Upload
hoangkhanh
View
216
Download
0
Embed Size (px)
Citation preview
KONGRESA LIBRO
por la 80-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
inter la 13-a kaj 19-a de julio 2014
Harkány - Hungario
en organizo de Orbis Pictus kaj LIBE
1
BonvenonBonvenon al la 80-a Internacia Kongreso de
Blindaj Esperantistoj.Loko: Hotel Platan, Harkány, Hungario.Daŭro: 13-a ĝis 19-a de julio 2014.
Pasigu agrablajn tagojn kun viaj gesamideanoj, geamikoj!
2
Kongresa Programo
Dimanĉo, la 13-a de julio
Akcepto kaj enloĝigo de la partoprenantoj.
19-00. Vespermanĝo (ĉiutage).
20-00. Interkona vespero.
Lundo, la 14-a de julio
8-00. Matenmanĝo (ĉiutage, krom merkredo).
9.00 - 9.45. E-kursoj (ĉiutage, krom merkredo. por komencantoj gvidas Pier Luigi Da Costa, por perfektiĝantoj gvidas Natalia Kasŭmova).
10-00. Solena malfermo de la kongreso.
11-00. A. Masenko: Iom da historio.
V. Ĵelev: IKBE-oj okazintaj en Bulgario.
13-00. Tagmanĝo (ĉiutage).
14-30. Ekskurso: Harkány kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
3
Mardo, la 15-a de julio
10-00. A. Masenko: "Esperanta Ligilo" 110-jara. A. Kovaĉ: Miaj 15 E-kongresoj.
11-00. Ĝenerala Asembleo de LIBE (unua kunsido).
20-00. J. Jelinek: Jubilea jaro de ĉeĥa muziko.
Merkredo, la 16-a de julio
7-00. Matenmanĝo.
8-00. Tuttaga ekskurso: Pecs kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
Ĵaŭdo, la 17-a de julio
10-00. N. Loĵajiĉ: Kvalito de la vivo de la nevidantoj en Serbio.
L. Ĉiobanu: Pri socialaj rajtoj de blinduloj en Rumanio.
E. Cighir. Lokaj kulturaj kaj sportaj agadoj por pasigi la liberan tempon.
V. Ĵelev: Prezento de la versaĵlibreto de T. ŜoŜev.
A. Masenko: Ludu kun mi!
20-00. Internacia arta vespero.
Vendredo, la 18-a de julio
10-00. Ĝenerala Asembleo de LIBE (dua kunsido).
4
11-30. Fermo de la kongreso.
19-00. Adiaŭa vespermanĝo.
Sabato, la 19-a de julio
8-00. Matenmanĝo.
13-00. Tagmanĝo.
Forveturo de la partoprenantoj.
Rimarko. Por dezirantoj antaŭvideblas restado en Budapest inter 20-22 de julio.
5
En la hoteloEn la hotelo trovu vian etaĝon ĉu per la ŝtuparo, ĉu
per la lifto.
Trovu vian ĉambron laŭ ĝia pordonumero troviĝanta supre, legebla ankaŭ palpe.
En la ĉambro refreŝiĝu per la aerokirlilo, per la fridujo, uzu la balkonon kaj ĝuu la banĉambran duŝilon.
Por komunikado uzu la enĉambrajn telefonon, televidilon kaj senkablan interreton. Telefone ĉiun ĉambron oni vokas laŭ ĝia pordonumero.
(Wi Fi funkcias en la tuta konstruaĵo.)
Agrablan kongresadon en Hotel Platan!
6
EkstereUrbeto Harkány estas ĉarma, florplena loko kun
multaj belaj verdaj parkoj. Pro negrandeco de la setlejo loka transportoservo ne necesas, tial la atmosfero estas kvieta.
Veturiloj ne tre oftas.
En verdaj parketoj, donantaj agrablan senton al la vizitantoj, du fontanaj skulptaĵoj figuras Dionizon: unu troviĝas en apudbaneja parko, alia en la kampo de la kuracbanejo. Tiuj fontanoj kun dio de vino estas faritaj en la fama fabriko Zsolnai de urbo Pecs.
Kvankam bonaj manĝoj en la hotelo espereblas, samkiel freŝigaj trinkaĵoj kompreneble aĉeteblas ĉi tie, ankaŭ - ne pli fore ol 600 metroj - troviĝas vendoplaco kaj manĝaĵvendejo. Tie oni trovas ankaŭ nemultekostajn lokajn vinojn.
Unu eŭro nuntempe egalas al ĉ. 300 forintoj.
7
Kurac- kaj ĝu-banado
Nemalproksime de nia kongresejo troviĝas kuracbanejo kaj strando unu apud la alia. La varmakva banejo havas tri basenojn, kun fajnkvalitaj, diversvarmaj akvoj. Al la strando sur la grandega kampo apartenas ankaŭ banejo por infanoj, kun ĉarmaj bestfiguroj.
La tuta bankomplekso havas plurajn enirejojn. La Platan-flanka enirejo estas proksima al la ĉefstrato, al ĝi iom malproksime troviĝas la ĉefa enirejo de la strando. Se vi pagas por kuracbanado, ĉe la kaso vi ricevas brakringon, kiu rajtigas restadi en la kuracbanejo, sed ne rajtigas uzi la strandon. Simile ĉe la strando. Tamen eblas aĉeti biletojn validajn por ambaŭ partoj. Grupa enirbileto estas malpli kosta kaj ankaŭ bileto aĉetita por banejvizito post la 16-a horo.
Ĉe la strando, kaj nenie alie en la loko, eblas aĉeti banvestaĵojn, se vi ne kunportis, same kiel banŝuojn kaj aliajn banrilataj aĵojn, objektojn.
Funkcias tie multaj restoracioj servantaj kaj interne kaj ekstere. La prezoj de manĝaĵoj estas mezaltaj, sed se oni ne atentas, eblas elspezi multege.
Atenton: se vi estas kormalsana aŭ havas altan sangopremon, permesata estas nur duonhora banado en la varma akvo. Poste rekomendindas iom da ekstera ripozo antaŭ daŭrigo. Lupreneblas lulaj litoj por sunbaniĝo.
8
Litoj por postbanada ripozo estas antaŭmendendaj, necesas do lerto por trovi nemenditan, liberan liton en la kuracbaneja parto kun profunda akvo.
Ĉe la kuracbaneja kaso oni povas aĉeti ankaŭ bileton por piedoflegado, tio estas pied-masaĝo, ungoprizorgado, forigo de plandaj haŭtmalmolaĵoj, kolorigo de ungoj. La kosto estas modera, kaj la traktado tre agrabla.
En la stranda parto troviĝas ankaŭ naĝejo kun streĉita akvosurfaco, krome akva glitejo. La enakvan restadon agrabligas ŝpruciloj kaj akvaj masaĝiloj. Eblas ankaŭ variigo per saŭno.
Aparta allogaĵo estas suretaĝa panorambanejo. Dank' al forŝovebla plafono, oni povas ĝui sunbrilon rekte el la ŝaŭmbasenoj. La akvo ankaŭ tie estas varma je 32-33 celsiusaj gradoj.
Subakvaj bloviloj masaĝas ĉiujn punktojn de la baniĝanta korpo.
Apartan ĝuon prezentas enakvaj demalsupraj bobeloj kaj ĉe-randaj fortradiaj kolduŝiloj.
Ne preteru ĉion ĉi!
9
Gustumaĵo el la hungaraKiel en preskaŭ ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en la hungara
klarigi la prononcon tute precize estas malfacila tasko.
Jen tamen iom pri specialaj prononcoj:
1. La hungara vokalo "a" (mallonga) ne sonas kiel en plej multaj aliaj lingvoj. Ĝi estas pli malhela. Por tiu sono oni lasas nur tre malgrandan breĉon inter la lipoj. Longa hungara "a" estas kvazaŭ tute alia sono. Ĝi sonas praktike tiel, kiel longigita "a" en Esperanto.
2. Granda diferenco estas ankaŭ inter mallonga kaj longa "e". Kaj (bedaŭrinde) neniu el ili kongruas kun la kutima "e" de Esperanto. Provu formi vian parolorganon kiel se vi intencus prononci "a" kaj "e" samtempe por proksimuma prononco de la hungara mallonga "e". La longa hungara "e" sonas preskaŭ kiel literumata "e" aŭ skribita "eh" en la germana. Temas pri longa sono ie inter "e" kaj "i" en kutima Esperanto.
3. Prononcado de Ankoraŭ pliaj du hungaraj vokalparoj prezentas malfacilaĵon por multaj. Temas pri ö - öö kaj ü - üü. Por "ö" formu la buŝon proksimume kiel por "O", sed plirondigu la breĉon inter la lipoj. Germanlingvanoj kaj francoj facile faras tion, ĉar ankaŭ ilia lingvo enhavas tiun vokalon. Simile pri "ü", kiu prononciĝas ie inter "u" kaj "i".
4. Ankaŭ konsonantoj povas esti longaj, kvankam ili ne konsideriĝas apartaj sonoj/literoj en la alfabeto.
10
Konsonantan longecon ortografie oni indikas per duobligo, tio tamen neniam signifas eldiron ripetan, sed ja longan (kiel ekz. en la itala).
5. Vortofinaj voĉaj konsonantoj neniam senvoĉiĝas en la hungara.
Iom pri la akcento:
1. la vortakcento estas ĉiam sur la unua silabo.2. Vokaloj neniam longiĝas pro vortakcento, sed
kompreneble ankaŭ longaj vokaloj povas stari en vortakcenta pozicio.
La hungara alfabeto:
Anstataŭ uzi specialajn hungarajn vokalkaraktrojn, ĉi tie ni indikas ĉiujn sonojn per Esperantaj literoj.
Longaj vokaloj en la hungara estas markataj ortografie per supersignoj, ĉi tie longecon ni tamen montras simple per duobligo de la mallonga formo. Konsonantojn ni ĉi tie prezentas laŭ la prononco, ne nepre atentante la ortografion.
a aa b c ĉ d e ee f g dj h i ii j k l m n nj o oo ö öö p r ŝ s t tj u uu ü üü v z jĉ
11
Kelkaj hungaraj vortoj kaj esprimoj
Salutoj kaj bondeziroj:
Saluton (ci-dire): servus, sia, sevas (ununombre),servustok, siastok, sevastok (plurnombre)
Rim. Saluto ne-ci-dira en la hungara estas iom malsimpla procedo.
Bonan matenon: joo reggeltBonan tagon: joo napotBonan vesperon: joo eĉteetBonan nokton: joo eejsakaatBonan apetiton: joo eetvaadjatDankon: kösönömNedankinde: ninĉ mit
Volonte: siiveŝenĜis revido: visontlaataaraJe via sano!: egeeŝŝeegedre! (ci-dire); Egeeŝŝeegeere (estime)Bonvolu: Leedj siveŝ (ci-dira formo), ledjen siveŝ (estima formo)Pardonu, pardonon: boĉaanatBonan vojaĝon: joo utat!
Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj:
Pano: kenjeerAkvo: viizKuko: ŝütemeenjButero: vajFromaĝo: ŝajtKolbaso: kolbaasŜinko: ŝonkaLardo: salonnaLakto: tejTeo: tea
Kafo: kaaveeSalo: ŝooSukero: cukorPapriko: paprikaPipro: borŝĈokolado: ĉokolaadee(ĉokoladeto: ĉoki)Vinagro: ecetSuko: ivoolee
12
Senalkoholaĵo: sesmenteŝ italGashava akvo: soodaviizMinerala akvo: aaŝvaanjviizBiero: ŝörVino: bor
Brando: paalinkaGlaciaĵo: fadjlalt, fadjiJogurto: joghurtSupo: leveŝViando: huuŝPasto: teesta
Fruktoj kaj legomoj:
Frukto: djümölĉPomo: almaPiro: körtePruno: silvaAbrikoto: barackTomato: paradiĉomKapsiko: paprikaKukumo: uborkaVinbero: söölöö
Terpomo: krumpliLegomo: zölĉeegSalato: ŝalaataFrago: eperFrambo: maalnaRibo: ribizliAkvomelono: görögdinjnjeMelono: ŝaargadinjnje
Manĝoj:
Matenmanĝo: reggeliTagmanĝo: ebeedVespermanĝo: vaĉora
Antaŭtagmeza manĝo: tiizooraiPosttagmeza manĝo: Ujĉonna
Aliaj vortoj:
Mondo: vilaagLando: orsaagKroata: horvaatSerba: serb
Slovena: sloveenAŭstra: ostraakSlovaka: slovaakUkraina: ukraan
13
Rumana: romaanBulgara: bolgaarItala: olasSvisa: ŝvaajciGermana: neemetĈeĥa: ĉePola: lendjelGreka: görögTurka: törökHispana: ŝpanjolFranca: franciaPortugala: portugaalAngla: angolIrlanda: iirSkota: ŝkootNederlanda: HollandDana: daanNorvega: norveegSveda: ŝveedFinna: finnEstona: eestLatva: lettLitova: litvaanRusa: orosBanejo: fürdööBanĉambro: fürdoosoba
Bankuvo: fürdöökaadLavujo: mojĉdooDuŝo: zuhanjSapo: sappanViŝtuko: törülközööTablo: astalKulero: kanaalForko: villaTranĉilo: keeŝTelero: taanjeerBovlo: bögreTaso: ĉeeseGlaso: pohaarSeĝo: seekŜuo(j): cipööPantoflo(j): papuĉLito: aadjFenestro: ablakPordo: ajtooĈambro: sobaĈemizo: ingT-ĉemizo: poolooPantalono: nadraagJupo: soknja
Bestoj, birdoj, insektoj, kreskajĉoj
Hundo: kutjakato: maĉkaĈevalo: looAzeno: samaarLupo: farkaŝUrso: medve
Vulpo: rookaMuso: egeerRano: beekaFiŝo: halKolombo: galambAglo: ŝaŝ
14
Cikonio: goojaHirundo: feĉkepasero: vereebSkarabo: bogaar
Muŝo: leedjKulo: suunjogVespo: daraajĉ
Interesaĵo:
La sola tj-komenca hungara vorto estas tjuuk.Ĝia signifo estas kokino.Koko: kakaŝKokido: ĉirkeKokideto: ĉibeAnaso: kaĉaAnsero: liba
Meleagro: pujkaFloro: viraagArbo: faHerbo: füü
Trafiko:
Aviadilo: repülöögeep (mallonge: repülöö)Aero: levegööAutobuso: autoobusKonduktoro (biletisto): kalauzŜoforo: ŝoföörVojo: uutStrato: uccaPlaco: teerStaci(dom)o: aalomaaŝFinstacio: veegaalomaaŝTrajno: vonatTramo: villamoŝFervojo: vaŝuut
15
Frazoj, kiuj povas esti utilaj:
Mi ne parolas hungare: nem beseelek madjarul.La akvo estas varma: a viiz meleg. La akvo estas varmega: a viis forroo.La akvo estas varmeta: a viiz landjoŝ.La akvo estas malvarma: a viis hideg.Ni iras baniĝi: medjünk fürödni.Estas bela vetero: Seep idöö van.Pluvas: Eŝik az eŝöö.Mi amas vin: Seretlek.
16
Listo de aliĝintoj al IKBE80(asterisko indikas akompanant(in)on).
Aŭstrio 1. Harald Rader, *2. Gabriele Rader, 3. Walter Wagner, 4. Veronika Haupt, 5. mag. Henriette Etzenberger, *6. Ingeborg Haupt, 7. Christian Gierlinger, *8. Maria Gierlinger,
Bosnio-Hercegovino 9. Gradimir Kragiĉ,
Bulgario
10 Vladimir Ĵelev, 11 Mag. Veselina Stoilova, *12 Mladen Stoilov, 13 Radka Stojanova, 14 Dimitar Dimitrov,
Ĉeĥio
15. Tadeusz Karaŝ, *16. Ivana Karaŝova, 17. Jan Priborskŭ, *18. Marie Kebrdlova, 19. Jiri Jelinek, *20. Milena Jelinkova,
Germanio
21. Natalia Kasŭmova, 22. Werner Brezinski, *23. Gunter Neue,
Hungario 24. Attila Varrу, *25. Csaba Szilasi, 26. Andrea Varrу, *27. Zsуfia Szilasi, 28. Csaba Ecsedi, 29. István Kabуk,
Italio
30. Pier Luigi Da Costa,
Japanio
17
31. Kunio Tanabe, *32. Boris Arrate Veranes, 33. Kikushima Kazuko,
Kroatio
34. Antun Kovaĉ, *35 Ivica Ĵidoviĉ, 36. Viŝnja Brankoviĉ, 37. Franko Bakŝa, *38. Anica Todoroviĉ, 39. Dragan Ŝtokoviĉ, *40. Danijela Ŝtokoviĉ, *41. Marija Ŝtokoviĉ,
Rumanio
42. Livi Ĉiobanu, *43. Elena Ĉiobanu, 44. Ioan Vajda, *45. Julianna Vajda, 46. Eugen Cighir,
*47. Irina Cighir,
Rusio
48. Anatolij Masenko, *49. Elena Shuraleva, 50. Raisa Mamonova, *51. Liubov Antonova, 52. Galina Koroleva, *53. Nikolaj Jaŝin,
Serbio
54. Nedeljka Loĵajiĉ, *55. Marija Loĵajiĉ, 56. Stefan Janjiĉ,
Ukrainio
57. Olena Poŝivana.
18
La espero
En la mondon venis nova sento,tra la mondo iras forta voko.per flugiloj de facila ventonun de loko flugu ĝi al loko.Ne al glavo sangon soifantaĝi la homan tiras familion,al la mond' eterne militantaĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' esperokolektiĝas pacaj batalantoj;kaj rapide kreskas la aferoper laboro de la esperantoj.Forte staras muroj de miljarojinter la popoloj dividitaj,sed dissaltos la obstinaj barojper la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,komprenante unu la alian,la popoloj faros en konsentounu grandan rondon familian.Nia diligenta kolegaroen laboro paca ne laciĝos,ĝis la bela sonĝo de l' homaropor eterna ben' efektiviĝos.
L. L. Zamenhof
19