese, ke ni studu kaj praktiku Esperanton senĉese. “Navigi estas necese; vivi ne estas
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
5
necese.” [NECESI estas malsama ol BEZONI, kiu estas transitiva verbo.] NEPRE = neeviteble; necesegi. Orlando nepre devas preni vitaminon C, se ne li gripiĝos baldaŭ. Ni ĉiam nepre legu tutan ian ajn kontrakton, antaŭ ol subskribi ĝin. ONI KONSIDERAS IUN KIEL KRITIKISTO = tio signifas, ke oni estas la kritikisto. Komparu: en la frazo “Maria kontraktis Karlan kiel flegistino”, Maria estas la flegistino. ONI KONSIDERAS IUN KIEL KRITIKISTON = tio signifas, ke iu estas konsiderata kritikisto. Komparu: en la frazo “Maria kontraktis Karlan kiel flegistinon”, Karla estas la kontraktita flegistino. SUBKONTRAKTADO = ekonomia okazaĵo, kiam kontraktito transigas akcesoran parton de sia laboro aŭ produktado al tria persono (jura aŭ fizika) for de la origina kontrakto. [Kiam la triapersona subkontraktito, siavice, transigas parton de sia laboro aŭ produktado al kvara persono for de la origina kontrakto, tiam okazas la duobla subkontraktado.] TUŜEKRANA = kiu havas ekranon, kiun oni tuŝas per la fingroj. UNIKA = tute originala, ne imitebla.
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
6
Rita estis
kontraktita,
kieldekoraciistino,
mebli loĝejon per
futurismaj utilaĵojkaj elektrajhejmiloj.
Oni kontraktis
Rita-n kieldekoraciistinon,
por ke ŝi mebluloĝdomon
per pint-teknologiajobjektoj kajelektraj hejm-aparatoj.
Ĉar ŝi estas dekoraciistino, Rita fariskontrakton, por provizi loĝejon
per meblaro kaj elektraj hejmo-maŝinojje alta teknologio.
1) Kio estas Rita, ke ŝi estis kontraktita por mebli
loĝdomon? 2) Por plenumi sian parton en la servokontrakto,
per kio Rita meblis la domon? 3) Kiaj estis la hejmaĵoj de ŝi elektitaj kaj aĉetitaj? 4) Je kia teknologio estis la elektraj hejm-aparatoj/
maŝinoj? 5) Kion profesie faradas dekoraciisto? 6) Ĉu kontrakto estas interdeviga dokumento, tio
estas, dokumento, kiu generas rajtojn kaj
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
7
devigojn por la ambaŭ personoj kiuj subskribas ĝin?
7) Ĉu via loĝejo estas profesie dekoraciita, aŭ ĉu estis vi mem, kiu aranĝis la meblaron?
8) Kia estas la dekoracio de via loĝdomo? Ĉu ĝi estas klasika, moderna, futurisma aŭ eklektika? Aŭ miksita? Aŭ tute senstila? [Ne validas mensogi. ☺]
9) Kiom multe via tuta loĝejo estas meble provizita? Per multege de mebloj aŭ nur per simplaj funkciaj mebloj?
10) Ĉu vi havas multajn ornamaĵojn (pentraĵojn, tapiŝojn, vazojn, luksaĵetojn ktp) en via vizitĉambro?
11) Ĉu vi havas bonguston en la elektado de viaj hejmiloj?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
8
Anstataŭ tradiciangasan fornelon,Rita, kiel fakulino,elektis plej modernaninduktan fornelon.
Anstataŭ iaman fornelon je butano,Rita, ĉar ŝi estas specialistino, preferispint-teknologian fornelon per indukto.
Anstataŭ eksmodanfornelon, Rita, kielspecialiĝintino,elektigis lastmodanfornelon je indukto.Elektra fornelo
kun nur unu brulilo
Mikroonda fornelo
Karba forneloGasa forneloje kvar flamingoj
12) Kian fornelon Rita preferis aĉeti, por
respondi al la postuloj de siaj geklientoj? 13) Kiel funkcias la fornelo de ŝi elektita? Ĉu per
indukto, per gaso butano, per elektro, per karbo? Kiel?
14) Vidante la fotojn, kiom da bruliloj havas la indukta fornelo?
15) Kiom da flamingoj havas la butana fornelo? 16) Kiom da induktaj forneloj certe necesos, por
kontentigi la bezonojn de la trihoma familio
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
9
(krom la du grandaj gehundoj, la manĝema papageto kaj la testudo)?
17) Ĉu vi povas kredi, ke, dum la prez-enketo (aŭ prez-demandaro) Rita konstatis, ke ju pli malmoderna estas la forneloj, des pli da energio ili konsumas?
18) Ĉu vi povas kredi ke, ju pli da hejmaĵoj Rita aĉetas, des pli da mono D-ro Ivo enmetos en la poŝon?! Kiel li sukcesas tion?
19) Ĉu via fornelo estas elektra aŭ indukta, havanta brulilojn, aŭ ĉu ĝi estas gasa, havanta flamingojn?
20) Ĉu vi povas kredi, ke ankoraŭ ekzistas multaj forneloj je karbo en la internlando de Brazilo, ĉefe en la kamparoj de Sertono kaj en la arbaroj?
21) Ĉu vi kutime varmigas manĝaĵojn en mikroonda fornelo?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
10
TRIEKRANA CIFERECA KOMPUTILO
ANALOGA KOMPUTILO ĴURASA KOMPUTMAŜINEGO
Roberteto, laknabo de lafamilio,postulis, keRita serĉutriekrananciferecankomputilon, pli adekvatanal potencajelektronikajvideoludoj.
Robĉjo, lainfano de lafamilio, postulisde Rita, indikiciferecankomputmaŝinonkun tri ekranoj,pli taŭgan porkomputilajludoj.
Roĉjo, lafamiliido,ordonis al Rita, ke ŝi trovutriekranankomputoronpli idealanpor pezajelektronikajvideoludiloj.
22) Kies filo estas Roberteto (aŭ Robĉjo, aŭ
Roĉjo)? 23) Kial Roberteto faris ordonojn al la
dekoraciistino, se li ne subskribis la kontrakton? 24) Kion li nepre volis, ke Rita aĉetu? 25) Kial li ne deziris ian ajn komputilon? 26) Kian komputilon li deziras kaj por kio? 27) Kia estas la ideala komputilo por
elektronikaj videoludiloj, laŭ la opinio de Robĉjo?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
11
28) Kia komputilo estas pli potenca? Ĉu la analoga aŭ la cifereca?
29) Ĉu vi ŝatas ludi per videoludoj? 30) Ĉu vi jam ludis per videoludiloj en interret-
butiko? 31) Ĉu via komputilo ofte difektiĝas, aŭ ĉu ĝi
estas tre bonkvalita kaj malofte difektebla? 32) Kiel vi pli ŝatas studi? Ĉu per komputilo aŭ
per presita libro?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
12
TV-DVD-APARATO + KINOTEATRO + HEJMO =
HEJMA KINOTEATRO
D-ro Ivo, laĉefkontraktinto, postulis al Rita, la kontraktitino, munti luksanhejmankinoteatron jeĝis dudek mil realoj.
D-ro Ivo, lafamiliestro,petis al Rita, ladekoraciistino,ke ŝi aranĝuornamriĉanhejmankinejonvalorantanmaksimumedudek mil realojn.
D-ro Ivo, lamonhavanto,mendis al Rita,ladekoraciistino-aĉetantino, keŝi starigupompanhejmkinejon per ĝis dudek mil realoj.
33) Kiu estas la ĉefkontraktinto? 34) Kion li postulis/petis/mendis al Rita? 35) Je kio plej ofte konsistas hejma kinoteatro? 36) Ĝis kiom da mono Rita devis aĉeti la
hejman kinoteatron? 37) Kia hejma kinoteatro estas muntota de Rita,
aŭ kian hejman kinoteatron Rita estas muntonta?
38) Kiom maksimume valoros la aranĝota hejma kinejo?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
13
39) Jen sur la bildo la hejmkinejo starigita de Rita. Vidu ĝin. Ĉu vi opinias ĝin bela?
40) Georgo diris al Rita, ke li mem adaptos kaj muntos sian hejman kinteatron el eluzitaj (multe uzitaj) elektronikaĵoj. Ĉu vi kredas lin?
41) Ĉu vi ŝatus posedi luksegan hejman kinoteatron?
42) Ĉu vi ŝatus mendi la laboron de dekoraciisto, por plibeligi vian loĝejon?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
14
Ŝi devis taksi la prezojn de cent biolampoj, por instali ilinekstere de la loĝejo.
Ŝi antaŭkalkulis la prezojn de cent ekolampoj instalotaj en laeksteraĵo de la domo.
Ŝi pridemandis la prezojn de cent biolampoj lumontaj laĉirkaŭaĵon de la domo.
Inkandeskalampo aŭampolo
Fluoreska lampoaŭ lumtubo
BIOLAMPO
43) De kiom da lampoj Rita devis taksi la
prezojn en la merkato? 44) Ekstere de kio ŝi instalos ilin? 45) Kiaj estas la lampoj, kiujn ŝi aĉetos? 46) Kie la ekolampoj estas instalotaj aŭ estos
instalitaj? 47) Kial ŝi ne instalos tiajn specialajn lampojn
en la internaĵo (aŭ interne) de la domo? Mi ne scias, kial. Ĉu vi scias?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
15
48) Ĉu vi kredas, ke Rita mem instalos la lampojn, aŭ ĉu eble ŝi subkontraktos iun profesiulon fari tion?
49) Ĉu vi kutimas pridemandi prezojn de aĉetotaj aferoj por via hejmo?
50) Ĉu vi kutime antaŭkalkulas la prezojn de servo, antaŭ ol kontrakti iun por fari ĝin?
51) Ĉu en via domo la lampoj estas inkandeskaj, fluoreskaj, aŭ ĉu ili estas biolampoj? Kiaj el ili estas pli ŝparigaj por via poŝo?
52) Ĉu vi scias, ke la prezoj de unu biolampo varias inter dek kaj tridek realoj? Ĉu valoras la penon aĉeti ĝin?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
16
FUTURISMA TABLO
MANĜOTABLO EL PALISANDRO
TRADICIASKRIBOTABLO
VERANDA TABLO
Enirinte enfakanbutikon,Rita logiĝisde ladezajno de futurismatablo. Ŝi tujaĉetis ĝin.
Alirinte alspecialiĝintameblovendejo,Rita estislogata de laestetika formode avangardatablo. Ŝi aĉetisĝin tuje.
Enirinte alfakameblejo,Rita miris laaspekton dealloga post-modernatablo. Ŝi rapide pagispor ĝi.
53) Kio allogis Rita, kiam ŝi eniris en fakan
meblejon? 54) Kia estis la allogaĵo? 55) Kion ŝi tuj miris, enirinte en la specialiĝintan
meblovendejon? 56) Kial ŝi tuj pagis por tio, kio logis ŝin? 57) Ĉu vi estas dezajnisto? 58) Ĉu vi konsentas, ke arta dezajno
plivalorigas ian ajn artefaritan aŭ industriigitan objekton?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
17
59) Bonvolu legi tiun pecon de la libro “Fabeloj”, de Hans Christian Andersen, laŭ traduko de L. L. Zamenhof: “La spirito de la tempo asertas, kaj
multaj poetoj kompreneble konsentas, ke ĉio, kio
estas nobela, estas malbona kaj malsaĝa, kaj ke
kontraŭe, ĉe la malriĉuloj ĉio brilas, kaj des pli
hele, ju pli profunden oni iras.” Ĉu vi konsentas, ke ankaŭ simplaj kaj malriĉaj mane faritaj objektoj povas havi artan estetikon kaj allogan dezajnon?
60) Ĉu en via hejmo estas tradicia tablo el palisandro?
61) Ĉu vi ŝatas sidi iomete sur ripoziga lignoseĝo, trinkante trankviligan teon ĉe tablo en verando, ĉe la vesperiĝo? Ĉu tio ofte okazas al vi, aŭ ĉu ĝi estas sonĝo?
62) Ĉu vi tute konsentas kun ni, ke delonge la klasikaj skribotabloj el ligno estis anstataŭigitaj per la modernaj komputilaj tabloj el artefaritaj materialoj?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
18
STILIGITAJ PENDLUMILOJ
LUMVENTOLILOKUN TELEREGILO
KLASIKA LUSTRO
LUMŜIRMILOEL VITRO
Vizitantefoiron de hejmajutilaĵoj, Rita surpriziĝis de tre stiligitajpendlumiloj,tiel ke ŝi mendis paronda ili, nedemandintepri la prezo.
Dum vizito alfoiro pri utilajhejmaĵoj, Rita forte impresiĝis de altstilajlustroj, tiel keŝi aĉetisparon de ili,demandintenenion rilateilian prezon.
En foirejo de hejmajutilaĵoj, Rita estis multe impresita de tre belstilajlustroj,tiamaniere keŝi enpakigisdu el ili, nevolinte scii priilia kosto.
63) Kion Rita estis vizitanta, kiam ŝi surpriziĝis? 64) Kio forte impresis ŝin? 65) Kial ŝi estis multe impresita de tiuj
pendlumiloj? 66) Kiaj estis la pendlumiloj? R.: _________,
_________ kaj ________. 67) Kial ŝi ne pridemandis la prezon de tiuj
lustroj? 68) Ĉu tiuj lustroj estas vere belaj laŭ via opinio,
aŭ ĉu ili estas nur kuriozaj, unikaj, strangaj?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
19
69) Ĉu vi preferas la modernajn lustrojn al la klasikaj kaj nobelaj?
70) Kion vi opinias pri tiu montrata lumŝirmilo el vitro, kiu staras inter la lumventolilo kaj la lustro?
71) Ĉu en via dormoĉambro estas lumventolilo sur la plafono? Se jes, ĉu vi regas ĝin per teleregilo?
72) Laŭ via opinio, ĉu tiu klasika lustro estas el la tempoj de la aristokrataro? Ĉu vi estas el aristokrata familio?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
20
Ŝi sugestisal lageloĝantojaĉetituŝekrananfridujonkun 3D-vidigo kajkomputilo.
Ŝi rekomendisal la gemastrojde la domoakirituŝekrananglaci-ŝrankonkun 3D-vidadokajkomputsistemo
Ŝi konsilis al siajgekontraktintojhavigi al sifridujon kuntuŝekranapordo, 3D-videbleco kajkomput-meĥanismo
Ordinara (simpla)fridujo
Kongel-kesto
Tuŝekrana fridujo
73) Kion Rita sugestis al siaj gekontraktintoj? 74) Kia estas la rekomendita fridujo? 75) Kia estas ĝia pordo? 76) Ĉu la tuŝekranaj komputiloj estas pli utilaj ol
la komputiloj kun klavaro? 77) Krom la tuŝekrana pordo, kian alian
teknologion havas tiu glaci-ŝranko? 78) Kian fridujon la kontraktinta paro akiros laŭ
la konsilo de Rita? 79) Kiel utila estas la komput-meĥanismo de tiu
certe tro altkosta fridujo?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
21
80) Kiun tuŝekranan elektronikan aparaton vi havas?
81) Kia estas via fridujo? Ĉu ĝi estas modernega (ekzemple tuŝekrana), aŭ ĉu ĝi estas ordinara, sen pinta teknologio?
82) Ĉu vi kutimas stoki kongelitajn manĝaĵojn en kongel-keston, por manĝi ilin dum la semajno, ne bezonante kuiri ilin ĉiutage (aŭ en ĉiu tago)?
83) Kiu estas malpli ŝpariga? Ĉu fridujo aŭ kongel-kesto?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
22
NOVSTILA BANKUVO
KLASIKA BANKUVO JAPANA BANKUVO
Ankoraŭ serĉede hejmajmodernaĵoj,Rita vidis enmagazino trekuriozannovstilanbankuvon.Sammomenteŝi telefonis al lamagazeno, por ekscii pri ĝiatransportado.
Ankoraŭ serĉantemodernegajnhejmaĵojn, Rita vidis en revuounike interesanfajne dezajnitanvitrokuvon por bano. Tuje ŝi telefonis al laĉiovendejo,demandante prila transport-maniero.
Dum ŝi ankoraŭtraserĉismodernstilajnhejmaĵojn, Rita vidis en ĉiorevuokuriozeganaltstilanbankuvon. Plejurĝe ŝi telefonis al la vendisto, por informiĝi pri lalivero-sistemo.
84) Kie Rita vidis foton de novstila bankuvo? 85) Kia estis la bankuvo vidata? 86) El kiu materialo estis farita la bankuvo? 87) Vidinte ĝin en revuo, kion Rita tuj faris? 88) Kiam ŝi telefonis al la magazeno? 89) Kiu estas la diferenco inter magazeno kaj
magazino? 90) Por kio Rita telefonis al la magazeno
anoncita en la magazino?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
23
91) Pri kio similas magazeno kaj magazino? R.: Ili similas pri la kolektivo ĉio, ĉar magazeno estas ĉio_______ kaj magazino estas ĉio_____.
92) Kian bankuvon vi havas en via banĉambro? Ĉu klasikan, japanstilan, modernan, nenian?
93) Ĉu vi jam baniĝis en trankviliga (rilaksa) japana bankuvo, en varma akvo plena de floroj?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
24
LUMA DUŜILO
Akvo-tubo
Krano
Akvo-hoso
Per sia ciferecakamerao, Rita fotis eksponitanluman duŝilonen lamagazeno, kajper la interretoŝi sendis lafoton al lakontraktintino.Vidinte ĝin, ŝi telefone kriis al Rita jene: Aĉetu ĝin tuje!
Per sia ciferecafotilo, Rita fotografisekspoziciitanluman duŝilonen la butiko, kajsendis interretela fotografaĵon al la dommastrino.Post kiam tiu ĉividis ĝin, ŝi kriistelefone al ŝi tiele: Tuj aĉetuĝin!
Per sia ciferecafotografilo, Rita faris foton de luma duŝiloelmontrita en lavendeja vitrino,kaj ŝi ret-sendisĝin al siaklientino. Mirinteĝin, ŝi tujtelefonis ŝin kajkriante parolis: “Mi ŝategis ĝin! Aprobite!”
94) Kia estis la kamerao de Rita? Ĉu tradicia aŭ
cifereca? 95) Kion ŝi faris per sia fotilo? 96) Kia estis la fotografita duŝilo? 97) Kie en la magazeno staris la fotografilo? 98) Kiel Rita sendis la foton al la kontraktintino? 99) Kiam la dommastrino ricevis la foton? 100) Vidinte la foton, kion tuj faris la klientino? 101) Ĉu vi kutimas miri elmontratajn
elektronikaĵojn en vitrinoj?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
25
102) Kiam vi jam baniĝis sub akvo-tubo en via vivo?
103) Kia estas la krano de la duŝilo en via banĉambro? Ĉu ĝi estas metala aŭ el plasto?
104) Ĉu vi jam baniĝis surstrate per akvo-hoso? 105) Kion vi kutimas lavi per akvo-hoso?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
26
DOMSERVISTINOĜARDENISTO
La plejmultekostaaĉetaĵo estistiu dom-robotoen la bildo. Ĝine estas treefika, sedmaldungigis lamaljunan dom-servistinon.Tamen laĝardenistodaŭre laboras,almenaŭdume.
La plej altkostaakiraĵo estis tiudomservaroboto sur labildo. Ĝi neestas trekompetenta,sed eksigis laiaman dom-dungitinon.Sed laĝardenisto plulaboras,almenaŭ dum kelka tempo.
La plej karaaĉetita hejmaĵoestis tiu doma roboto el labildo. Ĝi neestas trelaborema, sedforigis la iamandom-servistinon. Laĝardenisto, tamen, restislaboranta, eĉ se nur kelkatempe.
106) Kiu estis la plej multekosta afero pagita de
D-ro Ivo (krom certe la propra domo)? 107) Kia, laŭaspekte, estis la dom-roboto aĉetita? 108) Kiuj estas ĝiaj avantaĝoj, kompare kun la
laboro de homo? 109) Kiun malutilon faris tiu doma roboto? Kaj al
kiu? 110) Ĉu tiu nova artefarita servisto malutilis al la
homa dom-servistino aŭ al la ĝardenisto?
CASA DO ESPERANTO TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (6/10)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON
27
111) Kial la ĝardenisto (ankoraŭ) ne suferis malutilon?
112) Kelkan tempon la ofico de la ĝardenisto estas certigata. Sed ĝis kiam? Ĉu ĝis venos nova roboto, eble simila al Eduardo Manoj el Tondilo? Kiu scias? Ĉu vi povas riski prognozon?
113) Ĉu estas ĝardeno ĉirkaŭ, antaŭ aŭ malantaŭ via loĝejo?
114) Ĉu valoras la penon havi almenaŭ ĝardeneton, eĉ se nur kun unu floreto en vazo sur la fenestro de apartamento?