Upload
others
View
4
Download
0
Embed Size (px)
Citation preview
LA KARNAVALAJ LA KARNAVALAJ
MASKOJMASKOJ
Li estas ĉiam malsata servisto. Li estas stulta kaj kredemulo,
ruza, avida sed tre simpatia.
Li amuzas ĉiujn per siaj rapidaj movoj.
Li kapablas trompi, perfidi, mensogi kaj spiti.
Li afliktiĝas kaj sin konsolas facile, kiel la infanoj.
Sur la vizaĝo, Arlekeno havas nigran duon-maskon, kiun li
neniam deprenas.
Ĉe la zono li tenas bastonon kaj saketon ĉiam malplenan. Sur la
kapo li portas grandan ĉapelon.
ARLEKENO
Malica, ruza, fantaziulo, neniel serioza kaj spitema.
Li estas tre lerta en la danco kaj en la kanto.
Li sin vestas per blanka pantalono kaj blanka jako kun verdaj
desegnoj.
Sur la kapo havas ĉapelon similan al tiu de kuiristo kaj sur la
vizaĝo nigran maskon.
BRIGELO
Li estas maldika soldato kun tondra voĉo, perfortulo kaj malkuraĝa,
rakontisto de gigantaj mensogoj pri siaj heroaĵoj.
Li havas veston kun flavaj kaj oranĝkoloraj strioj, larĝan ĉapelon
kun koloraj plumoj.
Li surmetas riĉajn botojn kaj havas tre longan spadon.
Kapitan’ Frakaso
Ŝi estas vigla, gracia kaj mensogema.
Ŝi estas tre amligita al sia mastrino kaj, por feliĉigi ŝin, ŝi kapablas
trompi.
Ŝi surmetas simplan veston kun falbaloj kaj antaŭtukon kun kelkaj
flikaĵoj.
Sur la kapo ŝi havas blankan ĉapon.
Kolombino
Pantalono
Li estas maljuna , riĉa, avara kaj grumblema komercisto.
Li surmetas ruĝajn ĉemizegon kaj striktan pantalonon, sur kiuj li
portas nigran mantelon.
Li havas zonon kaj nigran maskon sur la vizaĝo.
Sur la kapo li havas lanan ĉapon kaj, je la piedoj, pantoflojn.
Li estis timema, kredemulo, malavara kaj trompema.
Por havigi manĝaĵojn, li estas inklina mensogi, ŝteli kaj preni
bastonbatojn.
Lia prefera manĝaĵo estas makaronoj kun tomatsaŭco.
Li surmetas nigran maskon, konusan ĉapelon, blankajn
ĉemizegon kaj pantalonon.
Pulcinelo
Doktor’ Balancono
Li estas simpatia kuracisto, kiu uzas latinajn, grekajn kaj francajn
vortegojn.
Li gestadas per larĝaj malrapidaj movoj de la brakoj.
Li estas teda kaj malatenta.
Li estas ŝatanto de la bonaj manĝaĵoj.
Li surmetas nigrajn pantalonon kaj ĉemizon.
Naiva, kuraĝa, gaja kaj bonkora.
Oni diras ke li loĝas en kampara dometo kun la edzino Ĝakometa .
Li estas gaja ĝentlemano, kiu ŝatas la bonan vinon kaj la bonajn
manĝaĵojn.
Li moviĝas elegante, svingante la karakterizan har-vosteton.
Ĝandujo
La legendo pri la kostumo de Arlekeno Iam estis tre malriĉa infano, nomata Arlekeno, kiu loĝis kun sia
patrino en mizera dometo.
En la lernejo la instruistino organizis belan feston por karnavalo.
Ŝi proponis al ĉiuj gelernantoj sin maski.
La gelernantoj aprobis la ideon tre ĝoje.
Ili paroladis pri siaj koloregaj kaj belegaj vestaĵoj.
Nur Arlekeno, sola, izolita, ne partoprenis en la ĝenerala
entuziasmo.
Li, tute senbrue en anguleto, sciis, ke lia patrino estis malriĉa
kaj neniam ŝi povos aĉeti al li karnavalan kostumon.
Aliaj geinfanoj bedaŭris vidi Arlekenon malĝoja, tial ĉiu el ili
decidis doni al lia patrino tuketojn restintajn de siaj karnavalaj
kostumoj.
La patrino laboradis dum la tuta nokto kaj kun-kudris ĉiujn
malsamajn tuketojn.
La sekvantan matenon Arlekeno trovis belegan multkoloran
kostumon.
Tiel, dum la lerneja festo, estis ĝuste li la plej bela kaj festata
masko.
Ĉio ĉi okazis danke al la helpo de liaj lernejaj kamaradoj.
ESPERANTO ITALA LINGVO
afliktiĝi disperarsi
Har-vosteto codino
antaŭtuko grembiule
botoj stivali
malatenta distratto
falbalo balza
flikaĵo toppa
ĝentlemano gentiluomo
gracia graziosa
grumblema brontolone
kredemulo credulone
kudri cucire
makaronoj maccheroni
malavara generoso
malica malizioso
mensogema bugiarda
mensogi dire bugie
naiva ingenuo
pantofloj pantofole
perfidi tradire
ruza astuto
spitema dispettoso
spiti fare dispetti
fantaziulo ingegnoso
teda noioso
timema pauroso
tomatsaŭco Sugo al pomodoro
tondra tonante
trompema imbroglione
trompi Ingannare. imbrogliare
vigla vivace
zono cintura
La desegnoj estas de Lorella Flamini http://www.scuola-da-colorare.it/home_page.html
Esperantigo de T.Fossati
http://www.ueci.it/porinfanoj/