Upload
others
View
0
Download
0
Embed Size (px)
Citation preview
1
LEGAĴOJ VI.
kolektis
Jindřiška Drahotová
Ĉiu povas uzi la tekstojn laŭplaĉe CC
Presite en presejo Čistá ĉe Mladá Boleslav 2019
2
SLAVA DEKALOGO
Antaŭulojn siajn estimu
Vian landon protektu
Patrinon naturon amu
Naskiĝan kredon ne perfidu
Al gepatroj helpu
Pliaĝulojn respektu
Junularon preparu por vojo
De saĝuloj lernu
Dum virta laboro estu diligenta
Vian genton daŭrigu
3
Kial ni skribas de maldekstre al dekstre
Alena Bartošová, Rodina N.17, majo 2018-05-07
En nia kulturo tia skribado estas afero firme enradikita
de pratempo. La klarigo ne estas simpla, ĉar ekzistas skriboj
araba kaj hebreja, kiuj funkcias alie.
Laŭ unu teorio la afero rilatas al dekstra cerba
hemisfero, kiun ni kunigas kun estonteco. Tempo pasas laŭ
nia penso de maldekstro dekstren. Ankaŭ montriloj de horloĝo
kuras sur niaj horloĝoj tiel same, nur en cirklo. Vicon de
numeroj ni komprenas maldekstre malpli valoraj kaj dekstren
la valoro plialtiĝas…
Aŭ tio eble rilatas al movo de Suno sur firmamento? Aŭ
la skribon de maldekstro donacis al ni dioj, kiel al ni rakontas
malnovaj mitoj?
Aŭ homoj ĉe ni ŝatas tiel skribi, ĉar tiel la skribado estas
pli komforta, skribata teksto per plumo restas pura?
JoDo.
4
Problemo kun virkato
Anonimo
Edzino alportis hejmen virkaton. La edzo malkonsentas
kaj komencas kvereli, krias, ke la besto ne rajtas resti hejme
kaj kaptas ĝin kaj portas ĝin trans du stratoj for en parkon.
Kiam li revenas hejmen, la virkato sidas antaŭ pordo
atendante lin.
Ĝenata edzo prenas virkaton en aŭtomobilon kaj pelas
ĝin en arbaron. Ĉe reveno la virkato denove sidas ĉe pordo
kvazaŭ ridetante.
La viro
ekkoleras, preskaŭ lin
koratako tuŝas. Li
denove prenas virkaton
en aŭtomobilon kaj
veturigas ĝin tridek
kilometrojn
malproksimen por peli
ĝin en marĉojn.
Post du horoj la
viro telefonas al edzino: „Ĉu la virkato estas hejme?“
„Jes, antaŭ kvin minutoj ĝi revenis.“
„Venigu ĝin al telefono, damne, mi perdis la vojon.“
5
Sekreto de la belŝmiraĵo NIVEA
Ĵurnalo 5plus2, 27.4.2018
Multaj generacioj bone scias tiun ĉi belŝmiraĵon kaj homoj
bone rememoras odoron de patrinaj manoj, kiuj uzadis ĝin.
La belŝmiraĵon NIVEA oni vendas en 170 landoj de la mondo.
Sed malmulte da homoj scias, ke ĝia inventisto Oskar
Troplowitz naskiĝis 55 km de ĉeĥa landlimo, en la urbeto
Gliwitz en Pollando. Li mortis en Hamburgo je la 27-a aprilo
1918 - antaŭ 100 jaroj.
Troplowitz devenis el riĉa juda familio, mallonge studis
farmacion kaj poste filozofion en Heidelberg. Laŭ familia
deziro li revenis al sia onklo en familian apotekon akiri
praktikon. La juna, talenta Oskaro inventadis en familia
fabriko novajn farmaciajn produktojn. Centoj da miloj de siaj
dentopastoj li sendis al Usono, en jaro 1901 li inventis
plastron LEUKOPLAST, poste protektan ŝminkon LABELLO
kaj en la jaro 1911 belŝmiraĵon NIVEA. Ĝi konsistas el akvo,
oleo, citrona acido kaj nova revolucia ingredienco - eucerito.
Ĝin oni fabrikas el graso de ŝafa lano, kiu sukcesas kunigi
akvon kaj oleon, ĝis tiu tempo nekonata afero.
NIVEA en la latina lingvo signifas neĝoblanka. Origine
oni vendis ĝin en flava skatoleto kaj de la jaro 1925 en blua
skatoleto, nun ĝenerale konata. Ĝia strukturo ne ŝanĝiĝis ĝis
nun.
Blanka Hužerová, 2018, majo.
6
Forpasis astrofizikisto Stephen Hawking
La 14-an de marto 2018 je la aĝo de 75 jaroj adiaŭis la
mondon la famega sciencisto per la vortoj: “Mia vivo estis
grandioza.”
En sia 21-a vivojaro li subite malsaniĝis je amiotrofa
lateralsklerozo
(ĝenerale konata per la mallongigo ALS), serioza, nekuracebla
nervomalsano. Ekde la jaro 1985 li perdis parolkapablon,
kaj en lasta jaroj komunikis per komputilo, kiun li stiris per
okulmovoj. Dum sia aktivega vivo Hawking
turneis tra la mondo, klarigante la fizikon, avertante kontraŭ
klimatŝanĝo,
mortdanĝeraj virusoj kaj maŝinoj kun artefarita inteligenteco.
Lia plej grava hipotezo estis la malapero de nigraj truoj en la
kosmo. Ĉar tio estis nepruvebla, li ne ricevis la Nobel-
premion. Li estis furora aŭtoro de popularsciencaj verkoj, kiu
klarigis la ekeston de la universo per fizikaj leĝoj. Tutcerte
neniu dio kreis ĝin, li deklaris. Li kredis, ke post la morto la
homaj korpo kaj animo fariĝos polvo.
Nekrologo aperinta en Der Bund,
svisa ĵurnalo kaj tradukita de
Dieter Rooke (Svislando).
7
Flegistino aŭ klientino? Olga Šolcová, Readers´digest, oktobro 2011, p. 116.
Ni flegistinoj scias, kiu el ni devas uzadi tablojdojn
subtenantaj psikon, kiu ankoraŭ ne kaj kiu baldaŭ jes. Mi
devas konfesi, ke mi apartenas al la dua kategorio, kiam mi
vidis en spegulo mian vizaĝon tre blankan kaj mi tuj eksciis,
kiu pri tio ŝuldas – avulino Vondráčková!
Kiam mi antaŭ jaro komencis labori en dumtaga centro
por senioroj, mi estis entuziasmigita. Post du jaroj de laboro
en tereno la ŝanĝo ŝajnis al mi agrabla.
Mi nomas mian laborlokon „mia konsultejo“, ĉar mi tie
laboras sola. Temas pri ĉambro en domo de flegistinservado.
Venadas tien nur kvar maljunulinoj , kiel en la hejmon, kaj ni
ŝatas unu la alian. Venas sinjorinoj – vidvinoj, kiuj ne ŝatas
esti hejme solaj: la sinjorino Nováková, kiu sen mi matene ne
ellitiĝus, sed alie ŝi estas bonstata, kaj la avulino
Vondráčková – ŝi jam hejme sola ne povas resti.
Baldaŭ post komenco de mia laboro mi ordonis du
regulojn, kiam miaj nervoj kriis, kaj mi skribis al filino de unu
sinjorino: „Se vi donas al via panjo por lunĉo malmolajn
biskvitojn, aldonu al ŝi, mi petas, ankaŭ dentaron.“
La reguloj estis: Kiu havas dentaron, devas ĝin uzadi, kiu
havas aŭdaparaton, tiu portu ĝin. Dentaroj sukcesis, sed
aŭdaparatoj ne. Ili ĉiuj malagrable fajfas-bruas, kaj mi
revenadas hejmen kun elĉerpita voĉo.
Ĉiun matenon mi eliradas el mia domo al sinjorino
Nováková. Mi helpas al ŝi el la lito. Ŝi vestas sin, demandas
kiu tago estas kaj kien ni iros. Se estas sufiĉe da tempo, ni
fumas. Je la oka horo veturigas nin aŭtomobilo de flegistina
servo al „mia konsultejo“ kaj alvenas aliaj damoj.
8
Mi kuiras al ili „kafeton“, ni spektas televidan serion
kaj babilas pri okazaĵoj de ilia juneco, kia estis vivo post
mortoj de du edzoj, kiel estis labori tutan vivon en TBC-
hospitalo ktp. Kvietan tempon ni kune havas. Post tagmanĝo
oni iom dormetas kaj posttagmeze okazas disveturado hejmen.
Tiel estis ĝis la tempo, kiam avulino Vondráčková
rompis al si brakon. Ĝis tiu tempo venadis sinjorino
Vondráčková du foje semajne kaj mi sentis min entute bone,
ĉar estis tempo por refreŝiĝi. Sed avulino Vondráčková
senĉese senigas al si gipson kaj ŝia familio sendas ŝin al mi
ĉiun tagon en la semajno. Kaj tio estas katastrofo, mi ne
sukcesas resaniĝi. Dum la aliaj tri afablaj, surdaj damoj
krimaniere rakontas siajn travivaĵojn, la avulino Vondráčková,
kiu vivas kun „sinjoro Alzheimer“ centfoje demandas: „Kaj
kiam veturos hejmen mi?“
Mi centfoje respondas kaj tuj ĉio estas malmemorigita kaj la
karuselo de demandoj komenciĝas denove. Kiam ajn mi povas
diri al vi, ke ŝi naskiĝis je la dektria, de tria monato, en jaro
tridek tri, kaj kiam ŝi festas nomtagon, ĉar mi aŭdis tion
milionfoje. Ŝi estas homo, kiu sur la gipsa bandaĵo havas
skribite: ne forigu, ne akvumu, ne forĵetu!
Kiam ŝi por momento ekdormas, mi eliras en koridoron
kaj de sur malgranda tablo ĉe pordo de la pastro apartenanta al
la eklezio de adventistoj mi prenas libreton kaj legas. Tial mi
scias, kiel mi finiĝos: aŭ mi freneziĝos, aŭ mi fariĝos religia
fanatikulo.
Poste iun tagon mi eble ne perceptos, ke mi ne biciklas
surstrate, sed veturigas min aŭto de la servo. Mi akiros pli
altan postenon, ĉar la kafon mi ne kuiros, sed kuiros ĝin al mi
iu alia. Kaj post la tagmanĝo mi malpacience demandos: „Kaj
kiam veturos hejmen mi?“ JoDo.
9
Paŝti ŝafojn Renáta Fíková, blog.idnes.cz
El la gazeto OnaDnes, www.onadnes.cz, je la 4-a de junio 2018/23
Mi ekiras kun pajlero en buŝo per nehasta promen-
maniero laŭ pado preter lago kun ŝafoj al malgranda kabano;
kaj sonorilo en kapelo sonas.
Tia imago revenadas al mi ĉiam, kiam eruptas infana
kverelo pri kubetoj de „Lego“, dum mi flegas miajn brovojn
kaj samtempe mi kuiras kokinon kun krema saŭco kaj
konference telefonas.
Hodiaŭ mi vizitis tri poŝtoficejojn, por forsendi urĝan
leteron al iu sinjorino. En la unua poŝtoficejo mi vidis bildon
de transporto de homoj el Sudety. Tri centoj da civitanoj
malespere staris antaŭ ununura giĉeto, kiu estis malfermita kaj
kie oficistino verŝajne solvis „sudoku-n“. Plorantaj infanoj,
maljunuloj tenante en la mano paperon por ricevi pension,
vakaj vizaĝoj, insultoj kaj ĝemoj. Mankis nur tifo.
En la dua poŝtoficejo funkciis du giĉetoj. Unu okupis
malgajulo, al kiu la poŝtofico ie perdis sendaĵon. Li jam
preferus la okazon solvi permane. Antaŭ la dua okazis batalo
inter sinjorino kaj sinjoro, kiu penetris en la vicon malprave,
sed pli frue faris tion iu alia, kiu devancis dek ok civitanojn
kaj unu hundon.
Do, mi daŭrigis al la tria poŝtoficejo, kiun mi nomas
„sekurita“. Tie la personoj estas agrablaj, sed la
temporapideco de ila laboro povus eksciti eĉ leguanon.
El la poŝtoficejo mi elvenis sukcese, sed kiel mizera
maljunulino, ĉar mi tie perdis la reston de juneco. Komprenu,
se mia sendaĵo misvenos, mi kaŭzos kelkajn malrespektojn de
juĝaj leĝaj paragrafoj.
http://www.onadnes.cz/
10
Mi veturis peraŭte. Se vi volas parki en Prago, havu
haŭton de hipopotamo, aŭ posedu vaporveturilon por
asfaltumi stratojn.
Hodiaŭ mi ricevis rete ok spamojn. La lasta informis
min, se mi havas „celulitidon“, nepre mi pafu min, aŭ certe
aĉetu kaj uzu miraklan produkton kontraŭ tiu terura malsano.
En tiu minuto telefonis al mi klientino, ke ŝi estas en
profundaj financaj problemoj. Ŝia edzo kaŭzis ŝuldon, ĉar ŝi
ne iris en malnovan loĝejon preni leterojn kaj nun ŝi sian
novan apartamenton perdos. Ni interkonsentis, ke ni ambaŭ
volas paŝti ŝafojn en Montetaro. Mia kolego, tridekunujara
junulo, suferas pro ĵusa koratako, onidire ke post la deka
kafotaso.
Antaŭ kelkaj tagoj mi alveturis el Londono. La
Londono en trafikpinto aspektas same, kiel la advokatoj
tridekjaraj koratakataj. Pri paŝtado en Montetaro ili ne
sonĝas.
Ni vivas en unika tempo. Ni ne havas militon, sed ni
mem militas. Temas pri granda paradokso. Ni batalas histerie
kontraŭ maljuniĝado, sed mankas al ni tempo por niaj propraj
avinetoj. Ni batalas kontraŭ celulitido, sed ni dikiĝas kaj
mortadas pro koratakoj kaj streso. Ni lernas lingvojn kaj
forgesadas propran lingvon. Kiam ni lasas la poŝtelefonon
hejme, tio ŝajnas al ni katastrofo.
Infanoj frekventas atletikan gimnastikon, aikidon,
muzik-draman kurson, faradon de ceramikaĵoj kaj logopedian
konsultejon, anstataŭ ĵetadi ŝtonojn aŭ legi komune kun la
patrino kaj avino.
Mi rigardas miajn sulkojn ĉirkaŭ okuloj en spegulo kaj
pensas, ĉu mi volas la reston de mia vivo travivi en tiu hektika
tempo. Antaŭ miaj okuloj aperas folioj de kverko sur
11
vilaĝplaco, suno, kiu karesas akvon de lago, arbara odoro,
vendejeto, kie ŝtrumpoj, bulkoj kaj rizo staras sur unu breto.
Infanoj en mia sonĝo kuras en botoj tra ĝardeno kaj kolektas
lignon por vespera fajro, kie ni poste kuiros terpomojn, kantos
kaj gitarludos ĉeĥajn melodiojn - kaj eble ni ne fotos bildon
por fejsbuko. JoDo
En la vivo okazas nur du aferoj: tio, kion ni deziras kaj
tio, pri kio ni timas.Kio vere okazos? Tio en kiun ni dediĉas
pli da energio.
Kiam vokas estinto, ne respondu! Ĝi ne havas ion
novan por diri al vi.
La akvon ni ne estimas, dum ĝi estas en puto.
La plej grava problemo de nia mondo estas fakto, ke
inteligentuloj dubas kaj stultuloj estas memfidaj.
12
La arto vendi Anonimo
La ĉefo akceptas novan vendiston, nur portempe, antaŭ
firma dungo. Post la labora tempo la ĉefo interparolas kun la
novulo kaj demandas: „Kiom da klientoj vi priservis?“
„Nur unu.“
„Ĉu?? Niaj laboristoj priservas ses – sepdek averaĝe!!“
„Kion vi la tutan tagon faris? Kiom da dolaroj vi
akceptis?“
„Tricent okdek dolarojn.“
„Tricent okdek dolarojn? Damne, kion vi vendis?“
„Nu, la kliento petis malgrandan hoketon por kapti
fiŝon. Poste mi konvinkis lin aĉeti mezgrandan kaj grandan
hoketojn. Nu, poste mi rekomendis fiŝfadenojn kaj fiŝvergojn
mallongan, mezlongan kaj longan … Mi parolis kun li plu kaj
demandis lin, kie li volas fiŝkaptadi. Li diris, ke norde sur la
kabo, do mi vendis al li bonkvalitan sportjakon, kontraŭ la
malseko pantalonon kaj botojn, ĉar tie malvarme ventas. Plue
mi konvinkis lin, ke fiŝoj proksime de la bordo malbone
kapteblas kaj ni iris elekti motorboaton. Mi demandis lin, kian
aŭtomobilon li posedas kaj li konfesis, ke malgrandan, la
boaton li povos nur malfacile veturigi, do mi vendis al li
ankoraŭ trenveturilon.“
„Kaj tion ĉion vi vendis al homo, kiu venis por aĉeto de
unu haketo?“
„Ne. Li venis por aĉeti rulvalizon por edzino, kiu
veturos al bankuracejo.“
13
Streĉa telefonvoko
La ĉefo malpacience rigardas horloĝon. Li jam ne
kredas, ke lia dungito venos ĝustatempe, por ke li alportu
gravan raporton por la kunveno, kiu komenciĝos post dek
minutoj. Fine li prenas telefonon kaj vokas al sia dungito
hejmen. En la aŭskultilo li aŭdas infanan flustrantan voĉon:
„Ĉaŭ.“
„Ĉu paĉjo estas hejme?“
„Jes, li estas.“
„Ĉu mi povas kun li paroli?“
„Ne,“ repondas knabeto silenteme.
La ĉefo, koleretas kaj volas paroli kun iu plenkreskulo:
„Ĉu la patrino estas hejme?“
„Jes.“
„Ĉu mi povas kun ŝi paroli?“
„Ne, ŝi ne havas tempon.“
„Ĉu iu alia estas tie?“
„Jes.“
„Kiu?“
„Policisto.“
La ĉefo surprize: „Kion tie faras la policisto?“
„Li parolas kun miaj paĉjo kaj panjo kaj kun unu
fajrobrigadisto.“
La ĉefo aŭdas bruon kaj ĥaoson ĉe flanko de knabeto
kaj kun terura sento li demandas: „Kio bruas ĉe vi hejme?“
„Helikoptero.“
„Helikoptero???“
„Jes, kun esplorserĉa taĉmento.“
„???Kio okazas???“
Kaj infana voĉo gajece: „Ili serĉas min.“ JoDo
14
Salomon Rothschild – kreinto de la metalurgia imperio
Vítkovice
Jan Štětka, 26. julio 2016
Je la 28-a de julio 1855 numero
unu de metalurgio de Aŭstro-Hungara
imperio en Vítkovice sur nordo de
Moravio hisis nigran flagon – mortis
ĝia formanto kaj bankgvidanto
Salomon Mayer Rothschild. La plej
elstara industriisto en Ostrava-regiono en 19-a jarcento,
fondinto de fama aŭstria branĉo de gento de miliarduloj. Li
estis tiu, kiu organizis prosperon de minejoj, metalurgioj kaj
ferfabrikoj en Vítkovice. Li naskiĝis en la jaro 1774 en
Frankfurto ĉe Maino kaj mortis en la jaro 1855 en Parizo.
Lia familio fabele riĉiĝis danke al financaj operacioj
dum Granda franca revolucio. En la jaro 1820 estis Salomon
Rothschild promocita kortena financiulo de Habsburgoj kaj
fakte li financis reĝimon de la imperiestro Francisko la Unua
kaj kancelierejon de Metternich. Ĉar li estis judo, li komence
ne rajtis posedi grundon kaj entrepreni. En la jaro 1822 li
ricevis de dankema imperiestro nobelan titolon kun rajto
aĉetadi grundon. En la jaro 1843 akiris koncesion por
konstruado de „Norda fervojo“ de Vieno trans Ostrava al
Krakovo. Ĉar li pro tio bezonis multe da fero kaj karbo, li
nomis la fervojon „De Imperiestro Ferdinando“ kaj tiu en la
jaro 1845 permesis aĉeton de minejoj, metalurgiejoj kaj
ferfabrikoj en Vítkovice al Rothschild.
Grandsinjoro pri karbo kaj fero primodernigis kaj
larĝigis la entreprenon. Lia sociala politiko estis racia. Li
ekzemple fondis lernejon por infanoj de laboristoj kaj firmaan
15
malsanulejon. Pro tiu agado li estis proklamita honora civitano
en Vieno kaj Brno. En la jaro 1845 li aĉetis baronlandon
Hlučín kaj Šilhéřovice kun kastelo. Ankaŭ li kolektis artaĵojn
kaj kreaĵojn de itala kaj franca renesanco, kiujn li dediĉis al
pariza Luvro.
Revolucio en la
jaro 1848 kaŭzis
malplian influon de
Rothshild. Li eĉ pensis
pri fuĝo kaj baldaŭ li
transdonis regon de la
genta imperio al sia
filo Anselm.
Rothschild mortis baldaŭ dum vizito de Parizo.
JoDo.
De Jaroslava Sapaly, Ĉeĥio
Nia familio estas dulingva. Mi estas ĉeĥino, la edzo
estas franco. Dum la balotado je la prezidento en Francio
demandis min mia naŭjara filo, kiel oni balotas. Mi klarigis,
ke oni elektas inter du kandidatoj laŭ tio, kion ili ofertas por la
lando kaj la civitanoj.
„Mi elektus tiun, kiu malplikostigus manĝon, vestaĵojn
kaj ĉiujn ludilojn!“ li deklaris.
„Vi socialisto! De kie vi venis?“ mi ekŝercis. „Tio ne
estas tiel simpla.“
La filo daŭrigis: „Se li tion ne farus, mi strikos!“
Mi ekmiris kaj diris: „Kion mi naskis?“
La edzo staranta flanke trankvile diris: „Francon…“
16
Ezopa fablo
tradukis Kolomano Kalocsay
La ĉeval´ kaj bovo, ie, ekdisputis energie pri l´merito en
milito.
Diris la ĉeval´ incite: „Eh, malsprite estus dubi mian
gloron kaj valoron. La ĉevaloj al bataloj kuri ĉiam estis pretaj
je la trumpetaj sonoj, (iom helpis ankaŭ spronoj)
kaj la ŝarĝon de l´kanonoj, tra abruptaj ŝtonoj, kiuj trenis?
Nur ni!“ – la ĉevalo henis.
Bov´respondis dum remaĉo: „Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas; ĉar mi donas tamen la plej grandan
servon! Ja al si la cerbon la marŝalo vane rompas, vane
pompas la kuraĝo mankas. Kaj al kiu dankas la viandon la
soldat´malsata? Al la bovo malŝatata! Via gloro sole ŝajnas;
ĉiun venkon bovo gajnas.“
Paŝtis sin melankolie ankaŭ la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aŭdis, ke sin ili laŭdis. Ĝi iais kaj balais la aeron
per oreloj kaj ekkriis: „Bagateloj! Jen la vero: sur la Tero se
azenoj ne amasus, la milit´eĉ ne okazus!“
17
Ŝtelite kaj tradukite el retejoj de maljunularo
Okazis, ke iam avinjo kun nepo sidis intime. La
televidilo ne estis ŝaltita, elekronikaj ludiloj de la nepo restis
sen intereso flanke. Vesperiĝis, la ĉambro estis kvieta kaj la
nepo demandis al avinjo: „Kiel aĝa vi estas avino?“
La avino pripensis kaj prenis nepon sur sian brakon kaj
komencis rakonti: „Pli bone estus diri al vi, kiel mi estas aĝa,
per klarigo al vi iom alie. Mi naskiĝis antaŭ ol ekzistis
televido, antikoncipaj piloloj. Ne ekzistis policaj radaroj,
kreditkartoj, laseraj radioj, Oni ne uzis klimatizadon, ŝrankojn
por sekigi tolaĵon. Vestaĵojn ni lavis kaj poste ni pendigis ilin
eksteren en freŝan aeron. La homo ankoraŭ ne venis Lunon, ne
estis raketoj. Mi edziniĝis al via avo kaj ni vivis kune. En ĉiu
familio estis panjo kaj paĉjo. Viroj ne ornamis siajn orelojn.
Mi naskiĝis antaŭ ol aperis komputiloj.
Ĝis kiam mi ne estis dekokjara, mi alparoladis virojn
„sinjoro“, virinojn „sinjorino aŭ fraŭlino“. Sur la ŝtuparoj
virinoj havis lokon ĉe balustrado, en lifton virinoj venadis la
unuaj. Viroj neniam salutis virinojn sen starigi sin, se en tiu
momento sidis. Viroj al virinoj malfermadis pordon kaj
helpadis al ili vesti mantelon. Knabinoj estis honoro de
familio. Ni estis instruitaj, kio estas bona kaj kio estas
malbona. Estis grave havi bonajn rilatojn kun fratoj kaj
fratinoj kaj aliaj parencoj kaj amikoj kaj konatuloj.
Ni konis nur dratajn hejmajn telefonojn kaj telefonojn
en poŝtoficejoj kaj en budetoj surstrate. Ni ne havis CD, DVD,
laptopojn. Nenio estis cifereca, nek horloĝo. Horloĝon ni
ĉiutage denove kaj denove devis lanĉi. Hejmaj aparatoj ne
havis ekranajn lumigilojn. Ne ekzistis bankomatoj,
mikrofornoj, vekiloj kun radio. Ne ekzistis ciferecaj eĉ ne
18
koloraj fotografaĵoj, nur blankonigraj. La varo de Koreio,
Ĉinio, Tajlando estis nekonata. Ni ne aŭdis pri pico,
McDonald aŭ instanta kafo.
Nu, diru kiel aĝa mi estas?“
„Sed avinjo, ne eblas, ke vi estas pli ol ducentjara!“
„Ne, karulo, mi estas sepdekkvin jara!“ (En jaro 2018)
Ĉio tio estas pura vero. Pri tio mi estas iom malgaja, sed
ankaŭ fiera, pri kio mi devis majstri. La junularo de tempo al
tempo ne estas al mi pacienca, sed diference al ĝi mi konas kaj
scias aferojn, kiujn la junularo neniam kapablos.
JoDo
Saĝaĵoj de Eva Pánková
Ĉu vi konsideras, ke la plej fortaj homoj estas ankaŭ la
plej sentemaj? Kaj la plej afablaj homoj estas tre ofte viktimoj
de perforto? Kaj ĉu vi konscias, ke homoj, kiuj prizorgas
longjare aliajn, bezonas kutime veran zorgon mem?
Ĉu vi konas aferojn, kiuj oni ekparolas la plej
malfacile?
Ili estas: „Mi amas vin,“ „Pardonu“ kaj „Helpu al mi.“
Iam la homo aspektas feliĉa, sed sub lia rideto vi povus trovi
doloron.
19
Sinjorino Eva
Pánková estas
longjara amikino de
Esperanto kaj
majstrino de popola
arto kaj saĝeco.
Fidela amika
kunlaboranto de
seminarioj en Skokovy.
Jen ŝia paĝo
www.evinatelier.cz
Estadis la kutimo… Okaze de la
geedziĝfesto ricevadis fianĉino kiel
doton du plantidojn de nigra sambuko.
Unu plantidon por planti sub la
fenestron flanke al ĝardeno, la duan ĉe
garbejo. Onidire ĉiu parto de tiu ĉi
arbusto havas kuracan povon – folioj,
ŝelo, floroj, fruktoj eĉ radiko. La planko ĉe fenestro estis por
la malsanulo atingebla senĝene el la ĉambro, la arbusto ĉe
garbejo efikis kontraŭ damaĝinsektaro, do protektis la grenon
tie ĉi deponitan.
20
Bedaŭrinde nun estas la sambuka poleno forta
potenciala alergeno.
Por feliĉuloj, nealergikoj, mi rekomendas freŝan
ŝaŭman trinkaĵon:
3 litroj da akvo, 1/2 kilogramo da sukero, 3 – 5
sambukaj floroj, unu citrono kaj 1/16 da vinagro.
En la akvon boligitan kun sukero kaj vinagro – nun jam
malvarmigitan – ni aldonu distranĉitan citronon kaj florojn kaj
lasu stari 3 tagojn…(eĉ plenigitajn botelojn, stokitajn en
malvarma medio, oni konsumu kiel eble plej baldaŭ, ne
konservu!).
Se vi volas trovi amon, portu kun vi
belisfaskon.
Se vi volas al iu deziri feliĉon, donacu al li
belison.
La malgrandaj belis-floroj – kusen´ por printemp-amoroj!
21
La mielo el beliso – al karul´ dolĉega kiso!
Oni povas pluki
beliso-floretojn, sume 350,
kaj el tio jam eblas prepari
la mielon.
Jen la recepto:
La floretojn metu en
malvarman akvon kaj post
duonhoro la eblajn insektojn forigu kaj denove floretojn lavu.
El citrono tranĉu maldikajn facetaĵojn sen ŝelo. Metu en poton
kaj verŝu tien duonon da litro de bolanta akvo. Metu kovrilon
kaj lasu stari en malvarma loko. Post 24 horoj varmigu kaj
bolu 10 minutojn. Post malvarmigo presu likvaĵon tra tuko,
aldonu duonon da kilogramo de sukero kaj dum malrapida
kirlado kuiru ĝis densiĝo (ĉirkaŭ unu horo kaj duono). Se
aperas ŝaŭmo, forigu ĝin.
Dum vintraj sanproblemoj la mielo helpos.
22
Estu kredema - sed ne fidema
M.Turková, 20. 10. 2018.
... konata proverbo - sed ni ne ĉiam praktikas ĝin...
Tial ofte fariĝas situacioj ĉu (mal)bonhumuraj, ĉu
(mal)bonhumoraj, ĉar la vortoj, kiuj en la nacia lingvo estadas
"ĉemane", proponas sin tiel afable, trudeme, ne ĉiam estas la
amikoj bonaj - ofte ili estas amikoj falsaj... Ni ĉiuj tiajn
situaciojn spertis... Tial mi rekomendas: senĉese rigardu en la
vortaro(j)n! Plejparte oni ekridetas pri sia propra "stulteco",
kelkfoje eĉ instruiĝas...
Iam elstaras grava demando: Ĉu la esprimo, kiu
troviĝas, oficiale, en la vortaro, estas ĝusta, vera, taŭga... Tiam
oni fariĝas ioma "harfendisto", kiu solvas la problemon: ĉu
uzadi la vortar-vorton, aŭ proponi, laŭ sia opinio, "pli ĝustan".
En tia situacio troviĝis mi. Jen la ekzemplo: la ĉeĥa
vorto "kopretina" estas "lekanto" - tuj respondas ĉiuj
(sciantoj) (latine Chrysanthemum leucanthemum L, ssp.
triviale). Kaj "kopretinka" - malgranda lekanto - jes,
"lekanteto", ĉu ne??
Kaj kiel la ĉeĥa vorto "sedmikráska" (chudobka)?... ankaŭ
tuj ĉiuj scias, ke "lekanteto", ĉar ĝi troviĝas en PIV. (Latine
Bellis perennis). Do, ni havas du esperantajn esprimojn - du
"lekantetojn".
23
Imagu la situacion: en la familio estas eble 14-jara
filino, kiu nomiĝas MARIA. Post iom longa tempopaso
naskiĝas bebo (tio estas ofta evento nun, ĉu ne?) - kiu de la
unua momento tiom similas al MARIA (kiam ŝi estis bebo),
ke ĉiuj entuziasmiĝas: Ni nomu ŝin MARINJO (MANJO) -
Maruška! En la absurdaĵo ni ne plu daŭrigu...
Rilate la koncernajn nomojn de la plantoj - mi ankaŭ ne
dubis - ĝis mi trovis, ke J.D. (danke al ŝi!) tradukis la vorton
"lekanteto" tute nature, laŭ-botanik-sisteme: beliso. Kiu ankaŭ
troviĝas en PIV! Ili ambaŭ devenas el la granda familio
Asteraceae (do, ili havas komunajn gepatrojn..).
Rim.: Per jena artikoleto mi neniel dubigas la PIV-esprimojn
(ĉar ili ne estas malĝustaj, ĉi-rilate), mi nur klarigas, en kiu
“privata kaĉo" oni povas troviĝi ĉe tradukado.
Erara interpretado
Ĉiufoje, kiam iu vilaĝa knabeto preterpasis antaŭ la
templo, la ŝtona statuo de la Genio saltleviĝis.
„Tio estas signo, ke mia filo iĝos fama mandareno,“
radiis la patro. „Eĉ la Genio mem ne kuraĝas resti sida antaŭ
li.“
Sed, ho, ve! La knabeto iĝis neniu alia ol ŝtelisto kaj la
kolera patro venis riproĉi Genion: „Estas hontinde, Genio! Vi
terure trompis min.“
„Ĉu vere?“ demandis la statuo.
„Kial vi ekstaris ĉiufoje, kiam mia filaĉo preterpasis
vin? Tio igis min pensi, ke li havos altan reputacion!“
24
„Kia eraro!“ ekridis la Genio. „Mi simple timis, ke li
ŝtelos de mi la babuŝojn.“ El gazeto „RIDI vjetname“ 3/81
Juna Amiko 1999/1, p.29 .
Sacharin - Sakarino
El la libro „Ili primokis Galileon“ de Albrecht Jack
Ni komencu per parabolo: Ĝi estas blanka, eta, sed ĉie
vi trovas ĝin en lokoj, kie al vi proponas kafon aŭ teon.
En la jaro 1879 laboris ĥemisto Constantin Fahlberg
(1850-1910) en univerzitato de Hopkins pri analizo de karba
gudro. Li gvidis produktadon de koaksigado de karbo. Lia
tasko estis trovi manieron kiel utiligi naturajn
krudmaterialojn.
Iam post laciga tago en laborejo li revenis hejmen kaj
sur la tablo li trovis paton de biskvitoj kaj li tuj enmanigis
kelkajn. Li eksentis en buŝo, ke biskvitoj estas pli dolĉaj ol
kutime. Li demandis edzinon, kiom da sukero ŝi uzis, sed ŝi
asertis, ke tiom kiel kutime. En tiu momento li rememoris, ke
li ne lavis al si manojn post la foriro el la laborejo. Per leko de
la manoj li ekkomprenis, ke komponaĵo el karba gudro estas
fakte dolĉa.
Fahlberg nomis ĝin Sacharin. Ĝi baldaŭ estiĝis surogato
de sukero. Al la disvastiĝo helpis manko de sukero dum la
unua mondmilito. JoDo, 2019
25
Ploro pri ŝlosilo
Livie Neuman, Argentino
Mia ŝlosilo estas perdita
kie estas mia ŝlosilo ?
mia ŝlosilo estas perdita...
Eble ĝi iris sola
serĉanta sian mastron
inter la piedoj
kiujn ĝi ne konas
Mia ŝlosilo estas perdita
kaj mi ne povas malfermi
mian koron sen ĝia permeso
Mi ne havas
mian amatan ŝlosilon
kiu malfermas mian koron
per diri, kion mi sentas
kiam mi estas ĝoja
kiam mi estas malĝoja
Mia ŝlosilo estas la mastro
de mia koro,de miaj sentoj
Kion mi povos fari sen ĝi ?
Mia ŝlosilo estas perdita...
26
103a Universala Kongreso de Esperanto Lisbono
Verkis Jukka Pietiläinen, el Finnlando Fonto: La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2018/08/uk
Ĝi okazis de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2018.
Antaŭ la kongreso multaj eŭropanoj eble timis la Sudeŭropan
varmegon, tamen la unuaj tagoj de la kongreso estis en
Lisbono pli malvarmaj ol en multaj Eŭropaj landoj, inkluzive
de norda Eŭropo. Tamen la ekskursa tago kaj la finaj tagoj de
la kongreso ofertis kutiman sudan varmegon de pli ol 40
gradoj. La kongresejo estis eble milde klimatizita, tamen eble
ne, ĉar la pordoj de kelkaj salonoj estis malfermitaj eksteren
dum la programeroj.
La flughaveno de Lisbono situas konvene proksime de
la urbocentro, sed la alia flanko de tiu konveneco aŭdeblis
kongreseje, ĉar la aviadiloj flugis alteriĝe ĝuste super ĝi, ofte
je nur kelkminuta intervalo. La kongresejo estis universitato,
kiu parte konvenis, parte ne. La salonoj estis konvenaj por
prelegoj, kaj la festosalonoj por artaj programeroj, nur la
movada foiro estis lokita en tro ŝtopita koridoro. Tamen la
inaŭguro kaj nacia vespero okazis en urbocentra teatro sufiĉe
malproksime de la kongresejo. Faduo, la portugala kantostilo,
kaj la tradiciaj dancoj estis la ĉefa parto de la nacia vespero.
Eble iom limigita rigardo al la portugala kulturo, tamen sufiĉe
spektakleca.
La malmultekostaj pladoj de universitata manĝejo estis
ofertitaj ankaŭ al kongresanoj kaj la tuta manĝo kun deserto
ktp kostis nur 2,5 eŭroj, sed la rezulto estis ankaŭ longaj vicoj
dum la lunĉotempo. Mi emis stari en tiu vico nur dufoje dum
la semajno. Tamen la vico por malgrandaj manĝetoj kaj
27
trinkaĵoj estis feliĉe malpli longa, kaj eta biero kostis nur 80
cendojn. Eblis sidi ankaŭ ekstere, kie troveblis ombraj lokoj
ĉar la rekta suno estis simple troa.
La Komitato de UEA havis eksterordinare multajn kaj
longajn kunsidojn, kvankam ili ne ĉiam komenciĝis je la
anoncita tempo, ĉar la gardistoj de la rektorejo, kie okazis la
komitataj kunsidoj, ne permesis eniri la konstruaĵon. Nova
ordono al ili venis nur 10 minutojn post la anoncita komenco
kaj la kunsido povis komenciĝi je 20 minuta malfruo.
La Komitato elektis unu novan komitatanon C, kiu
farigis Rakoen Maertens, kaj novan estraranon Fernando
Maia. Al estrara posteno sopiris eĉ ses kandidatoj (el kiuj unu,
Michaela Lipari, forfalis ĉar ŝi ne elektiĝis al la Komitato) kaj
necesis du voĉdonadoj, ĉar en la unua neniu ricevis pli ol
duonon da voĉoj. Krome, tute sen diskuto okazis nuligo de la
Jarlibro de UEA, almenaŭ por la venonta jaro, ĉar en la
akceptita buĝeto ne estas mono por eldoni ĝin. La longe
atendata nova retejo espereble solvos ĉion, almenaŭ tiun
impreson eblis ricevi per aŭskultado de gravulaj paroloj pri ĝi.
Nur malmultajn saĝajn parolojn eblis aŭdi pri tio, ke eble la
retejo kaj nuligo de paperaj eldonaĵoj ne solvas ĉion. Se iam
antaŭ deko da jaroj aŭ pli, kritikoj kontraŭ la Centra Oficejo
kaj Estraro estis pli akraj, nun forta kritiko tute mankas. Ĉu ne
plu videblas alternativa politiko por finance malekvilibra
UEA? Apud la nova retejo alia savoringo ŝajnas esti la
volontuloj aŭ robotoj, kiuj laŭ kelkaj komentoj povus solvi la
problemojn.
La planita deficito en la buĝeto de UEA estos granda
ankaŭ venontjare, sed la Komitato eĉ pligrandigis ĝin per
malaltigo de kotizoj kaj per pligrandigo de diferenco de
kotizoj laŭ vivnivelo de landoj. Espereble la loĝantoj en
28
malriĉaj landoj nun amase aliĝos al UEA por porti almenaŭ
iom da enspezoj, kaj espereble la kostoj pro membroj, kiuj
pagas nur dueŭran jarkotizon ne estos pli altaj ol tiu kotizo. Se
okazos alie, mi kredas ke la venonta jaro portos novajn
ŝanĝojn al la kotizsistemo kaj fortan kritikon kontraŭ la
eksiĝonta Estraro.
Ĉifoje ankaŭ ne okazis divido al diversaj grupoj por
demandi al unuopaj estraranoj, kio iom bremsis la diskutojn
inter estraranoj kaj publiko en pasintjara kongreso.
Mi ekskursis al la urbo Evora en orienta Portugalio, kie
eblis vidi, interalie, preĝejon faritan el homaj ostoj. La ideo
por la uzo de tiu konstrumaterialo (estis ankaŭ betono aŭ alia
materialo por subteni la strukturon) estis franciskana protesto
kontraŭ troa uzo de oro en kutimaj preĝejoj kaj memorigo pri
la morteco de la homo. Alia ekskurso portis min al la
urbocentro por aŭskulti Koimbran fadon. Apudsidanto ŝokiĝis,
kiam evidentiĝis, ke inter la kantistoj estas ankaŭ la prezidanto
de LKK (kiu bone kantis) kaj alia LKKano (kiu preskaŭ perdis
sian voĉon). Nu, por mi la atmosfero estis hejmeca kaj
amikeca, sed samtempe okazis ankaŭ internacia arta vespero
(de kie mi ĵus volis per tiu ekskurso eskapi al io loka kaj pli
profesia), kaj tiel pensis ankaŭ mia apudulo. La kultura
programo abundis, ankaŭ la kutimaj prelegoj pri la kongresa
lando, kvankam unu el tiuj prelegoj ne okazis, ĉar la
preleganto simple forgesis pri ĝi aŭ estis okupita aliloke.
Vere malmultis portugalaj organizantoj, tamen tio ne
aparte rimarkeblis. La scienca programo havis ĉifoje ankaŭ
sciencan kafejon, kiu enhavis pli mallongajn prelegojn pri
sciencaj temoj kaj tiel eblis havi pli da prelegoj en sama
tempo.
29
La kongresa kuriero aperis dum kelkaj tagoj nur en
dupaĝa formato anstataŭ la kutima kvarpaĝa, evidente mankis
materialo, eĉ se la fotoj estis nekutime grandaj, kaj la redakcio
ne sukcesis inventi ion por plenigi la paĝojn. Inter la kurieraj
inventitaj aferoj tamen estis la malĝusta dato por la luneklipso
en la unua numero (kaj korekto pri tio en dua numero), pro kio
tute senkulpa estis la redaktoro.
Laŭdire la libroservaj vendoj estis iomete pli bonaj ol en
la pasintaj jaroj.
Mi finis la kongreson per Nitobe-simpozio, kiu estis
interesa, sed mi perdis la duan tagon pro revenflugo, kiun mi
mendis antaŭ ol mi informiĝis pri la simpozio. Tiu ĉi estas la
lasta kongresa raporto, kiun mi verkas por La Ondo.
Venontjare mi mem okupiĝos pri kongresaj aranĝoj kaj tiel
perdos mian neŭtralecon, kaj krome mi timas, ke miaj raportoj
komencas tro ripeti sin mem.
30
Fado, kortuŝa kaj drama
Fado, koro de Portugalio
Kultur-PONTE
Fado estas la muzika stilo en formo de nostalgiaj kantoj,
ege popularaj en Portugalio. La nomo "fado" venas de latina
fatum (sorto) kaj povas signifi ankaŭ faton aŭ destinon. Sed
fado ne ĉiam estas nur malgaja, ĉar foje oni povas aŭdi ankaŭ
fadojn bonhumorajn. La tekstoj malsamas, sed plej ofte ili
temas pri forpasado de la vivo, maro kaj - nature - pri amo. La
vortoj profunde kongruas kun la muziko, pro kio oni ankaŭ
povas nomi tiun stilon "kantata poezio". Kutime unu kantiston
akompanas du muzikistoj – kun klasika kaj portugalaj gitaroj.
Alfama troviĝas ĉeborde de la rivero Taĵo, kiu enfluas
Atlantikan oceanon. Historio de fado revenas al komenco de
la 19-a jarcento, al malriĉuloj de havenurboj, ĉefe en du
Lisbonajn kvartalojn de Alfama kaj Mouraria. Povas esti, ke
fadon inspiris malnovaj romancoj, kiujn kantis mezepokaj
trobadoroj. Komence oni nomis ilin cantigas de amigo amikaj
kantoj.
La unua konata kantisto el tiu epoko estas Maria Severa
(1820-1846) kies nomon alprenis poste Argentina Santos:
https://www.youtube.com/watch?v=3i7TowSaOQg
En Portugalio aktivas multegaj fadokantistoj sed neniu
atingis tiel grandan famon kiel Amália Rodrigues (1920-
1999). Ŝi komencis sian karieron kiel 15-jara knabino kaj iĝis
fama jam antaŭ la 2a mondmilito. Poste Amália koncertis
tutmonde, i.a: en Parizo, Londono, Romo kaj fariĝis vera
ambasadoro de portugala kulturo. Tiel ĉiuj nomas ŝin Rainha
do Fado (la Reĝino de Fado).
https://www.youtube.com/watch?v=3i7TowSaOQg
31
Korkokverko
Korkokverko (Quercus suber L, el familio Fagacoj estas
arbospeco ĉiamverda, kiu kreskas abunde en okcidentaj
regionoj de Mediteranea Maro (Pirenea Duoninsulo kaj
Nordokcidenta Afriko). Ĝi altas ĝis 20 metroj. En sia originala
medio, tiu arbo disvastigas longe siajn branĉonj kaj tial ĝi ne
atingas tiun altecon. La malhele verdaj folioj de korkokverko
estas 4-7 centimetrojn longaj. Ili estas malmolaj kaj haŭtecaj,
ĉar kovras ilin tia substanco, kiu protektas la troviĝantan en ili
akvon kontraŭ troa elvaporiĝo. La folioj restas sur la branĉoj
tutjare (ne forfalas antaŭ vintra sezono).
Kiel sugestas la nomo, oni utiligas ŝelon de tiu arbo en
produktado de korko, uzatan ĉefe por ŝtopi vinbotelojn, sed
ankaŭ en konstruado kaj dekoracioj. Tiucele oni uzas nur la
eksteran, sekiĝintan parton /epidermon de la arbo. Tia arbo
devas esti almenaŭ 25-jara kun 60-centrimetra perimetro de la
trunko kaj 15 centimetrojn de ĉiu branĉego. Tial ekspluatado
de la ŝelo ne damaĝas la arbon mem, ĉar ĉeloj de la ekstera
ŝelo estas jam mortaj. Tiel do arbo senigita je tiu seka parto
povas kreski plu. La „korkistoj" revenos al ĝi nur post ĉ. 10
jaroj, kiam la antaŭaj tranĉoj kunkreskiĝos. Averaĝa
korkokverko kreskas 150- ĝis 250 jarojn kaj dum tiu periodo
oni fortranĉas la eksteran ŝelon ĉirkaŭ 12-foje.
Korkokverkaj arbaroj kovras spacon de 25.000
kvadrataj kilometroj, ĉefe en Portugalio, Hispanio kaj Tunizio.
Ĉirkaŭ 50 % de la monda kork-produktado okazas en
Portugalio.
32
Forpasis reganto de la angla signolingvo
Monato - Lingvo Je la 3-a de julio 2018
[email protected] Roberto PIGRO redaktoro de la rubriko „Lingvo”
La ina gorilo Koko forpasis en junio 2018 je la aĝo de
46 jaroj. La anonco estis disvastigita per Twitter de Gorilla
Foundation (Gorilo-Fondaĵo). Kvankam ŝi estis besto, ŝin
karakterizis tia inteligenteco, ke ŝi komprenis kaj eĉ utiligis la
anglan signolingvon.
Empatio kaj komunikemo
Naskiĝinte en la bestoĝardeno de San-Francisko
(Usono), Koko eklernis la lokan signolingvon en 1974 danke
al doktorino Francine Patterson, kadre de aparta programo de
la universitato de Stanford. Ene de sia gazetara komuniko la
fondaĵo memorigas, ke ŝiaj empatio kaj komunikemo
malfermis la menson kaj la koron de milionoj da homoj. „Ŝi
estis tre amata, kaj ege mankos al ni”, oni legas.
Morto de amiko
En 1978 la revuo National Geographic dediĉis al ŝi
kovrilon, en kiu Koko fotis sin antaŭ spegulo. Poste, en 2014,
amaskomunikiloj refoje okupis sin pri ŝi, kiam aperis la
novaĵo, ke ŝi eĉ ploris pro la morto de sia ŝatata malnova
amiko, la aktoro Robin Williams. Ĉar ŝi neniam naskis
gefilojn, okaze de ŝia 44a naskiĝdatreveno doktorino Patterson
donis al ŝi aron da novnaskitaj katoj. Temis pri kortuŝa
renkontiĝo, en kiu la gorilino enamiĝis al ili. „Jen miaj
infanoj”, ŝi laŭvorte komentis per la regata signolingvo al
dungitoj de Gorilla Foundation.
Bonfara apo
33
La gorilino, kiu havis tre altan mensan kvocienton (inter
75 kaj 95 poentoj), povis kompreni 2000 anglajn vortojn kaj
sukcesis esprimi sin per klaraj agnoskitaj signoj. La dimensio
de ŝia vorttrezoro kaj la nivelo de ŝia inteligento estas
mirindaj, se konsideri, ke la averaĝa mensa kvociento por
homoj estas 100 poentoj. La fondaĵo anoncas, ke baldaŭ ĝi
honoros Kokon per speciala signolingva apo, kie ŝi mem estos
ĉefrolulo. La iniciato bonfaros al goriloj kaj infanoj, kaj
helpos la realigon de plurspecaj projektoj.
Trikita aĵo por porti varon „síťovka“
estas ĉeĥoslovaka invento de sinjoro Vavřín Krčita, kiu
laboris en la jaro 1920 en fabriko produktanta retojn uzitaj por
kovri hararon. Aĉetado velkiĝis. Do la fabriko komencis
fabriki specialajn retajn sakojn.
Tiujn specialaĵojn ekŝatis kaj preferis mastrinoj. Sako estis
malpeza, spacŝpara, oni povis ĝin volvi en globeton, ĝi estis
elasta, tamen firma, akceptis grandan aĉeton de nutraĵo por
familio por semajnfino.
Malmulte da homoj scias, ke la retsakojn oni faras mane el
silka fadeno. Ili estas popularaj ankaŭ en Svislando, Italujo kaj
en Kanado kaj ĉe ni oni
uzadas ilin ĝis nun. . El gazeto TINA Nr. 22 je la
30-a majo.2018
JoDo
34
La kruco: ĉu simbolo de religio aŭ de identeco? Verkita de Anna Lowenstein (Britio) surbaze
de artikoloj en la anglalingva retejo de Deutsche
Welle www.dw.com/en.
La ministro-prezidanto de la germana subŝtato Bavarujo
ĵus ordonis, ke krucoj estupendigitaj en ĉiuj ŝtataj konstruaĵoj
ekde la 1-a de junio.
Markus Söder estis elektita en marto 2018, kaj unu el
liaj unuaj agoj estis pendigi krucifikson en la vestiblo de la
kancelierejo en Munkeno. Laŭ li tio estas “aserto de niaj
bavara identeco kaj kristanaj valoroj”. La ordono rilatasnur al
agentejoj de la bavara subŝtato, kiuj tamen inkluzivas
lernejojn kaj tribunalojn. La landa registaro ne havas
aŭtoritaton super lokaj aŭ federaciaj konstruaĵoj.
Söder pretendas, ke la ordono ne kontraŭstaras la regulojn en
la konstitucio rilate al religia neŭtraleco, ĉar la kruco simbolas
la “bavaran identecon” pli ol religion. Bavarujo estas plejparte
kristana subŝtato: pli precize ĝi estasplejparte katolika. En
2016 50.5% de ĝiaj loĝantoj estis romkatolikaj kaj 18.8% estis
protestantaj.
Tio tamen lasas signifan proporcion, kiu estas islama,
juda, ateista aŭ alia.
La ordono tuj vekis amason da ŝercaj komentoj ĉe la
sociaj komunikiloj, kie la foto de Söder tenanta krucifikson
estis transformita al foto de li kun diversaj objektoj enmane,
kiel ekzemple poreo aŭ botelo da biero. La politika opozicio
reagis furioze, asertante ke lia celo estas ĉefe kapti
konservativajn kristanajn voĉojn antaŭ la landa balotado en
oktobro. Membroj de aliaj partioj plendis, ke Söder ekspluatas
religion por persona kaj politika avantaĝo.
35
Juristoj diskutas, ĉu la ordono de la bavara registaro
kontraŭstaras germanajn leĝojn rilate al neŭtraleco.
Thomas Schüller, katolika teologo ĉe la universitato de
Münster, opinias, ke la afero estas almenaŭ dubinda, kaj
komentas, ke prezenti la krucon kiel simbolon de la bavara
kultura identeco malgravigas ĝin, kvazaŭ ĝi estus nura
folkloraĵo. Tiun opinion subtenas ankaŭ la kardinalo Reinhard
Marx. En intervjuo en Süddeutsche Zeitung li diris, „Kiu vidas
la krucon nur kiel kulturan simbolon, ne komprenas ĝian
veran signifon.” Li aldonis, ke la ordono de Söder praktike
akaparas la krucon nome de la ŝtato.
Kial oni nomiĝas monatojn tial strange en la ĉeĥa lingvo?
Laŭ MFdnes, N.13, je la 6-a aprilo 2018, rubriko Infanoj demandas
En nia lando – Ĉeĥio restis nomoj de monatoj antikvaj
el malnovslavaj tempoj kaj ni uzas ilin plu kontraŭ de
internaciaj „majoj kaj januaroj“, kiuj uzas eĉ slovakoj.
Iajn nomojn ni povas klare espliki:. Duben - Aprilo laŭ
kverko - dub, kiu en tiu tempo ekkomencas burĝoni. Leden -
Januaro laŭ vorto glacio - led. Květen - Majo laŭ florantaj
floroj kaj arboj - květy. Červen - Junio kaj Červenec - Julio
verŝajne laŭ ruĝaj fruktoj - červené. .Listopad - Novembro laŭ
falado de folioj – padání listí, Pli komplike por klarigi estas
Únor - Februaro - komencas degelo kaj la tero ŝanĝas al koto
noří se. Březen - Marto dankas por sia nomo laŭ verdiĝantaj
betuloj břízy kaj bovinoj estas gravedaj březí. Srpen - Aŭgusto
laŭ serpo srp per kiu oni laboris dum rikoltado. Září -
36
Septembro kaj Říjen - Oktobro havas similan fonton říje
seksardo ĉefe de cervoj. Prosinec – Decembro estas iom
enigma. Laŭ iaj klarigoj laŭ koloro de ĉielo, kiam la suno oni
travideblas tra nuboj, aŭ laŭ panico milia proso.
Mi aldonas, ke verŝajne Prosinec – Decembro devenas
de la vorto porko prase, ĉar en decembro estis tempo buĉi ilin. JoDo
Duonlasita Amo
Rakonto de Reşat Nuri Güntekin,
By Esperanto Türkiye on 25/03/2018
Kiam Rasim revenis el la lernejo li trovis leterkovrilon
surskribita al sia nomo. En ĝi estis flordesegnita papero kun la
jenaj linioj:
“S-ro Rasim 1, Mi estas
juna knabino kiu sekvas vin
el malproksimo. Mi
sentime povas diri ke mi
estas bela knabino. Mia
plej granda deziro en ĉi tiu
mondo estas fariĝi via
amatino kaj via edzino.
Sed ĉar niaj aĝoj ankoraŭ
estas junaj mi pensas, ke ni
devas atendi kelkajn pluajn
jarojn. Mi ne konatigos min al vi. Viajn leterojn sendu al
adreso: ….. kaj bonvolu sendi ilin registrite. Mi havas tre
https://esperantoturkiye.wordpress.com/2018/03/25/rakonto-de-resat-nuri-guntekin-duonlasita-amo/https://esperantoturkiye.wordpress.com/author/vasilkadifeli/https://esperantoturkiye.wordpress.com/2018/03/25/rakonto-de-resat-nuri-guntekin-duonlasita-amo/
37
konservativan patron, kiu malmulte permesas al mi eliri el la
domo. Malůgraŭ tio, mi esperas, ke ni iam konatiĝos
mallonge. Ĉar mi jam taksas min kiel via amatino kaj fianĉino
mi ne pensas, ke renkontiĝi kun vi estos malbona kaj hontinda
afero. Min tre ĝenas mia soleco en la domo. Viaj leteroj estos
granda konsolo por mi.”
Kiel ĉiuj dekses jaraĝaj lernantoj kaj knaboj, same por
Rasim estis nenio pli grava afero ol ami kaj esti amata en la
vivo. Legante tiun leteron tuj ardis la koro de la juna knabo. Li
furioze enamiĝis al tiu nekonata knabino. Kvankam vespere li
irus al la kinejo, tamen li rezignis, kaj frue retiriĝis en sian
ĉambron por skribi longan leteron al tiu knabino, kiu amis lin.
Kiam li enpoŝtigis la leteron li subite sentis sin pli
granda je dek jaroj.
Tiu knabino kiu malkaŝis, ke ŝia nomo estis Bedia,
daŭre kaj regule respondis al liaj leteroj, kaj se li prokrastis
sendi leteron nur por unu tagon malfrue, ŝi tre koleris.
“Ĉu estas taŭga afero por vi, fari, ke juna knabino, kiel
mi kaj kies nura konsolo estas viaj leteroj, daŭre okulumi la
vojon de la poŝtisto? Plue vi mallonge skribas viajn respond-
leterojn. Kaj unu plia peto: ĉu vi ne povas skribi viajn leterojn
iom pli legeble?”
La juna lernanto, ĉiuvespere estis retiriĝanta en sia
ĉambro, kaj por ke liaj leteroj plaĉu al lia amatino, dum multaj
horoj verkis malnetojn da leteroj, longaj kiel libroj.
Bedia estis ankaŭ scivolema knabino. Kelkfoje ŝi
demandis ankaŭ tiajn demandojn:
38
„Kiam ni geedziĝos, ĉu ni pasigu nian mielmonaton en
Italujo aŭ en Svedujo? Kiel eble estas tiuj du landoj? Kiel
vivas la popoloj tie, per kio ili vivtenas sin? Kiujn landojn kaj
marojn oni devas trapasi por iri tien?” aŭ demandoj kiel: „Ĉu
vi legis la libron Eşber de Abdülhak Hamit?”
Rasim, por ke li ne ŝajnigu senscia, daŭre trafoliumis
geografiajn kaj literaturajn librojn. Por ke li kolektu la
informojn, pri kiuj ŝi demandis, li ĉagrenis sin dum tagoj.
Bedia en iu letero de si, koleris al li, kiel jene:
„Mi promesis al mi konatiĝi kun vi. Hieraŭ mi atendis
vin sur la vojo de via lernejo. Sed ŝajnas, ke vi forgesis, ke vi
estas amato de juna knabino, kaj vi estis vestita terure. Ĉion,
kion vi portis kaj viaj ŝuoj estis kovrita per koto. Ĉu vi luktis
kun viaj amikoj sur la tero, kiel malgranda infano? Kiam mi
vidis tion, mi timis alproksimiĝi vin.“
Rasim tre hontis kaj malĝojis pri tio. Ekde tiu tago li
eksterordinare atentis pri si kaj prizorgis pri siaj vestoj. Bedia,
en iu letero plendis, ke li ne rekte iris al sia domo post la
lernejo, sed li vagadis en la stratoj kun siaj amikoj ĝis noktiĝo.
Ĉu eble li postkuris aliajn knabinojn, kvankam ŝi estis hejme
kaj ploris?
Rasim kun ĵuroj skribis al ŝi, ke li amos neniun alian
knabinon krom sia Bedia, kaj la knabinojn de li renkontataj
surstrate eĉ ne okulumos per la randoj de siaj okuloj.
Iun vesperon, la patrino de Rasim, s-ino Nedime
renkontis sian edzon s-ron Ahmet per funebra vizaĝo, kaj per
ploranta sinteno ŝi diris:
39
„Ho, mia s-ro, ne demandu, kio okazas al ni. Nia filo
estas infektita per iu knabino nomita Bedia. Hodiaŭ mi trovis
ŝiajn leterojn en la ĉambro de Rasim. Ni eble perdos nian
filon. Bonvolu trovi resanigon pri tio.”
Sed s-ro Ahmet montris neniun signon de
maltrankvileco, kaj li eĉ male ridetis kaj flustre respondis:
„Ne timu sinjorino,” li diris, „la amleterojn al nia filo
mi mem skribis! La malbonkonduto de nia filo estis daŭre
kreskanta. Nek liaj instruistoj, nek mi, malgraŭ niaj penadoj,
ni eĉ ne sukcesis fari, ke li skribu legeble. Finfine mi pripensis
tiun rimedon. Pere de la leteroj, kiujn Rasim skribis al tiu
knabino, li lernis skribi bele la novan skribon 2 kaj mi havas
fidon, ke li pasos sian klason ĉijare. Mi devas konfesi, ke mi la
malnovan skribon lernis skribi bele pere de miaj leteroj, kiujn
mi skribis al vi.”
Reşat Nuri Güntekin
(1889-1956) estis turka novelisto,
rakontisto kaj dramisto. Li estas konata
pro siaj verkoj :
„Çalıkuşu” (Troglodito) en kiu li
rakontas pri la destino de juna turka
instruistino en Anatolio.
„Dudaktan Kalbe” (De Lipo al Koro)
„Yaprak Dökümü” (Falo de folioj)
Multaj de liaj noveloj estis filmitaj pli ol unu fojo por
kino kaj televido. Li pro sia laboro travojaĝis Anatolion kaj
40
konatiĝis kun la homoj vivantaj tie. En siaj verkoj li traktas
vivon kaj sociajn problemojn en Anatolio kaj li respeguligas
homojn kaj iliajn rilatojn en la homa-rondo.
Lia patro estis doktoro s-ro Nuri. Reşat Nuri lernis en la
lernejo de Çanakkale urbo kaj en la Liceo de Fratoj en İzmir
urbo. En 1912 li finis la fakultaton de literaturo en la
Universitato de Istanbulo. Li laboris kiel instruisto kaj
lernejestro en liceoj en Bursa kaj Istanbulo, kie li instruis
literaturon, la francan lingvon kaj filozofion. Poste li laboris
kiel inspektisto en la Ministrejo pri Edukado (1931) kaj
travojaĝis Anatolion. Li fariĝis deputito de Çanakkale urbo en
la turka parlamento en la jaroj 1933 kaj 1943. En 1947 li
fariĝis la ĉefa inspektisto en la Ministrejo pri Edukado kaj en
la jaro 1950 li fariĝis kultura ataŝeo en Parizo, kiam li ankaŭ
estis la turka reprezentanto en UNESKO.
Post sia pensiiĝo li servis en la literatura komitato de la
Urba Teatroj en Istanbulo. Li forpasis en Londono, kie li estis
ricevanta kuracadon pri pulma kancero.
1
En tiu epoko oni alparolis kiel S-ro aŭ S-ino al sia edzo aŭ
edzino, fianĉo aŭ fianĉino. Plue oni uzis kaj ankaŭ uzas tiujn titolojn kiel
respekta alparolo por ne konatuloj kaj gravuloj. 2
Ĉi tiun rakonton Reşat Nuri Güntekin verkis post kiam la latinaj
literoj anstataŭis la malnovajn arabajn literojn (1928).
Tradukis Vasil Kadifeli
41
Rememoraĵa banko
Anonimo el reto
Iu viro, svelta, malalta, naŭdekdujara razis sin, bele
kombis sin, vestis sin kaj matene je la oka foriris en domon de
senioroj. Lia edzino antaŭ nelonge mortis... Li sentis, ke ankaŭ
li devas forlasi la hejmon.
En domo de senioroj li atendas en koridoro kaj li ridetas
al ni, kiam ni diras, ke lia ĉambro estas por li preparita. Dum
ni akompanas lin laŭ vojo al lifto, ni rakontas al li pri lia
ĉambro, pri la koloroj, lito kaj meblo. Li agrable ekmienis, liaj
okuloj ekbrilis kiel al knabo, kiu ricevos unuan fojon propran
ĉambron: „Tre plaĉas ĝi al mi!“
„Tamen vi ankoraŭ ne vidis ĝin.“
„Tio ne gravas. Mi la feliĉon elektas. Feliĉo ne
dependas de nombro kaj aspekto de
aĵoj. La ĉambro plaĉas al mi, ĉar mi
volas tion. Mi povus eĉ resti en lito kaj
kalkuli, kiuj organoj en mia korpo ne
plene funkcias, kiuj partoj de la korpo
doloras, aŭ danki al ĉielo, ke aliaj
organoj plu funkcias. Ĉiu nova tago
estas donaco por rememoroj, kiujn mi
dum mia longa vivo travivis.
Maljuneco estas kiel banko, de kiu vi
povas nun elprenadi okazaĵojn, kiujn
vi akaparis dum la vivo.
Mia konsilo: Ĝojon kaj belon deponu al tiu rememoraĵ
bankoj. Mi dankas al ĉielo, ke mi ankoraŭ povas deponadi.
JoDo
42
Olga, la plej juna filino de TGM
La geedzoj Garrigue-Masaryk (Charlotta kaj Tomáš
Masaryk) havis ses infanojn, sed nur kvar ĝisvivis maturan
aĝon: Alice (1879-1966), Herbert (1880-1915), Jan (1886-
1948) kaj Olga (1891-1978). Oni nomis ŝin „maja floreto“ laŭ
ŝipo, kiu transportis en la deksepa jarcento antaŭulojn de
Charlotta al amerika kontinento.
Olga eble ne estis tiel klera kaj diligenta kiel Alice, kaj
ne tiel talenta por muziko kaj arto kiel Herbert, kaj ne havis
ambiciojn por politiko kiel Jan.
Ŝi estis eleganta, kun senco por humuro, kun senco por
respondeco, ŝi ŝatis sportadon. La patro amis ŝin kaj ŝi similis
al li pleje el aliaj infanoj. Ŝi frekventis knabinan gimnazion
Minerva kaj daŭrigis en filozofia fakultato de Karola-
Ferdinanda univerzitato. Tie ekamiĝis senbride, edziniĝis en
la jaro 1913, kaj venontjare, sciante pri sia eraro, en malbona
sanstato ŝi eksedziniĝis. En la sama jaro ŝi forveturas kun sia
patro eksterlanden por resaniĝi, sed vero estis, ke politika
situacio de Tomáš G. Masaryk - propagandisto de demokratiaj
ideoj – malboniĝis kaj li estis konsiderata ŝtatperfidulo. Ankaŭ
la tuta familio fariĝis maloportuna al la habsburga monarkio.
Alice estis arestita, la filo Jan post fiaska elmigriĝo devis
soldatiĝi kaj Herbert mortas pro tifo. Charlotta sanmalfortiĝas.
Olga restadas alterne en Londono, en Svisio kaj Usono.
Ŝi helpas al la patro ĉe lia strebo kaj studas. En la jaro 1917
pro ne tre klara kialo (falo de ĉevalo) ŝi parte paraliziĝis kaj
preskaŭ blindiĝis. Dum hazarda konatiĝo kun homoj el la
sekto „Christian science“, ŝi mirakle resaniĝis. Tiu okazaĵo
havas por ŝi estonte grandan signifon kaj subtenas ŝin ĝis fino
de la vivo.
43
Decembre 1918 T.G. Masaryk triumfe revenas en
memstaran suverenan ŝtaton. Li akceptas postenon de ŝtat-
prezidento. Alice havas postenon de prezidentino de Ruĝa
Kruco en Ĉeĥoslovakio kaj Jan okupiĝas pri politiko.
Charlotta pasigas multe da tempo en sanatorio Veleslavín.
Olga foriras studi en Svision. Tie ŝi renkontas Henri Jules
Revilliod – medicinan doktoron el fama medicina kaj klera
familio, pli aĝa je Olga dek ok jarojn. En la jaro 1920 okazas
en Prago edzec-ceremonio kaj la novgeedzoj ekloĝas en
Ĝenovo. Post jaro naskiĝis filo Herbert kaj post unu jaro la
dua filo Leonard.
La feliĉaj revenoj de Olga al patrujo okazadas ofte. La
lasta renkontiĝo de la familio okazis en Lány 1937.
Komenco de la dua mondmilito atingas Olga-n en
Ĝenevo. Kvankam Svisio estas neŭtrala ŝtato, estas danĝero,
ke filino kaj nepoj de TGM estos predo de germanoj. Olga
foriras kun filoj trans Francion al Britio. La filo Herbert estas
akceptita al univerzitato en Edinburgo por studi historion kaj
modernajn lingvojn, poste li majstre violon-ludis kaj studis
Royal College of Music en Londono.
Leonard elektis politikajn sciencojn, internacian juron
kaj ekonomion. Poste li aliĝis al RAF- ankaŭ por kunlabori
kun ĉeĥoslovakia aviadila legio. La svisaj oficoj avertis lin, ke
li estas civitano de neŭtrala ŝtato kaj kiam li soldatiĝos, li
estos juĝita. Tamen li plu ekzercas kaj en la jaro 1944 li estas
envicigita al 518-a aviadtaĉmento por esploraj flugoj. En
aŭgusto de la sama jaro li ĉe kraŝo de aviadiloj mortas kune
kun dek kvin pilotoj.
La vivo de lia frato Herbert je la 13-a de februaro 1945
dum neklara cirkonstanco finiĝas pro trapafo de ventro.
44
Post la dua mondmilito Olga kun sia edzo kelkfoje
vizitis Ĉeĥoslovakion, sed post morto de sia frato Jan ŝi ne
revenis plu. Ŝi vivis alterne en Svisio, Britio kaj Usono. Ŝi
restis bona patrioto kaj senlace helpadis al migrantoj en ĉiuj
kvar ekzilaj ondoj.
En la septembro 2018 pasis kvardek jarojn kiam Olga,
la lasta posteulo de geedzoj Masaryk, mortis. Estas strange, ke
kaj Olga kaj Alice mortis en la sama aĝo – okdek sep, same
kiel ilia patro.
___________________________________
Por la artikolo mi uzis tekston el gazeto OnaDnes – retro
2018/Nr.43, p.26 de Bára Kvapilová kaj informojn el la libro
Císařův prezident de David Glockner, Dušan Spáčil, 2015,
ISBN 978-80-242-4764-9.
___________________________________ Poste mi trovis ankoraŭ artikolon de Daniel Pacek en gazeto DnesMagazín 2018/44, p. 30-31.
En ĝi temas pri intervjuo kun Charlotta Kotíková, filino de Herberta – la dua filino de Herbert Masaryk – pli aĝa filo de TGM.
Herberta (1915-1996) naskiĝis 3 monatojn post la morto de
Herbert, kiu mortis pro tifo. Ŝi edziniĝis al Emanuel Poche kaj ili havis
filinon Charlotta.
Charlotta studis historion kaj edziniĝis al muzikisto Petr Kotík.
Ŝi naskis du filojn, ambaŭ vidartistoj: Tomáš Kotík (*1969) kaj Jan
Jakub Kotík (1972-2007).
Charlotta Kotíková (76) vivas en NovYorko kaj dufoje jare ŝi
vojaĝas al Prago viziti amikojn kun intereso pri arthistorio kaj vizitas
tombojn de siaj parencoj. En Prago ŝi havas malgrandan apartamenton
en Malá Strana. Ŝia gepatra lingvo estas perfekta. En la jaro 1970 ŝi
elmigris al Usono. Ŝi rakontas, ke kiel infano ŝi vidis hejme bustbildon
de TGM kaj ŝi demandis, kiu ĝi estas. Gepatroj diris al ŝi, ke tio estas ŝia
praavo. JoDo
45
MESAĜO DE ESPERO
Josef Fousek
Neniu tag´ malbonas
se homon portas viv´
eĉ se ĝuon ne subtenas
junaĝa hom´-naiv´.
La korpo jam suferas
kaj feblas la vid-sens´
se konfuzo sin generas
preĝas mi al providenc´.
En homa spaco estu
da am´ kaj ĝojo pli.
Se tio al ni mankas
ho vakas viv´kondiĉ´.
Ke arboj povu flori
en suna la aer´,
ke homoj povu ridi
sur paradiza ter´.
Neniu tag´malbonas
se hom´ne solas pli.
Malĝojon mi ne sentas
ja amikojn havas mi.
La viv´ kurtiĝas jame
sed kantoj miaj jen
por ĉiu hom´mi kantas
laŭ la ĉiel- refren´.
En homa spaco estu
da am´ kaj ĝojo pli ...
El kolekto de Věra Ludíková
Erao de esperoj
Traduko WE 2006
46
Karnomanĝajn plantojn vi povas planti hejme eĉ ekstere.
Aŭtoro:Jakub Štěpán, iReceptář 11.6.2018
Ekzistas 8 specojn de „špirlice“
(Sarracenia) kaj senfina vico de hibridoj,
kiuj ne perdas eblon de reciproka fertilito.
El surtera tigo kreskas unikaj folioj
variigitaj al kaptiloj por insektoj. La plej
grandaj
ekzempleroj
povas havi
tiujn ĉi
kaptilojn altaj
eĉ unu
metron. La
kaptilo estas senmova kaj ne kovras
sin. La insektoj estas allogitaj per
aromo kaj per koloro, falas suben kaj
ne sukcesas eskapi. La plantojn oni ne
devas manĝigi, ili estas bonaj ĉasistoj, precipe Sarracenia
leucophylla kaj Sarracenia flava. En kaptiloj oni povas trovi
diversajn flugantajn insektojn, vespojn aŭ formikojn. La plantoj
nepre ne bezonas viktimojn por sia vivo.
Vintre, kiam „viando“ mankas, ili eĉ kaptilojn
ne kreas, nur printempe post velko de floro.
Kaj floroj estas belaj, iuj eĉ forte aromas. La planto devenas el Ameriko. .
JoDo – mallongite. Foto /
Jakub Štěpán
https://www.ireceptar.cz/autor/jakub-stepan/https://www.ireceptar.cz/res/archive/401/047717_57_395881.jpg?seek=1528141122https://www.ireceptar.cz/res/archive/401/047717_57_395881.jpg?seek=1528141122
47
Kelkaj citaĵoj
- Thomas Jefferson
La viro, kiu neniam legas ĵurnalojn estas pli bone Informita, ol
tiu, kiu legas. Ĉar kiu nenion scias, estas pli proksime al la
vero, ol tiu, kies cerbo estas plena de mensogoj kaj misoj.
-- Voltaire
Mi decidis, ke mi estos feliĉa, ĉar tio bone efikas al mia sano.
-- Havel Václav
La plej brila ideo estas tia, kiu enhavas ĉiam certan dubeton
por ebleco, ke ĉio estas samtempe alie.
-- Antoine de Saint-Exupéry
Ĉion, kio estas en homo bela, oni per okuloj ne povas vidi.
-- Jan Ámos Komenský
Niaj instruistoj, profesoroj ne estu similaj al kolonoj ĉe vojo,
kiuj nur montras kien iri, sed ili mem ne moviĝas.
-- Karel Čapek
Viro, kiu kaŭzis ploron de virino ne kapablas tion akcepti.
Grace Llewellyn
Via vivo, tempo kaj cerbo apartenu nur al vi, ne al iu
institucio.
-- Winston Churchill
Kiam vi trapasas inferon, ne ĉesu iri!
48
INTERHELPO
Prelego de sinjoro Milan Kazdera el Liberec, Ĉeĥio
je la 20-a septembro 2018 en Skokovy.
Karaj kaj estimataj gesinjoroj!
Lastfoje mi promesis prepari ion pri Interhelpo. Je mia
dispono estis du fontoj – filmo de ĉeĥa televido Brno, kiun mi
vidis en la jaro 2016 – la filmo nomiĝis „Historio de unu
iluzio“. La alia fonto estas la libro de Stanislav Kamarýt –„
Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio“, kies
artikolo pri Interhelpo estas sur paĝoj 140-145.
Trastudinte la materialon, mi kompilis interesajn faktojn
de ambaŭ fontoj.
Do, ĉi tie estas mia verko:
La historio komenciĝas la 29-an de marto 1925 en la
stacidomo Žilina, kie estis preta trajno kun dudek kvar
vagonoj, kie sidis 300 idealistoj, kiuj kredis, ke ili povos
travivi belegan vivon en justa lando. Tiu justa lando estus
sovetia Kirgizio, kaj la celo de ilia vojaĝo nomiĝis
Piŝpek/Biŝpek kaj poste ĝis la jaro 1991 ĝi nomiĝis ankaŭ
Frunze.
En la jaroj 1925-1932 forveturis 1.338 homoj el tiama
Ĉeĥoslovakio al sovetunia Kirgizio. Ili volis konstrui
socialismon kaj vivi en pli bona socio. Sed sur la loko atendis
ilin nur suferado kaj morto.
En la jaro 1921 la soveta estro – V. I. Lenin demandis
mondajn registarojn kiel helpi al Sovetunio, kiu estis tute
detruita kaj ruinigita.
Kio estis „Interhelpo“? Ĝi estis laborista kooperativo
fondita en la jaro 1923 en la urbo Žilina akorde kun direktivoj
49
de la Komunista partio de Ĉeĥoslovakio, registrita kiel
ĝenerala produkta kaj konsuma kooperativo Žilina.
La historio povus komenci jam dum la unua mondmilito, kiam
Rudolf Mareček konatiĝis persone kun Kirgizio, kie li travivis
Grandan Oktobran Revolucion. Li membriĝis al la bolŝevika
partio kaj batalis en ruĝa kirgizia divizio. En la jaro 1921 li
revenis en Slovakion, en urbon Martin kaj poste venis al
Žilina. Li fariĝis inicianto kaj la ĉefa organizanto de la
kooperativo.
En la grupo de forveturantoj al Sovetunio povis esti nur
komunistoj. Hejme ili vendis propraĵon. Membrokotizo por la
kooperativo estis kvin mil je unu membro. Tiu ĉi sumo en
tiama Ĉeĥoslovakio sufiĉis je aĉeto de malgranda bieno.
En la unua transporto el Žilina veturis ankaŭ geedzoj
Dubĉek kun du filoj. Antaŭe la familio vizitis Okcidenton, sed
tie ne estis kontenta kaj nun ili vojaĝis al Oriento.
En vagonoj al Oriento estis ĉeĥoj, slovakoj, hungaroj,
germanoj kaj rutenoj. Ili vojaĝis kun ekipaĵoj de tanejo,
vitrofarejo, serurejo, dizelmotoro kaj traktoro. Sep mil
kilometra vojaĝo daŭris unu monaton. Vagonoj havis
malgrandajn fenestrojn. En la trajno kuiris kuiristinoj el
Kladno kaj infanoj ŝatis bongustajn nudelojn kun papavo.
La 24-an de aprilo 1925 la trajno atingis celon, ĉar la
trakoj finiĝis. La komunumo troviĝis en stepo kun alta
montaro, tamen ke Rudolf Mareček promesis granatan
fruktoĝardenon. Pioniroj de Interhelpo estis disreviĝintaj, ili
ekdubis pri la ĝusteco de siaj decidoj. Alveturo de novaj
koloniistoj allogis lokajn geloĝantojn – kirgizojn. Plejparte ili
ne scipovis legi kaj skribi. Ili ne konis akvadukton, elektron
kaj aŭtomobilon. Kirgizoj eĉ timis teĥnikon. Piŝpek/Biŝpek
tiam estis nur transtrenĉevala stacio.
50
Kial Interhelpo finiĝis ĝuste ĉi tie? Kies intenco tio
estis? Tio estis intenco de komunisma partio. Sovetoj bezonis
helpon en azia parto de unio, ĉar ili klopodis enordigi la
eŭropan parton de Ruslando.
La vivkondiĉoj de koloniistoj estis unue neadekvataj.
Kelke da familioj tuj revenis hejmen. La resto eklaboris kaj
volis loĝi digne. Ili komencis produktadon. Provizore ili loĝis
en duone disfalitaj ĉambroj de eksa kaptitejo. Ili havis
komunan kuirejon. Ekestis problemoj, ĉar hungaroj ne ŝatis
ĉeĥajn knedlikojn kaj male. Havi ĉion komune plaĉis nur al
vere konvinkitaj. Post dek tagoj de la alveno oni ekkonstruis
laborejojn. La unuaj estis mebla kaj serura laborejoj, gisejo
kaj maŝino kun dizela motoro por elektra fabrikado.
Malmolaj (duraj) vivkondiĉoj, manko de la trinkebla akvo,
kvindekgradaj varmegoj turmentis, suferigis ilin. Aperis
epidemio de tifo kaj malario. En fino de junio, du monatoj
post la alveturo la unua infano mortis kaj poste la aliaj. Oni
dormis sub libera ĉielo sen ŝirmejo, nehavante tegmenton
super la kapo. Tiuj koloniistoj, kiuj restis, ekinterkonatiĝis
kun lokaj homoj.
En septembro 1925, duonjaron post la alveturo staris
unuaj „dudometoj“ destinitaj por membroj de la kooperativo.
La unuaj, kiuj ricevis „dudometon“ estis la familio Dubček.
Ili vivis en du malgrandaj ĉambretoj kun antaŭĉambro. La filo
Aleksandro nomita Ŝaňo lernis bone, sed laŭdire li kolerigis
aliajn kaj ŝerce provokis knabinojn, tirante iliajn
harplektaĵojn. Ŝaňo ankaŭ ŝatis kamelojn rajdante en stepo.
La lastaj koloniistoj alveturis en la jaro 1932. Estis
sufiĉe da laboristoj, sed mankis arkitektoj.
Venis bolŝevikoj kun siaj brutalaj metodoj. La
personaro en fabrikoj de Interhelpo estis anstataŭita per rusoj
51
kaj kirgizoj. La unua kvinjara plano estis festata ankaŭ de
laborista delegacio, kiun akompanis Julius Fučík, kiel
korespondanto. Koloniistoj, ĉeĥoj, slovakoj, hungaroj kaj
rutenoj vivis amike, sed infanoj devis lerni la rusan lingvon.
Junaj homoj devis aliĝi en bolŝevikan partion. Komuna lingvo
de kolonistoj estis miksaĵo de gepatraj lingvoj: ĉeĥa, hungara,
slovaka, rutena, germana kaj artefaritaj lingvoj ido kaj
esperanto. Pli poste oni parolis nur ruse.
En la duono de tridekaj jaroj alvenis rigida kolektivigo
kaj centrismo. Kooperativanoj forlasis la komunumon al aliaj
partoj de Sovetunio, aŭ revenis al Ĉeĥoslovakio. En la jaro
1933 ankaŭ la familio de Dubček forveturis post ok jaroj,
kiam Aleksandro estis dekjara.
Kondiĉoj en Interhelpo plu malboniĝis kaj venis unuaj
deprimoj, procesoj kaj kondamnitoj. Inter tiaj estis ankaŭ
komunistoj, kiuj dum partiaj kunvenoj protestis kontraŭ la
situacio. Poste tiuj komunistoj estis arestitaj kaj likviditaj. Ili
estis akuzitaj pro perturboj de la publika ordo. Iliaj familioj
estis elpelitaj. Ekregis timo paroli. En la jaro 1937
eksterlandanoj devis akcepti sovetan civitanecon , alie ilia
propraĵo estis konfiskita. Eksterlandanoj estis transportitaj al
Siberio. La unua viktimo estis ekzekutita je la 28-a de marto
1938 kaj poste en novembro 1938 aliaj.
La tekstilfabriko, farbejo, tanejo – la gloroj de
Interhelpo estis ŝtatigitaj. La kooperativo jam estis ŝtata
entrepreno. Eksterlandanoj jam ne estis dezirataj kaj Stalin
admonis ilin al foriro. En marto 1941 estis ŝtatigita resto de
entreprenoj. Interhelpo estis definitive likvidita de sovetaj
oficoj la 7-an de decembro 1943. La propraĵo transiris al la
ŝtato.
52
Malgraŭ multaj malfacilaĵoj Interhelpo ekzistis dek ok
jarojn. Ĝi estas epopeo de ĉeĥa kaj slovaka historio. La
protagonistoj estis honestaj homoj, kiuj malmole pagis por la
naiveco danke al brutala soveta realeco, danke al ruĝa
bolŝevika kancero.
Ankoraŭ hodiaŭ en la ĉefurbo de Kirgizio prosimume
300 homoj aliĝas al ĉeĥaj radikoj.
- Gaius Julius Caesar Okazas, ke ni ŝate malutiladas al homoj, kiujn ni amas.
- Mark Twain
La homo, kiu alportas novan ideon, estas rigardata kiel
frenezulo ĝis la tempo, kiam lia ideo venkos.
- Leonardo Da Vinci Rigardi atenteme sian ĉirkaŭaĵon, signifas du foje vivi.
- Niccolo Machiavelli Reganto, kiu en sia lando ne rimarkas malordiĝon, ne posedas
saĝecon.
- Jaroslav Hašek
La plej kontentaj homoj estas tiuj, al kiuj perforte oni ne
devigis klerecon.
53
Vere okazis
Trafika kontrolo: „Bonan vesperon sinjorino stiristo.
Ĉu vi scias, ke via maldekstra lumigilo ne lumas?“
„Jes mi scias.“
„Vi ŝuldas monpunon 1000 Kč.“
„Nu, mi ne kapablas la ampolon instali.“
„Do la monpuno altiĝos je 1.500 Kč.“
La stiristino elprenas de aŭtomobilo reservan ampolon
kaj per dolĉa voĉo demandas: „Kaj vi kapablas ĝin
anstataŭi??“
La policistoj ŝoke rigardas unu al la alia, poste unu
diras: „Tion vi serioze ne diras ĉu?“
„Nu sur via aŭtomobilo estas surskribo – helpi kaj
protekti – do kiam vi la ampolon ŝanĝos, vi helpos kaj krome
protektos ĉu?“
„Sinjorino stiristo, spiru en aparaton kaj forveturu. Diru
al via edzo, ke la ampolon ŝanĝu!“
„Ne, ne, pro tiu banalaĵo mi fakte ne volas serĉi ian
viron pro edzeco!!“
„Damne, veturu for!!!!“
54
Araba printempo de maristo
Artikolo el fama gazeto Reader´s Digest, novembro 2011, p.114.
Surprize aŭtoro ne estas indikita. Du fotoj en la gazeto ankaŭ estas sen
aŭtoro.
Milita veterano Josh Rushing servis ĉe marinfanterio.
Post dek kvar jaroj li akiris pintan postenon en Pentagono, de
kie li foriris labori en araban televidan stacion al-Ĝazira, dum
tiu tempo li estis rigardata kiel malamiko de Usono.
Li rakontas: „Matene je la 11-a septembro 2001 mi sidis
komune kun dekoj da maristoj en konferenca salono en Desert
Hot Springs en Kalifornio kaj aŭskultis iom enuan prelegon
pri ciferigaj medioj de Andrew B. Davis – alta brigada
generalo en bone gladita uniformo.
La prelego okazis regule ĉiujare en kadro de konferenco
de oficiroj de marinfanterio, komisiitaj al komunikado kun
publiko. Davis estis la ĉefo. Mi estis pli juna oficiro. En la
angulo de la salono silentete elsendis televidilo rektan
transsendon de brulantaj „ĝemeloj“ kaj Pentagono. Usono
travivis atakon kaj ĉiuj maristoj tuj rememoris atakon de Pearl
Harbor kaj perpleksite rigardis ekranon. La preleganto
ekkoleris pro nia neglekto de la prelego kaj ordonis la
televidilon malŝalti kaj daŭrigis prelegon. (Nun Davis tion
negadas.) La malvolonto de la generalo konfesi, ke ja okazas
la plej grava evento, kiu tute ŝanĝos niajn vivojn, kaŭzis mian
nekutiman ribelon. Mi eliris salonon, eksidis en malplena
kafejo, kie mi plu rigardis postrestaĵojn de la atako, ĝis oni
min vokis al bazloko. (La oficejo de Davis en Pentagono estis
detruita post kolizo de aeroplano de American Air-lines kaj
mortigis 184 da soldatoj kaj civiluloj.
55
Mi servis ĉe marinfanterio jam 11 jarojn, tutan mian
maturan vivon kaj precipe en tiu tago mi opiniis tion kiel
feliĉo. Mi sciis, ke baldaŭ okazos milita venĝo.
Mi decidis, se mia trupo ne estos sendita al batalo, mi aliĝos
kiel volontulo kaj postulos esti en frunta trupo. Sed okazis
alie.
En januaro mi ricevis postenon en unua linio de centra
„Cent-Com“ en katara urbo Doha, centojn da mejloj ĉe suda
limo de Irako. De tie mi ĉiutage peris interparoloj por mondaj
informagentejoj. Oni pledis por kuranta invado kaj argumentis
pri armiloj de amasa detruado, per kiuj Saddám Husajn
disponas kaj pri liaj ligoj al al-Káida. Registaro de Bush
esperis ekflami ideon de demokratio en koro de Meza oriento
kaj disvastigi ĝin en vastaj regionoj.
Mi konsiderus, se ni estus sukcesaj, ni devas alparoli
araban popolon helpe de iliaj komunikiloj. Tio signifas
kunlabori kun panaraba televida raporta stacio „al-Ĝazira“. Mi
konvikadis estrojn, por havigi aliron al altaj superuloj. Sed
mia ideo ne vekis intereson. Tiama ministro de defendo
Donald Rumsfeld nomis al-Ĝaziron trumpeton de al-Kajda.
Tamen generalo Tommy Franks taskigis min ekteni
kontaktojn al al-Ĝazira.
Mi regule staris antaŭ ĵurnalistoj de al-Ĝazira kaj mi
estis superŝutita per malagrablaj demandoj. Mi estis en unika
situacio: kiel origina teksasano kaj longjara maristo mi estis
ununura homo en la mondo, kiu ligis al araba televida stacio
al-Ĝazira kaj kunlaboris kun reprezentantoj de „Blanka
Domo“ en aparato de Bush.
Mi venis al aflikta konvinko, ke usona enviemo al al-
Ĝazira ne nur staris sur eraraj konjektoj, sed ĝi eĉ kontraŭis
niajn strategiajn interesojn.
56
Printempe 2004, kiam okazis en prizonejo Abú Ghrab
konataj eventoj, en usonaj kinejoj aperis filmo „Al-Ĝazira –
alia vidpunkto“. Mi surpriziĝis, ke mi estas prezentata kiel
favoranto de al-Ĝazira kaj ne surpriziĝis min, ke Pentagono
estis malentuziasma per mia rolo en la filmo. Administrado
plu estis konvinkita, ke la stacio de multaj flankoj estas
malamika al Usono. Komandejo rifuzis dekojn da petoj pri
intervjuo kun mi de televido de Fox News ĝis tutlanda radio
NPR.
Mi ricevis ordonon nek esprimi al filmo nek pri miaj
opinioj. Mi sentis tion kiel perfido de homaj rajtoj, rajto
defendi vidpunkton, pri kiu mi pensas, ke estas ĝusta, vera kaj
honesta kaj pro kiu mi preferis aliĝi al mara infanterio. Mia
nefaro certe pliboniĝus mian karieron en armeo, sed nur
malfacile utilus al usonaj interesoj.
Aŭtune en la jaro 2004 mi post dek kvar jaroj da servo
ĉe mara infanterio foriris de armeo. Post duono da jaro mi
ligiĝis por helpo komenci elsendon de al-Ĝazira en la angla
lingvo. Mi konsideris, ke mia paŝo estas risko, sed la servo en
armeo edukis min fari ĝustajn faron pro ĝusta kialo kaj
neglekti postsekvojn.
Tuj, kiam mi komencis labori por al-Ĝazira, min
inundis malamaj leteroj, minacoj pri morto de homoj, kiuj en
sia vivo ne aŭdis eĉ unu minuton de la elsendo. Antaŭ
prezento de „talkshow“ Hannity Colmes montris en televido
Fox News mian foton en uniformo kun suba surskribo:
PERFIDULO ?
Dum serĉado per guglo pri mia nomo eĉ post kvin jaroj
aperas tiu ĉi bildo kiel la unua, tamen mi jam pli ol dekfoje
estis invitita de armeaj estroj en Irako kaj Afganio kaj mi
ĉeestis kun soldatoj interparoloj.
57
Post unuaj komencoj de la elsendo poiome al-Ĝazira
kaj Usono estiĝis aliancanoj: ambaŭ flankoj klopodas firmigi
demokration en komunikiloj.
Kiam revolucio de Tunizo ĝis Bahrajmo envenis
palacojn de diktatoroj, la televida stacio povis gastigi la plej
altajn usonajn reprezentantojn. Ministro por eksterlando
Hillary Clinton antaŭ senata komitato por eksterlando
deklaris, ke al-Ĝazira ludas ĉefan rolon … kaj laŭ ĝusta vorto
– ŝanĝas pensadon de homoj.
Eble la plej surpriza referenco venis de eksa kandidato
al prezidenta posteno – John McCain, kiu konfesis, ke la rolo
de al-Ĝazira plenumas lin per fiero, ĉar disvastiĝas en la
mondo demokracion. Stranga afero? Eble jes. Oni rigardas
araban televidan stacion nun kiel influan disvastiganton de
libero en vasta regiono.
Kiu povus tion imagi antaŭ dek jaroj? Traduko JoDo.
_________________________________________
Al-Ĝazíra (arabsky الجزيرة , angle Al-Jazeera) estas
araba televida stacio en Kataro. Ĝi estis fondita en la
jaro1996. Inter unuaj ĝiaj laboristoj estis plejparte laboristoj
de nuligita televida kanalo BBC en araba lingvo. Je la 15-a de
novembro 2006 komenciĝis angla elsendo sub nomo Al
Jazeera English. La origina nomo Al Jazeera International
estis ŝanĝita unu tagon antaŭ starto.
La stacio estas kritikata en Usono de flanko la
dekstruloj pro subteno de terorismo, ĉar elsendas materialon,
kiun preparas rekte teroristoj kaj aliaj militemaj organizoj. Sed
ili vekas intereson de spektantoj kaj ĝuas popularecon.
Laŭ Wikipedie (ĉeĥa) JoDo
https://cs.wikipedia.org/wiki/Arab%C5%A1tinahttps://cs.wikipedia.org/wiki/Al_Jazeera_Englishhttps://cs.wikipedia.org/wiki/Al_Jazeera_English
58
Skokova legendo rilate al kristnasko
J. Drahotová
Proksimiĝis kristnasko. Iu viro, amatora fiŝkaptisto el
Březina (proksime Žďar kaj Skokovy), iris al la Lago de Rana
Koro (Žabakor) ŝtelĉasi karpon. Hazarde okazis, ke li kaptis
oran fiŝeton. Sed la fiŝeto ne konis la ĉeĥan lingvon, ĝi estis
esperanta ora fiŝeto. Feliĉe ĝi posedis ĉeĥ-esperantan
malgrandan vortaron de Hromada kaj povis al la fiŝkaptisto
traduki sian sciigon: Mi estas ora fiŝeto kaj se vi ne manĝos
min, mi plenumos al vi unu deziron. (Nur unu, ĉar la fablo
estus tro longa.)
La viro estis saĝa kaj petis permeson de la fiŝeto
interkonsiliĝi kun sia edzino Jaruš. Dum la fiŝeto tradukadis al
si lian peton, la viro rapide kuris hejmen kaj demandis la
edzinon kion peti de ora fiŝeto. Ŝi ĵus preparis taskon pri
nobelaro, (ĉar ŝi studis „en la universitato de la tria aĝo“), do
senpripense diris: „Ať nám dá zámek jako má Schwarzenberg,
ale větší!“ (Diru, ke ĝi donu al ni kastelon, similan al la
Ŝvarcenberga).
La viro preskaŭ senspire alkuris ĝustatempe kaj kriis al
la fiŝeto: „Žena chce zámek, tak jí
ho dej!“ (La edzino deziras posedi
kastelon, prisorĉu ĝin!) La fiŝeto
trovis en la vortaro la vorton
„zámek“, svingis per vosto kaj
malaperis. Sur la bordo kuŝis
granda seruro kun ŝlosilo. Ĝi tie
kuŝas ĝis nun.
59
Ke en la regiono Skokovy iuj bestoj komprenas
Esperanton, atestas la artikolo en la Legolibreto VI. paĝo 26,
pri kato, kiun observis s-ano Jaroslav K. Li esprimis
pludaŭrigi esploron pri ĉevaloj, ĉar ili certe estas ankaŭ tre
inteligentaj. Bedaŭrinde la poeto jam la pensionon en
Skokovy plu ne vizitis. JoDo, decembro 2018.
La saĝeco de maljunulinoj
Via dorso ne doloras vin, sed la pezo, kiun vi devas porti.
Viaj okuloj ne doloras vin, sed la maljustaĵoj, kiujn vi vidas.
Via kapo ne doloras vin, sed pensoj, kiuj estas en ĝi.
Via gorĝo ne doloras vin, sed vortoj, kiuj restis neelparolitaj.
La stomako ne doloras vin, sed aferoj, kiujn vi ne kapablas
digesti.
La hepato ne doloras vin, sed kolero, kiu akaparas en ĝi.
La koro ne doloras vin, sed mizero de amo.
60
La produktado de lingvoj Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio.
Kiam oni dum la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento
malfondis la ŝtaton Jugoslavio, sur ĝia teritorio fariĝis sep
novaj ŝtatoj: Serbio, Kroatio, Slovenio, Makedonio, Bosnio
kaj Hercegovino, Montenegro kaj poste, sur la teritorio de
Serbio, aparta memproklamita ŝtato, Kosovo.
Slovenio kaj Makedonio havas siajn lingvojn. En
Kosovo oni parolas krom la serba la albanan lingvon. En aliaj
ŝtatoj oficiale estas parolata la serbokroata lingvo, kvankam ĝi
en Serbio nomiĝas la serba kaj en Kroatio la kroata. Inter la
serba kaj kroata ekzistas diferencoj, aparte en scienca
terminologio, tamen serboj kaj kroatoj ne serĉas tradukistojn.
Parolante la serbokroatan oni parolas diversajn dialektojn de
la sama lingvo. La kroatoj skribas latinlitere, kaj la serboj uzas
kaj latinajn kaj cirilajn literojn.
Ĉiu lando kun sia lingvo ...
Nun la novaj ŝtatoj asertas, ke en ĉiuj ekzistas apartaj
lingvoj: en Montenegro nun oni parolas la montenegran
lingvon, en Bosnio kaj Hercegovino oni parolas la kroatan, la
serban kaj bosnian lingvojn. Montenegranoj aldonis al la serba
lingvo du novajn literojn, kiuj ekzistis en iuj lokaj dialektoj,
kaj tiel Montenegro havas „sian” lingvon: la montenegran. En
la bosnia lingvo (la lingvo de bosniaj islamanoj) oni aldonis
multajn turkajn vortojn, kaj oni asertas, ke tio estas aparta
bosnia lingvo.
... kaj verkistoj precizigu la sian
La malgranda jugoslavia literaturo dispartiĝis: nun
ekzistas montenegraj, bosniaj, serbaj kaj kroataj verkistoj,
filmoj, aktoroj ... Politikistoj diras, ke la lingvoj diferencas,
61
sed ordinaraj civitanoj el la kvar landoj interparolas tute libere
sen tradukistoj.
Multaj verkistoj klare signis, al kiu literaturo ili
apartenas, kun la celo,