25
LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

  • Upload
    tudor

  • View
    66

  • Download
    4

Embed Size (px)

DESCRIPTION

LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO. 1936 Hispana okupado de Saharo. (Kvankam ĝi umis jam de pli ol 50 jaroj en la regiono). 1965 UN proklamis la rajton je memdecido de la okcidentsahara (aŭ saharia) popolo kaj urĝis Hispanujon rapidigi la malkoloniadon. 1973 - PowerPoint PPT Presentation

Citation preview

Page 1: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

LA KONFLIKTO

EN OKCIDENTA

SAHARO

Page 2: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

1936

Hispana okupado de Saharo.

(Kvankam ĝi umis jam de pli ol 50 jaroj en la regiono)

Page 3: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

1965

UN proklamis la rajton je memdecido de la okcidentsahara (aŭ saharia) popolo kaj urĝis Hispanujon rapidigi la malkoloniadon.

Page 4: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

1973

Kreiĝas la Fronto Polisario, naci-liberiga fronto, politika kaj armea movado defendanta la rajtojn de la saharia popolo.

Page 5: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

1975•La hispanaj trupoj forlasas Saharion tiel permesante la marokan armean okupadon.•La “civilan” kaj “pacan” Verdan Marŝadon, organizitan de Hasan la 2a por okupi la okcidentsaharan teritorion, stampis blokado je informado: dum oni ja elsendis ĝiajn etapojn, oni tamen ne informis pri la eniro de la maroka armeo en la saharian teritorion.

Page 6: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

1976. Maroko ekregas la teritorion.

•Komenciĝas la armitaj interpuŝiĝoj inter la Saharia Popol-Liberiga Armeo kaj la Maroka Reĝa Armearo.•La civila loĝantaro de Sahario estas devigita fuĝi al la alĝeria regiono Tindufo.

Page 7: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

•La 16 jaroj da milito finiĝas kiam la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kreas pacplanon en 1991, kune kun Speciala Komisiono por la Referendumo en Okcidenta Saharo (MINURSO).

Page 8: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

Jen la rezulto de ĉiuj tiuj jaroj:

Page 9: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

La hontinda muro, pli ol 2.700 kilometrojn longa, konsruita inter 1980 kaj 1987 por forigi la loĝantaron disde la plej gravaj urboj kaj por garantii la uzurpon de la naturaj resursoj. De tiam la muro disigadas familiojn.

Page 10: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

La muro fakte konsistas el ses defendaj muroj, kaj longas 60-oble pli

ol la berlina muro. Ĝi estas la dua plej longa muro sur la tero, post la

Ĉina Murego.

Page 11: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

Ĝi estas milita zono konsistanta el muroj sablaj kaj ŝtonaj, pikdrataj bariloj kaj minitaj kampoj, kun detektiloj, radaroj, bunkroj... Gardas ĝin defendaj postenoj ĉiun 4an aŭ 5an kilometron fare de pli ol 125.000 armitaj soldatoj. Oni taksas ke por tenadi la muron Maroko devas pagi 2 milionojn da eŭroj ĉiutage.

Page 12: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

La saharia loĝantaro vivas disigite en:

OKUPATAJ TERITORIOJ

LIBERIGITAJ TERITORIOJ

KAMPOJ DE RIFUĜINTOJ

Page 13: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

OKUPATA ZONO: En ĝi vivas pli ol 300.000 saharianoj.

Tre riĉa je fosfataj minejoj; ankaŭ ĝia marborda zono tre riĉas je fiŝkaptejoj.

Iuj nomas ĝin la subĉiela prizono plej granda en la mondo, ĉar norde ĝi limas Marokon, okcidente la mortigajn migroboatojn, sude kaj oriente la muron (kun tuta armeo, milionoj da minoj kaj pikdrataj bariloj).

Page 14: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

En la okupata zono, la marokaj militistoj konstante perfortas la homajn rajtojn. Maroko praktikadas torturon kaj premadon sur la saharia loĝantaro, prohibante la rajton je paca manifestacio, kidnapante, torturante, perfortante kaj enprizonigante en subhomaj kondiĉoj same virojn kiel virinojn.

Page 15: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

LIBERIGITA ZONO:Strio de la plej arida dezerto, plena je kontraŭpersonaj minoj (pli ol 5 milionoj) kaŭzantaj multegajn viktimojn inter la loĝantaro kaj la brutaroj.

Page 16: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

KAMPOJ DE RIFUĜINTOJ:

En la alĝeria teritorio. Oni kalkulas nombron de ĉ. 165.000 loĝantoj. Ili vivas danke al la hom-ama helpado. Registaro de la Fronto Polisario regas la 5 kampojn.

Page 17: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

Pli ol 33 jarojn ili vivas en la penigaj kondiĉoj de la kampoj

de rifuĝintoj, en la t.n. “Hamado”, la plej malgastama kaj ŝtonoza zono de la dezerto

Saharo.

Page 18: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

• Sen kran-akvo, elektra reto, kun apenaŭaj laborpostenoj kaj kun manko de rimedoj por edukado kaj sanitaro, la vivo de la sahariaj rifuĝintoj pasas inter provizoreco kaj nestabileco.

Page 19: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO
Page 20: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

Dum ĉiuj ĉi jaroj UN tenadis neŭtralecon komplican kun la perfortadoj de la homaj rajtoj, sen agi por postuli kaj garantii la okazigon de referendumo justa kaj respekta al la du partioj.

Page 21: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

FAVORE AL MAROKO:

•Grandaj ekonomiaj enspezoj per la riĉaj naturaj resursoj de Saharo: fosfataj minejoj kaj fiŝkaptado.•Nevidebleco de la konflikto en la amaskomunikiloj.•Grava geografía situacio kiel limpasejo de Afriko al Eŭropo (por migrantoj, drogŝakrado, terorismo…)

Page 22: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

FAVORE AL LA SAHARIA POPOLO:•80% de la hispana loĝantaro favoras la justan saharian aferon.•Sahario tenadas de 1991 pacan kaj demokratian bataladon, dum Maroko ne respektis la militpaŭzon kaj dum kontraŭpersonaj bomboj fabrikitaj de hispanaj entreprenoj plu eksplodas dek jarojn post la subskribado de l’ interkonsento. (Maroko estas la 2a plej neplenumanta ŝtato koncerne UN-rezoluciojn, tuj post Israelo.) •La Konvencio de Ĝenevo por la Evito de la Uzo de Kontraŭpersonaj Minoj kaj por ĉi ties elimino.

Page 23: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

KION POSTULAS LA SAHARIA POPOLO?

• Okazigo de referendumo por la memdecido de Okcidenta Saharo, laŭ la proklamo de UN en 1965.

• Neperfortado de homaj rajtoj en la okupataj teritorioj de Sahario.

• Faligo de la muro kaj detruado de ĉiuj kontraŭpersonaj minoj en la saharia teritorio.

• Ĉesigo de la maroka okupado de Sahario kaj de la prirabado de la naturaj resursoj ne apartenantaj al Maroko.

Page 24: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

KIU POVAS ESTIGI ŜANĜON?

•La internacia premado povas ŝanĝi la direkton de la saharia popolo.•Informi la loĝantaron estas nun la plej grava tasko.

Page 25: LA KONFLIKTO EN OKCIDENTA SAHARO

Vi povas kontribui al diskonigo de la realo de l’ Saharia Popolo!

Lázaro