View
8
Download
0
Category
Preview:
Citation preview
Esperanto-Gesellschaft Frankfurt am Main e.V. gegründet 1904 – fondita 1904
aprilo 2017
ESPERANTO-INFORMILO
L.L. Zamenhof † 14.4.1917
EsperantoGesellschaft Frankfurt am Main www.esperanto-frankfurt.de
1. Vorsitzender: Martin Schmitt Gießener Str. 18
35415 Pohlheim Telefon: abends 0171-7412414 E-Mail: esperanto@scsy.de
Bankverbindung:
Esperanto-Gesellschaft Frankfurt /M. IBAN: DE75 5008 0000 0771 5717 01 BIC: DRESDEFFXXX Commerzbank Frankfurt/Main
Jahresbeitrag:
mit DEB-Beitrag: 80 € Familienmitglied: 40 €
Redaktion: Katarina Eckstädt
ke.esperanto@t-online.de
Korektantoj: Walter Ullmann Reinhard Pflüger
einladung zum klubabend invito al la klubvespero Saalbau Bockenheim
Schwälmer Str 28 Frankfurt am Main
donnerstag, den 6. apr. ‘17 ĵaŭdon, la 6an de apr. ‘17 Liebe Mitglieder und Freunde, in diesem Monat sind 100 Jahre seit dem Tod von Dr. Zamenhof vergangen. Wir möchten an diesem Abend über sein Le ben und seine Arbeit sprechen. Vielleicht wollen Sie etwas beitragen.
Karaj membroj kaj geamikoj, en ĉi tiu monato estas la 100 jariĝo de la
morto de d-ro Zamenhof. Ni deziras ĉi tiun vesperon paroli pri lia vivo kaj lia laboro.
Eble ankaŭ vi deziras ion kontribui.
18.30h
SPRACHRUNDE Internationale Volkslieder zum Singen
Bitte, gute Singlaune mitbringen!
LINGVA RONDO Internaciaj popolkantoj por kunkanti
Ni petas kunportu kantemon!
Gundhild Schäfer
19.30h
1875 estis Zamenhof 16-jara. Li komencis lerni la ang-
lan lingvon kaj rimarkis, ke ĝia gramatiko estas tre sim-
pla. La ideo por esperanta gramatiko estis naskita.
Zamenhof
Ni scias multon pri
Zamenhof.
Ĉu?
Eble tamen ne.
Eble ĉiu unuopa de ni scias
ion el lia vivo kaj laboro
kion ne ĉiuj aliaj scias.
Estus bone, se ni ĉiuj ion
preparus por ĉi tiu
vespero.
donnerstag, den 20. apr.‘17 ĵaŭdon, la 20an de apr. ‘17
18.30h
lernen und übersetzen lerni kaj traduki
Esperanto-Kurs/o mit U. Fellmann
geburtstage im april naskiĝtagoj en aprilo Florin Caragea, 08.apr. Ulrich Fellmann, 30.apr.
Ni gratulas!
mitgliederversammlung membrokunveno
Letzten Monat hatten wir einen Abend ohne
Vortrag, sondern stattdessen einen Abend
mit einem für uns sehr wichtigen Programm:
Die Mitgliederversammlung fand statt. Vor
zwei Jahren hat sich unser Vorstand schon
verändert. Damals war die Verjüngung des
Vorstandes unser Ziel. Das hat sich als gute
Idee erwiesen. Wir haben gemerkt, dass die
neuen Vorstandsmitglieder, junge Men-
schen, neue Ideen haben, einen neuen Ar-
beitsstil. Sie sind nicht müde, sie arbeiten mit
Enthusiasmus.
Die Mitgliederversammlung verläuft fast im-
mer gleich, weil die Gesetze bestimmte Re-
geln vorschreiben. Nach dem Bericht des
Vorsitzenden über die Arbeit im letzten Jahr
(M. Schmitt) und dem Finanzbericht des Kas-
senwartes (R. Pflüger) entlastete die Ver-
sammlung den Vorstand und den Kassen-
wart.
Der folgende Tagesordnungspunkt war die
Wahl des Vorstandes. K. Eckstädt informier-
te schon bei der Vorstandssitzung im Januar
den Vorstand, dass sie nicht mehr kandidie-
ren wird. Ihrer Meinung nach hat sich als gut
erwiesen, dass weitere junge Mitglieder Auf-
gaben und Verantwortung in der Gesellschaft
übernehmen. Sie wird jedoch weiter mitar-
beiten, sie wird das „EI“ weitermachen. Die
anderen Mitglieder des Vorstandes äußer-
ten die Bereitschaft, weiter im Vorstand mit-
zuarbeiten.
In dem neuen Vorstand befinden sich jetzt:
Martin Schmitt, 1. Vorsitzender,
Dr. Anina Stecay, stellvertretende Vorsit-
zende,
Reinhard Pflüger, Kassenwart
Dr. Klaus Rumrich, Schriftführer
Lastan monaton ni ne havis iun prelegon
en la programo, ni havis alispecan gravan
programon: membrokunveno. Antaŭ du ja-
roj okazis jam ŝanĝoj en la estraro de nia
asocio. Nia celo tiam estis plijunigi nian es-
traron. Tio montriĝis bona ideo. Ni rimarkas,
ke novaj homoj, junaj homoj, havas novajn
ideojn, novan manieron de la laboro. Ili ne
estas lacaj, ili laboras kun entuziasmo.
La membrokunveno havas ĉiam preskaŭ la
saman pason, ĉar la leĝo donas al ni
certajn regulojn. Post la raporto pri la la-
boro de la lasta jaro (M. Schmitt) kaj financ-
raporto de la kasisto (R. Pflüger) la mem-
broj senŝarĝiĝis la estraron kaj la kasiston.
Sekvanta punkto estis la elekto de la es-
traro. K. Eckstädt informis la estraron jam
dum la estrarkunveno en januaro, ke ŝi ne
plu kandidatiĝos. Laŭ ŝia opinio montriĝis,
ke estas bone, se pli junaj membroj trans-
prenas la taskojn kaj la respondecon de la
societo. Ŝi tamen plu kunlaboros, ŝi plu-
faros „Esperanto-Informilo“-n. Aliaj mem-
broj de la estraro deziris plu resti en la es-
traro. En la estraron estas elektitaj:
Martin Schmitt, 1. prezidanto,
d-rino Anina Stecay, vicprezidantino,
Reinhard Pflüger, kasisto
d-ro Klaus Rumrich, protokolanto
Aliaj estraranoj estas:
Georg Hennemann
Frank Lappe
Hildegard Stecay kaj
Walter Ullmann.
Ni priparolis la programon de la jaro: ĝi
estos certe interesa.
Krome: la 8an de julio ni ekskursos al He-
sa parko – pri tio ni certe skribos en junia
und die Beisitzer:
Frank Lappe
Georg Hennemann
Hildegard Stecay und
Walter Ullmann.
Danach wurde das Programm des Jahres
besprochen - es wird sehr interessant.
Außerdem werden wir am 08. Juli eine Aus-
flug in den Hessenpark machen – darüber
werden wir in der Juni-Ausgabe schreiben.
Das Sommerfest wird am 05. Aug. bei der
Familie Ullmann in Friedberg stattfinden.
Informationen darüber gibt es in der Juli-
Nummer des EI.
Wir hoffen, Sie finden etwas in unserem
Programm, was für Sie interessant ist, und
kommen zu unseren Treffen. ke
numero. La somera festo okazos 05. aug. ´17 ĉe la
familio Ullmann en Friedberg. Pri tio ni
skribos en la julia numero.
Ni esperas, ke vi trovos ion interesan dum
ĉi tiu jaro. Ni ĝojos pri la partopreno de ni-
aj renkontiĝoj.
foto: F. Lappe
Anwesende – partoprenantoj
estraro
information
Frau Schäfer küm-mert sich um die Or-ganisation unseres Ausfluges. Der Hessenpark bie-tet verschiedene Füh-rungen an. Sie bittet, dass wir bei unserem Treffen am 6. April darüber abstimmen.
1a linio de md.: Hildegard Stecay, d-rino Anina Stecay, Reinhard Pflüger; 2a linio: Georg Hennemann, Frank Lappe, Walter Ullmann kaj Martin Schmitt
ĉe ni en la lingva rondo
La temo de nia „Lingva rondo“ en februaro estis „Prononcaj malfacilaĵoj por germanparo-
lantoj“. Dum diskutado montriĝis, ke ekzistas diversaj opinioj, kiel prononci la diftongon
„eŭ“ en Esperanto.
Mi demandis la plej konatan fonetikiston en Esperantujo, prof. John Wells, profesoro por
fonetiko ĉe la Universitato de Londono. Li estis ĝentila kaj respondis al mi. Mi enmetas
lian respondon ĉi tien:
Eŭ estas diftongo, dum la angla w estas duonvokalo. Nek la angla nek la germana havas diftongon similan al la esperanta eŭ. Diversaj aliaj lingvoj ja havas tian diftongon, inter ili la pola (eł) kaj la hispana (eu).
La sekcio 2.1. de PMEG, Duonvokaloj, estas klara kaj ĝusta.
La sonon de j oni povas transskribi [j] aŭ [ĭ] (= nesilaba i). Sekve, la diftongo aj = [aj, aĭ]; la diftongo ej = [ej, eĭ].
La sonon de ŭ oni povas transskribi [w] aŭ [ŭ] (= nesilaba u). Sekve, la diftongo ej = [ej, eĭ]; la diftongo eŭ = [ew, eŭ].
La ĝusta sono de eŭ (ekz-e neŭtrala) estas sama kiel la sono de eu (ekz-e neutila), sed kiel diftongo (unusilabaĵo), ne kiel du sinsekvaj vokaloj (dusilabaĵo).
John Wells
L. L. Zamenhof
Esperanto – ĉu estonte esenca? Kelkaj rimarkoj pri la konvinkoj de Zamenhof
d-rino Anina Stecay
Kiam Zamenhof en la jaro 1900 okaze de la mondekspozicio en Parizo faris paroladon pri
la enkonduko de internacia lingvo antaŭ la Franca Akademio de la Sciencoj, li prezentis
al la ekstera mondo kvin tezojn, kie li parte en humura, sed ankaŭ en polemika maniero
asertis, ke neniu lingvo krom Esperanto povus esti sukcesa kiel internacia helplingvo. La
teksto legeblas esperante kiel eseo en Fundamenta Krestomatio (17a eldono: p. 253-297)
sub la titolo: „Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo internacia“.
Cent jarojn post lia morto estas bona okazo por rigardi retro kaj antaŭen. Kaj mi kuraĝas
demandi: Ĉu Zamenhof pravis? Se li pravis – kial ni alfrontas hodiaŭ la preskaŭ saman
situacion kiel tiam?
Mi nur resume listigas la Zamenhofan argumentadon en la parolado, kiu itineras jene:
1) Konstato: Lingvo internacia estas bezona
Laŭ Zamenhof tio estas ridinde evidenta, ĉar nian tutan altan kulturon ni dankas al
la fakto, ke ni entute havas la kapablon paroli unu kun la alia. Nur tiel ni povis
interŝanĝi (kaj plibonigi) niajn pensojn kaj spertojn.
Solajn eblajn kontraŭ-argumentojn kontraŭ komuna komunikilo li vidas en la timo,
ke ĝi povus detrui naciajn lingvojn (kaj naciojn), kaj ke ĝi dispremos la aliajn kul-
turojn, se oni elektus unu el la ekzistantaj naciaj lingvoj. Li referencas al posta parto
(punkto 4), kiam li prezentos solvon pri tio.
2) Konstato: Lingvo internacia estas ebla en principo
Ni ja ĉiukaze devas ellerni fremdajn lingvojn por kompreniĝadi kun homoj de aliaj
popoloj jam nun (t.e. en 1900). Kaj tion ni iasence jam plenumas. Do se oni inter-
konsentus nur pri tio, ke ĉiuj ellernu unu saman lingvon, ni jam povus interkom-
preniĝi.
3) Aserto: Internacia komunikilo efektive estos enkondukita praktike
El la unuaj du punktoj laŭ Zamenhof „jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia
lingvo pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie ni devus nei ĉe la homa
nekontestebla ro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligenteco.“
4) Prezento de diversaj ebloj, kiam kaj kiamaniere oni povas enkonduki la lingvon. Kon-
kludo: Nur arta lingvo povas servi kiel internacia lingvo
Rilate la manieron de enkonduko Zamenhof montras la du ĝeneralajn polusojn: la
de-supran („perleĝa, registara“) kaj de-suban („individua decido“) enkondukon. De-
supra enkonduko laŭ li estas tro longdaŭra. De-suba enkonduko bezonus an-
taŭvideblon por la individuo, kia lingvo estos enkondukita, ĉar tiam oni ne devus
atendi la decidon de registaroj, sed povus jam nun lerni la lingvon kaj labori por
disvastigi ĝin.
Kian lingvon oni enkondukos? Zamenhof nomas kvar principajn elekteblojn: (1) aŭ
elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj
(ekzemple latinan, grekan, hebrean), (3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj,
(4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin pri la kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne
ekzistanta.
Li konkludas, ke pro neŭtraleco kaj justeco kaj facileco nur arta lingvo povas esti
elektita.
5) Konkludo, kia preciza lingvo estos enkondukita: Esperanto
Post prezentado de Esperanto kaj ĝia gramatiko Zamenhof klarigas, ke ĝi estas la
sola jam ekzistanta kaj funkcianta lingvo, dum la aliaj artaj lingvoj nur estas mal-
pretaj projektoj. Li kontrastigas la facilecon de Esperanto precipe kun Volapuko.
Pro tio laŭ li kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto.
Zamenhof retorike bone ellaboris la paroladon. Nepre indas legi ĝin pro lia lingvaĵo kaj
pro la historieco. Sed ĉu liaj argumentoj estas ĝustaj? Kial do Esperanto ankoraŭ ne en-
kondukiĝis mondskale?
Certe neniu nuntempe kontestas la bezonon de internacia interkompreniĝo. En la epoko
de interreto, internacia komunikado ne estas afero tuŝanta nur la politikistojn kaj entre-
prenistojn, aŭ tre klerajn, riĉajn aŭ aparte vojaĝemajn homojn. Ĝi estas – iagrade – be-
zono de ajna privatulo.
Kaj ankaŭ la dua aserto, ke internacia lingvo principe funkcias, estas unkontestebla. Ja
ekzistas sufiĉe da historiaj ekzemploj, kie homoj el diversaj lingvoj kaj kulturoj interkom-
preniĝis per interkonsento en iu fremda komuna lingvo – fakte el ĉiuj kazoj, kiujn Zamen-
hof menciis sub la kvara punkto, intertempe troveblas ekzemplo: ĉu temas pri mortinta
lingvo kiel la latina en la mezepoko, pri ekzistanta nacia lingvo kiel la angla nuntempe, pri
per natura evoluo miksitaj lingvoj kiel la lingvafrankao dum mezepoko, aŭ pri tute ar-
tefaritaj lingvoj kiel Esperanto, Ido kaj la modernaj conlangs (angla esprimo por konstru-
itaj lingvoj, kiu ekestas en komuna prilaboro precipe interreta). Oni povas kalkuli de ĉiuj
ekzemploj laŭ diversaj vidpunktoj la kostojn, penon de kreado aŭ lernado, justecon, ŝan-
con de senerara funkciado ktp. tamen ĉiuj funkciis aŭ funkcias. Pli bone aŭ malpli bone.
Pli koste aŭ malpli koste. Sed funkcias.
Kial do la konkludo sub punkto 3), ke internacia lingvo estos enkondukita – kiu laŭ Za-
menhof seneviteble elfluas el la unuaj du – ankoraŭ ne efektiviĝis?
Se ni rigardas la paroladon laŭ retorika vidpunkto, Zamenhof ja argumentas laŭ cirkla
konkludo: 5) Esperanto nepre estos (iam) la lingvo elektita, ĉar 4b) ja nepre artefarita
lingvo estus elektita, pro tio oni povas 4a) kiel individuo jam nun lerni la lingvon. Kaj tio
kondukos al premo sur la registaroj, kiuj elektos Esperanton kiel oficialan internacian
lingvon ...
Por konvinki la momentan publikon, cirkla konkludo povas esti retorike efika rimedo. Sed
se ne ĉiuj homoj tutmonde aŭskultas la saman paroladon samtempe kaj iras hejmen kon-
vinkite, por tuj eklerni Esperanton, la argumentoj bedaŭrinde ne efektiviĝos en la realo.
Se ni rigardas la pasintajn cent jarojn, estis jardekoj multe pli favoraj rilate la situacion de
Esperanto ol la nuna. Ekzemple dum la 1920aj jaroj okazis en „normalaj“ radiostacioj tu-
te regulaj radioelsendaĵoj en kaj pri Esperanto (Korĵenkov, 2005 p.71-73) – kio estas tak-
sata granda atingo, se iu Esperantista grupo sukcesas tion organizi nuntempe. Esperanto
estis uzata en internaciaj konferencoj de organizaĵoj, kiuj principe ne venis el la esperanta
medio. En kelkaj lernejoj ĝi estis parto de la normala instruplano. En Hungario Esperanto
dum jardekoj havis eĉ validon kiel bezonata dua lingvo por atingi aliron al la universitato.
Ĉiuj tiuj atingoj tamen ne kondukis al plia progreso de disvastiĝo.
La demando, kiu restas al ni 117 jarojn post la Zamenhof-a parolado, estas do: ĉu ni ha-
vos do ŝancon, ialoke eniri lian cirklan konkludon kaj tiel tamen efektivigi tion, kion li an-
taŭvidis? Ĉu Esperanto povas estonte havi pli esencan rolon?
Kiel Tazio Carlevaro skribis en 1999, de-supra enkonduko bezonus sufiĉe fortan prem-
grupon, kies potenco igus ŝtaton (aŭ ŝtataron, se ni parolas ekzemple pri EU) aŭskulti kaj
subteni ĝin. Premgrupon fortan ni ne havas, do de-supra enkonduko bedaŭrinde ŝajnas
momente neverŝajna.
Por tutmonda enkonduko de unu komuna pontolingvo de-sube en la maniero, kiel Zamen-
hof antaŭvidis ĝin, oni bezonus tielnomatan „kolektivan inteligentecon“. Bedaŭrinde, mal-
graŭ la alta individua inteligenteco de homoj, kiu ebligas nin racie kompreni, ke tutmonda
komuna lingvo estus la plej efika solvo de nia komunika problemo, la homo, male al formi-
koj aŭ abeloj, disponas nur je relative malgranda kolektiva inteligenteco. Kaj ĝuste pro tio,
ke ĉiu kalkulas la propran avantaĝon kaj neniu pretas malŝpari tempon kaj penon por lerni
la „malĝustan“ lingvon (tiun, kiu poste ne utilos kiel interkomprenilo), la homoj ĝis nun
elektis pontan lingvon nur laŭokaze. T.e., ke ili ne kalkulis la objektivan profiton, kiun la
elekto de iu lingvo alportus al la averaĝo de ĉiuj homoj, sed nur elektis la lingvon kun la
provizore plej facila aliro por la momentaj partoprenantoj.
Sed se nun nek eblas esperi de-supran nek de-suban enkondukon, ĉu Esperanto do es-
tas nur vanta (kaj vana) hobio? Ĉu ni iĝu malesperantoj?
Tute ne.
Enkonduko de de-sube nur povas okazi, se aperas sufiĉe da cirkonstancoj, kie Esperan-
to vere ŝajnas al la homoj alloga, prestiĝa kaj utila. La venko de la angla, kvankam mo-
mente ĝi ŝajne neevitebla, tute certe estos same portempa kiel la gvida rolo de la latina,
la germana, la franca dum iuj epokoj. La supero de lingvoj ondadas. La Eŭropa Unio ha-
vas grandan bezonon de komuna lingvo (Blanke, 2011, p.161-180), precipe nun, kiam la
komuna identeco ŝanceliĝas. Estas – eble malgranda – ŝanco, ke Esperanto iom atingos
pli oficialan staton kiel pontolingvo almenaŭ tie. Precipe, se la prestiĝo de la angla
malaltiĝos pro briteliro (t.e. se tio vere okazos). Kaj se novaj membroŝtatoj eksplodigas la
tradukkostojn, kiuj altis en 2005 jam 511 milionojn da eŭroj kaj de tiam kreskis (Welt,
2007).
Tamen mi pensas, ke ni devas altigi la penon disvastigi Esperanton. En la lastaj jardekoj,
esperantistoj pli kaj pli enfermiĝis en sia propra mondo, ĝuis Esperanton kaj ĝian kultu-
ron, kiu ekde la tempoj de Zamenhof ja konsiderinde kreskis, kaj restis inter si. Tio ne su-
fiĉas.
Jes, unuflanke ni bezonas nian kulturon por havi ion por apogi sur ĝi. Por havi ion por
montri. Ni bezonas literaturon, ludojn, komputilajn programojn, filmojn, ktp. Pro tio estas
bonaj projektoj kiel Vikipedio, Minecraft ktp. kie Esperanto aperas kiel uzebla en tute
normala kunteksto.
Ni bezonas ankoraŭ plibonigon de la lingvo. Malgraŭ la aserto de multaj esperantistoj, ke
Esperanto estas plena lingvo uzebla samkiel ajna nacia lingvo en ĉiu kunteksto, kaj povus
esti uzata kiel laborlingvo en EU, tio ne veras. (Cetere: Tio same malveras por multaj
minoritataj lingvoj, kiuj tute ne posedas la fakan vortprovizon por vere serioze labori per
ĝi!) Se iam ekestos ŝanco ien enkonduki Esperanton kiel labor- aŭ pontolingvon, ĝi estu
laŭeble plej perfekta kaj kompleta. Tielmaniere oni povas konvinki homojn pri la uzebleco,
pri la utilo kaj la avantaĝoj de Esperanto.
Aliflanke: Por ke tio falu sur fekundan grundon, tamen necesas unue disrompi la nunan
staton de nekonscio pri la ankoraŭa ekzisto de Esperanto. Kiom ofte vi jam ricevis la re-
agon de iu: ‚Ĉu Esperanto? Mi pensis, ke ĝi jam delonge mortis!‘? Tio pruvas, ke Espe-
ranto tro malofte aperas en la amaskomunikiloj, ke ĝi estas tro malofte videbla por la ek-
ster-esperantujaj homoj. Ili iel iam aŭdis pri ĝi, sed apenaŭ iu konsciiĝas pri la fakto, ke la
lingvo ankoraŭ ekzistas. Tiel longe, kiam eĉ tio ne realiĝis, estas tute vane, atendi plian
paŝon. Ne temas pri tio, ke ni devas nepre konvinki homojn tuj eklerni la lingvon aŭ iri al
la kluboj. Sed gravas, ke la ĝenerala publiko konsciiĝas pri ĝia ekzisto. Ĝi unue simple
iĝu kutima afero. Unu lingvo inter pluraj. Samnivela. Poste ĝi iam povas esti esenca.
„Ni semas kaj semas konstante“, Zamenhof diris en La Vojo (1896). Se oni en ĝardeno
ne daŭre kaj konstante plugas la grundon kaj semas ktp, baldaŭ kreskos la fiherboj. Ĉu
ni vere ankoraŭ konstante semas? Demandu vin mem. Eble ni dum la lastaj jardekoj tro
laciĝis pri informado kaj varbado. Pro tio homoj forgesas kaj pensas ke Esperanto mortis.
Ni ŝanĝu tion!
Ek al la venontaj 100 jaroj!
Bibliografio:
Blanke, D. (2011) Zur Plansprachenfrage im europäischen Raum. En: Busch-Lauer, I. &
Fiedler, S. (eld.) Sprachraum Europa – Alles Englisch …?, Berlin: Frank & Timme,
p.161-180
Carlevaro, T. (1999) Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?, Bellinzona: Hans Dubois
Korĵenkov, A. (2005) Historio de Esperanto, Kaliningrad: Sezonoj
Zamenhof, L., re-redaktita (1992) Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia.
En: Fundamenta Krestomatio, Rotterdam: UEA, p. 253-297
Die Welt (2007), https://www.welt.de/welt_print/article965083/EU-Uebersetzungen-
kosten-511-Millionen.html
Kiel Zamenhof influis mian vivon
(Aŭ: kelkaj rakontoj kaj pensoj pri la valoro de Esperanto kaj pri la aktualeco de la ideoj
de ĝia kreinto, Ludoviko Zamenhof, naskita Лазарь Маркович Заменгоф (Lazar‘ Mar-
koviĉ Samengof, laŭ la rusa naskiĝdokumento) 1859 en Bialistoko, Rusio, mortinta la
14an de Aprilo 1917, antaŭ 100 jaroj, en Varsovio, kiam ĝi estis okupita de germanimpe-
riaj soldatoj.)
Felmano Ulriko, marto 2017
Enkonduka parto - elirpunktoj kaj historio
Kiam venis la Zamenhofjaro 2017, dum la unua kunsido de nia Esperantoklubo estiĝis
diskuto pri la demando, ĉu ni kiel klubo faru ion specialan pri tiu datreveno kaj kiuj el la
membroj povus aŭ volus kontribui ion. Dum tiu diskuto estiĝis subdiskuteto, eble mi eĉ
diru disputo, pri tio, ke kelkaj Esperantistoj nomas Zamenhof-on „majstro“. Tian nomadon
prijuĝis speciale nia prezidanto Martin abomeninda. Mi iom pensis, eĉ miretis pri tio, ĉar
mi ne memoris multajn okazojn, en kiuj mi aŭdis la uzon de la titolo majstro, sincere apli-
kata al Zamenhof. La vorto majstro ŝajnis al mi pli ofte uzata aŭ rilate al la frua Esperanta
historio (la fruaj Esperantistoj ŝajne ofte vokis Zamenhof-on majstro, kaj konata estas, ke
al Zamenhof tio ne plaĉis), aŭ hodiaŭ en pli-malpli ironia senco. Tamen, por Martin tio
ŝajnis esti aktuala temo, kaj li esprimis kiel sian opinion, ke troa okupiĝo aŭ laŭdado de
Zamenhof estas por li nedeca heroigo (laŭsence, mi ne ekzakte memoras siajn vortojn).
Tio ekscitis min pensi iom pri Zamenhof. Kion mi scias pri Zamenhof. Kiel mi taksas,
estimas lian agadon kaj verkon (ne nur la kreadon de la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la
aliajn, „homaranismajn“ ideojn), kaj kiel mi pritaksas lian konduton kaj (rekte aŭ nerekte
esprimitan) ideologion. Miaimprese li estis ĝentila, sinretema, pac- kaj homama idealisto
kaj tute alia personeco ol ekz-e Martin Schleyer, la sin mem altestimanta, senpacienca,
malindulga, kritikon ne akceptanta kreinto de Volapük. Kompreneble, mi ne persone
konatiĝis al Zamenhof. Mi legis multajn eseojn kaj leterojn de li kaj ja estas leginta ankaŭ
biografiojn pri li, ekz-e tiuj de Majorie Boulton kaj Edmond Privat. La lastan mi estas leginta
eĉ plurfoje, ĉar ĝi spiras kaj elradias la aŭtentan spiriton de alia tempo kaj la aŭtoran
admiron kaj altestimon de Zamenhof. Tio estis por mi facile pravigebla post esti leginta pri
la diroj, skibaĵoj kaj dumvivaj faroj de Zamenhof (kiel ne nur prezentitaj per Edmond
Privat). Se oni legas tiun biografion, oni ricevas la impreson, ke Zamenhof malfermis por
multaj tiamaj homoj (multaj el ili spertaj, edukitaj, nenaivaj kaj ofte en sia socio altrangaj
personoj) novan perspektivon, novan mondon, konsistantan el la imago de pli bona socio,
kiu subite ŝajnis realigebla, kaj kiu vekis la plej bonajn emociojn kaj trajtojn de la menso
de tiuj homoj. Por ni nuntempaj homoj estas verŝajne malfacile vere senti, kiom profunda
kaj intensa, ja nova kaj escepta estis la emocioj de tiuj fruaj anoj de la Esperanto-movado,
eĉ je tiuj personoj, kiuj – kiel Beaufront – kontraŭis la ligadon de Esperanto al la sociaj kaj
religiaj ideoj de Zamenhof, ĉu pro la opinio, ke tio estos nerealigebla, tro rapida aŭ
sukcesminaca ĉar tio kaŭzus rezistemon inter la ĝenerala publiko, kaj verŝajne ne pro
esenca malakcepto de la celoj. La sekva historio certe tristigis Zamenhof-on, kaj multaj
homoj verŝajne pensis, ke la okazoj estis pruvantaj la naivecon de Zamenhof. Tamen mi
ne opinias, ke Zamenhof estis naiva aŭ seniluziiĝinta, kvankam kompreneble malĝoja pro
la malsukceso ŝanĝi la historion en la direkton de homa paco. Zamenhof tamen jam estis
havinta sufiĉe da spertoj pri tiaj aferoj, sciis sufiĉe multe pri la homa psiko kaj estis persone
vidinta la plej kruelajn agojn de homoj kontraŭ homoj, ekzemple dum la Bjalistoka
pogromo, kiun li mem spertis. Pro tio mi certas, ke li ne naivis. Li tamen opiniis, ke oni
devas provi ŝanĝi tion, kapti la eĉ plej malgrandan ŝancon por plibonigi la mizeran socian
kaj politikan situacion de la homaro. Mi ankaŭ havas la impreson, ke Zamenhof ankaŭ ne
naivis en tio, ke li opiniis, ke Esperanto, kaj nur Esperanto, povus solvi ĉiujn problemojn.
La lingvo Esperanto miaimprese estis por li nur unu kontribuo por tiu celo, tiu kontribuo,
kion li povis liveri, kaj aliaj kontribuoj necesis, tion li sciis, en la kampo de ideologio, religio,
naciismo ktp. Esperanton li vidis kiel ebla katalizilo por tio, ne kiel la sola kaj sufiĉa solvo.
Kiam li komprenis, ke la subtenantoj de Esperanto, la ilo por plifaciligi la interkompreniĝon,
aŭ almenaŭ la interparoladon kaj interŝanĝon de argumentoj, ne jam estas pretaj por krei
komunan ideologian aŭ religian fundamenton, li pretis ĉesi kombini tiujn aferojn. La
homaro ja bezonis kaj bezonas tempon por antaŭeniri, por atingi tiun celon, kiun homoj
kiel Zamenhof trovas facile, sed la plej multaj homoj ne jam povas aŭ volas atingi. Do li
finfine ne pli postulis, ol ke la homoj interparoliĝu anstataŭ tuj ataku unu la alian,
esperante, ke pere de la interparolado ili komencos perdi la senton de fremdeco kontraŭ
la ali(naci)ulo, komprenos, ke la aliuloj sentas simile, almenaŭ ke ili estas pli similaj ol oni
antaŭe opiniis. Poste oni povus vidi, kiu plia progreso eblos.
Hodiaŭ la postulado pri paco kaj reciproka akcepto inter la popoloj estas pli ĝenerale or-
dinara kaj akceptita ol tiam, kvankam ankoraŭ necesa kaj aktuala, ĉar malgraŭ la ekzisto
de multaj internaciaj organizaĵoj kaj aliaj platformoj por interdiskutadi problemojn, kaj mal-
graŭ preskaŭ ĝenerala akcepto de tiaj postuloj kaj oficiale formulita interkonsento pri ho-
maj rajtoj, la dezirindeco de paco ktp., la reala ago de homoj ankoraŭ ne kongruas al tiuj
noblaj celoj. La pli diplomatiaj paroloj ne malebligis militojn kaj ne kaŭzis, ke tiuj iĝis mal-
pli kruelaj ol en antaŭaj tempoj. Laŭ diversaj fontoj, momente ekzistas perfortaj konfliktoj
inter partioj, etnoj aŭ politikaj grupoj en pli ol 30 landoj, el kiuj kvar landoj suferis dum la
lastaj jaroj de po pli ol dekmil mortintoj ekde 2012 (Sirio, Irako, Afganio kaj Meksikio). En
dek pliaj landoj estis almenaŭ pli ol 2000 vivoperdoj, ekz-e en Niĝerio, Malio, Jemeno.
Ŝajnas eĉ, ke la nombro de militoj kaj enlandaj konfliktoj dum la lastaj dek jaroj plialtiĝis.
Ŝajnas, ke Zamenhof ne sukcesis konsiderinde pacigi la homaron. Sed eĉ rilate nur al lia
ilo por solvi la homan lingvoproblemon ni jam havis pli bonajn tempojn, precipe dum la
1920aj jaroj en Eŭropo, kiam la germana urbo Dresdeno havis ĉ. 30 Esperantoklubojn, la
plej granda havinta 120 membrojn, kaj kelkaj trafikpolicistoj estis trejnitaj paroli Espe-
ranton por komuniki kun eksterlandaj gastoj. Hodiaŭ, ne eĉ la dek plej grandaj urboj de
Germanujo kune havas 30 Esperantoklubojn. La Esperanto-movado ne atingis la celon de
sia kreinto iĝi la mondvaste parolata internacia kaj neŭtrala lingvo, kaj la maĵorio de la
homoj hodiaŭ opinias, ke ĝi ankaŭ ne plu havas ŝancon tion atingi. Post la supre skizitaj
pensoj oni sin povas analogie demandi, ĉu Zamenhof ne entute fiaskis atingi sian veran
celon, plibonigi la homojn kaj pacigi la homaron. Jam multaj homoj provis ja promocii
similajn ideojn kaj atingi tiun saman celon. Mi do aŭdacas diri, ke Zamenhof tiel estas en
bona asocio. Mahatma Gandhi, Erich Fried, Florence Nightingale, Henry Dunant, Aristide
Briant kaj Gustav Stresemann, la membroj de la Blanka Rozo, Martin Luther King kaj
multaj aliaj – ili ĉiuj havis la saman celon, kaj pli-malpli de tio atingis, plej ofte ne aŭ nur
malmulte aŭ nur tempe sukcesis. Ĉu do ili vane sekvis sian celon, oferis siajn rimedojn,
sian tempon, sian energion kaj ofte eĉ sian vivon? Mi opinias ke ne. Ili ŝanĝis la homan
historion kaj la vivon de multaj homoj, ĉar ili donis esperon al multaj, kiuj alikaze ne eĉ
estus havintaj la energion travivi, elteni tiun malagrablan staton, en kiu ili aŭ aliaj vivis, kaj
montris, ke alia ekzistomaniero eblas, ke estas multaj, kiuj strebas al alia mondo. Ili faris
grandan diferencon, kvankam la tasko ankoraŭ ekzistas hodiaŭ, kaj la celo ne estas jam
atingita. Kaj diference al la aliaj menciitaj pacamantoj kaj batalantoj por pli bona homaro,
Zamenhof donis al ni donacon, kiu ĝis hodiaŭ estas uzata aktive kaj daŭre influas la vivon
de multaj homoj: sian porpacigan intercomprenigilon, la lingvon Esperanto. Tio estas
elstara presto kaj en la prijuĝo de multaj altranga trezoro de la homaro. Ĝi pruvas,
almenaŭ al kelkaj homoj, ke tia solvo eblas, kaj ke “artefarita” lingvo povas funkcii. Dum
multaj filozofoj kaj sciencistoj kiel ekz-e Leibniz kreis tro ambiciajn, komplikajn sistemojn
por subteni la sciencojn, kaj kelkaj doktrinuloj kiel ekz-e Schleyer surbaze de sia genio
kreis netuŝeblan lingvomonumenton, Zamenhof arte kaj bonsente eksperimentis praktike
kaj kongrue al la homaj ebloj kun la materialo de vivantaj lingvoj, prenante la plej bonajn
partojn kaj ideojn, faciligante kaj sistemigante la komplikan gramatikon, savante la internan
gramatikan sistemon de la plej esprimkapablaj lingvoj de sia tempo sen iliaj nenecesaj
komplikaĵoj. Tiel li por ĉiam savis la ideon de tia regula lingvo, kion ni eble prefere ne nomu
artefarita, sed arte farita... imagu, kion ni hodiaŭ ĉiuj opinius pri la eblo de eleganta, facila
arte farita lingvo, se la sola planlingvo kun iam ajn granda movado estus estinta – Volapük!
Kaj la esenca diferenco inter Volapuko kaj Esperanto venas fine el la baze malsama
sentado kaj celoj de iliaj kreintoj: Martin Schleyer volis esti supera instruisto de la homaro
kaj prijuĝis sin neerarebla. Li koleriĝis, kiam oni kritikis lin. Ludoviko Zamenhof volis oferti
helpilojn por subteni bonajn rilatojn inter ĉiuj homoj kaj ĉiam restis sinretema, ĝentila
homo, kiu volonte aŭskultis kritikon.
Transira parto – teoriumado
La antaŭa teksto eble por kelkaj homoj sonas tro emocia, kiel patoso kaj nemoderna ide-
ologiemeco. Nu, mi mem ne ofte parolas tiel, kiel mi supre formulis. Mi ja estas germana
inĝeniero, racia „kredanto“ je la natursciencoj, enloĝanto de funkcianta, laŭjure kaj demo-
kratie regata lando, inter kies 80 milionoj enloĝantoj okazas “nur” 300 murdoj jare kaj en
kiu dum la lastaj 70 jaroj ne okazis milito. En tiu lando ne ĉio estas bona aŭ eĉ optimuma.
Sed ĝiaj problemoj estas tre for de tiuj de Eŭropo dum la vivotempo de Zamenhof aŭ de
multaj malpli feliĉaj mondaj regionoj hodiaŭ. Tamen, de fojo al fojo min kaptas la scio, ke
la tasko, kiun Zamenhof traktis, restas neplenumita. Ke ni feliĉuloj, vivantaj en malpli zor-
goplena kaj malpli perforta situacio ol tiu de Zamehof, devus senti la komision fari pli mul-
te por nia planedo, la homaro, niaj najbaroj kaj eĉ niaj amikoj kaj familianoj. Ĉu tiu komi-
sio venas de iu dio aŭ nedia religio, homaranismo, humanismo, Kantismo aŭ simple de
nia interna sento, ne gravas. Pri tio memorigas min de fojo al fojo miaj infanoj. La legado
de libro. De iu biografio pri Zamenhof. Aŭ kiam mi uzas Esperanton, pli eĉ, se mi ne nur
iomete esperantumas en nia klubo, sed kiam mi “vere” estas en Esperantujo, kie kunes-
tas ofte homoj, kiuj ne estus kuniĝintaj sen Esperanto aŭ eĉ ne havas iun alian komunan
lingvon ol Esperanto.
Estas personoj, kiuj respondas al tiaj diroj de mi: Kunvenas ja eĉ pli ofte homoj kaj inter-
kompreniĝas uzantaj alian interlingvon, hodiaŭ precipe ofte la anglan. Jes, ili unuavide
pravas. Sed ili tiel faras plej ofte sekve de aliaj kaŭzoj, kaj laŭ alia maniero. Tie tiu etoso
ne estas, se eĉ estas bonhumora kunveno de sin reciproke ŝatantaj, eĉ amantaj perso-
noj, kaj ne nur laborkunveno inter profesiuloj (kio estas plej ofte la okazo). Mi mem pli of-
te kunvenis pro ambaŭ okazoj, uzante la anglan (aŭ svedan ktp.) lingvon. Kaj mi povas
diri: Tio estas (almenaŭ por mi) ne la sama etoso. Ĉar uzanta la anglan lingvon, la lingvo
estas nur teknika rimedo. Ĝia uzado esprimas nenion, neniun precipe bonan, ĉarman,
ideologian, karakterizan, ĝi helpas nur diri, kion oni teknike volas diri. Kaj la emocia par-
to de la interrilato estas sur alia ebeno, de la voĉo, rigardo, tuŝado. Aŭ povas esti en la
enhavo de la diritaj vortoj.
Mi kunvenas regule kun homoj, kiujn mi ĉiuj ne konus, se mi ne estus Esperantisto. Nu,
banale, nun diros eble iu: Same mi ne konus miajn samklubanojn en la ŝakklubo se mi ne
ludus ŝakon. Sed kion mi volas diri estas: Mi konas ilin ne, ĉar mi ŝatas la saman ludon.
Ne pro la sama religio. Ne pro similaj politikaj opinioj. Ne pro similaj kolektaĵoj, sama
intereso en dancado. Mi konas ilin pro io, kion oni povas malfacile priskribi. Kaj pro tio mi
kunvenas kun homoj de tute alia aĝo, kiuj ne interesiĝas pri la ludoj, kiujn mi ŝatas, kaj el
kiuj eĉ iuj voĉdonas por partio, kiun mi opinias nedemokratia. La esenco de nia simileco
estas tute alia afero.
Por pli alproksimiĝi tiun malfacile direblan aferon, mi rakontu pri historieto, kiun mi sper-
tis antaŭ multaj jaroj, kiam mi ankoraŭ estis juna. Por povi esprimi, kion mi trovis esti spe-
ciale en tiu historieto, mi devas antaŭe rakonti pri kelkaj aliaj historietoj, kiuj ne havis rila-
ton al Esperanto.
Ĉefparto – vivo, lingvo, spertoj
Kiam mi estis inter 16 kaj 22 jarojn aĝa, mi faris multajn vojaĝojn en Eŭropo, kaj poste en
miaj dudekaj jaroj, mi vizitis kelkajn alilandajn lokojn iom pli longe. Lingvan problemon mi
ne ĝenerale sentis, kvankam mi komence nur regis la germanan lingvon bone, la anglan
duonflue kaj malpli bone. Mankis ofte vortoj, sed iel la afero ĉiam funkciis. Mi ekz-e vivis
duonan jaron en Polujo, kie mi baldaŭ havis multajn amikojn kun kiuj mi laboris, diskutis,
vojaĝis, vizitis ekspoziciojn, muzeojn, zoon. Tiuj amikoj estis precipe poloj kaj jugoslavoj.
Ni kutime interparolis en la angla, foje la germana lingvo. En mia laborloko, mia ĉefa
kontaktpersono bone parolis la germanan lingvon, aliaj parolis foje la germanan, foje la
anglan. Mi mem eklernis la polan lingvon, ne pro teknika bezono, sed pro interesiĝo kaj
ĝojo, kaj la poloj reagis tre favore al tio, ĉar tre plaĉis al ili, ke eksterlandano lernis ilian
lingvon. Mi baldaŭ regis ĉirkaŭ tridek ofte uzeblajn frazojn (kiom kostas tio? Mi ne parolas
la polan lingvon!), la tutan nombrosistemon (kostas 57 Zlotojn!) kaj ofte bezonatajn vortojn
(saluton, dankon). Mi eĉ lernis kelkajn pollingvajn langorompilojn. (Kaj tute hazarde, mi
vizitis Varsovion je tiu semajnfino, kiam tie okazis la Universala Kongreso, kion mi antaŭe
tute ne sciis.)
En Svedio, kie mi poste laboris, mi ankaŭ havis amikojn kun kiuj mi diskutis, vojaĝis, vi-
zitis ekspoziciojn, muzeojn, zoon. Miaj plej bonaj amikoj, kun kiuj mi faris semajnfine pres-
kaŭ ĉion, kuiris, festis, estis ĉino, ĉinino, singapuranino, franco kaj usonanino. Ni kutime
in-terparolis en la angla lingvo. Post mia sveda tempo mi eĉ vizitis kaj la francon kaj la
uso-naninon en iliaj hejmlandoj por festi kun ili iliajn geedziĝfestojn.
Iam mi havis belan tagon kun francino, kaj la sola komuna lingvo estis por ni la latina
lingvo, kiun ni ambaŭ estis lernintaj en la lernejo dum multaj jaroj. Almenaŭ tiu interbabi-
lado pere de la latina lingvo plejparte fiaskis, ĉar evidentiĝis, ke la prononcmaniero de la
latina en Francujo estis kvazaŭ franclingva, en Germanujo germanlingva. Estis malfacile
eltrovi, kion la aliulo diris, kaj ni komencis skribi surpapere por klarigi la diraĵon. Sed evi-
dentiĝis nun alia problemo: Mankis al ni la bezonataj vortoj... mi sciis la latinajn vortojn pri
retoriko (Cicero!), militoj (Caesar!) kaj historio (Livius!), en mia kapo estis vortoj kiel miles,
servus, fossa, servitudo, sed mankis al mi la vortoj de la ĉiutaga vivo, kiujn mi nun
bezonis...
Sed iam mi eltrovis alian interesan metodon komunikiĝi:
Kelkfoje mi ja vizitis Hungarujon, kaj tie iam ekkomunikis kun la homoj per dezegnaĵoj.
Jes, dezegnaĵoj. Kompreneble mi estis lerninta kelkajn vortojn kaj frazojn (saluton! Dan-
kon! Kien mi povas meti mian biciklon?), sed mi memoras oftajn, longajn interparoladojn
kun junaj personoj, kiuj havis tempon (!) sen uzado de komuna lingvo (kvankam foje oka-
zis, ke iu parolis la germanan aŭ anglan).
Iam okazis ke mi desegne „interbabilis“ kun pluraj ĉeĥoj dum horoj en unu de la Buda-
peŝtaj stacidomoj. Neniu el ili parolis la anglan aŭ germanan. Ni tamen havis belan kaj
interesan tagon, kaj ni iel komunikis bone. Ne nur per mansignoj, sed ankaŭ per multaj
desegnaĵoj. Tiu sperto tre impresis min. Iam alvenis junulo kiu regis la germanan lingvon
kaj ekparolis kun mi. La rezulto estis, ke nun la aliaj personoj de la ĉeĥa grupo estis mal-
inkluzivitaj, kaj iam ili forlasis la paroladkunvenon kaj restis nur tiu unu germanparolanto
kaj mi. Tio tre pensigis min pri la temo komunikado.
En alia okazo, mi kun bona amiko konatiĝis en Budapeŝto al du hungarinoj, kaj ni estis
invititaj al ilia hejmo. Ankaŭ ili nek parolis germane nek angle. Tamen, tio estis bela tem-
po. Sed post iom da tempo, la limigoj pro la maleblo paroli en pere de plenesprima ling-
vo evidentiĝis. Se nur ili parolus... sed kion? La germanan? Sed tiam estus niveldiferen-
co inter ni, neegaleco en kompetenteco. La anglan? Treege ofte la angla lingvo solvis tiun
problemon en mia vivo. Sed en pli privataj situacioj, tio bone nur funkciis, se en la grupo
estis neniu – denaska angloparolanto. Ĉar tia persono ĉiam parolus rapide (ofte tro rapide
por ni ne denaske la anglan parolantuloj) kaj tro amplekse, uzante vortojn, kiujn ni ĉiuj ne
konis. Plej bone la angla funkciis, se ne ĉeestis anglo... (aŭ usonano ktp.) Kaj mi eĉ spertis
kvazaŭ la “spegulan” problemon: En Svedujo iam estis kunveno de 12 junuloj el diversaj
landoj – Aŭstrio, Britujo, Francio, Germanujo, Svedujo, Svisujo – kaj en tiu kunveno, la
Brito iam diris, ke li sentas sin esti „ekstere“, ke li estas lingva solulo... kial? Nu, la grupo
daŭre rearanĝis en variaj grupetoj, kaj la ĉiam aliaj personoj en la grupetoj ofte ŝanĝis
siajn lingvojn, por elprovi, kion ili kapablas aŭ por montri al aliulo, ke ili regas iun lingvon,
do foje estis grupo germanlingva, franclingva, anglalingva, kaj estis la Brito, kiu sentis sin
malbone en tiu situacio, ĉar li regis nur unu de tiuj lingvoj, ekzakte tiun lingvon, kiun ĉiuj
aliuloj regis kaj nur uzis, se ili ne havis alian komunan lingvon, kaj kiam ili uzis alian lingvon
(pro kutimo, pro ĝojo, pro fiero) estis tiu Brito, kiu ne komprenis kaj ne partoprenis... Tio
estis situacio aŭ sento, kiun li ŝajne ĝis tiam ne konis, dum la aliaj personoj konis tiun
situacion dum sia tuta vivo kaj ne havis problemon pro tio. Pri tiu okazaĵo mi estis
memorigata kelkajn jarojn poste, kiam mi estis en suda Francio kaj eniris vendejon por
demandi iun de la vendistoj, kie troviĝas la plej proksima banko. En la vendejo jam estis
paro el Britio, kaj la viro demandis anglalingve la vendistinon pri iu loko en la vilaĝo. La
vendistino franclingve respondis, ke ŝi ne komprenas la anglan. Nu, por mi ofta okazo, ke
iu ne parolas lingvon, kiun mi regas, ekz-e nun en Francio, sed neniam kialo por ĉesi
komuniki. Ordinare mi provas komuniki en variaj vortoj de diversaj lingvoj, en Francio ekz-
e uzante latinajn vortojn kun franca prononcmaniero, esperante, ke iuj estas tamen
kompreneblaj por la alparolato, aŭ mi uzis vortojn de la vortaro, ĉar mi plej ofte havas kun
mi vortaron, se mi estas en fremda lando. Sed la Britoj reagis tute alie – ili estis ŝokitaj kaj
tute nekapablaj, iel majstri tiun situacion. Ili ŝajne ne havis vortaron kun si, ĉar ili supozis,
ke ĉiu devas regi ilian lingvon. Ili ne provis esprimi sin alie, desegni ion ktp. – ne eĉ kaptis
la ideon demandi min, ĉu mi povas traduki por ili. Ili estis tiom ŝokitaj, ke ili kapŝvinge kaj
murmurante tuj forlasis la vendejon.
Per tiaj (kaj pliaj) spertoj, mi dum jaroj pli kaj pli sentis kaj komprenis, ke lingvo estas mul-
te pli ol teknika komunikilo, kaj multe pli ol nur la demando „regas aŭ ne regas la lingvon“
gravas rilate al tiu ampleksa ilo. Jes, pere de la angla, germana kaj sveda lingvoj mi po-
vis diskuti kun la polaj inĝenieroj pri la vivo en Polujo, kun mia jugoslavia amikino pri Eli-
as Canetti, kaj kontraste, tion kun la francino, la ĉeĥoj kaj la hungarinoj mi ne povis fari
tion. Aŭ pli precize: ne tiel povis fari, sur la sama nivelo. Sed emocie tio ne estis la esen-
ca fakto. Tion mi pli klare eltrovis je eĉ pli posta sperto en Esperantujo, kie mi ekkompre-
nis... jen la anoncita historieto, kiun mi jam dekomence volis prezenti.
Ĝi okazis dum la UK en Tampereo en Finnlando. Mi tie estis kun tri aliaj germanaj espe-
rantistoj, kun kiuj mi estis veturinta kun buseto tra Danujo, Svedujo kaj norda Finnlando
ĝis la urbo Tampereo. La UK tre plaĉis al mi, mi ekskursis, partoprenis kelkajn prelegojn,
aŭdis paroladojn, kaj partoprenis la dancadon. Sed io estis alie ol en ĉiuj supre menciitaj
okazoj. La publiko. Kaj mi rimarkis ion, kion mi antaŭe neniam tiom klare estis rimarkin-
ta. Por hodiaŭ junaj homoj tio ŝajnas eble stranga, sed al tiuj mi devas klarigi, ke ĉio, ki-
on mi ĝis nun rakontis, okazis antaŭ la jaro 1989, do okazis en la tempo de la Malvarma
Milito. Kiam mi estis en okcidentaj landoj, ekz-e en Francio, Italio, Hispanio, Svedio, la
aliaj eksterlandanaj vizitantoj estis preskaŭ ĉiam nur el okcidentaj landoj (ambaŭ supre
menciitaj ĉinoj en Svedujo estis el Tajvano). Kiam mi estis en orienteŭropaj landoj, ekz-e
en GDR, Polujo, Hungarujo, la aliaj eksterlandanaj vizitantoj estis preskaŭ ĉiam nur el
orienteŭropaj landoj (tiam la plej multaj okcidentuloj tute ne interesiĝis pri orienta Eŭropo.
Ofte iu demandis min, kial mi vojaĝas tien kaj ĉu mi estas komunisto). Do, la unuan fojon,
kiam mi konatiĝis kun kubanoj, estis en Polujo. En la UK de Tampereo, mi la unuan fojon
rimarkis, ke en UKoj estas alie: partoprenis homoj el okcidentaj kaj orientaj landoj. El nordaj
kaj sudaj landoj. El riĉaj kaj malriĉaj landoj. Kaj kontraste al internaciaj sportaj eventoj (kiel
la Olimpaj Ludoj, Mondĉampionecoj k.s.), kie la grupoj restis separataj (la orientaj teamoj
ne rajtis kunveni kun la okcidentaj - certe stranga kaj malfacile kredebla afero por la homoj
malpli aĝaj ol 35 jaroj) - estis tute alie en la UKoj: Tie, la homoj intermiksiĝis. Kaj je la fina
granda festo kun dancado en Tampereo, estis la okazo, ke usonano dancis kun kubanino.
Ili poste sidiĝis ĉe mia tablo kaj interparolis. Kaj iam la usonano diris kun tre emocia voĉo:
„Mi neniam dancis kun iu el Kubo. Mi ĝis nun neniam konatiĝis al persono, kiu loĝas en
Kubo. Kaj estas strange, ke mi ĉi-tie, en Eŭropo, en Esperanto-kongreso, dancas kun
kubanino, dum mi, loĝanta en Usono, najbare al Kubo, neniam havis la ŝancon viziti
Kubon!“ Kaj tion li ne diris en la angla lingvo, kiu estus fremda lingvo por la kubanino (se
eĉ ŝi estus komprenanta). Kaj en tiu momento mi havis mian Zamenhof-momenton. Mi
komprenis, ke Esperanto estas tute alispeca solvo al la monda lingvoproblemo ol iu alia,
nacia, lingvo. Ĉar unue, ne temas nur pri lingvo, sed homaranisma koncepto, kiel
Zamenhof ja intencis. Kaj due, tio ja esence estas ligita al la fakto, ke Esperanto ne estas
nacia lingvo. Ĉar se eĉ tiu usonano estus kunveninta kun kubanino vizitanta Usonon, ne
okaze de Esperantokongreso, ili estus uzintaj ne Esperanton, sed ekz-e la anglan lingvon.
Do la lingvon de la nacio de unu inter ili. Kiu tuj estus establinta avantaĝon kaj superecon
de unu el ili. En la priskribita momento, en la dancejo en Tampereo, sidanta apud du ĝojaj
personoj el du malsamaj lingvaj, kulturaj kaj ideologiaj sferoj, mi estis komprenanta, kial
la angla lingvo estas nur la solvo por la malgrava parto de la homaj problemoj. Kaj ke
Esperanto estas la solvo por multe pli: Egaleco, libereco kaj frateco.
Ho, mia kor'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor'? Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado, Ho, mia kor'!
L.L.Zamenhof
albumo
Patro de Zamenhof
Marko Zamenhof,
1898
Zamenhof en sia laborĉambro, 1910
Patrino de Zamenhof
Rozalia 1878
Domo en Veisiejai, ĉ. 1890
La domo de la fami-
lio Pikower. Zamen-
hof vivis ĉi ek de
1885 ĝis 1887. Dum
tiu tempo li prilabo-
ris sian Unuan Lib-
ron „Internacia
Lingvo“.
Gimnaziano Zamen-
hof 1873. Li staras
unua de maldekstre
Portreto de Zamenhof
sur silko, St. Etienne, 1908
Klara (maldekstre) kaj L. Zamenhof dum
la 6a Universala Kongreso en Vaŝingtono 1910
(Zamenhof inter du ĉapeloj)
Ĉiuj fotoj estas el la Aŭstria Nacia Biblioteko
Recommended