49
Numero 19, Junio – Julio 2019 Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo ! Bonvolu viziti nian retpaĝon: www.esperanto-gbg.org

Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

  • Upload
    others

  • View
    1

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

1

Numero 19, Junio – Julio 2019

Al la tuta mondo:

Bonvenon al la verda Gotenburgo !

Bonvolu viziti nian retpaĝon:

www.esperanto-gbg.org

Page 2: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

2

Enhavo

Enhavo ............................................................ 2

Pri Ora Ĵurnalo ................................................ 2

Espe-Porko meditas... .................................... 3

Kantu kun ni ................................................... 4

Celebro de la Nacia Tago en Gråbo ................ 4

La sveda nacia himno ..................................... 5

Esperanto-Sabato 15 junio: Robert Hannah .. 5

Skickat till ett antal EU-parlamentariker ........ 7

Memore al sinjoro Fajszi Károly ..................... 8

Plurlingva diservo ĉe la samea kabano .......... 9

Pentekosta Tago ........................................... 10

Ni kantis Må din väg gå dig till mötes .......... 10

La sveda SEF-kongreso 2019 ........................ 11

Krister Kieselman pri la jida gramatiko ........ 12

Mireille Grosjean prelegis pri stepoj ............ 13

Leif Nordenstorm pri minoritataj lingvoj ..... 13

La jarkunsido de SEF / SEFs årsmöte ............ 14

La fino de la kunsido .................................... 15

Micke Englund kaj lia kunludanto ludis ....... 16

Agneta Järlström kaj Olof Pettersson distris 17

Stokholm’ en la kor’ ..................................... 17

Bona instruisto laborigas la gelernantojn. ... 18

Laŭdon al la organizantoj kaj al la kuiristo! . 18

Bildoj de la somera kurso en Gotenburgo ... 19

Oe, oe.....en la ŝipo....................................... 21

Bildoj el la lasta tago de la kurssemajno ...... 22

Saluton al la Gotenburga kverko .................. 25

Kvar leteroj de la somera kurso ................... 26

La fiera vaporŝipo ”Ångaren Bohuslän” ....... 28

Sädesärlan – Blanka motacilo ...................... 28

”Arkta Ŝterno” kaj ”ridmevo” klarigas ......... 29

Ingrid Vallin trovis kantbirdojn .................... 29

Sveda kanto: Gaja birdeto ........................... 30

Pri la sinjordomo Nääs. Revoj realiĝis sur la

heredaĵo de Nääs. ........................................ 30

Nääs kaj Otto Salomon ................................ 30

Iomete pri alia eksterlanda partopreninto .. 31

Hinda lernanto en Nääs ............................... 32

La suda alo de Nääs ..................................... 32

Kuriozaĵo pri Nääs ........................................ 34

1979 – filmfaro ............................................. 34

Aktuale en 2019 ........................................... 34

Vänhem tiame kaj nuntempe ...................... 35

La homoj en Nääs ......................................... 36

La luddomo – Lekhuset ................................ 36

Mi volus doni al vi florojn! ........................... 37

Labortagoj en Varberg ................................. 37

Ruĝa muzeo, flava malliberejo, banejo en

Varberg ........................................................ 38

”Bockstensmannen” .................................... 39

Ŝajne la ŝanĝo de laborloko vigligis! ............ 40

Charlie Chaplin instruas Esperanton ............ 41

Roger Nilsson trovis svedajn strangaĵojn ..... 42

Pli el la somera kurso ................................... 42

Ekskursoj proksime al Gotenburgo .............. 43

Blovas vent’ .................................................. 43

”Vinga” ......................................................... 43

Tjolöholm ..................................................... 44

Tips från Inga Johansson .............................. 44

La malnova ringo de Ingegerd Granat ......... 45

Pri Ora Ĵurnalo

Ora Ĵurnalo estas eldonata de Ora Klubo, subtena klubo de la

esperantolibrejo en Stannum, Östadsvägen 68.

Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, [email protected] kaj

Ingegerd Granat, 073-502 53 32, [email protected]. Fina

paĝaranĝo – kaj en tiu ĉi numero lingva kontrolo –: Andreas

Nordström, [email protected]. Lingva perfektigo de kelkaj

tekstoj: Folke Wedlin.

Page 3: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

3

Espe-Porko meditas...

…kaj iomete hontas

pro kelkaj eraroj en la

pasinta numero.

Sed – se ne estas eraroj, la legantoj malofte

skribus al Ora Ĵurnalo. Ni bonvenigas

kontaktojn kun vi.

Unue Margareta Andersson, kiu havas

grandan konon pri birdoj, atentigis nin ke

estas miskompreno pri la aspekto de

birdoj. Ne estas la arkta ŝterno sed la

ridmevo sur la bildo en la maja numero.

Do ni enmetis klarigan dialogon inter la

du birdoj en ĉi tiu numero. Krome

Margareta substrekis ke la arkta ŝterno

apartenas al la familio ŝternoj, ne al la

meva familio.

Due Kaarlo Voionmaa skribis la 27an de

majo:

Dankon pro la gazeto!

La historio de Finnlando estas animskua

legaĵo.

Mi rimarkis kelkajn erarajn informetojn:

la operacio Barbarossa ne komenciĝis en

julio 1941 sed la 22-an de junio de 1941.

Mi memorus ke la nombro de militinfanoj

senditaj el Finnlando al Svedio estis

72 000, ne 90 000. Trie, la Sovet-Unio ne

sukcesis kapti/forrabi duonon de

Finnlando en la du militoj (1939–40 &

1941–1944) sed ”nur” 12 procentojn de

la finnlanda areo. Unu el la plej grandaj

perdoj estis la perdo de la urbo Viipuri. La

karela popoldiro spite al ĉiuj afliktoj estis:

”Ĝojo supren eĉ se la koro trempitiĝis

fare de plorado.”

Kun amikaj salutoj!

kaarlo voionmaa, svedfinnulo

Ne ĉiun tagon esperantokluboj havas

viziton de parlamentano. Ni havis!

Robert Hannah, kiun Sascha de

Germanio inspiris

skribi proponon pri

esperanto en la

gimnazio, vizitis nin

la 15an de junio. Tre

pedagogie li informis pri la laboro en la

komisionoj kaj en la parlamento.

Al la somera kurso en Gotenburgo 20

personoj aliĝis al tri niveloj:

komencantoj, daŭrigantoj kaj al la

konversacia kurso. Kune kun la tri

instruistoj – Sten, Inga kaj Andreas ni

estos 23. Elvira el Pollando venos nur je

la fino de la kurso. Do mi esperas ke eĉ la

komencantoj kuraĝos paroli esperanton

kun Elvira.

Ĉi tiu numero estas duobla numero kaj

por junio kaj por julio. Post la

somerkursoj 24–28 junio ni renkontiĝu

ĉe kafejoj – post promenoj tra la urbo al

interesaj historiaj vidindaĵoj: merkrede

10 julio, ĵaŭde 22 aŭgusto kaj vendrede

13 septembro.

La Libro-Foiro okazos 26–29 septembro.

Ĉi tiun fojon la Gotenburga klubo

organizos la tuton sen SEF, sed

kompreneble ni informos la vizitantojn

pri kluboj kaj aktivecoj en tuta Svedio.

Libertempa vojaĝo ne devas kosti tro! En

la Ora Ĵurnalo Ingegerd donas

ekzemplojn pri interesaj celoj.

Inga sciigis nin, ke la Ondo, rusa gazeto,

informas ke ili konas numerojn 14, 15 kaj

16 de Ora Ĵurnalo. Ora Ĵurnalo ŝajne

havas flugilojn.

Raportojn kaj rakontojn vi trovos en ĉi tiu

numero: pri la SEF-kongreso, pri Nääs, pri

Varberg kaj je la fino vi havas rakonton

de Ingegerd pri ”La Malnova Ringo”.

Havu ĝojan someron! Ni revidu unu la

alian en aŭgusto. Ĝis! /Siv

Page 4: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

4

Kantu kun ni: https://www.youtube.com/watch?v=Gse60azS5gE

Somere en suna kamparo

ni iras tra l’ verda arbaro

ho, for estas nia zorgaro

Kun ĝojo kantu do! Haló! Haló!

Ekiru nun al rava sun’,

ne sidu hejme ĝis aŭtun’!

Ni marŝas for kun gaja kor’

kaj ĝuas de la florodor’.

Somere en suna kamparo,

Kun ĝojo kantu do! Haló! Haló!

Celebro de la Nacia Tago, la 6an de junio, en Gråbo La estraro de la gotenburga esperanto-klubo

kombinis kunsidon kun celebro de la Nacia

Tago. Jen la bildoj, kiujn Ingegerd faris:

Page 5: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

5

La sveda nacia himno (En la sveda: https://www.youtube.com/watch?v=9LiN57nfjFw)

Vi alta, libera, multaĝa Nordland’,

vi gaja, silenta, ho vi bela!

Saluton al vi, nia plej kara land’,

al via verdherbej’ kun sun’ ĉiela!

Vi tronas fiere sur granda memor’

eĥinta kun glor’ de bord’ al bordo.

Vi estas kaj restas eterna kun glor’.

Ke vivu mi kaj mortu en la Nordo!

Esperanto-Sabato 15 junio: Robert Hannah,

parlamentarano (L), vizitas la gotenburgan klubon

Inga interrete trovis la proponon de Robert Hannah, pri esperanto en la gimnazio (sur la ekrano).

Robert elkreskis en Tynnered, Gotenburgo.

Pri tio li skribis libron – ”Potatisskallen”.

La titolo alludas al la pejorativa esprimo

”svartskalle” (nigra cerbujo) dirite pri

enmigrintoj el sudaj landoj, sed ĉar li estas

Page 6: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

6

naskita en Svedio – la lando de terpomoj – li

nomas sin ”potatisskalle” (terpoma cerbujo).

La libro temas pri ”kulturo pri honoro” kun

perforto pro honoro, negativa evoluo de

kelkaj antaŭurbaj partoj kaj ankaŭ pri la rajtoj

de HBTQ-personoj – ĉiuj aferoj pri kiuj Robert

intense laboras.

Eĉ se la ŝancoj estis nefavoraj al li, knabo de

gotenburga problemplena antaŭurbo – li nun

estas juristo kaj parlamentano por la

Liberaloj.

Robert substrekas ke la laboro de

parlamentano estas sola laboro. Lunde kaj

vendrede ne estas laboro en la parlamento.

Do estas tempo por skribado de proponoj al

la komisiono, demandoj al ministroj,

kunlaboro pri partiaj skriboj – kaj nun por

vizito al Esperanta asocio.

Ĉiu parlamentano ja apartenas al aparta

komisiono, Robert al Civilutskottet, kiu

traktas loĝadon, konstruadon, konsumantajn

aferojn, heredaĵojn, geedziĝon, nomleĝon...

eble mi forgesis ion.

La metodo influi la politikon estas uzo de

1) skribaj demandoj

2) interpelacioj

3) kontakto kun la amaskomunikiloj.

Margot Wallström ŝercas, dirante ke Robert

”abonas” pri demandoj al ŝi pri la Mez-

Oriento, de kie la familio de Robert origine

venas. La spektro de liaj demandoj estas

vasta – de la deziro pri sveda konfirmo de la

popolmurdo de armenoj 1915–1917 – ĝis la

hodiaŭaj aferoj pri IS.

Robert listigas siajn strebojn tiele:

1) kontraŭbatali perforton pro honoro

2) aferoj pri loĝado

3) plibonigo de la antaŭurboj

Cetere... la afero de edzigo/edzinigo de

infanoj devas esti haltigita.

La amaskomunikiloj ne ofte raportas pri la

duono de la svedoj, kiu devenas de aliaj

landoj.

Sekvis interparolo kiel agi por enmeti

Esperanton en la gimnazion. Konsiloj:

Invitu personon de Skolverket (la ŝtata

administracio pri lernejoj) kaj argumentu

por ke esperanto troviĝu sur la listo de

elekteblaj lingvoj en la gimnazio.

Kunlaboru kun iu gimnazio, kiu povus

trovi almenaŭ kvin estontajn esperanto-

lernantojn.

Kunlaboru kun aliaj politikaj partioj por

kune labori por esperanto.

Skribu al viaj lokaj parlamentaranoj – vi

ja elektis ilin.

Kaj:

Daŭrigu la laboron igi la svedaj EU-

parlamentaranojn kunlabori kun grupoj en la

parlamento por levi la lingvan problemojn al

eŭropa nivelo.

Robert finis per citaĵo kiun oni diras devenas

de Mahatma Gandhi:

First they ignore you Unue ili ignoras vin

then they laugh at you poste ili priridas vin

then they fight you poste ili primilitas vin

then you win poste vi gajnas.

Do, ni ĉiuj dankas al Robert pro lia prelego pri

la ĝenerala parlamenta laboro kaj pri sia

aparta laboro.

Ni deziras al li sukceson en sia grava laboro!

/Siv

Page 7: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

7

Skickat till ett antal EU-parlamentariker

Till dig som ska representera Sverige i EU! 11 juni 2019

Göteborgs Esperantoförening vill informera dig, som nu ska

representera oss i EU om följande:

Dagens språkpolitik i EU är långt ifrån

demokratisk. De stora språken tränger undan

de små. Du kan medverka till en mer

demokratisk språkordning i EU, genom att

förorda att ESPERANTO blir ett av EUs officiella

språk. Esperanto är ju det moderna latinet, som

vi påstår är den minsta gemensamma

nämnaren för så gott som alla EU-länder.

Många av de språk som talas i EU har ju inslag

av latin, om inte annat så i den mängd

internationella ord, som ingår språken.

Eftersom EU är ett planerat språk finns inte de

svårigheter, som varje nationellt språk har, i

form av undantag från regler. Esperanto är

oerhört smart konstruerat och är

tidsbesparande. Det finns en rik litteratur och

en mängd läroböcker, ordböcker och tidskrifter

från hela världen. I Wien, där Esperanto-

Akademien har sitt säte, finns en samling på

närmare 50 000 olika titlar. Esperanto är inget

litet språk, som många tycks tro i Sverige.

Ingenstans är det majoritetsspråk, men det är

spritt i ca 120 länder.

Esperanto har globala ambitioner och vill vara

ett brospråk mellan olika kulturer. Det är

användbart i alla sammanhang och stöder

tanken på att alla ska få tala sitt eget

modersmål. Dör ett språk dör en kultur.

En gång var det Frankrike, som hindrade

Esperanto att bli ett officiellt språk i FN

(dåvarande NF). Idag är Frankrike ett av de

länder som mest arbetar för att Esperanto ska

bli ett EU-språk. Tag kontakt med fransmännen

och se vad ni tillsammans kan åstadkomma.

Då språkläraren Lars

Forsman under 15 år – fram till 2002 – hade

esperantoterminer på Karlskoga folkhögskola

för svenskar och icke-svenskar, förordade han

att man skulle börja med att utbilda EU-

tolkarna. Efter fyra månader skulle de vara helt

kapabla att översätta mellan esperanto och

modersmålet. Esperanto som spindeln i nätet

skulle hindra att ord med dubbelbetydelse eller

olika ideom skulle orsaka missuppfattningar.

Om varje land – först på försök – sedan på

riktigt – skulle införa esperanto som skolspråk,

skulle på sikt ledamöterna slippa att förlita sig

på tekniken och kunna tala direkt med

varandra på kaféer och i korridorer. Allt kanske

inte avgörs i plenisalar. Dessutom ligger ju en

fredstanke bakom skapandet av Esperanto,

liksom demokratitanken att alla ska ha rätt att

kunna kommunicera med varandra.

Gustav Fridolin, Robert Hannah (2017) – och

kanske någon mer – har lagt motioner till den

svenska riksdagen om möjligheten av att införa

esperanto på gymnasiet. I min kommun,

Lerum, har det funnits esperanto som frivilligt

ämne under 12 år – tills PISA-rapporten satte

stopp. Alla timmar behövdes för basämnena.

Mycket pengar skulle sparas om Esperanto blev

huvudspråk i EU och FN.

Läs mer på Göteborgs Esperantoförenings

hemsida www.esperanto-gbg.org

Hela Esperanto-Sverige har samma

uppfattning, men den här gången blev det

Göteborgsföreningen som agerade.

Esperantoföreningen i Göteborg genom:

Siv Burell, ordf. 070-721 34 79 [email protected]

och Ingegerd Granat, v. ordf. 073-502 53 32 [email protected]

Page 8: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

8

Memore al sinjoro Fajszi Károly de Raita Pyhälä, Finnlando

KÁROLY FAJSZI (1911–2004) estis hungara

poŝtoficisto, kiu esperantiĝis okaze de la

Budapeŝta Universala Kongreso en 1966. Post

sia emeritiĝo en la 1970aj jaroj li komencis

kolekti Esperantajn librojn, gazetojn, revuojn,

insignojn, standardojn k.a. Tiutempe troviĝis

ankaŭ Esperantaj pakumoj por alumetoj,

ĉokolado, cigaredoj. Li havigis al si ankaŭ la

skribotablon de Kalocsay. Ĉio tia kaptis lian

intereson.

Lia tri-ĉambra

loĝejo en

budapeŝta

etaĝdomo

konstruita en la

fino de la 19a

jarcento

ekpleniĝadis de

ĉio Esperanta. La

libroj kaj aliaj aĵoj

engrimpis ĝis la

plafonoj. Lia edzino permesis tion, eĉ fariĝis

helpanto en la kolektado. Post kelkaj jaroj

jam estis bezonataj du pliaj helpantoj por la

katalogado. La unua parto de la katalogo, 542

paĝoj, aperis en 1991. Ankaŭ la dua parto

estas aperinta, sed la precizan jaron mi ne

scias.

En la 1990aj jaroj la ekonomia situacio en

Hungario ŝanĝiĝis kaj ne plu estis facile

kolekti esperantaĵojn. S-ro Fajszi petis

eksterlandajn esperantistojn kunporti aŭ

sendi aldonaĵojn al lia kolektaĵo, li volis

kompletigi, perfektigi.

Mi vizitis la hejmon de gesinjoroj Fajszi, kiam

mi bezonis Esperantajn tradukojn el la fabeloj

de H.C. Andersen. La endoman ŝtuparon

kovris araneaĵoj, sed en ilia loĝejo daŭris

diligenta ordiga laboro.

S-ro Fajszi afable disponigis siajn librojn al

bezonantoj, kiuj rajtis tie sidiĝi kaj eklegi. Nun

de tio pasis preskaŭ 30 jaroj.

En majo 2019 mi revizitis Budapeŝton kaj

volis vidi la Fajszi-kolektaĵon en la Nacia

Biblioteko de Fremdlingva Literaturo. Por tio

oni devas aranĝi akcepton almenaŭ unu

tagon antaŭ la vizito.

Nun oni rajtas legi kaj pristudi la aĵojn sur

balkono super iama bela dancejo, nun

legosalono, sed el tiu kolektaĵo oni ne

pruntas.

La kolektaĵo enhavas 12 000 librojn, 1 000

binditajn periodaĵojn, centojn da relikvaĵoj,

plurmil presaĵetoj, krome ankaŭ alilingvajn

eldonaĵojn pri Esperanto.

Mi ĝuis mian viziton sed demandis, kial la

nomo de Fajszi ne vidiĝas sur muro aŭ pordo.

Mi trovis statuetojn pri Zamenhofo,

portreton pri la fama poeto Kalman Kalocsay

sed ne bildon pri esperantisto Fajszi Károly.

Raita Pyhälä

Page 9: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

9

Plurlingva diservo ĉe la samea kabano, la Pentekostan tagon

Plovis kaj ventis, sed tamen

18 personoj venis al la di-

servo de la paroĥo de

Angered, kunlaborante kun

la Samea Societo de

Gotenburgo. La Esperanto-

Societo estis invitita

(anonco en la numero 18

de Ora Ĵurnalo).

Ĉe la lago Trollsjön (la lago

de ogroj) estis fajro kun

kafkaserolo en la mezo. La

diservon gvidis la pastro

Charlotta Nylund (apud la

gitarludanto). Krom la sveda ankaŭ estis tekstoj en la

nordsamea lingvo, la finna kaj... Esperanto. Mi legis la tekston

el la Agoj de la apostoloj, ĉapitro 2, versoj 1–11. Ni kantis en la

sveda kaj la samea. Pro la vetero ni poste kafumis en la

kabano. /Siv

Fotoj de Ingegerd kaj Siv.

Page 10: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

10

Pentekosta Tago Apostlagärningarna – La agoj de la apostoloj

Ĉapitro 2, la unua verso:

1: Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj

estis unu-anime en unu loko.

2. Kaj subite venis el la ĉielo sono, kvazaŭ

blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan

domon kie ili sidis.

3. Kaj al ili aperis dis-irantaj langoj kvazaŭ el

fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili.

4. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj

komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito

donis al ili parolpovon.

5. Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu

nacio sub la ĉielo.

6. Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso

kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin

paroli per lia propra dialekto.

7. Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al

alia:

Rigardu! Ĉu ne estas Galile-anoj ĉiuj tiuj

parolantoj?

8. Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu

ni naskiĝis?

9. Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj

en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto

kaj Azio...

10. Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj

de Libio apud Kireno, kaj pas-loĝantaj

Romanoj, Judoj kaj prozelitoj...

11. Kretanoj kaj Araboj – ni aŭdas ilin paroli

en niaj lingvoj... la mirindaĵojn de Dio.

Ni kantis Må din väg gå dig till mötes en la nordsamea (jen la melodio en la sveda plus en la sveda signolingvo: https://www.youtube.com/watch?v=KFUu_oE_8c0)

Gehppes mátkki sávvat dutnje

bálggis rádnán, biekkat linisin,

beaivvádat mii niera ligge dus.

Arvi šattuidat nai čáhcce jus.

Dasságo oaidnalit.

Ipmil doallá,

gal du doallá giedastis.

Ingegerd fotis.

Page 11: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

11

La sveda SEF-kongreso 2019 okazis 31 majo – 1 junio en la Popolkultura Centro de Hjorthagen en Stokholmo

Iomete pli ol 30 personoj partoprenis. La

kluboj en Stokholmo kaj Upsalo planis kaj

bone realigis la kongreson. La bildo pri

Medborgarhuset estas el la programlibreto.

Krom la jarkunvenoj estis prelegoj. La kvar

prelegantoj estis prezentitaj jam en la

februara numero de La Espero. Ili estis:

Mireille Grosjean, la prezidanto de ILEI

(Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).

Ŝi loĝas en Svislando kaj vizitis nin en 2007,

kiam estis Esperanta ekzameno en Lesjöfors.

Page 12: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

12

Krister Kiselman estas sveda matematikisto,

kiu membras en internaciaj akademioj. Li

loĝas en Upsalo.

Leif Nordenstorm estas direktoro de la

teologia kursejo Fjellstedtska skolan. Ankaŭ li

loĝas en Upsalo kaj prizorgas la Esperanto-

Eldonejon.

Tatu Lehtilä, la plej juna de la kvaropo, estas

asistanto en la faksekcio pri lingvistiko en la

Stokholma universitato. Li ankaŭ estas la

prezidanto de la Stokholma Esperanta klubo.

Krister Kieselman prelegis pri la jida gramatiko Krister Kieselman estas

profesoro pri matematiko. En

Vikipedio oni povas trovi

”Fakaj verkoj en Esperanto:

Matematiko”. Tie estas verkoj

de Krister Kieselman ekz.

Matematika termino

Esperanto-angla-franca-sveda

kaj Matematiko translimen.

Pri Krister Kieselman mi antaŭ

multaj jaroj aŭdis ke li instruis

matematikon al ĉinaj

lernantoj, sed la lingvo estis

problemo. Oni ofte ne bone

komprenas ĉinojn, kiuj parolas

la anglan en la ĉina maniero.

Pro tio Krister unue devis instrui Esperanton

por ke ili havu komunan kompreneblan

lingvon.

Nun li estis la unua preleganto de la

kongreso, kaj lia temo estis ”La jidogramatiko

de L.L. Zamenhof kaj liaj kvin planlingvoj”.

En Bialistoko 70 % de la loĝantaro parolis la

jidan dum 200 jaroj, sed la parolata jida

preskaŭ ne estas dokumentita. Eble oni

rigardis la jidan kiel ĵargonon – ne veran

lingvon. – Ĝi estas ja judgermana dialekto,

parenca al la germana.

Zamenhof ne nur priskribis la jidan

gramatikon li ankaŭ trovis regulojn, kiuj povis

esti elektitaj kiel normigaj reguloj. Ne nur

estis unu klara jida lingvo, sed diversaj en

diversaj areoj. Troviĝis ekzemple unu vario en

kiu la vortordo pli similas al la sveda ol la

germana. Jido kompreneble importis

hebreajn vortojn. La patro de L.L. Zamenhof

preferis ke oni parolu la rusan, sed la patrino

parolis la jidan, almenaŭ ekstere en la stratoj.

Nuntempe oni en Svedio povas studi la jidan

nur en unu universitato – en Lund.

Paralele kun sia laboro pri la jida Zamenhof

ankaŭ verkis gramatikon pri sia Universala

lingvo – Esperanto. Pri la prononco Zamenhof

preferis la litovajn sonojn al la polajn. Fakte

Zamenhof ellaboris kvin versiojn de

Esperanto, antaŭ ol li estis preta. Fari

majstran verkon postulas longdaŭran

laboron.

Siv

Page 13: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

13

Mireille Grosjean prelegis pri la vivo en centraziaj stepoj

Esti la ”rektoro” de la esperanto-instruistoj de

la tuta mondo estas tasko, kiu kunportas

vojaĝojn – eternajn vojaĝojn. Per la transsibiria

fervojo Mireille atingis Mongolion, landon kun

stepoj kaj manko de arboj. Dormi en jurto

(nomata gero de la mongolanoj) estas aparta

sperto! Ekstere povas esti ŝafoj, bovinoj,

ĉevaloj kaj kameloj. Duono el la mongoloj

ankoraŭ estas nomadoj. Sur la stepo la naturo

servas kiel necesejo. Por ne ĝeni unu la aliajn la

virinoj kantas kaj la viroj fajfas por indiki ke la

loko estas okupita.

Ĉevalo estas ja la kutima transportilo – kiel en

la tempo de Ĝingis-Ĥano. Rajdante ne estas

facile skribi horizontale, sed vertikale pli

facilas. Tial la mongola alfabeto estas skribita

vertikale. En la ĉefurbo, Ulan Bator, la rapideco

estas alia ol en la kamparo – kvazaŭ en du

diversaj mondoj. Oni ĉiam uzas la rusan en

Ulan Bator.

Mireille pensas ke Rusio estas malbona

turisma lando. En la restoracioj la menuoj

estas nur en la rusa. Oni devas diveni kaj

montri per la fingro al iu nekonata plado sur

la menuo aŭ desegni kiun manĝon oni volus –

ofte kun neatendita rezulto.

Tamen Irkutsko, unu el la plej grandaj urboj

en Siberio ĉe la Bajkala lago, estas interesa.

Tie oni povas aŭdi kristanajn sonorilojn kaj

vidi kristanajn tombejojn.

La hejmo de Mireille troviĝas en Svislando.

Kiajn kontrastojn ŝi renkontas per siaj

vojaĝoj!

Kiam ŝi skribos siajn rememorojn??? /Siv

Leif Nordenstorm prelegis

pri minoritataj lingvoj

Leif Nordenstorm elkreskis en la norda

parto de Svedio kaj aŭdis la finnan, la

tornivalan kaj la sameajn lingvojn. Tiuj

lingvoj devenas de la finno-ugraj lingvoj. La

finnaj sonoj parte malsimilas al la svedaj.

Ekz. la konsonantoj k, t, p estas elparolataj

sen la spiro, kiun la svedaj analogecaj

konsonantoj havas.

Page 14: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

14

En la samea frazo: ”Jugat go gafe” – ”Vill du

ha kaffe” la litero k (en kafo) ŝanĝis al g

(gafe). La literoj t kaj p povas fariĝi d resp. b

(almenaŭ por svedaj oreloj). Post sveda

mallonga konsonanto sekvas longa vokalo kaj

male. En la tornivala kaj la finna povas esti

duobla longeco (muuttaa). Ekz: muta – lera,

muuta – alia, mutta – sed, muuttaa – ŝanĝi.

La frazo ”iru en paco” havas malsamajn

verbformojn se vi alparolas unu, du (validas

por la samea) aŭ plurajn personojn.

Leif ankaŭ parolis iomete pri ”romani chib”,

kiu ne estas limigita al apartaj areoj kaj sekve

ne povas havi ”förvaltningsområden”

(administraciaj areoj). Tiel ili ne rajtas havi

multe de la avantaĝoj, kiujn la sameoj kaj la

turnivalanoj havas, ekz. lernejan instruadon

pri sia gepatra lingvo.

U.N. diras ke malriĉeco estas manko de

informado kaj nescio pri la rajtoj. Ofte la

komunumoj ne sufiĉe informas – pro

budĝetaj kialoj.

Por kontroli ĉu mi (Siv) ne tro multe eraris pri

la diversaj lingvoj, mi telefonis al Soile. Jen

ŝiaj komentoj:

Enligt min uppfattning kan t och p inte

omvandlas till d och b eftersom dessa

bokstäver egentligen inte finns i finskan. Men

ändå heter fura honka, furans hongan och

furornas honkien. Likaså stad kaupunki,

stadens kaupungin, städernas kaupunkien.

Motsvarande gäller beträffande t och d,

vetenskap tieto, vetenskapens tiedon.

Muuta annat, mutta men, muuttaa ändra,

flytta.

Förvaltningsområden i Sverige har finskan,

samiskan och tornedalsfinskan = meänkieli.

Inom dessa områden har man rätt att

kommunicera med myndigheter på sitt

minoritetsspråk och söka barntillsyn och

äldreomsorg helt eller delvis på sitt eget

språk.

Hälsningar

Soile

La jarkunsido de SEF / SEFs årsmöte Ĉar la kongreso ĉefe estas nur sveda afero, kaj ĉar ĉiuj

en la salono parolis la svedan, la jarkunveno okazis en

la sveda laŭ la deziro de la gotenburga klubo.

Efter sammanträdesförhandlingar har den nya

styrelsen följande utseende:

Ordförande: Puff Östling

Ordinarie ledamöter:

Ann-Louise Åkerlund, Lotta Lauritz, Olof Pettersson,

Tatu Lehtilä.

Suppleant: Martin Strid

Revisorer: Per-Olof Johansson, Jill Hilford.

Revisorssuppleant: Ulrika Hoppe

Valberedning: Anita Dagmarsdotter, Anna Ritamäki.

Puff Östling kaj Ann-Louise Åkerlund.

Page 15: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

15

Årsmötet 2020 kommer att äga rum i

Lesjöfors och 2021 troligen i Danmark.

Intressant att läsa om klubbverksamheten

under 2018. Klubbar finns i Stockholm,

Helsingborg (tyvärr läggs den troligen ner),

Malmö, Göteborg, Uppsala, Norrköping.

Grupper samlas i Närke och Sundsvall.

En ungdomsgrupp håller kontakt via Skype.

Något för framtiden!

Vi i Göteborg ser fram emot ett gott

samarbetsklimat. Puff höll fint i trådarna

under det ganska långa mötet.

/Siv

La fino de la kunsido

Per iniciato de Ingegerd Granat ni formis grandan ringon tenante la manojn sin reciproke por

montri ke ni strebas al unueco, paco kaj bona etoso.

Ni kantis la Esperanto-himnon. Hmmm... ne facile teni la manon kaj samtempe teni paperon por

legi la tekston. Almenaŭ mi devas tuj lerni ĝin parkere. /Siv

Page 16: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

16

Micke Englund kaj lia kunludanto sperte ludis

La dueto distris nin per kantoj, kiun ni ofte

rekonis kaj de tempo al tempo logis nin al

kunkantado. Mi admiras muzikistojn, kiuj

ŝajne nur spontane ludas – sen antaŭa

laborego. La dueto vere imponis. Se iu

demandus min pri unu kanto, kiun mi

memoras mi respondus ”Sola”. Tiu refreno ja

preskaŭ nur enhavas unu vorton: ”sola”... kaj

ĉiu povas kunkanti. /Siv

Interrete mi trovis ke Kim Henriksen kaj

Micke Englund kune kantas kaj muzikas en:

https://www.youtube.com/watch?v=lTGNUubvI0c

Mi pagis kotizon al IJK,

Sed nenio restis por la vojaĝ’

Mi pensis ke tio tute ne gravas,

Kaj iris al la voj’ kun mia pakaĵ’

Mi levis la manon, ridetis al la ŝoforoj,

Sed neniu haltis kaj kunportis min.

Post ses horoj en pluvo kaj vento mi frostis

tiel

Ĉiuj aŭtomobiloj preterpasis min tiel rapide

Kaj mi sentis min

Refreno:

Sola, sola, sola

Sentis min sola, sola, sola

Mi venis finfine al la kongreso

Kaj tie renkontiĝis kun karaj amikoj

Ni kisis, brakumis kaj estis gajaj,

Nun mi estas kun fratoj kaj fratinoj de la tuta

mondo

Kaj ne

Sola, sola, sola

Sola, sola, sola

Ĉar ĉi tie mi pensas, estas bonega

Etoso, paco kaj amikeco

Kaj mi kredas ke neniu ĉi tie sin sentas

Malgaja, malbela, malamata

Kaj certe ne

Sola, sola sola

Certe ne sola, sola sola.

Poste ni ĉiuj vojaĝis hejmen

Al niaj landoj en la tuta mond’

Kaj nun mi pensas pri miaj geamikoj

Kaj sentas min iom malĝoja, malgaja

Kaj iom

Sola, sola, sola,

Iom sola, sola sola.

Imagu se ĉiuj homoj en la tuta mondo lernus

Esperanton

Povu esti ke tiam neniu iam iel ie

Sentus sin

Sola, sola, sola… (ktp.)

Ili estis prezentitaj de Leif Nordenstorm.

Page 17: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

17

Agneta Järlström kaj Olof

Pettersson distris nin per

kantaro kun multaj ”perloj”

Certe ili ofte muzikas en la Stokholma klubo.

Ni pruntis la muziklibretojn de la klubo kaj trovis

kanttrezorojn. Malsupre troviĝas ”Stokholm’ en la

kor’”, la plej ŝatata kanto de mia sepjara nepo

Adam, kiu kompreneble estas stokholmano kaj

prefere kantas tiun kanton en Gotenburgo. /Siv

Stokholm’ en la kor’ de L. Berghagen / Jan Setreus tradukis en

esperanton.

Sunlumo leviĝas el maro, la vitro fariĝas

topaz’,

Stokholmo matene similas

Glazuron de oro sur vaz’,

Kun floroj de Baltmaraj landoj, kun herboj de

kverkriĉa val’,

Belulo ĉe prarokaj strandoj,

Jen Melar-laga vestal’.

Refreno:

Stokholm’ en la koro, kanti pri vi volas mi,

Olda en juna verdeco, urbinsular’, estas vi.

El urboj mi konas en mondo, vi estas la ideal’,

Pro l’ amo de lago kaj maro, miksaĵo de dolĉ’

kaj sal’.

Sunlumo ekdancas sur golfo, trembrilas sur

pad’ kaj sur plac’,

Sur ligna domaĉo de l’Sudo, sed ankaŭ sur

reĝa palac’.

La fluo kun fiŝoj kaj mevoj,

Nun flustras ĉe-laga arbar’,

Krepuske la sonĝoj kaj revoj,

Ekkantas pri l’ urbo ĉe mar’.

Refreno... Stockholm’ en la koro...

Vespere alvenis kareso, de tremo de briz’

kvazaŭ kord’.

Ruĝiĝas la suno fenestre,

Sur suda kaj norda lagbord’.

Muzikon kaj ridojn ni aŭdas, de l’ insulo kun

la amuzej’,

Glorkanto Stokholmon nun laŭdas, de l’

ŝeraro al interkluzej’.

https://www.youtube.com/watch?v=JEPvZBDOjdc Allsång på Skansen

Page 18: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

18

Bona instruisto laborigas la gelernantojn. Mireille laborigis nin.

– En grupoj ni trovu la ecojn, kiuj estas gravaj por

ĉiu instruisto.

Ĉiu grupo aldonis vortojn kaj multaj akordis kun

la teksto pri bona instruisto, kiun Mireille fine

laŭtlegis.

Kelkaj el la proponitaj ecoj estas: saĝa, lerta,

sperta, pedagogia, inteligenta, kapabla, analiza,

zorgema, atentiga, ŝercema, paroliga,

strukturema, klarigema, kunlaborema,

entuziasma, kompetenta, afabla, fantazia,

respektema, celkonscia, komunikema, inspira,

aktiviga, sekura.

Kaj kelkaj frazoj: ”havi ekvilibron”, ”esti la roko

en la rivero”, ”reciproka respekto”, ”veni

ĝustatempe”, ”respekti la gelernantojn”,

”mastrumi la tempon kaj la strukturon”,

”komuniku, ne prelegu”, ”plenan atenton de la

grupo”, ”ne la sama instruado al diversaj aĝuloj”.

Kiu kuraĝas instrui post tio?

Sed, ŝi ankaŭ diris, ke la gelernantoj meritas

normalan instruiston... ..Ĉiu vojo iras al

Romo... Memfida instruisto trovas sian

vojon!

Ho bone, oni ne devas esti tute perfekta

instruisto. Svedio bezonas pliajn instruistojn

pri multaj fakoj, eĉ por Esperanto!!!! /Siv

Laŭdon al la organizantoj, laŭdon al la kuiristo! Bongustan vegetaran manĝon la kuiristo faris. Li

ankaŭ rakontis pri la ingrediencoj de la pladoj.

Jen ni ariĝas por la supeo. Poste ni diris Ĝis revido

unu al la alia. Kelkaj tamen restis ankaŭ dimanĉe por

viziti la Poŝtmuzeon en la malnova urbo de

Stokholmo.

Sen la prizorgo pri la tekniko fare de Olof

Pettersson, certe ne ĉio irus tiel glate.

Page 19: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

19

Koran dankon al la kluboj en Stokholmo

kaj Upsalo kaj la estraranoj de SEF pro

bone planita kongreso!

Ingegerd kaj Siv

Bildoj de la somera kurso en Gotenburgo 24–28 junio

Dufoje tage ni kolektiĝis por kanti.

Page 20: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

20

Ne estas piratoj, sed la

konversacia grupo. Ĉiuj ekhavis

novajn identecojn.

En la flava ĉambro la

progresantoj fervore laboris.

... kaj la komencantoj... rapide lernis.

Page 21: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

21

Oe, oe.....en la ŝipo de Jaques Yvart; Invito por vojaĝo, Marcel Redoulez;

Ohe´ohé du bateau (Vinilkosmo.com, https://www.youtube.com/watch?v=2lJ2SUsG-Sw )

Diru bela ŝipo, Estras kies skipo? Kia estas cia flag’? Se ĝi ruĝ-kaj-nigras Kune ni formigras, Al la horizonto-vag’, //: Oe, oe..........en la ŝipo :// Nia ŝipo-hordo Bordo kontraŭ bordo Forpuŝita ja de la vent’ Ekliberigas fratojn Rompas galerfaton Heliĝas tuj grandmaten’ //: Oe, oe................en la ŝipo :// Gravas ne la nuboj Gravas ne la duboj Kaj ne gravas ĉu la flor’ Estas ĉe ĉia buŝo Aŭ en pafiltubo Levita pugn´ trafita kor’ //: Oe, oe................en la ŝipo :// Repreno de verso 1

Säg vackra skepp, vems besättning är det som styr Hur ser din flagga ut? Om den är röd och svart så ger vi oss iväg tillsammans mot den vandrande horisonten. //: Oe...oe......på skeppet :// Vårt skepps (otyglade) hop från kust mot kust drivna ju av vinden befriar bröder krossar galärskeppsödet Genast dagas en grandios morgon. //: Oe., oe........på skeppet :// Molnen betyder inget Tvivlet betyder inget och det betyder inget om en blomma finns i varje mun eller i en bösspipa En höjd näve, ett träffat hjärta //: Oe, oe...........på skeppet ://

Repris av vers 1 /Siv "tradukis" en la svedan

Page 22: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

22

Bildoj el la lasta tago de la kurssemajno, 28 junio

La kursanoj kolektiĝis hejme ĉe Ingegerd kaj Lasse. Ingegerd preparis poentan promenon

por ni. Fotis: Elvira.

Lasse plantas la Esperanto-kverkon en arbara herbejo proksime al la domo

de Ingegerd kaj Lasse. Fotis: Andreas.

Page 23: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

23

Nun ni havas nian propran Esperanto-kverkon en Svedio! Ingegerd kaj Christin tenas la flagon.

Fotis: Elvira.

La kursanoj Peter kaj Daniel el la grupo de progresantoj. Fotis: Elvira.

Page 24: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

24

Tosto por la Esperanto-kverko. Elvira

(en flava bluzo) venis el Gdansko por

ĉeesti la plantadon de la sveda

Esperanto-kverko. En Pollando ili ja

havas jam sian Eo-kverkon. Fotis:

Andreas.

Lasse montris al interesitaj du sorĉkaldronojn (rondaj kavaĵoj en la roko faritaj de riverego en la

glacia epoko) aliflanke de la roko kiu videblas en la bildoj. Li krome rakontis ke la murforma flanko

de la roko (videbla en la bildoj) iam konsistigis unu el la muroj de dometo. Fotis: Andreas.

Revenintaj en la ĝardenon de Ingegerd kaj Lasse ni estis regalitaj per rostaĵo super braĝo.

La bieneto de Ingegerd, Lasse kaj filino

Christin estas plena de bestoj. Christin kun

unu el siaj kunikloj. Peter kaptis la katon.

Fotis: Elvira.

Lasse kun "klavviolono". Fotis: Elvira.

Tekstoj: Andreas.

Page 25: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

25

Saluton kaj bondeziroj al la Gotenburga kverko En Sopot la kverkon ni nomas, ”jubilea

kverko”. Esperantistoj plantis la kverkon

dufoje. La unua estis plantita dum gdanska

UEA-kongreso en la jaro 1927. Estis grava

solenaĵo, kiun partoprenis esperantistoj el la

tuta mondo. Ĉiuj tre ĝojis, ke la kverko

kreskos kaj pligrandiĝos, same kiel la monda

esperantistaro. Neniu tiam antaŭvidis la

terurajn jarojn de la milito kaj tion, ke por

faŝistoj povos esti malamiko eĉ kverko

kreskanta en arbaro. La kverko tamen estis

simbolo de paco, de amikeco kaj ĝi same, kiel

Esperanto, ne estis tolerata – do nokte en la

38a jaro oni fortranĉis la arbon kaj disbatis la

memorŝtonon. Post la milito la

esperantistaro iom post iom rekonstruadis la

vunditan movadon. En la jaro 1959 en

Varsovio okazis la UEA-kongreso, kaj Gdansko

ricevis organizadon de la XV-a Junulara

Kongreso de TEJO. Dum tiu ĉi esperantista

renkontiĝo estis plantita la nuna kverko. Estis

tre solene – esperantistoj el 40 landoj alportis

teron de siaj landoj por meti ĝin sub la novan

kverkon.

Tiu kverko kreskas ĝis hodiaŭ. Triurba

esperantistaro zorgas pri ĝi kaj gvidas tien

ĉiujn novajn aŭ alvenintajn el la mondo

esperantistojn. Kutime ni renkontiĝas ĉiujare

la 3-an de majo ĉe la kverko por ordigi la

lokon post vintro. Se vi plane aŭ hazarde

vizitos iam Sopot – nepre vizitu ankaŭ nian

kverkon.

Mi estas tre feliĉa, ke de nun nia kverko

havos sian pli junan fraton en Gotenburgo.

Havante tiajn najbarojn kiel familion Granat

ĝi tutcerte iĝos la granda arbego, kiu atestos

pri la potenco de amikeco kaj esperantistaro.

Elvira Twardowska

La inaŭguro en 1959.

La kverko en 2018.

Elvira vizitante en Gråbo.

Page 26: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

26

Kvar leteroj de la somera kurso, junio 2019 La kursanoj skribante alprenis alian

identecon:

Vlad Vostrova skribas el Ukrainio

Kara Inga,

Estas la Jaro 1990 kiam mi skribas ĉi tion1

leteron al vi.

Nun estas stranga tempo en Ukraino2

Ĉi tio1 Jaro USSR perdis ses repuplikojn3

kaj baldaŭ Ukraino2 deiris ankaŭ.

Tiaj aferoj ĝojigas min ke mi loĝas en Lviv.

Aferoj estas pli trankvila4 tie ol Kiev.

Mi esperas, ke vi fartas bone.

Amike,

Vlad Vastrova

Några kommentarer:

Detta var mycket bra!

(1) ĉi tiun; Ĉi tiu… när ett substantiv kommer direkt efter -

leteron, jaro –så ska ti- sluta på u.

Står det självständigt utan substantiv, så

slutar ti- på o

(2) Jag lurade er första dagen – Landet heter Ukrainio.

(3) respublikojn . Pupo betyder docka. Pudo är en rysk viktenhet= 16,38 kg

(4) aferoj estas pli trankvilaj

Inga Johansson

Kara Inga,

Mi estas Siskari kaj mi venas de Tajlando. Mi

loĝas en Bankok1 la ĉefurbo en Tajlando.

Estas la multe2 granda urbo en Tajlando

kaj multe trafikoj.3

La vetero estas bela sed multe3 varmego.

Korajn salutojn

Siskari

Bona kaj mallonga letero

(1) Bankoko; Wikipedia tillåter även stavningen Bangkoko.

(2) Estas la plej granda urbo = det är den största staden. Det finns större städer= Estas pli grandaj urboj

(3) kaj multe da trafiko ; sed multe da varmego

Letero el Niĝerio1

Saluton Inga!

Mia nomo estas Eze Okpara!

Mi laboras en Nigerio.1

Niĝerio estas Africas2 popolo abunda la lando

en la mondo.

La Englando3 estas officiella4 lingvo en

Niĝerio.

Ni manĝas kaproviandon kaj bushmanĝon5

Ĝis!

Eze Okpara

Bona letero!

(1) Det var jag som lurade er att skriva fel namn på landet den första dagen Niĝerio = Nigeria

Niĝer = Niger --- kolla på Wikipedia

(2) Afriko - afrika popolo (3) Angla - la angla lingvo (4) oficiala – ingen dubbelstavning (5) bush ? Vad äter man mer än getkött?

Sekvapaĝe la letero el Irlando:

Page 27: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

27

Page 28: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

28

La fiera vaporŝipo ”Ångaren Bohuslän”

La vaporŝipo ”Bohuslän” estas unu el plej

belaj kaj plej oldaj ŝipoj, kiuj surveturis la

maron ekster Gotenburgo kaj laŭlonge de la

okcidenta marbordo.

”Bohuslän” estis konstruita en ”Eriksberg” en

1914 kaj veturis dum kvardek jaroj po ses

tagoj semajne de Gotenburgo al

”Kungshamn” kaj returne. Sur la mara vojo la

ŝipo haltis ĉe ”Smögen, Lysekil kaj

Marstrand”.

Hodiaŭ eblas fari tiun ĉarman marvojaĝon al

la juveloj en la provinco de Bohuslän... faru

tion... Hoj la ŝipo!

(Sabate 29 junio Siv, Elvira kaj la familio

Granat faris rondveturon sur la ŝipo al

Marstrand kaj returne.)

Sädesärlan Blanka motacilo

Tzelitt, tzelitt... estas la blanka motacilo, kiu

kantas kaj dancas sur la grundo antaŭ mi. Nun

estas vere printempo. La birdo ĉasas insektojn,

kiuj estas ĝia manĝo. La plumaro estas bela en

nigra, griza kaj blanka koloroj.

La birdo estas gracia kaj havas longajn krurojn kaj

longan voston.

Laŭ oldaj ideoj ne bonas se vi unue vidas la

birdon frontrigarde. Tiam estos profunda

malĝojo, sed se vi unue vidas la voston, estos

ĝojo la tutan jaron. Superstiĉo aŭ ne? Mi ne scias,

sed vidu la voston unue! /Ingegerd

Page 29: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

29

”Arkta Ŝterno” kaj ”ridmevo” klarigas problemon

Arkta Ŝterno Ridmevo

– Saluton sinjoro ”Arkta Ŝterno”!

– Mi salutas ankaŭ vin sinjorino Ridmevo, sed

nomu min nur Allan, kiu estas mia ordinara

nomo inter miaj amikoj.

– Jes, jes, sed mi mortas pro rido! Ĉu vi ne

vidis en la lasta ”Ora Ĵurnalo”, numero 18, ke

iu nomis vin per mia nomo? La tuta familio

mevbirdoj ridis…

– Kiu aroganteco! Mi, la fiera kaj forta ”Arkta

Ŝterno” Allan!

– Ĉu vi decidu ke mi estu la ridmevo kaj vi la

”Arkta Ŝterno”?

– Jes certe, ĉu estas la klubo en Gotenburgo

kiu eldonas tiun gazeton?

– Jes certe, mi ankaŭ scias ke la klubo havas

aliajn programojn, ekz. la ”Esperanta Sabato”

kiu estas tre amuza kaj lerniga, jes la klubo en

Gotenburgo bonvenas ĉiujn...

– Jes, certe mi ankaŭ aŭdas pri kulturaj

promenoj tra Gotenburgo dum la somero...

– Jes, mi volas partopreni en la promenoj tra

Gotenburgo… estos vere interese...

– Kaj ne forgesu vidi en la retpaĝo! Tie la

programo prezentiĝos kaj ne hezitu

partopreni en la okazaĵoj...

– Mi certe volas partopreni en la okazaĵoj de

la Gotenburga klubo! Estas amuze!

– Jes vere… Kaj ne forgesu anonci vin al la

someraj kursoj en junio, la 24an ĝis la 28a.

– Kompreneble! Ĝis revido!

/Ingegerd

Ingrid Vallin trovis la birdojn, kiuj ĉiuj svede finiĝas per sångare = kantisto

lövsångare – fitiso grönsångare – arbarfiloskopo

gransångare – ĉifĉafo ärtsångare – babilema silvio

Notu ke la nomo de la birdoj fitiso kaj ĉifĉafo imitas la sonojn de iliaj

kantoj.

Aliaj sångare/kantistoj trovitaj en ”Svediaj Birdoj” de Malte Markheden:

bergsångare – montfiloskopo brunsångare – bruna filoskopo

videsångare – salikfiliskopo busksångare – arbedkanbirdo

fältsångare – kampa kanbirdo vassångare – kangrilbirdo

rörsångare – kanbirdo lundsångare – verda filoskopo

Page 30: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

30

Sveda kanto: Gaja birdeto de H. Sätherberg / Princo Gustaf

https://www.youtube.com/watch?v=4dkpvp_jWo8

Malte Markheden esperantigis la kanton.

Gaja birdet’ en matena horo

freŝa printempo, salutas mi vin.

Vokas alaŭdo kaj turdo en ĥoro alaŭdo = lärka; turdo = trast

sturno sur kampo kaj tetro sur pin’. sturno = stare; tetro = orre

Jen kun la brila kolor’ arĝent’

saltas torent’, saltas torent’

Brakojn etendas al herboj kaj ŝtonoj.

Vibras arbuste printempaj ĝojsonoj

pro vivo kaj san’

en mirinda printempa sunban’.

Pri la sinjordomo Nääs. Revoj realiĝis sur la heredaĵo de Nääs.

Ĉe la strato kun la bizara nombro Stora Nygatan 17½

vivis pograndisto August Abrahamsson, kiu fondis la

slojdseminarion ĉe Nääs. Lia edzino Euphrosyne estis

operkantistino kaj faris grandan laboron en la muzika

sceno en Gotenburgo.

Tiu fabela kantobirdo mortis nur 33-jara en 7 februaro

1869 je la adreso 17½, ĉe Stora Nygatan. Ŝi estas

entombigita en la juda tombejo ĉe Svingeln.

Tiel komenciĝas la mirinda historio pri Nääs kaj daŭre

oni rakontas ĝin, jaron post jaro.

Nääs kaj Otto Salomon Otto Aron Salomon, (1849 – 1907) estis

sveda didakta pedagogo, kiu evoluigis la

svedan lernejan slojdon. Li estis nevo de

Aŭgust Abrahamsson, kiu fondis la kursan

agadon de Nääs. Unue Abrahamsson estis la

estro sed baldaŭ li translasis la taskon al Otto

Salomon. De 1872 evoluiĝis slojdseminario,

kiu fariĝis fama ankaŭ eksterlande. Otto

Salomon korespondis kun preskaŭ la tuta

mondo. La kursanoj de Nääs ofte estis

invititaj instrui pri slojdo en multaj landoj.

Salomon skribis librojn pri siaj ideoj pri

slojdinstruado.

La fratino de Otto nomiĝis Sophie Elkan, plej

konata pro sia amikeco kun Selma Lagerlöf.

Sed Sophie ankaŭ mem verkis (ekz. libron pri

John Hall kaj Gunnebo-palaco). Post ke ŝia

edzo kaj infanoj mortis dum vojaĝo en Italio,

Sophie translokiĝis al Nääs por helpi al sia

frato. Ŝi skribis multe pri Nääs. En sia libro

”Längtan till Österlandet” (Sopiro al la

Oriento), ŝi rakontas pri egipto, Said ben Ali,

kiu post trijara studado pri la angla en Anglio

volis hejmeniri. Sed la Edukadaj Aŭtoritatoj

en Kairo volis ke li unue iru al Nääs por lerni

slojdon. Li venis per ŝipo al Gotenburgo kaj

Page 31: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

31

trajno al Floda, kaj poste li planis iri per la

vaporboato ĝis Nääs. Tamen kelkaj junularaj

kursanoj pensis ke estus pli bonvenige se ili

venigus lin per la granda remboato. Kvar

junulinoj remis kaj du anglaj instruistoj

kunestis. Said ben Ali ŝajnis timigita

rigardante la junulinojn kun blondaj

harplektaĵoj. Ne, li ne volis iri kun ili! Anglo

klarigis ke okejas. Rigardante la egiptan

flagon en la boato Ali tamen akceptis la

veturilon. Plej gravis por Said ben Ali ricevi

diplomon de Nääs. Poste li pro la diplomo

ekhavis postenon en la universitato de Kairo

– kiel instruisto pri gimnastiko.

Iomete pri alia eksterlanda partoprenanto: Basil Popoff el Bulgario

Basil estis sendita de Bulgario al Nääs. Li

ne regis aliajn lingvojn kaj ekhavis

problemojn. En Germanio li aĉetis

malbonan mapon, sed li trovis la nomon

Nissa, kiun li pensis samas al Nääs. Sed

Nissan ja estas unu el la kvar riveroj en

Halando. Li ekloĝis en hotelo en

Halmstad. Neniu komprenis lian lingvon.

Krimulo estis publike serĉata kaj oni

pensis ke estas la bulgaro. La polico venis,

rigardis lian pasporton kaj tie ili legis ke li

estas instruisto. Ankaŭ troviĝis paperpeco

kun la nomo Salomon. Tiam oni

komprenis, venigis lin al la trajno por

Gotenburgo – kaj li atingis Nääs. /Siv

Nääs en junio 2019. Sur la bildo franca paro – Gabriel

Lacroix vizitis la E-klubon de Gotenburgo kelkfoje.

La slojdseminario de Nääs.

Page 32: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

32

Hinda lernanto en la

slojdseminario de Nääs Al la slojdaj kursoj venis partoprenantoj el la tuta mondo. Kelkaj

nur sciis sian gepatran lingvon. Ili ofte loĝis en domo nomita Babel.

Ĝi situis inter Lekhuset (domo por ludoj) kaj la lago.

Estis multaj kulturaj kolizioj, ekzemple por sinjoro Lakshmiswar

Sinha el Hindujo (1905 – 1977, lernanto kaj kunhelpanto de

Tagore), kiu venis al Nääs en 1929. Ĉe lia tablo en la manĝejo sidis

nur virinoj kaj estis la unuan fojon kiam li sidis ĉe la sama tablo kiel

virinoj. Sed li alkutimiĝis.

Li partoprenis en la someraj kursoj kaj aŭtune

li informis la direktoron ke li volas lerni

virinan slojdon por poste instrui al virinoj en

Hindujo.

La direktoro neis kaj proponis la metalan

kurson. Ne estis kutimo ke viroj partoprenis

virinan slojdkurson. Sed – tiam ĉiuj kursanoj

marŝis en procesio al la direktoro Holm

petante ke Sinha povu lerni virinan slojdon.

La direktoro akceptis. Li diris: – Nu, sinjoro

Sinha, vi ja fariĝis la heroo de la virinaj

kursanoj.

Eta epizodo pri Sinha: Dum la ŝipveturo al

Gotenburgo lia horloĝo rompiĝis. La unuan

nokton en Nääs la suno vekis lin kaj li iris al la

manĝejo Vänhem por matenmanĝi. Ĉiuj

pordoj estis fermitaj, sed la mastrino aŭdis lin

kaj klarigis ke estas la dua nokte.

Poste Sinha skribis pri sia restado en Svedio

en esperanto. En 1936 li publikigis sian libron:

”Hindo rigardas Svedlandon”.

La suda alo de Nääs

Mi promenas sub la grandaj arboj de la

sinjordoma parko de Nääs. Estas malvarmete.

La grandaj, folikovritaj arbokronoj ofertas

ombron. La forta julia suno tralikiĝas per la

Page 33: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

33

foliaĵo, donante ĝustamezure da lumo.

Antaŭe sur la pado mi vidas en la ŝanĝantaj

ombroj du mallumajn figurojn. Mi vidas, ke

estas du malhele vestitaj plenkreskulinoj. Ili

portas ĝispiedajn jupojn kaj grandajn

ĉapelojn. Unu el la virinoj havas sunombrelon

enmane.

Lante ili promenas brakon en brako laŭ la

pado malsupre de la granda blanka palaco. La

vento blovas kontraŭ mi, kie mi malrapide

sekvadas la du virinojn. Mi rapidigas miajn

paŝojn. Mi ege sopiras aŭdi, kion ili diras.

Subite mi perceptas fragmentojn de la

konversacio. Ŝajne ili paroladas pri

inspirado…

”Ne ĉiam estas facile kolekti la pensojn. Por

mi ĉiam malfacilas, kiam estas sunplena

somertago. Ja estas tiom da allogoj

eksterdome”, mi aŭdas unu el ili diri.

”Eble pliboniĝos ĉi-posttagmeze, kiam estos

iom malvarmiĝinta”, respondas la alia.

”Supozeble estas nur la forta varmo, kiu

erarigis niajn pensojn.”

”Ni senkulpigu nian pigrecon per tio, ke la

somero tro gravas, por ke oni sidu ene en la

studa ĉambro skribadante. Eĉ ricevintino de

nobelpremio rajtu ĝui la someron!”

”Cetere, ĉu vi atentis la virojn kaj virinojn, kiuj

laboradis en la ĝardeno antaŭ la palaco, kiam

ni preterpasis?”

”Jes, certe! Kia hasto! Ĉu vi vidis, kiom da

vestaĵoj ili portis? Nepre varmegiĝas…”

”Mi pleje rigardis la sinjorinon, kiu stiris la

novan aĵon, kiu tondas la gazonon. Ŝajnas al

mi, pripensante, ke ankaŭ ŝi portis multe da

vestaĵoj meze en la suno…”

”Ili ankaŭ sarkadis la bedojn. Mi vere esperas,

ke ili prizorgas la ĝardenon ĉe Mårbacka, tiel

ke la plantoj ne tute kunkresku…”

”Tamen ĉi tie en la sinjordomo ili certe

pripensas, kio konvenas. Ili ja neniam scias,

kiu faros viziton. Tie ĉi oni miksas ’ciun ajn’

kun reĝaj personoj – ni ja vidis!”

”Ĉu ni pluiru kontraŭ la vaporŝipa albordiĝejo

ĉe la ponto?”

”Ĉu ne fariĝos tro varme, laŭ vi?”

”Ne, kutime ventas fortete de la lago. Estos

bela promeno, ĝis kiam ni revenos al nia alo.”

”Jes, vi tute pravas. La plumo anstataŭe

atendadas sur la skribtablo. Eble la inspiro

pliboniĝos per tiu ĉi longa promeno.”

”Jes, prave!”

Kiam la du sinjorinoj eliras sur la ponton, mi

vidas, kiel ili forviŝiĝas, la konturoj malaperas,

la malhelaj vestoj ĉiam pli heliĝas. Mi ne plu

aŭdas, pri kio ili parolas. Ili estas for!

/Ingegerd

Page 34: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

34

Kuriozaĵo pri Nääs La palaco de Nääs havas 23 ĉambrojn

kaj kuirejojn dividite en tri

apartamentojn. Mi rekomendas

viziton. Estos montroj kun gvidanto

ĉiun tagon dum la somero. Oni ne

rajtas tuŝi ion en la palaco kaj oni

ankaŭ ne povas uzi la meblojn.

Troviĝas skabeloj kiujn oni povas

prunti.

1979 – filmfaro Charlotte Löwensköld, reĝisorado: Jackie

Söderman.

Estas la libro de Selma Lagerlöf pri Charlotte

Löwensköld kaj Anna Svärd kiu estis filmigita

kun vere grandaj, svedaj aktoroj. Arja Saijonmaa

ludis la rolon de Anna Svärd. Ŝi volis iri per

duonkaleŝo tirata de du tirĉevaloj, Zemona kaj

Optima. Tri koleraj inoj kaj prudenta veturigisto

veturis tien–reen sur la ponto ĉe Nääs por fari

unu minuton de la filmo. Mi estis tie, Optima

(maldekstre) estis mia ĉevalo.

Aktuale en 2019 ”Nia tempo estas nun” la epopea, televida

serio, kiu temas pri la vivo de familio ekde la

komenco de 1945, estis parte filmita tie. La

ĉefrolulo Helga Löwander havis sian

apartamenton ĉi tie en la filmo.

Page 35: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

35

Vänhem tiame kaj nuntempe

En Augusto 1891 la reĝo Oscar II kun la princoj Gustaf kaj Eugen

vizitis Nääs. Björkenääs, la iama loĝejo por la estro de la

slojdseminario, Otto, estis ornamita por la granda festo kaj

nova necesejo estis konstruita en la palaco. Oni pensis ke la

reĝa familio ne povis viziti eksterdoman fekejon kiel ordinaraj

homoj.

Vänhem tiame…

Vänhem nuntempe...

Page 36: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

36

La homoj en Nääs

La bildo montras la parencaron ĉe Nääs

ĉirkaŭ 1890:

Maldekstre la juna filo de Otto Salomon, Otto

II, Otto Salomon mem, Henriette Salomon la

patrino de Otto kaj fratino de August

Abrahamson, kiu sidas plej dekstre.

Starantaj: Sophie Elkan, fratino de Otto,

poste la pli maljuna filo de Otto, Axel, Ellen,

la edzino de Otto, N. Wahren, kaj la juna

fratino de Otto, Elise kaj ŝia filo. Elise estis

unue edziniĝinta kun la nomo Sköldebrand

kaj poste Wrangel.

La luddomo – Lekhuset Somere ”Näässamfundet” invitas al

kursoj pri diversaj temoj.

Ekzemple estas danckurso por prepari

sin por la danco ĉirkaŭ la somermeza

stango.

Tiam diversaĝaj homoj lernas la oldajn

popolajn dancludojn en la luddomo aŭ

sur la grandaj herbejoj ekstere.

/Ingegerd

Page 37: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

37

Mi volus doni al vi florojn por la somermezo!

Estas bukedo de:

Ranunkoloj, lekantoj, lupinoj, cejanoj, urtikokloŝoj, viskoliknidoj, delfinioj,

ternakileoj, akileo milfolia, arbara geranio kaj senodora kamileo.

Estas multkolora bukedo kun diversaj floroj, kaj ĉiuj estas same belaj...

Ranunkolo – smörblomma;

Lekanto – prästkrage;

Lupino – lupin;

Cejano – blåklint;

Urtika kloŝo – nässelklocka;

Viska liknido – tjärblomster;

Delfinio – riddarsporre;

Ternakileo – nysört;

Akileo milfolia – rölleka;

Arbara geranio – midsommarblomster;

Kamileo – baldersbrå

/Ingegerd

Ĉiun somermezon estas grandioza festeno

sur Nääs. Matene la antaŭvesperon de

Sankta Johano infanoj plukas florojn kaj faras

florkronojn por la somermeza stango.

Posttagmeze fortaj viroj starigas ĝin. Sekvas

dancoj kaj ludoj kaj meznokte oni dancas kun

torĉoj en la manoj. /Siv

Labortagoj en Varberg Por havi inspiron labori por Ora Ĵurnalo, Ingegerd kaj mi trajnveturis

al Varberg, urbo sude de Gotenburgo. Oni nur bezonas 45 minutojn

por la vojaĝo inter Gotenburgo kaj Varberg.

Kompreneble ni tranoktis en ĉeloj de la malnova kastelo, multe pli

komfortaj ol la iamaj prizonĉeloj, sed la (mal)grandeco samas. La

promesitaj fantomoj malaperis vidante niajn komputilojn kaj

poŝtelefonojn.

Page 38: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

38

Gotenburga skribogrupo ankaŭ loĝis

en la prizonejo.

Ambaŭ tagojn ni promenis en la

urbo. Mi aparte admiris la statuojn.

/Siv

Ĝuu:

Ruĝa muzeo, flava malliberejo, banejo en Varberg La gvidataj rondiroj en la muzeo

komenciĝas nur en julio. Tamen estis

interese mem vagi.

Ĉar ni estis lacaj ni sidiĝis por vidi

filmon pri la kuraca vivo en Varberg.

Reĝaj vizitoj origis la lokon.

La marborda sanatorio Apelviken estis

fondita en 1904 de la kuracisto Johan

Severin Almer. Li certigis, ke la mara

klimato estas saniga por infanoj kun

tuberkolozo. Pli konata estas la

malnova banejo sube sur la bildo.

Page 39: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

39

La krokodiloj estas pli

novaj. (Konstruitaj de

esperantisto???)

Sur la bildoj: Ingegerd

survoje al la banejo. En

la fono la kastelo. Nia

loĝejo vidata de la

deklivoj survoje al la

muzeo.

”Bockstensmannen” Ne ŝajne helpis

enbati du palisojn tra

la mortinta viro, kiu

troviĝis en torfejo en

Halando,

”Bockstensmosse”.

Sciencistoj taksas ke

li mortis iam inter

1350 kaj 1370. Tiu

farado estis kutimo

por malhelpi al la

mortinto reaperi.

Nun, en la 21:a

jarcento, li venas sur

Det tycks inte ha hjälpt

att driva pålar genom

mannen som

mördades på

bockstensmosse någon

gång mellan 1350 och

1370. Detta var en

sedvänja man hade för

att förhindra den döde

att gå igen. Nu i det

21:a århundradet

kommer han dock

marscherande på bron

ut till Varbergs

Episkopo en la dekkvara jarcento – La hodiaŭa viro.

Page 40: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

40

la ponto de la kastelo en Varberg. Li ŝajne

estas vestita same moderne hodiaŭ kiel li

estis tiam, en la lasta modo kiu regis tiam.

Hodiaŭ validas komforta stilo.

Oni spekulativas ke li estis nobla viro kiu faris

iradon sur la torfejo.

En la kastela muzeo ni povas vidi la restaĵon

de ”Bockstensmannen” en vitra kesto. Pupo

montras la aspekton de tiama persono kun

tiamaj vestoj.

Sed, kiu estas la viro sur la ponto?

/Ingegerd

Fästningsområde.

Han tycks vara lika modernt klädd idag, som

han var då, i det senaste modet som gällde

för tiden. I dag gäller dock en betydligt

ledigare stil.

Spekulationerna säger att det var en förnäm

man som var på vandring över mossen. På

Varbergs museum kan man se

Bockstensmannens livsrester i en glaslåda

och en docka är också framtagen med

tidstypiska kläder.

Men, mannen på fästningsbron, vem var

han?

Ŝajne la ŝanĝo de laborloko vigligis Ingegerd kaj min! Jen Ingegerd en la

herbejo plej supre

kun la urbo en la

fono kaj dekstre mi

en strato kun rozoj.

Vespera interparolo

kun Kajsa kaj Inger

de skriba grupo... kaj

trankvila promeno

ĉirkaŭ la kastelo ĉe la

maro.

/Siv

Page 41: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

41

Charlie Chaplin instruas Esperanton

El la retejo de Gresiljono:

Kara Esperantistoj, Karaj Aktivuloj,

Jen priskriboj de novaj kursoj prezentotaj de

mi por spertaj Esperantistoj, amikoj de

UNESKO, kursgvidantoj kaj aktivuloj en la

Esperanto-Movado – antaŭ kaj post la

Universala Kongreso – en la bela, alloga,

unika Kastelo de Grésillon en Francio. Mi

esperas, ke vi ŝatos ĝuste tiajn kurso-

enhavojn, kiujn mi plene priskribas en pluraj

artikoloj en la revuo Esperanto, kaj en la

fakĵurnalo IPR, Internacia Pedagogia Revuo

de ILEI. Ĉi tiuj kursoj estos prezentitaj ne nur

por lerni la enhavon de la materialo, sed

ankaŭ por lerni kiel uzi ilin poste en VIAJ lokaj

kluboj, lokaj asocioj de Esperanto. Tio estas,

vi lernos kiel lernanto, kaj vi lernis ankaŭ kiel

iĝi kursgvidanto, se vi volas, de tia materialo

Jen sube iom da informo pri la antaŭ- kaj

postkongresaj kursoj en la Kastelo de

Grésillon.

1 UNESKO-Kuriero, Pensiga Kurso.

Legi, Kompreni, Prezenti, Interdiskuti.

Unu el la ĉefaj atingoj de la Esperanto-

Movadoj en la lasta jardeko estas la eldonado

de revuo de UNESKO en Esperanto. Sed kiel

ni povas utiligi nun UNESKO-Kurieron en la

klasĉambro, en niaj lokaj grupoj, por

plenkreskuloj? En Somero antaŭ la Universala

Kongreso en Finnlando, inter la 6a kaj la 18a

de julio, en la bela Kastelo de Grésillon, ni

esploros ĝuste tiun temon, kun la espero, ke

vi mem povos poste starigi tian kurson en via

loka klubo, aŭ utiligi la enhavon de UNESKO-

Kuriero, esperante kaj nacilingve, por

antaŭenigi la

celojn de

Esperanto kaj

de UNESKO en

via urbo, en via

lando. Artikoloj

en la revuo de

Esperanto

(Februaro, 2018), kaj la ĉefartikolo de la

Internacia Pedagogia Revuo de ILEI (2019–1)

parolas pri le kurso gvidata de Dennis Keefe

kaj en Azio kaj en Eŭropo. Iru al la retejo de la

Kastelo: gresillon.org/s2

2 Charlie Chaplin, Pensiga Kurso.

Mi vid(ig)is, Mi rid(ig)is, Mi pens(ig)is, Mi

lern(ig)is.

Inter la jaroj 1915 kaj 1936, la fama filmisto

Charlie Chaplin, Ĉoĉo, kreis dekojn da

altkvalitaj filmoj, kiuj estas surprize kaj

mirinde efikaj por paroligi gelernantojn en

niaj kursoj por komencantoj, komencintoj kaj

eĉ por spertaj Esperantistoj. Estas iom

paradokse, ke senparolaj filmoj kreas tiom da

emoj paroli (multe pli ol teksto kaj bildoj) en

esperantaj kursoj, Kial? Parte ĉar la ideoj sen

vortoj devas klare prezentiĝi surekrane, kaj

parte ĉar Chaplin estas geniulo pri homa

esprimado kiu mense kaj kore tuŝas nin. Faka

artikolo pri ĉi tia kurso troviĝas en IPR,

Internacia Pedagogia Revuo (2017–4). La

kurso disvolviĝos en aŭgusto, inter la 6a kaj la

18a, post la Universala Kongreso en

Finnlando. La plej rigida, sed serioza, kurso de

Dennis Keefe. Iru al la retejo de la Kastelo:

gresillon.org/s4

Page 42: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

42

Roger Nilsson trovis svedajn strangaĵojn

Juristen:

Skepp kallas en fast flytande del av en stats

vandrande territorium.

Geografen:

Med en urskog förstås en skog, där ingen

människas hand någonsin satt sin fot.

Biologen:

Ugglan är en fågel som endast nattetid visar

sig i dagsljuset.

Fysikern:

När jag på långt avstånd avskjuter en kanon

mot en man, så ser han först elden, sedan blir

hans huvud avslitet och först när han är död

hör han knallen.

Astronomen:

Kastor och Pollux är två

stjärnor som utmärker sig

därigenom att avståndet från

Kastor till Pollux är precis lika

stort som från Pollux till

Castor.

Kulturhistorikern:

I Kina kunde en dödsdömd man betala en

annan för att han skulle ta straffet istället.

Det fanns många fattiga människor som

levde med att ha detta jobb som

ställföreträdare.

Kemisten:

Det ämne ni ser i denna

flaska är det dödligaste

av alla gifter. En liten

droppe på tungan av en

katt är nog för att döda

den starkaste karl.

Läkaren:

Mot denna sjukdom känner

vetenskapen bara två

botemedel, och inget av dem

hjälper.

Läraren:

Elevernas kunskap är så dålig att trots att alla

vet att två gånger två är fyra, kan ingen

förklara varför.

Konstkännaren:

När man bedömer ett konstverks äkthet

måste man ta hänsyn till två saker: Antingen

är bilden falsk och namnteckningen äkta eller

om bilden är äkta är namnteckningen falsk.

Pli el la somera kurso En la konversacia grupo unu tasko estis

traduki amuzajn historietojn esperanten. Jen

kelkaj rezultoj de tio:

La patro sekvas etan Peĉjon al la lernejo por

la unua fojo:

Vi devas iri en la lernejo nur ĝis vi havos 16

jarojn.

Peĉjo komencas plori kaj demandas:

Sed tiam vi ja venos por preni min hejmen?

Nun vi devas iri al la lernejo Niĉjo.

Mi ne volas, ĉar ĉiuj estas tiel malicaj al mi

tie.

Iru nun, vi tamen estas la rektoro.

Page 43: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

43

Ekskursoj proksime al Gotenburgo Ingegerd donas proponojn – ĉefe pri maraj ekskursoj. Vidu sube kaj paĝojn 28 kaj 44!

El la malnova kantolibro ”Vivu la stel’ ” mi (Siv) trovis la jenan kanton pri la maro.

Melodio: https://www.youtube.com/watch?v=jAdSwGwgaKk

Blovas vent’ (”Vinden drar, skeppet far” – Sveda popolkanto el Finnlando)

Blovas vent’, post moment’

iros ŝip al mar’.

Ekĝemas amikino de l’ marist’,

malĝojas la ondar’.

Ploru ne, etulin’, viŝu larmojn

for.

ĉar mi revenos post mallonga

temp’

kun ĝojo en la kor’

Or’ kaj arĝent’ el orient’

estos donac’ de mi.

Velur’ kaj silko estas en la

kest’.

kaj ĉion havos vi.

”Vinga” – en utkant av Göteborg.

Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo

Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:

Ankaŭ tie Via mano min kondukos,

Kaj Via dekstra mano min tenos.

El la psalmaro 139: 9–10. Se vi volus fari

aventuran vojaĝon, Vinga estas tre interesa

insulo ĉe la rando de la maro ekster

Gotenburgo. Tie troviĝas gvidantoj, kiuj povas

konduki vin al la lumturo kaj rakonti la

historion de Vinga. La vetero estas tre grava.

La maro povas esti terura. Bonan vojaĝon!

/Ingegerd

E. Malmgren

Page 44: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

44

Tjolöholm – grandioza palaco ĉe la marbordo de Halando.

Proksime de Gotenburgo situas la bela palaco

”Tjolöholm”.

Tie ofte estas loko por ĉevalkonkursoj,

aŭtoekspozicioj kaj aliaj interesaj okazaĵoj.

Ĉe la palaco estas ebleco bani sin en la maro.

Estas afabla sablostrando. Vi povas trinki

kafon en la kafejo kaj promeni en la parko.

Je precizaj horoj gvidanto montras la palacon

kaj rakontas pri ĝia historio.

Tips från Inga Johansson Under sommaren har radioföljetongen i P1 varit Doktor Glas av Hjalmar

Söderberg. Den går fortfarande att lyssna på till början av augusti via

länken: https://sverigesradio.se/avsnitt/1298709

Passa på att då köpa Sten Johanssons översättning till esperanto av boken

från vår bokshop: http://www.esperanto-gbg.org/ > bokshop. Priset är

bara 40 kr.

Page 45: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

45

La malnova ringo ESTAS somertago kaj mi

sidas sur la tre komforta

ripoza seĝo en la

ĝardeno.

La suno brilas el la

helblua ĉielo. Mia

ĵurnalo kun la tro

malfacila

krucvortenigmo kuŝas

sur la gazono.

Mi ekloĝis en la forlasita

bieno antaŭ du

semajnoj. Ĝi situas en la

Smolanda arbaro ekster

Eksjö. Mi intencas skribi

krimromanon pri la

mezo de la deksesa

jarcento. Mi pensas ke

mia historia rakonto pri la homoj en la

tiama tempo donos al mi multe da mono

kaj grandan laŭdadon en la estonteco.

La forlasita domo estas malmoderna sen

telefono kaj mi estas tute sola kun miaj

libroj. Antaŭ unu jaro mi malsaniĝis kaj nun

ne funkcias kiel ĵurnalisto. Mi ”iris en la

muron” kaj nun mi prenas la tagojn

laŭmezure.

La malnova aŭtaĉo estas blua – kaj

rustkolora. Ĝi havas dudek kvar jarojn kaj

ofte ne startas. Estas tre bone restadi meze

en la profunda arbaro sen telefono kaj

komputilo. Mi nur aŭdas la birdojn kiuj

kantas kaj mi vidas la ĉielon. Eksjö situas

tridek kilometrojn de tie ĉi. Mi faras aĉetojn

po unu fojon semajne, se mia aŭto startas.

2

Ĉio komenciĝis la pasintan printempon,

kiam mi vizitis Stokholmon por skribi

artikolon por ”Dagens Nyheter” pri la

muzeo ”Livrustkammaren”, kiu situas en la

Reĝpalaco.

Mi vere interesiĝas pri

juvelaĵoj kaj mi volas

skribi speciale pri la

ringoj, kiuj havas

interesan historion.

Mi aŭskultis dokumentan

programon, kiun Radio

P1 dissendis.

Temis pri tre malnovaj

ringoj, kolieroj kaj

braceletoj. Kelkaj estis

portitaj dum revolucioj,

kronadoj kaj

geedziĝfestoj. Kelkaj

alportis sanon, kaj aliaj

malfeliĉon. Ĉiuj estis vere

malnovaj.

Mia artikolo vere estis

sukcesa kaj estis publikigita en ”DN”

dimanĉe en majo. Sed post la artikolo, mi

sentas min persekutita. Estas la princino el

Prusio, reĝino Lovisa Ulrika, kiu aperas en

miaj pensoj kaj interrompas min.

Ŝian edzon oni nomas ”la nomostampilo”

kaj li manĝis fastobulkojn kaj mortis – la

reĝo Adolf Fredrik.

Mi aŭdas voĉojn, jes mi vere aŭdas voĉojn.

Kelkfoje mi ankaŭ vidis la grandan kaj

noblan reĝinon.

3

– Kia terura malordo kaj vi ankoraŭ ne

ellitiĝis!

La altstatura virino staras sur la planko kaj

spektas la liton de la ĵurnalisto.

– Ĉu vi scias kiu mi estas? – Mi ne pensas ke

vi scias! Kampulaĉo vi estas!

– Leviĝu! Tio estas ordono! Nu, leviĝu kaj

vestiĝu!

Mi aŭdas ke la ĝispiedaj jupoj susuras kiam

ŝi kuras ĉirkaŭe en la ĉambro.

de Ingegerd Granat

Page 46: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

46

Ŝi aperas tre indulgema! Ŝi ŝajnas aspekti

same kiel la bildo sur la malnova ringo. Ĉu

ŝi estas la reĝino Lovisa Ulrika, kiu estas la

patrino de Gustaf III kaj liaj gefratoj?

– Badin, Badin mia nigrulo, venu! Veku la

bubaĉon!

Mi vidas de mia lito kiel la nigra ulo

eksaltas el la muro kaj faras rulojn ĝis mia

lito. Li ekkaptas mian kovrotukon kaj

svingas ĝin alte kontraŭ la plafono.

Poste li ekpinĉas mian nazon kaj ekprenas

la kusenon kaj ekfrapegas mian kapon kaj

kuras, jen per la piedoj, jen per la manoj,

rekte en la muron.

– Badin, Badin, haltu! Vi mizera sentaŭgulo!

Atendu min!

Mi vidas kiel la reĝino stumblas sur la

ĝispiedaj susuraj jupoj rekte en la muron.

Mi estas sola kaj maldorma. Mia kovrotuko

pendas sur la leglampo ĉe la lito kaj la

kuseno kuŝas sur la planko.

La muro estas homplena!

4

Post malagrabla mateno mi matenmanĝas.

Estas nur kaĉo el aveno kaj teo kiu staras

sur mia tablo. Mi devas fari aĉetojn hodiaŭ.

Mi vere esperas ke mia aŭtaĉo startos.

Plej bone tuj iri!

Irante al mia aŭto mi vidas la dorson de

viro kiu tenas floron inter siaj fingroj. Estas

lekanto, mi vidas. Nun li aŭdas min kaj

turnas sin al mi.

– Mi estas Linné, vojaĝanto en Smolando. Mi

volas renkonti reĝinon Lovisa Ulrika kaj ŝian

nigrulon Badin hodiaŭ.

– Ĉu vi hazarde ilin vidis? Ŝi mendis

naturaĵojn de mi.

– Cetere, ĉu vi volas esti mia lernanto? – Mi

bezonas kiel eble plej baldaŭ lernanton por

vojaĝo al Madagaskaro. – Ĉu vi interesiĝas

pri tio?

Subite mi aŭdis akran voĉon malantaŭ mi.

– Neniam en mia vivo! Li estas malkapabla,

vere malkapabla kaj tute frenezeta!

– Mia reĝino, estas por mi granda gloro!

Mi vidas ke Linné riverencas antaŭ la

reĝino.

– Mi pensas ke Madagaskaro estas tre

danĝera kaj riska. Mi ne volas sendi iun, kiu

estas tre valora.

– Vi estas cinika! Mi bezonas tiun ĵurnaliston

por skribi pri mia revolucio!

– Sendu iun alian!

Mi staras meze sur la florherbejo kaj nur

vidas lekantojn, kampanulojn, cejanojn kaj

ranunkolojn. Neniu Linné, neniu Lovisa

Ulrika, neniu Badin.

Kiam mi startigas la aŭtaĉon ĝi startas!

5

En la vendejo estas varme kaj troviĝas

multe da klientoj.

Malgraŭ tio, mi aĉetis ĉion. Mi

kontrolmarkis mian liston,

– lakto

– butero

– terpomo

– tomato kaj kukumo

– fromaĝo

– pano, mola kaj malmola

– viando

– surpanaĵo

– kafo

– fumaĵita skombro

– farĉita viando.

Ĉu mankas io por mia kafopaŭzo?

Mi iras al la kukaĵa vendotablo.

Fragotorteton mi volas!

Malantaŭ la vendotablo staras stranga viro.

Li havas blankan perukon kaj pudron sur la

vizaĝo.

Page 47: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

47

– Ĉu vi volas havi fastobulkojn, li demandas

al mi.

La viro estas tre dika kaj havas fastobulkon

en la mano. Li portas helbluan kompleton

kun mallonga pantalono el silkŝtofo. Ĉirkaŭ

la kolo pendas ĉeno kun nomstampilo.

– Kiom da fastebulkoj vi volas? La kvalito

estas la plej bona.

Subite mi aŭdas akran voĉon voki. Mi

rekonas la voĉo de reĝino Lovisa Ulrika.

– Adolf Fredrik, Adolf Fredrik estas la

kuratora registaro. Ili ne trovas la

nomstampilon... hastu!

Malantaŭ la vendotablo nun staras juna

virino. Ŝi demandas min:

Kion vi deziras? Mi havas novfaritan

fragotorteton.

6

Dum tri semajnoj mi laboris super mia

krimhistorio kaj morgaŭ estos la festo de

Sankta Johano. Mi estas fiera pri mi mem.

Mi volas nur ripozi. Manĝi freŝajn

terpomojn, acidkremon, ŝenoprazon kaj

saletitajn kaj spicitajn junharingojn. La

vetero estas bona kaj mi volas efektive ĝui

la mallongan somernokton.

Estas nokto de Sankta Johano. Mi sidas ĉe la

aranĝita tablo. En ŝranko mi trovis

manĝilaron el arĝento kiu nomiĝas

”Drottningholm”. Mi sidas en la vitra

verando kaj vidas la someran herbejon kun

floroj. Mi manĝas kaj aŭdas la muzikon

”Drottningholm” de Roman. Mia kompakta

disko sonas en la malhela nokto.

Subite mi aŭdas kaj vidas:

– Kunvenu, kunvenu! Mi volas prezenti

dancinstruiston el Francio, ”Monsieur

Dupont”. La svedaj dancinstruistoj estas

lamaj kaj kriplaj!

– Nun mi volas prezenti Sankta Johano-

menueton, diras Dupont kaj riverencas

antaŭ reĝino Lovisa Ulrika kaj ŝia tuta

familio: Adolf Fredrik, Gustav, Karl, Fredrik

kaj Sofia Albertina.

Mi vidas kiel ili kirle ĉirkaŭas sur mia

somera herbejo. Monsieur Dupont estas

tute kolera. Neniu faras la paŝojn same, kiel

li instruas! Mi ankaŭ vidas la nigrulon, kiu

kuras tien kaj reen! Mi sentas la florodoron

kaj vidas la strangan familion dancantan.

La muziko de Roman sonas en la nokto.

Estas la festo de Sankta Johano!

7

Estis en la mezo de aŭgusto kaj pluvis. Mi

sidis ĉe mia kuireja tablo. Ekstere dancis

nebulaj figuroj. Mi perdis la emon por

skribado.

La komputilo staris sur la tablo kaj fajreris

kaj kraketis al mi. Subite mi vidis virinon

kun longa jupo kaj bela hararanĝo. Ŝi ŝajnis

tre postulema.

– Vi ne skribas! Skandalo!

Vi estas tre maldiligenta! Sendube mi volos

paroli kun Kellgren pri vi!

Sendube!

Vi volas rezigni!

Mi, la granda verkisto, certe intencas skribi

pri vi!

Mi volas aldoni vin en miaj kuriozaj

”portretoj”! Vi estas stranga.

Mi vidis kiel la virino tenis libron en sia

mano kaj legis...

– Sur malnova terposedaĵo, heredaĵo de

pramaljunaj prapatroj, senkarna vidvino de

grafo sidis...

... ta, ta, ta, tedis ŝin kutime demonhavanteco

– – ta, ta, ta...

Kiu ŝi estis? Ŝi daŭre legis kaj legis …, legis

kaj legis …, legis kaj legis … ZZZ …

zzzzzzzzzzzzzzzz...

Mi dormis!

Page 48: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

48

8

Mi vekiĝis malfrue en la posttagmezo. La

komputilo estis tute nigra.

La elektra fluo malaperis kaj mi estis sen

lumo, sen akvo, sen varmo.

Estis malvarme kaj malsekete en la ĉambro.

Mi fartis aĉe.

Ekstere mi aŭdis mallaŭtan zumadon. La

sono venis el la laborejo en la kromdomo.

Mi vidis kandelan lumon de la rungita

fenestro.

Kio estis tio? Mi ŝteliris eksteren kaj

kontrolis.

– Envenu, envenu! Rigardu miajn

snuftabakujojn! Ĉu vi snufas?

Mi volas doni snuftabakujon al vi kiun mi

faris per la tornilo. Bonvolu!

Estas granda bonŝanco ke mi havas tian

slojdintereson.

Mia edzino riproĉis min, ŝi riproĉis Gustaf, ŝi

riproĉis lian edzinon Sofia Magdalena, ŝi

riproĉis la skribeman Hedvig Charlotta kaj

ĉiun homon ene de dek centimetroj! Precipe

Gustaf!

Prenu fastobulko! Bonvolu!

Lovisa Ulrika estas vergeto sur mia dorso! Fi

kaj fi denove!

Mi faris multe da snuftabakujoj!

Mi manĝis multe da fastebulkoj!

La viro premis bulkon post bulko en la

buŝon. Li kreskis kaj kreskis.

Mi vidis kiel li disfalis en la malhela

laborejo. Mi vidis nenion kaj revenis en la

domon. Kion mi vidis? Kiu li estis? Miaj

pensoj estis multaj kaj malfacilaj.

9

Baldaŭ estos mia tempo en Eksjö finita. Mi

nur lupagis por kvin monatoj. Septembro

estos la lasta. Mi devas rapidigi mian

historioskribadon.

La lastajn tagojn mi skribis tre furioze. Mi

nek manĝis nek trinkis, nek dormis nek

laboris, mi nur skribis...

Stako da malpura lavado staras sur la

lavtablo. La lito estas ne aranĝita sed ”kiel

oni sternas, tiel oni dormas”. Mia ununura

ambicio estas fini mian libron. Mi skribas...

mi aŭdas grandan krakon el mia

vivĉambro. Ĉu la granda seĝo falis? Mi tuj

rigardu! Mi malfermas la pordon kaj kion

mi vidas? Viro kun longa, granda hararo

sidas sur la granda tablo kun multe da

silkoŝtofo ĉirkaŭe. Blua ŝtofo, verda ŝtofo,

blanka, ruĝa, nigra, flava kaj siringviola. La

ŝtofoj estas intermikse ĉiuloke en la

ĉambro.

– Permesu ke mi prezentu min mem! Mi

estas la tajloro de reĝino Kristina kaj mi

scias ke estos somerofesto ĉi tie morgaŭ kaj

la tuta reĝa establita socio kun ĝiaj amikoj

estas invititaj. Pardonu min! Mi ne prezentis

min! Mia nomo estas Johan Leijoncrona kaj

mi estas nobeligita!

La aliaj nobeloj estiĝis tre insultitaj. ”Iras

kun tondilo” ili diris! Ho!

Reĝino Kristina, ŝi estas mia reĝino! Lovisa

Ulrika, ha ha ha... tiu dinastio estas nur

amuzistaro! Plej bone ke mi rapidu kudri

ĉies kompletojn kaj robojn! Mi baldaŭ devas

esti preta! Bonvolu, ne ĝeni min!

Morgaŭ estos la granda festo!

Mi vidas ke la tajloro kudras dum la

mallumo falas. Fine estas nur nigraj ombroj

kiuj dancas. Mi estas konsternita! Morgaŭ,

somera festo? La tuta dinastio?

10

Punkto, mi estas preta! Fino bona, ĉio bona!

Mi kuras kaj malfermas la pordon de mia

vitroverando kaj eliras al la ŝtuparo. Tie mi

restis staranta!

La tuta herbejo estas plena je multkoloraj

homoj. Mi renkontas ĉiujn. Temas pri la

personoj de mia revoj aŭ de miaj aperaĵoj.

Mi estas tute surprizita!

Page 49: Al la tuta mondo: Bonvenon al la verda Gotenburgo · 2019. 7. 8. · Margareta substrekis ke la arkta ŝterno apartenas al la familio ŝternoj, ne al la meva familio. Due Kaarlo Voionmaa

49

– Bonvenon al nia somera festo, diras Adolf

Fredrik kun fastobulko en la mano.

– Silentu! Sinjoro Bellman kun siaj amikoj

volas kanti! Silentu!

Mi vidas ke la reĝino iras ĉirkaŭe kaj

moderigas ĉies interparolojn.

Subite mi vidas Bellman sidante sur la

granda ŝtono en la mezo de la herbejo kun

sia liuto. Kaj li kantas:

– La suno brilas polurita..., Neniam Irido sur

jenaj palaj herbejoj..., Blovu nun ĉiuj...,

Leviĝu Amarilido..., Flirtas Haga papilio...

Subite, Bellman vokas:

– Mollberg, Mollberg kiel vi fartas? Neniu

dancas?

– Zorgu, ke tio estos farita! Vi estas la

instruisto, ĉu ne!

Sed mi vidas ke Mollberg kuŝas ĉe botelo

malplena. Li dormas kaj ronkas.

– Kioma horo estas, mi ne havas horloĝon,

estas katastrofo! Mi, Fredman la granda

horloĝfaristo, sen horloĝo.

– Vi estas malzorgemulo! Venu, venu miaj

infanoj, Gustaf, Karl, Fredrik Adolf, Sofia

Albertina kaj Badin, kie li estas? Venu tuj! Vi

devas saluti la famulon kaj liajn lernantojn!

Instruisto Linnæus estas tie! Venu tuj!

Reĝino Lovisa serĉas siajn infanojn ĉie sur

la herbejo.

Bellman kantas ankoraŭ.

– Venu manĝi! Estas bona cervo-rostaĵo kaj

ŝaŭmanta vino, vokas Movitz.

Subite mi sentas ke iu frapas min sur mia

ŝultro.

– Ĉu vi ne pensas ke mi kudris bonan

vestaĵon?

Estas la tajloro Leijoncrona kiu estas tre

kontenta malantaŭ mi.

Nun mi vidas instruiston Linnæus kun la

reĝaj infanoj. Linnæus havas florojn en sia

mano kaj nun li demandas pri la nomoj de

la floroj! La reĝaj infanoj staras vice

atendante kaj la instruisto demandas la

infanojn unuope.

– Kiu estas tiu floro, la instruisto Linnæus

demandas.

– Ĝi estas blanka anemono, Gustaf

respondas kaj Linnæus ĵetas la blankan

anemonon trans sian ŝultron.

– Leontodo, Karl respondas kaj Linnæus

ĵetas ankaŭ tiun floron trans la ŝultron.

– Kampanulo, Fredrik Adolf respondas kaj

Linnæus ĵetas …

– Lekanto, Sofia Albertina respondas kaj

Linnæus ĵetas …

– Kie estas Adolf Badin, demandas Linnæus.

Kie li estas?

– Mi estas ĉi tie, supre en la pomarbo! Ĉu vi

ne vidas min?

Mi aŭdas de mia ŝtuparo kiel la infanoj

respondas kaj la instruisto demandas.

Subite granda krako ekaŭdiĝas ĉe la

periferio de herbejo.

– Bonvenon, Ulla Winblad kun amikino,

Bellman vokas. Neniu somerfesto sen ĝojaj

virinoj!

Bellman komencas kanti kaj ludi denove.

– Drinki post dek dua horo, vivi kune en

frenezo...

Kanto post kanto kaj baldaŭ mi vidas

neniun, nur la malnovan ringon, kiu kuŝas

sur la tablo en la vitroverando. Mi vidas

kiel Lovisa Ulrika, sur la bildo de la ringo,

palpebrumas al mi. Estas malhela nokto.

La somera festo estas je la fino precize kiel

mia skribado.