24
ISSN 0023-3692 numero 259 (2014:1) kontakto.tejo.org UKRAINIO Ĉu venos nova revolucio? RECENZOJ * Imperiaj ambicioj - Noam Chomsky * Kristnaskaj rakontoj - Louis Fréchette LA OBJEKTO La polica traserĉado VOJAĜO Mia granda aventuro en Israelo Kim J. Henriksen: Amplifiki denove kune!

Kontakto2014_1.pdf

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: Kontakto2014_1.pdf

ISSN

002

3-36

92

numero 259 (2014:1)

kontakto.tejo.org

UKRAINIOĈu venos nova revolucio?

RECENZOJ* Imperiaj ambicioj - Noam Chomsky* Kristnaskaj rakontoj - Louis Fréchette

LA OBJEKTOLa polica

traserĉado

VOJAĜOMia granda aventuro en

Israelo

Kim J. Henriksen:Amplifiki denove

kune!

Page 2: Kontakto2014_1.pdf
Page 3: Kontakto2014_1.pdf

Saluton!

Kiel rapide la tempo pasas! Post la duobla numero aperigita fine de la pasinta jaro, jen mi denove parolas al vi en la unua numero de 2014. Tiu ĉi eldono denove estas la ordinara 24-paĝa kajero, al kiu ni jam alkutimiĝis, sed ne malofte, ŝajnas ke ĝi estas maldika kaj mankas spaco por ĉio, kion ni ŝatus publikigi. Ja en ĉi tiu numero, pro spaco-manko, kelkaj artikoloj devis resti ekstere kaj iom pli longe atendi.

Kelkaj eble opinias ke junulara revuo, kiel Kontakto enhavas nur senzorgan kaj supraĵan enhavon. Pli maljusta aserto ne povus esti – Laŭ niaj modestaj ebloj, ni ĉiam klopodas sekvi ĵurnalisman stilon, kiu restas atenta al la ekstera mondo. Do kial Kontakto ne povas esti junulara, amuza kaj samtempe serioza kaj politika revuo? En nia nuna eldono ni turnas la atenton al la grandaj protestoj, kiuj okazas en Ukrainio. Ĉu la lando trairas novan revolucion? Legu la ĉefartikolon, verkitan de Andreo Jankovskij, kiu samkiel la protestantoj, deziras ke Ukrainio moviĝu al plia integriĝo kun Eŭropa Unio.

Ĉe la alia flanko –la juneca kaj kultura – en nia intervjua rubriko gastas fama muzikisto: Kim J. Henriksen. Konata de la pli junaj esperantistoj pro siaj diskoj kaj koncertoj solaj aŭ kun la grupoj Esperanto Desperado, li rakontas al ni pri la decido revivigi sian unuan muzikgrupon: Amplifiki – kiu kvankam ne plu ekzistas jam de 20 jaroj, denove koncertos en aprilo.

Nia nova rubriko espereble plaĉos al vi. Ĝi titoliĝas La Objekto: Ĉiuj ni posedas multajn objektojn, sed kelkaj el ili eble havas iun apartan historion – ĉu amuzan, kortuŝan aŭ strangan, tamen certe rakontindan historion. Tial ni proponas ke vi rakontu la historion, kiun ĉirkaŭas iun vian objekton. La unuan historion priskribos la redaktoron mem.

Alian interesan historion pri vojaĝo rakontas Ivan Kamilo el Kolombio. Kun la titolo “Mia granda aventuro en Israelo”, li skribas pri sia pasintjara unua eksterlanda sperto. La paĝoj de TEJO Tutmonde havas novan redaktoron – bonvenon al Massimo Ripani! Li alvenas kun entuziasmo kaj ĉi-numere eĉ alportis novan rubrikon por TT: la Konsiloj de la Oficisto, de Manuela Ronco.

Niaj konstantaj rubrikoj konsistigas la ceteran enhavon de tiu unua numero en 2014. Al niaj jam delongaj legantoj, mi bonvenigas vin en tiu novan jarkolekton. Se vi estas nova abonanto, mi ankaŭ tre bonvenigas vin en la familion Kontakto.

Rogener PAVINSKI

Redakcie

EnHAVO

Informe, Temo-sugestoj ____________________________________________________ 4

Intervjuo Kim J. Henriksen - Amplifiki denove kune! __________________________ 5

Ĉefartikolo UKRAINIO – Ĉu venos nova revolucio? ___________________________ 8

Komprenu la ondon de protestoj en Ukrainio ___________________ 9

Recenzo __________________________________________________________________________11

Vojaĝo Mia granda aventuro ___________________________________________________12 Varsovia Vento La 93-a kaj 94-a elsendo ____________________________________15

La blaga blogo Blogo de enamiĝinta lingvisto ________________________________16

La Objekto ____________________________________________________________________17

Tiel la mondo __________________________________________________________________17

El Ĉinio La revo de simpla kamparano _________________________________________18

Varsovia Vento La 95-a, 96-a kaj 97-a elsendoj _____________________________19

TEJO tutmonde ________________________________________________________________20

Dumonata socikultura revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), eldonata de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Fondita en 1963.

n-ro 259 (2014:1) 50-a jarkolekto

ISSN 0023-3692.

Legata en ĉ. 90 landoj.

TTT-paĝo: http://kontakto.tejo.org

Eldonanto (administrado, abonoj, anoncoj): UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel.: +31 10 436 10 44, fakso: +31 10 436 17 51; ret-adreso: <[email protected]>.

Redakcio: Kontakto, Rua José Guidini Jr, 229, Ribeirão Preto, SP. Brazilo, 14093-540 <[email protected]>

Redaktoro: Rogener Pavinski

TEJO-Tutmonde: Massimo Ripani

Enpaĝigo: Romulo Felício

Presado: MediaCenter Rotterdam

Korektado: Rob Moerbeek kaj TEJO-volontulo (teknika helpo)

Konstantaj kunlaborantoj: Victor Solé (Katalu-nio), Simmon K. Barney (Usono), Etsuo Miyoshi (Japanio), Ivo Miesen (Nederlando), Olga Ŝilajeva (Rusio), Istvan Ertl (Hungario/Luksemburgio), Rangel kaj Régis Gotardi (Brazilo), Ĵenja Z. Amis (Ukrainio/Kanado), Akbar F. Abkenar (Irano). Facillingvaj artikoloj estas verkitaj en la niveloj tre facila kaj facila, laŭ la vortolisto de Kontakto. Tiu listo troviĝas en nia retpaĝo.

Anonctarifo: tutpaĝa 350 EUR, 1/2-paĝa 190 EUR, 1/4-paĝa 100 EUR, 1/8-paĝa 55 EUR, 1/16-paĝa 30 EUR. Anoncoj sur kovrilpaĝoj kostas duoble. Por E-organizaĵoj 50% da rabato. Varbantoj de ekstermovadaj anoncoj ricevas makleraĵon de 30%. Por anoncoj bv. kontakti UEA.

Anoncetoj: por Anonctabulo 0,25 EUR por unu vorto. Bv. sendi rekte al la redakcio aŭ al UEA.

Abontarifo: Varias laŭlande. Kontrolu ĉe nia retejo.

Malfortvidantoj: Estas kelkaj voĉlegitaj artikoloj en nia retejo. Pliajn oni povas peti de Vasile Ga-vrilan <[email protected]>. Kasedlegantoj sendu po du kasedojn de 90 minutoj al Rob Moerbeek, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando. Kun la poŝta glumarko de “Cécogramme” (viro kun blanka bastono).

Kontakto en radioj: Radio 3ZZZ: http://www.3zzz.com.au/

Varsovia Vento: www.podkasto.net

Foto de la kovrilo: Andres Kudacki (AP)

“La opinioj de la unuopaj aŭtoroj kaj de la redaktoro ĉi tie esprimitaj ne nepre

spegulas la opinion de TEJO aŭ UEA, kiuj ne respondecas pri ili”.

facebook.com/revuokontakto

twitter.com/revuokontakto

Page 4: Kontakto2014_1.pdf

Temo-sugestojĈu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon! Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila tekstoKontak to ĉ i am bonven igas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Pluramemo Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Kien la religioj?Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#KonsumismoĈu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

# Recikligo kaj rubaĵojLa destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

# TabakoMalgraŭ la nuntempa provo sieĝi iliajn reklamadon kaj konsumadon, cigaredoj estas unu el la plej vendataj produktoj en la mondo.

# Polemikaj tradiciojĈu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

LimdatojJen la kontribuaj limdatoj por

ĉiuj venontaj numeroj:

2014:2 – 1a de marto 2014:3 – 1a de majo2014:4 – 1a de julio2014:5 – 1a de septembro2014:6 – 1a de novembro2015:1 – 1a de januaro

4 l NUMERO 259 (2014:1)

INfORmE

fOTOKONKURSO

@

2

João (Johano), aktivulo de Gojaso, ŝtato de la impona savaneca Brazila Centra Altebenaĵo, montras ekzemplerojn de Kontakto dum la ripozmomento de la piedekskurso. Fotis: Fernando Maia Jr.

Partoprenu ankaŭ vi! Sendu viajn fotojn kun la titolo “fotokonkurso”.

[email protected]

Muzika Konkurso

Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA; nia revuo Kontakto, kune kun la kultura komisiono de TEJO kaj apogo de UEA lanĉas la unuan Muzikan Konkurson

de Kontakto! La konkurso havos du kategoriojn: “Kanto de la Jaro” kaj “Albumo de la Jaro”. La regularo kaj aliĝilo troviĝas en nia retejo! Disvastigu ĝin!

www.kontakto.tejo.org

Enketo

Helpu nin scii pri viaj plej ŝatataj artikoloj/rubrikoj en ĉi tiu numero. Vizitu nian retejon kaj respondu nian enketon.

www.kontakto.tejo.org

2

Kontakto ŝparemas

Pasintjare, okaze de la jubilea jaro, Kontakto havis duoble pli da koloraj paĝoj. Ĉi-jare, por ŝpari, ni revenos al la ordinara nombro de koloraj paĝoj, kiu estas ok. Por teni la duoblan kvanton necesus havi pli da abonantoj, sed tio ne okazis. En la retejo Libera Folio aperis artikolo pri tio sub la titolo “Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari”.

www.liberafolio.org2

Page 5: Kontakto2014_1.pdf

REVUO KONTAKTO l 5

Kio okazis por ke 30 jarojn post la unua koncerto Amplifiki rekuniĝos?Grandparte danke al Facebook ni lasttempe retrovis unu la aliajn kaj iom post iom venis diversaj eldiroj ke estus amuze renkontiĝi kaj koncerti. Tiam IJF ja venis kun oferto. Ni ĉiuj ŝatus viziti IJF-n kaj ni aŭdis ke Sardio (Castelsardo) estas vizitinda loko! Fine ni ne povas imagi pli bonan lokon por revidi nin kaj rekuniĝi. Ni ja ludis dum IJF plurfoje – bona, bela kaj brila aranĝo!

Kiu estos la repertuaro de la koncerto?Do ni ne finplanis ĉion, kion ni ludos, sed ni parolis ke estus amuze ludi la tutan albumon Tute Ne Gravas, ekde la unua kanto sinsekve ĝis la lasta. Ni fakte neniam faris tion dum iu koncerto. Cetere, ni fakte parolis pri tio ludi plurajn kantojn, kiujn ni ludis tiam sed neniam registris.

Laŭplane vi faros nur unu koncerton, sed ĉu laŭ vi eblos io plia? Ĉu vi ŝatus ekz. fari pliajn koncertojn aŭ verki novajn kantojn kun la originala Amplifiki?Do unue estas grave diri ke ne nur Amplifiki koncertos dum la IJF. Martin ludos propran koncerton kun siaj kantoj de la tempo post Amplifiki, do oni povus imagi ke ekz. Bertilo gastos en lia koncerto. Same mi prezentos koncerton de la tempo kiam mi ludis kun Esperanto Desperado kaj Hotel

RogeneR PAVInSKI & nIcolA RUggIeRo

Kim J. Henriksen Amplifiki denove kune!

INTERvJUO

Kiam oni parolas pri muziko en Esperanto, Amplifiki estis nomo, kiu ofte aperas en nia medio, malgraŭ ke ili ne plu ekzsitas jam de 20 jaroj. Eble tio okazas, ĉar Amplifiki estis la unua rokgrupo, kiu lanĉis kasedojn

kaj koncertis kun relativa sukceso en Esperanto. La grupo markis la ekon de la moderna junula E-muzika kulturo.

Ĉio komenciĝis en 1982 dum la IJK en Leuven, Belgio, kie dum la internacia vespero, ili senzorge kunludis la muzikon Kafo aŭ te’. En 1986 ili lanĉis la unuan kasedon “Tute ne gravas” en kiu partoprenis Kim (klavaro kaj kanto), Martin (gitaro), Bertilo (basgitaro), Majko [Micke] (gitaro), Tomas (drumo), Alina [Aline] kaj Isabela [Isabelle] (kanto). Poste, aliaj kasedoj lanĉiĝis kaj anoj venis kaj foriris: Bertilo kaj Martin formis apartan bandon: Persone, kaj Kimo estigis la grupon Esperanto Desperado.

Nun, post 30 jaroj de la unua renkontiĝo de la pra-Amplifiki, la grupo rekuniĝos por fari unu koncerton – almenaŭ tio estas la promeso de la organizantoj de la IJF (Internacia Junulara Festivalo), kiu okazos aprile en Castelsardo en Italio. Kim J. Henriksen, unu el la fondinto de la grupo, rakontas al ni pri tiu rekuniĝo, pri malnovaj historioj de la grupo kaj ke li eĉ planas lanĉi libron pri Amplifiki.

Historioj ja ne mankas – kiel atestas tio, kion vi povas legi sekve, en tiu ĉi intervjuo. Kaj tiuj,kiuj ĉeestos tiun koncerton, krom senti sin “certe ne sola, sola, soooolaaa…”, ankaŭ helpos plenigi plian ĉapitron de nia esperantista kulturo.

Page 6: Kontakto2014_1.pdf

“”

dubas, kaj samtempe kun Amplifiki vi nenion povas antaŭdiri. Ni ja estas rokenrola bando, kaj tiujn oni ja ne povas kontroli!

Kiel estiĝis la bando Amplifiki?Ni komencis kun tri grandaj knaboj, baldaŭ ni estis kvar kaj iel la du inoj ĉiam estis parto de la bando. Kiam ni surbendigis la unuan kasedon de Amplifiki, ni estis ses. Tio okazis en la periodo de 1982 ĝis la eldono de Tute ne gravas en la novjaro de 1986/87. Tuj post tiu eldono, ni denove estis kvar personoj: du knaboj kaj du knabinoj, kaj iuj pensis ke bone, ĉar tiam ni similis al ABBA! Tiel ni do koncertis dum 1987.La bando ĉiam ŝanĝiĝis. Estas do longa historio pri kiu oni espereble iam povos legi en libro, kiun mi planas/ŝatus ke ni en Amplifiki eldonu. Ĉar laŭ mi,

en la skriba Esperanto-kulturo vere mankas iom da rokenrolo kaj kial ne komenci per libro pri la unua rokbando, kiu kantis kaj verkis originale en Esperanto?

Kiuj estis la muzikistoj kiuj plej influis sur la stilo de Amplifiki?Ho! En la komenco estis certe homoj kiel Little Richard, Simon & Garfunkel ktp. – ni ja venis de diversaj partoj de la roka, bluza kaj iuj ajn pli folklorecaj ritmaj tradicioj.

En tiuj tempoj, kiel vi provludis kaj komponis? Kie vi ludis? Ĉu vi turneis?En 1982 ni ja nur hazarde ludis kune sur la scenejo dum la internacia vespero dum la IJK en Belgio. Kaj tio estis kanto de Bertilo, kaj homoj tuj ŝatis tion. Jaron poste. mi kaj Micke iomete marmeladis [ludis malserioze] kaj verkis kelkajn kantojn, kiuj tuj iĝis popularaj dum la junulara kongreso en Debrecen en Hungario, kiel ekz. la kanto Aline kaj meze en la semajno, ni kune kun la inoj verkis la kanton Tute ne Gravas, kiu fakte iĝis aparta eldiro dum tiu kongreso kun pli ol 500 homoj.La lastan vesperon ni kreis la kanton Sola, kaj ja... tiun oni eĉ hodiaŭ 30 jarojn poste daŭre kantas. Do sufiĉe bona komenco, ĉu ne? En nia unua prezentaĵo dum la IS (Internacia Seminario) en 83/84 ni havis ses kantojn kaj finfine trovis nian nomon. Kelkajn monatojn poste, dum la pasko en 1985, ni ekiigs nian unuan tri-semajnan turneon, komence kantante la ses kantojn dum la IJF en Rimini. Kiam ni finis en Torino, ni jam havis 16 kantojn, kiujn ni kantis por apenaŭ esperantista publiko.Ni daŭre havas grandan dankon al Dario

Desperado, kaj certe iujn de mia nuna projekto kun Helle Eble Cleary, kiuj estas ritmaj kantoj por infanoj.Fine mi ankaŭ povas imagi ke Aline kaj Isabelle, kune kun Micke, ludos kantojn de la tempo post kiam Bertilo, Martin kaj mi ne plu estis en la bando. Do la tuta IJF estos sub Sardia suno kun kantoj de Amplifiki kaj la bando/kantoj kiuj venis el rekta linio de Amplifiki. Oni preskaŭ povas diri ke IJF ĉi-jare estos “Festivalo de la komenco de la originala rokmuziko en Esperanto”!Ĉu okazos pliaj koncertoj, mi ne povas malkaŝi nun. Sed mi povas diri ke estas homoj kiuj turnis sin al ni kun proponoj! Sed novaj kantoj... hm... mi

INTERvJUO

Post Amplifiki, neniu respektinda aranĝo okazas sen

koncertoj

Micke Englund, Kimo Hendriksen, Aline Boulet kaj Isabelle Rome en 1987

Tute ne gravas Amplifiki - (1986)

12 kantojEldonejo: LF-koop

de la albumo – Sola – estas eble la plej disvastigita Esperanta kanzono. Frazoj kiel “Ĉu vi pretas?!” kaj “Tute ne gravas!” ekestis en ĉi kasedo kaj poste ripetiĝis de aliaj esperantistaj artistoj.

Do temas pri fundamenta albumo de la Esperanta muzikkulturo kiel ni konas ĝin hodiaŭ. Malgraŭ tio, mi devas konfesi ke ĝis antaŭ kelkaj semajnoj mi neniam estis aŭdinta la tutan albumon – mi supozas ke mi ne estas la sola pri tio. Tute ne gravas estas tre multfaceta albumo, farita de bonaj muzikistoj. Iel ĝi trairas la historion de popularmuziko dum siaj 45 minutoj. Ruĝo kaj blu’ kaj Aline memorigas min pri rekta 50-jara rokmuziko, Kafo kaj te’ kaj Mi kaj ŝi ŝajnas revuaj kupletoj de la 60-aj jaroj, Guma suito pensigas min pri la eksperimenta periodo de Beatles, Brava bardo estas preskaŭ 70-jare pra-malmolroka kaj Domo en Bonn’ sonas roke laŭ 80-jara stilo. Iom

surprizas min la sola komponaĵo de Martin – Por ĉiam, kiu sonas tre moderna kaj simila al tiuj, kiujn Martin verkas nuntempe.

El teksta vidpunkto Tute ne gravas ne estas la plej interesa albumo. Linioj kiel -Ni estas knaboj! | -Ni estas knabinoj! aŭ uuh Aline | ho mi amas vin | vi estas bela, bela knabin’! sonas iom eksdatigitaj. Tamen estas esceptoj: Somera temp’ priskribas median apokalipson, Brava bardo kaj La nupto/La nokto estas altnivela poezio – ĉu la lasta kun samseksema temo? Verŝajne Mi kaj ŝi estas celita kiel ŝerco; malgraŭ tio, ĝi verŝajne estas la unua pluramema Esperantokanto.

Nu! jam pasis preskaŭ 30 jarojn. Sendube ĉi tiu albumo riĉigis kaj daŭre hodiaŭ riĉigas la E-kulturon. Ne nur per nemortigeblaj kantoj kiel Sola kaj la IS-himno, sed eĉ pli per sia movada influo, la eko de la Esperanta muzikkulturo, kiu ludas centran rolon en ĉiuj ĉefaj Esperanto-aranĝoj hodiaŭ.

Estas tre malfacile taksi hodiaŭ la albumon Tute ne gravas de Amplifiki. Estante la unua rokmuzika albumo en Esperanto, ĝi estas preskaŭ mitologia. Apenaŭ iu ŝatanto de Esperantomuziko ne aŭdis pri Amplifiki. La lasta kanto

MALgRAVAĵO HISTORIA TomAS (TomIo) FRejARö

6 l NUMERO 259 (2014:1)

Page 7: Kontakto2014_1.pdf

panoramo komencis speguli la ceteran mondon. Hodiaŭ, vi povas trovi preskaŭ kiun ajn stilon, kiun vi ŝatas: skao, punko, rokmuziko, regeo, hiphopo... Nun eĉ mia filo enkondukis la buŝritmon al la Esperanta muzika mondo. Samtempe, tio ne venas el nenio, necesas ankaŭ ke estu iuj, kiuj aĉetas la muzikon.Sed mi pensas ke unu el la ĉefaj aferoj, kiujn Amplifiki donis al la E-kulturo, estas ke devas esti koncertoj de artistoj, kiuj kantas en Esperanto dum ĉiu E-aranĝo. Antaŭ Amplifiki, oni ofte povis ĉeesti aranĝojn sen koncerto. Post Amplifiki, neniu respektinda aranĝo okazas sen koncertoj. Nun tio estas parto de la E-kulturo.

Besseghini, kiu aranĝis la turneon. Mi ne certas ĉu la bando estus tiom cementita kunludante kaj kantriĉa, sen tiu turneo. Tiam ne estis tiom da aranĝoj kiel KEF (Kultura Esperanto-Festivalo), FESTO... do ni ĉefe koncertis dum IJK, IS, IJF kaj unu fojon en UK – la 100-jara jubilea, granda, 7000 partoprenantoj en Varsovio – sed ne sur la ĉefa scenejo...

La kantaĵo Sola estas eble la plej ofte kantata post La Espero, kaj samkiel ĉi-lasta ankaŭ parodiata. Kial ĝi estis tiel sukcesa kanto?Hm... se mi mem devas veni kun ia klarigo pri tio, mi pensas ke temas pri du kialoj. Unue, la refreno ja estas tre simpla kaj samtempe sufiĉe orelfrapa, kaj ofte se vi aŭdas famajn kantojn ili ĝuste havas tion. Ĉiuj, eĉ ne Esperanto-parolantoj, kaptas la vorton kaj la melodion.Due, mi ja faris tiun tekston el la sentoj, kiujn mi ricevis pro la postkongresa sindromo, kiu ja ofte plenigis mian korpon, kaj mi pensas ke multaj povas rilatigi sin al tio. Io, kio estas grava en mia vivo, estas la komuneco. Ne nur en la socio kie mi loĝas, sed ankaŭ estas io, kion mi renkontas specife en la junulaj renkontiĝoj. Do eble mi devintus kanti: kune, kune, kuuune... sed ne sonas sambone... eĉ ke la vorto ja estas multe pli agrabla kaj bona.

Kiu estas la plej memorinda okazaĵo de tiuj tempoj por vi?Multaj, sed ludi por preskaŭ 1000 junuloj en Krakovo dum IJK, en la jubilea 100ª jaro de Esperanto, estis granda afero.

Kiel vi priskribus la stilon de Amplifiki?Ritma kaj populara ;-)

Kial la grupo disiĝis? Ĉu tamen okazis kunlaboradoj?Ĉu ni disiĝis? Mi kredis ke nur pro la longaj distancoj inter ni kaj diversaj aliaj projektoj, kiel ekz. la bando Persone, kiu faris ke la vizaĝo de Amplifiki de tempo al tempo ŝanĝiĝu. Do kelkfoje ni estis tre internaciaj, kelkfoje preskaŭ tre franca, en la fino ĝi estis tre sveda... La bando ekis en 1982 kaj la lastan kanton oni povis aŭdi sur la Vinilkosmo-kompilaĵo en 1996 (Ndlr: 1995 fakte: Banala travivaĵo de juna knabo, en la kompilaĵo de 1995 estis kontribuo de Micke Englund). Tiam, mi mem ekz. jam fondis novan bandon en Kopenhago kie mi loĝas, nome Brokantaĵo/Esperanto Desperado.

Kion vi mem opinias pri la nuntempa muzika panoramo de Esperantujo? Kiu estas laŭ vi la kontribuo kaj heredaĵo, kiun Amplifiki lasis al la E-kulturo?Interesa demando - mi iomete dubas ke multaj de la nunaj muzikgrupo, ludistoj kaj kantistoj vere konas la kantaron de Amplifiki..... do escepte de Sola, kaj eble ili kelkfoje kredas ke estas Esperanto Desperado, kiu kreis ĝin. Samtempe ja estas amuzaj versioj de tiu kanto de Duncan kaj JoMo.Dum multaj jaroj ne estis multaj personoj, kiuj verkis/kantis ritme en Esperanto. Kiam Flo (Floréal Martorell) aperis kaj fondis Eŭrokka kaj Vinilkosmo, kaj specifike kiam li lanĉis la Projekton 2000, oni tiam povis paroli ke nia muzika

REVUO KONTAKTO l 7

Originalaj kasedoj estas raraĵojLa originalaj kasedoj de Amplifiki

estas tiuj raraj objektoj, kiuj nuntempe restas ekster la akirpovo de la plejmulto de la ŝatantoj de la E-muziko. Ili entute elĉerpiĝis kaj krome, kiu havas funkciantan kasedludilon nuntempe por povi ilin aŭskulti? Sendube taŭga solvo estus ciferecigi kaj lanĉi ilin sur KD-oj, samkiel oni faris pri la kasedo 62 minutoj de Persone.

Floréal Martorell, estro de la eldonejo Vinilkosmo, diras ke li provis tion sensukcese, ĉar la posedantoj de la kopirajtoj ne permesis: “Ni petis permeson nome de Vinilkosmo al LF-koop (la eldoninto de la kasedo) antaŭ pli-malpli du jaroj; tiam ni planis reeldoni ciferece la malnovajn albumojn de Amplifiki kaj de Team’ kaj disponigi ilin en nia elŝutejo, sed Georgo Silfer diris ke devas esti konsento kaj permeso de la Civito. Poste mi repetis lin plurfoje, sed li eĉ ne plu respondis...”, informas Martorell.

“Estas eĉ pli komplike ol kun EMI”

“Mi same petis al Bruno Cassini de Edistudio por la albumo Ĉu ne? kaj same li fine ne donis jesan respondon...” bedaŭras Flo. Sen la konsento de la eldonintoj, oni simple ne povas ion fari kaj la muzika enhavo de tiuj kasedoj riskas por ĉiam perdiĝi. Tamen ne nur la eldonintoj estas malhelpantoj, foje la artistoj mem rifuzas kunlabori: “Pri la aliaj albumoj, Esperanto ne konas landlimojn kaj Festo de Kristnask’: Micke Englund ne volis reeldoni ilin.”

“Estas eĉ pli komplike ol kun EMI” (kiu donis permeson por Mi brilu plu, versio, kiun faris la bando Kore por The show must go on de Queen), konkludas li.

www.facebook.com/AmplifikiFanpaĝo de Amplifiki ĉe Facebook

http://iej.esperanto.it/ijfRetejo de IJF

2

2

Amplifiki-koncerto dum la Internacia Seminario en 1986/87

Helpis Flo Martorell.

Page 8: Kontakto2014_1.pdf

ĈEFARTIKOLO

Antaŭ ol respondi al la demando “kial ukrainoj protestas?” ni komencu de la tendencoj en Ukrainio – kio estas bona (+) kaj kio estas malbona (-) por ni:

Ukrainoj elektas la landan burokrataron, kiu zorgas pri publikaj servoj: pura aero, edukado, sano, pensio ktp.

Aŭ la prezidento de la lando regas por la interesoj de sia familio. Koruptado kaj disdonado de postenoj al siaj familianoj fariĝas la normo.

Leĝoj estas sendependaj de potenculoj kaj estas aplikataj al ĉiuj, sen esceptoj.

Aŭ potenculoj ludas per leĝoj por siaj privataj interesoj.

Ĉiuj ukrainoj estas egalaj, klopodas mem solvi siajn problemojn kaj partoprenas en regado de la lando.

Aŭ ukrainoj servadas al la bonhavo de eta grupo de potenculoj.

AndReo jAnKoVSKIj - UKRAInIo

UKRAINIO – Ĉu venos nova revolucio?

(+)

(+)

(+)

( - )

( - )

( - )

Por preni la plusojn kaj rezigni pri la minusoj, ni bezonas almenaŭ tri travideblajn instituciojn:

1. Ŝtato estas institucio, 1. Ŝtato estas institucio, respondeca pri publikaj servoj.2. Supero de leĝo – institucio, ĉefe limiganta potenculojn por ke ili ne povu agi kontraŭ interesoj de la tuta socio.3. Sistemo de demokratiaj elektoj – institucio, zorganta pri liberaj kaj multpartiaj elektoj, eblo atingi la parlamenton kaj registaron, respondeco antaŭ la socio. Bedaŭrinde, Ukrainio estas ankoraŭ

sufiĉe for de harmonia funkciado de la supre menciitaj institucioj. En la jaro 2004 dum la Oranĝa Revolucio oni protestis por pli demokratia, eŭropeca kaj malfermita Ukrainio. Mi

tiam pensis, ke ni tre rapide trovos tiun institucian harmonion, sed trovi harmonion ne estas facila afero kaj vere ne multaj landoj povas diri, ke ili atingis ĝin! Verdire, jam pasis 10 jaroj post la Oranĝa Revolucio, sed oni ne povas diri, ke ni faris grandegan paŝon en tiu direkto.

Oranĝa RevolucioPost la prezidentaj elektoj en Ukrainio en 2004 oni nomis venkinto la

eksan ĉefministron Viktor Janukoviĉ. Laŭ la atestoj de multaj observantoj la rezultoj de la elektoj estis falsitaj. La opozicia kandidato, Viktor Juŝĉenko, kontestis la rezultojn kaj organizis la pacan Oranĝan Revolucion. Rezulte de tiu revolucio, Juŝĉenko kaj alia opozicia politikistino Julija Timoŝenko venis al regado, tamen post malpli ol unu jaro Timoŝenko estis eksigita kiel ĉefministro pro malkonsentoj inter ŝi kaj la ĉirkaŭantoj de la prezidento.

Miloj da ukrainoj okupis la stratojn kaj la Placon de Sendependeco en Kijivo

8 l NUMERO 259 (2014:1)

Page 9: Kontakto2014_1.pdf

REVUO KONTAKTO l 9

La sekva demando estas, ĉu Eŭropa Unio aŭ Dogana Unio?

Eŭropa UnioEn Eŭropa Unio estas kelkaj landoj,

kiuj povas esti bonegaj ekzemploj de institucia harmonio: Svedio, Danio kaj eĉ Svislando (ne en EU, sed tre ligita kun aliaj EU-landoj). Mi pensas, ke iliajn spertojn oni devas esplori tre detale. Kaj, kompreneble, Eŭropa Unio estas pli justa kaj pli stabila partnero ol la Putina Rusio.

Dogana UnioEkde la tempo, kiam Putin fariĝis

prezidento de Rusio, la lando ekmoviĝis for de demokratio kaj liberecoj. En Rusio forestas vera politika konkurado kaj reelektoj pli similas al spektaklo de unu rolulo. Putin volas, ke Rusio estu ĉirkaŭita de landoj kun la samaj tendenco, kiuj okazas en Rusio. Do, li kreis la Doganan Union (Eŭrazian Union), kiun eniris nur du aliaj landoj: Belarusio (la prezidanto Aleksandro Lukaŝenko regas ekde 1994) kaj Kazaĥio (Nursultan Nazarbajev regas ekde 1991). Havi demokratiajn kaj prosperajn najbarojn Putin certe ne volas, ja tio donos malĝustan signalon al loĝantoj de Rusio.

Pri UkrainioEn 2010 la prezidentajn elektojn

venkis Viktor Yanukovych (Janukoviĉ). Kial li venkis, oni povas demandi – li ja tute ne estas saĝa; en juneco li estis dufoje malliberigita; poste li rapide kaj neklare grimpis ĝis tre altaj postenoj kaj entute kondutas sin iom fidiktatorece, krom dum la elektoj – kiam li ripetas “mi ekaŭdas ĉiun”. Sed tre bedaŭrinde la

Kio kaŭzis la protestojn?La ŝaltilo estis la registara decido ne subskribi la multampleksan partnerecon

kun la Eŭropa Unio spite de jaroj de intertraktadoj, kiuj celis integri Ukrainion kun la 28-landa bloko. La decido estis anoncita la 21-an de novembro kaj tio frustris la renkontiĝon, kiun faris EU kun orientaj partneroj fine de tiu monato.

Miloj da ukrainoj, favoraj al la EU-proksimiĝo, okupis la stratojn de la ĉefurbo Kijivo la 24-an de novembro. La nombro da protestantoj estis taksita kiel 100 000. Ili postulis, ke la prezidento Viktor Yanukovych (Janukoviĉ) retropaŝu sur la decido kaj rekomencu la intertraktadojn kun la Eŭropa Unio. Tamen la reganto rifuzis kaj la protestoj intensiĝis. Nun la protestantoj postulas la demision de Janukoviĉ kaj de lia kabineto.

Kiuj estas la protestantoj?La plej konata manifestanto verŝajne estas Vitali Klitschko (Kliĉko), la iama

ĉampiono pri bokso, kiu fariĝis unu el la plej popularaj opoziciuloj. Li estras la politikan movadon nomata Udar (pugnobato) kaj planas konkuri por la posteno de prezidanto en 2015. Lia ĉefa kampanja standardo estas “moderna lando kun eŭropaj normoj” – kio signifas en la praktiko: malkreskantaj rilatoj kun Rusio kaj pli proksimaj ligoj kun la Eŭropa Unio. Ankaŭ tre forta opoziciulo estas Arseniy Yatsenyuk (Jacenjuk), kreanto de partio Front Zmin (Fronto de Ŝanĝoj), en 2013 Fronto de Ŝanĝoj kuniĝis kun partio de Julija Timoŝenko – Batikivŝĉina (Patrujo). Alia opozicia grupo, kiu partoprenas en la protestoj, nomiĝas Svoboda (Libereco). Tiu ĉi grupo estas konsiderata (ĉefe en Rusia propagando) kiel ultra-naciisma, kaj ĝia gvidanto estas Oleh Tyahnybok (Tjahnibok).

Ankaŭ partoprenis en la protestoj la eksa pola ĉefministro kaj nuna estro de la opozicio, Jarosław Kaczyński. Historie Pollando havas fortajn ligojn kun Ukrainio. La orienta Ukrainio estis iam parto de la teritorio de Pollando kaj la du landoj kunhavas gravajn ligojn kulturajn kaj religiajn (ambaŭ estas katolikaj). Pollando estas forta voĉo en la Eŭropa Unio por la klopodo inkludi Ukrainion en la blokon.

Kial Julija Timoŝenko estas grava?Timoŝenko estas konata kiel simbolo de la opozicio kontraŭ Janukoviĉ kaj fariĝis

vaste konata en Eŭropo. Ŝi estis arestita en 2011 kaj akuzita je misuzo de povo ĉe interkonsento kun Rusio pri brulgaso en 2009. Multaj eŭropaj politikistoj akceptis ŝian version, ke la kondamno je sep jaroj en malliberejo estis politike motivigita. La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj ne havas tiom multe da certeco, sed konkludis ,ke la provizora aresto, antaŭ la juĝado, estis “arbitra kaj kontraŭleĝa”.

Eŭropa Unio postulis ŝian liberigon kiel antaŭkondiĉon por subskribi la interkonsenton kun Ukrainio – sed Janukoviĉ rezistis la premon. La eksa ĉefministrino, kiu volas ricevi sanzorgojn en Germanio, argumentis, ke la interkonsento devus esti subskribita eĉ sen ŝia liberigo. Nun en la protestoj estas forta eĥo de la Oranĝa Revolucio en Ukrainio kaj Timoŝenko estis elstara figuro en tiu al-okcidenta revolucio. Tiutempe Timoŝenko ankaŭ alfrontis Janukoviĉ. Li estis forigita de la regado en 2004, post kiam la elektoj estis konsiderataj fraŭditaj. Tiam Rusio lin apogis – kaj ankoraŭ apogas.

Ĝis kiom Rusio influas la landon?Specialistoj kredas, ke la registara decido paŭzi la intertraktadojn por la eniro en EU

estas rekte atribuebla al la forta politika premo de Rusio. La lando de Putin adoptis ege temporabajn inspektojn, krompagojn por ukrainaj kompanioj ĉe landlimo, plenan malpermeson de ukrainaj dolĉaĵoj plus aldonajn minacojn kun ekonomia efiko.

Ukrainio estas en longdaŭra disputo kun Moskvo pri la kostoj de la rusa gaso. Plie, en la oriento de la lando – kie homoj ankoraŭ parolas ankaŭ la rusan – multaj entreprenoj dependas de la vendado al Rusio. Janukoviĉ havas grandan subtenan bazon en la orienta Ukrainio, kie okazis manifestacioj promociitaj de liaj aliancanoj. Dum jarcentoj Ukrainio estis regata de Moskvo kaj multaj rusoj pensas, ke la orienta najbaro estas ankoraŭ objekto de iliaj interesoj.

Komprenu la ondon de protestoj en Ukrainio

Page 10: Kontakto2014_1.pdf

ĈEFARTIKOLO

reprezentantoj de la Oranĝa Revolucio – Viktor Juŝĉenko (prezidento) kaj Yulia Tymoshenko (Julija Timoŝenko) (ĉefministrino) komencis interbatalon por diversaj postenoj kaj influebloj. La popolo atendis videblan rezulton post la revolucio, sed ĉio iris malrapide kaj la popolo parte malentuziasmiĝis (nur nun mi komprenas, ke pli rapide verŝajne ne povis esti), kaj tiam vere ne estis tute klara bildo de estonta Ukrainio (ĝuste tio, kion ni ŝatus havi).

Dum tiuj elektoj la partio de Janukoviĉ (Patija Rehioniv) promesis, ke la vivnivelo tuj pliboniĝos, ke dank’ al la reformoj kaj pli da ordo en la lando ĉiuj eksentos sin pli bone (en tiu promeso kompreneble mankis io konkreta – kiuj reformoj ekzakte estas proponataj? Kiel ili helpos al ni? Do, la pliboniĝo de la vivnivelo ne okazis), sed Janukoviĉ sukcesis gajni iomete pli da voĉoj ol Timoŝenko dum la elektoj. Poste li, samkiel sia antaŭulo Juŝĉenko, ankaŭ daŭrigis la al-eŭropan

vojon. Post la Oranĝa Revolucio ne estis duboj, ke pli demokratia, eŭropa kaj malfermita Ukrainio estas la plej bona kaj ĝusta celo.

Sed la lastajn tagojn antaŭ la kulminkonferenco en Vilno, Litovio, la 28an de novembro 2013, la prezidanto Janukoviĉ evidentiĝis malforta; kaj sub premo de Rusio rezignis subskribi dokumenton pri asocia partnereco kun Eŭropa Unio. Ĉi tiu tute klara fikonduto de Janukoviĉ kaŭzigis la protestojn ĉe la Placo de Sendependeco en Kijivo sub la nomo Eŭromajdano.

Kial Janukoviĉ ne subskribis la dokumenton en Vilno?

Jes, pro la Rusia komerca milito, sed, verŝajne, ankaŭ pro kelkaj aliaj kialoj rilataj al lia estonteco. Ĝis la venontaj elektoj restas ankoraŭ longa tempo, la

duan fojon promesi rapidan pliboniĝon de la vivnivelo jam ne validus, li ne estas tre populara en Ukrainio, kaj se Julija Timoŝenko estos baldaŭ liberigota, ŝi vere multon faros por ke populareco de Janukoviĉ fariĝu tre malalta. Do, por havi atuton, eble li havis la ideon provi subskribi la dokumenton tuj antaŭ la sekvaj elektoj, kaj dume trovi iun solvon kun Putin por ĉesigi komercan militon kontraŭ Ukrainio fare de Rusio. Aŭ eble li havis ideon

tute ne subskribi la dokumenton: se la popolo protestos malvigle kaj Putin helpos al li konstrui kolumnon de potenco, danke al kiu li gajnos la sekvajn elektojn.

Feliĉe, la ukrainoj pensas pri la tuta lando kaj ĝia estonteco kaj tute ne zorgas pri la estonteco de Janukoviĉ. La protestoj komenciĝis la 21-an de novembro, tuj post kiam la registaro informis ke ili ne subskribos asocian partnerecon kun EU en Vilno kaj faras paŭzon pri ĝi. Nokte, la 30-an de novembro, la registaro provis brutale ĉesigi la protestojn en Kijivo, sed tio fiaskis kaj pliaj fortaj protestoj komenciĝis ankaŭ en aliaj urboj de Ukrainio. Tiam Janukoviĉ per la parlamento la 16-an de januaro 2014

altrudis al la lando novajn leĝojn, kiuj limigas protesteblojn, sed tio ne tre helpis, ĉar dum protestoj mortis 5 protestantoj kaj finfine la 28-an de januaro la ĉefministro Azarov rezignis pri sia posteno. La prezidento Janukoviĉ malsaniĝis.

La opoziciaj fortoj en Ukrainio vidas jenan solvon: Se Janukoviĉ ne povos daŭrigi la al-eŭropan vojon kaj subskribi la asocian partnerecon kun EU, do tion devas fari nova prezidento. Tre bonan popularecon inter opoziciuloj havas Vitali Klitschko (Kliĉko) (fama eks-boksisto, nun politikisto de la partio “Udar”) kaj Arseniy Yatsenyuk (Jacenjuk) (politikisto de la partio ”Batkivŝĉina”), pli malgrandan popularecon havas Oleh Tyahnybok (Tjahnibok) (politikisto de la partio “Svoboda”).

La protestoj intensiĝis post la registara provo limigi ĉesigi ilin. 5 protestantoj mortis dum la manifestacio

Ankaŭ esperantistoj protestas

Julija Timoŝenko (maldekstre) estas forta

opozicianto de la prezidanto Viktor Janukoviĉ (supre), sed ŝi estas

enkarcerigita pro misuzo de povo

10 l NUMERO 259 (2014:1)

Page 11: Kontakto2014_1.pdf

RECENZO

Kion esperi legonte kolekton de interparoloj pri la mondo post la teroratako de la 11a de septembro, kun unu el la plej brilaj intelektuloj de la modernaj tempoj? Verŝajne ne libron, kiu samkiel bona krimromano, ensorbas la leganton kaj postulas legadon ĝis okuldoloro. Sed mi eraris.

Eklegante “Imperiaj ambicioj” mi pretigis min al malfacila legaĵo – kaj pro la temo kaj pro la lingvo – sekve mi ekipis min per vortaro, krajono, liniilo kaj markilo, kiel mi faras kiam mi legas fakajn tekstojn, rilatajn al miaj studoj. La surprizo venis rapide, ĉar malgraŭ la senfina kvanto de nomoj, datoj kaj geografiaj lokoj sur ĉiu paĝo, la libro tiugrade kaptis min, ke kiam mi ekmemoris pri la markilo kaj liniilo, mi jam estis leginta la duonon de la libro.

La majesteco de Noam Chomsky estas sendube lia stilo rakonti kaj analizi nekredeblan kvanton da informoj uzante lingvaĵon, kiun eĉ simplaj mezlernejanoj povus ne nur kompreni sed ankaŭ ĝui. La rekta stilo, la uzo de retorikaj demandoj kaj interjekcioj vere donas al mi la senton kvazaŭ mi mem estus en la fotelo de la demandanto, David Barsamian, kafumante kun Chomsky.

Kion entenas la modernaspekta kaj alloga libro, kun plaĉa kovrilo kaj bonkvalitaj paĝoj?

En ĝi ni trovas 9 interparolojn faritajn inter 2003 kaj 2005, kiuj pritraktas diversajn temojn, kiel la agreso-militoj, propagando, la kreskanta minaco de la tuttera varmiĝo, aŭ la usona eduksistemo. Estis trafa vortelekto nomi la intervjuojn “interparoloj” (en la originala angla titolo la vorto “conversations”

Mi havas antaŭ mi simpatian libron: “Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado”, de Louis Fréchette. Se estas vero, ke multaj legantoj elektas siajn librojn laŭ la beleco de la kovrilo, tiam ĉi tiu volumeto destiniĝas al furora disvendiĝo. La kovrilon ornamas reprodukto de bela pentraĵo de la kanada artisto Frederick Simpson Coburn (1871-1960), kiu montras vintran pejzaĝon kun domoj kaj ĉevalĉaroj. Cetere, li estas la aŭtoro de ĉiuj aliaj ilustraĵoj en la libro, inkluzive de ĉarmaj vinjetoj, mapoj kaj desegnaĵoj.

Sed kio pri la enhavo? Komence, ni diru, ke la volumo enhavas kvar informoriĉajn antaŭparolojn. Per tiuj ni ekscias pri la historio de la verko mem. Kvankam la aŭtoro estis franclingva, li unue publikigis ĝin en la angla lingvo, kun la celo montri al siaj najbaroj la vivon kaj kulturon de la franclingva Kanado. Ĉi tiu unua versio sukcesis ĉe la publiko. Poste li publikigis la franclingvan vesion, kiu kurioze ne tiom multe sukcesis. La originalo enhavas dek du rakontojn. La Esperanta traduko konsistas el ses elektitaj pecoj, sub la respondeco de kebeka Esperantisto Vincent Beaupré (1914-1984), sed neniam oni presigis ĝin – ĝi aperis

[eo: konversacio] estis uzata), kiu sugestas pli naturan komunikadon. Barsamian estas brila intervjuanto, li “alĵetas” komencan demandon kaj lasas al Chomsky libere paroli, analizi kaj deflankiĝi, dum li komplezeme sekvas la fadenon, aldonante en la ĝusta momento plian demandon. Li mem skribas en la enkonduko: “... aŭskultu atente, ĉar vi neniam scias, en kiun direkton iros la konversacio.”

Chomsky saltas de unu temo al alia, li parolas pri tio, kiel Usono stimulis Iranon evoluigi atomarmilojn, kiel la usona propagando igis la popolon kredi, ke Irako respondecas pri la teroratako de la 11a de septembro, aŭ kiel la hierarkiaj disrompoj rilatas al la kreskanta nombro da enhejmaj perfortoj. Oni povas demandi, kial estas ĝuste li, kiu malfermos niajn okulojn kaj igos nin pensi kaj agi? La libro verŝajne pensigas ne nur usonanojn, sed nin ĉiujn. Krome estas interese legi resumon pri la mondaj okazaĵoj de la lastaj jardekoj kun interpretado de la eventualaj ligoj inter ili.

La Esperanta eldono de la libro dankendas al Renato Corsetti kaj internacia teamo, kiuj faris vere laŭdindan laboron. La traduko estas tre bonkvalita kaj relative unueca malgraŭ la multnombra teamo de tradukintoj. La tekstoj estas facile legeblaj danke al la “bona lingvo” kaj facile kompreneblaj danke al la piednotoj, referencoj kaj aldonaj klarigoj. Stumbladon kaŭzas nur la troa uzo de komoj, kiuj origine celas ne haltigi, sed helpi la leganton.

per multobligita sistemo. Antaŭ nelonge, Francisko Lorrain reviziis la tutan tekston por ĉi tiu ĉarma eldono de Esperanto-Societo Kebeka, en 2013.

Rezultis bonega volumo, kiun oni legas kun plezuro. Oni povas diri, ke la ĉefa rolulo en tiu serio da rakontoj estas la severa kanada vintro, kun neĝoŝtormoj, ventego kaj torentaj riveregoj, kiuj antaŭ cent jaroj prezentis konstantan defion al la homa vivo. Meze de tiu kruda klimato, flagras la varmo de la kanada popolo, kiu alfrontas la defion per siaj forto, kuraĝo, stoikeco kaj delikata religiemo. Foje, ankaŭ popola humuro mildigas la kruelecon de tranĉa malvarmego. Malfacile estus elekti la plej bonan rakonton. Laŭ mia persona gusto, mi elektus la duan: “En neĝoŝtormo”. Ĝi priskribas aŭdacan veturadon de du kamaradoj en senhoma regiono, sub furioza vetero; la situacio fariĝas danĝera kaj senelira, ĝis ili ekvidas kabanon kun lumo...

La intenco de la aŭtoro montri la vivocirkonstancojn en franca

Pensiga resumo pri la mondo dum la lastaj jardekoj

Kanada vintro kiel rolulo

Mi tre ŝatas ke oni fine rezignis pri la esperantigado de la personaj kaj lokaj nomoj (Corsetti skribas en la enkonduka parto, ke unue li volis transskribi ĉion per Esperantaj literoj), kvankam restis en la teksto Hitlero, Sadam Husajn aŭ Alkaido. Apartan laŭdon meritas la aldonita indekso kun la prononcindikoj, kie tamen tutstrange aperas tradukoj de titoloj de verkoj, nomoj de ĵurnaloj aŭ institutoj (sen prononcindikoj) iom sensence – ja la traduko de ili ĉiuj jam aperas en la ĉefteksto.

Sume, jen ekzemplo de bonega iniciato de tradukado de libro pri aktualaj politikaj, sociaj kaj historiaj demandoj, kiu povus esti interesa al kiu ajn, kiu volas vidi pli klare la mondon en kiu ni vivas. La libro povas pensigi vin, alporti dubojn, instigi debatojn, inviti vin al agado aŭ simple doni al vi resumon pri la mondo dum la lastaj jardekoj. Verŝajne Chomsky mem meritintus pli longan prezentadon en la libro ol kelkfrazan priskribon. Eble ĝi okazos en la sekva eldono.

PeTRA SmIdelIUSz – HUngARIo/ARgenTIno

Kanado antaŭ pli ol cent jaroj estas plene atingita. La verko havas tiun konvinkan etoson, kiu faras la bonan literaturon. Alivorte, ĝi kaptas la leganton en tiun scenejon, eĉ se tiu leganto estas brazilano, kiu neniam tuŝis neĝon. Jen estas la magio de literaturo.

La Esperanta traduko estas senriproĉa. Sobra, eleganta prozo, kiu uzas ĉiujn rimedojn de nia lingvo por esprimoriĉa, suka teksto. Fakte, oni tuj forgesas, ke ĝi estas traduko, sed flue ĝuas la enhavon kiel originalaĵon – kaj jen ĉi tio estas la plej alta laŭdo farebla al traduko. Abundas piednotoj, kiuj faciligas la komprenon de detaloj. Mi ne trovis eĉ unu preseraron.

Gratulon al la Kebeka Societo pro ĉi tiu valora kontribuo al nia bretaro!

Paŭlo Sergio Viana - Brazilo

Imperiaj ambicioj Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro

Noam Chomsky

Eldonejo: Bero, 2013 - 160 paĝoj

Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado 130 paĝojLouis FRÉCHETTE. Traduko de Vincent BEAUPRÉ kaj Francisko LORRAINEsperanto-Societo Kebekia - 2013

REVUO KONTAKTO l 11

Page 12: Kontakto2014_1.pdf

Ĉio komenciĝis la 8-an de marto 2013. Kelkajn tagojn antaŭe mi legis afiŝon ĉe Facebook,

kiu atentigis pri la konkurso de TEJO “Partoprenu IJK-on 2013”. Ĝis tiam mi ne decidis ĝin partopreni, tamen tiun tagon mi retrovis tiun afiŝon kaj pripensis “Kial ne partopreni?”, sed estis problemo: La limdato por kandidatiĝi estis tiu sama nokto!

Do mi hastis kaj pretigis la dokumentojn bezonatajn por la kandidatiĝo, sed ververe mi pensis ke ne estus ŝanco pri sukceso, ĉar mi pensis ke tiaj konkursoj ĉiam estas por personoj multe pli bonŝancaj kaj interesaj ol mi, do mi nur revis pri la eblo vojaĝi al Israelo kaj partopreni la kongreson, mi revis senespera.

Mi devis atendi malmulton por scii la rezultojn, nur 4 tagojn fakte. Mi estis en la laborejo kiam mi ricevis retmesaĝon, kies titolo diris jene: “Partoprenu IJK konkurso - la rezultoj”. Tuj mi pensis ke ili sendis mesaĝon al

al mi, sed finfine la afero iris glate kaj mi sukcesis havigi al mi la monon por la vojaĝo.

Mi decidis vojaĝi unu semajnon antaŭ la kongreso por iomete turismumi kaj koni Israelon, sed pro manko de mono mi decidis plani mian propran kaj tre malmultkostan antaŭkongreson. La unua paŝo estis kontakti la lokajn esperantistojn per Pasporta Servo kaj mi sukcesis. Adam el Tel-Avivo respondis mian mesaĝon kaj akceptis min gastigi dum kelkaj tagoj kaj eĉ kontaktigis min kun amikino lia por ke mi restu ankaŭ kelkajn tagojn en Jerusalemo. Se vi ambaŭ legas tiun ĉi artikolon, sciu ke

iVan Kamilo Kintero Sant-Kruco – KolomBio

Mia granda aventuro

VOJAĜO

Kara leganto, vi estas legonta rakonton pri vojaĝo, kiu por mi estas aparte kara kaj neforgesebla pro pluraj kialoj: ĝi estis mia unua vojaĝo tute sola, mia unua vojaĝo ekster Sudameriko kaj ankaŭ mia unua internacia E-renkontiĝo! Permesu al mi rakonti al vi kiel ĉio komenciĝis kaj kiel disvolviĝis tiu mia aventuro...

mi por danki pro mia partopreno kaj informi ke mia kandidatiĝo ne sukcesis, do imagu mian vizaĝon kiam mi legis ke mi estas elektita kiel unu el la premiitoj de la konkurso kaj ke mia revo vojaĝi al IJK plenumiĝos! La novaĵo ek-ŝokis min kaj mi devis min trankviligi por povi plu-labori, poste mi tuje diskonigis la novaĵon inter mia familio kaj miaj samideanoj.

Sed la afero ne estis tre facila. 70% el la mono por la vojaĝo estis sendita kaj la cetero estos poste liverita al mi dum la IJK, mi do devis ekhavi la tuton el la mono por aĉeti fulgbiletojn, tio estis iomete malfacila ĉar mi estas studento k a j n e n i u v o l i s pruntedoni monon Bushaltejo en Tel-Avivo

12 l NUMERO 259 (2014:1)

parto 1

Page 13: Kontakto2014_1.pdf

REVUO KONTAKTO l 13

mi estas tre danka pro ĉio, kion vi faris por mi, kaj ke vi ĉiam estos bonvenaj ĉe mi!

Tio okazis meze de majo, do nenio alia okazis ĝis aŭgusto. La 9-a de aŭgusto alvenis – la tago de la vojaĝo – tiun tagon mi estis tre maltrankvila, sed samtempe ekscitita. Nokte mi vojaĝis al Madrido kaj tiam, kun nur 200 dolaroj en mia poŝo, mia aventuro komenciĝis!

La aviadilo surteriĝis matene en Madrido kaj mi pasigis la tutan tagon en la flughaveno ĉar la flugo al Tel-Avivo estis nur je la 23h. Tiu tago estis terure enua, do mi piediris tien kaj reen tra la tuta flughaveno kaj tra la fenestroj mi rigardis Madridon kaj sopiris – ĉar mi ne havis vizon, mi ne rajtis eliri de la flughaveno, tion mi multe bedaŭris – de multaj jaroj mi volas koni Hispanion.

Mi atingis Tel-Avivon la 11-an de aŭgusto frumatene, la unua ekvido de Israelo estis la marbordo de Tel-Avivo el la ankoraŭ fluganta aviadilo; tiu ekvido restos ĉiam vivanta en miaj memoroj. Ankoraŭ ne plenlumis kaj eblis vidi nur etajn lumpunktojn tra la tuta marbordo, estis tre ĉarma vido.

Mi planis vojaĝi per “ŝerut-buso” (mezgranda taksio, en kiu pluraj personoj vojaĝas kune) al Tel-Avivo sed tre baldaŭ mi komprenis ke tio ne eblus, ĉar ne estis rektaj ŝerutoj al la urbo, do mi estis devigita ekŝanĝi miajn planojn kaj vojaĝi per trajno. Mi aĉetis la trajn-biletojn sen scii en

kiu kajo entrajniĝi aŭ en kiu trajn-stacio eltrajniĝi, tamen je la unua fojo mi trovis ke la israelanoj estas tre afablaj personoj, ĉiam pretaj helpi al eksterlandanoj; baldaŭ ili klarigis al mi ĉion kaj mi sukcese eltrajniĝis en la ĝusta stacio, de kie mi devis preni buson por veturi ĝis la hejmo de mia gastiganto.

Post la elbusiĝo, mi serĉis la domon de mia gastiganto sensukcese kaj mi tute perdiĝis. Jes

mi perdiĝis en lando kies lingvon mi ne komprenis! Post unu-hora promenado mi decidis haltigi taksion kaj feliĉe ĝi kondukis min al la ĝusta loko, kiu fakte ne estis tre for de la loko en kiu mi tiam troviĝis.

Unua tago: nova mondo malkovrita

Tiamaniere mi alvenis al la hejmo de mia kara amiko Adam, bedaŭrinde li devis labori dumtage, sed li multe

konsilis min kaj helpis trovi la plej bonan bus-linion por veturi tien kien mi volis iri. Mia impreso pri la publika bus-servo de Tel-Avivo estas ke ĝi estas elstara, bona, rapida kaj facile uzebla eĉ por eksterlandanoj; la busoj avertas pri la venontaj haltejoj kaj ankaŭ montras ilin en tri alfabetoj: la hebrea, la araba kaj la latina. Do mi facile elbusiĝis en la ĝusta loko, tre proksime al Jafo.

La unua afero, kiun mi vidis tie, estis la marbordo – tiu sama marbordo, kiun mi vidis de la aviadilo, kaj tiumomente ĝi troviĝis tuj antaŭ mi! Kia maro! Belega! Blua kiel la ĉielo, la unua ekrigardo de la Mediteranea maro mirigis min kaj mi sentis min kvazaŭ en Kolombio, ĉar la maro tie estas tre simila. Tamen la marbordo tuj memorigis ke mi forgesis mian kontraŭ-sunan kremon en Kolombio kaj mia naĝkostumo ene de la valizo en la hejmo de mia gastiganto.

Mi do piediris ĝis Jafo, post kelkaj minutoj mi estis tie. Jafo estas tre antikva loko, ĝi estas urbo fakte, kaj multe pli antikva ol Tel-Avivo, sed post la sendependa milito ĝi kuniĝis kun Tel-Avivo. Jafo estas plenplena de historiaj lokoj kaj la malnova urbo estas tre alloga kaj interesa. Muzeoj, preĝejoj kaj ankaŭ granda aro da artaj vendejoj troviĝas tie. Mi trairis la tutan malnovan urbon plurfoje, ĉar ĝi estas tre malgranda, do post kelkaj horoj mi vidis preskaŭ ĉion videndan tie.

Tiu tago, post la piedirado tra Jafo,

Mi surteriĝis en la internacia flughaveno Ben Gurion kaj la unuan fojon en mia vivo mi troviĝis en lando, kies lingvon mi tute ne komprenis kaj eĉ ne kapablis legi! En la flughaveno mi suferis longan demandadon pri la kialo de mia vojaĝo (Kial vi venis al Israelo?, kie vi restos?, ĉu vi konas iun ĉi tie?), sed oni jam atentigis min pri tio en Kolombio, do ne estis surprizo, tamen la afero estis iom ĝena, ĉar oni retenis mian pasporton dum horo kaj duono!

Jafo estas tre antikva loko kaj estas plenplena de historiaj lokoj

Tel-Avivo fotita el Jafo

Page 14: Kontakto2014_1.pdf

estis iomete enua por mi, ĉar mi estis tute sola, preskaŭ sen mono, kaj ĉefe ĉar mi forgesis mian vestaĵon por naĝi! Do mi pasigis la reston de la tago apud la maro sed mi nur iomete subakvigis miajn piedojn. Tamen tiu tago ebligis al mi iomete vidi la kutiman vivon de la tieaj israelanoj. Estis dimanĉo, kaj malgraŭ ke laŭ la juda kalendaro tiu tago estas laborinda, mi trovis multajn familiojn pasigantaj la tagon apud la maro. La unua afero, kiun mi rigardis, estis la arabaj virinoj, kompreneble mi jam sciis ke ili kovras preskaŭ sian tutan korpon per vestaĵoj, tamen multe mirigis min, ke ili ne ŝanĝas sian vestaĵon eĉ por eniri en la maron.

Unu aferon mi lernis pri Israelo dum tiu tago, ĝi estas ege varma loko kaj oni bezonas trinki multe da akvo!

Dua tago: bestoj kaj falafloj

Mi planis multe pli bone la aferon por la dua tago, do mi decidis, danke al la konsiloj de Adam, viziti safarion kiu troviĝas en Ramat Gan. Komence mi pensis ke Ramat Gan estas kvartalo kie situas la safario, sed ĝi estas tute aparta urbo! Tio estis nekredebla afero por mi, ĉar Tel-Avivo kaj Ramat Gan estas kunigitaj, la limo inter ili estas simpla strato, do se vi transpasas la straton vi iras de unu urbo al la alia!

Atingis mi la safarion sufiĉe facile sed bedaŭrinde la bestoj troviĝis tro for de la vojoj, tra kiuj pasis la buso, kiu kunportis nin. Do ne eblis

vidi ilin bone kaj des malpli foti. Post rapida veturado mi elbusiĝis en best-ĝardeno, kiu troviĝas ene de la safario (kiu troviĝas ene de parko!). Ene de la best-ĝardeno evidentiĝis la plur-lingveco de Israelo – oni povas trovi afiŝojn en la hebrea, araba, angla kaj eĉ rusa.

Mi pasigis grandan parton de la tago tie, do proksimume je la 16-a, mi eliris kaj piediris tra la parko por serĉi ion manĝeblan. Mi trovis falaflejon (loko kie oni vendas falaflojn [kikerbuloj], kutima israela manĝaĵo) kaj mi aĉetis mian unuan falaflon en Israelo, de tiam mi preskaŭ ĉiam manĝis tion, ĉar ĝi estas tre malmultkosta.

Kiam la noktiĝo estis proksima, mi foriris de la parko kaj iomete vagis

tra la stratoj de Ramat Gan, jen kiel mi perdiĝis denove kaj ree dependis de la afableco de la israelanoj. Kaj kian afablecon mi trovis! Ĉi-foje mi demandis al sinjorino en veturilo pri la ĝusta direkto kien iri, sed ŝi tre afable invitis min eniri en la aŭton kaj veturigis min ĝis loko proksima de la hejmo de mia gastiganto. Dankon, karulin’!

Kurioza afero pri la dua tago: Mi devis fuĝi de la suno dum la tuta tago, ĉar la pasintan tagon mi terure sun-bruniĝis kaj eĉ la minimuma kvanto da sunbrilo, kiu tuŝis mian haŭton, kaŭzis teruran doloron.

Tria tago: Maro kaj laciga promenado

Mi decidis pasigi mian trian tagon en Israelo apud la maro, sed ĉi-foje mi memoris kunporti kontraŭ-sunan kremon kaj mian vestaĵon por naĝi! Mi luis seĝon kaj ombrelon. Post la baniĝo en la maro, sub plaĉa ombro kaj ĝuante freŝigan maran brizon, mi ekdormis sur la seĝo. Mi ankoraŭ ne scias kiamaniere la sunlumo sukcese trapasis la ombrelon kaj sunbrunigis mian bruston en eta kaj mallarĝa linio.

Post la tagmanĝo mi decidis piediri sencele tra la Tel-Avivaj stratoj kaj tiel mi trovis la “Blankan urbon”, tre ĉarman parton de Tel-Avivo, kiu elstaras pro sia arĥitekturo. De tie mi promenis laŭ la marbordo ĝis la parko HaYarkon, kaj tra la vojo mi trovis multegajn mez-grandajn parketojn, kaj denove mi miris: Tel-Avivo estas tre verda urbo, en ĝi troviĝas amaso da parkoj donacitaj de la judoj, oni ne povas piediri tra la urbo sen trovi kelkajn el tiuj parkoj.

Post longega promenado mi atingis la celitan parkon, kaj tiu estis almenaŭ tri- aŭ kvaroble pli granda ol tiu, kiun mi vizitis la pasintan tagon. La rivero Yarkon trapasas la tutan parkon kaj eĉ oni povas lui ŝipetojn kaj navigi laŭ la rivero. Mi decidis resti tie kaj legi libron (La Hobito, rekomendindas legi ĝin), ĉar la promenado multe lacigis min. Kiam noktiĝis mi revenis hejmen.

Kurioza afero pri la tria tago: Jes, mi perdiĝis, sed ĉi-foje mia poŝtelefono kaj ĝia GPS-o (tuttera bira sistemo) savis min.

Best-ĝardeno en Ramat gan

Ivan en Israelo

VOJAĜO

14 l NUMERO 259 (2014:1)

Page 15: Kontakto2014_1.pdf

REVUO KONTAKTO l 15

regiS Kaj rangel gotarDi - Brazilo

La 93-a kaj 94-a elsendo www.podkasto.net

La 93-a elsendo de Varsovia Vento-podkasto komenciĝas per iom pezaj muzikaĵoj, ŝajne en la franca lingvo. Kial? Ĉar ĝi koncernas la renkontiĝon okazintan en Amikejo,

Belgio: FESTO! Ĝi estas esperantista muzikfestivalo, kiu celas disponigi al la partoprenantaro profesikvalitan koncertaron kontraŭ malmultekosta kotizo. Tio ebligas al multaj interesatoj partopreni. Se vi estas juna aŭ juneca kaj ŝatas muzikon, oni rekomendas FESTOn al vi.

Flo, unu el la organizantoj de la evento, klarigas iom pri la graveco de la sonsistemo (aparataro, kiu amplifias la sonon) kaj de la lumoj uzataj en koncertoj, ĉar se oni neglektas tiun fakan laboron, ne gravas kiom bonaj estas la muzikistoj, la rezulto estos certe nekontentiga. Gepatroj, kiuj kunportis siajn infanojn al FESTO, donas bonajn konsilojn kiel konduti en tiaj situacioj, por ke ili ne estu frustritaj.

Ni ŝatas la opinion, ke se en E-renkontiĝoj oni ne ebligas al lokaj artistoj montri sian laboron, kaj restas ĉiam fermitaj en nia propra medio, Esperanto ne disvastiĝas. Tiu estas prava vidpunkto, ĉar per arto la eventoj povas fariĝi pli interesaj kaj al eksterlandanoj kaj al lokanoj, ĉar iuj ekkonas iom pri Esperanto kaj aliaj pri la loka kulturo, ĉu ne? Jen inda kultura interŝanĝo.

En la 94-a elsendo Roĉjo komentas pri la organizado de IJK 2015. Ankoraŭ estas nenio decidita, sed verŝajne ĝi okazos meze de Eŭropo. La tiama UK okazos en Francujo, do tial estas opinio, ke la IJK okazu en najbara lando kiel Germanujo. Ĝi estas bona elekto ĉar ĝi havas multajn najbarajn landojn, flughavenojn kaj malmultekostajn trajnkonektojn. La elektita germana urbo estas Frajburgo. Tiu propono estos sendita al TEJO. Brazilo ne havas la samajn trajtojn, tamen la brazilanoj per aliaj argumentoj provas konvinki vin partopreni IJK 2014 en Fortalezo. Venu!

Stefan MacGill parolas interalie pri tio, ke la universalaj kongresoj de Esperanto ne allogas kaj interesas junulojn kaj ke la membraro de UEA malpliiĝas ĉar novaj esperantistoj ne membriĝas al ĝi. Laŭ la intervjuito, granda parto de la movado jam perdis la kapablon allogi junulojn. Ni pensas, ke tio ne konstateblas en Brazilo, precipe en la urboj, en kiuj ni diskonigis Esperanton surstrate. En nia lasta eventeto ni kolektis 22 retadresojn de interesatoj kaj ĉirkaŭ triono el ili estas tre junaj. Laŭ nia loka sperto, ne multaj junuloj interesiĝas pri la lingvo ĉar brazilanoj ĝenerale ne emas lerni duan lingvon kaj malmultaj gravaj aferoj interesas junulojn.

Bertilo (kun la gitaro) kaj Birke (kun la fluto) rakontas pri sia muzikumado. Plejparte ilia repertuaro estas tradukaĵoj kaj muzikaĵoj originale verkitaj en Esperanto. Eble iam ili ludos ankaŭ versiojn de la kantaĵoj de Persone. Ili hobie kunludas por plezuro, tamen, samkiel Varsovia Vento, ambaŭ hobiaj agadoj estas

altkvalitaj kaj ŝajnas al ni profesiaj. Bertilo promesis sciigi Irek pri siaj muzikaj novaĵoj, do se plaĉas al vi ilia muziko, atentu pri la venontaj elsendoj.

“Batu tamburojn kaj blovu la flutojn...”

Kvara tago: Internacia renkontiĝo kaj ek al Jerusalemo.

Frumatene mi vekiĝis kaj dankis al Adamo pro lia gastigemo kaj helpemo, tiu estis mia lasta tago en Tel-Avivo. Mi prenis miajn valizojn kaj iris ĝis la gastejo kie troviĝis Alvaro, la brazila esperantisto, kiu alvenis al Tel-Avivo la pasintan tagon.

Tie mi renkontiĝis kun Alvaro kaj kun la itala samideano Fabio. Finfine mi povis pasigi la tagon kune kun esperantistoj! Ni kune piediris tra la urbo kaj vizitis muzeojn kaj kelkajn monumentojn. Ni finis la turismumadon post vizito al la aĉet-centro Azrieli, ni supreniris ĝis la etaĝo 49 kaj de tie ni povis vidi la tutan urbon kaj eĉ la urban havenon.

Post tio, ni revenis al la gastejo, kie ni renkontis la francinon Véronique, tiamaniere kaj sen multe da antaŭplano okazis internacia renkontiĝo en Tel-Avivo. Fabio invitis nin manĝi falaflojn kaj post tio ni promenis al proksima parko kaj tie ni multe babiladis. Bedaŭrinde nia babilado ne daŭris tiom longe kiom mi volis, ĉar en la nokto mi devis adiaŭi ĉiujn kaj forveturi al loko kie mi rekontos mian jerusaleman gastiganton, Valentina (Valla).

Post renkontiĝo kun ŝi, ni ne vojaĝis longe – la vojaĝo daŭris unu horon pli-malpli. Israelo estas tre malgranda lando kaj ĉiuj urboj estas tre proksimaj unu de la aliaj (almenaŭ laŭ la kolombia vidpunkto). Ni alvenis al la Centra Bus-Stacio (CBS), poste ni promenis ĝis la tramstacio. Tiu estis la unua fojo en mia vivo en kiu mi vidis tramon. La sperto vojaĝi per tramo tre plaĉis al mi, ĝi marŝas glate kaj senbrue sur la relvojoj. Vojaĝi per tramo estas tre facile, kaj pro tio, malkiel en Tel-Avivo, mi neniam perdiĝis en Jerusalemo.

Kuriozaĵo pri tiu tago: Valla instruis al mi ke foje la maŝinoj por aĉeti tram-biletojn erare ne akceptas monerojn, do oni devas skrapi la surfacon de la neakceptita monero kontraŭ la flanko de la maŝino kaj poste reprovi enmeti la moneron, tiamaniere la maŝino akceptas ĝin. Tiu konsilo evidentiĝis utila post la IJK, kiam amikino provis aĉeti trajn-bileton en Tel-Avivo.

Daŭrigo en la venonta numero

Jen kio okazas se oni ne uzas kontraŭ-sunan kremon dum la somero en Israelo

Page 16: Kontakto2014_1.pdf

)))))))))))))))))))))))))))))))))

))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))Viktoro

SOLÉKatalunio

Blogo de enamiĝinta lingvisto

LA BLAgA BLOgO

Lingvistoj nomas alofonoj tiujn malsamajn voĉajn sonojn, kiuj en iu difinita lingvo ne estas malsamaj fonemoj. Temas pri etaj

nuancoj, pri kiuj la denaskaj parolantoj de tiu lingvo tute ne konscias. Tamen, tiaj etaj varioj povas esti gravaj en alia lingvo, ĉar ili povas rilati al du malsamaj fonemoj. Ekzemple, en kelkaj aziaj lingvoj la sonoj [r] kaj [l] estas alofonoj de ununura fonemo.

Kutime, parolantoj de tiuj lingvoj prononcas tiun fonemon foje kiel [r], foje kiel [l], tute senprobleme, ĉar por ili temas pri eta nuanco preskaŭ nerimarkebla, kiu neniam erarigas ilin, pro tio ke en ilia lingvo tiu vario tute ne ŝanĝas la signifon de vorto. Male, en Esperanto /r/ kaj /l/ estas tute malsamaj fonemoj, kies diferenco ja utilas por identigi malsamajn vortojn kiel “mola” kaj “mora” aŭ “pli” kaj “pri”. Pro tio, ne estas la samo diri “ni sekvu niajn morajn kutimojn”, ol “ni sekvu niajn molajn kutimojn”.

Tamen, oni ne kredu, ke Esperanto ne havas tiun fenomenon. Malgraŭ ke la celo de la iniciatinto estis rilatigi ĉiun Esperantan fonemon al ununura litero, oni ne elparolas ilin tute egale. Bonvolu kompari la sonojn de la fonemo /n/, kiam vi diras la vortojn “nazo” kaj “lingvo”. Ĉu via lango vere troviĝas en la sama punkto? Do, tiuj du sonoj - [n] kaj [ŋ], laŭ la internacia fonetika alfabeto, IPA - estas alofonoj en Esperanto, sed ili estas tute malsamaj fonemoj en alia lingvo, ekzemple en la angla (sin: /sɪn/; sing: /sɪŋ/).

Tion mi ja sciis - almenaŭ teorie - kiam mi komencis amrilaton kun Lia, mia tiama ĉindevena koramikino. Mi mokadis ŝin, kiam ŝi kutime diris “kala, pli kio temas?”. Fakte, ankaŭ ŝi mokis min, ĉar pro mia denaska lingvo - en kiu /b/ kaj /v/ simile alofonas - mi ofte misprononcas Esperantajn vortojn, kiuj enhavas la fonemon /v/, foje kun amuza rezulto: “Mi tuj benas”, mi kutime diris al ŝi telefone, kiam mi malfruiĝis, kaj ŝi ĉiam respondis ironie “Ho! dankon pastro, por beni min, kia honoro!”.

Tamen, en kelkaj okazoj, tiuj alofonoj kaŭzis ne miskomprenon sed malfermon de nova komunika vojo, eble ne intence kreita, sed pli rekta kaj esprimpova. Mi memoras gloran momenton

tiurilate, kiam, foje brakumante ŝin pasie, mi flustris ĉe ŝia orelo: “Mi bolas…”, kaj ŝi tuj

respondis: “Jes, kala, mi jam limalkis, ke via aĵo iĝis marmora…”.

16 l NUMERO 259 (2014:1)

Page 17: Kontakto2014_1.pdf

rogener PaVinSKi – Brazilo

…sin drogas. Por forgesi, por forgesti. Drogoj lulas kaj feliĉigas, drogoj detruas kaj mizerigas. Ĉiel ajn, drogoj abundas, de biero tra cigaredo ĝis heroino kaj… Esperanto.

Mia filino prelegas pri drogoj en la Novjara Renkontiĝo: germania aranĝo agrablega, kie ni kutimas pasigi, inter amikoj kaj senzorge, la semajnon post Kristnasko. Malgraŭ la frua horo, multaj aŭskultantoj okupas la seĝovicojn. Kelkaj esperplene demandas, ĉu okazos praktika ekzerciĝo, kun distribuo de specimenoj, aŭ nur teoria enkonduko. De la prelegantino ni ekscias pri la meĥanismoj de drogaj ekuzo, efikado kaj kutimiĝo. Kelkaj surpriziĝas ke eĉ vino, kafo kaj cigaredoj estas drogoj, kvankam Plena Ilustrita Vortaro atentigas pri tio en sia difino: “substanco stimula aŭ stuporiga, kiu povas kaŭzi psikan kaj korpan dependecon, ekz. kafo, tabako, alkoholo, kokaino, opio, heroino”. Sed kiam ni vidas per desegno kiel tiuj substancoj trompas niajn sinapsojn kaj rekte intervenas en nian nervosistemon, ni pli pretas kredi kion ni aŭdas.

Eksciante ke, laŭ la difino de la influa Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj, eĉ hazardludoj povas kaŭzi malsanecan dependon, iuj en la publiko faras rapidan komparon: ĉu ankaŭ Esperanto estas drogo?

La verdan drogon ni ĉiuj konas. Pluraj simptomoj de la dependeco ja klare ĉeestas, kiel altiĝo de la tolera sojlo je la konsumita varo, kaj neglekto de aliaj interesoj. Ofte tiu stato ekestas jam en frua aĝo, kaj estas tre malfacile forigebla poste. La mankosindromoj povas esti tre gravaj, ekde perdo de apetito ĝis kompleta deprimiĝo kaj malkapablo je normalaj homaj rilatoj. Ni, suferantoj de nia specifa dependeco, spertas eĉ kroman simptomon: ni konscie celas disvastigi nian

malsanon al la tuta homaro.

Bedaŭrinde, ĝis nun ni ne sukcesis atingi ke la verda drogo estu malpermesita ĉie en la mondo. Ĉu eble leĝa

malpermeso efike helpus plirapidigi la Finan

Venkon?

Tiel la mondo...István Ertl

LA OBJEKTO

En l a j a r o 2 0 0 8 d e Nederlando mi vojaĝis

al Italio por partopreni en la Internacia Junulara Semajno en Senigallia. Mi veturis per nokta trajno. Kelkajn tagojn antaŭe, en Amsterdamo, mi eniris lokon, en kiu oni vendas memoraĵetojn. Inter centoj da tiaj objektoj mi trovis ĉarmajn muzikskatoletojn. Estis eble deko da similaj, tamen kiam oni turnas la kranketon, ĉiu s o n i g a s i u n

La polica traserĉado“La objekto” estas rubriko en kiu la

legantoj rakontas iun apartan historion pri iu objekto.

per skuo kaj forta lumobrilo sur mia vizaĝo. Ie en Germanio, du soldatoj kun mia pasporto enmane venis en mian kupeon kaj petis min malfermi la valizon. Ni devis ŝalti la lumon, post kio ili komencis ĉion rigardi.

Iun momenton, ili trovis la muzikskatoletojn kaj demandis min kio i l i estas . Je mia respondo, la soldato lasis ilin

a p u d e kaj daŭre serĉis

inter miaj aĵoj. Sendube ili serĉis drogojn –

p o r l a s o l d a t o j ; kiel longharulo,

s u d a m e r i k a n o kaj elirinta el

Nederlando, c e r t e m i

devus havi ion en la

valizoj... Tio estis ioma

embaraso, ĉar ili priserĉis nur min,

dum la aliaj kunvojaĝantoj simple rigardis. Unu soldato estis pli severa; estis li, kiu faris la serĉon; dum la alia estis pli trankvila kaj eĉ amuziĝis, kiam li trovis la ko-diskojn de Supernova. Rigardante la malantaŭan foton de la bando, li surprize demandis angle: “Ĉu ja estas vi ĉi tie?”

Post kelkaj minutoj, kiam miaj aĵoj estis tute malordigitaj ene kaj ekster la valizoj kaj trovinte nenion kontraŭleĝan, la pli severmiena soldato decidis malfermi unu el la flankelasitaj pakaĵetoj de la muzikskatoloj (eble kiel lasta ŝanco por aresti min). Vidinte ke ja temas pri la muzikskatoleto, kun videbla elreviĝa sinteno li turnis la kranketon kelkfojojn kaj adiaŭis.

)))))))))))))))))))))))))))))))))

))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))

malsaman muzikaĵon. Mi aĉetis du, unu por mi, alian por donaci. Oni bele pakis la skatoletojn kaj mi metis ilin en mian grandan valizon (ja temis pri preskaŭ u n u - m o n a t a vo j a ĝ o ) . M i kuportis ankaŭ dorso-sakon.

La trajno ekiris je la 17ª horo kaj devus atingi Milanon proksimume je la 8ª matene. Mi alvenis la unua en mian k u p e o n ( m i n e e k z a k t e memoras ĉu ĝi estis ses- aŭ kvar–lita), ekkuŝis en la plej suban liton, metis miajn sakojn sub ĝi kaj frue ekdormis. Iom post iom alvenadis pliaj kunvojaĝantoj.

Frumatene, proksimume je la tria horo, mi estis vekita

Page 18: Kontakto2014_1.pdf

ma li - Ĉinio

La revo de simpla kamparanoYan Hucheng (Jan Huĉeng) estas

prezidanto de la Bioteknologia Akcia Kompanio de Nanyang en la Henan-provinco de Ĉinio. Li iam laboris kiel provizora instruisto en vilaĝa mezlernejo, kaj en la 1980-aj jaroj ekproduktis manĝeblajn fungojn. Nun li posedas entreprenon kun areo de pli ol 30 mil kvadrataj metroj, kaj per tiu entrepreno, kiu produktas miksitan sterkon, post multjara penado, li realigis la revon foriri el la iama malriĉeco, sed por tio li enplektis sian tutan vilaĝon en la strebo.

EL ĈInIO

ili subtenis min viziti lernejon”, Yan diris. Por malpezigi la ŝarĝon de la geavoj, ĉiutage post la lecionoj li iris sur la monton proksime de la vilaĝo por kapti skorpiojn (kiuj valoras kiel besta medikamenta materialo). Tiam oni povis ŝanĝi unu kajeron kontraǔ 10 skorpioj. Dum la dek kelkaj jaroj, kiam li lernis en element- kaj mezlernejoj, li persiste kaptadis skorpiojn kaj kolektadis kuracherbojn en libera tempo kaj en ferioj. Per tio li subtenis sian lernadon kaj diplomiĝis en la supera mezlernejo kun tre bonaj rezultoj.

Y a n d i r a s : “ E n l a i n f a n e c o m i j a m konsciis la gravecon de la scio por individua k r e s k a d o k a j h a v i s revon viziti lernejon.” Sed kiam Yan preparis sin por partopreni en la eniraj ekzamenoj de universitato, l i devis forlasi sian revon pro malriĉeco.

“ T i a m l a g e a v o j maljuniĝis kaj la pli juna fratino ankoraŭ vizitis lernejon. Hazarde mi

havis ŝancon labori kiel provizora mezlerneja instruisto kun subvencio de 7 juanoj monate – tiam oni povis vivteni du kamparanojn per tiu ĉi sumo)”. Rememorante, ke li ne partoprenis en la eniraj ekzamenoj de universitato, Yan Hucheng diras, ke kvankam estis bedaŭrinda afero por li ne partopreni en la ekzamenoj, la 7 juanoj gajnitaj ĉiu-monate donis grandan helpon al lia familio. Li diras, ke nur se oni havas revon en la koro kaj penadas por realigi ĝin, oni certe havos belan estontecon.

Yan Hucheng (la 4-a de dekstre) en Rusio marte de 2013

10 skorpioj kontraŭ unu kajero

Yan Hucheng naskiĝis en 1962 en la vilaĝo Miaogou en la Henan-provinco. Kiam li havis 4 jarojn, lia patro forpasis, lia patrino reedziniĝis al alia homo, dum li kaj lia pli juna fratino vivis ĉe siaj geavoj. “Tiam miaj geavoj estis maljunaj. Jam estis malfacile por ili vivteni nin, tamen

Foto

j: Sh

i gan

g

Yan Hucheng intervjuata

18 l NUMERO 259 (2014:1)

Page 19: Kontakto2014_1.pdf

Oni riĉigu ne nur sin mem, sed ankaŭ

samvilaĝanojnEn la jaro 1978, kiam Ĉinio

ekpraktikis la politikon de reformado kaj ekonomia pordomalfermo, Yan Hucheng rezignis pri sia laboro kiel provizora instruisto kaj fariĝis individua entreprenisto.

“En la jaro 1985 mi fariĝis ‘persono posedanta 10 mil juanojn’. Ĉiu-jare mi povis gajni kelkdek milojn da juanoj per vendado de sojo kaj kolektado de kuracherboj. Kvankam mi riĉiĝis, tamen mi ne ĝojis en la koro, vidante ke miaj samvilaĝanoj ankoraŭ ne riĉigis sin”, Yan Hucheng diris: “Mi ekpensis, kiel mi povos riĉigi la samvilaĝanojn per mia penado.”

“Iufoje, kiam mi transportis kolektitajn kuracherbojn al la Fujian-provinco, mi rimarkis, ke la loka

gvido la nombro de kamparanaj familioj en Xichuan-provinco, kiuj plantis manĝeblajn fungojn, superis 2700 kaj en ĉirkaǔaj provincoj superis 4 mil. En la fino de la jaro 1994 pli ol 7 mil familioj riĉiĝis dank’ al plantado de manĝeblaj fungoj.” Vidante, ke samlokanoj sin riĉigis, Yan Hucheng tre ĝojis.

S e d p o s t l a j a r o 1 9 9 4 , Ĉinio komencis multe disvolvi forstumadon kaj ekatentis pri la protektado de akvo kaj tero. Tiam Yan Hucheng konsciis, ke daǔra disvolvo de manĝeblaj fungoj konfliktas kun la politiko de la ŝtato pri disvolvo de forstumado. Ĉar la materialo de fungbastonoj por planti manĝeblajn fungojn estas lignopecetoj, kaj farado de la fungbastonoj bezonas grandan kvanton da ligno. Kvankam la eksporto de la manĝeblaj fungoj al Tajlando, Koreio, Japanio kaj Singapuro povis alporti grandan profiton al samlokanoj, konsiderante la ekologian medion, kiu estis iom post iom detruata, li sentis, ke la ŝtataj interesoj estas pli gravaj ol la individuaj. Pro tio li decidis ĉesigi la plantadon de manĝeblaj fungoj kaj serĉi alian riĉigan vojon.

Post merkata enketado, Yan Hucheng decidis planti zingibrojn, kiuj estis tre malabundaj en la kuracherba merkato de Ĉinio. Li iris al la Nankina Instituto de Plantoj, diris al rilataj personoj sian ideon kaj enkondukis teknologiojn pri plibonigo de sovaĝaj dioskoreaj zingibroj kontraŭ 1,8 milionoj da juanoj. Kulturinte plantidojn de zingibroj en la planta bazo de Xichuan li refoje senpage trandonis ilin al siaj samlokanoj kaj subskribis kun ili rilatan kontrakton. Nelonge poste, la planta areo de zingibroj atingis 400 mil muojn (15 muoj = 1 hektaro).

“En la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento domoj el adoboj ne plu videblis en la vilaĝoj Maotang, Xihuang, Siwan, Jingguan kaj Dashiqiao de la Xichuan-provinco. Ili estis anstataǔigitaj de vicoj kaj vicoj da etaĝ-domoj” Yan Hucheng diris, ke sub lia gvido, dek kelkaj miloj da kamparanoj sin liberigis de la malriĉeco per plantado de manĝeblaj fungoj kaj dioskoreaj zingibroj.

REVUO KONTAKTO l 19

regiS Kaj rangel gotarDi - Brazilo

La 95-a, 96-a kaj 97-a elsendoj www.podkasto.net

Martin Wiese kun intensa emocio parolas dum la dua parto de sia intervjuo. Li estas surprizita,

ke multaj homoj konas lian muzikon, inkluzive de infanoj, kiuj kantas ankoraŭ ne eldonitajn kantojn kaj vere zorgas pri la senco de iliaj tekstoj. Ni aldonas, ke la muziko de Persone difinis periodojn de nia vivo. Fantomoj de la Pasintec’ (2007, kiam ni estis komencontoj de Esperanto!), Longe for’ (2010, komencantoj), Pli kaj pli (2012, komencintoj). Legantoj de niaj recenzoj rimarkas ke ni emfazas la muzikan karakteron de Esperantujo ĉar ni trovas ĝin tre valora. Krome, Esperanta muziko instruas novajn vortojn al ni, ĉi-elsende “barakti”! Mankas nur al ni scii kiusence Martin uzis ĝin.

Floréal Martorell, la estro de Vinilkosmo, detalas pri sia vivo kaj aktiveco en la movado. Plej kaptis nian atenton lia parolo pri la Esperanta kulturo. Li asertas surbaze de la malrapideco forvendi eldonaĵojn, ke esperantistoj ne sufiĉe interesiĝas pri ĝi. Oni devas multe pli disvolvi tiun aspekton ĉar la kulturo elmontras, ke la lingvo vivas, ĝi estas ĝia estonto. Se vi legas ĉi tiun recenzon, vi ja kontribuas al la verkado en Esperanto, sed ni subtenu laŭeble iniciatojn en aliaj kampoj kiel radio, verkado de libroj, renkontiĝoj kaj tiel plu.

Tre kortuŝis nin la deklamo de la antaŭnelonge forpasinta Jerzy Fornal de la “Preĝo sub la verda standardo”, poemo verkita de Zamenhof, per kiu li klare kaj arte esprimis siajn intensajn revojn. Al ni Esperanto estas tiel natura afero, ke ni kelkfoje konscie ne memoras ĝian profundan celon. Instigoj ĉiam bonvenas por resentigi al ni la kvazaŭan devon plu labori por Esperanto.

Aŭskultindas la peco de Roman Dobrzyński, en kiu li rakontas pri siaj spertoj en la jaroj 1968 – 1970, kiam li estis redaktoro de ĉi tiu revuo. Tiam oni interparolis per leteroj, kaj la artikoloj por Kontakto bezonis kelkajn semajnojn por atingi lin. Presitaj tekstoj en Esperanto estis raraj, tial valorigataj kaj legataj de esperantistoj. Niaopinie facile percepteblas la kontrasto kun la nuntempo, kiam ekzistas tiom da informfontoj, ke oni eĉ ne scias kiun atenti.

Yan Hucheng (meze) konigas agrikulturajn sciojn al studentoj de la Sudokcidenta Petrola Universitato

industrio de manĝeblaj fungoj estas tre vigla. En mia hejmloko oni vendis lignon kiel hejtaĵo. Je tio, venis al mi bona ideo – preni la lignon vendatan de samlokanoj kiel materialon por produkti la manĝeblajn fungojn kaj gvidi la samlokanojn planti manĝeblajn fungojn por riĉiĝi.” En la jaro 1988 li iris al la Instituto de Fungoj en la Fujiang-provinco por lerni la rilatan teknikon.

E n l a s e k va n t a j a ro , Ya n Hucheng senpage trandonis al siaj samvilaĝanoj fungsemojn kaj la teknikon pri la plantado. Li subskribis kontrakton pri aĉetado de fungoj kun la samvilaĝanoj. Tiel la produktejo de fungoj estis establita, kaj Yan Hucheng unuafoje fariĝis entreprena jura persono.

“De la jaro 1989 ĝis 1994, sub mia

Page 20: Kontakto2014_1.pdf

Saluton!Mi estas Massimo, italo, loĝanta en Ĉuvaŝujo (unu el la ŝtatoj

de la Rusa Federacio). Vi legas tiun ĉi tekston ĉar mi estas la nova redaktoro de TEJO Tutmonde kaj ne ĉiuj el vi konas min. Necesas do, ke mi prezentiĝu.

Mi jam de kelkaj jaroj aktivas en la movado kaj estis estrarano de Itala Esperantista Junularo kaj de Junulara E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. Nun mi respondecas pri informado kaj rilatoj kun amaskomunikiloj kadre de Itala Esperanto-Federacio.

Laŭ profesio mi estas ĵurnalisto. Post 5-jara studado en la fakultato pri komunikado de mia urba universitato kaj 2 jaroj de profesilernado, mi ricevis en Italujo oficiale la kvalifikon. Mi estas ankaŭ la redaktoro de la ret-gazeto Disvastigo (http://disvastigo.esperanto.it), elpensita de Giorgio Bronzetti, iama TEJO-aktivulo, por disponigi altkvalitan porgazetaran inform-materialon inter ne-esperantistoj.

Mi kandidatiĝis, ĉar mi pensas, ke mia sperto utilos al la agado de nia asocio kaj mi esperas kontribui al plialtigo de la kvalito de TEJO Tumonde. Homo, antaŭ iu defio, devas ĉiam celi supren kaj pro tio mi invitas la membrojn kaj niajn landajn asociojn ankoraŭ pli intense kunlabori.

Interreto multe ŝanĝis nian vivon, plifaciligas la aliron al informoj kaj samtempe ŝanĝis la regulojn de ĵurnalismo. Ĉiu homo povas verki tekston kaj diskonigi rapidege siajn pensojn kaj emociojn. Kiel nia gazeto povas konkuri kun retaj bultenoj kaj paĝaroj? Ĉu TEJO Tutmonde iĝos simpla arĥivejo? Tute ne. Necesas proponi al la legantaro pliprofundiĝintajn artikolojn, kiuj ne estos simplaj raportoj aŭ komentoj. Fabrício Valle, la nova redaktoro de la revuo Esperanto, jam trafis tiun celon.

Kunhavigu per TEJO Tutmonde la rakontojn de viaj aranĝoj, vojaĝoj, interesaj faktoj kaj samtempe pensu, kiel via artikolo povas kontribui al la E-movado. Mi estas ĉiam je via dispono. Senhezite skribu, sendu viajn demandojn, konsilojn, proponojn al mi per [email protected]. Ni ĉiuj estu anoj de tutmonda redakcio.

TEJO TUTMOnDE

Science, june kaj kune!

La komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado (SFA) estas la plej nova komisiono de tiu organizo, kaj malgraŭ sia mallonga vivtempo ĝi jam sukcesis organizi altkvalitajn prelegojn dum la ĵus pasinta Junulara E-Semajno (Szczawno-Zdrój, Pollando).

Kelkaj el la celoj de la komisiono estas proksimigi sciencon al la juna esperantistaro, publikigi ĉi-temajn artikolojn en nia lingvo kaj ebligi al esperantistoj agi en siaj fak-kampoj pere de Esperanto; por tion fari ni kalkulas kun la netaksebla helpo de revuoj kiel Kontakto kaj Scienca Revuo (SR).

La ideo kunigi junulojn kaj permesi al ili agi science kaj fake per Esperanto baraktis en la kapo de kelkaj aktivuloj. Ili estis konsciaj pri la manko de okazoj inter la junuloj prelegi kaj aŭskulti pri sciencaj aferoj en Esperanto dum la renkontiĝoj kaj decidis ion fari por ŝanĝi tiun situacion. Ili rapide agis kaj kontaktis Johannes Mueller, la nuna redaktoro de SR, por esplori la eblon kunlabori. La afero iris glate, Johannes multe ŝatis la ideon, helpis disvolvi ĝin kaj proponis SR-on kiel la revuon, kie la komisiono povu publikigi siajn artikolojn.

Tiamaniere, dum la ideo ankoraŭ formiĝis, Veronika Poòr dum la IJK en Israelo kunvenigis junulojn por pritrakti la kreadon de la komisiono, kies celo estu ebligi al junuloj agi science kaj fake pere de la internacia lingvo. La respondo dumkongrese estis bona, personoj el malsamaj sciencaj fak-kampoj

ĉeestis la kunvenon kaj entuziasme helpis finpretigi la ideon. Baldaŭ la propono estis preta kaj poste ĝi estis sendita al TEJO por ĝia aprobo.

La nova komisiono estis oficiale akceptita plenrajte la 5-an de septembro 2013. Iom poste SFA kontaktis

la organizantojn de Junulara E-Semajno kaj proponis al ili organizi sciencfakajn p r e z e n t o j n d u m la renkontiĝo, se ĝ i r i cevos jesan r e s p o n d o n . L a komisiono do laboris de tiam por pretigi la programeron kaj inviti esperantistojn paroli dum ĝi. La alvoko por prelegantoj aperis en pluraj komunikiloj (ĉefe interrete) kaj oni ricevis tre surprizan kvanton da kandidatiĝoj, entute 10 personoj sin proponis por paroli pri siaj fakoj. La komisiono diskutis pri la taŭgeco de la proponoj, sed fine la decido estis, ke ĉiuj prelegtemoj estas elstaraj kaj interesaj, kaj ke ĉiuj meritas lokon en la programero.

La kvanto de la prelegontoj estis granda kaj plezuriga surprizo por ĉiuj (kaj tre ĝojige la plejmulto de ili estis en TEJO-aĝo: 8 el 10!), sed tiu kvanto estis tiom granda, ke oni dubis, ĉu la tempo sufiĉos por ke ĉiuj povu adekvate prezenti sian planitan temon. Finfine oni decidis, ke la prelegoj daŭros ĉ. 6 minutojn, kun 2-3 pliaj minutoj por respondi la demandojn de la ĉeestantaro. Tiamaniere la programero daŭris 2 horojn kaj la multnombra aŭskultantaro ekkonis – kvazaŭ gustumis – plurspecajn interesajn scienckampojn tute malpeze kaj senenuige.

Tiu ĉi prelegsesio estu la unua paŝo al la estontaj atingoj de la komisiono, kiu planas aranĝi pliajn prezentojn kaj sciencfakajn programerojn en junularaj renkontiĝoj, kiel ekz. IJK. La nuna skipo de SFA konsistas el eta sed aktiva grupo de aktivuloj, kiuj estas pretaj antaŭenigi sciencon en la Esperanta junulara medio. Novaj membroj, proponoj, ideoj, invitoj kaj prelegoj ĉiam estas bonvenaj.

Plia informo pri SFA troveblas en http://tejo.org/eo/komisionoj

IVAn cAmIlo QUInTeRo SANTACRUZ

20 l NUMERO 259 (2014:1)

Page 21: Kontakto2014_1.pdf

mAnUelA RONCO

REVUO KONTAKTO l 21

Kiel efike peti ion per retmesaĝo

Konsiloj de la oficisto

Saluton al ĉiuj legantoj de TEJO-Tutmonde.Se vi ankoraŭ ne konas min, mi estas Manuela, kaj mi laboras

kiel oficisto de TEJO.Per tiu ĉi artikolo mi komencas rubrikon, kies celo estas

kunhavigi utilajn konsilojn kaj informojn al la aktivuloj de junularaj E-organizoj, aŭ pli ĝenerale al ĉiuj kiuj interesiĝas pri temoj kiaj organiza laboro, efika mem-mastrumado, aktivula trejnado ktp. Se vi deziras, ke mi traktu iun specifan temon, vi bonvenas sciigi al mi skribante al [email protected] .

La hodiaŭa artikolo temas pri tio, kiel plej bone uzi retpoŝton por peti homojn fari ion. Por verki ĝin mi libere tradukis kaj adaptis artikolon aperintan en la retejo 99U.com (Jocelyn K.Grey, How To Ask People for Things Via Email: An 8-Step Program, http://www.99u.com/articles/19772).

Plej multaj el la homoj, kiuj ĉiutage ricevas multe da retpoŝto, jam evoluigis detektilon por ĝenaĵoj kaj scipovas rekoni ĉe la unua rigardo ĝeneralan ŝablonan peton, en la stilo “estus bone esplori la eblojn”. Kapti la atenton de iu, kiun vi ne konas, estas pli kaj pli malfacile, kaj postulas iom da lerteco.

Jen kelkaj punktoj konsiderindaj, dum vi verkas pet-mesaĝon.

1) Igu simple respondi “jes”.Mi ofte ricevas mesaĝojn de homoj kiuj interesiĝas pri ia

interŝanĝo da informoj, sed kiuj ne klarigas kion ili volas, ke mi faru. Ĉu ili volas retkunsidi kun mi? Ĉu ili volas ke mi plusendu ligilojn? Ĉu ili volas ke mi kontaktigu ilin kun aliaj homoj? Tio ne klaras, kaj anstataŭ diri “Jes!” mi devas unue demandi, kion ili estas petantaj de mi. Aŭ tute ne respondi.

Se vi deziras, ke aliulo trovu la tempon por respondi al vi, certiĝu, ke estu tre klare, kion vi volas. Relegu vian mesaĝon, kaj demandu vin: “Ĉu la ricevonto povas diri ‘jes’, sen kromaj diskutoj?”

2) Skribu interesan objekt-linion.Kiam vi kontaktas iun, kiun vi ne konas, gravas trovi ekvilibron

inter esti rekta kaj esti interesa. Se mi estus petanta gravulon paroli dum la solena malfermo de la IJK, mi povus uzi objekton kiel “Andreo Li + malfermo Internacia Junulara Kongreso?”. Uzi ies personan nomon donas senton de personeco, la plena nomo de la evento igas ĝin pli verŝajne rekonebla, la demandosigno donas ideon de ebleco kaj scivolemigas.

Memoru ke, dum ĉiam bonas esti klara, vi ankaŭ ne volas doni kialon por ĵeti vian mesaĝon rubujen antaŭ ol ĝi estu legita. Pro tio, evitu frazojn kiel “peto por parolado”, “invito al kongreso”, ĉar ili povas igi homojn preteratenti vian specifan inviton.

3) Konstruu vian kredindecon.“Kial mi devus zorgi/atenti pri tio?” estas la demando, kiu

venas en la kapon de homoj, kiuj malfermas mesaĝon de iu, kiun ili ne konas. Jen kial gravas esti kredinda. Sciigu al viaj legantoj, kial vi estas malsama, fidinda, kaj kial ili devus atenti pri vi.

Se mi kontaktas iun por verki artikolon por mia revuo, mi povus montri la statistikojn pri la nombroj de ĝiaj abonantoj kaj

de ĝiaj sekvantoj en la sociretejoj. Se la peto rilatas iun eventon, mi montras la averaĝan nombron de partoprenantoj, la liston de pasintaj famaj gastoj aŭ prelegantoj, k.s.

Se vi ne havas datumojn kunhavigindajn, vi ankaŭ povas konstrui kredindecon estante atenta observanto de via kontaktoto; vi povas diri al li kiom longe vi sekvis lian laboron, kiel vi ŝatis lian lastan libron aŭ artikolon, pro kio vi estimas lin... se vi ne iĝas flatanto, homoj ĉiam feliĉas kiam ili sentas sin aprezataj.

4) Estu konciza.Neniam estu certa, ke iu legos vian tutan mesaĝon. Tuj sciigu

kion vi volas peti, nome en la unua aŭ dua frazo, ne poste.Evidente ne ĉiam vi povas ĉion klarigi per unu-tri frazoj.

Tiukaze, daŭrigu, sed pensu ke via leganto nur rapide tralegos la reston. Tial, uzu plejeble multe dikajn literojn, punktlistojn, substrekitajn vortojn, por evidentigi tion kio plej gravas. Se necesas doni ian antaŭparolon antaŭ la peto, ĝi estu sekvata de spaco kaj la dua paragrafo eku per “PETO:”, en dikaj literoj.

5) Donu limdaton, se eblas.Ofte oni ne aŭdacas doni limdaton en retmesaĝoj, ĉefe al

nekonatoj. Kvankam ĉiam malbonas aspekti kiel arogantulo, limdatoj estas utilaj. Tre okupitaj homoj kutime ŝatas ilin. Ili ricevas aron da mesaĝoj, kaj plejmulto el tiuj iras al du kategorioj: 1. taskoj/farendaĵoj, kaj 2.hazardaj petoj, al kiuj ili eble respondos, se ili havos tempon.

Se vi donas limdaton, vi helpas la ricevanton meti la petitan taskon en sian taskoliston, kaj doni prioritaton al ĝi.

6) Estu interesa kaj interesata.Sur la plej baza nivelo, tio signifas neniam sendi ŝablonan

retmesaĝon. Se vi petas iun elspezi tempon kaj energion por respondi, estu klare ke vi vere scias al kiu vi tion adresas.

Skribu kvazaŭ vi estus parolanta persone al la alia homo. Estas afable esprimi kial vi interesiĝas pri li, kaj kial li devus interesiĝi pri vi. Klopodu havi ĝentilan tonon kaj diri ion amuzan, senchavan aŭ pensigan... prefere ĉion tion!

7) neniam ajn uzu la vorton “kunlaboreblo”.Neniu serioza profesiulo volas malŝpari sian tempon

parolante pri esploro de kunlaborebloj. Mesaĝoj kiuj uzas tian lingvaĵon kutime signifas ke la homo ne vere dediĉis sufiĉe da tempo pripensante sian peton, por povi proponi ion iom pli specifan.

8) Antaŭlegu vian mesaĝon en poŝtelefono.Verŝajne vi skribas plej multon el viaj retmesaĝoj ĉe komputilo.

Sed ofte via ricevanto legos ilin per sia poŝtelefono. Kaj kio ŝajnas “digestebla” en komputilekrano povas ŝajni kiel epopea poemo ĉe telefono. Se vi sekvis la punkton 4, vi pensus ke vi jam verkis koncizan retmesaĝon. Sed ĉu ĝi daŭre estas mallonga en telefono? Redaktu ankoraŭ unufoje, kaj tiam sendu.

Page 22: Kontakto2014_1.pdf

TEJO TUTMOnDE

Konkurso

2014 ne nur portis novan redaktoron de TEJO Tutmonde sed ankaŭ konkurson malfermitan ne nur al membroj de nia asocio sed al ĉiuj esperantistoj. Ĝi rilatas perkomputilan verkadon de fotaj komponaĵoj, kies grandeco devos esti minimume 1300*600 rastrumeroj.

Por partopreni, vi povas elekti inter la jenaj proponoj:l mia Esperanto-kurso;l la jaro 2013 en Esperantujo;l jarfinaj aranĝoj partoprenitaj de junularo (JES, KS, NOVA kaj Afrika Kongreso).

Vi povas partopreni unuope aŭ grupe kaj ne estas minimuma nombro de aperindaj fotoj ene de la komponaĵoj. Ĉio estu laŭ via fantazio kaj kreemo. Plej gravas, ke vi sendu via(j)n verkaĵo(j)n en formodosiero JPEG antaŭ la 31 de marto 2014 al [email protected] kun indiko de la uzita grafikilo. La bildoj estos poste publikigitaj en la Vizaĝlibra paĝaro de TEJO kaj inter ili gajnos tiu, kiu ricevos pli da ŝatoj je la 12:00 (UTC) de la 20a de aprilo 2014.

La gajninto(j) ricevos T-ĉemizo(j)n de TEJO kaj de Kontakto.

La konkurso okazos plurfoje dum la jaro. Ni jam povas antaŭdiri, ke inter la temoj de la venonta sesio estos la Internacia Junulara Festivalo kaj “kio estas Esperanto por mi”. Ekkolektu jam nun fotojn!

La IJK 2015 en la mezo de Eŭropo

Elekto de komitatanoj B de TEJO por la oficperiodo 2014–2016

Tina Tišljar, estrarano pri kongresoj de TEJO: “Post kelkaj jaroj, en kiuj Internacia Junulara Kongreso okazis ekstereŭrope, la estraro de TEJO ĉi-decembre decidis, ke la IJK en la jaro 2015 okazos en Germanujo. Ni tre ĝojis, ke la aranĝon en pasintaj kaj alvenantaj jaroj gastigas landoj en tute diversaj partoj de la globo – komencante en Vjetnamujo, tra Israelo kaj ĉi-somere en Brazilo. Ni ankaŭ fieras, ke TEJO havas kuraĝajn aktivulojn en ĉiuj el tiuj landoj, kiuj sukcese organizis kaj organizas la renkontiĝojn pliriĉigante la movadon en siaj landoj. Tamen ni tre feliĉas, ke post la jubilea UK en Francujo okazos geografie proksima IJK en la germana urbo Wiesbaden laŭ la propono de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Itala Esperanto-Junularo (IEJ)”.

Pli pri la organiza teamo kaj iliaj planoj raportas Roĉjo, kunordiganto de la LKK:

“Homoj jam laboras ekde la pasinta printempo pri tiu ĉi ideo, kaj

En 2014 finiĝas la dujara oficperiodo de la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La nova Komitato, kiu oficos en la jaroj 2014–2016, eklaboros en junio 2014. Venis do la tempo por elekti siajn reprezentantojn.

La Komitato estas la supera instanco de TEJO. Ĝi difinas la ĝeneralan agadon, elektas estraranojn, aprobas buĝeton kaj decidas pri la reglamentoj. Ĝi konsistas el komitatanoj A – nomumitaj de la landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B – elektitaj de la individuaj membroj, komitatanoj C – kiujn alelektas la komitatanoj A kaj B, kaj estraranoj.

Laŭ art. 3-3-2 de la Regularo pri TEJO kaj art. 1 de la Reglamento pri elekto de komitatanoj B la nombro de komitatanoj B egalas al unu por ĉiu komencita cento da individuaj membroj en la 31-a de decembro de la antaŭa jaro. La nombro por la oficperiodo 2014–2016 estos kvar, ĉar en 2013-12-31 TEJO havis 307 individuajn membrojn.

Rajtas kandidati ĉiu individua membro de TEJO. Se la nombro de la kandidatoj estos kvar aŭ malpli, ĉiuj kandidatoj estos konsiderataj kiel elektitaj. Alikaze okazos voĉdonado, en kiu rajtos partopreni ĉiuj individuaj membroj de TEJO.

Artikolo 3 de la Reglamento pri elekto de komitatanoj B preskribas kiel devas aspekti kandidatiĝo:

Valida kandidatiĝo konsistu el:1. Nomo de la kandidato.2. Biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn.3. Subskribo de la kandidato.4. Subtenleteroj aŭ subtenaj subskriboj de minimume 5 individuaj membroj el minimume 2 landoj.

Validaj kanditatiĝoj devas atingi la Centran Oficejon de TEJO (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; retadreso: [email protected]) ĝis la 31-a de marto 2014.

Paweł Fischer-KotowskiĜenerala Sekretario de [email protected]

la plano, kiun la TEJO-estraro nun aprobis, estas vere promesplena. La gastejo havas lokon por ĝis 500 homoj en ĉambroj, amasejoj aŭ tendoj, kaj ĝi estas bone atingebla. Krome la organizantoj estas du el la plej spertaj landaj sekcioj, kiam temas pri organizi grandajn internaciajn junularajn renkontiĝojn. Se ni ankaŭ sukcesos ricevi la germanajn subvenciojn, kiujn GEJ ĉiam sukcesas kapti por sia vintra renkontiĝo Junulara E-Semajno, tiam nenio haltigas nin organizi elstaran kaj neforgeseblan IJK-on.

La sekvaj paŝoj nun estas elekti temon kaj emblemon, kaj poste starigi retpaĝon kaj aliĝilon. Nia sankta celo estas, ke antaŭ aŭ dum la IJK 2014 en Brazilo oni ekpovu aliĝi al nia IJK”.

22 l NUMERO 259 (2014:1)

Page 23: Kontakto2014_1.pdf

jéRémIe SABIYUMVA

La 5-a Afrika Kongreso de Esperanto: ĉu bona signo por la afrika mondo?

Okazis, post 17 jaroj de saĝa silento, en Benino la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Kotonuo, ekde la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014. Partoprenis esperantistoj el 11 landoj, kaj inter ili multis la junuloj, kiuj dum la renkontiĝo multe laboris kaj multe kontribuis por ĝia sukceso. Ĉeestis gastoj el Benino (gastiganta lando), Burundo, Togolando, Ebur-bordo, Kameruno, Senegalo, Niĝero, Sudafriko kaj DR Kongo. Estis ankaŭ reprezentitaj ekster-afrikaj landoj: Svislando, Svedujo kaj Haitio.

Ekde la unua tago, la partoprenantoj diskutis pri gravaj temoj kiel strategioj por varbi novajn esperantistojn en nia kontinento, kiel enmovadigi la komencantojn, kaj pri la rimedoj por veki la dormantajn landajn asociojn kaj, specife, junularajn organizaĵojn.

La okazigo de internaciaj aranĝoj en Afriko estis longe diskutata kaj la emo gastigi tian renkontiĝon ege sentiĝis pro la fakto, ke nun en nia kontinento estas esperantistoj, kiuj kapablas organizi tiajn aranĝojn. En kelkaj landoj regule kaj sukcese okazadas seminarioj, kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj. La burunda kaj la togolanda junularaj organizaĵoj, ekzemple, laŭ mi povas sukcese plenumi ĉiujn taskojn tiucele. En 2008 sukcese okazis la konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en Benino kaj tio estis la unua internacia aranĝo en nia kontinento.

La plejmulto de la afrikaj esperantistoj estas junuloj, kiuj montras grandegan emon organizi Internacian Junularan Kongreson en 2016. Ĉi-jare, la celo estas plifortigi la movadon, kaj ekprepari la movadanojn, por ke ili efike agu. Oni eĉ petis al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo okazigi aktivulan trejnadon kaj seminariojn aŭ kursojn specialajn cele al organizado de IJK.

Kiel komisiito pri landa agado en Afriko, estis okazo helpi junulojn de Benino korekti statuton, por ke TEJO akceptu ilian asocion kiel sian landan sekcion. Mi vojaĝis al Lokossa, kie hejmas la Afrika Oficejo de UEA kaj kie loĝas multaj junaj esperantistoj. Gastigis min S-ro Ruphino Hossou, aktivulo kaj partopreninto de la 5-a AKE en Kotonuo. Lia familio multe aktivas ene de la movado.

La korektadon de la statuto de la Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) ni plenumis helpe de S-ro Latifou Gbadamassi, la prezidanto de la Asocio de Beninaj Esperantistoj, kiun ni multe dankas pro lia tre granda kaj valora kontribuo.

Post la korektado de la statuto, aperis la neceso plifortigi la estraron de BOJE, ĉar ĝia estraro konsistis nur el junuloj de Lokossa kaj ĉefe de la vilaĝo Kodji, kie ekzistas klubo ĉe la lernejo Jules Verstraten. Vizitinte la vilaĝon Kodji, dum la lasta kunsido en la Afrika Oficejo de UEA, ni decidis anstataŭigi kelkajn estraranojn, por ke la estraro estu pli fruktodona. La ĉefa celo estas disvastigi la movadon en la tuta lando, ĉar nia movado disvolviĝis en nur 2 el 12 departementoj.

La nova estraro, kiu oficos dum du jaroj, tiele konsistas:Prezidanto: Gnancadja Bernard Vicprezidanto: Ruphino

HossouSekretario: Agbassou

Emile Vicsekretario: Sehou Isaac Kasisto: Adjalla AugustinVickasisto: Akohoisndjes

Rodrigue

TTT-ejo: www.tejo.org

Ĝeneralaj informoj pri TEJOTEJO estas mallongigo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĝi estas la junulara sekcio de UEA, Universala Esperanto-Asocio. TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto. La organizo defendas la kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas la kadro de niaj klopodoj.

Centra Oficejo de UEA/TEJONieuwe Binnenweg 176 - NL-3015 BJ Rotterdam - NederlandoTel.: (01 0) 436 1 044 - Faksilo: (010) 436 1 751 ,Retadreso: [email protected]

Estraro de TEJOŁukasz ŻEBROWSKI – prezidanto; kunordigo - [email protected]ł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo - [email protected] HUURMAN – kasisto financoj; subvencipetado, eksteraj rilatoj - [email protected] Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto; landa agado, edukado - [email protected] Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj - [email protected] Alexandre RAYMOND – informado, kulturo - [email protected] POÓR – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka [email protected] de UEA: Mark Fettes, José Antonio VergaraObservanto de ILEI: Radojica Petrović

Membroservoj de TEJOKiel membro de TEJO vi ricevas:

• la revuon Kontakto kun la rubriko TEJO-Tutmonde

• rabaton por la Internacia Junulara Kongreso

• eblon partopreni en seminarioj

• eblon engaĝiĝi en interesa kaj internacia agado kaj tre grave: vi helpas al la junulara movado de Esperanto!

Se vi aĝas pli ol 30 jarojn kaj volas ĝui la samajn avantaĝojn (kaj revuojn) kiel membroj de TEJO, kaj aldone subteni TEJO-n, vi estas bonvenigata fariĝi Patrono de TEJO. (Pliaj informoj sur www.tejo.org/patrono aŭ demandi ĉe la Centra Oficejo).

Agado de TEJOLa agado de TEJO konsistas precipe el:

• informado en junularaj medioj pri la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj pri ĝia solvo

per Esperanto

• praktika utiligo de Esperanto por la servo de la junularo kaj informado pri tio en junularaj medioj

• okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj

• instigado al la membroj de TEJO aktive partopreni en la Esperanta movado.

• Aktivula Trejnado (pli da informoj ĉe www.tejo.org/aktivula_trejnado)

• Eldono de Pasporta Servo (www.pasportaservo.org), la adresaro de gastigantoj kiuj pretas senkoste gastigi esperantistojn; ĉiujare aperas ĝisdatigita eldono.

Subtenu la agadon de TEJOEkzistas multe da ebloj helpi TEJO-n en ĝia agado. La plej gravaj estas membriĝi aŭ patroniĝi.

Sed vi ankaŭ povas helpi al konkretaj agaderoj de TEJO. Mondonacojn al ĝenerala agado de TEJO bv. pagi al la UEA-konto “tejtej” (indiku la celon de donaco, ekz: “donaco por KER” aŭ “donaco por landa agado”) Eblas ankaŭ tiel donaci por specifaj celoj:

• Fonduso “Partoprenu IJK-n” – TEJO per ĝi subvencias la partoprenon de TEJO-aktivuloj al IJK

• Pasporta Servo – eble la plej fama eldonaĵo de TEJO

Por pliaj detaloj pri pagmanieroj, bv. rigardi ĉe www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html aŭ demandi ĉe la Centra Oficejo.

TEJO dankegas vin pro via subteno!

.

.

REVUO KONTAKTO l 23

Page 24: Kontakto2014_1.pdf