140
Belarta Belarta rikolto rikolto Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio 2019 2019

Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

  • Upload
    others

  • View
    0

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

BelartaBelartarikoltorikolto

Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursojde Universala Esperanto-Asocio

20192019

Page 2: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Belarta rikolto 2019Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj

de Universala Esperanto-Asocio

Page 3: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio
Page 4: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Premiitaj verkoj de laBelartaj Konkursojde Universala Esperanto-Asocio

Page 5: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Belarta rikolto 2019Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de

Universala Esperanto-Asocio (UEA)

© 2019 La aŭtoroj kaj UEA

Laŭ interkonsento kun UEA, kiu havas la rajton pri la unua publikigo de la premiitaj verkoj, Mondial eldonas ĉi tiun libreton kaj senpage

dissendas al ĉiu gajninto po unu ekzempleron.

La regularon pri la Belartaj Konkursoj de UEA oni povas legi en: uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj

Redaktinta teamo: Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández,Anna kaj Mati Pentus, Ulrich Becker

Pri la lingva kvalito de la tekstoj respondecas la aŭtoroj mem. Ni nur korektis la plej evidentajn mistajpaĵojn kaj erarojn

kaj iomete unuecigis la formaton.

ISBN: 9781595693938www.librejo.com

MondialNovjorko

Page 6: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Enhavo

Rezultoj de Belartaj Konkursoj 2019 ...........................................................6

PoezioEvgenij Georgiev: Terra Incognita ............................................................8Evgenij Georgiev: Tor fi ŝkaptas ..............................................................16Yida Wei (Vejdo): Knabo dum rifuĝado ..................................................18Tatjana Auderskaja: Revoluciulo ............................................................20

ProzoJesper Lykke Jacobsen: La blua arbaro ...................................................21Christopher Lewis: Venko de tempo .......................................................32Ariel Bonkorpa: La Plej Granda Tragedio ...............................................37Ewa Grochowska: Fanjo .........................................................................43

MikronoveloChristian Rivière: Verŝajne .....................................................................48

TeatroGrupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019: Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn ...........................................................................49

Monologo kaj skeĉoRoman Dobrzyński: Maldikigi vortaregojn! ..........................................95

EseoSuso Moinhos: Kodado en “La kato en la sako” de Mason Stuttard .......98Suso Moinhos: Stereotipaj komparoj en Esperanto ...............................109

Miguel Fernández: Raporto de la prezidanto ........................................117

Page 7: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

6

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2019

BRANĈO POEZIOUnua premio: ne aljuĝitaDua premio: “Terra Incognita” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.Tria premio: “Tor fi ŝkaptas” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.Honora mencio: “Knabo dum rifuĝado” de Yida Wei (Vejdo) el Ĉinio.Honora mencio: “Revoluciulo” de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl. Partoprenis 67 verkoj de 35 aŭtoroj el 22 landoj (12 el Azio, 1 el Afriko, 17 el Ameriko, 34 el Eŭropo).

BRANĈO PROZOUnua premio: “La blua arbaro” de Jesper Lykke Jacobsen el Francio.Dua premio: “Venko de tempo” de Christopher Lewis el Britio.Tria premio: “La plej granda tragedio” de Ariel Bonkorpa el Britio kaj “Fanjo” de Ewa Grochowska el Francio.Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover,Trevor Steele. Partoprenis 31 verkoj de 22 aŭtoroj el 15 landoj (3 el Azio, 2 el Ameriko, 10 el Eŭropo).

SUBBRANĈO MIKRONOVELOUnua premio – premio Paula Adúriz: “Verŝajne” de Christian Rivière el Francio.La juĝkomisiono trovis krome menciindaj jenajn aŭtorojn kaj verkojn:“Ŝafoj” de Edmund Grimley el Britio kaj “Teror-rakonto” de Paulo Sergio Viana el Brazilo.Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele. Partoprenis 49 verkoj de 30 aŭtoroj el 19 landoj (2 el Oceanio, 6 el Azio, 16 el Ameriko, 25 el Eŭropo).

BRANĈO TEATRAĴOUnua kaj dua premioj: ne aljuĝitaj.Tria premio: “Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn” de Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019 el Francio.Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir’, Giuliano Turone. Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

Page 8: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

7

SUBBRANĈO MONOLOGO KAJ SKEĈOUnua premio – premio María Cuevas: “Maldikigi vortaregojn!” de Roman Dobrzyński el Pollando.La juĝkomisiono trovis krome menciindaj jenajn aŭtorojn kaj verkojn:“Konfeso de murdunto” de Asocio Esperanto-Grenoble el Francio kaj “La tuta mondo estas teatro” de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir’, Giuliano Turone. Partoprenis 6 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

BRANĈO ESEOUnua premio – premio Luigi Minnaja: “Kodado en ‘La kato en la sako’ de Mason Stuttard” de Suso Moinhos el Hispanio.Dua premio: “Stereotipaj komparoj en Esperanto” de Suso Moinhos el Hispanio.Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao. Partoprenis 9 verkoj de 7 aŭtoroj el 7 landoj.

INFANLIBRO DE LA JAROLa premio estas ne aljuĝitaJuĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, James Rezende Piton. Partoprenis 5 infanlibroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.

Miguel Gutiérrez AdúrizSekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

Page 9: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

8

Evgenij Georgiev

Terra IncognitaSonetkrono

1. Lorelej’

Fabelo vokas per fl ugilo buntaAl malvarmeto de majesta Rejn’ ,Kvazaŭ denove ĉarmas Lorelej’Per rava pereiga soninundo.

Orreto de harar’, kadrante frunton,Plu servas kiel plej delica sejn’ .Dronadas kaj harditaj, kaj sen trejn’ Abisme ĝis dimanĉo ekde lundo.

La roko enpikiĝis al la mildoDe ĉi rivera sorĉa paca bildo.Nur fl uas akva fl ustro en silent’.

Sed ventmontrilo de nimbusoplenoDevigas tutsubite post matenoMin reatenti blovon de la vent’.

2. Olimpo

Min reatenti blovon de la vent’Kaj bruan tondron de antikvaj tempojAlvokas Zeŭso en malplenaj templojĈe fendo inter vero kaj legend’ .

Sublimas ĉu suprar’, ĉu fundament’...Sur montofl ankoj dormas la printempoj,En nebulet’ la diaj kern-kontemplojInterne iras, kiel sakrament’ .

Page 10: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

9

Mi ĉirkaŭpasas la mirindan monton,Tri Mojroj arde en de ĝi malfrontoLudadas sortojn de la homa gent’ .

Ĉu ilin distri povas vojaĝanto?Pli bonas voji al alia landoKaj vagi inter mar’ kaj kontinent’ .

3. Avalon

Kaj vagi inter mar’ kaj kontinent’Por trovi la ripozon en insuloMi provis, kvazaŭ granda herezuloKontraŭ ĉiutageca blinda blend’ .

Sed jen ekbrilis bronza orient’Ĉe okcidenten direktanta julo;Pro l’ pita erareto en kalkulojL’ insulo min enlasis por moment’ .

La oraj pomoj bidas sur pomarb’,Sonora rido bridas al ponard’ ,Dolĉas muzik’ kaj fruktoj en abundo...

Insule, super la ĉiel-ekstrem’,Feliĉo simpla ŝvebas per si mem,Sub gaja velo de la suna punto.

4. Baziliko de la Sankta Tombo

Sub gaja velo de la suna puntoKviet’ irize iras al la kor’,Sterniĝas en la kort’, ĉe la kupol’,Kien penetri povas nur hirundo.

Kabano de anim’ ĝis lasta juntoEn ostoj de l’ sanktej’ oferas por

Page 11: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

10

Satur’ de l’ vivo, sveno de la mort’Kaj la redono de la ŝulda prunto.

Ankaŭ Spirit’ en Kalvaria kapt’Ĉe sino holma sperton de la bapt’Por soifanto ĉerpas ĝis la fundo.

Malgraŭ rutin’ , vanteco kaj pere’Necesos ujo por la sanktole’ , – Troveblas eĉ surtere la profundo.

5. Kotsvoldo (Cotswolds)

Troveblas eĉ surtere la profundoDe l’ panoram’ post spaco kaj odor’ ;Herbejoj pitoreskas, kiel fl or’Sub la moner’ de l’ sun’, apunta pundo.

En la vilaĝoj ne bojadas hundoj,Ĝardene kantas verda muta ĥor’ .Neniu grinco, ĝem’, stertor’ aŭ plor’ ,Nek ajn rumor’, nek puca gurda grunto...

Ege magia estas ĉi etoso:Trankvile ree venas el ĥaosoMalvasta-strata kun pigrec’ serpent’ .

Dometoj sidas nun sur ĝia ĝiboKaj tuta ĝi sinuas kurbaripeEkster mister’ de ĉiu element’ .

6. Saharo

Ekster mister‘ de ĉiu element‘La fajra oceano verve bolas;Kaj fl amo kun aer‘ interparolas,Orele restas sabla insolent‘ .

Page 12: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

1111

Kontraŭ cindrig‘ senpova estas tend‘,Tempesto sur la nigro karakolas,Renversi l‘ mondon, supozeble, volasPer hufoj de la fera violent‘ .

Kiam fariĝis etmalpli intensaTorento seka de ĉi pesto densa,La kirloj senspiriĝis en lament‘.

Pendolis ĉefĉevronoj supre vane,Baldaŭ ekpaŝos nuboj karavane, –Precizas truso de la fi rmament‘.

7. Pamiro

Precizas truso de la fi rmament‘Apoge de superbaj montopintoj,Kion atesti povas algrimpintojAl dorso de l‘ juneca malprudent‘ .

Glaĉeraj ĉenoj glimas en arĝent‘,Katenas onin tiuj neĝaj vindoj.Tra blanka mas’ impetas dentaj tintojDe la marŝil’, post venka antaŭsent’ .

Sed mi troviĝas plue en ĉi kaĝ’Estkiel sklavo lota aŭ ostaĝ’Ĝis cikatriĝo de iama vundo.

Ĉe la vizaĝ’ montara helas lum’Kaj ĉiuj trajtoj ĝiaj puras dumPrecizas la nevusoj sur la grundo.

8. Ĉernobilo

Precizas la nevusoj sur la grundo,Sed ne entenos ilin ajna map’ ;En spektro de danĝer’ probabla frap’Ŝanĝiĝas kun la prompto de sekundo.

Page 13: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

1212

Iu eskapis el sepult’ fekunda,Ĉe iu Hejm’ ne venas el la kap’ .Kaj tien nun revenas povra tramp’Post torda senespera morta rundo.

Sonatoj de radiomezuriloKrakadas per minaca vigla trilo,Apudas mi al la pikdrata stri’.

Homar’, senhelpa stulta surda mimo,Memomortigon faris jam kutimo.La buŝon tuŝas same drama kri’

9. Teatro de Pompeo (Teatro di Pompeo)

La buŝon tuŝas same drama kri’ ,Tamen spektantoj ĝin ne plu aplaŭdas.Al ĉi ruinoj laŭtaj tute laŭasNur ombro sur splitar’ de l’ Imperi’ .

Brulega fam’ fariĝas ja skori’ .Pasion de paseo oni aŭdasKiel rebrilon softan, kiu plaŭdasEn griza lago de periferi’ .

Pompeca sunsubir’, kvazaŭ sceneje,Popece ĉiuŝtone hastas neiNeeston, aĉan pli, ol pilori’.

Kaj lekas ade la skarlat-koloroPostsignojn magrajn de l’ pasinta gloro,Ĝi eĥas en sukcen’ de histori’ .

10. Alhambro (Alhambra)

Ĝi eĥas en sukcen’ de histori’ ,Ho, neskuebla konstruarta krono...La fajno, konstruata en kolono,Subtenos stilon de la galeri’ .

Page 14: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

13

Facile povus mi rakonti priPlektaĵoj inter bono kaj malbono;Sed tute mankas vortoj en dispono,Se arabeske teksas simetri’ .

Tra ruĝa gem’, neebla laŭ ŝajn’,Ornamas ĝem’ de l’ enbatala gajn’ .Mi nelge spertis la magnetan logon...

Lavango de la volboj kaj fontan’Galante klaras jam el sub lontan’ ;Kaj mi renaskas forgesitan lokon.

11. Malnova haveno de Marsejlo

Kaj mi renaskas forgesitan lokonPor poste tuj sen ĝen’ atingi ĝin.Severas de l’ destino gilotin’ ,Se veras nereven’ en tian dokon.

Haven’, preninte ebriigan drogonDe la agord’ malnova, kvazaŭ in’ ,Per ĉiu ton’ de robo rabis min.Mi ja aprobis tiun ĉi provokon.

Ŝipar’ disiras por fi ŝado lante,Sed mi aeron hakas, enspirante;

Avide sorbas ĝin per ĉiu por’ .

Miksaĵo de libero kaj marfruktojPezegas, kiel de la tempo ruktoj:Malkovras ion svagan rememor’ .

Page 15: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

14

12. Horna Kabo (Cabo de Hornos)

Malkovras ion svagan rememor’ ;Sibladon nur akuŝas la makabro.Aperas kurba arbo, kvazaŭ sabro,Post ĝi elhantas tuta promontor’ .

Kaj albatroso for de la deĵor’En universoranda antaŭĉambroVanuas ĉe aŭrora bruncinabro,Sen ajna rekompenco pro fervor’.

Ne multsignifas predoj kaj aspiroj,Senĉesas vic’ da perdoj kaj akiroj…La ondoj pensojn pelas al stupor’ .

Pro vortoj kaj vorticoj mi enuas,En fl okoj da konscio kontinuasRiveroj plumbaj, maroj el marmor’.

13. Tsingy de Bemaraha

Riveroj plumbaj, maroj el marmor’,Kaverno el smeraldo, ŝtonarbaro...Mirakloj ekkoniĝos en komparo,Cetero forpereos sen valor’ .

Trunkar’ lazuron boras kun rigor’;Solidas, fosilias la remparo – Nur piedpinte trairebla baro,Al infi nit’ ŝtuparo de dolor’...

Naturo ŝaktabulas en delir’,La turoj sin kombinas al spalir’ Kaj ĉiufake ŝarĝas la aroko.

Kolosas damo – eternec’-gigant’,Minacas ĉia ebla dura mat’.Mi daŭre navigadas tra epoko.

Page 16: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

15

14. Asama

Mi daŭre navigadas tra epoko;Eruptas ĝi, unikas en paraf’ –Makulas jarojn la vulkana laf’Kaj rigidiĝas, kiel kamaboko.

Per fumo brokas faŭko. En sufokoMi scias, ke mi sinkas al mistraf‘,Kvazaŭ aparte sperta geograf‘ ,Por pendi sur la hoko de la moko.

Mi vojeraris rekte en krater‘,Ekregos tuj loksida vivmanier‘;Sed ne timigu la despero kruta.

La solvo ĉiam estas apud man‘ ,Min gardas la sekreta talisman‘ ,Fabelo vokas per fl ugilo bunta!

* * *

Fabelo vokas per fl ugilo buntaMin reatenti blovon de la vent‘Kaj vagi inter mar’ kaj kontinent’Sub gaja velo de la suna punto.

Troveblas eĉ surtere la profundo;Ekster mister’ de ĉiu element’Precizas truso de la fi rmament’,Precizas la nevusoj sur la grundo.

La buŝon tuŝas same drama kri’ –Ĝi eĥas en sukcen’ de histori’; Kaj mi renaskas forgesitan lokon.

Malkovras ion svagan rememor’ :Riveroj plumbaj, maroj el marmor’...Mi daŭre navigadas tra epoko.

Page 17: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

16

Evgenij Georgiev

Tor fi ŝkaptas

Tio okazis en tempoj de volo fortika,Dum glaciaj bataloj, pasantaj en fajra fervor’ .Ankaŭ dioj sin trovas en la aferstato plej tikla,Tamen, ĉiam eliras el ĝi kun kristala honor’ .

Vesper’ somnolis, tranoktej’ ĥimeris,Subite krevis de krepusk’ kostum’ ;Kaverno hela ĉe marbord’ briltremis,Kaj Tor sin turnis de la pad’ al lum’ .

Ĉe grandegul’ Himir la gasto restis –Jen vespermanĝ’ bongusta, kaj jen lit’ ,La mastro tre afabla kun li estis,Senĉese gaje fulmis per la sprit’ .

Tra ĝeno diris la gigant’ mateneKe magras provizaĵoj. Fiŝkaptad’Ja distros, ankaŭ solvos ĉi problemonSub hurlo frida de la markantat’ .

Ardiĝis Tor pri ebla akompano,Aperis por logil’ ne majskarab’ ,Ne grasa verm’, nek larvo, kaj nek pano,Sed fortranĉita ĵus virbova kap’ .

Vidinte tian nordan aŭdacon,Himir la azon prenis al vastaĵ’,Kun la minacaj ventoj en malpacon,Boaton direktante per kuraĝ’ .

Nun halt! Enorma kvant’ da pleŭronektoSin kaŝas en profundo de ĉi lok’,Sed Tor ekremis plu, abrupte, rekte,Laŭ laŭta blua horizonta vok’ .

Page 18: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

17

Jam foras fi rma karn’ de kara bordo,Jam ploras la giganto, kvazaŭ beb’ .Proksimas de la senc’ sekreta pordo,Kaj malkvietas de la maro krep’ .

Tor ĵetis hokfadenon en abismon –Gerlenon kun la kapo sur ankor’ .Tuj portis skuo de l’ tutmonda sismoEsperon pri bonŝanco al la kor’ .

Ĉielo krakis kaj la maro bolis,Kaptiĝis la Serpento de Midgard.La mornaj birdoj grake orakolisKe ĉi-batale venkos la Hazard’ .

Rompiĝis febla ligno de boato,Serpent’ ŝprucigis galon ĝis la stel’,Tor staris sur marfundo sub la batoj,Al tiu monstro celis per martel’ .

Himir ne hastis fl ugi al prauloj, –Dishakis la ŝnuregon post moment’,Kaj fi estaĵ’ kun la okuloj brulajRevenis al la akva element’ .

Martelon ĵetis Tor al nura ombro,Regalis grandegulon per survang’;Orel’ ŝvelinta – bona lecion’ . ProPerfekta asistado – laŭa dank’ !

Por ne perei en severaj ondojL’ kunuloj jungis la fortunon mem:Navigi hejmen, al la viv’ venontaAl ili helpis granda trenbalen’ .

Tio okazis en tempoj de volo fortika,Dum glaciaj bataloj, pasantaj en fajra fervor’ ,Kiam perdita ne estis la kerno radika,Kaj ne nigris la vero antaŭ dia rubena favor’ .

Page 19: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

18

Yida Wei (Vejdo)

Knabo dum rifuĝado

Kiam mi malfermis la okulojn,kuŝas mi jam sur sablejo nuda.Mi konscias, ke ĉi tien puŝisondoj maraj jen per forto kruda.Mi ne scias, ĉu jam mi atingisfremdan teron por la nova vivo,ĉu Eŭrop’ akceptos min bonvole,nu, por mia bona perspektivo.

Sed nun kie estas mia paĉjo,miaj panjo kaj gefratoj tri?Mi okule serĉas por eltroviilin, ĉar ni estas famili’.Malaperis ili sen ajna spuro.Kie ili nun sin trovas, do?Eble ili falis en marakvonen pluvŝtormo furioza tro?

Mi ekdronas en paniko granda.Tiujn scenojn de rifuĝ’ mizerami vizie vidas en memoro.Tiutage ni kun sent’ desperajen forlasis urĝe la hejmlokon,kie brulas militfajro arde,jen eksplodas bomboj jen pafkuglojfl ugas sible ĉirkaŭ ni resalte.

Kune kun aliaj rifuĝintojni hasteme piediris peneal marbord’ veturi per boatoel kaŭĉuko jam ŝarĝita plenepor vojaĝo longa sur la maro.Ni fl osadis tange kaj ŝanceleen direkt’, laŭdire, al Eŭropo,sed ni drivis tute ja sencele.

Page 20: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

19

Kiom da tagnoktoj ni pasigis, mi ne sciis. Ni nur preĝis pieal la Di’ por nia sekureco.Tiutage vento blovis krie,kaj nin pluvogutoj frapis forte.La boat’ skuiĝis violente,alten kaj malalten saltis dance,kvazaŭ renversiĝus ĉi-momente.

Mi kaj tri gefratoj ŝrikis akute,panjo fi rme tenis nin je l’ manokaj konsolis nin per mildaj vortoj,paĉjo nin brakumis kun balzamo.Hul’ subite premis nin de alte,kaj ni ĉiuj malsekiĝis plene.Ond’ alia ĵetis sin sur nian grupon,kaj renversis la boaton ĝene.

Sinkis mi profunden en la maro,ne sciante, kio trafi s vereve, min kaj familianojn miajn.Mi nur svage sentis min leĝerefali kaj tuj poste elmergiĝi.Mi fl osadis sur la mar’ en vento, ond’ min puŝis. Mi ne sciis, kienalportiĝos mi en ĉi momento.

Mi revenas al kompleta memo:mi soifas helpon de fremdulo,ĉu blankhaŭta, ĉu la indiĝena,sed neniu homo sur insulovidas min kaj aletendas manon.Mi ja strebas nur al mond’ liberakaj trankvila vivo, Dio, ĉu ne?Ĉu vi ne fariĝas pli tolera?

Page 21: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

20

Tatjana Auderskaja

Revoluciulo

Mi volas esti ŝtala plugiloPor traplugi tutan la Teron.Jen gitaro kun koloSimila al la sol-kleo,Jen papilio bela, gracia kaj delikata,Jen trifolio svelta sur freŝa verda herbejo.

Ĉion ĉi mi traplugos, enmergos en teron nigran,Kaj poste oni prisemos miajn faŭkantajn spurojn,Aspektajn kiel la vundoj sur la vizaĝ’ de la Tero,Larĝaj kaj nigraj vundoj kun disŝutantaj randoj. El ili elkreskos nova, mola kaj verda herbo, Sed ne plu restos la olda. Nenion oldan mi lasos!Nur nova gento donos feliĉon al la homaro!

Mi volas esti ŝtala plugiloPor traplugi tutan la Teron.Kaj poste iu prisemosLasitajn de mi nigrajn spurojn.

Page 22: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

21

Jesper Lykke Jacobsen

La blua arbaro

La aŭtuna suno pigre restadis malalte sur la horizonto, banante la neĝkovritan pejzaĝon per siaj oblikvaj radioj. Je la kontraŭa okcidenta ekstremaĵo, malantaŭ la frostiĝinta surfaco de la lago kaj ties franĝo de betuloj kaj malaltaj piceoj, daŭre videblis la palgriza disko de la plena luno. Kaj antaŭe, en la direkto de la sekvotaj paŝoj, la verda muaro de la boreala aŭroro sparke balais la ĉielvolbon per siaj longaj, tremetantaj fantomfi ngroj. Kelkaj raraj fl okoj plu faladis silente. Frostotremo trakuris la spinon de la tundra ebenaĵo.

Jago klinis sin antaŭen kaj zorge ekzamenadis la grundon. La kondensita vaporo de lia propra spirado formis glaciajn pend-aĵetojn en liaj barbo kaj brovoj, kaj la regulaj ventopuŝoj penetris lian trioblan tavolon da peltaj vestaĵoj, atingante de temp’ al tempo la senteman haŭton sube. Kvankam la tagiĝo ankoraŭ hezitadis oriente, jam antaŭ pluraj horoj Jago forlasis la tendaron. La malsato kaj liaj novaj respondecoj pelis lin priesplori tiun ĉi nordan teritorion, kiun li ĝis nun nur malbone konis.

La neĝo ĝeme grincis, kiam Jago lasis siajn genuojn sinki en la blankan mason. Pro la perspektivo de tiu ĉi akuta angulo la sun-lumo reliefi gis la neĝkristalojn, formante miriadon da brilet antaj arĝenteroj, intermite forviŝataj kaj repoziciataj de nova ventopuŝo. Li atente observadis la spuron postlasitan de la bestego. Estis preskaŭ perfekta cirklo, profunde premita en la neĝon kaj preskaŭ same granda kiel lia kapo. Sur ĝia antaŭa fl anko vidiĝis la kvar karakterizaj markoj de la enormaj piedfi ngroj. La distanco inter du sinsekvaj spuroj estis je la mezuro de la grandeco de lia predo — preskaŭ same longa kiel la tuta korpo de Jago, ekde la plando ĝis la verto. Sed plia detalo kaptis la atenton de la ĉasisto. Formetinte siajn harozajn manojn el la mufgantoj, Jago pinĉe kaptis interfi ngre maldelikatan rufan haron kaj kontemplis ĝin. Ĝi estis pli longa ol lia antaŭbrako kaj konfi rmis tion, kion li suspektis ekde la unua surpriza renkontiĝo kelkajn momentojn pli frue. Temis pri maskla besto.

Sed tio ne estis ĉio. Inter la du vicoj da spuroj de la foramblinta behemoto videblis maloftaj rozaj makuloj sur la neĝkristala surfaco.

Page 23: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

22

Lia suspekto de tiu antaŭa rapidega renkonto do troviĝis pravigita. Jago elingigis sian lancon de ties surdorsa tenilo. Temis pri peza armilo, fakte pli palisa ol lanca, ĉe kies ekstremaĵa fendo mankis nun la pinto. Li eligis novan pinton el sia tornistro kaj pacience komencis fi ksi ĝin al la lanco per longa strio da ledo. Je la fi no de la laboro li zorge fi ksis la ledan ŝnuron per duobla striktiganta nodo kaj poste prove lasis sian montrofi ngron gliti laŭlonge de la eĝo. Kontenta kaj sovaĝa brilo videblis en liaj profunde kuŝantaj okuloj. Li remetis la tornistron kaj la lancon surdorsen kaj komencis re-blovi varmon en la jam sensentajn manojn.

Kiam Jago hazarde trafi s sur la virbeston en la antaŭtagiĝa krepusko, ĝi staris en valeto, vorante tufojn da herbo kaj ciperoj, kiujn ĝi aliris forŝovelante la neĝamason per siaj kurbitaj dentegoj. De malantaŭ linio da arbustoj Jago sukcesis senbrue proksimiĝi al la maĉanta silueto, singarde moviĝante kontraŭ la venton. Lia pli alta pozicio donis bonvenan avantaĝon, kaj kvankam la distanco ŝajnis al li nekomforte longa por efi ka atako, li tamen tentis ĵetegi sian armilon. La obtuzan bruon de la trafo superbruis la freneza trumpetado de la dolorigita bestego. Feliĉe por Jago, la surprizo de la atako plene misorientis ĝin, kaj ĝi tumulte foramokis tra la profundaj neĝamasoj. Konstatinte la foreston de la valorega lancopinto de la surgrunde retrovita armilo, Jago unue suspektis, ke ĝi refl ektiĝis je la kolizio kun la dikhaŭtulo. Li longe serĉis ĝin en la neĝo, vane. Sed nun, pro la malkovro de la sangmakuloj, li komprenis, ke la silika pinto restis en la karno de lia supermezura predo. Kaj verŝajne pro tio la brilo en liaj okuloj impresis duoble pli feroca.

De pluraj tagoj la menson de Jago plenigis ununura penso: trovi pli da nutraĵo por Tara. Pensante pri ŝi, li momente forgesis pri siaj frostaj fi ngroj kaj perceptis iun senton, kvazaŭ agrablan varmon, disvastiĝi ekde la ingveno, ĝis ĝi plenigis lian tutan bruston. La varmo de Tara. La varmo de ŝia nuda haŭto kaj de ŝia moskodora sino, kiam li volupte penetris ŝin en la tendo, apud la kraketanta lignofajro, sur la mola kuŝejo sub la rangifera felo. Kaj la varmo, kiu plenigis lian koron, kiam li metis sian orelon sur ŝia rondiĝanta ventro por aŭskultadi la novan vivon, kiu tie kreskadis. Sed Tara ne plu povis helpi lin kolekti oksikokojn, vakciniojn kaj kamemorojn, des pli ke nuntempe oni devas serĉi ilin sub la neĝo. Krome Tara deziris ne berojn, sed viandon, multe da viando. Tion ŝi denove

Page 24: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

23

rememorigis al li hieraŭ vespere antaŭ la endormiĝo. Kaj ĝuste pro tio Jago leviĝis tiom frue kaj nun estas sur la spuro de bestego multe tro granda por unusola ĉasisto.

Jago paŝegis antaŭen sur la blanka surfaco. Estis senprobleme sekvi la vicon da spuroj, sed necesis hasti por ne perdi sian ŝancon. En kelkaj lokoj la neĝtavolo estis dika kaj malfi rma, tiel ke liaj boacfelaj kamikoj faris profundajn spurojn kaj igis la marŝadon peniga. La ŝvitperloj sur lia frunto estis konstante forviŝitaj de la oblikve venantaj ventoblovoj. Rezultiĝis sento iel inter ardo kaj frido, simila al tiu de febranto. La pado sinuis laŭlonge de la bordo de la lago, dum la distanco al la kontraŭa bordo poiome malkreskis. Intertempe la neĝo ĉesis faladi kaj la aero fariĝis diafane klara.

La okuloj de Jago balais la reliefon ĉirkaŭ la lago. Subite li rigidiĝis. Je iu loko de la transa bordo videblis branĉoj de arbustoj kaj tufoj de ciperoj, kiuj nenature forte balanciĝis. Li metis sian manon sur la frunton, sunŝirme, por pli bone vidi. Kaj ĝuste en tiu momento la enorma kapo de la mamuto ŝoviĝis tra la vepron, tuj sekvata de la cetero de la impona korpo. Vidata de tiu ĉi distanco la mastodonto aspektis formikeca, sed Jago bone spertis pri la realo. Ĝia ĝisŝultra alteco egalis al tiu de du plenkreskaj viroj, samkiel tiu de ĝiaj du kurbitaj dentegoj.

Jago murmuris ion inter la dentoj, kaj lia dekstra mano palpis la amuleton, kiun li portadas koliere sur leda ŝnureto. Temis pri mamuta molaro, laŭ la longeco konjekteble apartenanta al la tria el la ses laŭvicaj dentaroj, kiujn tiuj bestegoj havas dum sia vivodaŭro. Li plurfoje lasis sian montrofi ngron gliti super la paralelaj sulkoj de emajlaj lamenoj. Tiun trofeon donacis al li Vargo dum siaj lastaj tagoj, antaŭ ol lia spirito revenis al la regno de la Animoj. Kaj la murmurado de Jago estis kaj preĝo al ĉi lastaj kaj promeso al Vargo provi egaligi sin al li, en la triumfaj ĉasatingoj de ties junaĝo.

Dum li ankoraŭ vivis, Vargo estis la lasta en la tribo, kiu scipovis legi la skribaĵon de la Prauloj. Li konservis grandan stokon da libroj en sia tendo, kaj vespere post la komuna manĝo, kiam ĉiuj sidis kune ĉirkaŭ la lignofajro, li ĉiam kliniĝis super unu el ili. Oni povis vidi liajn lipojn moviĝi senbrue, dum liaj fi ngroj sekvis la liniojn de nigraj simboloj sur la paĝoj. Kelkfoje la tribanoj sukcesis persvadi lin legi unu el siaj historioj kiel postmanĝan distraĵon, sed kvankam ĉiuj respektis lin pro tiu kapablo, la rakontoj de Vargo tendencis esti tro longaj kaj tro komplikaj por la aŭskultantaro.

Page 25: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

24

Tial la junuloj ĝenerale preferis aŭskulti la ŝamanon paroli pri la anima mondo, aŭ peti de la pli aĝaj viroj rakonti iun sukcesan ĉasepizodon el pasinteco, kiu ŝajnis al ili tre fora.

Kiam Jago fariĝis plenkreska, estis Vargo, kiu elektis lian nomon laŭ unu el siaj malnovaj libroj. Li ankaŭ multon sciis pri la Prauloj, sed liaj rakontoj pri ili havis vualon de nekredeblo kaj ĉefe vekis la suspektemon de la tribanoj. Se kredi Vargon, la Prauloj loĝis milope en altegaj tendoj el ŝtono, kaj li atribuis al ili la plej misterajn povojn. Li interalie asertis, ke ili rekreis la mamutojn post miljara dormo, sen la helpo de la Animoj. Pro tiaj kaj similaj rakontoj Vargo fariĝis pli kaj pli izolata ene de la tribo dum siaj lastaj jaroj, kaj je la fi no nur Jago entute atentis pri liaj diraĵoj. Post lia morto la plejparto de liaj libroj fi niĝis kiel facila materialo por ekbruligi lignofajron, kaj kelkaj el la plej delikataj paĝoj eĉ povis taŭge anstataŭi la malfacile troveblan tindrofungon, kiam necesis estigi fajron eksterdome.

Sed kia ajn la vero pri la mamutoj, Jago nun estis malpli ol dek ŝtonĵetojn for de unu el ili. Feliĉe por Jago, ĝi jam forturnis sian kapegon kaj reeniris la veprejon por daŭrigi sian serĉon de nutraĵo. Ekzistis do malmulte da risko, ke ĝi malkovrus lin, des pli ke la vento direktiĝis orienten. Sed necesis ataki ĝin surprize kaj ne perdi horojn ĉirkaŭiri la tutan lagon por rezulto entute hazarda. Jago singarde palpis la glaciiĝintan lagon per sia maldekstra kamiko, metante prove pli kaj pli da sia pezo. Neniu misaŭgura krak eto aŭdiĝis, la tavolo estis sufi ĉe dika kaj perfekte solida. Ŝirm ante siajn okulojn kontraŭ la trudemaj sunradioj, Jago paŝete kaj duonkaŭre avancis sur la blanka surfaco. De temp’ al tempo lia koro ekbatis pli forte, kiam la branĉoj ĉe la kontraŭa bordo mov-egiĝis, sed bonŝance la bestego restadis malantaŭ la unua vico da vegetaĵo.

Tricent, ducent kvindek,… Jago mense denombris la restintajn paŝojn al la bordo, esperante atingi ĝin nerimarkite. Li celis lokon iom malantaŭ tiu, kie li laste vidis la mamuton moviĝi. Ducent jam! Liaj kamikoj foje glitetis sur la glacio, sed ĝenerale la subplanda felo garantiis sufi ĉan adheron. Je kelkaj lokoj la frostinta surfaco estis pli blueca, preskaŭ travidebla, kun kaptitaj aerbobeloj ene. Endis atentegi, ĉar Jago sciis, ke tio povus esti la signo de malpli dika tavolo; sed en la momento ne aŭdiĝis eĉ plej mallaŭta kraketo kaj li povis sekure antaŭeniri. Cent kvindek… Ekestis iu stranga

Page 26: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

25

silento, preskaŭ omena, kaj neniu branĉomovo plu vidiĝis. Jago nur perceptis leĝeran fajfadon de la vento en siaj oreloj, miksitan kun la regulaj batoj de lia propra koro. Cent — nun okdek.

Je kvindek subite aŭdiĝis laŭtega krako de disŝiritaj branĉoj. Ve! La mastodonto iel sukcesis senbrue moviĝi, tiel ke ĝi nun staris ĝuste antaŭ Jago, en tiu sama loko, kie li kredis povi albordiĝi je sekura distanco malantaŭ ĝi. La lankovrita mamuto rigardis rekte al la paralizita ĉasisto, lante svingante sian dikhaŭtan kapegon kun la du enormaj kurbitaj dentegoj de fl anko al fl anko. Emanis de ĝi peza, preskaŭ haladza odoro kaj klare videblis, ke ĉe la glandoj sub ĝiaj okuloj sekreciiĝis temporino, tiu ruĝa substanco, kiun Jago timis pli ol ion ajn alian. La odorego kaj tiuj sangosimilaj larmoj lasis neniun dubon, ke la mamuto estis en musto. Per tremetanta mano, Jago palpserĉis sian lancon malantaŭ la dorso. Ĝuste kiam li celis, la mamuto levis sian trunkon kaj eligis orelŝiran trumpetadon. Damne! La armilo eĉ ne trafi s la predon, sen lame fi nis sian trajektorion inter la ciperaj folioj iajn du paŝojn dekstre de ĝi.

Tiam okazis amaso da aferoj samtempe. Jago piruete turnis la dorson al la mamuto, volis forfuĝi, sed mispaŝe glitis kaj falante frapegis sian kapon kontraŭ la glacio. La freneziĝinta virbesto kuris al lia postsekvo, antaŭeniĝante sur la lago. Ĝiaj pezaj kruroj tondre krakigis la glacion, kaj la aeron ŝiris denove kaj denove ĝia kolerega trumpetado. Malgraŭ la preskaŭ senkonsciiga kapdoloro Jago sukcesis restariĝi. La varma sango de fendita brovo fl uis en lian dekstran okulon kaj laŭlonge de lia vizaĝo, dum li stumble panikis pluen. La tamburado de la antaŭenkurantaj mamutaj pied-egoj vibrigis la tutan glacian surfacon, kaj dikaj fendoj disradiis de la baraktanta bestego. Unu fendo pafi ĝis inter la krurojn de Jago, kaj li sentis la grundon oblikviĝi, dum plaŭdo de akvogutoj atingis lian vizaĝon. Per despera fl ankensalto li sukcesis regajni la ekvilibron kaj plukuris. Ĝuste en tiu momento la glacio defi nitive cedis sub la pezo de la koloso kaj per furioza muĝado la mamuto falis tra la dissplitiĝintan glacikruston, kaŭzante hulon de frida akvo, kiu preskaŭ trafi s la piedojn de la forkuranta Jago. Turnante la kapon, li vidis la mamuton klivi la glacipecojn per siaj baraktantaj membroj, vane provante eltiri sin el la enorma truo, en kies mezon ĝi pli kaj pli sinkis.

Regajninte la transan bordon, Jago nur havis unu celon: kiom eble plej distanciĝi de la mustanta virmamuto, timante, ke ĝi mal-

Page 27: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

26

graŭ ĉiuj ŝajnoj sukcesos elsaviĝi. Kun martelanta koro kaj sen retrorigardi li kuris tra la pezaj neĝamasoj kaj dornaj arbustoj, supren de monteto, iel ajn for de la lago. Nur post longa kurado lia memrego iom post iom revenis, kaj li komencis pli kalme pripensi la situacion. Jen li, longe for de la tendaro, en nekonata teritorio kaj senarmila. La predo, kiun lia orgojlo kaj miskuraĝo pelis lin ĉasi tutsole verŝajne jam kuŝas neatingeble je la fundo de la frostinta lago. Ĉu reveni kun malplenaj manoj? Imago de la riproĉa rigardo de Tara tuj donis al li la respondon.

Malbenante sian malfavoran sorton, Jago do paŝegis antaŭen, decidiĝinta serĉi predon malpli gloran, sed pli atingeblan. De temp’ al tempo li metis manplenon da neĝo sur sia brovo por mildigi la doloron, kaj iom post iom li efektive sukcesis haltigi la sangadon. Dume la pejzaĝo laŭgrade ŝanĝiĝis ĉirkaŭ li. La sin-sekvo da montetoj kondukis lin al ia panorama punkto, de kie eblis havi vastan rigardon al la nordoriento. Antaŭ li etendiĝis vasta ebenaĵo kaj iom for troviĝis montoĉeno, sur kies fl ankoj alternis likenkovritaj granitfacoj kaj disa arbarkreskaĵo, ĉefe betuloj kaj koni feroj. Sed estis io stranga pri tiu pejzaĝo: longega, perfekte rekt linia cikatro transiris ĝin de unu ekstremaĵo al la alia. Je la mezo de lia vidkampo ĝi disforkiĝis ortangule, kaj de tiu punkto alia cikatro, malpli larĝa, kondukis al la montaro kaj iel perdiĝis inter la arboj kaj ekster la vidatingo.

Jago intuiciis, ke tia geometria fenomeno nur povis esti la verko de la Prauloj. Li memoris, ke Vargo iam rakontis al li, ke ili kapablis konstrui tre larĝajn padojn, perfekte rektajn kaj ebenajn, eĉ tra rokoj kaj super lagoj, per siaj ĉaregoj kaj aliaj magiaj rimedoj. Kvankam Jago tiam nur duone kredis je tiu fabelo, ĝi nun vekis lian scivolemon. Li komencis malgrimpi la lastan monteton kaj decideme alproksimiĝis al la vojforko. Vidate de proksime, la vojo aperis malpli perfekta ol laŭ la unua defora impreso. Ĝin kovris tavolo da nigraj ŝtonoj, kiajn Jago neniam antaŭe vidis. Kelkfoje ili formis pli grandajn pecojn, sed plejparte estis nur eroj, inter kiuj kreskis tufoj da herboj kaj aliaj hirtaj spikoj. Entute ili pensigis pri fl okiĝinta tavolo da koto, kiu sekiĝis funde de senakva rivero dumsomere. Jago prenis iun el la nigraj ŝtonoj kaj penseme pesis ĝin en sia mano. Ĝi estis tre leĝera, multe pli ol ordinara ŝtono de simila grandeco.

Sen multe cerbumi pri la motivoj, kiuj nun pelis lin daŭrigi, Jago komencis sekvi la ortan parton de la vojo, nome tiun, kiu kon-

Page 28: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

27

dukis al la arbaro kaj la proksimaj montoj. La suno nun staris pli alte sur la ĉielo, verŝajne estis proksimume tagmezo. La vetero intertempe fariĝis signife pli varma, kaj ju pli li antaŭeniris, des pli la neĝotavolo fariĝis fajna kaj poste aĵura. Sur la vojo mem restis eĉ neniom da neĝo. Jago komencis ŝviti kaj formetis siajn mufgantojn kaj la eksteran tavolon de vestaĵoj, kiujn li zorge ordigis en sia fela tornistro. Malsato tenajlis lian internon. Li eligis malmolan kukon el bakita griaĵo, kiun Tara kuiris sur ŝtono super la lignofajro antaŭ semajno. Sciante, ke verŝajne endus longe elteni, li maĉis malrapide por kredigi al sia stomako, ke la nutraĵo pli abundis ol ĝi reale estis.

Estis strange paŝi sur la nigraj ŝtonoj de la Prauloj, kies aspraĵoj sentiĝis tra la plandumoj de la kamikoj, kaj ankaŭ iom penige por la genuoj, do Jago laŭis la pli molan randon de la vojo. Antaŭeniĝante li gvatis la eblan aperon de neĝleporo aŭ simila besto, sed sen multe da konvinkiĝo, ĉar ĉiuokaze lia senarmiteco ne lasis al li multe da espero entrepreni ian ĉasaktivaĵon. Post iom longa paŝado li malkovris ion same nekutiman kiel la vojo mem. Iu aŭ io metis en la grundon ĉe la dekstra fl anko de la vojo iun longan stangon, sur kies supro estis alfi ksita ronda plato. Jago ekzamenis la stangon zorge. Ĝi ne estis farita el ligno, kiel lia propra nun perdita lanco, sed el fortika griza metalo. Jago tre malofte vidis metalon en sia vivo, sed li sciis, ke ĝi estas tre rara trezoro. Neniu en lia tendaro scipovis havigi kaj aliformi metalon, sed kelkfoje eblis ŝakri felojn kontraŭ etaj metalaj objektoj kun aliaj triboj. Tamen malmultaj faris tion, ĉar ĝenerale oni postulis tro multe da feloj en tiaj marĉandoj. Jago miregis, ke iu lasis tiom grandan pecon da metalo en loko, kie ĉiu povus preni ĝin. Poste li ekzamenis la platon supre. Ĝi estis rustmanĝita ĉe la rando, kun insuletoj da ruĝa farbo. Inter la insuletoj estis spuroj, kiuj similis al la skribaĵo de la Prauloj.

Per la fi ngroj Jago sekvis la literojn, unu post la alia. La metalo estis malvarma, kaj la insuletoj de farbo eĉ pli pulvoriĝis je lia tuŝo. Jago ne scipovis vere legi kiel Vargo, sed en lia tendaro oni daŭre uzadis kelkajn literojn kaj aliajn simbolojn por marki simplajn mesaĝojn sur arbotrunkoj, aŭ kiel vojindikilojn. Estis entute kvar literoj. Unue S: rivero aŭ serpento. Poste T: vojforko aŭ arbo. Trie O: buŝo aŭ truo. Jago ne memoris la signifon de la lasta litero. Ĝi similis al “graveda virino”, sed tio estis ja D, dum ĉi tie la litero havis pli longan trunkon. Tiu teksto ne havis sencon.

Jago pripense metis sian fi ngron al la lipoj. Ĝi havis metalan odoron kaj metalan guston. Poste li klopodis puŝi la stangon

Page 29: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

28

fl anken, celante ŝiri ĝin el la grundo. Ne estis facile, sed ĝi iom fl eksiĝis. Post kelkaj fortaj puŝoj tien kaj reen, la tuta stango rompiĝis je la bazo, kaj Jago pesis ĝin prove. Povus esti utila armilo, li taksis, sed la ronda plato iom ĝenis. Li batis ĝin kontraŭ la nigraj ŝtonoj de la vojo, sed ne eblis tute formeti la platon, nur pli ĉifi la fajnan ladon. Post iom da penado Jago metis la metalan stangon kun la nun fl eksita plato sur la ŝultron kaj pluiris, kun la dorso klinita pro la peza ŝarĝo.

La vojo iom kurbiĝis kaj la vegetaĵo ĉe ĝia rando laŭgrade ŝanĝ-iĝis. Eligite el sia pripensado, Jago subite alvenis al la arbarrando. Li klinis la nukon kaj rigardis supren kun miro. Tiuj arboj ne estis normalaj. Je l’ unua vido ili similis al piceoj, sed la pingloj estis… nu, bluaj, ne verdaj kiel ĉe la aliaj arboj. La sunlumo fi ltriĝis tra la foliaro kaj ankaŭ alprenis dampitan bluecan nuancon. Jago alpaŝis la unuan arbon, kiu havis malaltan branĉon, kaj ekzamenis ĝin. La pingloj estis tre rigidaj, pikaj, kaj la strobiloj tre pintitaj. Aj! La strobilo dolorige pikis lian fi ngron, kvazaŭ ĝi estus silika pinto. Jago sakris kaj forsuĉis la sangan guton de sia montrofi ngro. Devis esti ankoraŭ unu el la artifi koj de la Prauloj.

Estis timige silente en la blua arbaro. La miksaĵo de metala kaj sanga gustoj en lia buŝo estis malagrabla. Estis kvazaŭ iu sento de malbonfarto kaj soleco pendus en la aero. Jago kutimis, ke en arbaro kuras bestetoj, kelkfoje eĉ manĝeblaj, kaj loĝas birdoj sur la branĉoj, kvankam ofte tro malfacile ĉaseblaj. Sed ĉi tie estis nenio krom perditeco kaj penetra silento. La vojo komencis iom deklivi malsupren kaj sur la fl ankoj aperis paro da muroj el dikaj, helgrizaj ŝtonoj. Same kiel tiuj de la vojsurfaco, tiuj grizaj ŝtonoj aspektis nenaturaj, praulaj. Plej mirige, ili estis faritaj el unusola grandega peco, sen iu ajn junto aŭ kunligo. En la loko, kie komenciĝis la muroj, estis dua ŝildo kun skribaĵo, sed ĉi-foje senstanga kaj boltita rekte al la griza muro. La teksto estis truhava kaj duone forviŝita. Cetere ĝi enhavis plurajn el la literoj, kiujn Jago ne konis: “.IN..PON.J.”. Ĉi-foje li ne haltis, sed simple laŭpluis la vojon, kiu malsupreniris koridorsimile inter la du muroj, kiuj poiome plialtiĝis ĝis la alteco de tri homoj kaj eĉ pli.

Subite aŭdiĝis ia softa bruo malantaŭ Jago, kiu laŭgrade pli-intensiĝis en klikklakon kaj poste en laŭtan tamtamadon. Jago ek-kaŭris ĉe la fl anko de unu el la altaj muroj, tenante la metalan stop-ŝildon antaŭ si. Tiam, de malantaŭ la vojkurbiĝo, aperis la snufanta

Page 30: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

29

mamuto kun sia trenaĵo de naŭza temporina odoro. Saliva ŝaŭmo videblis ĉirkaŭ ĝia enorma faŭko, kaj la lozaj asfaltaj pecoj ŝutiĝis de ĝiaj stamfantaj piedegoj. Ĝiaj kurbitaj dentegoj skrapis la murojn, kiam ĝi furioze balancis sian kapon de unu fl anko al l’ alia. La muskoloj en la korpo de Jago streĉiĝis: ĉi-foje la alfronto ne okazos en malferma spaco, ĉar li estis kaptita en la betona koridoro, kaj ĉiu miskalkulo estus nepre fatala. Li tiris la ferstangon malantaŭ sian ŝultron, kaj kiam la mamuto alproksimiĝis al li je dudekpaŝa distanco, lia brako risorte ĵetegis sian armilon kontraŭ la gapantan faŭkegon. Aŭdiĝis dolorkria trumpetado kaj tintego de metalo kontraŭ ŝtono, kaj en la sama momento Jago sentis intensan doloron, kiam dentego trafi s lian fl ankon kaj puŝegis lin kontraŭ la muron. Poste fariĝis nigre, kaj dum kelkaj momentoj li plu sentis nenion.

Kiam Jago rekonsciiĝis, li malfacile spiris pro la dolorego ĉe sia fl anko. La mamuto estis foramokanta laŭlonge de la malsupren-dekliva vojo. Ĝi hurlis pro doloro kaj trenis post si ruĝan strion de sango. Li rekaptis la falintan metalan stangon kaj kuris al la postsekvo de la bestego. Intertempe ĝi atingis la fi non de la des-cenda koridoro, kie altega metala pordego baris la vojon. Per enorma frakaso la mamuto kuris rekte kontraŭ la pordegon, kiu for ŝiriĝis de siaj ĉarniroj kaj tintege falis teren. La furioza besto plu kuris en la breĉon postlasitan de la pordego kaj ŝajnis malaperi en la monton.

Jago singarde avancis. Lancinaj spasmoj trairis lian vunditan fl ankon, kaj skrapvundoj kovris lian dekstran antaŭbrakon. Mal-antaŭ la faŭke malfermita pordego estis peĉe malhela kaverno. Se taksi laŭ la mallaŭtiĝantaj bruoj de la forkuranta mamuto, temis pri vastega spaco de nesondebla profundo. Eĉ lasinte al siaj okuloj la tempon alkutimiĝi al la nigreco, Jago ne povis distingi ion ajn krom la malgrandiĝanta lumkvadrato de la enirejo. La metalstango, kiun li daŭre trenis post si, ŝajnis pli peza kaj ĝena ol iam ajn antaŭe. Li ĵetis ĝin fl anken en la mallumon, kie ĝi estigis tintegon koliziante kun aliaj metalaĵoj.

En tiu ĉi preciza momento aŭdiĝis iuspeca klakanta zumado kaj blankega lumo ŝiris la malhelon, kvar aŭ kvinfoje fl agre blinkante kaj poste iĝante konstanta. Tiu lumo similis al nenio, kion Jago vidis antaŭe, eĉ ne al la glimo de la boreala aŭroro. Ĝi venis el longaj tuboj, regule fi ksitaj al la alta plafono en paralelaj vicoj. Ĉio

Page 31: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

30

ŝajnis nereale pala kaj animfremdiga kun tiu lumo. La fi no de la kaverno perdiĝis antaŭ li je nemezurebla distanco kaj la mamuto ne plu estis videbla. Kredeble ĝi stampedis ie en la profundo de la subtero. Laŭlonge de la muroj, orde stakigitaj kiel altaj kolonoj, troviĝis grandioza kvanto da metalaj bareloj, sur kies fl anko la Prauloj pentris stiligitajn trifoliajn fl orojn en nigra koloro sur fl ava fono. Jago sentis instinktan malamegon al tiuj fl oroj, kaj lia koro forte batis.

La lanco de Jago renversis du stakojn da bareloj kaj pluraj el ili malfermiĝis pro la falo. Li alproksimiĝis por rigardi ene. La en-havo estis senescepte la sama: unupecaj vestaĵoj el fajna blanka ŝtofo. Jago mire tenis la teksitan gazon inter la fi ngroj. Li sentis sin pli kaj pli malbonfarta. En la buŝo estis ia forta metaleca gusto, multe pli malagrabla ol tiu de reala metalo, kaj li sentis doloran kapturniĝon. Subite liaj ventraj muskoloj spasme kontrahiĝis, kaj li vomis sian ŝparan tagmanĝon teren. Li ankaŭ sentis premon en la stomako kaj preskaŭ nerezisteblan emon feki.

Kvazaŭ tra nebulo li stumblis kelkajn paŝojn antaŭen, puŝegis sin kontraŭ pliaj bareloj kaj fi ne metis sin surgenue, elĉerpita. Li sentis egan dormemon. Eĉ la draste blanka lumo donis la impreson sombre fadi. Laŭta zumado ŝajnis plenigi liajn orelojn kaj li apenaŭ perceptis la bruegon de la returnen kuranta mamuto. Ankaŭ ĝi ŝajnis malbonfarti, ĉar ĝi ŝancele zigzagis de fl anko al fl anko de la ĉambrego, jen kaj jen koliziante kun la metalaj bareloj kaj renversante grandan nombron da ili.

Jago premegis sian mamutdentan amuleton kaj mute movis la lipojn en alvoko al la Eternuloj. Ŝajne la Animoj akceptis lian preĝon. Ĉar antaŭ atingi lin, la mamuto trankviliĝis kaj lantamove surgenuis antaŭ li, kvazaŭ komunie. Strio da temporino fl uis laŭ ĝia vango ĝis ĝi atingis la angulon de la faŭkego. Ĝiaj enormaj ron-daj okuloj palpebrumis kaj poste fermiĝis defi nitive.

Lasta rideto radiis triumfe sur la vizaĝo de Jago. Li venke metis sian kontuzitan vilan manon sur la rostron de la mamuto. Viando, multe da viando. Tara estos kontenta.

Page 32: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

31

Glosoj:

behemoto: (el la hebrea bĕhēmōṯ) enorma aŭ monstra kreitaĵo (ne nepre fabelbesto, kiel en NPIV).

kamikoj: (el la inuktituta ) botoj faritaj el boaca aŭ foka felo kaj tradicie portataj de arktaj indiĝenoj.

musto: (tra la urdua, el la persa mast) jara periodo de agresemo ĉe seksmaturaj virelefantoj, ligita al drasta altiĝo de iliaj reproduktaj hormonoj.

temporino: peptida substanco sekreciata de iaj ranoj kaj de masklaj elefantoj dum ilia seksarda periodo.

Page 33: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

32

Christopher Lewis

Venko de tempo

La vetero estis taŭga; tion mi memoras. Mi vekiĝis, kaj rigardis la ĉielon, kiu aspektis tiel malhela, malbonaŭgura kaj nepardonema kiel patra zono. La ĉambro, kiu estis la ĉambro de mia infanaĝo, kun siaj helaj kurtenoj kaj afi ŝoj de famulinoj, malpli taŭgis. Ĉar tiun tagon, enterigota estis mia praonklo.

Unue, mi informu pri mia familia historio. Temas pri la patrina fl anko de mia familio. Mia praonklo kaj mia patrinfl anka avo, kiel multaj homoj de ilia generacio, devis iri por batali en la milito. Mia praonklo revenis post kvar jaroj, laŭdire kiel ŝanĝita homo, mia avo neniam revenis. Mia avino, kiu gravedis kun mia patrino kiam mia avo iris al la milito, havis multe da malperfektaĵoj, sed malinteligenteco neniam estis inter ili. Eĉ post la milito, post la perdo de sia tre amata edzo, ŝi havis sufi ĉe da inteligenteco por rifuzi la proponon de mia praonklo pri geedziĝo. Li ne amis ŝin, sed li sentis ian devon al sia mortinta frato; li ne volis, ke la juna knabino restu sen patro. Iu ajn, kiu konas ilin, volonte ĵurus, ke tiu geedziĝo estus terura afero, do estis bonŝance, ke la inteligenta malvarmkoreco de mia avino venkis la bonkoran naivecon de mia praonklo.

Mi bone memoras mian praonklon. Li, pli ol ĉiuj aliaj parencoj, nutris mian fantazion, kiam mi estis infano. Mi ne volas ŝajnigi, ke mia praonklo estis “ĉiamulo” dum mia infanaĝo. Li, kiu neniam edziĝis, ĉiam estis tre vagema, kaj malofte restis longe en unu loko aŭ en unu posteno. Pro familia riĉeco mono neniam mankis al li, do li ne devis labori por mono. Li laboris nur laŭ siaj interesoj, kaj liaj interesoj ofte ŝanĝiĝis. Li provis iĝi farmisto, pentristo, ĵurnalisto. Li neniam vere sukcesis, aŭ, pli ĝuste, neniu posteno sukcesis interesi lin longe. Pensante pri tiu tempo, mi supozas, ke mi taksis lin kiel aktoron, kiu rolis kiel farmisto, kiel pentristo, kiel ĵurnalisto, neniam vere kredante, ke tiu rolo estas lia vera longtempa posteno. Mi supozas, ke unu el tiuj multaj roloj estis praonklo de mi, kaj, malgraŭ la portempeco, tiun rolon li faris bone.

Mia praonklo neniam permesis, ke la realeco malbonigu bo-nan aventuron. Do, ekzemple, dum tuta somero, ni konstruis kaj

Page 34: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

33

rekonstruis kaptilojn por feinoj. Ni provis malsamajn logaĵojn en la kaptiloj. Nek pano nek pomo sukcesis. Iufoje, la bongusta logaĵo restis en la kaptilo la sekvontan matenon, aliafoje ne. “La feinoj ŝtelis la manĝaĵon, sed ne estis kaptitaj. Ili estas trompemaj, ĉu ne?” mi estis informita. Mi kapjesis. Sed mi lernis multe. Mi lernis pri konstruado, mi lernis pri pacienco, pri kaptiloj kaj, eble plej grave, pri la gustoj de feinoj.

Pensante pri mia praonklo, mi memoras multajn magiajn te-mojn. Magiajn ŝtonojn, per kiuj oni povas forpeli malamikojn. Ma gian branĉon, per kiu oni povas ordoni serpentojn. Portante tiun branĉon, mi neniam vidis serpenton, do mi ne certas, ĉu ĝi funkcius. (Mia sola tiama malamiko estis samklasano, kiu loĝis je la alia fl anko de la urbo, kaj li neniam eniris mian domon, do mi opinias, ke la ŝtono funkciis bone.)

Tiom multe da memoroj pri la magio, kiun li kunportis en mian vivon. Sed plej forte restas en mia memoro unu okazo. Mi havis ses aŭ sep jarojn, kaj mia praonklo, reveninte al nia urbo post kelkaj monatoj for, fi ere montris al mi brakhorloĝon. Eĉ al mi, infano, estis klare, ke la brakhorloĝo difektiĝas. Aparte, la vizaĝo estis rompita tiel, ke oni ne povis vidi la tempon. Mi memoras, ke mi pensis ke mia praonklo forĵetu tiun brakhorloĝon, anstataŭ montri ĝin tiel fi ere. Sed tiam li rakontis al mi tiel:

“La brakhorloĝo apertenis al mia patro, al via praavo. Antaŭ ol via praavo iris al Francio kiel soldato pro la Unua Monda Milito, lia patro aĉetis por li ĉi tiun brakhorloĝon. La patro informis lin, ke la brakhoroloĝo donos bonŝancon al via praavo. Stulta kredo, stulta espero, eble, sed tiu diraĵo gravigis la brakhorloĝon laŭ via praavo. Tra la tuta milito, li bone prizorgis la brakhorloĝon. Mi povas imagi lin provantan purigi sian gravan brakhorloĝon en la kotaj tranĉeoj, kiel la aliaj soldatoj prizorgis sian fusilon. Ili moketis lin, nomis lin “brakhorloĝulo”. Lin tio ne maltrankviligis.

Kompreneble li travivis la militon. Ankaŭ lia brakhorloĝo travivis. Ĝi restis tre bela.

Post multaj jaroj, ankaŭ mi devis iri eksterlanden por batali en milito, la dua mondmilito. Via avo donis al mi la bonŝancigan brakhorloĝon, esperante ke ĝi ankoraŭ funkcias kiel ŝirmilo kon-traŭ malbonŝancaĵoj.

Mi iris al Egiptujo. Post nur tri monatoj terura okazo. La leda rimeno de la brakhorloĝo rompiĝis. Mi ne certas, ĉu la aĝo de la

Page 35: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

34

brakhorloĝ o, ĉu la varmeco de la dezerto, ĉu iu manko de sufi ĉa prizorgo kaŭzis ĉi tion, sed mi veis, mi malbenis mian malbon-ŝancon, mi eĉ ploris. Jes, mi, plenkreskula soldato, kiu estis vidinta la mortojn de multaj homoj, ploris pri brakhorloĝo. Mi supozis, ke mi vere ploris pri mia perdita bonŝanco, pri la perdita bonŝanco de mia familio. Mi esperis, ke oni povos ripari la brakhorloĝon post mia reveno al Kimrujo, do mi metis la ĝin en mian brustan poŝon. Do la brakhorloĝo iĝis poŝhorloĝo.

Post tri tagoj ni renkontis malamikan taĉmenton. Alpafate, ni pafi s al ili. Subite mi sentis doloron en mia brusto, sed mi ne havis tempon ege pensi pri ĝi dum la batalo. Finfi ne ni venkis, kaj la malamikoj retiriĝis. Mi rigardis mian bruston. En mia jako super mia koro estis truo farita de kuglo. Sed la kuglo trafi s la brakhorloĝon. La brakhorloĝo ŝirmis mian koron, kaj do savis mian vivon. Mi pensis pri miaj malbenaĵoj pro la rompo de la rimeno; mia koro estis ŝirmita nur pro la rompo.

Do ekde tiam, mi ĉiam portas la brakhorloĝon por memorigi min, ke mi neniam maltrankviliĝu pro malfeliĉetaĵoj. Sed nun mi certas, ke mi neniam forgesos tion, do mi volas doni la brakhorloĝon al vi.”

Mi fi ere rigardis la familian brakhorloĝon. Jes, mi promesis al mi mem kaj al la brakhorloĝo, ke mi neniam maltrankviliĝos pro negravaĵoj, pro bagateloj, ĉar eble ĉi tiuj malfeliĉetaĵoj fakte estas benaĵoj, kiujn mi ne komprenas.

Mi ankoraŭ sentas fi eron, kiam mi rigardas la brakhorloĝon. Jes, mi scias, ke multaj familioj havas tiajn aĵojn, kiuj savis iun parencon dum milito. Iufoje la aĵo estas biblio, aliafoje la aĵo estas pendaĵo aŭ horloĝo. Sed laŭ mia scio, mia familio estas la nura familio, kies dummilita savintaĵo estas brakhorloĝo elektronika.

Mi estas iomete honta, konfesante, ke nur kiam mi havis dek tri jarojn, mi komprenis, ke la rakonto maleblas. Kompreneble, mia praonklo trovis rompitan elektronikan brakhorloĝon ie, kaj kreis rakonton por amuzi min. Sed eĉ eksciinte la veron, mi taksis la brakhorloĝon alte, kaj la konsilon pri malfeliĉaĵoj eĉ pli alte.

Dum mi preparis min por la funebro, mi pensis pri la lasta okazo, kiam mi renkontis mian praonklon. Ni promenis tra la kamparo, parolante pri ĉio kaj nenio. Ni parolis pri mia elektota universitato, kaj pri liaj elektotaj postenoj, kaj malrapide la temo de nia konversacio rilatiĝis al familio.

Page 36: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

35

“Ĉu vi neniam volis havi vian propran familion?” mi demandis sentakte. “Edzinon, kaj gefi lojn?”.

“Ne,” li respondis. “Mi ne estus bona patro. Mi ne estas sufi ĉe... konstanta.”

Mi ne sciis, kiel mi respondu, do mi silentis.“Mi iam amis virinon, sed mi sciis, ke eĉ amo ne povis igi min

bona edzo, bona patro.”Subite mi ne certis, ĉu li parolas al mi, al si mem aŭ al iu alia. Lia

rigardo direktis sin al la malproksimaj montetoj.“Mi ne estis tia, kia via avo estis”, li daŭrigis. “Li estus bona

patro. Li estus grava homo, se li estus travivinta la militon. Li estus farinta... aferegojn. Li estis bona viro, inteligenta viro. Ne kiel mi, netaŭgulo. Se la mondo estus pli ĝusta, li estus travivinta, anstataŭ mi. Ho, la malĝusta frato travivis. Vi amus lin.”

Mi jam aŭdis multajn rakontojn pri mia avo. Li estis la kapitano de la rugbea teamo de sia lernejo, li estis la plej bona studento en la lernejo, kiu sukcesis pri ĉio tre facile, li estis amata de ĉiuj knabinoj en la urbeto. Mi certe ne estis tia. Mi imagis, ke li estis tia speco de knabo, kiaj estas kelkaj knaboj de mia klaso, kiuj taksas sin mem pli bonaj ol aliuloj, kaj do traktas aliajn knabojn kiel subulojn. Li estas iu ora celo, kontraŭ kiu mi ĉiam malsukcesos. Do eble mi sentis malĝuste, sed mi neniel povas ami ĉi tiun sanktan fantoman avon, kiel mi amas mian praonklon, kiu kelkfoje benetis mian infanaĝon kaj pliriĉigis mian animon per siaj etaj stultaĵoj. Je tiu momento mi ja volis diri ion gravan, mi volis informi lin, ke eĉ se mia sankta avo estus vivanta, li ne povus tiel gravi al mi, kiel li, mia praonklo, gravas nun. Tamen, mi estis nur nememfi da dektri-jarulo, ne kapabla esprimi miajn emociojn, do anstataŭe mi diris nenion. Mi ankoraŭ bedaŭras mian silenton.

Tiu estis la lasta fojo, kiam mi vidis lin. Mi ricevis de li kelkajn leterojn. Li neniam sukcesis, laŭ la normoj de la mondo. Legante liajn leterojn, mi neniam sciis, ĉu mi kredu la rakontojn, kiujn ili enhavis, sed pro tio la leteroj pli plaĉis al mi.

Post kelkaj jaroj la leteroj ĉesis. Tiam, mi ne komprenas kial, sed mi, kiel multaj junuloj, havis miajn proprajn zorgetojn, do mi ne multe pripensis tion. Mi estis dudekjara kiam mi eksciis, ke li mortis. Fakte, kancero ĉesigis la leterojn. Mia praonklo malsaniĝis je kancero en urbeto en la norda parto de la lando, malproksime de nia hejmurbo. Li ne volis maltrankviligi la familion, do ne revenis,

Page 37: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

36

sed mortis sola, postulante ke la kuracistoj en la masanulejo ne informu nin.

Post kiam li mortis, ili informis nin. La familio, kiu antaŭe ne maltrankviliĝis pri vivanto for de la sino de sia familio, nun tak-sis malproksimecon de kadavro maldeca: li estis enterigota en la familia tombo.

Mi estis ĉerkoportanto ĉe lia funebra ceremonio. Nigre vestite, mi kaj tri aliaj parencoj aliris la ĉerkon. Kredante, ke la pezo estas granda. mi pretigis min por levi ĝin. Sed la ĉerko estis tro malpeza. La titano de mia memoro estis tro malpeza. Ni enterigos la fonton de mia fantazio, ni enterigos tiom da memoraĵoj de mia infanaĝo kaj la peno estos malpli ol kiam mi portis mian tablon en mian studentan ĉambron.

Eble ankaŭ mia infanaĝo enteriĝis tiun tagon. Eble niaj infanaĝoj fi niĝas, kiam ni komprenas, ke la Titanoj de niaj memoroj ne estas veraj Titanoj, sed nur malfortuloj venkotaj de Krono, la dio de la Tempo. Certe tiun tagon mi enterigis mian Titanon.

Sed verkante ĉi tiun historion, pensante pri la neevitebla venko de Tempo, mi rigardis mian bretaron, kie ripozas la rompita brakhorloĝo, kiu, laŭ sia rakonto kaj laŭ sia vizaĝo, dum la lastaj kvardek jaroj mokas la regularon de tempo, kaj, spite al Krono, mia infanaĝo vivas denove. Baldaŭ, mi donu ĝin al mia fi lino. Mi taksas taŭga tion, ke ĝi estos savinta mian vivon iel. Dankinde, ne okazis mondmilito dum mia vivo, do verŝajne temos pri montoj aŭ pri maroj; mi ankoraŭ ne certas.Aŭ eble mi rakontos pri mia praonklo, ŝia prapraonklo, pri tiu Sanktulo-Mensogulo. Sed ne, la brakhorloĝo meritas ion pli valoran ol vero. Sed pri la konsilo, kiun mi donos kun ĝi, mi certas: ne maltrankviliĝu pri bagateloj. Kaj nun, rigardante la brakhorloĝon, mi taksas eĉ la dion plejpotencan, Tempon, kaj lian teruran fi linon, Veron, nur bagateloj.

Page 38: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

37

Ariel Bonkorpa

La Plej Granda Tragedio

Karaj gesinjoroj, gesamideanoj. Dankon pro via ĉeesto kaj atento. Ni staras ĉe la sojlo de nova jarcento, kaj la demando de la kosmuloj fariĝas ĉiam pli tikla. Esperanto estas lingvo kaj movado de paco, oni diras, do por nia grupo ĉi tiu afero estas des pli komplika. Sed vi certe jam scias tion tre bone.

Hodiaŭ, por lanĉi la kongreson, mi ŝatus rakonti pri amiko, kies vivhistorio kaŭzis, ke mi estu ĉi tie hodiaŭ.

Osnak ĉiam konsideris sin terure malbonŝanca.Diversaj tragedioj okazis al li dum la vivo: laborakcidento, kiu

rabis liajn manojn; adulto de lia edzino, tuj post tatuo de ŝia nomo surbruste, kaj unu el la plej tedaj Esperanto-kongresoj en la tuta historio de la lingvo, interalie.

Do vi eble pensus, ke, kiam la tentaklulo premis lin kontraŭ la muron ĉe IFE, la Intergalaksia Festosemajno Esperantuja, kaj diris: ‘Mi volas edziriĝi al vi’, dum la tuberetoj sur liaj tentakloj rapide ŝvelis, tio estus simple plia afero aldonota al la listo de tragedioj. Sed tute ne. Osnak ŝatis tentaklulojn.

(Kaj jes, mi uzos la neologismojn ‘ri’ kaj ‘-ir’ por aludi la tentakl-ulan genran triumon. Estas pli simple tiel.)

Pli ol ĉio, Osnak bezonis fi nancojn, por pagi la koston de la manaj protezoj kaj maltatua kirurgio, kaj la tentaklulo estis laŭreputacie riĉa. Li povis tre ĝoji, ke ri ankaŭ estis tre ĉarma, almenaŭ liaopinie. Ri prenis lin ĉirkaŭ la tuta mondo, ĉiam donis luksajn juvelojn, satigis per Michelin-manĝaĵoj kaj sorĉis per burĝaj francaj vinoj kaj gluecaj kisoj. Osnak kaj Ĥrnm̂rk—Dio scias, kiel oni prononcu tion—estis efektive enamiĝintaj.

La geedziĝfesto prezentis la unuan efektivan barieron al ilia kunfeliĉo.

Ambaŭ partneroj estis benitaj per grandaj kaj opiniemaj familioj. Tamen, laŭ simpla taksado de nombroj, tiu de Ĥrnm̂rk estis multe pli multopa. Kiel argumentis Osnak, ne estas deca komparo, kiam post unu nokto de fekundigado, homo produktos unu, foje kelke da idoj, kaj tentaklulo almenaŭ cent estigos.

Page 39: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

38

Sed la premo de la ekstertera familio estis tro, mil voĉoj kontraŭ dekoj, kaj Osnak fi ne devis cedi kaj konsenti al okazigo de la festo sur Va’a’e’t 7, turisma planedeto tri galaksiojn for de Tero. La parencoj de Osnak kompreneble grumblis pri la alta elspezo. Tiuj el ili, kiuj ĝis nun kamufl is kaj kovris sian kontraŭtentaklulismon, subite svingis ĝin malferme. Estis risko, ke okazos pugna-tentakla batalo ĉe la festo aŭ ke la sententaklaj invititoj entute bojkotos ĝin.

Osnak, kiel kutime, zorgegis pri tio kaj akiris kelkajn novajn ulcerojn. Ĥrnm̂rk trovis tion tre alloga, do post iom da paŭzo, ri insistis, ke la afero kun la familio ne estas problemo. Ri kovris ĉiujn kostojn de la teranaj gastoj, kvazaŭ per mansvingo—pardonu, tentaklosvingo. Kaj post tia montro de donemo, kiel la familianoj povus diri, ke la tentakluloj estas abomenindaj? Osnak opiniis, ke oni ne povus trovi pli bonkoran, doneman organismon ie ajn en la universo.

Post la kuniĝo ili mielmonatis ĉe Po’r kaj Parizo. Estis raraĵo por la parizanoj vidi dektentaklan kreaĵon promenantan tentakl-en-mane kun homo ĉe Champs-Élysées, sed ili devis simple ŝultrolevi kaj akcepti tion kiel signon, ke la estonto alvenis eĉ al Francio.

Kiam, iun tagon, Ĥrnm̂rk diris, ke ri volas, ke Osnak portu riajn ovojn, li akceptis kaj entreprenis la novan etapon de ilia amrilato kun la kutima kvanto da antaŭtimo. Estis dum ĉi tiu periodo, ke mi ekkonis Osnakon, kaj mi devas konfesi, ke aŭskulti la senĉesajn angorojn kaj zorgojn pli ol iomete tedis min. Sed, kiel bona amiko, mi elbuŝigis neniun plendon, kaj ridete subtenis lin.

La plej granda tragedio okazis post la nasko.Sur Gluta, la hejmplanedo de la tentakluloj, estas tradicio, ke

oni nasku bebojn en vasta, profunda marĉo, plenplena je ovfortigaj bakterioj. Por tentaklulo tio estas nenio, sed por homo estas pluraj defi oj. Unue, la atmosfero de Gluta estas densa je gasoj, kiuj ne nur kreas dikan kurtenon, tra kiu homaj okuloj ne povas vidi, sed ankaŭ formanĝas la haŭton de ni, teranoj, kiel malbonŝance malkovris la unuaj vojaĝantoj tien.

Bonŝance Ĥrnm̂rk kaj Osnak jam posedis kosmoveston, taŭgan por Gluta, de la mielluno en Po’r. Iun matenon dum tiu vizito Osnak elpaŝis sur la balkonon de ilia klimatagordita ĉambro, forgesante la veston, kaj ricevis tutkorpajn brulaĵojn, kiujn Ĥrnm̂rk devis kurackaresi dum tuta semajno. Do Osnak unue tre anksiis

Page 40: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

39

pri la afero de la nasko, sed li ne povis aŭdebligi tiun zorgon post la koŝmaro de la geedziĝfesto.

La ĉefa problemo estis tio, ke la kosmovesto ne taŭgis por naskado. Ili devis mendi speciale faritan tubon, kiu konektiĝos al la vesto kaj liveros la ovojn sekure enmarĉen, sen difekti Osnakon.

Sed fi nfi ne, la nasko okazis sukcese, kaj laŭ la tradicio, Ĥrnm̂rk plonĝis en la marĉon por repreni la eligitajn ovojn kaj malmergiĝi Pozidone, tentakle tenante ilin.

Tiam, en la relative kotkolora lumo de la kvar sunoj super Gluta, videbliĝis io tute katastrofa. Ĉiuj de la tentakluloj ĉeestantaj gapis kaj eferveskis, kaj Osnak, kiu nur povis vidi unu metron antaŭ sia kosmovesto, devis krii: ‘Kio? Kio?’

Ĉi tie mi defl ankiĝu por rapide klarigi aferon de la tentaklula biologio. Mi anticipe pardonpetas pri tio. Ĝenerale oni diras, ke la tentakluloj “ĉiuj aspektas same”, sed efektive ili havas sufi ĉan variecon. Sur ilia ŝlimeca haŭto troviĝas diversaj puntetoj, strioj, ŝablonoj, kiuj klare videblas al la tentaklula okularo kaj al homoj, kiuj pasigis tro da tempo kun ili. En la okazo de Osnak kaj lia partnero la trajtoj de Ĥrnm̂rk estus devintaj komplete kaj nete transpresiĝi al la beboj kaj iliaj ovoj, ĉar la genoj de Osnak ne miksiĝis en la poto.

Sed anstataŭ la malhelbluaj pintoj kaj sabroj de Ĥrnm̂rk aperis verdaj ananasoj kaj pikaj kvadratoj sur la surfaco de la ovoj.

Osnak est is preninta la ovojn de alia tentaklulo.Almenaŭ tion la aliaj kredis, sed Osnak insistis al mi, en Lon-

dona kafejo, portante grandan sakon da eksterteraj ovoj, ke li restis fi dela al Ĥrnm̂rk. Osnak mem aspektis kiel ovo, perdinte ĉiun lastan hareton sur sia kapo.

Ĉar la afero estis tia: frakasi la morojn de Gluta, kiel homo, estis kvazaŭ militinstiga. La marĉa sceno tuj rompiĝis en kaoson. La aliaj tentakluloj svarmis por sufoki Osnakon, por forŝiri lian veston, kaj Ĥrnm̂rk devis forpaki lin en malkomfortan kosmoŝipeton kun la ovoj kaj repuŝi memstare la ondojn de siaj samspecianoj.

Post kelkaj semajnoj da terura vojaĝado—kredu min, la buĝetaj kosmovojaĝservoj estas almenaŭ centoble pli aĉaj ol la aviadilaj—Osnak resurteriĝis. Li posedis dudekon da stomakulceroj kaj sakon da ŝlimecaj, nevolitaj beboj. Ĉar nur tiam, kvazaŭ vekiĝinte de hipnoto, li ekkonsciis, ke li antaŭe fakte ne volis naski la bebojn de Ĥrnm̂rk, kiam ili jam ruinigis lian rektumon kaj ilian amrilaton.

Page 41: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

40

Tiam, perdinte ĉian esperon, li ricevis kontakton de Ĥrnm̂rk.Vi rompis miajn tri korojn. Do se vi volas tiel, pluhavu ilin, kune kun

la beboj.Ni sidis en tiu kafejo, kun la ovoj glitegaj, minacantaj ekromp-

iĝon je iu ajn momento, dum li klarigis ĉi ĉion al mi.‘Kion mi faru? Kion mi faru?’ li diris.Sentante iom, sed nur iom, da kompato por mia amiko, mi en-

tre prenis grandan pripetadon de mia kontaktreto kaj eĉ pli gran-dan serĉon de Gluglo, la Gluta-a retserĉilo. Post longa folium-ado tra tentaklulaj artikoloj, kiuj pli ol unufoje kaŭzis vomadon, mi trovis la retejon de Bvĝřâǩumetoj, orfejo sur la planedo Ťponi, esence granda rubejo de ilia galaksio.

Do, Osnak pakis la burĝonantajn ovojn en kartonskatolon kaj sendis ĝin per intergalaksia poŝto. Mi devis helpi pagi la kon-siderindan afrankon, sed jam tiam mi volis lavi miajn manojn de la afero. Preskaŭ ĉiuhore mi ricevis tekstajn kaj telefonvokajn plendojn de li.

Post tiu ambaŭfl anke traŭma sperto, ni nature komencis dis-drivi. Mi neniam sciis, kio okazis al Osnak, ĉu li fi ne povis mem fi npagi la hipotekon de la manaj protezoj, sed mi ne volis scii. Mia sinteno al eksterteranaj specioj, kiu estis origine simple neŭtrala, nun estis fi rme radikiĝinta en malfi do kaj malakcepto. Vidinte la problemojn, kiujn ili semis tie kaj tie tra la Lakta Vojo, kiel mi povus ŝati ilin?

Sed multajn jarojn poste, elfl ugŝipiĝante ĉe Liverpool Street, mi aŭdis konatan voĉon.

‘Iom da kredito, mi petas.’Mi bezonis kelkajn sekundojn por rekoni lin, ĉar li estis ŝrump-

inta, malpuriĝinta, entute mizera kaj malriĉa. Sed sub la sulkoj kaj ĉifi taj vestaĵoj, mi vidis mian iaman amikon.

‘Osnak! Kion vi faras ĉi tie?’Estis stulta demando, ĉar li evidente estis senhejma. Li volis

fuĝi de mi tuj, sed mi tiris lin en kafejon—fakte, la saman kafejon, kie ni parolis pri la ovoj—kaj igis lin paroli pri ĉio.

Dum longa tempo li strebis forgesi pri tentakluloj, pri la tuta afero de Ĥrnm̂rk, sed nesukcese. La ĉefa konfl ikto estis jena: Osnak estis ĝiskora Esperantisto, kaj la kerno de Esperantujo, kiel vi scias, malferme akceptas ĉiuspecajn kosmulojn nuntempe. Do li devis portempe eviti la movadon, kvankam li neniam tute kabeis. Fine,

Page 42: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

41

kelkajn jarojn post la forsendo de la ovoj, li heziteme reiris al la Intergalaksia Festosemajno Esperantuja, ĉar ĝin frekventis longe ne viditaj amikoj de li.

Kaj tie okazis eĉ pli granda tragedio, ol tiu de la ovoj. Nur kvin minutojn antaŭ lia akcepto li eniris la ĉefsalonon kaj renkontis tentaklulon plenkreskan, kun ŝablono de verdaj ananasoj kaj pikaj kvadratoj sur sia vizaĝo. Ulcero en lia stomako krevis, kaj li kuris banĉambren por medikamentumi, sed pli grave, por eviti sian idon.

Tentakluloj kreskas dekoble pli rapide ol teranoj, kaj ili ne vere spertas “aĝon”, kiel ni. Sed Osnak ial neniam imagis, ke li renkontos sian propran idon plenkreskintan. Li pasigis la ceteron de la tago en sia ĉambro, kie lia kunloĝanto, kosmoharpio, laŭte praktikis sian “kantadon”. Kiam alvenis vespero, Osnak ne plu povis toleri tion—li ne permesos, ke la pasinto katenu lian estonton.

Li militmarŝis suben al la halo, kie okazis la inaŭgura balo. Li enbuŝigis glason da vino, salutis amikojn kaj obstine dancis. Kaj dum sufi ĉe da tempo, li sukcesis pri sia entrepreno. IFE kolektas regule pli ol mil partoprenantojn, do li facile evitis sian idon.

Sed fi ne de la vespero, kiam multaj jetlacaj jam iris dormi, li vidis rin, starantan en la angulo kun juna belega teranino.

Osnak vidis spegulaĵon de la pasinto, kaj li devis sufoki ĝin.‘Ĉu ri ĝenas vin, sinjorino?’ li diris alproksimiĝinte.Ŝi rigardis lin kun tia grimaco, kiel la harpio en lia ĉambro.‘Ne. Tute ne.’‘Kion vi vfl svolas, terano?’ diris la tentaklulo.‘Vi scias, ankaŭ mi rilatis kun tentaklulo. Mi forte malreko men-

das tion.’‘Pfaĥ!’ ŝi diris. ‘Vi diras tion, ĉar vi ne povis toleri la gluecan

amon. Sed mi ja povas.’Osnak malfermis la buŝon por respondi, sed la aero subite for-

blovis, ĉar la tentaklo de la ananasvizaĝulo buklis ĉirkaŭ lia kolo.‘Mi kredas, ke vi estas fslrmlĵaluza.’Kaj tiam, la plej plej granda tragedio el ĉio: li sentis la premon

de tuberetoj sur lia kolo. La tentaklulo estis amorvekita.Osnak vomis sur ambaŭ, kaj lia ido faligis lin kiel rubaĵon.Do, ni alvenis la temon per tre cirkla maniero, sed jen la punkto:

post aŭdi tiun rakonton, mi ne plu povis elteni. Mia malinklino al kosmuloj fariĝis forta malamo. Dum Osnak sidis antaŭ mi, verŝ-

Page 43: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

42

ante larmojn en sian kafon, mi pensis jene: ‘Ni devas purigi la uni-verson de ĉi tiuj abomenaĵoj!’

Vi ĉiuj pensas la saman, ĉu ne? Feliĉe, mi trovis miajn kama-radojn, kaj mi fi eras kaj ĝojas esti unu el la organizantoj de ĉi tiu kongreso.

Karaj amikoj, bonvenon al la unua IJK, Instigu Justecon en la Kosmo. Vi eble ne certas pri la celoj de nia kunveno, ĉar ni devis plani kaj varbi en la mallumo, do permesu, ke mi klarigu kaj klerigu.

Ni staras ĉi tie sub la verda standardo, ornamita per blanka kvadrato kaj kvinpinta stelo. La stelo ne reprezentas la kosmon, kiel diras la Universa Esperanto-Asocio—ne! La kvin pintoj de la stelo reprezentas la kvin kontinentojn de nia kara planedo Tero, kiu estu la centro de nia universo! La verdo spegulu niajn belajn, netuŝitajn herbejojn, kaj la blanko montru la purecon de nia specio antaŭ la hordoj de tentakluloj, harpioj kaj aliaj monstroj!

Ni ne plu lasos, ke la Osnakoj de la mondo estu palpitaj, per-fi ditaj kaj perfortitaj de aĉaĵoj kiel Ĥrnm̂rk. Ni kontraŭpuŝos la movadon kaj la tutan mondon por restarigi Teron kiel decan, belan lokon! Sen ŝlimo, sen marĉmonstroj, sen io ajn tia!

En la estonto niaj idoj nin dankos. Ili diros: ‘La plej granda tragedio estas, ke ili ne agis pli frue.’

Dankon.

Page 44: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

43

Ewa Grochowska

Fanjo

Fanjo naskiĝis en oketaĝa domo de mezklasa kvartalo. Ekstere ankoraŭ malvarmis, sed subteretaĝe la temperaturo estis sufi ĉe alta. La elĵetaĵoj elglitis planken el disŝiritaj rubujoj, kaj bonega odoro de putriĝo ŝvebis enaere. Vera paradizo por la juna Fanjo, sed neatingebla pro la alveno de viro, kiu forigis la rubujojn. Fanjo pririgardis lin kun sento de granda maljusteco: “La homoj ne scias dividi”. Post kiam klakis la pordo fermata, ĝi kuris sur la planko serĉante kelkajn nutraĵetojn, sed la viro revenis purigi la lokon. Ŝprucigata desinfektaĵo preskaŭ svenigis Fanjon. Duonasfi ksiita, Fanjo ne plu sciis, kien direkti sin. Nevole ĝi atingis forte lumigitan lokon, la vestiblon de la granda turo. Sur ties malpuraj muroj videblis multaj malbelaj skribaĉoj.

Fanjo esploris la paperrubujon. El duonplena botelo gutis koka-kolao. Ĝi rapide ensuĉis kelkajn sukerozajn gutetojn kaj kaŝis sin ĉe plafonangulo. Tiu loko trudis singardon. La pasantoj okazigis senĉesajn aerblovojn. Fanjo tute ne ŝatis tiun etoson. Iuj loĝantoj trairis la vestiblon silente, aliaj parolis forte:

“Nu vidu! La pordvitro estas denove fendita. Rigardu la plan-kon: vera porkejo! Tamen ĉi-matene mi vidis la gardiston pur-igi ĝin!”

Vespere la trairoj iĝis pli maloftaj. Fanjo kuraĝis malsupreniri. Ĝi jam plezure sidis sur sandviĉero, kiam eniranta, kriema grupo revenigis ĝin sur la plafonon. La ekscititaj junuloj okupis la vestiblon. Kelkaj fumis, la aliaj interŝanĝis paketojn kontraŭ mono. Fanjo, pli kaj pli malsata, denove riskis sin proksimen al la nutraĵo. Unu el la grupo, rimarkinte ĝian agon, rapidege ekfl amigis fajrilon. En unu sekundo la varmaera veziko propulsis Fanjon supren. Ĝi perdis unu piedon. La knabo refaris sian geston, ridante: “Alproksimiĝu! Mi bakos vin!”. Bonŝance li ne estis sufi ĉe alta. Pro manko de alia distraĵo la atakinto ekfl amigis la paperrubujon. La grupo foriris noktomeze, lasante surplanke siajn kraĉaĵojn kaj cigarstumpojn.

La ekstera malvarmo malebligis Fanjon eliri, do ĝi alkutimiĝis al la homa vivo. Ĝi ripozis matene kaj profi tis la restaĵojn ĵetitajn surplanken de infanoj. Vespere ĝi observis la junulojn kaj ĉefe tiun,

Page 45: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

44

kiu deziris bruligi ĝin. Dank’ al siaj multfacetaj okuloj ĝi vidis ĉion. Post kelkaj tagoj ĝi kapablis identigi multajn loĝantojn.

La plej kuraĝaj alparolis la junulojn: “Ne restu ĉi tie! La vestiblo ne estas fumejo!” Sed agresemaj knaboj respondis:”Forportu vin! Ni fekas sur vin!”

Sinjorino Petulino, naŭdekjara, blankhara virino, la unika loĝ-antino en la teretaĝo, aperis de tempo al tempo tra la duonfermita pordo: “Bonvolu reiri hejmen. Jam noktas. Mi ne povas dormi”. “Enfermu vin ĉe vi, maljuna sorĉistino, kaj krevu!”

Iam vespere Fanjo vidis paron, kiu penis atingi la lifton meze de petolaj gejunuloj. Viro rigardis ilin severe, sed neniun rimarkon faris. Ili angoris preterpasante la provokantan grupon. En la lifto ili ridetis reciproke, kontentaj eviti parolan konfl ikton. Bedaŭr-inde, la lumo estingiĝis, la lifto haltis subite kaj post kelkaj minu toj malsupreniris teretaĝen. Tio jam okazis: la knabaĉoj ludis malŝalt-ante la elektran kurenton. Petro, kun vangoj kolere ruĝaj, rapide elliftiĝis. Ĉiuj fi knaboj kuris korten, krom unu, kiu tenis la pordon malfermita.

“Sufi ĉas! Refermu la pordon kaj ne plu eniru ĉi tien!” kriis Petro. Kutime pacema, tiun fojon li forte puŝis la junulon. La aliaj alkuris al Petro provante bati lin. Petro, granda, fortika viro, repuŝis ilin retropaŝante al la lifto. Anĝela senpripense pasis sub lia brako kaj etendante la siajn, staris senparole antaŭ la grupo de adoleskantoj, kiujn ŝi renkontis ĉiutage. Stuporaj, ili haltis. Ili ne intencis ataki la virinon. Subite la plej alta el ili saltis kaj super la kapo de Anĝela pugne frapis la vizaĝon de Petro. Ĉeestantaj knabinoj ekkriis: “Ĉesu frenezi ! Li sangas!” Petro kliniĝis serĉante siajn okulvitrojn, dum grandaj sangaj gutoj koloris la plankon. Li sukcesis malfermi liftpordon. Anĝela severaspekte, sentime, anoncis: “Ni venigos policistojn”. “Venigu, kiun vi volas, kaj malaperu!” hurlis la ĉefa atakinto.

Post tiu evento en la jam senhoma vestiblo Fanjo promenis trank vile sur la ruĝaj sangspuroj: kia bonega trinkaĵo por ĝi! La alveno de policistoj rompis ĝian manĝadon. Ĝi ne havis la tempon por forfl ugi, do ĝi sidiĝis sur la kaskedo de unu viro je uniformo. Tiel, perlifte, ĝi trafi s en la loĝejon de Petro kaj Anĝela.

“Ĉu vi konas la nomojn de la junuloj, kiuj atakis vin?” demandis policisto.

Page 46: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

45

“Neniun ni konas pernome”, respondis Anĝela, dum Petro surmetis glacierojn sur la ŝvelan vangon.

“Do, sinjoro, ĉu almenaŭ vi povas priskribi tiun junulon, kiu frapis vin?”

“Jes, facile. Li ofte venas en la vestiblon de nia domo”. La poli-cistoj notis ĉion kaj konsilis al Petro iri en hospitalon kaj poste plendi en kvartala policofi cejo.

Post ilia foriro Petro ripozis surkanape kun mieno skuita. Eĉ en sia junaĝo li neniam batalis, do animskuo estis por li pli grava ol korpa doloro. Li deziris iri nek en hospitalon, nek en policejon.

De tri tagoj Fanjo rondfl ugis en la nova loĝejo, en kiu ĝi nenion trovis por manĝi. Ĝi ribelis kontraŭ sia sorto. Krome, de kelkaj horoj nedifi nebla, sed tre agrabla odoro venis el la subteretaĝo.

Ĝi malamike rigardis Anĝelan, kiu fermis nigran plastan sakon: “Kia stulto, forĵeti tiom da bonaj nutraĵoj!” Lastmomente Fanjo alkroĉiĝis al la sako kaj post kapturna malsupreniro surteriĝis en la loko de sia naskiĝo. Fanjo ne eraris. La bona odoro venis el ĉi tie. Surplanke kuŝis senmova korpo. Fanjo esploris ĝian kapon kaj tuj trovis fadeneton de sango. Tiun fojon ĝi esperis manĝi plensate, sed, kiel kutime, la homoj denove ne ebligis tion.

Tri policistoj alvenis ĉi tie pro anonima telefonvoko: “En la subteretaĝo de la domo 13, ĉe la strato Longa troviĝas mortinto”. Tio povus esti falsa informo por deturni la atenton de policistoj de alia apuda krimagado, tamen necesas kontroli. Post prilumo de la loko la policistoj ekvidis inter la rubujoj la inertan korpon de junulo dekses- aŭ dekokjara.

Ili tuj telefonvokis policsciencistojn kaj kuraciston por atesti la forpason. Inspektoro Arano detale vizitis ĉiujn angulojn. Kiam li ekvidis Fanjon, li impetis por kapti ĝin mirigante siajn kolegojn. Post kelkaj svingoj per la brakoj etenditaj supren li kaptis la muŝon kaj enfermis ĝin en alumet-skatolon. Antaŭ ol esti policisto, inspek-toro Arano studis la entomologion kaj plenumis multajn serĉadojn pri la muŝoj.

Arano revenis hejmen post noktomezo. La lasta labortago estis laciga. Malgraŭ tio li eniris en saloneton, similan al malgranda laboratorio. Li elpoŝigis la alumet-skatolon. Nun li devos eŭtanazii la muŝon por observi ĝin mikroskope.

Page 47: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

46

En tiu momento li “aŭdis” en sia kapo:“Vi ne bezonas fari tion. Mi abomenas kemikaĵojn. Mi prome-

sas al vi resti senmove por ke vi observu min”. Arano frotis al si la frunton. En la saloneto regis absoluta silento. Estis la kvara matene kaj neniu bruo venis el ekster la domo. “Sendube mi estas elĉerpita”.

Tamen la “respondo” venis tuj en lian kapon: “Vi ne halucin-iĝas. Mi kapablas komuniki kun vi. Mi nomiĝas Fanjo. Oni jam uzis mian avinon por sciencaj serĉadoj. Mia memoro enhavas la odo ron de danĝero, transdonitan genetike. Kiel vi scias, mia vivo ne estos longa, sed mi ankoraŭ ne deziras forpasi. Mi helpos vin trovi la murdinton de la junulo, se vi konsentas, ke mi estu via kun laboranto”.

La inspektoro, stupora, eltiris la muŝon el la skatolo. Ĝi sentime sidis sur lia maniko.

Li kaptis dumane sian doloran kapon, kriante: “Mi tuj enlitiĝu! Lasu min trankvila!”. Sen malvesti sin, li falis surliten.

La sekvontan matenon Arano vekiĝis malfrue. Li duŝis sin, rigardis la horloĝon kaj kurante forlasis la loĝejon. En la policofi cejo li eksciis pri la atako de junuloj en la sama domo, en kiu oni trovis la mortinton. Nun necesas intervjui la loĝantojn pri la incidento kaj la identeco de la viktimo.

Petro, kun vizaĝo triste ĉifi ta, rigardis la pordon de la loko, en kiun li neniam eniris, kvazaŭ li volus tuj eskapi el ĝi. Li ne kom-prenis la kialon de la policvoko. Surloke li atestis, ke la mortinto estas la sama junulo, kiu frapis lin kelkajn tagojn antaŭe. Inspektoro Arano eksciis, ke Petro ne laboris hieraŭ kaj estis sola en sia loĝejo ĝis la deksesa posttagmeze. Nu, la junulo estis murdita en la samaj horoj. Pro la manko de alibio Petro estis suspektinda kaj ne rajtis forlasi la urbon.

Posttagmeze Arano ricevis la rezultojn de postmortaj ekzame-noj. Jurkuracisto konstatis, ke la kapvundo de la junulo ne kaŭzis lian morton. La junulo estis venenigita. Krome, interesa estis la fakto, ke sub liaj ungoj oni trovis sangspurojn kaj kelkajn fadenojn de blua tuko. La venonta laboro estos do analizi tiun sangon kaj kompari ĝin kun DNA-o de Petro.

La inspektoro revenis hejmen pli frue. Li iom angoris pensante pri la nokta strangaĵo. La muŝo promenis en la kuirejo. Kiam li alproksimiĝis, li ricevis mesaĝon: “Lasu min en la domo ĉe la

Page 48: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

47

strato Longa. Mi indikos al vi la murdinton”. Arano ekĝemis. Tio ŝajnis absurda, tamen li tien veturigis Fanjon.

Li ne multe dormis kaj matene revenis revidi Fanjon. Ĝi sidis sur leterkesto. La purigisto, granda, fortika viro, en blua laborvesto, balais la plankon mienmalkontente pro ĉiuj cigarstumpoj, bruligitaj paperoj kaj gluantaj fl aketoj de kokakolao.

Arano tuj ricevis la mesaĝon de Fanjo: “Mi trovis la sangon sur lia laborvesto. Ĝi odoras same kiel la sango de la murdita junulo”.

En la komenco la purigisto neis la renkontiĝon kun la junulo, sed pro la minaco iri al la policofi cejo li konfesis, kio okazis. Kiam li venis labori, li vidis la junulon perforte malfermantan leterkeston. La junulo, malgraŭ la insista invito forlasi la lokon, ne obeis. La purigisto, kolerhumora pro la ĉiutaga duobla laboro, frapis la adoleskanton pugne. La junulo senkonsciiĝis. Panike la purigisto sonorigis ĉe la pordo de sinjorino Petulino kaj kun ŝia konsento kuŝigis la vunditon en ŝian salonon. Li revenis post kelkaj horoj, sed la junulo montris neniun vivosignon. Konvinkita, ke lia frapo estis mortiga, pro la ŝoko li portis la korpon en la rubejon.

Post kelkaj tagoj la medicinaj analizoj konfi rmis, ke la bluaj fadenoj sub fi ngroj de viktimo devenis de laborvesto de la pur-igisto, sed la suspektata murdanto neis la uzon de veneno. “Ĉu li mensogas aŭ ne?” cerbumis Arano. “Iru viziti sinjorinon Petulino”, konsilis Fanjo.

Sinjorino Petulino malfermis la pordon kun larĝa, afabla rid-eto. “Jes, ŝi okupiĝis pri la junulo. Ŝi metis glacierojn sur lian kapon. Kiam la junulo malfermis la okulojn, ŝi preparis por li tizanon. Post kiam li trinkis ĝin, li endormiĝis kaj ne plu moviĝis. La purigisto venis kaj kunportis la korpon de la malfeliĉulo”.

Arano eniris en la kuirejon de la maljunulino. Sur la murbreto li ekvidis botelon de nova, tre efi ka desinfektaĵo kontraŭ la muŝoj, sed tre danĝera por la homoj. Sinjorino Petulino, sekvante la rigardon de Arano, rimarkis:

“Mi preparis min por la somero. Multaj muŝoj venas ĉi tien. Mi abomenas ilin. Ili venenas la vivon de homoj”.

“Ĉu vere?” balbutis Arano. “Tiu loko ne estas sekura. Vi devas tuj foriri, ĉar…” La tutan

frazon de Fanjo Arano ne aŭdis. “Jen. La unua jam sidas sur via jako!” ekkriis malamike sinjorino Petulino.

Forta frapo surŝultren skuis la inspektoron, dum la kadavro de Fanjo falis ĉe liaj piedoj.

Page 49: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

48

Christian Rivière

Verŝajne

Miaj gepatroj arigis en si ĉiujn homajn kvalitojn. Ili kvazaŭ simbi-oze kompletiĝis. Objektive, oni almenaŭ rekonu, ke la evidentan senzorgecon de mia patro kompensis la konata memfi do kaj efektiva fi dindo de mia patrino.

La someron antaŭ mia naskiĝjaro, mia patro maltrafi s la starton de alloga krozado, en kiu mia patrino estis pasaĝero. Kun sia valizo en mano kaj memriproĉoj en la okuloj, li korŝire konstatis, ke la ŝipo jam nereteneble foriras al la oceano.

Kiel konfi rmis poste miaj du pliaĝaj gefratoj, se nia patro ne havus tiun fuŝan inklinon maltrafi jen ŝipon, jen nokto-trajnon, jen aviadilon, ni verŝajne estus naskitaj.

Page 50: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

49

Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019

Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn

Nomoj: Teodoro kaj Korina (pli juna): du geknaboj, kiuj vizitas Parizon. Olga kaj Olaf: geonkloj de Teo kaj Korina. Rikardo: patro de Teo kaj Korina (lia voĉo aŭdeblas nur telefone). Paskalea: surdulino, kiu uzas la signosistemon PKL (http://hpnouri.free.fr/pkl/) kaj ankaŭ voĉe parolas. Gasparo: vagulo, kiu sidas sur trotuaro kaj parolas kun aĉa akĉento parizana. Cezaro: ĉiĉerono.

Scenlokoj, dekoracioj: Aktoj I kaj III: sur la tiel nomita Ponto-Nova (“Pont-Neuf”) de Parizo, rande de kiu estas (estis, ĝis Februaro 2018) fi ksitaj multege da pendseruroj.

Akto II: en tesalono proksima: L’ Esperanteo. Fone de la scenejo estas ekrano, sur kiu videblas la diversaj fotoj kaj fi lmoj, kiujn fotas la geknaboj.

Akto I (Sur “Ponto-Nova”.)

Sceno 1

(Teodoro, Korina, Olaf, Olga.)

La geknaboj (kantas, kuretas): Unu bovino muĝas MU! Du bovinoj muĝas MU-MU! …

Teo: Rigardu! Malnova ponto tie!

Korina: Oh! Bela ponto!

Page 51: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

50

Olaf: Ĝi nomiĝas “Ponto-Nova”, kvankam ĝi estas la plej malnova de Parizo. Amuze, ĉu ne?

Teo: Kio estas tio? Rigardu! Seruroj! Kial tiom da?

Olga: Estas kutimo de turistoj.

Korina: Kial ili faras tion? Onklo, ĉu vi scias tion? Diru!

Olaf: Estas afero de geamantoj; ili kredas, ke pendseruro sigelas amon; estas stulte!

Olga: Tamen, la loko des pli estas romantika. Kortuŝe, miaopinie. Ĝuste! Teo, Korina, rigardu ĉi tiun paron: ili ambaŭ brakumas, fermas la ringon de sia seruro, plej ameme interkisas, samtempe sin fotas kaj ĵetas la ŝlosilon… al la krokodiloj!

Teo: Neniam mi faros tiel.

Olaf: Rigardu: oni pendigis seruron al orelo de tiu skulptita vizaĝo! (La foto videblas fone; ridoj.)

Olga: Tiuj bronzaj vizaĝoj kurioze impresas, krom la komiko…

Korina: Onklino, bonvolu pruntedoni vian telefonon, por ke mi fotu la ponton.

Olga: Jen, Korina, sed atente zorgu pri ĝi.

Olaf: Kaj la krokodilojn vi preterpasu!

Korina: Venu, Teo, ni fotu ĉion!

Teo: La ponton!

Page 52: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

51

Korina: La statuojn!

Teo: La pendserurojn!

Korina: La gekisantojn!

Teo: Kaj la krokodilojn!

(La geknaboj disiĝas de la geonkloj, foriras kuretante.)

Olga: Sur ĉi trotuaro vi restu! (al Olaf: ) Ke ili amuziĝu!

Olaf: Jes, kiel la aliaj turistoj, kiuj siamaniere amuziĝas, fi ksante sian “amseruron”. Neniam geamantoj, turistoj, kiel ni pasintece, forgesos sian vojaĝon; kial do ili volas, ke, per tiu kroĉobjekto iom da ili restu en ĉi loko, en urbo tiom multege ŝarĝita de homaj vivoj kaj sentoj…

Olga: Oh, bela inspiro! Kvankam ci diris: “kiel ni, estintece”…

Olaf: Ci pravas, ni nenie pendigis amseruron, turismante…

Olga: Mi edziniĝis kun miskomprenemulo… Ĉu ci vidas la geknabojn?

Olaf: Jes, ili fotas la geamantojn, interkisantajn!

Olga: Amuze… tamen, prigardu ni ilin, ĉar trotuaro ne estas plej konsilinda lernejo.

Olaf (ŝtelkisas ŝin): Prigardu cin!

Page 53: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

52

Sceno 2 (Teodoro, Korina, Gasparo, voĉoj de la geonkloj.)

(La geknaboj mienas sin kaŝi por spione foti geamantojn kaj zorge preterpasegas danĝerajn krokodilojn, kiuj neeviteble ree persekutas ilin.)

Teo (kantas, kuretas): Unu bovino muĝas MU!

Korina: Du bovinoj muĝas MU-MU!

(Teo kaj Korina sin fi lmas kisante unu la alian. Ambaŭ kune: ) MU! MU!

Gasparo (daŭrigas la kanzonon): Mi, Gasparo, mi ŝaTAS manĝi multA fromaĝO, kaj ankaO trinKI, sur la ponTO de la geamãTOJ… (Al la geknaboj: ) Jen kurjozaj bovidoj, kjuj spjonas turistoj, sur MIA ponto! Ĉu vi avas la permesO por vagi? Montru vja pasponTO! Tŝar dum jarsentoj ĉi-tje unu pasrajTO estis pagenda al la urBA dogaNO. Tŝu vi malssijis?

Korina: Ah? Ni ne sciis…

Gasparo: Tjel estis, kaj dum la MezepoKO egzistis dometoj rande de la ponTO, mi memoras ke mi vidis. Sed odjao ne plu estas la doMOJ sur la põTO, sed nur estas la seruROJ (ridas)! La seruroj de la geamanTOJ… kaj eĉ de la GEJOJ (ridas)! La omoj ne plu loĝas sur la ponTO, essepte mi, tjo estas la moderna viVO! Ah! Ankao mi, mi estis infaNO, kaj mi ludis sur la ponTO… Je kjo ĉu vi luDAS?

Teo: Ni estas esploristoj.

Korina: Ni fotas por raportaĵo.

Gasparo: Ŝu estas ŝerŝi amuze ao reale?

Korina: Amuze!

Page 54: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

53

Teo: Reale!

Gasparo: Do, vere ridu, eksploru! Kjel mi! (Ridoj.) Mi sentas simpation. Alproksimiĝu, mi permeSAS, ke vi foTI mi!

Korina: Fotimi? Kiel fotimi?

Gasparo: Kun la fotiLO! Sufi ĉas premi la butoNO por fotimi! Jen: fotu kjel prepari sandviŝo de fromaĵo! (La geknaboj fotas.) Jen! Vi prenis la foto! La fromaĵo nun estas en la telefono! Mi ripeTAS: la fromaĜO, li estas en la teleFONO! (Ridoj.) Oh! Ve! Je la Zama monoklo! Sed ne, ne fotumi, mi malvolas resti en la poŝo de ju ajn! Ah, la geknaBOJe, ŝu vi ssiJASe kJO estASe malibereTSO? kjo estASe ŝlosiTA?

(Voĉoj de la geonkloj: ) Korina! Teo! Kie vi ludas?

Gasparo: Korina, Teo, ne forgeSU la saĝa paroLO de sinjoro Gasparo: La bovinoj, iŝi ne manĝas fromaĝO, kaj la fi ŝoj, ili ne trinkas laktO… ObeU al la gepatroj, kaj por pasi sur la põnto, paŝu kjel mõtras la luma (h)omo, kjam li verdiĜAS, li mõtras la vojo! (Li kistrinkas el botelo de Kahorsa vino. La geknaboj eliras.)

Sceno 3 (Olaf, Olga, Korina, Teodoro.)

Olaf: Mi ne komprenas la turistojn-geamantojn… fi di al unu fora kaj fera seruro, tio estas malkonfi di al la koroj…

Olga: Ke mia paŭtulo estu pozitiva: ja rusta seruro, ja forlasita tre malproksime de la hejmo, sed ĝuste ĉi tial des pli da karo en la koroj… La amseruro estas ideo, estas idealo… (La geknaboj revenas.) Ah! Jen, vi revenas! Ĉu vi fotis sur la parko de la insuleto? (Ŝi enpoŝigas la telefonon.)

Page 55: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

54

Korina: Onklino, ĉu veras, ke la homoj, kiujn ni fotis, restos senlibere en la poŝtelefono?

Olga: Kia stranga ideo… kiu asertas tion? (Ŝi rigardas la telefonon.)

Teo: Li, sinjoro Gasparo.

Olga: Tiu ĉi… ulo?! Jen, rigardu la fromaĝo-manĝulon: mi tuj liberigas lin de mia memorkarto! For! La vagulo! Kio estas tiu nova foto? “Pont l’ Évèque” [põ l’evek’]? Fromaĝo? Ĉu la fromaĝo de la trampo? Ĉu vi…

Teo: Ne! Ne! Ni nek fotis, nek manĝis la fromaĝon de sinjoro Gasparo!

Korina: Ne! Ne! Ni ĵuras!

Olga (malaperigas la foton per fi ngro aŭ voĉa komando): Tuj en rubujon! Foto de la fromaĝo de l’episkopa moŝto Gasparo!

Olaf: Ni pensu pozitive. Kion niaj junaj ĵurnalistoj-fromaĝistoj opinias pri ĉi tiu bela loko?

Teo: Onjo, onĉjo, bonvole respondu: Ĉu la infanoj bezonas pasponton, por esplori sur la ponto?

Korina: Ĉu la fi ŝoj povas trinki ion alian ol akvon?

Teo: Ĉu homoj povas manĝi herbon?

Korina: Kio estas ge-ioj?

Olaf: Uhhh! Olga… la aliaj fotoj ne malbelas… (Ili videblas sur la fona ekrano.) Mi proponas, ke niaj esploristoj fotu plu, ili konstatos, ke foti ne estas kapti… Kaj pri kiel prepari supon de herboj, certe klarigos al ili sinjoro Gaspaĉo!

Page 56: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

55

Olga: Prave! Mi pretigas la sonorilon, por ke ĝi avertu vin post kvaronhoro. Tiam, akuratu ĉi tie! Aŭ mem vi zorgos pri via manĝo supumante ĉe la krokodiloj!

(La geknaboj forkuras.)

Olaf: Mi kredas memori fojon, Olga, je kiu ci ne akuratis la rendevuon en la restoracio…

Olga: Kaj mi certe memoras fojojn, kiam mia kara fervojisto forgesis la ĝustan horon…

Olaf: Estis alia epoko… Mi malakuratis, ĝuste ĉar mi pensadis al ci… Hodiaŭ, bedaŭrinde, la poŝtelefonoj konektas nenion plu ol ekdezirojn, senmaturaĵojn. Ju pli da komunikado ĉe telefonoj, des malpli ĉe homoj!

Olga: Rigardu, Olaf, ankoraŭ romantika aspektas la ponto. La amseruroj alvokas preterpasantojn kaj defi as la tempon. Siamaniere la modernaj geamantoj romantikas, sin fotante per poŝtelefono…

Olaf: Ĉar ci pruntedonis cian, ni estas devigitaj romantiki sen tiu romantikilo! Ĉu ni kapablos rememori la malnovajn farmanierojn?

Olga: Olaf, ci malpravas malagnoski la utilon de poŝtelefono, tio ne malutilas en iaj okazoj.

Olaf: Riskas ja ĉio ajn okazi sur tiu malnovega ponto, el kies pavimo reeĥas la paŝoj de plej multaj diversaj foraj nekonataj uloj…

Olga: Hum! Tiom da misteroj sur tiu ĉi mezepoka pavimo! Estas iom timige, ĉu ne? Olĉjo, alproksimiĝu…

Page 57: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

56

Sceno 4 (Korina, Teodoro.)

Korina: Kiom multege da amseruroj, kaj ĉiuj malsamaj!

Teo: Ŝajnas, ke ili atendas aŭ rigardas nin…

Korina: Ĉu tiom multe da geamantoj?

Teo: Tute normale! Ili ne estas metitaj de la parizanoj, sed de la turistoj.

Korina: La ringo de la seruro estas kiel fi anĉringo… sed ringo el fero, ne el oro…

Teo: Tio ne eblus! Evidente!

Korina: Ĉu la amseruroj kostas multan monon?

Teo: Mi ne scias. La nomoj de la amantoj estas skribitaj, sed ne la prezo.

Korina: Ami, tio ne estas kontadi, asertas Avinjo. Eblas, ke la ŝlosilo estas el oro…

Teo: Ne! Jes, eblas! Ĉar mi jam vidis oran ŝlosilon, en fi lmo!

Korina: Ŝlosilo de kio?

Teo: De mirindega trezoro!

Korina: Kie? Kies?

Teo: Mi ne diros al ci!

Page 58: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

57

Korina: Oh! Diru al mi! Diru, diru!

Teo: Oni ŝtelis la ŝlosilon, kiu estis donacita de la Besto al la Belulino, sed la ŝtelintoj timis eniri tra la pordo kaj eniris tra la plafono, sed statuo el ŝtono, kiu gardis la trezoron, pafi s al ili per pafarko kaj fi ne la Belulino edziniĝis kun la bela Princo! (Li montras la fi lmon per la poŝtelefono.)

Korina: Ah! Ĉi-tial la ŝlosiloj estas forĵetataj en la riveron, por ne esti ŝtelotaj! Mi ne ŝatus, ke mia ŝlosilo estu ŝtelita!

Teo: Nek mi. La fi lmo estas malnova, senkolora kaj ne tridimensia.

Korina: Tiaj kostumoj ne plu estas portataj de tre longa tempo. Ĉu dum tiu epoko ekzistis amseruroj?

Teo: Ponto-Nova estas malnova, ni se rĉu la malnovajn serurojn…

Korina: Rigardu, Teo, tiu ĉi seruro vere estas malnova.

Teo: Jes, tute rusta.

Korina: Eble ĝi estas tiel malnova, kiel la ponto mem.

Teo (ŝultrumas): Kompreneble ne! Tamen, ĝi malsimilas la aliajn. (Li tuŝas ĝin.) Oh! Ĝi ŝajnas iom varma…

Korina (tuŝas ĝin): Uh! Mi sentis… kiel diri…

Teo: Mi volas malfermi…

Korina: Ne! Mi timas… oni maldevu!

(Teo malfermas la pordeton de la ŝlosiltruo kaj alproksimigas okulon.

Page 59: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

58

En la ekrano fone de la scenejo videblas fi lma muntaĵo: centre de la ekrano nigra malfermiĝas truo, tra kiu videblas la vizaĝo de la knabo. Nun la kamerao situas interne de la seruro. Videblas okulo de la knabo, kiu tre alproksimiĝas, kaj tuj videblas la mediuma sceno, kiun li mem vidas tra la truo: Subite aperas rapida konfuza sinsekvo de pluraj bildoj, iom malnetaj: — ŝlosilo, kiu falas en akvon — paro de gejunuloj, kiuj interkisas-interbrakumas — poŝtelefono, sur kies ekrano videblas la geamantoj — la pendseruro, kies ringo fermiĝas — ajnaj malnovaj brokantaĵoj sur tablo aŭ trotuaro — vidaĵo de ĝardeno kun ĝardeniloj — kokinoj sur birdkorto — bovinoj sur paŝtejo — forĝejo, seruristo kun laboriloj — fi ne kosma nigraĵo. Ankaŭ konfuza miksaĵo de sonoj aŭdeblas.)

Teo: HOOO!

Korina: Kio? Diru! Kion ci vidis?

Teo: Paĉjo! Panjo! Bovinoj! Kaj ankaŭ… mi ne scias…

Korina: Puŝu vin fl anken! Ankaŭ mi volas vidi! (Reokazas la sama mediuma sceno.) Jes! Estas panjo kun paĉjo! Estas bovinoj! Kiel en sonĝo!

Teo: Ni fi lmu la truon per la telefono… (Li alproksimigas la poŝtelefonon.)

Korina: Ni foriru, mi timas…

(Malkvietaj ili foriras.)

Sceno 5 (Gasparo, Teodoro, Korina.)

Gasparo: Hej! Korina! Teo! Kjo okazis? Kiaj mienoj! Kaj nepre klarigu al MI: ĉu, jes ao ne, mi estis mãnĵãnta fromaĵO, kjam vi prenis la fotO? Mja sãdviĉo subite malapeRIS! Bonŝanse, ke mi ankorao avas la botelo de vi… de fruktosuko. Kiaj palaj vizaĵoj! (Gasparo grimacas por ridigi la geknabojn, kiuj fotas lin.) Fotumi!

Page 60: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

59

Korina: Ĉu vi scias… Sinjoro Gasparo…

Teo: Ĉu okazas ĉi tie… ĉe la ponto…

Korina: Ĉu ekzistas… aŭ ne… fan… Krokodiloj? Diru!

Gasparo: Ah! Jes! Sed la krokodiloj de PariZOO, ili ne ŝatas la akvo, kaj ili preferas resti SUR la ponto. Singardemu! Kaj la poŝtelefono, la krokodilo ne ssijas kjo estas… kaj se vi volas foti li, li kredas, ke vi donas al li por manĝi! PrigarDU la telefoNO!

Teo: Kaj ni deziras scii… Sinjoro Gasparo… Ĉu la seruroj…

Korina: Ĉu estas normale, ke… Ĉu ili alkroĉas… tenas…

Teo: Kio okazus se…

Korina: Se oni…

Gasparo: Alkroĉi seruro sur la ponto estas malpermesite, kontraoleĝe. Sed la leĝo, tjo estas nur la leĝo, tjo ne estas la SPIRITO de la leĝo. Konsekvence, kaj spirite, estas agnoskita kja aotenta sigelo de amo la amseruro de geamãtoj, kaj ĝia valoro estas egala al vaksa sigelo de notarjo. Tjel ke: rompi la seruro, kjel rompi sigelo, tjo estas rõpi sakra ligilo! Kaj mi bone konas la leĝo! Je la Zama ĉapelo! Nenju rajtas rompi la amo, nenju rajtas rompi la amseruroj! Kaj mi fjeras ke mi estas la gardisto de la amotemplo! Kun la elpo de la sakraj krokodiloj!

Teo: Ĉu en la amseruroj… enestas…

Korina: Amo?

Page 61: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

60

Gasparo: Oh, je la Zama tabako! Pri ĉi-tjo ĝuste parolis Lamartin’: (sen akĉento) “Objektoj senmovaj, ĉu animon havas, Al la homa kroĉas, kaj al vi am-movas?” (Ĉi-tiam sonoras la horloĝo de la telefono.)

Korina: Ni tuj reiru! Jen la horo!

Gasparo: Kjal forkuri kjel marta leporo? Aĥ! Nek angori, nek obei… nek rigardi spegulon…

Sceno 6

(Olga, Olaf, Korina, Teodoro.)

Olga: Korina, Teo! Nun sufi ĉas. Vi jam multe fi lmis. Venu ĉi tien kaj redonu mian telefonon.

Olaf: Kiaj malkvietaj mienoj, kio okazis?

Korina: Ĉu vi scias, kion diris Martino?

Olaf: Mi ne konas ŝin…? Ne! Tute ne!…

Teo: Jes, pri la objektoj senmovaj…?

Olga: Vi aspektas, kvazaŭ vi estus vidintaj fantomon!

Olaf: Ĉu hazarde vi ankoraŭ renkontiĝis kun la trampo?

Olga: Ĉu li fi agis?

Teo: Ne!

Page 62: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

61

Korina: Ne! Ni estis rigardantaj la pendserurojn…

Teo: Kiam ni trarigardis tra la truo de malnova seruro…

Olaf (ridas): Kaj ĉu vi vidis ion interesan en truo de seruro?

Korina (krias): Jes, paĉjon kaj panjon!

Olaf: Kia stultaĵo!

Teo: Ne, onklo. Ŝi diras la veron. Ankaŭ mi vidis paĉjon kaj panjon.

Korina (kriegas): Jes, mi vidis! Mi vidis!

Olaf: Silentu ambaŭ!

Olga: Karulo, ŝajnas, ke la geknaboj iomete maltrankviliĝas kaj imagas fantaziaĵojn. Eble pro hejmveo.

Olaf: Ili ekscitiĝas pro bruo kaj amaso da homoj; ili ne kutimas vivi en tiom grandega urbo, freneza.

Olga: Kio ajn la kialo, ili bezonas iom da ripozo. Ankaŭ mi volonte ie sidiĝus. Rigardu, tesalono tie, tute proksime, “L’ Esperanteo”. Ni iru kaj trinku iom da teo.

Olaf: Bona ideo, karulino. Ek al “L’ Esperanteo”!

Page 63: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

62

Akto II (En tesalono “L’ Esperanteo”.)

Sceno 1 (Olaf, Olga, Teodoro, Korina, Paskalea.)

Olaf: Nu, infanoj, trinku vian teon kaj ne plu pensu stultaĵojn.

Olga: Rigardu la kuketojn! Neniam, nenie mi vidis tiajn kuriozajn kornokukojn!

Teo: Ŝajnas, ke sur ili estas anteno…

Olaf: Ĉu la kuketoj nunepoke estas el tiu familio de inteligentaj objektoj, kiuj konektas tra la interreta nubo al la luna planedo?

Teo: Kial al Luno?

Olga: Ĉar kornokuko, alivorte…

Korina: Estas lunkuko!

Olaf: Mi preferas la stomakan konekton!

Olga: Ne lasu vagi la imagon. (Al geknaboj: ) Kaj vi diskrete observu ĉi tiun junulinon (Paskalea) je la najbara tablo. Ŝajnas, ke ŝi ĵonglas per tri manoj: unu tenas la telefonon, unu la tetason, kaj tria tenas kukon…

Korina: Mi komprenas: ne estas anteno sur la kuko, sed tenilo!

Olaf: Tenilo ĉe kuko? Kuktenilo, do! Neimageble!

Page 64: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

63

Olga: Absolute logike, tamen, vidu: ĉiuj kukoj estas ekipitaj per tenilo, samkiel la tasoj per orelo.

Olaf: Tasorelo? Ĉu vere?

Korina: Jes, kuktenilo! Ĉi-tiel eblas trempi la kukon en varmegan teon, sen bruligi siajn fi ngrojn!

Olga: Kaj sen ellasi ungofarbon en la trinkaĵon!

Teo: Kial ne ekzistas tenilo ĉe la telefono?

Olaf: Ĉu la tasoj aŭskultas nian konversacion? Taso, diru al mi: kial ne estas anteno sur la telefonoj, sed sur la kukoj?

Olga: La genia kukobakisto de ĉi-tesalono inventis ion utilan! Kia oportunaĵo, la kuktenilo! Kaj gratulindas, ke ĝi estas manĝebla, ĝi estas elmodlaĵo el la sama pasto.

Olaf: Ja komenciĝas la epoko mirinda de Pastafarismo…

Teo: De kio?

Olga: La religio de Pastafaria! de la nudeloj!

Olaf: Ĉu nia juna najbarino baldaŭ manĝos la telefonon… ŝiaj okulegoj adoras, voras ĝin…

Olga: Ŝi komunikiĝas kun sia koramiko, vidu, Olĉjo…

Olaf: Kuktenilo ja estas grava progreso por tajpi ammesaĝojn en tesalono! Kaj mi dezirus legi la interretan tagĵurnalon de tiu taso…

Page 65: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

64

Olga: Atentu nur al ĉi tio, Olaf!

Olaf: Konsentite.

Teo: Rigardu… Ŝi ĵus prenis amseruron, kaj enmetis unu fi ngron en ĝian ringon…

Korina: Kaj ŝi kirlas per la telereto…

Teo: Kaj ŝi tajpas sur la ekrano…

Korina: Kaj ŝi trempas la kukon…

Teo: Kaj ŝi trinkas…

Olaf: Ha? Dankon al vi pro ĉi-freŝaj novaĵoj pri la najbara tablo… Kia mirinda fi ngro-movebleco! Mi dezirus scii, kion ŝi kapablas per la piedfi ngroj… Bonvolu informi min… (Ridoj.)

Olga: Silentu! Ke ŝi ne aŭdu viajn ŝercojn!

Olaf: La poŝtelefono estas tiom atentovora, ŝi rimarkas nenion…

Olga: Ne poŝtelefono, sed amo!

Olaf: Ĉu vi aŭdas min, taso? (Li frapetas la tason per kulereto.)

Olga (al la geknaboj): Li provas elvojigi la konversacion, kiel kutime… Ĉu viaj gepatroj mesaĝumis al vi hodiaŭ?

Geknaboj: Ankoraŭ ne.

Olaf: Pli kaj pli freneze… Rigardu, kiel ŝi gestumas al la telefono!

Page 66: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

65

(Paskalea, trinkante, kun amseruro je ringfi ngro, mangestumas, fi ngrogestumas proksime de la vizaĝo, dum ŝia buŝo moviĝas sen aŭdebla parolo. Olaf mimas per unu aŭ du manoj apud la kapo: kornoj, frenezeco, skrapas naztruon… Ĉiuj ridas.)

Olga: Olaf! Sufi ĉas! Bonŝance, ke ŝi ankoraŭ ne aŭdis nin! Ho, ĝuste, jen la kialo: surda ŝi probable estas, kaj ŝiaj gestoj ne estas frenezo, sed procedo por alparoli al surdulo…

Olaf: Kompreneble! Mi bedaŭras esti mokinta…

Korina: Ĉu vere eblas paroli sen paroli?

Olga: Jes, estas gesta sistemo por kompletigi la parolon, por kompletigi la elbuŝadon de la parolo al personoj, kiuj malklare aŭdas. La mangestoj akompanas la silabojn de la normala lingvo por faciligi ties liplegadon.

Korina: Ĉu vere eblas aŭdi sen aŭdi?

Olaf: Aŭdu: “Kore” ŝi diris, ĉu vi aŭdis? Ŝi povas paroli per la buŝo, tamen.

Teo: Kaj parolante ŝi tuŝis sian mentonon kaj sian kolon.

Korina: Jen… ĉi tiun signon mi komprenas: “Kisojn al ci”.

Olaf: Kaj “Kore”, tio estis la konkluda parolo. Ni eltrinku niajn tasojn.

Olga: Kiel kortuŝe, des pli, ĉar spite de handikapo. Ankoraŭ niaj koroj batas kiel iliaj, ĉu ne, Olĉjo?

Olaf (ameme): Jes, Olnja, ankoraŭ bone! Tutkore komunikiĝi, tio estas ami. (Prenas tason.) Ĉu vi amas, tetaso? Respondu? (Li gaje frapetas ĝin per telereto kaj ĝin kisetas.)

Page 67: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

66

Teo (fl ustre al Korina): Korina, se ni lernus tiun sistemon, ni povus komunikiĝi sekrete… Kiel spionoj, ni interŝanĝos sekretajn mesaĝojn… Neniu komprenos niajn dirojn…

Korina (fl ustre al Teo): Kaj ni ekscios, kion diras inter si ĉiuj geamantoj…

Olaf: Trinku, aŭdeblos malpli da stultaĵoj…

Korina: Mi fortrinkis la teon, rigardu, malplenas mia taso.

Teo: Ankaŭ mi!

Olaf: Ah… bone, nu, observu la fundon de la tasoj: ĉu la folietoj de teo reprezentas ies vizaĝon? Kion aŭguras…

Olga: Ne ŝercu tiel, Olĉjo…

Olaf: Teodoro, Korina, mi petos de nia najbarino, ke ŝi bonvole klarigu al vi tiun procedon. Kaj viaj geonkloj ankaŭ bezonas interparoli pri seriozaj aferoj, fi lozofi aj: kiu, aŭ homo, aŭ poŝtelefono, estas kreaĵo de la alia? ĉu amseruro estas katenigo aŭ kateniĝo?

Olga: Tute metafi zike.

Olaf: Jen, Teo: ci petu la telefonon de cia onklino kaj tajpu: “Saluton, sinjorino. Ĉu vi konsentus klarigi al ni viajn gestojn, kiuj la parolon kompletigas, demandosigno. Antaŭdanke, komo, Viaj junaj geamikoj, Teodoro kaj Korina.” Iru ŝin! (Ili aliras.)

Olga: Sinjoro, ĉu vi supozas, ke virino, kies poŝtelefonon oni ĵus prunteŝtelis, povus kviete atenti pri fi lozofi aj konceptoj de sinjoroj Lejbnico kaj Sartro?

Olaf: Hm… Almenaŭ, mi deziras, ke nia juna najbarino, spite al siaj amemaj pripensoj, sufi ĉe daŭre kaj atentokapte prelegu por niaj genevoj…

Page 68: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

67

Sceno 2

(Paskalea, Teodoro, Korina; Olaf kaj Olga, kies amema dialogo restas neaŭdebla dum la tuta sceno.)

Paskalea (leginta la tekston): Saluton, Teodoro, saluton, Korina. Mi nomiĝas Paskalea. Kvankam iom surda, mi povas paroli per la buŝo kiel vi, sed aŭdi viajn voĉojn mi ne povas; parolu per ampleksaj movoj de la buŝo, mi petas, aŭ skribu sur la ekrano.

Geknaboj: Ĉu veras, ke vi parolas per viaj manoj? Ĉu via buŝo aŭ via mano estas la parolilo?

Paskalea: Nu, fakte, ambaŭ. Mi estis parolanta kun mia fi anĉo, kiu estas surda kiel mi. La lingvo, kiun ni uzas, estas la internacia, kun akompano, kun kompletigo per gestoj simplaj. Mia fi anĉo rigardis kaj mian buŝon, kaj mian manon.

Teo: Ĉu estas malfacile?

Paskalea: Ne, mi rapide montru al vi…

Korina: Kiel diri “Korina”?

Paskalea: Cia nomo estas triparta: KO-RI-NA, sufi ĉas tri gestoj de mano, akompane al la tri silaboj. (Paskalea plurfoje diras gestumante, la geknaboj ripetas, kaj ankaŭ la spektantoj.) “KO-RI-NA”. “KO” estas ĉi tiel: la du fi ngroj – mezfi ngro kaj montrofi ngro –, kiuj reprezentas “K”, videblas, kaŝu la aliajn, la du fi ngroj lokiĝas sur la menTOno, ĉar mentOno reprezentas “O”; “RI” estas ĉi tiel: la tri fi ngroj – mezfi ngro, ringofi ngro kaj etfi ngro –, kiuj reprezentas “R”, videblas, kaŝu la aliajn, la tri fi ngroj lokiĝas apud la LIpoj, ĉar lIpoj reprezentas “I”; “NA” estas ĉi tiel: la kvar fi ngroj – ĉiuj krom la dikfi ngro –, kiuj reprezentas “N”, videblas, kaŝu la dikfi ngron, la kvar fi ngroj lokiĝas aPArte, ĉar apArte de la vizAĝo estas “A”.

Page 69: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

68

Geknaboj (malrapide, kun la gestoj): Ko-ri-na. Ko-ri-na.

Korina: Ĉu ĝuste?

Paskalea: Jes, ĝuste. Nun aŭskultu: “Ko-ri-na”, kaj rigardu (ŝi ripetas senvoĉe) “Ko-ri-na”, kaj komparu (senvoĉe) “Ko-ri-na”, “ko-ro”.

Geknaboj: “Ko-ro”? Ĉu vi diris “koro”?

Paskalea: Jes, “ko-ro”. Nun komparu (senvoĉe): “ko-ro”, “ka-ra”.

Geknaboj: “Ko-ro”? “Ka-ra”?

Paskalea: Jes! “Ka-ra Ko-ri-na”!

Korina: “Kara Korina”?

Paskalea: Jes! Nun, kiel diri “Kore”, sciante ke la loko de “E” estas apud traĥEo, gorĝo, kolo?

Teo (mansigne): “Ko-re”?

Paskalea: Jes! Kaj “Kero” de ludkarto?

Teo: “Ke-ro”?

Paskalea: Jes!

Teo: Estas facile!

Paskalea: Jes, tre multe pli facile ol lerni alilandan lingvon! Ĝi estas simpla metodo nomita “PKL”, por Paroli “P” kaj Kompletigi “K” la Lingvon “L”, kiu estas nia ordinara lingvo. PKL estas adapto de

Page 70: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

69

sistemo jam ekzistanta ĉe aliaj lingvoj, en la angla: “Cued Speech” [kjud spiĉ].

Teo: Ĉu ĉiuj surduloj tiel faras?

Paskalea: Tiun sistemon ne ĉiuj surduloj uzas; inter si ili preferas specifajn signolingvojn, kiuj aparte dirite estas naciaj. Tiuj signolingvoj havas proprajn gestojn por reprezenti ĉiujn vortojn, havas propran gramatikon; estas tute alia afero, vere estas lingvoj. Multe pli simpla estas PKL… por ne-surduloj, aŭ ĉe surduloj ne-denaskaj.

Teo: Ĉu mi lernos tion en lernejo?

Paskalea: Ne atendu, ke la lernejo instruu PKL al vi, prefere mem lernu kaj praktiku ĝin, se iam vi devos kumunikiĝi kun surduloj. Kaj nun, divenu, pri kio mi komunikas al vi (silente): “Ku-ko”.

Korina: Kuko?

Paskalea: Jes, jen, prenu… (La geknaboj prenas kuketon.) “U” situas je la okUlo. Nun vi scias la situon de la vokaloj: apArte de la vizAĝo “A”, traĥEo “E”, LIpo “I”, mentOno “O”, okUlo “U”. Montri per plenfi ngra mano signifas: sen konsonanto.

Korina: La fi ngroj montras la konsonantojn? Kiel?

Paskalea: Mi ne montros ĉiujn! Sciu, ke tiuj du fi ngroj, kiuj reprezentas…?

Korina: “K”!

Paskalea: Bone! Tiu “K”-signo estas ankaŭ signo de “V” kaj “Z”; tio faras ke la vorto “kvazaŭ” estas direbla preskaŭ sen movo (ŝi montras). Oni diras “K(o)-VA-ZA”. Simile, la literoj “L” kaj “Ŝ” estas per la sama signo: la dikfi ngro kaj la montrofi ngro, kiuj ĝuste ĉi

Page 71: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

70

tiel aspektas kiel la litero “L”. Surdulo ne riskas miskompreni inter “li” aŭ “ŝi”, malgraŭ ke la mangestoj ekzakte samas, ĉar la surdulo samtempe observas la buŝon; la buŝmovoj por “li” kaj “ŝi” tre malsimilas. (La geknaboj amuziĝas diri “li” kaj “ŝi”, unu la alian.) Ĉu tiu leciono sufi ĉas al miaj karaj junaj Teo kaj Korina?

Geknaboj: Jes!

Korina: Kaj kio estas Pastafarismo?

Paskalea: Kio estas besta…? kio…?

Teo: Jes, la teologio de la nudeloj?…

Paskalea: La geologio de la du keloj?…

Korina: Nudeloj!

Paskalea: Spagetoj?… en la tesalono?… Manĝoĉambro en subtera etaĝo?… (Silento pro miskomprenado.) Nun, mi bezonos iom da tempo por rigli la ĉifrovorton de la amseruro. Estas la momento diri al vi: “ĜI-S(o) LA RE-VI-DO”!

(La geknaboj, ne povante ripeti la tro rapidan sinsekvon de gestoj, simple respondas per la gesto “ĝisumi”, tio estas per la du manoj supre de la kapo “^”. Paskalea residiĝas al sia tablo kaj malmuntas la ĉifroseruron, por ŝanĝi ĝian ĉifron, kio okupos ŝin ankoraŭ iomdaŭre.)

Sceno 3

(Olga, Olaf, Korina, Teodoro; Paskalea silentas, dum la tuta sceno ŝi provas kompreni la uzonoton de la ĉifroseruro, kiu estas multpaĝa aŭ longega akordiono, ŝi penas malmunti la radetojn, remunti, rerigli…)

Olga: Bone! Tiu rapida kurso plaĉis al vi, almenaŭ, ĝi pli utilas ol la stultaĵoj de Gasparo…

Page 72: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

71

Olaf: Pli ol la stultaĵoj sur la malnova ponto, ĝenerale…

Korina (krias): Sed ni ne diris stultaĵojn! Ni ne mensogis, mi diris la veron! Ĉu ne, Teo?

Olga: Nu, nu, trankviliĝu, Kornjo. Kio okazis sur la ponto, Teodoro?

Teo: En la malnova seruro ni vidis paĉjon kaj panjon, ili estis sur la ponto.

Korina: Jes, ambaŭ estis tie. Kaj ili ridetis. Kaj ili interkisis.

Olaf: Ne eblas, kompreneble. Temas pri iluzio.

Teo: Ni fi lmis la truon. Rigardu la fi lmon. Vi vidos, ke ĉio veras.

Olga (montras kaj komentas la registritan fi lmon): La ponto. La pendseruroj. La geamantoj. Vi mem interkisas.

Olaf (ridetas): Nenio eksterordinara, eĉ ne unu krokodilo…

Teo: Atendu, plurigardu!

Olga: La aspekto de la fi lmo ŝanĝiĝas, ĝi nun ŝajnas malnova, malneta. Kio estas tio? Malklaras…

Olaf: Ho! Vidu! Certe! Ja estas iliaj gepatroj!

Olga: Nekredeble! Estas Rikardo kaj Maria! Ĉu nur teon ni trinkis?

Olaf: Kio okazas en tiu stranga fi lmo? La loko estas facile rekonebla, jen Ponto-Nova. Ĝi ne multe ŝanĝiĝis.

Olga: Vidu, jen tesalono. Nia tesalono, kie ni mem nun sidas, jen la nomo super la pordo: “L’ Esperanteo”!

Page 73: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

72

Olaf: De kie venas tiuj bildoj? De kiam ili datumas?

Olga: Ĉu viaj gepatroj ĵus sendis ilin al vi retpoŝte?

Sceno 4

(Olga, voĉo de Rikardo, Teodoro, Korina, Olaf; Paskalea silente riglas la amseruron.)

Olga: Mi tuj telefonas al mia frato. (Telefonas kun laŭtilo.) Ha-lo, Rikardo?

Rikardo: Ha-lo, saluton Olga, ĉu agrablas la feriado en Normandio, ĉu la gefi loj obeas?

Olga: Saluton, Rikardo. Jes… Ne… ni estas sur Urbinsulo, kaj ni devas telefoni al vi ambaŭ.

Rikardo: Ah… tiu loko ja impresas, estas imprese, kiel de malsupre, tiel ankaŭ de supre; ĉu la maro altas aŭ malaltas?

Olga: Ci miskomprenis, Urbinsulo ne estas Monto Sankta Mikaelo, ĝi estas la kerno de Parizo.

Rikardo: Parizo? Kial? Ne via plano! Kio okazas?

Olga: Nenio bedaŭrinda, ĉio en ordo. Nu, preskaŭ ĉio. Ni havas demandon: ĉu, tute hazarde, ci kun Maria, vi iam vizitis Parizon?

Rikardo: En Parizo? Ne. Jes. Fakte, okazis tiel: en Parizo ni ankoraŭ ne estis geedzoj. Estis antaŭ dek jaroj. Ke mi memoru. Studento, mi ĉeestis staĝon en Bordozo dum tri monatoj, fi ne, mi deziris rapide viziti Parizon antaŭ reveni en la hejmlandon, kaj tie mi renkontis Maria-n, kiu tiam turismis en Eŭropo. Kaj pripensu: estis la unua

Page 74: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

73

kaj ununura fojo, kiam ŝi kaj mi vizitis Parizon! Kia bona ŝanco! Ĉu ne, Teo kaj Korina?

Teo: Saluton, paĉjo. Diru al ni, ĉu vi kune iris sur Ponto-Nova?

Rikardo: Saluton, Teo. Ponto-Nova? La plej malnova ponto, ĉu? Jes, mi bone memoras, kiam ni paŝis. Estis sub vintra suno. Kial?

Teo: Vi pendigis seruron sur la barilo de la ponto, ĉu ne?

Rikardo: Kio? Kio pri seruro?

Korina (krias): Amseruro, Paĉjo, seruro sur la ponto, por la geamantoj! Ci kaj panjo metis seruron. Kaj ci kisis panjon. Sur la buŝo. Mi vidis vin!

Rikardo (ridas): Ci ne vidis nin, Korina, tio okazis antaŭ cia naskiĝo. Tamen, jes, mi memoras, ni trovis seruron kaj ni pendigis ĝin sur la ponto.

Korina: Ĉu vi enamiĝis sur la ponto?

Rikardo: Jes. Ni renkontiĝis apud la statuo de Henriko la kvara. Mi invitis cian patrinon en tesalonon proksiman. Tie ni kunparolis, paroladis… mi tuj enamiĝis. Ni revenis post du tagoj en la saman lokon kaj alkroĉis nian amseruron al la barilo. Multaj paroj faris same, tiuepoke.

Olga: Ankoraŭ nun ili faras tion. Ĉu vi memoras la nomon de la tesalono?

Rikardo: Kiajn strangajn demandojn vi ĉiuj faras. Jes, mi facile memoras la nomon. Ĝi nomiĝis “L’ Esperanteo”. Trinkante mian teon, mi eksentis, ke mi esperantas feliĉon kun tiu ĉarma belulino (ridas). Kaj mia espero realiĝis. Inter ni kreiĝis bela amo. Eble en Parizo la teo enhavas magion.

Page 75: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

74

Olga: Pri la teo mi ne scias, sed en Parizo tutcerte trafi s nin magio, kaj akompane de la sama vintra suno…

Rikardo: Kio?

Olga: Ne maltrankviliĝu, Rikardo. Ĉio glatas, ni ĉiuj bonfartas. Okazas afero, iomete stranga, sed entute amuza kaj plaĉa. Ĉu vi fotis vian renkontiĝon?

Rikardo: Oh… jes, mi ne memoras… tiun telefonon (ridas) oni perdis, kial?

Olga: Ni rakontos al vi poste. Ĝis la reaŭdo!

Rikardo: Ĝuu la ferion. Ĝis!

Olaf: Ĝis! Uh… la afero malsimpliĝas pli kaj pli! Kaj ne malpli malsimpla aspektas la hezitado de nia juna najbarino, Paskalea, ŝi frontas problemon, kiu similas al tiu de Paskalo, kiam li inventis kalkulmaŝinon, kun tiom multe da radetoj… Mi spertas pri meĥaniko, kaj mi…

Olga: Olaf!…

Sceno 5

(Olga, Olaf, Teodoro, Korina; Paskalea silente fi nriglas la amseruron.)

Olga: Nu, ŝajnas ke la pendseruro, kiun la infanoj rigardis kaj fi lmis, ĝuste estas tiu, kiun iliaj gepatroj pendigis, dek jarojn antaŭe. Kiel strange!

Olaf: Kio pli surprizas min, estas tiu mistero, ke la pendseruro konservas iliajn vizaĝojn. Cetere, kio pri la aliaj bildoj? Ni denove rigardu pli atente.

Page 76: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

75

Teo: Jen butiko, plenplena je ajnaĵoj. Kio estas ĉio tio?

Olaf: Brokantejo, ŝajne.

Korina: Kio estas brokantejo?

Teo: Loko, kie brokantistoj brokantas!

Korina: Neamuze!

Olaf: Brokanti, tio estas vendi objektojn uzitajn. En Francio ekzistas brokantoj, en butikoj aŭ sur trotuaro, mi ne scias precize.

Olga: Francoj ŝatas brokantumi, por aĉeti, por vendi, aŭ simple por rigardi malnovaĵojn, observi kiel tempo pasas, renkonti homojn. La profesiaj brokantistoj kapablas klarigi la uzon de malnovaj objektoj, kvazaŭ rakonti ilian vivon; ilia kulturo estas vasta. Denove, tiuj objektoj povos iom utili ankoraŭ, eĉ dekoracii hejmon; kvazaŭ revivos ili, se tiel esprimi.

Olaf: Apud Parizo funkcias fama brokantejo, tio estas vivanta muzeo kaj bazarego de ĉio ajn. En la fi lmo “Angoroj” ĝi estas iom videbla.

Olga: Jes, estas la “Pul-bazaro” de Sant-Ueno (Saint-Ouen).

Teo: Pul-bazaro?! Bazaro de puloj?

Korina: De cimoj? Kial? Kiel?

Olaf: Se temi pri puloj, petu de tiu sinjoro, kiun vi renkontis!

Olga: Olaf, ne! La pulbazaro de Sant-Ueno multe ŝanĝiĝis! Spekteblas tie giganta pelmelo: jen pentraĵo de fl orpoto, kiu interesas

Page 77: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

76

neniun; jen kafmuelilo per mankranko, tio estas objekto, kiun vi ne supozis ekzisti, gejunuloj, tamen kiun pasie kolektas multaj kolektantoj; jen aliloke troveblas fotoalbumo de tuta familio, familio, kies anojn oni provas rekoni, kvankam ili tute ne estas konataj, kaj kies vivon oni kvazaŭ akompanas dum jaroj, per la imago… ĉio ajn troveblas pelmele…

Olaf: Eĉ unu malnova pendseruro por uzi kiel amseruron!

Olga: Dum viziti brokantejon eblas retrovi iom de la pasinta vivo. La malnovaj objektoj elvokas multajn sentojn, rememoraĵojn, nur necesas iom atenti… Ŝajnas eĉ, ke la tre malnovaj objektoj, ĉar ili estas hommane faritaj, aspektas pli interesaj, pli “parolemaj”, se tiel diri, ĉar ili sorbis iom da homa spirito…

Korina: Ĉu la objektoj vivas?

Teo: Kiel hejmbestoj?

Olaf: Ne reale. Tamen ili kelkfoje estas ŝargitaj… mi ne scias kiel…

Teo: Kiel akumulatoro? Kiel magneto?

Olga: Pli-malpli, jes kaj ne. Ĉu tiu “ŝargo” lokiĝas en la objekto mem aŭ estas kredo ĉe la allogito, kiu aĉetos ĝin, mi ne scias.

Olaf: Mi kredas, ke estas prefere ne tro daŭre ĉeesti en brokantejo, ĉar aperas konfuzaj impresoj, kiuj infl uas sentimentojn, mi ne povas klarigi…

Olga: Dum aĉeti brokantaĵon, oni kelkfoje opinias ĉi tiun objekton savi el morto!

Olaf: Francoj estas sentimentemaj, en ilia lingvo ekzistas specifa vorto “les retrouvailles” [“le rötruvaj’”], “la retrovoj”, por nomi la

Page 78: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

77

reciprokan plezuron revidi karulon, kiu mankis en la koro pro foresto.

Korina: Estas kiel niaj gepatroj, kiam ili renkontiĝis kaj alkroĉis sian amseruron?

Olga: Ne ekzakte, en tiu okazo la vorto estas “coup de foudre” [“ku dö fudr’”], “fulmo-tondro-frapo”: la subita kaj fajra alamiĝo, kiu senaverte enfl amigas la koron.

Teo: Neniam tia stultaĵo okazos en MIA koro.

Olaf: Iam, tamen, okazos al vi, kaj tiam komprenos ci. Nun, ni provu kompreni la aliajn bildojn de ĉi tiu alia ammistero, kiuj enestas en la telefono, ĉi tiu modernaĵo, kiu, simile al malnovaj kukolhorloĝoj de brokantejoj, posedas iom da konoj kaj vekas nian atenton…

Olga: KU-KU!

Teo: KU-KU! KU-KU! Rigardu! Kokinoj! Kokeriko!

Korina: Bovinoj! MU-MU-MU!

Teo: Kiel en la farmo en Normandio.

(Paskalea, fi ninta rigli la ĉifroseruron, diskrete foriras.)

Olga: Ne ekzakte similaj bovinoj, ĉar ĉi tiuj bovinoj ankoraŭ havas kornojn surkape. La fi lmo datumas de malnova epoko. Evidente ne estis sur ĉi tiu ponto. La pendseruro estis en kamparo, en ĝardeno.

Olaf: Nekredeble, ĝi memoras, kio okazis ĉirkaŭ ĝi.

Page 79: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

78

Teo: Kiu estas tiu viro? Li estas fortika! Kun sia martelo li frapas ree kaj ree. Kial?

Olaf: Lasu min rigardi. Estas metiisto, forĝisto. Li frapas sur amboso. Probable li estas la seruristo, kiu fabrikis la pendseruron. Okazis antaŭ cent jaroj!

Teo: Vidu, jen poste, kiam ni fotis sinjoron Gasparo-n sur la ponto.

Olga: Ho, tiuj grimacoj ne indas resti en mia telefono. Mi tuj forviŝu tiun sentaŭgulon! Donu!

Korina: Jen!

Olaf: Atentu, per via kubuto vi faligis la tason!

Korina: La taso de Teo falis!

Olaf: Jes! La taso de teo de Teo falis!

Teo: Malamuze!

Olga: Ho ve! Ĝi falis sur mian ekranon! Bonŝance, restis nur iom da gutoj…

Olaf: Ŝajnas, ke tiu malmulto da akvo forviŝis la trampon, aŭ li fuĝis pro ofero de ĉi tia likvaĵo!

Korina: Rigardu! La bildo ŝanĝiĝas! Videblas ponto, kurioza tre malnova ponto…

Olaf: Desegno… tio similas al… etikedo de botelo de vino… de… Kahorso?

Page 80: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

79

Olga: Ĉu la trampo devigis vin vinon trinki?

Teo: Ne! Ne! Ni nek fotis, nek trinkis ĉi tion! Ni ĵuras!

Korina: Ne! Ne! Ni ĵuras!

Olaf: Kahorso… tio elvokas ion… kion?…

Olga: Ne serĉu, mi tuj malaperigas! Tuj en la rubujon! La botelo de la trotuarsidanto! Kaj la fi lmo-spektaklo estas nun fi nita en la kinejo!

Olaf: Baldaŭ fi niĝos la posttagmezo, ĝusta horo por eliri.

Olga: Ni remetu la mantelojn, ni reprenu la sakojn. Ek!

Sceno 6

(Korina, Teodoro, Olaf, Olga.)

Korina: He, Teo! Rigardu! Sur la planko kuŝas la amseruro de Paskalea… ĉu ne?

Teo: Ne tuŝu! (Korina prenas.)

Korina: Ŝi perdis ĝin.

Teo: Ŝi ne aŭdis, kiam ĝi falis surteren.

Korina: Kion ni faru? Ĉu ni pendigos ĝin sur la ponton?

Teo: Jes, jes, ni nepre faru tion, malfermu ĝin!

Korina: Mi ne povas.

Page 81: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

80

Teo: Vi estas bebo, lasu min fari, donu. (Sensukcese li provas.) Ha, mi bedaŭras, ni vere bezonas la ĉifrovorton.

Olaf: Korina! Teo! Ne restu malantaŭe! Rapidiĝu, sekvu nin!

Korina: Onĉjo, onjo, ni deziras denove iri sur la ponton!

Olaf: Kial ne, belas tiu malalta suneto, ĝi ankoraŭ akompanos nin, ni profi tu.

Olga: Ni repaŝu, kie antaŭ longa tempo paŝis jam viaj gepatroj…

Akto III (Ree sur la ponto.)

Sceno 1 (Teodoro, Korina, Gasparo, Cezaro alvenas fi ne.)

Teo: Venu, Korina. Certe Paskalea estas sur la ponto, sen ŝia amseruro. Ni trovu ŝin.

Korina: Teo, Teo, rigardu! La literoj sur ŝia seruro estas “HORE”.

Teo (ironie): Klare! Ĝ i mem malfermiĝas ĉiu-hore! Ni atendu!

Korina: Stultulo! Vi komprenas nenion. La litero H estas tute proksima al la litero K. La vorto povas esti “KORE”!

Teo: Ho! Jes, ci pravas. Rapidu, provu!

Korina: Malfacilas… aliaj literoj misrigliĝas dum la movo… kaj kiam mi reriglas ilin, la litero “Ko” fuĝas… Kaj poste estas la Ko tamen sola videbla…

Page 82: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

81

Teo: “…estas la kota menso lavi de bela…”?

Korina: Aĥ! Silentu!

Gasparo: Hej! Korina! Teo! Kjo okazas?

Teo: Ho! Ve! Estas li, la kota menso…

Gasparo: Je la Zama barbo! Nepre klarigu al mi: kje estas mja botelo de vi… de fruktosuko? Ĝi estis staranta ĉi-tje, kjam vi repasis, kaj ĝi subite malaperis! Mi ŝerŝas. Ĉu vi vidis ju kju ŝtelis ĝi? Mja botelo de Ka(h)orsa vino… mja korfl amigilo… ĝi estis ankorao dŭonplena… Ao eble mi jam fortrinkis ĝin? Ao ĝi falis de la ponto? Amuze, ĉar sur la etikedo estis bildo de la ponto de Kahorso; multe pli bela ol ĉi tiu… Ka(h)orso, la unŭa, KaorSO, sed ne PariZO, estis la unŭa urbo de Francjo kju nomis si “Mondcivitana urbo”; la provincanoj avas pli da civitaneco ke la parizanoj; kvankam ili estas la samaj… Baĥ… la fi ŝoj profi tos de tjes enavo… Vi vidas, ke la fi ŝoj kelkafoje ne nur akvo trinkas! Je la Zama Pastafajro!

Korina: Kio estas Pasta…

Teo: Ŝŝtt!!

Gasparo: Jen, rigardu: alvenas Cezaro…

Teo: Li vere estas Cezaro?

Gasparo: Jes, li estas Cezaro, li estas ĉiĉerono, li tre bone konas la istorjo kaj lerte preparas plado de nudeloj, kjel vi konstatos…

Page 83: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

82

Sceno 2

(Cezaro, Olga, Olaf, Gasparo, Teodoro, Korina, pluraj spektantoj.)

Cezaro (alparolas kaj gestumas al nevidebla grupo de turistoj): Alvenu! La vizito pludaŭras tra ĉi tie! (Alparole al kelkaj spektantoj) Alvenu! Envenu sur la ponton por la sekvo de la vizito!

Olga: Teodoro! Korina! Alvenu! (La geknaboj provas sin kaŝi malantaŭ la alvenantaj spektantoj.)

Cezaro: Jen, ni staras sur la tiel nomata “Ponto-Nova”, kvankam ĝi estas la plej malnova ponto de Parizo! Alvenu, sekvu min! (Kelkaj spektantoj sekvas sur la scenejo.)

Gasparo: Alproksimiĝu! Venu aoskulti Vikipe-Dio! Je la Zama stelo! (Mallaŭte: ) Je la Zamaj nudeloj…

Cezaro: Dum jarcentoj, sur pontoj ĉi tiaj, ĝenerale, dogana pasrajto estis pagenda, kaj rande de la pontoj loĝis homoj en dometoj; mezepokaj gravuraĵoj de tio videblas en muzeo, sed tiu Nova Ponto ĝuste novis, ĉar ĝi ne portis domojn krom etajn butikojn, kaj ĝi havas trotuarojn! Estas la plej fruaj trotuaroj de Parizo! Uzu la trotuarojn, alvenu! (Spektantoj sursceniĝas.) Ĉi tie estas vojkruco de du tre antikvaj vojoj: unu inter Oriento kaj Okcidento, la rivero Sejno, la alia inter Nordo kaj Sudo, la ponto. Arkeologoj trovis tre malnovajn boatojn, kiuj estis el unupeca arbotrunko, kiel pirogoj de afrikanoj. Parizo estis haveno eĉ jam dum prahistorio. Poste ĝi fariĝis grava komerca pasvojo, kies blazono montras komercan boaton, plenan je varoj.

Gasparo: Ke daoru la utila komertso de tritiko, de fromadĵo kaj de vino!

Cezaro: Ĉi tiu ponto, do, jam antaŭ jarcentoj portis paŝojn de plej diversaj homoj, kiuj aĉetis, vendis, vendis iufoje sin mem, kiuj ŝtelis, kiuj duelis, kiuj aktoris, kiuj kantis, de homoj, kiuj simple vizitas la lokon pro la emocio, kiu kaŭzas, sur la ĉiama pavimo, tian senĉesan homan trairadon.

Page 84: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

83

Gasparo: Ke daoru la homtrairo.

Cezaro: Proksime de ĉi tie lokiĝis la granda kaj senhalta bazarego, la “ventro de Parizo”, kiel skribis Zola, bazarego, kiu ankoraŭ funkciis dum la jaroj 1960aj, kies haloj poste estis detruitaj, kio kreis truegon dum multaj jaroj. Funde de la truo estis konstruita tre grandega fervoja stacidomo, kiu interkonektas multajn liniojn. Super ĝi estis konstruita, kaj freŝe rekonstruita, la tiel malĝuste nomita “Forumo” de la Haloj, nova bazarego de tute aliaj varoj, ne malpli vizitata ol la eksa manĝaĵ-bazaro. Ĉi tie nun aĉeteblas vestoj laŭmodaj, poŝtelefonoj, ĉi tie spekteblas fi lmoj: unuj stultigas adoleskantojn, dum aliaj allogas kino-arto-ŝatantojn.

Gasparo: La vera spektaKLO estas sur la põTO…

Cezaro: Sube de ni, sur orta vojo, per boatoj trapasas la fl uo de aliaj turistoj, rigardu ilin, fotu ilin, eble estis vi hieraŭ, estos vi morgaŭ, ili estas kaj aktoroj kaj spektantoj en la komuna spektaklo senĉesa. Rigardu la metalajn vizaĝojn, rande de la trotuaroj. Ili estis fanditaj iam; neniu scias kiam. Observu ilin: kvankam similaj, ili malsamas laŭ propraj detaloj. Ili impresas, ĉu ne; ne timu ilian reptilan rigardadon; nenio okazas dum taglumo… sed nokte, onidire, ili manĝas… la amserurojn! Ĉar ĉi-rande amasiĝas la famaj “amseruroj”: estas afero de geamantoj, kiuj kredas, ke la seruro sigelas amon, kio estas stulta. La amseruroj defi e diras al preterpasantoj: “Vi ne sukcesos disigi nin!”; defi as ankaŭ la tempon, kiun la senĉesa rivera fl uado reprezentas. Tiu kutimo datumas jam de deko da jaroj, sed tute ne pariz-moda estas. Tamen, la loko aspektas romantika, kortuŝe, ĉu ne? Ĝuste, rigardu ĉi tiun paron praktiki la nunepokan romantikismon: ili ambaŭ brakumas, fermas la ringon de sia seruro, interkisas plej amaspekte, sin fotas kaj ĵetas la ŝlosilon… al la krokodiloj! Iun fojon mi vidis paron malpli lertan aŭ multe pli ameman: ili kaj la poŝtelefonon kaj la ŝlosilon lanĉis en la akvon!

Gasparo (ridante kaj rigardante la geknabojn): Ah-Ah-Ah! Jes! Ah-Ah-Ah!

Page 85: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

84

Cezaro: Jen estas alia paro de amturistoj: kiel vi nomiĝas?

Olaf kaj Olga (kiuj sin fotas): Olaf… Olga… Ni venas…

Cezaro: Por profi ti de la pariza romantikeco. Prigardu, ke la telefono ne falu al la krokodiloj! Kaj ĝuste pri krokodilo, jen unu aŭtentika specimeno de la faŭno parizana…

Gasparo: Mi estas Gasparo, mi ne plu avas mono, se vi volas fotimi, bonvolu doni al mi jom de vja mono por ke mi aĉetas jom da vi… da fruktosuko kaj da fromaĝo bjologja… ĉar malŝanse, mi tuto perdita.

Cezaro: Helpu al la kompatindulo! Jen la statuo de la bona reĝo Henriko la kvara, kiu tutkore deziris, ke ĉiuj francoj plensate manĝu! Helpu al la deziro de la bona reĝo! La birdoj, tre malrespekteme, senĉese fekas sur lian vizaĝon, fi lmu aŭ ne tiun hontan spektaklon, vi estas liberaj, ni estas en Parizo. Tiu bona reĝo de Renesanco, kiu kapablis kvarfoje ŝanĝi sian religion kaj kiu fl irtis kun nenombreblaj virinoj, fi ne estis murdita. Kompatinda reĝo… aŭ kompatinda popolo? Kiu scias?

Gasparo: Aoskultu…

Cezaro: Renesanco kaj Henriko volis ŝanĝi la vivon. Ĉar kio videblis sur tiaj paslokoj dum Mezepoko? Tre gotika estis la tiel nomata “enfermito” aŭ “klaŭstrulo”: temas pri viro aŭ virino, enfermita en senkomforta mallarĝa dometo, kvankam senkulpa de io ajn, homo devigita almozpeti siajn vivrimedojn tra mallarĝa fenestreto. Tiuj kompatinduloj mortis en sia kvarmuraĵo, pli-malpli rapide, pli-malpli frenezaj, fojfoje ricevintaj ne nur helpon de la preterpasantoj kaj donintaj ne nur Dian benon. Ĉe multegaj homoj de pasintaj tempoj edukado estis suferado. Dum Mezepoko ja ekzistis amseruroj, ili nomiĝis ĉastzono.

Page 86: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

85

Geknaboj (al geonkloj): Kio estas…

Olga kaj Olaf: Ŝŝtt! La ponto subite aspektas angora… Forlasi la vivon, mallibera en kaĝo sur tiel vivanta pasloko… Terura spektaklo!

Cezaro: Alia mezepoka afero, multe pli konata, estis la brul-mortigo sur ŝtiparo, kiu fl amis ĉi tie en 1314, de la Majstroj de la Ordeno de la Templanoj. Tiu fama afero estis kaj politika, kaj religia, kaj ekonomia, kaj polica, kaj jura. Ĉio tio, jam antaŭ sep jarcentoj…

Olga: Ĉu ci sciis ĉion tion?

Olaf: Mi ĉiam opiniis, ke frenezas la parizanoj…

Gasparo: La omaro.

Teo: Se ni havus poŝtelefonon, ni tuj rigardus ĉion tion sur la ekrano…

Korina: Ĉu ci revidis Paskalea-n?

Teo: Ĝis nun, ne…

Cezaro: Jen geknaboj. Kion interesan sur la ponto vi vidis? (Teo kaj Korina staras senmove.) Oh! Ili aspektas, kvazaŭ ili estus vidintaj fantomon! Jes ja, ĉio ajn povas okazi sur tiu malnovega ponto, el kies pavimo eĥiĝas la paŝoj de plej multaj diversaj foraj homoj… Estas iom timige! Kaj kiu povas klarigi, kio estas ŝlosita de la seruroj? Kiu kapablas konstante prigardi sin de kio staras aŭ rampas malantaŭ sia dorso, kio ĝis nun silentis… Ĉu estas senmova metala statuo de la insulo? Ĉu estas la malferma faŭkego de krokodilo, de besto infan-vor-vola? Kiu scias? Kaj kiu kuraĝos kontraŭstari?

Olga: Bonvolu ne maltrankviligi la infanojn per fi feaj rakontoj pri infanvoremuloj kaj ĉesu kulpigi per la fi agoj de foraj prapatroj!

Page 87: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

86

Olaf: Tiaj malfreŝaj informoj misinstruas, kelkaj aferoj ne sciindas; estu pozitiva.

Cezaro: Mi ankaŭ ĉiĉeronas por instrui la geknabojn, ili bezonas scii, kio estas nevizitinda dum la periodo de turismo, kiu nomiĝas la vivo; infaneco iafoje daŭras pli ol la infanaĝo; blindulo ne vidas, tamen kapablas rigardi, kaj surdulo, kvankam ne aŭdsana, scipovas aŭskulti…

Gasparo: Trafe! Kaj mi mi permesas ankorao peti jom de MONO de la kara sed surdeta aoskultantaro… Ŝu vi avas moneroj? tjes devena lãndo ne gravas al mi…

Sceno 3

(Cezaro, Gasparo, Olga, Olaf, Teodoro, Korina, spektantoj foriras.)

Cezaro: La vizito pludaŭros ĉi tien, bonvolu sekvi. Rapidu mi petas, jam vesperiĝas.

(Cezaro signas al siaj sekvantoj, ke ili povas residiĝi en siajn fotelojn. Se “turistoj” restas sur la scenejo, ili estas intervjuataj de Cezaro por iom paroli pri si, pri Parizo, pri amo kaj pri kio imageble povas okazi poste…)

Gasparo (al turistoj): Ŝu vi avas moNO? Mi temas pri mono! (per PKL) “MO-NO”, ĉu vi ssijas? “MO-NO”, “O” estas sur mentOno… kaj la monero en la ĉapelo… La teatraĵo kostis jomete da “MO-NO”… kvankam ne mja kostumo, ja… Mi petas: elpu al la kultura vivo, elpu al la aktoroj, elpu al la krokodilo, elpu al la omaro… (al Olga) Ŝu vi avas moNO?

Olga: Aĥ! Vi! Fuŝisto, idisto…

Gasparo: Oh, SinjoriNO, vi ssijas, la akuzatiVO, sed li servas al neNJO, je la kap(h)aroj de Bofrõnto! Cetere, mi provas vivi mja viVO sen akuzi iu-ajn.

Page 88: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

87

Olga: Jen iom da mono, prenu; kaj mi petas, provu ne forgesi: en “mono” estas “No”, kiun vi ricevis…

Gasparo: Mi dankas vi-”No”…

Teo: Ni ne ŝtelis vian botelon de vino!… de fruktosuko! Ni ĵuras!

Korina: Nek la fromaĝon!

Gasparo (per normala elparolo): Konsentite, ili malaperis; kiel la akuzativoj. Ne jam estas la unuaj malaperintaj objektoj. Ne gravas. Gravas, geknaboj, provi resti lojala, lojala sen ke mallojaliĝu aliuloj. Nenial, neniam kaj neniel eblas bedaŭri, senesperi, elvojiĝi sur la Granda Ponto.

Korina: Kie? Ĉi ponto?

Gasparo: Legu “La vizio de Selio” de John Ellis.

Olaf: Vi ne estas malprovizita de fi lozofi o.

Gasparo: Mi utile praktikis malsaĝon, tia estis mia eduko. Nenia ombro sen lumo.

Olga (al geknaboj): Vi rajtas ankoraŭ ludi sur la ponto.

Teo: Ĉu ni rajtas foti?

Olga (donas al Teo la poŝtelefonon): Konsentite.

Gasparo: Sed, geknaBOJö, la foTOJö, tJO ne estAS la viVO! (Korina kaj Teo gaje forkuras.) Je la Zamaj ŝtrumpoj! Ha-ha-ha!

Page 89: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

88

Sceno 4

(Korina, Teodoro, Olga, Olaf, Paskalea.)

Korina: Ĉu ci komprenis, pri la Granda Ponto, sur kiu trapasadas multaj homoj?

Teo: Ne. Tamen, ŝajnas, ke homoj similas al pendseruroj, oni dependas unuj de la aliaj…

Korina: Ĉu oni amas la aliulojn?

Teo: Necese…

Korina: Ĉu amseruro komunikiĝas kun siaj najbaroj?

Teo: Ĉu ci ankoraŭ havas la amseruron de Paskalea?

Korina: Mi ĵetis ĝin en la riveron… Ne! Mi ŝercas!

Teo: Malamuze! Malfermu ĝin… neniu rigardas… mi fi lmas…

Korina (malfermas kaj krias, kvazaŭ trafi ta de elektra ŝoko): AH!

(Korina maltenas la seruron, kiu falas teren, ankaŭ Teo, pro emocio aŭ streĉa frapo de Korina, lasas la telefonon fali akven. La geonkloj alkuras.)

Olga: Korina! Teo! Ah! Kio okazis!

Korina: Mi sentis ŝokon en la koro!

Olga (kun Olaf karesas Korina-n): Trankviliĝu, estas fi nite!

Korina: Estis terure! Kia sensaco!

Page 90: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

89

Olaf: Estas fi nite, kaj ni ĉeestas…

Olga: Ci estas vivanta!

Paskalea (alkuris): Kio okazis?

Korina (voĉe kaj PKL-e): Ko-ro, ŝo-ko. (Ŝi montras la amseruron.)

Olaf: Kial la amseruro de Paskalea kuŝas sur la trotuaro?

Korina: Mi tuj refermis ĝin, ne tuŝu!

Olaf (prenas ĝin kaj sentas elektran ŝokon): Hu! Ŝargita ĝi restis!

Olga: Ciaj haroj ekstaris!

Olaf: Ŝia amo tutcerte estas elektra!

Olga: Ne mi estas la surdulino…

Paskalea: Mi estis serĉanta mian amseruron, kiam subite mi sentis, ke io nenormala estas okazanta. Ankaŭ mi sentis elektran ŝokon en la koro! (La poŝtelefono de Paskalea vibras.) Ha-lo! Karulo, ci sentis angoron… jes, io nenormala okazis… senstreĉiĝu, mi tuj pendigas nian amatestilon, mi senprokraste aĉetas trajnbileton, kaj morgaŭ matene ni nepre kunestu!

Olga: Okazis sufi ĉe da emocioj ĉi tie. Paskalea, fi rme alkroĉigu vian amseruron, kaj estu daŭre feliĉa kun via fi anĉo.

Olaf: Ke la “retrouvailles” estu ĝojegaj ĉe ambaŭ!

(Ili adiaŭe salutas.)

Page 91: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

90

Sceno 5

(Olga, Olaf, Teodoro, Korina.)

Olga: Ni foriru. Teo, redonu mian telefonon.

Teo: Uh… mi supozas… pro la elektra ŝoko de Korina, mi maltenis ĝin…

Olga: Kio okazis? Mi ne vidas ĝin! Kie ĝi estas?

Olaf: Nenie ĝi videblas… (rigardas Teo-n) tutcerte ĝi falis en la riveron.

Olga: Ho ve! Mia telefono!

Olaf: Tre domaĝe, ke ĉiuj tiuj nerefareblaj fotoj estas perditaj!

Korina: Ve! Niaj fotoj en la rivero!

Olaf: Bah, kiel dirus nia amiko: “La foTOJö, tJO ne estAS la viVO! Ho-ho-ho!”

Teo: Nun ni ludas spektaklon ĉe la fi ŝoj!

Olaf: Perditaj, jen la fotoj! Sed, antaŭ eliri, mi dezirus vidi la amseruron de viaj gepatroj; ĉu vi povas retrovi ĝin?

Geknaboj: Jes! Ĉi tien… Facile: ĝi estas tre malnova… Proksime de ĉi tie…

Olaf kaj Olga: Ĉi tie videblas nenia malnova pendseruro… Ne… Ĉu vi certas pri la loko?

Geknaboj: Jes! Precize ĉi tie! Mi rekonas la najbarajn amserurojn… Ĝi malrestis!

Page 92: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

91

Olga: Tre strange!

Olaf: Ferobjekto rusta, maljuna, knara ne povas tiel facile forkuri! Eĉ se supozeble ĝi iomete da vivo havas, eĉ se kelkaj ideoj agus en ĝi. Meĥanikaĵo ne povas liberigi sin, absolute ne… Aŭ se tiel estas, ju malpli da homa inteligenteco, ĉu des pli ĉe objektoj?

Teo: Memoru pri la fromaĝo kaj pri la botelo, kiuj malaperis…

Korina: Sinjoro Gasparo diris…

Olaf: Ke ne estas la unua fojo…

Olga: Kaj mia tute nova poŝtelefono estas perdita… kun mia retadresaro…

Olaf: Profi tos mi…

Korina: Ĉu eblas, ke, ĉar la telefono falis en akvon, tio forviŝis la fotojn…

Teo: Kaj malaperigis la objektojn fotitajn per ĝi ĉi tie…

Olga: Stranga ideo! Tio estus magio! Magio ne ekzistas…

Olaf: Tio ne povas okazi… Vi kvietiĝu nun, ludu kaj profi tu la lastan momenton de suno. (La geknaboj iom disiĝas de la geonkloj.)

Teo: Venu, Kornjo, rigardu: mi povas tuŝi ĉiujn amserurojn! Senriske! Ankaŭ ci povas, provu! (Korina, hezite, tuŝas unu seruron. Teo krias: ) FLAŜ’!

Korina (eksaltas pro timo): HO! Malamuze!

Olga (krias): Teo! Afable!

Page 93: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

92

Teo: Sekvu min, kaj prigardu pri la krokodiloj: unu bovino muĝas MU!…

Olaf (al Olga): La traŭmo ne estis tro grava! Ili puniĝis de sia malrespondeco; kia stulta ideo malfermi la amseruron de Paskalea!

Olga: Ja stulte, sed ne ekzistas magio, kaj ĝuste ĉi tial, malgraŭ tiu manko de respondeco, ili ne estas riproĉeblaj, kvankam riproĉindaj.

Teo: Unu seruro fuŝas FLAŜ’!

Korina: Du seruroj fuŝas FLAŜ’-FLAŜ’!…

Olga: Tio ne povis okazi, tamen okazis tio. Se reale agas ĉi tie paranormalaj fortoj, ĉiuj okazintaĵoj efektive sin sekvis tre logike…

Olaf: Jes, kaj ne plu restas eĉ unu ajn pruvo de ĉio, kio okazis… Decidite, mi neniam aĉetos poŝtelefonon, Gasparo pravas, “La telefoNO, tjo ne estaSö la viVO! Ho-ho-ho-ho! Je la Zama miro!”

Teo: Onklo, kio estas la bleko de krokodilo?

Olaf: KROK’! KROK’!

Olga: Nenia pruvo… escepte la amseruro de Paskalea…

Olaf: Mem provu, se vi intencas malfermi ĝin! Paskalea jam forestas! Cetere, Normandio atendas nin!

Olga: Bah… ni eliru nun… (Ŝi prenas manon de Olaf.) Ŝajnas, ke ankoraŭ restas iom da elektro en ciaj manoj, Olĉjo, kaj eblas, ke la magio ankoraŭ iomete plu efi kas…

Page 94: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

93

Korina: Onklino, kiam paĉjo kaj panjo aĉetis la malnovan seruron en brokantejo, ĉu ili reale ĝin savis de morto?

Olga: Hm… Kial ci supozas tion?

Korina: Eblas, ke la seruro al ni dankis?

Teo: Almenaŭ, nun ĝi ne plu rustiĝos.

Korina: Sed ne eblos redanki al ĝi…

Teo: Ĉu ni naskiĝis, ĉar paĉjo kaj panjo pendigis la amseruron ĉi tie?

Korina: Respondu, onklino?

Olaf: Uhf! Kaj mal-ve!

Olga: Hm… La amseruro ne estis la kialo de via nasko. Opinie de viaj gepatroj antaŭ dek jaroj, tiu seruro estis simbolo; ĝi apartenis nur al ili ambaŭ. Hodiaŭ ĝia malapero tute ne plu gravas, ĉar la amseruroj de Rikardo kaj Maria, jam de multaj jaroj, estas… Teo kaj Korina!

Olaf: Bonege!

Korina: Bonŝance, ke la telefono falis en akvon, verdire.

Teo, Olga kaj Olaf: Kial do?

Korina: Ĉar se ĝi estus falinta en faŭkon de krokodilo, ni ĉiuj estus voritaj!

Teo, Olga kaj Olaf: Ah… bonŝance! (Ili kisas ŝin.)

Page 95: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

94

Olga: Baldaŭ noktiĝos, eta princino, baldaŭ alvenos la lumigisto de la pontaj lanternoj, ek! Ni foriru antaŭ ol subiros la suno…

Korina: Rigardu , sinjoro Gasparo gestumas, li adiaŭas al ni!

Olga, Olaf, Teo, Korina (svingante manon): Adiaŭ! Ĝis revido! Ĝis baldaŭ, Granda Ponto! Ĝis tuj!

Olaf: Antaŭ ol reiri al la trajnostacio, ĉu ni sendu poŝtkarton al viaj gepatroj?

Olga: Teo, Korina, rapide trovu belan poŝtkarton…

Sceno 6

(Ĉiuj aktoroj, helpantoj kaj la spektantoj.)

(La aktoroj ĉiuj revenas kaj fi nsalutas kun la helpantoj de la spektaklo.)

(La aktoroj kaj spektantoj, fi ne, dancos grandan rondon en la teatro, kreos ĉenon, teksaĵon, kiel la reto de la amseruroj. Ili ankaŭ rajtos trinki vi… fruktosukon kaj manĝi fromaĝon…)

Page 96: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

95

Roman Dobrzyński

Maldikigi vortaregojn!

Altestimataj Moŝtoj, Membroj de Akademio de Esperanto.

Mi kuraĝas rememorigi la vortojn de nia Majstro, skribitajn al Nikolaj Borovko: Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj. Tiel Ludoviko Zamenhof komentis la malkovron de sia genia sistemo de la Esperanta vortfarado: Per prefi ksoj kaj sufi ksoj ĉiu povas el unu vorto formi aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni.

Altestimataj Akademianoj, vi scias, ke la Unua Libro entenis nur 900 radikvortojn. Kaj kio okazas nun? Rigardu! Jen abomena dikulo: «Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto»! La Majstro svenus, vidante tiun ĉi grasan ventregon, plenigitan per miloj kaj miloj da vortoj. Jam venis la tempo haltigi tiun ĉi katastrofan procedon. La aŭtoroj de la mastodonta PIV ne komprenas tion, kion Ludoviko Zamenhof inventis, kiam li estis nek Majstro, nek Varsovia Okulisto, sed lernanto de varsovia gimnazio. La PIV-metiistoj laboras inspirite de la satano mem. Ja ilian vortaregon eldonas SAT. Satano! Jen la vorto, kiu devas esti forviŝita por ĉiam el nia amata lingvo. Sed ne sufi ĉas, Samideanoj Akademianoj, neniigo de unu satano. Bonvolu lanĉi tutesperantujan kampanjon pri la mal grasigado de niaj vortaroj. Ĝi memkompreneble devas okazi en la plena respekto al «Fundamento de Esperanto».

En PIV troviĝas amaso de superfl uaj vortoj, kiujn oni povas mem derivi. Jen la forĵetenda ekzemplo: kukurbo. Ĉiu komenc-anto, eĉ tiu eterna, konas la vortojn kuko kaj urbo, do li povas mem krei la vorton kukurbo kaj ne bezonas serĉi ĝin en vortaroj. Same banano. Sufi ĉas koni la vorton bano, aldoni la sufi kson an, kaj jen la nutriva frukto – banano. Bastono. Tiun ĉi vorton ni respektu, ĉar uzis ĝin la Majstro mem en la Unua Libro: Mi ne scias, kie mi la sis mian bastonon… Ĝi restu plu en PIV kiel la sakrala vorto, sed kompense malaperu baso kaj tono, ĉar ili jam troviĝas en bastono. Ankaŭ superfl uas literaturo. Ne necesas esti membro de Esperanta Verkista Akademio, nek kandidato de la Esperanta Civito al Nobel-premio, por scii, ke literaturo estas turo, kiun

Page 97: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

96

konsistigas literoj. Ankaŭ for el PIV kulturo! Ja ĉiu scias, ke ĝi estas turo de… Nu? Ĉu vere bezonatas en PIV la vorto parlamento? Ne! Ĝi estas derivebla el la vortoj paro kaj lamento. (Speciale grava por Esperantistaj geedzaj paroj.)

Mi rememorigu la aksiomon de la Majstro, jam supre cititan: Ĉiu povas el unu vorto formi aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. Oni sciis pri tio antaŭ jarmiloj en Delfo: orakolo. En ĝi troviĝas kelkaj vortoj: ora kolo, kola oro, or-kolo, kol-oro ktp. Ankaŭ superfl uas la vortoj litovo kaj litovino. Oni povas ilin formi per la kunmeto de ĝenerale konataj vortoj: lito, ovo, vino. Mian proponon de ilia forstreko pravigas la epitafo, kiun mi trovis sur tombo en la Esperantista Panteono.

Tie ĉi kuŝas homo post ĝua vivofi no. Li drinkis en lito vinon,

Kisante litovinon.

Pro la dikeco de PIV aparte kulpas poloj. Rigardu, kiom multe da ili invadis ĝin: ampolo, metropolo, popolo, polaro, poligamio, pola r izo, poluro, polucio, Liverpolo kaj eĉ Marko Polo, kiu tute ne konis la polan lingvon, sed nur la provencan dialekton de JoMo. Tiuj ĉi vortoj for! Sufi ĉas nur unu polo, kiu en la duobla rolo de prefi kso aŭ sufi kso povas produkti – laŭ la genia modelo de la Zamenhofa vortfarado – tiajn vortojn kiel mono-polo aŭ pol-trono kaj ĉiujn aliajn supre cititajn. Ankaŭ ne bezonatas katalunoj, ĉar formas ilin la vortoj kato kaj luno. Parenteze kataluno konfuzas la semantikan klarecon de nia lingvo, pri kiu ni fi eras. Kiam mi foje demandis unu Che-metodan instruiston pri la signifo de tiu ĉi vorto, li respondis, ke tio povas esti luno, kiu en la monato marto lumigas tegmentojn al enamiĝintaj katoj.

Do, Estimataj Akademianoj, mi kredas persvadi vin, ke la misio maldikigi PIV-on devigas elimini ne nur kata-lunojn, sed ĉiujn katvortojn: katafalko, katapulto, katarakto, kataro, katoliko, katastrofo, advokato, dukato, merkato, predikato ktp. Cetere ni ne bezonas en Esperantujo katastrofon, nek katafalkon. Forĵetante el niaj vortaroj katafalkon, ni ne nur kontribuos la maldikiĝon de niaj vortaroj, sed samtempe savos niajn katojn kontraŭ la rabemaj falkoj. Eĉ tiu ĉi monologo estas peko kontraŭ la Majstro, kiu cedis

Page 98: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

97

ĉiujn personajn rajtojn al sia verko jam en la Unua Libro. Dume rigardu mem, kiom multe da mono-vortoj ŝarĝas PIV-on.

Malpravas Esperantaj poetoj, kiuj militas kontraŭ la mal-vortoj. Ili ne komprenas, ke la prefi kso mal estas la plej grava kuracilo kontraŭ la senbrida obeziĝo de niaj vortaroj. Kiom da papero kaj arboj estus ŝparitaj, se Vi, Estimataj Akademianoj, forigus vortojn facile anstataŭeblajn per la uzo de la prefi kso mal. En PIV troviĝas vortoj, mi diru – malaromaj: feki, pisi. Oni povas laŭ la reguloj de la Esperanta vortfarado esprimi la saman sencon elegante: malmanĝi, maldrinki. La respektivajn organojn oni nomu malmanĝilo, maldrinkilo, kaj lokojn – malmanĝejo, maldrinkejo. Ankaŭ la prefi kso bo- ne estas sufi ĉe ekspluatata. Oni diras mallonge: bofrato, bopatro ktp. Tute same oni povas uzi la prefi kson bo- por anstataŭigi la longan esprimon amoranto de mia edzino per la mallonga boedzo.

Je la fi no mi volas tuŝi alian delikatan aspekton de nia lingvo, nome la maldecajn vortojn. Temas ne nur pri la vulgara vorto fi ko, sed ankaŭ pri ĝiaj multaj derivaĵoj: amplifi ko, grafi ko, gratifi ko, klasifi ko, trafi ko, mistifi ko ktp. Tiujn vortojn oni devas senkompate sarki el PIV. Ili estas malakcepteblaj por ni, intern-ide-uloj, kiuj kolektiĝas sub la sankta signo de l’espero kaj celas la sanktan harmonion. Ne eblas harmoniigi la sanktecon kun vul-gareco. La malaperigo de ĉiuj fi (k)vortoj konsiderinde akcelos la fi nan venkon super la abomene obezaj vortaregoj.

Altestimataj Moŝtoj, Membroj de Akademio de Esperanto, atendas Vin granda laboro. Obstine antaŭen! Se vi pacience eltenos, nepoj vin benos, la nepoj kun magraj vortaroj, kiuj estos frukto de viaj forstrekaj faroj.

Page 99: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

98

Suso Moinhos

Kodado en “La kato en la sako” de Mason Stuttard

EnkondukoMason Stuttard (1903–1983) estas ĉefe konata pro sia lernolibro por anglalingvanoj, sed li verkis ankaŭ novelaron, ne tre atentitan: La virineto en bluo kaj aliaj rakontoj (1946). En ĝi aperas la ero “La kato en la sako”, kiun mi analizos tra prismo, kiu enkadriĝas en la t.n. kviraj studoj (angle queer studies). Mia celo estas ĵeti lumon sur ankoraŭ ne tre esploritan kampon de la esperanta beletro. Samtempe kun tio, sin trudas ankaŭ esplorado pri la vivo de la aŭtoro, ĉar pri li mankas informoj en fakaj libroj kaj en interreto. En la paĝaro de la Biblioteko Butler legeblas: “Do ankoraŭ mankas, ke iu kompletigu la biografi on de 1903 ĝis 1945; kaj precipe respondi kial li iris al Jugoslavio. Mi lasas al aliaj kolegoj tiun detektivadon” (Mason Stuttard [rete]).

1. La aŭtoro kaj la verkoMason Stuttard naskiĝis la 30an de januaro 1903 en Burnley (General Register Offi ce [GRO] 1983, National Register [NR] 1939), urbo en Lancashire, centra Anglio, kun teksejoj fonditaj dum la industria revolucio. Li estis fi lo de John Stuttard kaj Sarah Ann Stuttard, naskita Whitaker en 1862 (NR 1939), kiuj edziĝis en 1893 kaj havis kvin fi lojn, el kiuj unu forpasis. La geedzoj separiĝis, kiam Mason estis ankoraŭ malgranda infano, kaj sekve la kvar fratoj (Ben, Hartley, Harry kaj la eta Mason) ekloĝis kun la patrino en la n-ro 18 de la strato Nelson en Briercliffe, Burnley. Ĉiuj eklaboris tre junaj en la lokaj teksejoj. Krome, la familio gastigis Joseph Stanworth, maljunan blindan onklon patrinfl ankan (GRO 1911).

Malgraŭ liaj malmultaj studoj, Mason ŝatis lerni lingvojn, kaj kiel adolto scipovis ĉirkaŭ dek aŭ dek du.

Li estis vicprezidanto de la Laborpartio en la paroko Briercliffe, kaj ankaŭ li laboris kiel teksisto, precize en la fi rmao Frank Atkinson Ltd., situanta en la vilaĝo Harle Syke (BE 1952). Li edziĝis al Mary

Page 100: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

99

Alice Stuttard (naskita Stead, el Preston, Lancashire, 19.03.1901–1999) en 1919, en tiam ekzistanta metodista kapelo en Burnley, kaj la sekvan jaron la paro ricevis fi linon, Mae, kiu forpasis sesjara en marto 1927 (Lancashire OnLine Parish Clerks [rete]).

Jam en 1926 li gvidis Esperanto-kurson en sia urbo, kiel preparo por partoprenontoj de la tiujara Universala Kongreso en Edinburgo (BE 1926), kaj en 1927 li plej sukcese ekzameniĝis por ricevi diplomon de instruisto de Esperanto (BE 1927). Li vizitis la Universalan Kongreson en Antverpeno en 1928, kaj du jarojn poste li prelegis pri tio en sia urbo (BE 1930).

En 1936 la sidejo de la Internacia Esperanto-Ligo translokiĝis en la vilaĝon Heronsgate, en Rickmansworth (kiu plu estis la centra ofi cejo post la unuiĝo de tiu organizo kun UEA). Stuttard laboris tie kaj redaktis la revuon Esperanto (BEN 1954) en 1940–1947 kun C. C. Goldsmith kaj en 1947–1954 kun Hans Jakob (Steele 2005). En la revuo aperis liaj recenzoj de novaj publikaĵoj. De 1946 ĝis 1951 li vojaĝis kiel gastpreleganto en Nederlando, Belgio, Francio kaj Germanio (CAT 1958). Li estis unu el la kvar ricevintoj de la premio Buchanan de 1946–1947 (Tellier 2013).

Mason kaj lia edzino translokiĝis al Blackpool, kie li plu prelegis pri la internacia lingvo. En la registro de septembro 1939, simila al censo kaj uzita por krei identigajn kartojn kaj porci-kajerojn dum la mondmilito, la geedzoj kune kun la patrino de Mason aperas jam en tiu urbo, precize en la n-ro 79 de Marton Drive (NR 1939). Laŭ la sama fonto, Mason laboras kiel “ŝu-riparisto, ellaboristo, fakulo pri piedoj”, dum Mary Alice estas “dommastrino, nepagita”. En Blackpool ili ricevis fi lon: Roy, kiu naskiĝis en 07.01.1939 (GRO 1939) kaj forpasis nur trijara en 1943, en la ĉemara Poole, en Dorset (GRO 1943).

De 1951 Stuttard funkciis kiel konstanta kongresa sekretario de UEA, kio igis lin longe loĝi en la landoj, kie oni preparis Universalan Kongreson (dek monatojn laŭ BEN 1954), kaj kunveni kun gravaj politikistoj, kiel Vladimir Bakarić en Zagrebo, en 1952 (Bildarchiv Austria [rete]). Dum la Universala Kongreso en Bolonjo, en 1955, li kunordigis la teatro-revuon (Minnaja kaj Silfer: 361, 589); tiun jaron li demisiis, kaj lian lokon okupis Gian Carlo Fighiera.

Stuttard abunde tradukis prozajn verkojn, interalie biografi on de Tito (1954), en nur 32 tagoj; poste la mareŝalo akceptis lin kaj aliajn esperantistojn en la Blanka Palaco dum unuhora aŭdienco

Page 101: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

100

(BEN 1954). Lia plej konata traduko estas Morto de trajno (1948). Tamen li famiĝis precipe dank’ al la lernolibro por anglalingvanoj The Esperanto Teacher, plurfoje eldonita (Stuttard 1952). Li ankaŭ provlegis verkojn de aliaj aŭtoroj (Hernández 1953). Reveninte en Anglion, li laboris kiel asista komisiito de la Nacia Ŝparkaso, unue en la distrikto Bury kaj de 1958 en la distriktoj Blackburn kaj Burnley. Dum tiu tempo li dufoje parolis pri siaj vojaĝoj por la radiostacio BBC (Quis 1958, CAT 1958). Lia forpaso okazis la 1an de majo 1983 en Blackpool (GRO 1983, Pleadin 2006).

En 1946 aperis lia originalo La virineto en bluo kaj aliaj rakontoj (Stuttard 1946), en la kolekto Epoko de la eldonejo The Esperanto Publishing Co. Ĝi estis represita ĉe Artur E. Iltis en 1983, tuj post la forpaso de la aŭtoro.

Unu el ĝiaj dek tri rakontoj, “La kato en la sako”, reaperis en antologio redaktita de Vilmos Benczik, kiu ricevis la saman titolon (Benczik 1980). Ĝi temas pri tri junaj anglaj maristoj, kiuj provas kontrabandi skatolojn da cigaroj. Ĉe la elirejo de la dokoj policano volas kontroli la grandan sakon, kiun unu el ili kunportas. Tamen interne estas la kato de la ŝipo, kiu elsaltas kaj revenas al sia hejmo. Fine ankaŭ la maristo reiras al la ŝipo kaj ŝajnigas, ke li rekaptis la katon kaj ensakigis ĝin, sed verdire li kunportas la kontrabandatajn cigarojn. La policano iom kontraŭvole tralasas ilin. Nekonato sin proponas por veturigi ilin al stacidomo.

2. La ŝipo kiel heterotopioLa unua sceno de la rakonto okazas en kajuto, kie situas la tri junuloj. Elŝipiĝinte, ili ankoraŭ ne troviĝas plene en la ordinara socio, sed devas trairi mezan spacon, ankaŭ kun apartaj trajtoj: la dokon. En ĝi forestas hom- kaj aŭto-svarmo, kaj ajna ornamaĵo – temas pri areo kun tre specifa celo, kiu unufl anke baras al la ŝipanoj la eliradon en la normalan mondon, kaj alifl anke preparas ilin por la surteraj homaj aktivaĵoj. Fine de la rakonto la tri roluloj envenas en la urbon kaj enaŭtiĝas. Tamen kio aparta permesas, ke ili kondutu laŭplaĉe, senĝene en la ŝipo? Por Foucault (1994) ŝipoj estas la ĉefa heterotopio, nome spaco kun aliaj, propraj reguloj. Pri la ŝipoj li asertas:

Page 102: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

101

[…] ŝipo estas fl osanta spacero, senloka loko, vivanta per si mem, enfermita, kaj samtempe aperta al la mara infi nito, kiu de haveno al haveno, de bordo al bordo, de bordelo al bordelo iras al kolonioj por serĉi la plej valorajn trezorojn el iliaj ĝardenoj, jen vi scias kial ŝipo estis por nia civilizo, de la 16a jc. ĝis hodiaŭ, samtempe ne nur la plej granda ekonomia disvolvilo (ne pri tio mi parolas hodiaŭ), sed la plej granda imag-rezervujo.

Foucault listigis regulojn proprajn al heterotopioj. La tria regulo estas ilia kapablo kunmeti, en unu saman spacon, aliajn spacojn reciproke nekunigeblajn. La kajuto en la rakonto ebligas al la tri viroj konduti laŭ kontraŭnormaj reguloj, ne nur per la kontrabandataj varoj, sed ankaŭ per siaj malstriktaj sintenoj kaj kondutoj. Temas pri spaco, kie la tempo tranĉiĝas aŭ, pli bone, nuliĝas (kvara regulo), kvazaŭ ili restus por ĉiam junaj kaj blondaj en sia juvelujo. Tuj ĉe la komenco estas la sola indiko pri la tempo en tiu parto de la rakonto; ĝi montriĝas svaga, ampleksa: “Dum longa tempo regis en la kajuto tomba silento”. Cetere, la kajuto estas enfermita loko ene de pli granda, ankaŭ fermita spaco (ĉar izolita en la maro): la ŝipo. Kaj ŝipo, same kiel insulo, estas memstara komunumo, sed ankaŭ ekstermonda spaco por alieco (Del Valle 2014). Fine, laŭ la kvina regulo, la prezentita spaco, kie kunestas la tri junuloj, estas kompensa heterotopio; la ŝipo (kaj la kajuto en ĝi) ebligas la kreon de aparta mondo, kie ne regas la subpremaj reguloj de ekstero, kaj tial ĝi fariĝas kritiko de la ordinara mondo, de ties malperfekteco kaj hipokrito. Alivorte, en la rakonto de Stuttard funkcias la sama mekanismo, kiun Doron (2016) priskribis por la romano Billy Budd de Herman Melville:

ĉar traoceanaj ŝipoj estis tute aŭtonomaj aferoj kaj ne estis plene regitaj de la viktoriaj sociaj normoj, la limigita spaco sur ŝipo ofte akceptas tolerajn sintenojn rilate samseksamajn dezirojn kaj sekskuniĝon inter maristoj.

Page 103: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

102

3. Maristoj kaj muskoloj kiel gejaj ikonojPost mallonga enkonduko la rakontanto priskribas la tri ĉefrolulojn, ĉiun per aparta paragrafo. La maristoj estas esence similaj laŭ trajtoj kaj sinteno. Tiu eksterordinare longa spaco dediĉita al la aspekto kaj dispozicio de la korpoj de la protagonistoj aperas en mallonga rakonto, subĝenro, en kiu priskriboj estas multe malpli gravaj ol la elmontrataj agoj aŭ okazaĵoj. Tamen jam en la komenco prezentiĝas la ŝlosilo por interpreti la tekston, kaj por pli granda efi ko, la nomoj de la protagonistoj ankoraŭ ne estas menciitaj, kun la celo eviti negravajn informojn, kiuj povus distri la leganton. La tuta atento centriĝas sur la korpoj kaj iliaj teniĝoj. Tiuj estas klare markitaj de seksa karaktero; la unua maristo aperas diskrure sidanta sur seĝo, la dua kuŝas sur lito, kaj la tria balanciĝas per movo kopul-simila: “La seĝo estis malantaŭen ŝovita tiel ke ĝi staris sur la du malantaŭaj piedoj, kaj la junulo sin svingis tien kaj reen per simpla fl eksado kaj malfl eksado de la genuoj”. La samtempe streĉan kaj serenan atmosferon montras la aserto, ke “Ŝajnis iafoje, ke li tute renversiĝos; tamen per bela kalkulo de distanco li ĉiufoje sukcesis teni sian ekvilibron”. Krome, ĉiuj tri estas en negliĝo, kio substrekas la erotan karakteron de la sceno.

Ne nur la “kalkulo de distanco” estas “bela”, sed ankaŭ la mar-istoj mem. Pri la unua la rakontanto diras al ni, ke “Li estis maldika, tamen grandosta, kaj kredeble altstatura ĉar li havis tre longajn krurojn. Lia vizaĝo estis lentughava kaj super ĝi abundis fajre ruĝaj haroj”. La dua montriĝas tiel: “Li havis brunajn buklajn harojn kaj malgrasan vizaĝon, kiu bruniĝis de suno kaj vento. […] la muskoloj de la nudaj brakoj elstaris, montrante la latentan forton, kiu tie sidas”. Laste, pri la tria maristo ni legas: “Li havis plaĉan vizaĝon, rondan, ruĝetan, kaj bluajn okulojn. Liaj blondaj haroj estas zorge brositaj”. La tri junuloj aspektas allogaj kaj fortikaj, kaj poste elŝipiĝas “nete vestitaj, kun ŝuoj spegulece brilaj kaj kun ĉapeloj malantaŭen ŝovitaj sur la kapoj”. Antaŭ la leganto sterniĝas panoramo de hipermaskla loko, kie tri junaj viroj montriĝas per erotizitaj korpoj.

La mito de la samseksama maristo (ofte ankaŭ muskola) estas forte enradikiĝinta en la geja kulturo. En Usono tiu elemento fi nkonturiĝis danke al la apero en 1952 de la revuo Physique Pictorial de la losanĝelesa fotisto Bob Mizer. Krome, en 1952 aperis en Ĉikago simila, kvankam malpli pretenda revuo: Tomorrow’s Man.

Page 104: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

103

La temo estis ankaŭ traktita de pentristoj kaj desegnistoj, kies verkoj videblis en la paĝoj de la revuo: Spartacus, Etienne k.a. (Taschen, 1997). Artistoj kiel Nichol (Tom Nicholl) abunde fotis fortikajn maristojn en magra vestoprovizo, kaj unu el la plej konataj gej-erotaj desegnistoj, Tom of Finland (Touko Laaksonen, 1920–1991), vaste kontribuis al la disvastigo de la mito de la muskola, seksopreta maristo kun striktaj vestoj kaj ŝvelaj cicoj (Hooven, III, 2002).

La mito internaciiĝis en la okcidenta geja kulturo laŭlonge de la sekvaj jardekoj kaj daŭris ĝis hodiaŭ. Ekde la sepdekaj jaroj la fotistoj Pierre et Gilles elektis ĝin kiel sian ĉefan temon, same kiel la desegnisto kaj parfumisto Jean-Paul Gaultier (aparte infl uaj estas liaj reklamoj pri la parfumo Le Mâle, de 1995 ĝis nun). Lige kun tio Tran (2013) substrekas, ke pluraj aŭtoroj mencias la signifan rolon de la marista mito en la geja ikonografi o. Allan Berube, citita de Burton kaj Harding (2013), asertas, ke en la geja komunumo maristoj havas la reputacion, ke ili estas plej alireblaj kaj malfermaj al pli vasta gamo da seksaj aktivaĵoj kaj spertoj. Tiaspecaj modelaj ikonoj masklaj, kiel la maristo, estas tradicie asociitaj al aliseksamo kaj senas je la stigmato ligita kun inecaj gejoj; per ilia ekzisto, vera rezistejo, la nocioj pri malsupereco de gejoj kaj samtempa heteronorma1 supero de aliseksamuloj estas defi ataj, re-alproprigataj aŭ eĉ renversataj (Sonnekus 2009).

Ekzistas antaŭaj ekzemploj de la sama tradicio en literaturo, ekzemple la supre menciita Billy Budd, maristo (Billy Budd, Sailor, 1924) de Herman Melville, sur kiu baziĝis Querelle el Brest (Querelle de Brest, 1947) de Jean Genet. Ĉi lasta romano inspiris la fi lmon Querelle (1982) de Rainer Werner Fassbinder, kiu baldaŭ post ĝia apero fariĝis kulto-verko por la geja kulturo. Kiel precedenco menciindas i.a. la romano La bona kreolo (Bom-crioulo, 1895) de la brazilano Adolfo Caminha.

Tamen la protagonistoj de “La virineto en bluo” estas nova specio de maristoj, aperinta post la dua mondmilito: “Jen bela maniero trakti tiun, kiu servas la patrolandon”, defi e asertas unu el ili al la policisto. Nenio peka aŭ kulpa troveblas en ili, kaj ili fi ere paradas sur la kajo. Ili ne submetiĝas al la leĝoj, sed intence ignoras ilin; tiel la sukcesa supero de la polica kontrolo estas metaforo de iliaj personoj: ne nur tabako, sed ankaŭ iliaj vivoj estas kontrabanditaj,

1 Aliseksamisma.

Page 105: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

104

defi ante la ŝtatan subpreman politikon, kiu en Britio ĝis 1967 ne laŭleĝigis samseksajn seksrilatojn.

Kune kun kelkaj trajtoj tradicie atribuitaj al virinoj (kaj neniel al maristoj: “liaj longaj haroj estis zorge brositaj”) kaj tial agantaj kontrapunkte, la tri ĉefroluloj montriĝas al ni kun muskolaj korpoj, harditaj en ŝiplaboroj. Jam en 1891, en la portugala romano O Barão de Lavos (La Barono de Lavos) de Abel Botelho, unu el la samseksamaj protagonistoj postsekvas “virojn muskolajn kaj fortajn, korpostrukturojn fortikajn kaj povoplenajn, kiel maristoj, militistoj kaj kaleŝistoj” (Botelho 1898, la traduko estas mia). Ekzercita, muskola korpo, montras deziron triumfi en sekso kaj sano (Llamas kaj Vidarte 2000: 59), kio estas aparte signifa en postmilita kunteksto, kiel tiu de “La kato en la sako”. Alifl anke, meze de la pasinta jarcento, kiam Stuttard verkis la novelon, muskola korpo ne plu montris apartenon al la laborista socia klaso. Sporto estis jam sufi ĉe disvolviĝinta, kaj post la milito ekzercado, kie muskola hipertrofi o ludis ĉefan rolon, komencis etendiĝi: en 1940 okazis en Usono la unua moderna korpokulturista konkurado, “Mr. America”, kaj en 1950 NABBA (Nacia Amatora Korpokulturista Asocio) fondiĝis en Britio (Robson 2014). Do libera de sociklasaj konotacioj, kaj sine de socio serĉanta ekonomian prosperon, muskol-disvolviĝo povis plifortigi siajn asociojn en la kampo de la vira belo.

Grandaj muskoloj povas kaŝi minoritatajn seksaltirojn. Kiel simbolo de vireco, ili povas estigi supozon pri aliseksamo (Llamas kaj Vidarte 2000: 65). Tamen en “La kato en la sako” ni renkontas tri junajn virojn, kiuj, post longa marvojaĝo, aperas en malstreĉaj teniĝoj kaj, kontraŭ espereblaj konjektoj, ne montras ajnan emon al virinoj. Fakte, virinoj aŭ aludoj al ili tute forestas en la rakonto. La sola intereso de la tri protagonistoj estas transpasi la alinormajn, heterotopiajn ŝipon kaj kajon kaj aliri la ordinaran mondon.

4. Cigaroj, cigaredojFumado ludas gravan rolon laŭlonge de la tuta rakonto. Tamen la uzo de cigaroj aŭ cigaredoj, efektiva aŭ proponita, aperas nur en la komenco kaj en la fi no, kaj tio donas rondan karakteron al la teksto. Kvankam de la 19a jc. oni asocias al tabako konceptojn kiel efemereco de plezuro kaj de la vivo, ĝi pli kaj pli montriĝis kiel seksa metaforo, en kiu la cigar(ed)o egalas penison (Rodríguez Díaz

Page 106: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

105

2012). Kaj kvankam ne ĉiam tiu simbola asocio estas konstatebla, ĉar simboloj akiras signifon laŭ la kunteksto, en kiu ili estas uzataj, en la rakonto de ĉi studo cigar(ed)oj montriĝas kiel projekcio de korpoparto de la maristoj sur objektoj de la mondo (Barry 2001), aŭ, per metonimio, de iliaj sekse markitaj korpoj.

“Tabakfumo ŝvebis ĉie” estas la dua frazo de la rakonto. Nur pri la du unuaj maristoj la rakontanto diras, ke ili fumas cigaredojn. La kontakto kun lipoj estas dufoje montrita, aldonante plian elementon kun erotika nuanco: “Li tenis la cigaredon inter la lipoj kaj nerve ĝin rulis de unu buŝangulo al la alia, intertempe elblovante la fumon tra la naztruoj” kaj “La cigaredo de tiu junulo sur la kuŝejo forbrulis ĝis la lipoj”.

Kiam leviĝas la problemo, kiel eliri el la ŝipa heterotopio kaj el ĝia etendiĝo (la dokejo, kie policistoj “priserĉas ĉiun eliranton”), la diskuto de la roluloj verdire temas pri ilia aliro al la postmilita mondo kiel individuoj sekse markitaj, kun seksa orientiĝo kontraŭa al la heteronorma ordo. Alivorte, ili provas supervivi kiel minacita specio en alia ekosistemo (Llamas kaj Vidarte 2000: 25). La trompo al la leĝo, metonimita de policano, okazas danke al artifi ko: la tri roluloj, anstataŭ iliaj ŝatataj cigaroj (kiuj ne plu estas la etaj cigaredoj de la komenco, do la simbolo submetiĝas al gradacio), prezentas katon, kiu en pluraj lingvoj (ankaŭ en la angla, kiun ili supozeble parolas: pussy) simbolas vulvon. La kato-vulvo, prezentita kiel falsa atestilo pri konformeco de la maristoj kun la ekstera socio, ebligas al ili transiri la pordegon.

Se konsideri ĉion ĝis nun diritan, la lasta paragrafo entenas seksan proponon al la nekonato, kiu bonvole helpis ilin kaj veturigis for de la dokoj: “Sinjoro, mi ne konas vin, sed vi estas bonegulo. Mi tre dankas vin. Ĉu vi prenos cigaron?” Laŭ legado sub kvira prismo, evidentiĝas reciproka rekono (kiel apartenantoj al grupo de disidentaj seksaj orientiĝoj) inter la tri maristoj kaj la nekonato, kies helpo probable ne estas seninteresa.

5. KonkludojSame kiel la apero de ĵargono, privata lingvaĵo por interkompren-iĝo inter gejoj, kapabla transdoni realaĵojn, situaciojn, viverojn sen la sarkasmo kaj primoko de la heteronorma socio (Llamas kaj

Page 107: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

106

Vidarte 2000: 76), ankaŭ en literaturo troveblas ekzemploj de kod-ado destinita al interpretado de geja legantaro, tiel ebligante duan legadon. La rakonto “La kato en la sako” sin turnas al viraj gejaj legantoj per diversaj strategioj: erotigo de la vira korpo, kiu sin elmontras en seksaj teniĝoj kaj en situacioj kaj kuntekstoj, kie virinoj forestas; la uzo de geja ikonografi o, precize de maristoj; kaj tiu de geje kodita polisemio, kiu malfermas la tekston al pluraj interpretoj, kaj por inicitoj kaj por la ĝenerala publiko (Tran 2013). Tiu aparta maniero prezenti tekston, kiu cetere devas sin teni kohera, t.e. en ĝi la diversaj elementoj devas rilati al la ceteraj, al la kunteksto, por ricevi sian signifon, konsistigas embrion de tio, kiun Genette (1972) nomis politika rakontado. Temas pri la formulado, multfoje en implicita formo, de kolektivaj idealoj, ĉi-kaze de la naskiĝanta politika konscio de la geja komunumo, kiu fi ne kristaliĝis en la 70aj jaroj.

Bibliografi o:Barry, Virginia C. 2001: Freud and Symbolism: Or How a Cigar

Became More Than Just a Cigar. En: Winer, Jerome A. kaj Anderson, James W. (ed.): The Annual of Psychoanalysis, v. 29: Sigmund Freud and His Impact on the Modern World. Hillsdale / London: The Analytic Press. 51-65.

BE 1926: Burnley Express, 17an de aprilo 1926. 2.— 1927: Examination success. En: Burnley Express, 17an de

septembro 1927. 7. — 1930: Burnley Express, 15an de februaro 1930. 8.— 1952: From Harle Syke to world capitals. En: Burnley Express,

3an de decembro 1952. 5.BEN 1954: Ex-weaver is a leader of world’s Esperantists. Back

in visit to home-town. En: Burnley Express and News, 11an de septembro 1954. 3.

Benczik (red) 1980: La kato en la sako. Budapest: Tankönyvkiadó. 48-57

Bildarchiv Austria http://www.bildarchivaustria.at/Pages/ImageDetail.aspx?p_iBildID =12885101

Botelho, Abel 1898: O Barão de Lavos. Porto: Livraria Chardon. 493.

Page 108: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

107

Lancashire OnLine Parish Clerks: Burials at Wheatley Lane Inghamite in the Parish of Fence in Pendle. Burials recorded in the register for 1911-2002. Burials for 1927-1942. En: www.lan-opc.org.uk/Fence-in-Pendle/inghamite/burials_1927-1942.html

Burton, Emily, kaj Harding, Bob 2013: Hello Sailor! Canada: Gay, Lesbian and Transgendered Seafarers. Province of Nova Scotia, Maritime Museum of the Atlantic. 6.

CAT 1958: Author who met Tito is new savings chief. En: Clitheroe Advertiser & Times, la 10an de Oktobro 1958. 3.

Del Valle, Luis A 2014: A través del gran límite. Heterotopias urbanas, cine y literatura . En: Anales del IAA, vol. 44, n-ro 1. Buenos Aires: Universidad de Buenos Aires. Legebla ankaŭ en: http://www.iaa.fadu.uba.ar/ojs/index.php/anales/ article/download/131/119.

Doron, Itai 2016: Tinker, soldier, sailor, thief: The visual representations and appropriations of the male sexual outlaw as a gay fantasy fi gure in the Arts and in fashion imagery. En: Critical Studies in Men’s Fashion, 3 (2). 79-93. Ankaŭ legebla en: http://ualresearchonline.arts.ac.uk/10375/

Foucault, Michel 1994: Des espaces autres. En: Dits et écrits. 1954-1988. IV, 1980-1988. Paris: Gallimard. 752-762.

Genette, Gérard 1972: La escritura liberadora: lo verosímil en la “Jerusalén Liberada” del Tasso. Kolekto Comunicaciones. Bonaero: Tiempo Contemporáneo. 2a eld. 33.

General Register Offi ce [GRO] 1911: Census of England and Wales, 1911. Briercliffe, Burnley. Formularo n-ro 42.

— 1949: Births Registered in January, February and March, 1939. 372.— 1943: Deaths Registered in October, November and December, 1943.

361.— 1983: Deaths Registered in April May June 1983. 832Hernández, Luis 1953: Ricevitaj libroj. La alaska stafeto kaj

Kaptitoj de la Glacirokoj. En: Boletín. Jaro VI, n-ro 54, junio 1953. 495

Hooven, III, F. Valentine 2002: Beefcake. The Muscle Magazines of America 1950-1970. Köln: Taschen.

Llamas, Ricardo, kaj Vidarte, Francisco Javier 2000: Homografías. Madrid: Espasa Calpe.

Mason Stuttard, en: Bonvenon al la Biblioteko Butler https://biblbut.wordpress.com/kio-estas-kie/la-britaj-esperantistoj/mason- stuttard/

Page 109: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

108

Minnaja, Carlo, kaj Silfer, Giorgio 2015: Historio de la esperanta literaturo. La Chaux-de-Fonds: lf-koop.

National Register [NR] 1939: Registration District and Sub-district 477-2, formularo n-ro 2.

Pleadin, Josip 2006: Stuttard, Mason. En: Ordeno de Verda Plumo. Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj. Ðurđevac: Grafokom. 219.

Quis 1958: In and Out and Round About. En: Clitheroe Advertiser & Times, 21an de oktobro 1958. 2.

Robson, David: A History Lesson in Bodybuilding. En: www.bodybuilding.com/fun/ drobson61.htm.

Rodríguez Díaz, Susana 2012: El tabaco como símbolo de placer y peligro: de la publicidad atrayente a la propaganda disuasoria. En: Intersticios. Revista sociológica de pensamiento crítico, vol. 6 (2). www.intersticios.es/ article/view/10443/

Sonnekus, Theo 2009: Macho men and the queer imaginary: A critique of selected gay ‘colonial’ representations of homomasculinity. En: de arte, n-ro 80, 37-53.

Steele, Katarína 2005: Pri nia revuo kun ĝia redaktoro. En: Esperanto 1182 (6) junio. 129.

Stuttard, Mason 1946: La virineto en bluo kaj aliaj rakontoj. Heronsgate: The Esperanto Publishing Co.

— 1952: The Esperanto Teacher. A Text-book of the International Language with Special Emphasis on the Needs of the Non-Grammarian and Student. Edinburgh / London: Thomas Nelson and Sons, Ltd.

Taschen (eldonejo) 1997: Some male nudes. 30 postcards. Köln: Taschen.

Tellier, Angela 2013: Dr John Buchanan: an Esperanto legacy to the University of Liverpool. En: www.esperantoresearch.org.uk/sites/

Tran, Brian 2013: The Visual Semiotics of Fragrance Branding: Exploring Jean Paul Gaultier’s “Le Male”. [Magistriĝa referaĵo]. Toronto: Ryerson University.

Page 110: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

109

Suso Moinhos

Stereotipaj komparoj en Esperanto

EnkondukoLa stereotipaj komparoj (Fiedler 2014, Pamies 2005), komparaj frazeologiaĵoj (Fiedler 2002) aŭ fi ksaj komparoj konsistigas parton de la frazeologio de ĉiu lingvo. La studo de la stereotipaj komparoj (SK) evidentiĝas grava ĉefe por praktikaj celoj, kiel instruado de lingvoj en superaj niveloj (C1 kaj C2 de KER), ellaborado de dulingvaj kaj unulingvaj vortaroj kaj tradukado, ĉefe de literaturaj tekstoj.

En ĉi tiu laboraĵo mi studos la SK en Esperanto el diversaj vid-punktoj. Tiucele mi unue ellaboris korpuson, kiu ne celas esti kompleta pro praktikaj kialoj. La celo de mia esplorado estas pri-skribi la diversajn specojn de SK en Esperanto laŭ ilia strukturo kaj funkcio kaj klasifi ki ilin laŭ diversaj kriterioj.

1. La korpusoLa korpuso, kiun mi kolektis por la esploro, enhavas 551 SK. Iliaj fontoj estas Proverbaro esperanta de Zamenhof (50 unuoj), aliaj zamenhofaj verkoj troveblaj en la Tekstaro de Esperanto kaj PIV (10 unuoj), la Gran Diccionario Español-Esperanto de Fernando de Diego (405 unuoj), Neĝulino kaj aliaj fabeloj en traduko de Kabe (18 unuoj), Kredu min, sinjorino, de Cezaro Rossetti (5 unuoj) kaj La familio de Pascual Duarte en traduko de Fernando de Diego (3 unuoj). Aldone, mi arigis pliajn 50 SK el diversaj fontoj: la kolekto Kiel diri..? de Lentaigne, Esprimaro franca-esperanta de Bourgois, La faraono en traduko de Kabe, la Nova Testamento kaj Perfekta civitano de Sándor Szathmári. Tio estas, mi ĉerpis la SK el verkoj agnoskitaj kiel stilmodeloj kaj el libroj de konataj aŭtoroj kaj tradukistoj. La SK uzitaj de Kabe kaj de Diego estas ofte rektaj tradukoj de la originalo (malbela kiel la nokto, el häßlich wie die Nacht; sana kiel pomo, el sano como una manzana); tamen mi elektis ilin pro la agnoskata kvalito de la tradukoj kaj, en la kazo de Kabe, ĉar la tekstoj apartenas al la

Page 111: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

110

fonda nukleo de la esperanta tradukita literaturo, kio igis ilin resti kiel literatura modelo. Mi tamen evitis la okazajn komparojn.

Inter rondajn krampojn mi metis la partojn de SK mankantajn en ĝiaj variantoj. Rektaj krampoj entenas klarigojn, kiujn mi rigar-dis konvenaj por pli bona kompreno de la komparo.

2. FormoLa SK estas dumembraj strukturoj, kiujn konsistigas unua ele-mento, funkcianta kiel bazo por la komparo (komparato), kaj dua elemento, prezentanta la komparon mem (komparanto). La du elementoj kutime aperas en strukturo de komparo de egaleco, ligitaj de la konjunkcioj kiel, kvazaŭ kaj, tre malofte, de la prepozicia lokucio simile al:

Forta kiel leono Pluvi kvazaŭ per siteloj 1a elemento + konj. + 2a elemento 1a elemento + konj. + 2a elemento

Maloftaj estas SK kun strukturo de malsupereca komparo (valori malpli ol nulo, vidi malpli ol gipsa kato) kaj de supereca komparo (havi pli da truoj ol kribrilo) aperantaj ĉe de Diego. Ĉiuokaze, pro tiu escepta karaktero, la SK pli malbela ol furunko (de Diego 1970) adaptiĝas poste al malbela kiel furunko (de Diego 2003).

Laŭ siaj formoj la SK kaj la ceteraj specoj de frazeologiaĵoj ĝenerale havas malsamajn gradojn de rigideco (Tchobánova 2007). La SK havas malpli da morfosintaksaj kaj leksikaj limigoj kaj povas esti submetitaj al ŝanĝoj, ekzemple:

• anstataŭigo de unu el la elementoj per sinonimo (mensogi kiel funebra parolo / gazeto / kalendaro; ebria kiel barelo / lordo);

• sintaksa plivastigo (kunpremiĝi simile al / kvazaŭ sardeloj (en skatolo));

• morfosintaksaj varioj kiel apero aŭ ne de artikolo, anstataŭigo de substantivo per derivita formo (ruza kiel la lupo / kiel lupo; milda kiel ŝafo / ŝafi do / ŝafi deto).

Male, ne eblas apliki la samajn ŝanĝojn al aliaj frazeologiaĵoj, kiel ekzemple parolturnoj kaj proverboj:

Page 112: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

111

Luiza faras el muso elefantonKontraŭ faro farita ne helpas medito

* Luiza faras el muso balenon (anstataŭigo)* Luiza faras el muso elefanton en la savano (sintaksa plivastigo)* Luiza faras el muso elefantidon (anstataŭigo de substantivo per derivita formo)

* Kontraŭ faro farita ne helpas penso (anstataŭigo)* Kontraŭ faro farita ne helpas medito en silento (sintaksa pli- vastigo)* Kontraŭ faro farita ne helpas ekmedito (anstataŭigo de sub- stan tivo per derivita formo)

Malgraŭ tio, Fiedler (2002) kaj Fiedler kaj Rak (2004) mencias strukturajn kaj leksikajn variantojn en parolturnoj kaj proverboj (fari el muso / muŝo elefanton), kiujn kaŭzas „ĉefe la infl uoj de la diversaj gepatraj lingvoj en nia internacia komunumo” (Fiedler kaj Rak 2004:10).

3. Semantikaj aspektojInter la du elementoj de komparo foje troveblas rilatoj de semantika streĉo (Stein 2001, Mellado Blanco 2012), analogaj al la rilatoj inter la eksteraj (t.e. ekster la SK) de la leksikaj unuoj. Ili baziĝas sur antifrazo, t.e. semantika neakordigebleco de la du elementoj. Kelkfoje tiu antifrazo estas eksplicita, kiam la elementoj de la SK estas antonimoj (granda kiel poŝtuko → ‚malgranda’). En aliaj okazoj la antifrazo estas koncepta, se por kompreni la antitezon inter la laŭlitera kaj la frazeologia signifo oni devas ellabori konceptan ĉirkaŭiron (naĝi kiel ŝtono → ŝtonoj pezas kaj ne naĝas → ‚alfundiĝi’; delikata kiel urtiko → urtikoj havas pikilojn kaj estas sovaĝaj → ‚kruda’; gracia kiel urso ebria → ebriaj ursoj mallertas kaj stumblas → ‚malgracia’).

Alifl anke, hiperbolo funkcias, en la bilda tavolo de la SK, kiel fi gurasence transpasita baro de kredebleco. Tio estigas kaj la se-man tikan plifortigon kaj la superlativan valoron de komparoj: iri lante kiel heliko, dormi kiel trunko, enui kiel kakto.

Page 113: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

112

4. Klasifi koEblas klasifi ki la SK laŭ diversaj kriterioj (Tchobánova 2007):

• Laŭ la gramatika karaktero de la unua elemento. Tiel, ekzistas stererotipaj komparoj verbaj (malaperi kiel vaporo; sidi kiel sur pingloj; danci kiel kato ĉirkaŭ poto; koni iun, kiel blankan lupon; morti kiel hundo; pluvi kvazaŭ per siteloj; ruĝiĝi kiel muska rozo; ruliĝi kvazaŭ sur reloj; tio sidas al vi, kiel mustardo sur kuko; tio tuŝas min, kiel akvo anseron), adjektivaj (ek splodema kiel pulvo, malsaĝa kiel ŝtipo, forta kiel kverko, nigra kiel korvo, senpeka kiel suĉinfano, ebria kiel dek porkoj, fi era kiel pavo, seka kiel osto, timema kiel leporo, teda kiel pul-buŝelo, freneza kiel burdo en kloŝo, esti klara kiel kristalo, ŝrumpa kiel seka fi go) kaj adverbaj (certe, kiel duoble du kvar; facile, kiel trinki akvon el glaso). Kelkfoje la unua elemento mankas (kiel fi ŝo en akvo).

• Laŭ la leksika signifo de la dua elemento. El ĉi tiu vidpunkto elstaras kelkaj grandaj grupoj, kiel bestoj (barakti kiel fi ŝo ekster la akvo, batadi kiel fi ŝo kontraŭ glacio, kuradi kiel venenita muso, ebria kiel dek porkoj), ĉiutagaj objektoj (blinda kiel gipsa kato, mensogi kiel kalendaro, vivi kiel kuko en butero, trinki kiel funelo, etendiĝi kiel olea makulo, esti minca kiel drato), naturaj fenomenoj kaj elementoj (dormi kiel ŝtono, blanka kiel la neĝo, olda kiel la maro, rapida kiel fulmo, esti pura kiel fonta akvo), plantoj kaj fruktoj (ruĝa kiel papaveto, forta kiel kverko, sana kiel pomo, tremi kiel (aŭtuna / tremola) folio, fali kiel trunko, elsuĉi iun kiel oranĝon, fl ava kiel citrono), religio (vera kiel vorto de profeto, olda kiel Metuŝelaĥo, bela kiel anĝelo, kanti kiel (la) anĝelo(j), vivi kiel ĉe la brusto de Dio, kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita, maljuna kiel la avino de la diablo, labori kiel mil diabloj), partoj de la homa korpo (koni iun kiel la polmon de sia mano; bone sidi kiel ganto al mano; esti ĉiam kune, kiel ringo kaj fi ngro) kaj etno, profesio aŭ socia grupo (fi era kiel hispano, nigra kiel negro en tunelo, ebria kiel lordo, kompreni unuj la aliajn kiel ŝtelistoj en foiro, sakri kiel mulisto, labori kiel sklavo, fi paroli kiel ĉaristo).

• Laŭ la konceptoj, por kiuj oni kreis la SK. La plej granda parto karakterizas homojn, kaj oni povas subdividi ilin en diversajn grupojn. Ili priskribas korpajn trajtojn (malsaĝa kiel ŝtipo, esti

Page 114: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

113

malbela kiel furunko, bela kiel la hela tago, pala kiel kadavro, forta kiel taŭro, senkarna kiel osto), psikologiajn trajtojn (gaja kiel birdo, obstina kiel kapro, esti teda kiel kulo, milda kiel ŝafo, mola kiel vakso), agojn aŭ statojn (paroli kiel libro [malkaŝe], alkroĉiĝi kiel lapo, manĝi kiel malsata (lupo), ekscitiĝi kiel bolanta akvo, mensogi kiel funebra parolo, sidi kiel sur pingloj) kaj rilatojn kun aliaj personoj (vivi kun iu kiel hundo kun kato, kunpremiĝi kiel sardeloj en skatolo).

• Laŭ la grado de motiviĝo. Tiel eblas distingi inter SK laŭliteraj (plori kiel infano, blanka kiel neĝo, klara kiel tago), parte motivitaj (senti sin freŝa kiel fl oro, sola kiel insulo, libera kiel birdo, malbela kiel la nokto) kaj nemotivitaj aŭ konvenciaj (dormi kiel ŝtono, mensogi kiel funebra parolo, malsaĝa kiel napo).

• Laŭ la stilo. Eblas formi almenaŭ tri grupojn: SK popolajn (malgrasa kiel skeleto, stulta kiel kokino), vulgarajn (melki sin kiel simio, malbela kiel merdo-truo de mulo) kaj literaturajn (majesta kiel cedroj, gardi kiel Arguso sian fi lineton, ĵaluza kiel Otelo, fanfaroni kiel Donĵuano).

• Laŭ historia perspektivo. La ĉeesto de kronologie markitaj leksikaj unuoj evidentigas kelkajn SK kiel arkaikaj (kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita, aŭskulti kiel ĥinan predikon, helpi kiel hirud’ al mortinto, murmuri kiel ŝpinilo) kaj neologismaj (olda kiel la mondo, minca kiel vermiĉelo, hungra kiel lupo).

5. KonkludojSK estas dumembraj strukturoj, formitaj de komparato kaj kom-paranto, kiujn kunigas ligilo (kiel, kvazaŭ, simile al, pli… ol, malpli… ol). De forma vidpunkto ili estas fi ksaj, kvankam havas malpli da rigideco ol parolturnoj kaj proverboj. En la kampo de semantiko rilatoj de semantika streĉo inter la du elementoj de komparo, bazitaj sur antifrazo, estas ofte konstateblaj, kaj hiperbolo kontribuas al plifortigo de la semantika kaj superlativa valoroj de SK.

SK konsistigas produktivan klason de frazeologiaj unuoj en Esperanto, kvankam ne samgrade kiel en aliaj lingvoj. Inter la kaŭzoj de tiu diferenco kalkulendas la malabundo de eblaj strukturoj (la malegalecaj komparoj estas treege esceptaj) kaj la esprimrimedoj de la lingvo, faciligantaj aliajn vortumojn: karbe nigra (~ nigra kiel

Page 115: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

114

karbo), ŝtipkapulo (~ malsaĝa kiel ŝtipo), vivi hundan vivon k.s. Tamen la ekzistantaj SK (t.e. la efektive uzataj kaj la proponitaj) prezentas sufi ĉe ampleksan variecon por klasifi ko laŭ diversaj kriterioj.

Kompare kun korpusoj de aliaj lingvoj, en ĉi tiu notinde man-kas stereotipoj de naciecoj, pro la karaktero de la kulturaj ecoj ligitaj al Esperanto; enestas tamen kelkaj, kiel la jam arkaikiĝinta aŭskulti kiel ĥinan predikon (ligita al alia frazeologiaĵo: ĝi estas por mi ĥina scienco), ĉar ĉinoj estis rigardataj el eŭropa vidpunkto kiel koncepto ekzota kaj fremda, kun sufi ĉa semantika distanco por ebligi la ekziston de frazeologiaĵoj. Aliaj estas fi era kiel hispano kaj nigra kiel negro en tunelo, ambaŭ proponoj de Fernando de Diego.

Ĝenerale mankas ankaŭ sakraĵoj kaj fi vortoj, kiel Martín Burutxaga (2014) atentigas en sia dulingva proverbaro (li pro-ponas kelkajn tiajn frazeologiaĵojn en la apendico, kvankam inter ili troviĝas neniu SK). Krome, en la korpuso ne aperas ĵokeraj komparatoj (Mellado Blanco 2012), uzeblaj por pluraj komparoj; pro ilia ripeta uzo ili perdas sian signifon kaj funkcias kiel simplaj intensigiloj (ekzemple, en la germana wie nur etwas, wie sonst was, wie verrückt, wie kein Zweiter aŭ en la hispana como un loco, como Dios, como un animal, como el que más).

La korpuso evidentiĝas forte infl uita de eŭropa perspektivo. La terminoj rilataj al religio apartenas al la sfero de kristanismo kaj judismo, tiuj rilataj al faŭno kaj fl aŭro koncernas eŭropajn vivulojn (leono estas escepto, ĉar ĝi aperas ankaŭ en eŭroplingvaj frazeologioj), kaj ĝenerale ne aperas referencoj al ekstereŭropaj realaĵoj. Tio montras, ke la eŭropa karaktero, kiu karakterizis la kolekton de la Proverbaro Esperanta, plu teniĝas ĝis nun. Kon-trapunkte, Fernando de Diego, hispano longe loĝinta en Venezuelo, proponas pigra kiel bradipo. Sendube, studado de neeŭropaj tekstoj povus provizi per novaj SK la jam ekzistantan kolekton, kiu tiam povus elkreski kiel bambuidoj post printempa pluvo (Jiŝeng 1960).

Page 116: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

115

Bibliografi oDe Diego, Fernando 1970: Zamenhof montras ankoraŭ la vojon.

En Boletín 182. 12-13Fiedler, Sabine 2002: Esperanta frazeologio. Rotterdam: UEA.— 2014: Lingvo kaj kulturo: Frazeologio kaj lingva komunikado.

Prelego farita en 24.09.2014, kadre de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznano.

Fiedler, Sabine kaj Rak, Pavel 2004: Ilustrita frazeologio. Prago: Kava-Pech.

Jiŝeng, Ma 1960: Ĉina kamparo survoje al mekanikigo, en El Popola Ĉinio 6, 1960. 240-243.

Martín Burutxaga, Pedro M. 2014: Petit refranyer català-esperanto. Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto. Barcelona: Associació Catalana d’Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio. 91-116.

Mellado Blanco, Carmen 2012: Las comparaciones fi jas en alemán y español: algunos apuntes contrastivos en torno a la imagen, en Linred. Lingüística en la red. 07/ 05 / 2012. www.linred.com

Pamies Bertrán, Antonio 2005: Comparación estereotipada y colocación en español y en francés, en La creatividad en el lenguaje: colocaciones idiomáticas y fraseología. Granada: Método ediciones. 469-484.

Stein, B. 2001: Feste Vergleiche im Französischen: Comparaison n’est pas raison oder parler comme de raison?, en M. Lorenz-Bourjot kaj H. H. Lüger (ed.), Phraseologie und Phraseo-didaktik. Wien: Praesens. 41-63.

Tchobánova, Iovka Bojílova 2007: As comparações fi xas na língua portuguesa: essência, estrutura, função, relações semânticas, en: XXII Encontro Nacional da Associação Portuguesa de Linguística. APL: Lisboa. 649-661.

Fontoj por ellaborado de la korpusoBourgois, Lucien 1987: Esprimaro franca-esperanta. Laroque-

Timbaut: Cercle amical espérantiste de l’Agenais.Cela, Camilo José 1985: La familio de Pascual Duarte. Barcelona:

Barcelona Esperanto-Centro. Tradukis Fernando de Diego.De Diego, Fernando 2003: Gran Diccionario Español-Esperanto.

Santander: mga.

Page 117: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

116

Fratoj Grimm 1939: Neĝulino kaj aliaj fabeloj. Amsterdam: Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj. Tradukis Kabe. 2a eldono.

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. 2002. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.

Lentaigne 1983: Kiel diri...? Praktika esperanta frazeologio (5000 esprimoj). Laroque-Timbaut: Cercle espérantiste de l’Agenais.

Nova Testamento. Londono: Brita kaj Alilanda Biblia Societo. En: www.tekstaro.com.

Prus, B. 1927: La Faraono. Paris: Esperantista Centra Librejo. Tradukis Kabe. En: www.tekstaro.com.

Rossetti, Cezaro 1950: Kredu min, sinjorino! Scheveningen: Heroldo de Esperanto. En: www.tekstaro.com.

Száthmari, Sándor 1988: Perfekta civitano. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio.

Zamenhof, L. L. 1974: Proverbaro Esperanta. La Laguna: Juan Régulo.

Page 118: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

117

Miguel Fernández

Belartaj Konkursoj 2019Raporto de la Prezidanto

Permesu al mi enkonduki mian ĉi-jaran raporton honorante la memoron de eminenta antaŭanto (de 1975 ĝis 1985) en la BK-Prezidanteco: Baldur Ragnarsson. Pasintjare, kadre de la BK-festo en Lisbono, ni priomaĝis lin kiel unu el la malmultaj “ankoraŭ vivantaj”, ni tiam diris, grandaj majstroj de la E-poezio. Mi havis la honoron voĉlegi lian poemon Strategio, de lia lasta poemaro, Momentoj kaj meditoj, publikigita de Mondial en 2016, dum sonis islanda tradicia muziko kaj videblis surekrane bela bildo de birdo nomata emberizo1, kiun aludas la menciita poemo. Ni ne povis suspekti, ke nur kelkajn monatojn poste, ĝuste la 25an de la pasinta decembro, okazos lia bedaŭrinda kaj plu bedaŭrata forpaso.

Apenaŭ mi sciiĝis pri lia morto, mi, omaĝe al li, verkis jenan poe-mon, la unuan de la nova poemaro, super kiu nun mi laboradas:

MEMORE AL LA MAJSTRO BALDUR RAGNARSSON

... Kaj endormiĝi dolĉe,fl ugante al bub-aĝo,dum la aliaj Julasjubile, kante, dance,multaj gurde kaj fakte hipokrite...

... Kaj ricevi survange la voluptan tuŝonde venteto subtila kaj glaĉerael la vintra solstico,kiu por ĉiam forprenas la spiradon...

... Kaj “ni orfas”,poeto plej bedaŭras ĉe la scio,ke vi, la lasta stelo el plejado

1 Pria filmeto spekteblas ĉe: youtu.be/1IQKk3zhRKY

Page 119: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

118

neripetebla,revenis al la tero, kiun vi tiom amis.

Ja celante pli teri kaj ĉieliekster bel-artifi koj, do celantepli poeti, pli homi, pli humani,la medolon de l’ vivo trapenetri,iam vi iĝis arbo,kaj donis fruktojn ruĝajn kiel sonĝojpri vintraj rozoj.

Vi vin poste senigis je folioj,kaj, jam plipurigita,vi alstrebis vivadi ĉe l’ pronomoj.

Vi fi ne vin senigis je branĉoj kaj je trunkokaj donis vian sevon al la aŭroro arkta,ke ĝi nin verse loku ĉe l’ magio:ĉe la tertrem’ unua en la mondo,ĉe l’ erupci’ unua en la mondo,ĉe l’ matenruĝ’ unua en la mondo,ĉe l’ amo-kis’ unua en la mondo,ĉe la pasi’ unua en la mondo,ĉe la orgasm’ unua en la mondo,ĉe la beb-plor’ unua en la mondo,ĉe la dolor’ unua en la mondo,ĉe la forpas’ unua en la mondo,ĉe la esper’ unua en la mondo...

Ĉe io ajn unua en la mondo.

Jam preskaŭ du jardekojn pendiĝintaje la eterna helo de la somer’ Nordia,en vinglason, ho, majstro, mi verŝas viajn versojn,kaj drinkas ilin plezure ĝis ebrio.Per ili, vi plej vive vin transvivas,ni l’ emberizan strategion lernaskontraŭ la neĝoŝtormojn,kaj la mondo kun si mem repaciĝas...

Pli silente ol lunopli silenteol luno pli silente.

Page 120: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

119

Honorinte la memoron de la majstro Baldur Ragnarsson, jen mi komencas mian raporton:

171: jen palindroma nombro, t.e. iel magia nombro, kiu ĉi-okaze fariĝis, krome, bonaŭgura simptomo pri la stato de niaj Belartaj Kon kursoj. En la 70a okazigo de BK, oni ricevis 171 verkojn de konkursantoj el la kvin kontinentoj, nome 37 konkursaĵojn pli ol en la 69a, kiu, siafl anke, prezentis rekordon rilate al BK-partopreno en la lastaj 30 jaroj. En mia pasintjara pria raporto, mi asertis jenon: “Ja simila sukceso en 2019, krom konfi rmi ĝojigan kreskon de la nombro da partoprenantoj, prezentus grandan paŝon por la defi ni-tivigo de la novaj subbranĉoj ene de BK”.

Niaj esperoj do estis superitaj de la faktoj. Ĉi-jare la du novaj sub-branĉoj ricevis entute 55 verkojn, nome 10 pli da konkursaĵoj ol pasintjare. Ili do fi rmiĝas kiel konsiderinda elemento de BK. Plie, la fakto, ke iliaj respektivaj juĝkomisionoj taksis menciindaj plurajn ĉi-specajn konkursaĵojn tiel en BK-2018 kiel en BK-2019, igas nin pensi pri la oportuneco starigi, krom la ĝisnuna unusola premio en ĉiu el ili kaj la honoraj mencioj antaŭviditaj jam pasintjare, duan (kaj, eventuale, eĉ trian) premion. Tion ni ja konfi rmos al vi ĉiuj siatempe.

Cetere, kiel antaŭvidite, pluraj el la ĉi-subbranĉaj konkursaĵoj kon-stituis mirindan materialon por la realigo de Vivu la teatro!, kolek-tiva spektaklo, jam preskaŭa identosigno de la hispanaj Esperanto-kongresoj, kiun mi havas la honoron gvidi. Efektive, en 2019, en la 78a kongreso de HEF (Hispana Esperanto-Federacio), okazinta, kune kun la 21a kongreso de AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo) kaj la 71a kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), en la andaluza urbo Malago, havis lokon la sesa okazigo de Vivu la teatro!. Ĝiakadre estis publike prezentita la unua verko, kiu, en 2018, atingis la Premion Paula Adúriz por la plej bona mikronovelo, Homlupo, de la franca E-verkistino Laure Patas d’Illiers. Aktore voĉlegis la tekston Rodica Todor, la IFEF-prezidantino, dum fonis la ĵaz-muzika peco Guess Who, de Pat Metheny, B.B. King kaj Dave Brubeck2.

2 Ĉi prezentado Jutube spekteblas ĉe: youtu.be/hUJ0IpxrbH4

Page 121: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

120

Sed ne necesas gajni la ĝisnune unusolan premion en unu el la novaj subbranĉoj por havigi al si honorlokon en Vivu la teatro!. Ene de la subbranĉo mikronovelo, unu el la verkoj, kiujn la juĝkomisiono tak sis menciinda, estis La bela rozo, de la ukraina aŭtorino Tatjana Auderskaja. Aktore ĝin deklamis la hispana esperantistino Rosa López, dum fonis la Preludo n-ro 4 en mi minora, Opus 28, de Ŝopeno.

El la mikronoveloj nepremiitaj sed rigardataj de la juĝkomisiono menciindaj, unu el ili mi aparte ŝatas, ĉar ĝia agado retroportas min al la tempoj, kiam furoris la mirinda tiel nomata “nigra kino”. Ĝi titoliĝas Postkuro. Verkis ĝin Ewa Grochowska, el Francio. Mi petis la Sekretarion de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz, deklami ĝin ĉi-kadre. Li volonte tion faris aktore, dum fonis As Time Goes By, la ĉeftemo de la sontrako de la jam legenda fi lmo Casablanca, de Michael Curtiz.

Sed ne nur mikronoveloj elstare rolis en la sesa okazigo de Vivu la teatro!. Ankaŭ unu el la verkoj konkursintaj en 2018 ene de la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo estis en ĝi publike prezentita. Te-mis pri la skeĉeca mallonga teatraĵo Bonvenon. Kvankam ĝi ne gajnis la Premion María Cuevas por la plej bona konkursaĵo en tiu subbranĉo, ĝi estis rigardata de la juĝkomisiono menciinda verko. Aŭtoris ĝin la brila stelulino de BK-2018, Laure Patas d’Illiers, kiu ankaŭ ĉi-subbranĉe proklamiĝis gajninto per sia konkursaĵo Servi vin. La verkon ludis en aktora voĉlego la madridaj geesperantistoj Ana Manero, Ricardo Biurrun kaj mi mem3. La publiko evidentigis sian ŝaton per ridoj ĉe la ne pokaj amuzaj pecoj de la verko kaj per varmaj aplaŭdoj ĉe la fi no.

Ĉio ĝis nun dirita pri la novaj subbranĉoj konfi rmas ilian opor-tun econ. La bona akcepto de tiaj konkursaĵoj, esprimita de E-leg-emuloj, igis la Sekretarion pensi pri la konveno publikigi kolek ton el la plej interesaj mikronoveloj ĝis nun konkursintaj en BK. Tion mi arde subtenas. Krome, mi proponas fari siatempe ion similan pri monologoj kaj skeĉoj. Defi ojn ni akceptas plue. Ni fi das vin leg-antojn. Ni fi das je la forto latenta ene de difi nitaj produktoj de la E-literaturo.

3 Ĉi prezentado Jutube spekteblas ĉe: youtu.be/jo6-kpz8iWw

Page 122: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

121

Kaj ni travivas la avatarojn kaj peripetiojn de niaj Belartaj kun la pasio de junaj enamiĝintoj al belulino, kiu ne lasas sin facile faligi en amon. Ni pensis, ke prokrasti farendon ĝis la lasta momento estas tipe hispana afero, sed BK instruis nin, ke ĉi-prie Esperantujo elstare hispanas. Unu monaton antaŭ la fi no de la limdato (31a de marto) por ricevo de la konkursaĵoj, la Sekretario desperis, ke ĉi-jare, ve!, ni ricevis multege malpli el ili ol pasintjare. Unu semajnon antaŭ la 31a de marto, li telefonis al mi preskaŭ ĉiuhore por jubili, ke la nombro da ricevitaj verkoj plimultiĝas kiel fungoj post pluvo. Fine, rekordo: la palindroma nombro: 171, atingita nur kelkajn tagojn antaŭ la limdato! Li rete distamtamis kaj distrumpetis la bonan novaĵon. Iu malice ripostis: “kompreneble, kaj se vi starigos la subbranĉon hajkoj, vi ricevos milojn da konkursaĵoj”. Sed temis ne pri tio. Nia ĝojo ne tiel stultis aŭ facilanimis. Se de la palindroma nombro oni dekalkulas la kvindekkvinon da verkoj konkursintaj en la du subbraĉoj kune, oni ricevas la nombron 116 respondan al la tradiciaj branĉoj (Poezio plus Prozo plus Eseo plus Teatraĵo plus Infanlibro). Por trovi pli grandan totalan nombron da tiuspecaj konkursaĵoj endas retroiri ĝis 1998, nome 21 jarojn.

Inter la diversaj elementoj komentindaj kadre de la 70a okazigo de BK, mi deziras aparte substreki tri el ili. Unue, la kvinkontinent-econ de la konkursintaro, kio donas sencon al la internacieco de niaj kulturaj proponoj. Due, la fakton, ke en BK-2019 oni ricevis verkojn tiel de novaj aŭtoroj, kiuj entuziasme penas trabati al si vojon en la panoramo de la nuntempa E-literaturo, kiel de ĉiamuloj ĉe nia afero kaj de agnoskitaj fi guroj de la E-beletro. Tia kunvivado inter epokoj kaj manieroj percepti la fenomenon Esperanto-literaturo evidentigas la fortan enradikiĝon de nia aranĝo kiel unuaranga kulturero en Esperantujo. Trie, la fakton, ke du el la partoprenintaj verkoj estis kolektive produktitaj. Unu el ili, teatraĵo de Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019 el Francio; la alia, konkursaĵo en la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo, de Asocio Esperanto-Grenoble el Francio. Kiel bela labor-metodo! Grupa literatura agado, en ĉiuj siaj eblaj aspektoj, pasiigas min. Kiel E-verkisto mi konfesas, ke la grupaneco, kiun mi komencis ĝui komence de la 1990aj jaroj kaj iel pluĝuas ĉi-epoke, eksterordinare potencigis mian kreivon. Sen la ekzisto de la grupo, kiun ni epitetis ibera kaj poste fariĝis konata kiel Ibera Skolo, mi ne produktintus eĉ la duonon de ĉio, kion ĝis

Page 123: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

122

nun mi verkis. Mi instigas beletremulojn al grupiĝo, al kontaktado kun kolegoj diverslandaj, al kolektiva agado, al interŝanĝo de ideoj, projektoj, zorgoj, revoj... Kaj eĉ al apertiĝo al etnaj literaturoj por enkonduki en ilin niajn kreaĵojn kaj por ricevi el ili la vibrojn kaj la formojn, laŭ kiuj oni en ili produktas nuntempajn artaĵojn. Izoliteco ne laŭiĝas al la spirito de Esperanto kaj kondamnus nian literaturon al tio fariĝi anekdota anakronismo.

Ĝis nun mi parolis pri kvanto. Sed, kio do pri kvalito? Nu, ne mi sed la respondaj juĝkomisionanoj devas taksi la valoron de la kon-kursintaj verkoj kiel tuto. Nur ili tralegis, analizis kaj konside ris la (mal)meritojn de la 171 konkursaĵoj kaj interkonsentis pri la (mal)prem iindeco de ĉiu el ili. Nur ili, antaŭ la perspektivo de pas intaj okazigoj de BK, povus aŭtoritate opinii pri la ĉefaj (mal)evolu-trajtoj de la konkursaĵoj. Kadre de BK-2017 kaj de BK-2018, mi ricevis plurajn ĝeneralajn konkludojn fare de ĵurianoj, resumojn pri kvalito ene de ĉiu branĉo. Ĉi-jare mi ricevis pokajn, sed, se aldoni al ili la juĝkomisionanajn komentojn pri ĉiu unuopa verko, mi deduktas, ke, ĝenerale, rilate al kvalito, ni multe malpli optimismu kiel pri kvanto. Cetere, faktas, ke, malgraŭ la rekorda partopren-nombro, 171, en la branĉo Poezio la unua premio ne estis aljuĝita, samkiel la unua kaj dua premioj en la branĉo Teatraĵo – kie, krome, ne estis honoraj mencioj –; ne estis aljuĝita ankaŭ la tria premio en la branĉo Eseo – kie, same, ne estis honoraj mencioj – nek la premio en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Ĉio ĉi, igas min konkludi kaj vortumi sen perdi mian ĉi-terenan neŭtralecon, ke la averaĝa nivelo de nia ĉi-jara rikolto, se milde formuli la resumon, estas ne alta, kun respektindaj esper-nutraj altfl ugaj esceptoj.

Sed ni iom pli detale priskribu la karakterizojn de la ĉi-jara rikolto laŭ branĉoj:

Branĉo Poezio. Konkursis 67 verkoj de 35 aŭtoroj el 22 landoj (12 el Azio, 1 el Afriko, 17 el Ameriko, 34 el Eŭropo). Temas pri nombro supera per 14 konkursaĵoj al tiu en 2018 (53-24-15) kaj konsider-inde supera (per 36 konkursaĵoj!) al tiu en 2017 (31-15-10). Fakte, endus retroriri ĝis 1992 por trovi pli altan (kvankam per nur unu unuo!) nombron da konkursintaj poemoj.

Page 124: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

123

Rilate al kvalito, la fakto, ke pasintjare neniu el la tri ĉefaj premioj estis aljuĝitaj, dum ĉi-jare tio okazis nur pri la unua premio, povus igi nin pensi, ke la averaĝa nivelo iom pli altas... Sed... nu, ni vidu la prian ĝeneralan taksadon fare de unu el la tri anoj el la responda juĝkomisiono, konsistigita de Krys William (Britio), Ĵak Le Puil (Francio) kaj István Ertl (Luksemburgo):

“Ĉi-jare, mi sukcesis trovi 12 poentigeblajn verkojn sen esti devigata elekti kelkajn hazarde el grupo de, miaopinie, nepremiindaj verkoj, kio okazis pasintjare. Tamen, tio povintus rezulti simple el la fakto, ke estas pli da konkursaĵoj en BK 2019. Du-tri tre kompetentaj verkistoj konkursas kaj faras la nivelon pli alta ol en 2018. Tamen, inter miaj elektitaj verkoj troviĝas ankaŭ sufi ĉaj kun bona temaro sed bedaŭrinde kun lingvaj kaj teknikaj fuŝoj, kaj eĉ pli da tiaj troviĝas inter tiuj, kiuj ne ricevis poentojn. Mi kredas, ke verki poemon estas nur la unua paŝo, ke necesas poluri, kaj poluri, kaj poluri por elimini fuŝojn, superfl uon, por trovi la veran internan muzikon de la verko. Cet ere, mi volus vidi pli da atento al nia nuna mondo inter la elektitaj temoj kaj malpli da ‘eternaj’ temoj, kiuj facile povas fariĝi kliŝaj kaj banalaj”.

Miaopinie, la granda problemo de la pleja parto de la poezio prak-tikata kadre de BK, kaj, ĝenerale, en Esperantujo, kun respektindaj esceptoj, estas ĝia deknaŭajarcenteco. Ĉi-sence, aktualas plue, oportunas kaj reproduktindas ĉi tie la kritiko farita de Giulio Cappa, tiama juĝkomisionano en la branĉo Poezio, en 2017: “Iuj parto prenantoj ŝajnas opinii, ke nur fi ksoformaj poemoj kun rim-ado rajtas paradi en Belartaj Konkursoj, kun la rezulto, ke iliaj poe-moj aspektas kvazaŭ verkitaj en la unua periodo de la esperanta poezio. Sed tiamaniere oni tiam konstruis la lingvon, nuntempe oni nur mumiigas ĝin”. Efektive, jes.

Oni kutime uzas plu anakronismajn matricojn, formojn, te-mojn... Oni kutime ne tuŝas la fi brojn de la zorgoj, streboj, aspiroj, son ĝoj... de la nuntempaj homoj... Oni kutime ne uzas la poezion kiel liberigilon propran kaj kolektivan, kiel armilon ŝargitan per futuro kontraŭ maljusto kaj subpremado kaj por la atingo de hom-eca kaj libera tutmonda soci-ordo...

Page 125: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

124

Jam komence de la 1990aj jaroj, mi mem, per mia poemo Alvoko en tiom minora4, humile invitis miajn kolegojn nuntempigi siajn poetikojn por ke ni E-poetoj kunkonstruu la E-poezion de la hodiaŭo kaj de la morgaŭo. Nun mi pensas, ke tiu alvoko plue aktualas. Jen la poemo:

ALVOKO EN TIOM MINORA

“Oni lasu la bukedon de lilioj kaj ĝistalieenŝlimiĝu por helpi la serĉantojn de lilioj.”

Federico García Lorca

Tiom fl arila fl oron de la verdo,ke ties ver’ aperas senaroma.Tiom kantila tagon fi navenkan,ke ni preteratentis,ke la animo dume iĝis olda,kaj ke la kor’ ankoraŭpli maltrankvile batas.Tiom plejalten soriper la impuls’ de nia klara pravo,ke ni ne plu videblas de surtere.Tiom da vortoj... trafaj, jes, kaj tiomda farendaĵoj.

Tiom da futuro!Sed faktas ni kaj nunas– la dispopolo –:

jamas, amas, hatas,asketas kaj voluptas;akuŝas dolorspasme kaj naskiĝassen steloj sur la brusto,sen nimboj de sankteco,sen fonoj anĝelĥoraj,

sed kun kriĉoj,

4 Legebla en la poemaro El miaj sonoraj soloj, IEM, Vieno, 1996.

Page 126: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

125

kun la terur’ krampita al la ventro,kun nia haŭto plena de makulojplacentaj, likvaj, sangaj.Suferas sub mil jugoj. Ankaŭ mortas.Tielas ni,

nek pli nek malpli: homoj– jen la esenco –,

kvankamen interlig’ unika– jen nia akcidenco poezia –.

Poetoj esperantaj, do, poetu:skulptu fajrvorte nian opan memon– la hodiaŭan –

nuda kaj senkarna.Sed, antaŭ ĉio, venu al la homo:demetu ĉiu bardo la laŭrkronon,la tonon profesoran,la senpekecon ŝajnan,forlasu l’ empireon

kaj descendual ni,al nia vivo-morto ĉiutaga

– nia beloel koto kaj el puro,el aspro kaj atlaso –,

al kanvasode niaj faroj pitaj kaj gigantaj.

Defl oru ĉiu bardo la petalonde plej ĵusa liriko karn-ostula.

(Ĉu skandi plu rozroson kaj versajlojn?Ĉu trivi plu aŭtunojn verleneskajn?Ĉu fermi plu la sentojnen la prizonon striktan de la normoj: formojperfektaj dokte, pave, fride, ŝrumpe?)

Page 127: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

126

Siropon for! Elpremu

al ni el vortoj dolĉon kaj acerbon;el ĉiu verso, svarmon sonorvibran,por ĉiu senso, kosmon da sensacoj;por ĉiu kor’, ties poemon-veron.

Revenigual nia febla vino ĝian ŝaŭmon– velkas la glasoj, orfaj je bobeloj;langvoras niaj gorĝoj;la lipoj splenas,sopiras,ve! –.Kaj ebriigu nin.

Ekpaŝu ŝlimen:ekpaŝu al serĉantoj de lilioj,la vejnojn disfenditaj. Kaj aliĝu.Kaj trubaduru sprone mil homaĵojn.Kaj tegu nian penon per koloroj.

Estas la ĝusta horo por alstrebiper pleje fajnaj liroj en la nunokaj nin kaj nian tempon de ĉerizoj.

El la komentoj faritaj de la juĝkomisionanoj pri ĉiu unuopa ĉi-branĉa konkursaĵo, mi ĉerpas jenajn:

Pri poemo, kiun juĝanto alte taksis: “Kvazaŭ verkita antaŭ cent jaroj – sed kiel tia, akceptebla”. La sama juĝanto indikis jenon pri sia preferata poemo: “Kortuŝa prilaboro de la sorto de X (kaj tiom da aliaj); la temelekto meritigas iom da pardonemo rilate la poezian valoron”. Kaj pri poemo, al kiu tiu juĝanto donis neniun poenton: “Aktualpolitika temo, sed formo de antaŭ jarcento”, taksado multe pli pozitiva ol la indignoplene nebremsebla “Kia merdo!!!”, aplikita al alia poemo, same ne poentigita de tiu juĝanto. Sed alia juĝanto jene pravigas sian plej altan taksadon de konkursaĵo: “Tre elvoka, tre bele verkita”, samloke, kie la antaŭa

Page 128: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

127

juĝanto opinias“Altpretenda panoptiko”, kaj la tria simple diras: “Bone”.

Mi tre ŝatus, ke la apero de Belarta Rikolto 2019 nasku en diversaj forumoj debatojn pri ĉio ĉi tie komentita rilate al la branĉo Poe-zio en BK kaj, ĝenerale, pri la nuntempa stato de la poezio en Esperantujo.

Pri ĉi lasta tuteca aspekto de la afero, mi konfesas, ke la jaro 2016 estigis ĉe mi ardan esperon pri la irado de nia aktuala poezio. La publikigo de la jam menciita Momentoj kaj meditoj, de Baldur Ragnarsson, montras interesajn vojon kaj startpunkton por dis-volvi lirikan nuntempecon. Samjare, la apero de Laminarioj, de Suso Moinhos, igis multajn el ni vibradi de emocio antaŭ tiel moderna kaj altfl uga maniero liriki esperantlingve. En 2018, vidis la lumon la hispana versio de Poemo de Utnoa, de Abel Montagut, unu el la maĵoraj produktoj en la historio de la E-literaturo. Tio ja konstituis gravan agnoskon de la valoro de nia nuntempa poezio fare de spertuloj pri epiko kaj sciencfi kcio en la hispana lingvo. Kaj ĉi-jare, kadre de la 92a SAT-Kongreso, sukcesplene okazinta en la urbo Barcelono, Montagut parolis pri sia nuna poezia projekto. Temas pri nova granda epopeo, Maro de tenebroj. En ĝi, la fi guro de Kristoforo Kolumbo kaj la malkovro de Ameriko, pripoeziotaj en tonalo simila al tiu uzita en Poemo de Utnoa, certe kaptos nin e-istojn kaj brilos en nacilingvaj versioj por la bono de la E-poezio. Laste, sed ne balaste, la sciigo fare de Nicola Ruggiero en La ondo de esperanto, 2019, n-ro 7, ke li nun esperantigas Iliadon, de Homero, igas nin nutri kor-karesajn esperojn. Ĉio ĉi, kune kun ne menciitaj realigoj kaj projektoj, kelkaj el kiuj tuŝas min mem, proponas al ni interesan perspektivon de la nuntempa E-poezio. Bele, se la eĥoj de tia sugestoplena simfonio atingos ĝis BK-2020!

Branĉo Prozo. Partoprenis 31 verkoj de 22 aŭtoroj el 15 landoj (3 el Azio, 2 el Ameriko kaj 10 el Eŭropo), nome nombro da kon-kursaĵoj supera per 4 al tiu en 2018 (27-16-12) kaj per 11 al tiu en 2017 (20-13-9). Por trovi pli altan nombron da konsursaĵoj en ĉi branĉo, endas retroiri ĝis 2010, kiam oni iel ricevis escepte altan kvanton da prozaĵoj (49% el la tuta rikolto!). Samkiel pasintjare, la juĝkomisiono (Trevor Steele, el Aŭstralio, Giulio Cappa, el Italio,

Page 129: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

128

kaj Tim Westover, el Usono) rigardis oportuna aljuĝi la tri unuajn premiojn, dum en BK-2017 la unua premio ne estis aljuĝita. Do, se pasintjare ni asertis, ke tio, evidentigas ioman ĝeneralan progreson, ĉi-jare eblus paroli pri ties daŭrigeblo.

En 2019, neniu el la ĉi-branĉaj juĝkomisionanoj sendis al mi resu-mon de siaj priaj impresoj. Kaj mi kaptas la okazon por peti ĉiujn ĵurianojn tion fari en venontaj jaroj. Kiel dirite, ili, kompetentuloj, kiuj jar-post-jare pesas la valoron de la konkursaĵoj, estas la homoj plej adekvataj por diagnozi pri la (mal)evoluo de la partoprenantaj beletraĵoj. Sed el iliaj komentoj pri ĉiu unuopa verko, eblas bildigi interesajn perspektivojn.

Jen la komentoj fare de unu el la “tribunalanoj” pri la konkursaĵoj de li rigardataj plej indaj je ricevo de poentoj: (12) “Bona, atentokapta, iom tro longa”; (11) “Lerte verkita, atentokapta; iel la fi no iom misas”; (10) “Plaĉa, pensinstiga”; (8) “Frapa fantomrakonto”; (7) “Lerta atentokapta priesperantaĵo kun surpriza fi no”; (3) “Kliŝa tamen ĉarma”; (1) “Sufi ĉe bona persona rakonto”. Pri konkursaĵoj, al kiuj li asignis nul poenton: “Misa lingvo”; “Stranga lingvo, nenia rakonto”; “Gramatikaj eraroj”; “Mi ne komprenas”.

Jen la komentoj fare de alia el la juĝkomisionanoj: (12) “Flua stilo, interesa rakonto, bona vortstoko, malmultaj eraroj”; (11) “Bele kortuŝa rakonto, sed kelkaj tajperaroj forigendaj”; (10) “Lerta fabelo, preskaŭ senmanka lingvaĵo”; (7) “Bone rakontita melo-dramo, kelkaj gramatikaj dubindaĵoj”; (5) “Soleca viro; lingve kompetenta, kohera rakonto”; (4) “Ĉu ironio? Flua stilo, vortelekto bona. Sed kial ri?”. Kaj jen pri konkursaĵoj, al kiuj li asignis nul poenton: “Tro da eraroj; vortstoko bona, rakonto iom banala”; “Ne tre konvinka malutopio; bona vortstoko”; “Serioza temo, sed gramatiko kaj ortografi o subnivelaj”...

Mi pensas, ke per tiaj taksadoj eblas konkludi, ke, por la juĝkomi-sionanoj, la averaĝa arta nivelo de la verkoj ricevintaj poentojn bonas kaj superas tiun de la du pasintaj okazigoj. Ke ankoraŭfoje konvenas ripeti la ĉiaman konsilon: transdonu la konkursontajn verkojn al kompetentulo por kontrollego antaŭ ol vi sendos ilin al ni. Ke ege bonus, ke konkursantoj ne atingintaj la unuan premion

Page 130: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

129

penu konkursi plue venontjare per laŭeble allogaj, originalaj kaj lingve puraj elplumaĵoj, ĉar la vojo irita de pluraj el la ĉi-jaraj igas nin nutri anim-karesajn esperojn. Ek do al bonaj prozaĵoj!

Subbranĉo Mikronovelo. Premio Paula Adúriz. Partoprenis 49 verkoj de 30 aŭtoroj el 19 landoj (2 el Oceanio, 6 el Azio, 16 el Ame-riko, 25 el Eŭropo), nome 11 pli da konkursaĵoj ol pasintjare (38-20-12), kiam ĉi subbranĉo premieris. Kiel sciate, la pria juĝkomisiono samas kiel tiu okupiĝanta pri la konkursaĵoj en la branĉo Prozo. Nu, ĝi alprenis la decidon aljuĝi la ĝis nun solan ĉi-subbranĉan premion, nomatan Premio Paula Adúriz, memore al la patrino de la BK-Sekretario, kiu fi nancas ĝin, al la mikronovelo Verŝajne, de la franca aŭtoro Christian Rivière.

Bedaŭrinde, ankaŭ por ĉi fako la juĝkomisiono ne sendis al mi ĝeneralajn konsiderojn. La fakto, ke pasintjare, kun 11 malpliaj konkursaĵoj, la nombro da mikronoveloj rigardataj menciindaj duobligis la ĉi-jaran, povus igi nin pensi, ke la averaĝa nivelo eble iom malpli altas. Sed, kiel sciate, pri literaturaj aferoj, matematikaj konkludoj ne ĉiam preneblas en sia strikta matematikeco. Legem-uloj mem decidu prie, kiam eblos legi libroforman kolekton de ĉi verkoj, kiel anoncite en miaj enkondukaj vortoj.

Ree la Premio Paula Adúriz iras al Francio. Ĉu hazarde? Ĉu ial la franca Esperantujo havas apartan lerton por brile ekspluati la matricon mikronovelo? Cetere, la du verkoj signitaj kiel menci-indaj apartenas al du konkursintoj, kiuj pasintjare ricevis saman kvalifi kon: respektive, Ewa Grochowska, el Francio, kaj la brazila kulturhomo Paulo Sérgio Viana, konata pro siaj modela parolata Esperanto kaj kompetentaj recenzoj sub pseŭdonimo i.a. en la retejo Esperanto-Sumoo.

Amiko Christian, elkoran gratulon tial, ke via verko meritis esti rigardata la plej bona el 49 samspecaj. Geamikoj Ewa kaj Paulo, ni fervore instigas vin ambaŭ partopreni plue en ĉi subbranĉo, kie viaj elplumaĵoj evidentiĝis valoraj du sinsekvajn jarojn. Ceteraj partoprenintoj kaj partoprenuntoj, ek al mikronovelad’!

Page 131: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

130

Teatraj fakoj. Ĉi-sekcie mi faras konsiderojn pri la rikolto rilata al la tradicia branĉo Teatraĵo plus la pasintjare premierinta subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo. Premio María Cuevas. Ĉi subbranĉon ni lanĉis kun la ideo nuntempigi nian scenan arton, enkondukante en ĝin mallongajn teatraĵojn, kiuj furoras kadre de la naciaj literaturoj, kaj por klopodi bremsi la ĉiujaran apikan faladon de ĉi-branĉaj BK-partoprenoj. Ja dramaturgo devas posedi raran dufl ankan talenton: kiel verkisto kaj kiel spektaklo-kreanto. Malgraŭe, fronte al tiel alta kaj temporaba postulo, en nia nuntempa esperanta mondo, la probableco, ke bona teatraĵo premieru publike – se ne paroli pri tio, ke ĝi ricevu plurajn prezentadojn – tre malaltas. Kompreneblas do, ke la stimuloj ricevataj de niaj dramaturgoj por krei novajn verkojn apenaŭas. Ke preskaŭ la sola motoro de ilia verkemo reduktiĝas al ilia spirita bezono teatrumi pro amo al la scenejaj artoj. Punkto. Kaj ke tio speguliĝas en la ĉiam pli basa indico de partopreno de teatraĵoj BK-kadre.

Pasintjare, la eksperimento pri nova subbranĉo ene de la teatra fako prezentis sin sukcesa. Se konsideri, ke en 2015 la nombro da kon kurs aĵoj en la branĉo Teatraĵo estis 4, de 4 aŭtoroj el 4 landoj; en 2016 temis pri 3-3-3; en 2017, 2-2-2; la fakto ke al la esperita 1-1-1 en 2018 –kio faktis– aldoniĝis 7 verkoj de 5 aŭtoroj el 3 landoj, ricevitaj por la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo, levis la partoprenon rilatan al teatraĵoj al 8-6-4, nome al la nivelo atingita en 2011. Kaj ĉi-jare la totala nombro de konkursaĵoj en la teatraj fakoj estis entute 10 (4-4-4 en la branĉo Teatraĵo plus 6-4-4 en la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo). Por trovi nombron da konkursaĵoj superan al 10 endas retroiri ĝis 1996, kiam partoprenis 11 teatraĵoj.

En BK-2019, samkiel en BK-2018, en la branĉo Teatraĵo, la ĵug-komisiono, kiun konsistigas Wera Blanke (Germanio), Serĝo Sir’ (Francio) kaj Giuliano Turone (Italio), aljuĝis nur la trian premion kaj lasis nealjuĝitaj la unuan kaj la duan. La premiita verko estis Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn. Aŭtoras ĝin la komence menciita Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019 el Francio. Refojan gratulon al la grupo kaj instigon al plua kolektiva agado fare de ties membroj, kune kun ĝenerala invito al beletremuloj starigi laborgrupojn kaj rilatojn kun aliaj literaturamantoj!

Page 132: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

131

Jen la interesa kaj priatentinda resumo, kiun Wera Blanke (anko-raŭfojan dankon, Wera, pro via multjara, sindona kaj kompetenta servo al la teatraj BK-fakoj!) sendis al mi:

“Ĝenerale mi devas konfesi, ke mi trovas la rikolton ne tre entu ziasmiga.

Mi ne atendas “novan Shakespeare’on”, sed la kvalito (laŭ mia opinio) apenaŭ sufi ĉas por unu tria premio kaj unu ho-nora mencio.Ĉu mi estas tro postulema atendante almenaŭ kelkajn form-alaĵojn kiel• paĝonumeroj• sceno-rimarkoj rekoneble distingitaj disde dialoga teksto

(ekz. kursivaj kaj enkrampigitaj)• roluloj tuj klare rekoneblaj (ekz. grasa printo, lokigo antaŭ

la teksto)• komence klare rekoneblaj bezonoj pri

• roluloj (kiom da personoj, ĉu viroj/virinoj ...?)• sceno-postuloj (kiom da dekoracioj ...?) ?”.

Rilate al la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo, la solan premion, nom-atan Premio María Cuevas, memore al la avino de la Sekretario, kiu monsubtenas ĝin, la sama juĝkomisiono aljuĝis al la verko Maldikigi vortaregojn, de Roman Dobrzyński, el Pollando. La fakto, ke tiu ŝatata kaj respektata reprezentanto de la E-kulturo sendis konkursaĵo(j)n al BK, prestiĝas nian aranĝon. La fakto, ke la duan Premion María Cuevas en la historio de la nova teatra subbranĉo gajnis ĝuste mia admirata amiko Roman Dobrzyński, plenigas min de aparta ĝojo. Mi ne povas forgesi lian beltembran voĉon, lian belegan mikrofon-dorlotan Esperanton, en tiu aŭtuna mateno de 2017, en la juda tombejo de Varsovio, en alloga rakontado de historioj antaŭ la tomboj de ĉiuj Zamenhofoj en ĝi kuŝantaj. De la majstro, al kiu, miafl anke, kadre de la centjariĝo de lia morto, mi havis la honoron deklami mian tradukon, Elegio, de Elegía, la plej konata funebra poemo de mia preskaŭa samnomulo Miguel Hernández. Ne pluvis, kvankam pluvemis. Ne frostis malgraŭ la varsovia aŭtuneco. El la tombejaj arboj – multaj kaj altaj! – abunde kaj redunde falis surteren or-langoj, kiuj, kunaj, en sia plena

Page 133: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

132

belo velkanta kaj kortuŝa, kvazaŭ mantelo glita, duonkovris la tombejajn avenuojn. Dume, la perfekte modulita voĉo de Roman tikle vibrigis la internajn kordojn de niaj brustoj.

Kiel dirite enkonduke, la juĝkomisiono rigardis menciindaj du el la verkoj ĉi-subbranĉe konkursintaj: La tuta mondo estas teatro, de Tatjana Auderskaja, el Ukrainio, kaj Konfeso de murdunto, de Asocio Esperanto-Grenoble el Francio. Kompreneble, ke mi samarde gra-tulas la aŭtorojn de ili ambaŭ, sed permesu al mi aparte ĝoji pro la fakto, ke dufoje en BK-2019 kolektiva laboro ricevis agnoskon. Brave, Asocio Esperanto Grenoble! Antaŭen!

Branĉo Infanlibro de la Jaro. Partoprenis 5 infanlibroj de 5 el-donejoj el 5 landoj, nome unu plia ol en 2018 kaj 3 pliaj ol en 2017. Ilin juĝis nur Edmund Grimley Evans (Britio) kaj Ricardo Albert Reyna (Hispanio). La trian juĝkomisionanon, James Rezende Piton (Brazilo), unu plian jaron ne trafi s la poŝtitaj ekzempleroj de la konkursintaj libroj. La problemo kuŝas nek ĉe la adresanto nek ĉe la adresato, sed ja ĉe la Brazila Poŝto. Ĝis tioma grado, ke, ŝajne, la sola maniero solvi ĝin estas pensi pri tio rezigni la bonan kunlaboron de nia brazila kompetentulo. Kaj tio profunde nin tristigas.

Pasintjare, manke de la juĝo de Rezende Piton, konsiderinte la diver sajn plusojn kaj minusojn de la ricevitaj verkoj, la du ceteraj juĝkomisionanoj alvenis al la konkludo, ke la plej justa solvo estas aljuĝi la premion en egaleco al du el la kvar konkursaĵoj. Ĉi-jare unu el la du faktaj juĝkomisionanoj sendis al mi jenan ĝeneralan taksadon, kiun mi rigardas multfl anke valora, de la rikolto:

“Malfacile estas decidi, ĉar ĉiu verko havas siajn meritojn, dum aliaj havas aliajn meritojn.

Laŭ lingva korekteco kaj ekstera aspekto sendube elstaras la dulingva X. Tamen ĝi ne ŝajnas celita al juna legantaro, sed al plenkreskuloj, kies intereso inkluzivas malnovan epokon de mezepoka Eŭropo.

Y estus bona kandidato, se ĝi ne metus la moralan edukon an-taŭ la literaturaj valoroj laŭ maniero, kiu memorigas la por-junularan rakonton Koro de Edmundo de Amicis.

Page 134: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

133

Tiusence Z, malgraŭ sia lingva eksternorma nivelo en pluraj momentoj, estas modelo de interpreta aperteco, kiu ne metas tuj evidentajn limojn al la eventualaj moralaj valoroj, kiujn ĝi peras. Cetere bildoj, pli abundaj tie ol en la aliaj kandidataj verkoj, havas tiel altan nivelon kiel la bildoj de la aliaj kan-didataj verkoj. Nur la litertipo estas ŝajne iom tro granda, kiel tamen konvenas al infanlibro.

La dulingvan verkon U mi ne trovas premiinda, ĉar ĝi montras nur serion da poemoj, kiuj prezentas bildojn de la naturo tamen, nenisignifajn por ĉiam pli multaj infanoj. Fine, la unua parto de V estas nura propaganda duonrakonto (apenaŭ epizodoj), kiu montras nur, ke volforto sufi ĉas por atingi deziratajn celojn; tio ne sufi ĉas kiel merito kompare kun almenaŭ Y kaj Z”.

Sed, denove, manke de la juĝo de Rezende Piton kaj ĉion rekon-siderinte sur tiu bazo, la du ceteraj juĝkomisionanoj interkonsentis ĉi-okaze deklari la premion ne aljuĝita.

Branĉo Eseo. Konkursis 9 verkoj de 7 aŭtoroj el 7 landoj, nome 4 pliaj ol en 2018 (5-4-4) kaj en 2017 (5-4-4). La juĝkomisiono, kiun konsitigas Gotoo Hitoshi (Japanio), Antonio Valén (Hispanio) kaj Giridhar Rao (Hinda Unio), ankaŭ ĉi-jare, samkiel en 2018 kaj malkiel en 2017, alprenis la decidon aljuĝi la unuan premion, nomatan Premio Luigi Minnaja. La verko meritinta tiun honoron estis “La kato en la sako” de Mason Stuttard. Jen ties aŭtoro: la hispana E-verkisto Suso Moinhos, jam de mi menciita kiel brila poeto en miaj komentoj pri la nuntempa E-poezio, mia bona kolego kaj amiko, la plej juna membro de la t.n. Ibera Skolo. Kiel granda ĝojo, ke unu jaron post ol alia el miaj admirataj samgrupanoj, la portugalo Gonçalo Neves, atingis ĉi premion, alia kunulo ripetas la bonaĵon! Jen kiel unu el la juĝistoj taksas la premiitan eseon:

“Jen la unua el la du verkoj, kiuj laŭ mi, meritas premion. Mi proponas ĝin por la UNUA PREMIO. Vere bona, profunda kaj lingve senmakula eseo pri Mason Stuttard. Certe, la esplorado pri la vivo de tiu verkisto estis ja malfacila por la eseanto, ĉar preskaŭ ne estas fontoj, sed li tamen bonege elturniĝis por bildigi al ni la viv-itineron de Stuttard. La prezentado de la

Page 135: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

134

elementoj en la novelo La kato en la sako laŭiĝas tute trafe al la postuloj de profesia beletro-esplorado: dispartigo, simboloj, aludoj kaj subkomprenoj. Brave!”.

Jen la priaj malpli vortabundaj sed simile pozitivaj konsideroj fare de alia el la juĝkomisionanoj:

“Informoriĉa kaj bonege preparita eseo. La analizo estas ne plene konvinka, sed sufi ĉe stimula kaj interesa. Tre agrable legiĝas. Meritas la premion”.

Kaj, fi ne, jen la koncize sed entuziasme esprimita laŭdo fare de la tria juĝkomisionano:

“Klera, kleriga, kaj kreema! Meritas la unuan premion”.

Kaj, se ĉio ĉi ne sufi ĉus por ke la esea talento de Suso Moinhos aperu klara al ĉies okuloj, la juĝkomisiono aljuĝis al li ankaŭ la duan premion en ĉi branĉo pro lia verko Stereotipaj komparoj en Esperanto. La unuanimeco por la aljuĝo de ambaŭ premioj absolutis. Rilate al la ceteraj konkursaĵoj, el la komentoj de la juĝkomisionanoj kaj, simple, el tio, ke ili deklaris nealjuĝita la trian premion kaj ne proklamis honorajn menciojn, deduktiĝas, ke ilia nivelo multe pli subas ol tiu de la elplumaĵoj de Moinhos. Cetere, inter tiuj komentoj, legeblas pluraj “Neatentinda konkursaĵo” kaj ankaŭ jenaj: “Tro mallonga, ne eseo”, “Ne eseo”, “Informoplena, sed eseo laŭregulare (kaj tede) trolonga” ktp ktp ktp. Ĉi konsiderojn mi aldonas por ke niaj estontaj konkursantoj atentu, ke iliaj konkursaĵoj laŭiĝu al la karakterizoj propraj al la branĉo, en kiu ili partoprenas.

Ceremonio de disdono de la BK-premioj. Mi ne partoprenis la kongreson en Lahtio. Mi ĉiam malpli emas al mezlongaj kaj longaj vojaĝoj. Tial mi rezignis, ekzemple, malavarajn invitojn fare de japanaj s-anoj por ke mi prelegu aŭ koncertu kadre de iu el iliaj kulturaj aranĝoj. Mi kaptas ĉi okazon por ankoraŭfoje senkulpigi min antaŭ ili, kiuj tiel alte honoris min per sia mirinda invito. Krome, somero, kiam kutime okazas E-kongresoj, estas la epoko, kiam mi kaj mia edzino havas la okazon ĝui la kompanion

Page 136: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

135

de niaj amataj gefi loj kaj genepoj. Tial mi plurfoje rezignis belajn invitojn fare de italaj s-anoj, sub la instigo de la IEF-prezidantino, Michela Lipari, por ke mi artumu kadre de iliaj kongresoj. Kia bedaŭro rezigni vojaĝi al mia plej ŝatata Italio, kie mi ĉiam sentas min hejme! Sed mia emo somere familiumi ne lasis min jesi ĉe tiel allogaj invitoj, pro kiuj mi eterne dankos miajn italajn geamikojn.

Sed, kvankam mi ne intencis veni al Lahtio, jam de januaro mi ko-mencis pensi pri eblaj eminentaj kunlaborantoj (Humphrey Ton-kin, Mark Fettes, Barbra Pietrzak, Sara Spanò, Fernando Maia... krom Miguel Gutiérrez Adúriz, la BK-Sekretario) kaj kolekti muzik pecojn, poemojn, mikronovelojn, monologojn ktp, kun la intenco verki la skripton (gvidtekston) de la ĉi-jara BK-festo, laŭ la nova skemo, kiun ni premierigis pasintjare en Lisbono. Skemo proponanta transformi la tradician ceremonion de disdono de la BK-premioj al spektaklo, en kies kadro tiu havu lokon. Spek-taklo surbaze de artaĵoj (muziko, kantoj, bildoj, fi lmetoj, versoj, teatraĵetoj...) esprimataj laŭ la karakterizoj propraj al nia internacia kulturo. Festo de la E-kulturo. Pluraj el la ĉeestintoj al ĉi programero en Lisbono manifestis al mi skribe sian ŝaton al la nova skemo, kune kun la deziro, ke ĝi pluu en venontaj okazigoj, kaj ne pokaj perceptis kaj aplaŭdis, ke ĝi enkorpigas al si la spiriton de la jam mencita Vivu la teatro!, de la Hispanaj E-Kongresoj. Plej elkoran dankon, geamikoj! Ni klopodos tion realigi laŭeble en venontaj UK-oj!

Sed, pro sankialoj, la BK-Sekretario, frue aliĝinta al la 104a UK, fi ne ne povis veni al Lahtio. Kiel sciate el mia raporto pri BK-2018, pasintjare ni spertis maron da malfacilaĵoj por enscenigi nian proponon. Fine, vi scias, ĝi okazis en plej bonaj kondiĉoj, sed nur dank’ al la energia, kompetenta kaj efi ka perado de nia sam-grupano kaj amiko la portugala E-verkisto Gonçalo Neves. Nu, se tiom da baroj endis transsalti en nia ĉeesto, kio do imagi, ke estus okazinta en la foresto de ni ambaŭ? Kompreneble, ni rezignis la projekton. Ni petis la eksan UEA-Estraranon pri kulturo, Sara Spanò, kaj la tiaman (nun li UEA-Vicprezidantas; gratulon, karulo, kaj gratulon ankaŭ al mia admirata amiko Duncan Charters pro ties UEA-Prezidantiĝo!) Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr iel solvi la situacion. Ni sendis al ili diversajn kulturajn elementojn por ke

Page 137: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

136

ili eltiru sin el ĝi laŭeble digne. Fine, kun la helpo de la veterana eksa BK-Sekretariino (refojan dakon, Michela!) kaj kun la deklama kunlabororo de la eksa BK-Prezidanto, Humphrey Tonkin (same elkoran dankon al vi, amiko Humphrey!), la ceremonio de disdono de la premioj efektiviĝis. Mi supozas, ke plej kontentige, se konsideri la kulturan staturon de ĉiuj menciitaj kunlaborantoj.

Venontjare, al Montrealo eble fl ugos la BK-Sekretario. Mi esperas, ke nek lia sano nek aliaj eventualaĵoj perfi dos lin nek nian aferon. Se tiel, mi promesas verki skripton de BK-festo dignan de la okazo kaj de tiom da elstaraj esperantaj kulturhomoj, kiuj sendube donos al la kongresanoj sian plejan bonon ĉi-kadre.

Adiaŭo. Fine, mi, kiel BK-Prezidanto, dankas ĉiujn praktikantojn de la E-kulturo, kiuj , per sia ĉi-jara partoprenemo, atingis, ke la palindroma nombro da ricevitaj konkursaĵoj rekordu. Kaj gratulas ĉiujn premiitojn pro tio, ke ili penis doni al ni altfl ugajn produktojn de la esperanta beletro. Kaj instigas la nepremiitojn plue kaj ĉiam pli profunde labori super lingva pureco kaj akiro de laŭeble el-pur igita tekniko por tiel povi elverŝi sian animon plej senĝene kaj efi ke (Sistemon, poet’, sistemon; / komence la ŝtonojn nombru; / nur poste kalkulu stelojn, konsilis la hispana poeto León Felipe). Kaj mi invitas ĉiujn E-beletremulojn partopreni per prilaboritaj verkoj en BK-2020.

Sanon kaj poezion!, kiu por mi samvaloras kiel Sanon kaj E-kulturon!

Page 138: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio
Page 139: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio
Page 140: Belarta rikolto · 2020. 4. 26. · Belarta rikolto 2019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Evgenij Georgiev, Yida Wei (Vejdo), Tatjana Auderskaja, Jesper Lykke Jacobsen, Christopher Lewis, Ariel Bonkorpa, Ewa Grochowska, Christian Rivière, Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019, Roman Dobrzyński, Suso Moinhos; krome la “Raporton de la Prezidanto” de la Belartaj Konkursoj (Miguel Fernández).

“171: jen palindroma nombro, t.e. iel magia nombro, kiu ĉi-okaze fariĝis, krome, bonaŭgura simptomo pri la stato de niaj Belartaj Kon kursoj. En la 70a okazigo de BK, oni ricevis 171 verkojn de konkursantoj el la kvin kontinentoj, nome 37 konkursaĵojn pli ol en la 69a, kiu, siaflanke, prezentis rekordon rilate al BK-partopreno en la lastaj 30 jaroj. En mia pasintjara pria raporto, mi asertis jenon: ‘Ja simila sukceso en 2019, krom konfirmi ĝojigan kreskon de la nombro da partoprenantoj, prezentus grandan paŝon por la defini tivigo de la novaj subbranĉoj ene de BK’.”

Miguel Fernández en sia “Raporto”

Belarta rikolto Belarta rikolto 20192019 Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursojde Universala Esperanto-Asocio

w w w. l i b r e j o . c o m

MONDIALN o v j o r k o

Eldonita surbaze de interkonsento inter Mondial kaj Universala Esperanto-Asocio.