View
514
Download
14
Category
Preview:
Citation preview
E
Ângela Faria deklamas poemojn de Raymundo Souza
KONSIDERINDAĴOJ Raymundo Souza
Mi aŭdas la pepadojn de’l birdoj, Kaj multaj neniam aŭdos patrinan voĉon. Mi vidas la lumon de’l lampiroj, Kaj multaj neniam vidos la sunan lumon. Mi kantas per malagrabla vočo, Kaj multaj neniam prononcos vorton. Mi piediras, kuras kaj supreniras montegojn, Kaj multaj neniam forlasos siajn litojn, Seĝojn aü lambastonojn. Mi ne realigis multajn el miaj revoj, Kaj multaj neniam revis. Mi plendas, krias kaj indignas, Kaj multaj estas nur espektantoj. Mi serĉas kaj postulas miajn rajtojn, Kaj aliaj nur petegas al Dio lian pardonon.
LA REVULO Raymundo Souza
ONI AMAS, ONI REVAS, ONI RIDAS ĈIAM PENSANTE KE LA VIVO ESTAS ETERNA FLORADO. SED KIAM NI ELIRAS EL NIA REVOJ, ONI SUFERAS, ONI PLORAS, ONI NE RIDAS KAJ VIDAS, KE EN LA VIVO, RESTAS AL NI NUR KONSTATI KE LA VIVO ESTAS ETERNA MENSOGO.
M I A V I V O Raymundo Souza
Mi vivas vivon de amoj, doloroj,
malĝojoj kaj necertoj. Mi vivas vivon de ĵaluzoj kaj malkompreno. Mi vivas vivon de revoj. Mi revas vivi vivon de paco kaj amo forestante la doloro. Mia vivo estas iluzio, estas pasio, estas fantazio. La vivon mi fantazias por vivi en ĝi la vivo kiun mi volas vivi.
KIO ESTAS AMI?Raymundo Souza
AMI estas vivi, AMI estas ridi, AMI estas suferi kun la sufero de aliaj. AMI estas ĝojiĝi kun ĝojo de aliulo; AMI estas doni sin kaj peti nenion; Ami estas senti la sentado de alia ; AMI estas ĝojiĝi
kun la ĉeesto
de aliulo aŭ plori la foresto de tiu kiun ni amas; AMI estas angoro, AMI estas malĝojo, AMI estas poezio,
AMI estas posedi, AMI estas malgajni, AMI estas vivi la vivon.
IZOLECO Mi ne estas marmoro! Mi estas granito! Mi ne plibeligas templojn aŭ palacojn. Mi estas pavimo de stratoj Sur kiu ĉiuj piediras. Neniu aǔdas mian kanton nek mian krion de angoro, malĝojo aǔ ĉagreno transformitaj en krudajn aǔ glatajn ŝtonojn. Malgraǔ ke mi restas meze de la homamaso, mi estas en plena izoleco.
Al Luiza Raymundo Souza
LietteLêla
Recommended