24
DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 4 (889) • 2011 DIA REGNO ISSN 0167-9554 Memore al Jacques Tuinder

O DIA REGNO - dli-daten.dememorigis min pri la rava humoro de Jacques. Li povis paroli pri Dia Moŝto kvazaŭ li ĵus trinkis kafon kun Li. Tial ian relativecan rakonteton pri tio

  • Upload
    others

  • View
    4

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

  • DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 4 (889) • 2011 •

    DIA

    REG

    NO

    ISS

    N 0

    167-

    9554

    Memore al Jacques Tuinder

  • 74 DIA REGNO 4/2011

    REDAKTORAJ VORTOJ

    Mankas  la  enhavtabelo,  ĝiĉifoje ne estas necesa,  ĉartiu ĉi numero temas ĝis 95%pri Jacques Tuinder. Plurmaniere miricevis materialon, reagojn pri la forpasode li kaj mi decidis ke la tuta numeroestu dediĉita al li kaj lia laboro.

    Unue vi trovas la reagojn pri liaforpaso. Poste mi publikigas artikolon,kiun Jacques prilaboris, kaj aliajnartikolojn, kiujn vi eble jam legis, seddonas bazan informon pri li kaj lialaboro.

    Sur  la  fronta  paĝo  mi  kunemtiskelkajn bildojn pri li. Vi vidas kielJacques helpas atentigi infanon dummezurado en Rusio. Dum la misio tieli ankau ludis kaj bone fartis post lalaboro. Vi vidas lin dum kongresoj kunla edzino Vera, kun Albrecht Kronen-berger kaj kun Mats Landfors.

    Persone al mi kaj al mia familio limulte mankos. Kun nekredeble grandaĝojo ni ĉiam renkontis lin kaj Vera dumla kongresoj.

    Mi, kiel redaktoro, ofte ricevislaŭdajn  vortojn  de  li  pri  Dia  Regno,precipe kiam mi plej multe bezonis tiujnapogajn vortojn en la komenco kiammi tute freŝe ekredaktis nian gazeton.Krome,  li  faciligis  mian  laboron  ĉarsenlace kaj regule li sendis kontribuojndiverstemajn sed ĉiam interesajn. Kieli trovis siajn forton kaj energion?

    Unu el la plej fortaj impresoj priJacques kiu restos en mia memoro, estaslia fervoro pri sia tasko helpi aliajn. Kajpri tio li plenkore povis rakonti.

    KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

    fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

    diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

    FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

    Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,

    CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420 325 615 651;: [email protected]

    Kasisto: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS* Kláuzal utca 32,

    HU 1072 Budapest, Hungario) +36 12660 842;

    : [email protected]

    Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume €20,-• Membro-subtenanto €30,- • Nura abono: paganterekte al KELI €16,- • pagante al Libroservo €18,- •Sendoj de okcidentaj monbiletoj per registrita letero alla kasisto de KELI. • Se estas en via lando UEA-poþtĝirkonto (informiøu æe UEA) bonvolu prefere pagial UEA por konto kelk-p de KELI • Franca bankkontode  KELI  ĉe  CICbanko: BIC: CMCIFRPP; IBAN:FR76100 96182 48000 36874 80104

    Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/---------------

    DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

    dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

    * Västergårdsg 15; 256 64 Helsingborg; Svedio;) +46 (70) 2004574;: [email protected]

    Kontrollegis: Éva FARKAS -TATÁRAbonprezo sen membreco en KELI: €16, aŭ

    egalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al lakasisto de KELI (vidu supre).

    Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur laaŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni  citas  la  fonton. Specimenon kun  represo  aŭ

    traduko oni sendu al la redaktoro.

    Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

    Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]

    Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec

  • DIA REGNO 4/2011 75

    La  21an  de  julio  mi  ĉeestis  laadiaŭan diservon de Jacques enHeemskerk kaj la kremacianceremonion en la tombejo/kremaciejode  apuda  vilaĝo.  La  preĝejo  estisplenplena kaj la diservo estis egekortuŝa. Inter la multaj funebrantoj estisFratoj de la Abatejo en kiu li libervolelaboris du tagojn semajne dum multajjaroj. Vera kaj Jacques apartenas al latiel nomata “kritikema baza komunumokristana IJmond”. En Nederlando ekestismultaj de tiaj ekleziaj komunumoj enla periodo de la granda ekumena vekiĝo.La plej multaj jam malaperis sed enHeemskerk ĝi estas vivanta.

    La liturgio enhavis multajn kantojnde la verkisto de kantoj Huub Oosterhuiskies tekstoj estas fakte poemoj. Almultaj el niaj protestantaj eklezianoj iliankaŭ estas konataj kaj ŝatataj. La ĥorode la eklezio kantis kaj subtenis niajn

    voĉojn.  La  biblia  legaĵo  estis  psalmo36,8-10. Je la fino kantis la Fratoj de laSankta Adelbertus Abatejo en lalatina,“Danko-n kaj Beno-n”.

    Tra la tuta tago iris kiel ruĝa fadenoankaŭ  la  aktivaĵoj  de  Jacques  por  lane-necese blindaj kaj malbon-vidantajhomoj. Ofte estis menciita lia entu-ziasmo por Esperanto. La reprezentantojde la multvariaj organizoj, al kiuj likontribuis, substrekis lian ne-profitemonkaj kompaton. Pluraj esperantistoj,membroj de KELI, IKUE, EsperantoNederland, UEA, reprezentis nianEsperantomovadon.  Nome  de  ĉiuj  elili parolis Gerrit Berveling. La ne-atendita forpaso de Jacques estas ankaŭgranda perdo por ne nur KELI kaj IKUEsed por la tuta esperantistaro.

    Els van Dijk

    Adiaŭo de Jacques TUINDER

    10.01.1933 18.06.2011

  • 76 DIA REGNO 4/2011

    Eble ĉi tiuj konsiloj kondukis la paŝojn de Jacques jam ekde juneco ĝis lamorto. Kiuj konis lin, neniam povos forgesi lian kredon kaj parolon, lianĉiam mildan konduton.Antaŭ jaroj li respondis  al la demando: Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo?

    – por la revuo Bazaro. Jen, lia respondo:

    “La pejzaĝo de mia vivo ne multe malsimilas de la vivoj de aliaj:ĝin karakterizas montoj kaj valoj. Esplorante miajn konsciencon kajvivrakonton, mi devas veni al  la konkludo, ke ĉe mi “la  feliĉo” neestas  daŭra  stato.  Sed  certas  ke  ĉiam  aliaj  estas  en  la  ludo,  plikonkrete:  la  feliĉo  de  aliaj  homoj.  Mi  parolu  pri  unu  alta  montohumanintence  laborante  en  lando,  kie  la  enloĝantoj  devas  ĉiutagevivi”en grizaj kaj nigraj valoj” de malriĉo kaj mizero…Kune  kun  amikooptikisto  Paŭlo,  mi  en  1995  por  la  unua  fojo

    vizitis la lernejon por vidhandikapitaj infanoj en Tirano, la ĉefurbode Albanio. Ni havis kun ni dekojn da nove faritaj okulvitroj pordisdoni al same multaj dormoĉambroj por bonannokti la infanojn,el kiuj multaj enlitiĝis kun la  ĵus akiritaj okulvitroj sur  la nazo. Iliadmiris la plafonon, kiun ili antaŭe neniam tiom bone estis vidintaj.Kaj  aŭdinte  niajn  voĉojn,  ili  etendis  la  braketojn  por  silente  kajdankesprime meti al ni ĉirkaŭ la nukon. Ilia feliĉo faris min profundefeliĉa!”

    Jacques Tuinder

    Li estas kaj restas en nia koro tiu neforgesebla, ekzemplodona Amiko, kiukonstante radias lumon por la homaro, kiel eternameĉo!

    Ripozu en paco, Bona Animo!’Sigmond Júlia

    Rememoroj pri Jacques

    Neniu malestimu vian junecon,Sed vi estu ekzemplo al la kredantoj,

    Per parolo, per konduto, per amo,per fido, per ĉasteco.

    I.Timoteo 4,12

  • DIA REGNO 4/2011 77

    Pli ol 45 jaroj Jacques Tuinder estaskonata  kiel  batalanto  kontraŭblindeco kaj malbona videco.Sed Jacques sciis, ke li mem riskis

    blindecon aŭ malbonan videcon malgraŭsia batalemo aŭ eĉ esti blindiĝanta kajpor preventi tion, li ĉeestis la kunvenojnen la Lerno-domo Kennemerland dum40 jaroj. Estis voĉo en lia orelo por vekilin,  lampo antaŭ liaj piedoj por montrial li la bonan vojon, serena rakonto kajĝojiganta mesaĝo, fonto de lumo por keli vivu.

    Li marŝis dum sia 38a jaro ĝis sia 78ajaro malantaŭ Moseo, malantaŭ Torao,la fingroj ĉe la teksto, 40 jarojn dezerto,40 jarojn eliro, trairo eble, kiu scias?

    Sed antaŭ ol mi predikos, unu kursanomemorigis min pri la rava humoro deJacques. Li povis paroli pri Dia Moŝtokvazaŭ li ĵus trinkis kafon kun Li. Tialian relativecan rakonteton pri tio.

    Ne mirige, konante Jacques, kesurvoje  al  la  ĉielpordego  li  ne  trafisPetron,  sed  Dian  Moŝton  mem,  kiuatendis lin kun etenditaj brakoj. Sed enmallonga distanco li haltis kaj demandisal Dia Moŝto: ĉu nia filo Barto jam eniris,ĉar se ne, mi ne povas eniri.

    Kompreneble kara Jacques, kielvi povus dubi pri tio. Mi bone povasimagi, ke vi ambaŭ havos multe porrakonti, eniru!Sed, Dia Moŝto, pardonu min, kiu mi

    estas sen Vera, miaj infanoj kaj genepoj?Ĉu tiuj poste estas permesataj eniri?

    Kompreneble karulo. Ili ĉiuj estasiomete infektitaj per la viruso, kiuege infektis vin. Ili estas koregebonvenaj!Jes, sed, Dia Moŝto, sed kiu mi estus

    sen  tiuj  ĉiuj  centoj,  jes  miloj  dagedonacintoj,  tiuj  ĉiuj  bonfarintoj  deZienderogen,  Ĉu  tiuj  ankaŭ  estas

    MemoranteJacques Tuinder kielkursanon de la Lerno-domo en Heemskerk

    Jacques dum misio en Rusio kunViktor Gromov kaj Mila Hodusova

  • 78 DIA REGNO 4/2011

    permesataj sidi al via tablo?Kompreneble Jacques, mi kreis

    la homon el la ŝlimo de la tero kajse vi povis fari bonajn aĵojn, bonege,ili estas kore bonvenaj.Kaj jen, kiam mi estas demandanta,

    Dia Moŝto, ĉu tiuj miloj da homoj, kiujnni helpis per okulvitroj, per brajlajmaŝinoj,  per  kompletaj  lernejoj  porblinduloj kaj per tre multaj paketoj kunkajeroj, blindulaj bastonoj, ludiloj,krajonoj,  kaj  plumoj,  ĉiuj  el  tiu  “diadonaco”de la Reuza Butiko? Ĉu tiujn vine lasas stari ekstere?

    Vi scias, Jacques, ke vi lernis enla Lerno-domo: Tio, kion vi faris alla plej malaltaj de mi, vi faris tional mi. Lasu eniri ĉiujn!Mi estas ege danka, ke ni entute povis

    fari  ĉi  tion,  Dia Moŝto,  sed  la  laboroankoraŭ ne estas finita. Kion ni faru kunĉiuj  tiuj milionoj,  kiujn  ankoraŭ  ni  nepovis helpi?

    Mi solvos, Jacques, vi povis lernide mia popolo: Tiu, kiu savas unuhomon, savas tutan mondon!

    Sed fine envenu, vi malvarmiĝos!Jes,  sed  Dia  Moŝto,  ankoraŭ  unu

    demandeto: (Tiel li ofte faris regule enla Lerno-domo, pensante, ke oni boneeksplikus,  Jacques  faris  ankoraŭ  unudemandeton). Dia Moŝto, estas ankoraŭmiloj, eble milionoj da homoj, kiujneniam en sia vivo donacis ion alOkulmezure. Kiel tiuj iam envenos? Miestas ege zorgema pri tiuj!

    Ja, vi estis demandanta ion pritio. Honeste dirite, pri tio mi devasankoraŭ dormi unu nokton ...Kaj jen Jacques staris unusola antaŭ

    fermita pordo kun la teksto en sia kapo:Ĉe la Dia Moŝto unu tago estas kiel miloda jaroj.

    Kaj kun lia granda animo li atendaspacience kun du manoj kiel du pelvetojantaŭ ĉi tiuj milionoj, kiuj ankoraŭ devasfari donacon, 1020100 eŭroj, (tio estasla ĝirnumero de Okulmezure) esperante,ke milo da jaroj por la Dia Moŝto estosunu tago.

    Ĉi  tiu estas  la  tago, kiun  la Sinjorokreis kaj al kiu Jacques deziregis alveni,novan ĉielon kaj novan teron.

    Kaj se vi ne fidas tion, tiam mi donasal vi la lastan citaĵon el la Lernodomo(estas teksto de Huub Oosterhuis, kiuaŭdis ĝin de la juda eminenta instruistoMaimonides):

    Kio estas skribita pri Dia Moŝto, estufarota de homoj kaj Jacques estas unude tiuj homoj, kiuj faris tion. Lia memoroestu benita.

    Jan HennemanPrezidanto kaj docento

    de la Lerno-domo Kennemerland

    Jacques dum misio en Rusio

  • DIA REGNO 4/2011 79

    Zienderogen  devis  adiaŭi  sianfondinton kaj pasian pionironJacques Tuinder. Homo fajra depasio. Tre multe plenuminte agojn alsiaj proksimuloj kaj precipe al tiuj, kiujesperas  malmulte  en  ĉi  tiu  mondo.Pacama  batalanto  kontraŭ  nenecesablindeco per ĉiuj armiloj, kiujn li povistrovi interne de la okulista mondo kajekster de tiu. Esperanto, lingvo kiun lisame facile uzis kiel sian gepatranlingvon, malfermis al li multajn pordojnen multaj evoluantaj landoj por efektiveekmovi la manojn.

    Mi mem havis la plezuron labori kunekun li en 2010 dum misio en Kongo. Lavojaĝo, la varmego, la rezignado pri ĉio,la longaj labortagoj ŝajnis ne influi lin,la 77-jaran nestoron. La ”malkovro” de

    Gloire, preskaŭ blinda knabo ŝajnis donial li specon da ĝojo, ĉar  li povis financeakompani lin pere de Zienderogen. Unutagon post la “malkovro” oni jam aĉetisuniformon por la knabo kaj oni aranĝispor li lernejon. Komprenu, lernejon porblinduloj. Ni okulmezuris preskaŭ 800pacientojn dum la misio kaj ili vidis linnelacigeble staranta en blanka surtutokun la literkarto en sia mano. Inter laokupoj li provizis la kunlaborantojn deZienderogen je akvo, kafo aŭ supo. Aliakarakteriza aspekto el lia vivo estis liaspiritualeco. Iam, kiam li ne aperis je lainterkonsentita loko kaj horo, ni estisenirontaj  lian  ŝlositan  ĉambron,  litrankvilanime elvenis el la kapelo ĉar liestis forgesinta la tempon …

    Li  mortis  batalanta  laŭdire.  Ĵus  reveninte el Tanzanio meze de postzorgojde tia misio montriĝis, ke lia tera tempoestis pasinta. Jesuo diras: “Mi diras alvi: Kiom vi  faris al unu el ĉi  tiuj miajfratoj la plej malgrandaj, tiom vi farisal mi”. Ni certe havas la ideon, keJacques bone komprenis tion. Homoj enAlbanio, Brazilo, Bulgario, Kongo,Ganao, Hinda Unio, Kameruno, Kenjo,Malio, Maroko, Moldavio, Ukrainio,Osetio, Pollando, Rumanio, Srilanko,Taĝikio kaj SudAfriko akiris rigardonal sia futuro per liaj streĉadoj

    Nico MulderLa 25an de Junio 2011

    Rememoro alJacques Tuinder

  • 80 DIA REGNO 4/2011

    Kara redaktoro de Dia Regno,saluton. Mi petas vin ke vidonu malgrandan parton envia gazeto kaj redaktu mian raporton.Ĝi  temas  pri  la  vizito  de  Evidenteasocio en MWANZA, Tanzanio.

    La 2-an de junio vizitis al Mwanzala kvar okulistoj nederlandaj porlabori kaj helpi per okul-vitroj almalriĉaj homoj.

    La kontakto kaj aranĝoj de la misioestis inter Jayrous Eliakimu kajJacques  Tuinder,  kiu  antaŭ  nelongeforpasis. Danke al Esperanto perEsperanto la misio sukcesis.

    Jacques, noblan homon mi nomas,sendis al mi amason de okulovitroj perpoŝto  kaj poste venis la okulistoj kiujdonis la servojn de okuloj per mezuradokaj donante la okulvitrojn.

    La projekto estis tre granda kajunuafoje okazis en nia urbo, do la Asociode Blinduloj en Mwanza skribis

    invitleteron al Evidenteasocio kaj iĝisgastiganto. Mi informis la regionanestron,  la  urbestron  kaj  la  urban  ĉefdoktoron kaj membron de parlamentopri la alveno de niaj gastoj kaj iliaj servojal nia societo.

    En la flughaveno de Mwanza atendisla gastojn esperantistoj de Mwanza kajde aliaj najbaraj lokoj, membroj deAsocio de Nevidantoj, sekretario de MP,estro de junularaj organizoj NCDY kaj

    BED.Post la alveno ni havis kelkajn

    minutojn  por  interkonatiĝo  unu  kunla alia. Poste ni iris al oficejo denevidantoj, kie la gastoj ricevismallongan historion de la Asocio,informon pri la laborprogramoj kajsubskribis gastlibron.

    La tuta tago estis por interkonatiĝokaj prezentado de la gastoj al diversajregistaraj oficejoj.

    Pri la Evidente-misio en Mwanza02–10 junio 2011

    Jayrous Eliaimu-mwanza, Tanzanio

  • DIA REGNO 4/2011 81

    La sekvantan tagon la servojkomenciĝis. Pli ol 1000 homoj atendisla servojn en la hospitalo de Igombe,15 km for de la centra urbo. Laokulisto  laboris  senlace.  Mi  aŭdismultajn homojn demandi ĉu senpageestas la okulo-mezuradoj kajokulvitroj.

    Danke al Esperanto, kiu helpis kajfaciligis la komunikadon, la servojbone  daŭris,  homoj  ĝojiĝis  pro  laservoj. Kvar tagojn poste ni laborisen alia parto, Buzuruga hospitalo, kajen la lernejo de nevidantaj lernejanoj.

    La 8an okazis la adiaŭo kiam finfinela okulistoj kaj reprezentantoj de kelkajasocioj ricevis la atestilojn, la urbestrodankis la okulistojn pro iliaj bonaj korojkaj volontuleco.

    La 9-an de junio je la 10-a niakompanis Jacques al la flughaveno,preta por reveni al Nederlando.

    La malgajaj informoj venis ke

    Jacques forpasis la 18-an de junio, oktagojn post sia reveno al Nederlando.Vere la informo konfuzis la tutanpopolon  de  Mwanza.  Precipe  al  ĉiuj,kiuj renkontis lin dum la misio. Vere niperdis noblan homon amatan kajamantan. Amante homojn kaj helpantemalriĉajn homojn. En  siaj paroladoj  liinsistis pri paco kaj disvastigo de laEsperanto-movado.

    Apude mi enmetas kelkajnfotojn  pri  la  okazaĵoj  dum  lamisio.

    Mi deziras al la novajestraranoj de Evidente bonanlaboron.

    Jayrous Eliaimu-mwanza

  • 82 DIA REGNO 4/2011

    Rememore al Jacques enTaĝikio

    Hodiaŭ matene post matena preĝo(19.06.11) mi decidis malfermiretadreson kaj kiel ordinarelegis  ricevitajn  mesaĝojn.  Gorga(kunlaboranto de Jacques) mesaĝo iommaltrankviligis min kun nomo Jacques.Malferminte ĝin mi tro malbonhumoriĝiskaj larmoj senŝtopo komencis fali dumkelkaj horoj. Jacques estis por mi pli olamiko,  li  estis  frato,  kiu  ĉiam  sincerehelpis niajn handikapulojn. Ni konatiĝispersone kun li en 2004-a jaro kvankamjam de 2003a jaro ni korespondis. Libatalante  kontraŭ  nenecesa  blindecohelpis al multegaj orfoj, handikapuloj.Li estis por ni idealo kiu inspiris ninper siaj noblaj aferoj. La esencojn detiuj  ĉi  vortoj  komprenas  tiu  homo kiukonis lin. Ĉiam kiam li revenadis hejmenel siaj vojaĝoj li sendadis al ni informojn,fotojn  aŭ  rete  aŭ  poŝte. Ĉi  foje  ankaŭsciinte, ke li revenos la 11-an de junioel Tanzanio, mi ĝuste en tiu tago sendismesaĝon  kaj  sciinte,  ke  li  estas  treokupata pri sia laboro, kiun li plenumissindone, trankvile atendis respondonsed bedaŭrinde respondon mi ne ricevis.Taĝikio havis ŝancon gastigi lin dufoje;en 2004a kaj en 2006a jaroj. Ni ne povaskredi,  ke  homo  kiu  sidiĝinte  ĉirkaŭTaĝika “dastarkhano”  manĝis kune kun

    ni,  naciajn  bongustaĵojn,  nun  forlasisnin. Jes, vivo havas siajn leĝojn kaj laKreinto revenigis lin al Sia flanko sendoloro.  Li  neniam  forgesis  nin,  eĉ  en2008-a jaro nin vizitis liaj “okuloj” =Gorge kaj Joen kaj ni ĉiam restis en retakontakto. Venas nun al mia memoroniaj paroloj, lia doloro estis homaramizero.

    Jalaliddin  Rumi  kiam  renkontiĝiskun sia patro kun Faridadin Attar, havis5  jarojn kaj ne konis  lin, kaj bedaŭrisla mondon, ke ĝi havas tiom da mizerajhomoj sed post kelkaj minutoj, kiameksciis, kiu estas Rumi, skribis en siajmemoraĵoj  kaj  bedaŭris,  ke  baldaŭ  lamondo perdos sian perlon (Attar estismaljuna).

    Do, nun la mondo perdis alian sianperlon.

    Mi kara frato, via muslima fratetokun miaj  gefamilianoj,  preĝas  por  vi,ke  Allah  ĉirkaŭbrakumi  vin  ame  kajprotektu en la danĝerega vojaĝo, ĝis lapromesita Paradizo.

    Estu en Paco kaj Protekto, Amin.

    Sincere, fratete, elkore

    Viaj el Taĝikio

  • DIA REGNO 4/2011 83

    Kun doloro mi eksciis pri laforpaso de Jacques. Li estisnobla homo kun ekumena koro.Por kompreni la fakton, ke en siaj lastaj40 vivojaroj li dediĉis sian energion plial KELI ol al IKUE, oni povas legiartikolon el Espero Katolika el 1971:http://www.facebook.com/l/5cdca/www.esperokatolika.org/ek19711975/ek1971_0203.htm%236  La  bazo  de  tiu  ĉiartikolo daŭre estas mirige aktuala, sedbonŝance  en  IKUE  ni  nuntempe  neinklinas al skismoj. Kontraste kun Carlo,mi neniam sentis emon malkonsenti kunJacques,  sed  ŝatis  eĉ  liajn  ideojn  porsuperi la disigon inter la diversaj kristanajkonfesioj. Plej admirinda restas liabonfara agado. Kun ioma doloro mi fojehavas la impreson, ke tiu temo ne apartegravas por katolikaj esperantistoj. Ĝuste

    danke al li, karitato (aŭ eĉ demandoj prievolua politiko, homaj rajtoj ktp.) nemalofte ludis rolon sur la paĝoj de DIAREGNO, dum aliloke (ekzemple enraportoj pri katolikaj Esperantoaranĝoj)tiaj  temoj apenaŭ menciiĝis. Mi timas,ke post la forpaso de Jacques bedaŭrindeneniu kristana esperantisto daŭrigos lianagadon por Evidente, almenaŭ ne kunsama energio. Tamen lia modela agadokonstante memorigu nin pri tio, kebonfarado nepre estu io esenca porkristanoj kaj nelaste ankaŭ por kristanajesperantistoj.

    Amike kaj funebreUlrich

    D-ro Ulrich Matthias,IKUE-ano kaj

    dumviva membro de KELI

    En la kongressemajno ni pensispri  Jacqes  kaj  Vera.  Ĉe  lakongresa tabulo ni alfiŝis la fotonkaj la mortanoncon. Kaj ni havismemorigan diservon, en kiu la foto kunJacques estis videbla sur ekrano. Philippeprelegis pri la biografio, mi legis laaldonitan nekrologon pri la bonhumorode Jacques kaj ni kantis kelkajn deJacques tradukitaj kantoj el ADORU.Do preskaŭ neniu tago sen Jacques.

    Por mi Jacques estis unika frato, perkiu mi spirite kreskegis. Kongresi kunli kaj la edzino estis ĉiam pliriĉiĝo. ProEvidente ni havis multajn kontaktojn,speciale pro la monĝirado. Ni nun ĝirosal Stichting Zienderogen (la nomoEvidente malaperis) 445 EUR (el la dukongresaj diservoj, de la brita KELI-sekcio kaj donaco).

    Siegfried

  • 84 DIA REGNO 4/2011

    La rumaniaj esperantistoj ege ploras pro la forpaso de eminenta esperantistokaj la plej vera amiko sinjoro Jacques Tuinder ne trovante vortojn poresprimi la grandan malplenecon en Esperanto-movado kaj Evidente kajmalĝojon en niaj koroj kion lasis lia malapero.

    Ripozu en paco!Ni sincere kondolencas la familion.

    Maria Laszlo kaj la IKUE-reprezentanto Ioan Weisz

    Kara  Siegfried,  frapis  mian  koron  via  sciigo,  kaj  miaj  hodiaŭaj  preĝojestos tutkore por la animo de nia karmemora Jacques.Frate Rodolfo

    Surrete, en soc.culture.esperanto mi aperigis jenan mesaĝon:FORPASO DE GRANDA ESPERANTISTO. En la nokto inter la18a kaj la 19a de junio forpasis pro koratako JACQUESTUINDER, dum jaroj prezidanto de IKUE kaj poste de KELI,iniciatinto kaj motoro de bonfara agado Evidente. por blinduloj.Mi priploras la perdon de amiko kaj sincera persono, kun kiu oftene  estis  interkonsento  pri  specifaj  temoj,  sed  kun  kiu  ĉefe  ĉiamestis granda amikeco kaj admiro. Por ni kristanoj, estas plia anĝeloen la ĉielo por ni.

    Carlo SarandreaRapide venis jena reago:

    Sincerajn kondolencojn al vi, Carlo, kiu perdas amikon, al liaj amikoj,al liaj familianoj. Tia homo vekas nian admiron kaj de nun kaj poreterne listele scintilos en la firmaĵo de Dio.

    Korajn pensojn, Mireja

    Mi estas malgaja.Carlo

    Ni estis ege malfeliĉaj kiam ni aŭdis pri la forpaso de “Sro Evidente” kiabrila, fidela viro!Jean kaj David Bisset

  • DIA REGNO 4/2011 85

    Jacques estis lia voknomo, plene linomiĝis  Jacobus  Antonius;  linaskiĝis  la  10.01.1933  en  Hago.Liaj gepatroj estis benitaj per ne malpliol 10 infanoj. Li studis teologion kajsociologion  kaj  iom  antaŭ  la  elekto  alprezidanteco de IKUE, la tiam 33jaraĝaJacques estis ĵus fininta siajn studojn kajlaboris en la sociala fako de sia diocezo.

    En 1951  li konatiĝis kun Esperantoper artikolo pri la katolika E-movado eneklezia gazeto. Aŭtodidakte li lernis lalingvon. Dum la jaroj 1957/58 li redaktisla rubrikon “Tra la katolika mondo” enESPERO KATOLIKA (EK), poste dum dujaroj la gazeton BIRDO. En 1962/63 liestis prezidanto de “Nederlanda Kato-liko” kaj redaktis ties organon.

    Li edziĝis al esperantistino, flegistinokaj lia kursanino, kiun li renkontis la

    unuan fojon dum la UK en Varsovio(1959). Ili havis 3 filojn. Elektitaprezidanto dum la IKUE-kongreso enSt. Gallen 1966, lia prezidanteco karak-teriziĝis  ĉefe  per  la  ekumena  elano:kulmino estis la Unua komuna Kongresode IKUE kaj KELI, okazinta de la 25ade julio ĝis la unua de aŭgusto 1968 enLimburg/Lahn, kun la partopreno de 200esperantistoj, membroj de la du kristanajasocioj, el 18 landoj. Ĝi estis la unua eltiuj, kiujn oni nun nomas EkumenajE-Kongresoj.

    Je la balotoj de 1971 li ne estisreelektita kiel prezidanto de IKUE. Enla  postaj  jaroj  ĝis  sia  forpaso  li  streĉesin dediĉis al bonfaraj agadoj (tre famaestas lia porblindula agado, konata subla siglo Agado E 3, aŭ nun Evidente).

    En 2000 li estis elektita prezidantode KELI ĝis 2003. Poste li daŭre restisestrarano en KELI. Li vivis en Heems-kerk kun sia edzino Vera TuinderDekker.

    La reĝino de Nederlando honoris linper “Kavaliero de la ordeno de Orange-Nassaŭ”  pro  helpo  al  blinduloj  kajmalbonvidantoj pere de Esperanto.

    a

    [En Dia Regno 2/2006, JacquesTuinder rakontas pri si mem sur la paĝo“la profilo” / Red]

    Mallonga biografio de Jacques TuinderĈerpita el IKUE‐ttt‐paĝo

    Jacques kaj Vera

  • 86 DIA REGNO 4/2011

    Karaj geamikoj. Homo dankemami estas, ke kune kun edzinoVera, miaj gefiloj kaj genepojmi elaste kaj esperplene transiris la sojlonal  la nova  jaro.  Ĵus mi atingis  la  aĝonde 78 jaroj, el kiuj pli ol 44 miplenenergie kaj sindediĉe klopodis batalikontraŭ  nenecesa  vidhandikapeco,  kajsolidarece kaj amikece servi al homoj

    grandaj kaj malgrandaj kun okul-problemoj. Por  tiuj kiuj  interesiĝas pristatistiko:  ĉiperiode  ni  laboris/laborasen 27 Iandoj!

    En junio kaj julio de la pasinta jaromi travivis periodon de serioza malsano;mi opiniis ke la ĉielo intencas voki min,sed  ĝi  'evidente'  ŝanĝis  sian  eble  neĝustan  decidon...  Sed  certas,  ke  iam

    Letero al ‘Evidente’-apogantojHeemskerk, januaro 2011

    Jacques TUINDER, NL

    Jacques Tuinder en sia hejma oficejo

    Tiun ĉi informleteron Jacques Tuinder sendis en januaro 2011al la interesuloj/apogantoj de Stichting Zienderogen. Valorasankoraŭfoje legi ĝin. /Redaktoro

  • DIA REGNO 4/2011 87

    sonos la lasta vokvoĉo.Mi pripensis la tutan aferon kaj

    kreskis mem al la decido: jam venas latempo por transdoni parton de miajtaskoj kaj devoj al alia(j). Jes, multoŝanĝiĝos  en  la  estonteco,  ĉar  neniuestrarano scipovas Esperanton kaj neniumajstras la brajlon. Provizore mipritraktos tiujn aferojn. Ekzemple, miantaŭ  kelke  da  tagoj  ricevis  peton  desamideano en  Tanzanio,  kiu  aŭdis  prinia laboro en Afrikaj kaj aliaj landoj:'venu  ankaŭ  al  ni,  en  Mvanzo,  kiepromeneto  30metra  jam  sufiĉas  porrenkonti homon kun vidhandikapo!' Mikorespondas kun esperantistoj enNovoĉerkasko  (Rusio),  kaj  verŝajneankaŭ tio kondukos al misio ĉijare. Ĉiamnecesas oficiala invito flanke de Asociode Nevidantoj  aŭ  Instituto  por  InfanojVidhandikapitaj, kaj tiam la kores-pondado povos kompreneble okazi eniu ajn t.n. 'moderna lingvo'. Mi atendasankaü trian mision al Kaliningrado, kiemi estis en novembro pasinta kunokulisto kaj tri optikistoj. Mia esperoankaŭ flustras, ke ni povos aranĝi duanmision al Kongolando kun pli daokulistoj kaj optikistoj, pro tio ke teruregranda en tiu lando estas manko deokulspecialistoj.

    Karaj amikoj, mi tre esperas daŭrigila brajlo-skriban korespondadon kunkelkdeko da blinduloj kaj surd-blinduloj,precipe en Esperanto. Mi intencas ankaŭverkadi artikolojn por porblindulajrevuoj. Restas sufiĉe da taskoj, inter tiujla sendado de (revendejaj kaj aliaj)bezonaĵoj al unuopuloj kaj institutoj enekonomie malfortaj landoj.

    La programo mencias, ke ni instalosOptikan Centron kaj en Ukrainio kaj enMaŭritanio.  En  minimume  tri  Afrikajlandoj (Kongo. Maroko, Maŭritanio) niesperas esence helpi al porblindulajlernejoj per plibonigo de 'la tegmento'(unualoke  ankaŭ  la  'internulejo')  kajplialtigo de instrunivelo. Vere mi ĝojaspri helpantaj manoj de modesta rondode samideanoj, kiuj ofte helpas al larealigo de niaj projektoj. La lastajnsemajnojn ni ricevis apogon elGermanio. Nederlardo, Pollando kajRusa Federacio. Koran dankon!

    Nepre ni daŭrigu helpon al ĉiuj niajfinance adoptitaj infanoj en Kongo,Maŭritanio, Maroko kaj Rumanio.

    Nu, mia espero estas granda ke lakelkdekpersona grupo da volontuloj,kiuj aktivas 'sur la kampo', liveros unuaŭ  plurajn  'heroojn',  kiuj  transprenosmian centran motorfunkcion de iniciemokaj kunordigado, monpetado kajkorespondado.  Mi  ĝojas  ke  ĉiam  mihavis  bonegan  ligilon  kun  ĉirkaŭ  500miaj helpantoj, ĉefe nederlandaj kaj ĉefeneesperantistaj.

    Al vi ĉiuj mi sendas por la unua aŭdua fojo novjarajn bondezirojn kajelkorajn, dankoplenajn salutojn, ankaŭnome de Vera kaj la estraro.

    a

    Vere mi ĝojas pri helpantajmanoj de modesta rondo desamideanoj, kiuj ofte helpasal la realigo de niaj projektoj.

  • 88 DIA REGNO 4/2011

    Karaj gefratoj, en la jaro 1966 niasamideano Jacques Tuinder,ĝisosta KELIano kaj dumvivamembro de IKUE (profesie li estassocialhelpisto)  por  la  unua  fojo  aŭdispri la giganta problemo de nenecesablindeco en grandaj partoj de la mondo.Tiutempe  oni  parolis  pri  ĉirkaŭ  15milionoj da blinduloj, el kiuj tri el kvarestas tute nenecese vidhandikapitaj. Iliablindeco ĉu preventeblas, ĉu kuraceblas.Li konsideris tion grava kulpigo kontraŭnia tiel nomata civilizita sed tiukampeblindega mondo.

    Jacques  konatiĝis  kun  Fondaĵoportanta la nomon de fama oftalmologo,prof. d-ro H.J.M. Weve; dum multaj jarojli  estis  ne  senmerita  ĝia  estrarano. Tiufondaĵo  iniciatis  projektojn  en  orientafrikaj landoj. Prezentiĝis la eblo finance'adopti' i.a. kataraktulojn per sponsoradode simbola pago de du aŭ tri nederlandajguldenoj.

    Jacques kaj lia edzino Vera – iliekkonis unu la alian kadre de laUniversala Kongreso de Esperanto, en1959 okazinta en Varsovio (Pollando) –

    decidis  partopreni  tiun  agadon,  ĉar  ĝiebligis redoni lumon al multe da homoj,esperantaj  ekvidi  aŭ  pli  akre  vidi.Unualoke la atento direktiĝis al Kenjo,kie Jacques havis helporilaton kun la ĵuskomenciĝinta  blindulejo  en  Aluor,instituto kun 65 vidhandikapitaj infanoj.

    Kiam okulisto en 1965 vizitis tiunlernejon, li konstatis ke supozeble 17infanoj (= pli ol 20%) estas operacieblaj…

    Kiam la okuloj de Jacques vastemalfermiĝis  antaŭ la mondvasta tra-gedio de evitebla blindeco, temis – mijam diris – pri 15 milionoj da blinduloj,sed post 40  jaroj – malgraŭ ĉiuj  fortostreĉoj  de  multegaj  organizaĵoj  kajagadgrupoj – la nombro eĉ triobliĝis.

    Nune inter kvardek kaj kvindek mili-onoj da homoj – mankas, komprenble,fidindaj statistikoj – ne vidas la miraklonde la ĉiutaga sunleviĝo, ĉar ili ne havasaliron al okulspecialisto. Kaj mi neparolas pri la amasegoj da malfortevidantaj  homoj  kiuj  urĝe  bezonasokulvitrojn.

    Jacques decidis gajni parencojn, ge-amikojn, najbarojn kaj kolegojn ktp por

    Ĉu Esperantistoj Esperigas Esperantojn?Prelego verkita de Jacques TUINDER, NL,

    por la Ekumena Kongreso 2007 en Pelplin,

    prezentita de Siegfried KRÜGER, DE

    El DIA REGNO

    Numero 6/2007

  • DIA REGNO 4/2011 89

    la ideo pagi almenaŭ unu okuloperacion.Kaj multaj spontane reagis kaj konsentis.Poste li, pripensante la aferon, venis alla konkludo, ke estus bonega pensodirekti  sin  al  la  esperantistaro,  ĉar  'niadiligenta kolegaro' parolas kajpropagandas lingvon, kiun donacis al niokulisto. Kaj tiu okulisto estis ne nuraŭtoro de internacia komunikilo, kiun niĉiutage uzas, sed li ligis kun sia lingvoidealon  kaj  ideon.  Ĉiu  esperantistoprofunde konscias pri tio, ke por d-roZamenhof tiu 'interna ideo' estis egeesenca. Kaj iom post iom Jacques kreskisal la decido turni sin al siaj samideanoj.Tio okazis en novembro 1966, kiam lialvokis la legantojn de Espero Katolika'esperigi esperantojn'.

    La demando estis:  ĉu eblas –  laŭ  laspirito de d-ro Zamenhof – tre konkreteeksterigi la internan ideon de Esperanto?Kaj tiel naskiĝis la nomo de agado, kiuekzistis dudek kvin jarojn, t.e. Agado E3:“Esperantistoj Esperigas Esperantojn".La tiama espero de Jacques estis, ke‘Uzantoj de Lingvo de Espero’ – kajnelaste  tiuj,  kiuj  aŭdas  en  la  oreloj  lavortojn de Jesuo ('Mi estis blinda kaj viredonis al Mi vidpovon') – certe kajamase donos esperon al tiuj el ni kiujesperas vidi lumon. Ĉiam li esperis, keper ĉi tiu agado li servos samtempe kajal la sorto de vidhandikapuloj kaj al ladisvastigo de nia kara lingvo.

    En 1968 okazis la unua komunakongreso de IKUE kaj KELI. Eblekelkaj el vi memoras, ke la ĉeestintarotiam akceptis – laŭ iniciato de StefanMaul – rezolucion, kiu

    “konstatis, ke Agado E 3 meritas

    subtenon de ĉiu esperantisto, kiulaŭ  ekzemplo  kaj  spirito  de  lakreinto de Esperanto, d-ro L.L.Zamenhof, volas mildigi la sufe-rojn de blindaj homoj; deklaris tialAgadon E 3 afero de la tutaesperantistaro (...); esperis, kekonkreta kunlaboro inter IKUEkaj KELI kondukos ankaŭ al aliajformoj de frata kunlaboro kajkomuna agado  laŭ  la  spirito  dela kristanismo”.

    Ĝis  la  hodiaŭa  tago  ĉi  tiu  rezolucio,bedaŭrinde,  restis  ne  multe  pli  olpapera, senefika afero...

    Tiel Jacques staris antaŭ duobla tasko:unue malfermi okulojn de laesperantistaro por ke malfermiĝu okulojde malproksimaj homoj, foraj ankaŭ deokulspecialistoj. Li ekde la komenco tutene havis la intencon fondi organizaĵon.Li deziris esti kaj resti privata persono,unuopulo kun multe da kromaj manojkaj piedoj. Li volis fari ĉiun laboron jepropra poŝo kaj en siaj liberaj horoj. Kajtio  restis  la  formulo  ĝisnuna:  ĉiujsubvencioj kaj mondonacoj centprocentefluas al la bonaj celoj, dum la ne-projektligitaj kostoj estas la zorgo de lainiciatinto.

    Ĉiujare du personoj, prefere el rondojde grandaj sponsoroj (Sovaĝaj Anseroj,Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ko-munumo Heemskerk, ekleziaj komun-umoj,  monaĥejoj,  revendejoj,  servokluboj, k.s.) kontrolas la librojn de lafondaĵo. Se iu postulas revizoran raporton, li aŭ ŝi pretu pagi la kostojn.

    Ade kaj ade montriĝis, ke la nomo dela Internacia Agadgrupo ne adekvatas,

  • 90 DIA REGNO 4/2011

    ne taŭgas, ĉar la plej granda parto de laesperigantoj jes havas malfermitajnokulojn sed ne parolas Esperanton.Lasinte periodon dudek kvinjaran mal-antaŭ  si,  Jacques  duonigis  la  duoblantaskon – unuflanke malfermi espe-rantistajn vidantajn okulojn kaj aliflankenenecese vidhandikapitajn okulojn – ĉartiu laborego estis superhome peza. Liperdis tro da tempo, energio kaj mono,kiujn li prefere utiligu por la duakategorio, kiun li deziris helpi. Postdudek kvinjara agado li ŝanĝis la nomonde la Agado en 'Aktie zi-e-nd-e-rog-e-n'(internacilingve: “E-vid-E-nt-E”). En1997 la Agadgrupo fariĝis jura persono(fondaĵo)  kun  oficiala  registrigo  enĈambro de Komerco. Sekretario fariĝisCor Dekker (konstru-specialisto) kajkasisto Daan Simoons, impostsciencisto.En 1991 Jacques turnis sin al laesperantistaro  por  serĉi  personon,  kiutransprenu lian unuan taskon, t.e.disheroldi  la  mesaĝon  ke  tri  el  kvarblinduloj povus vidi, se... 'Evidente'komencis agadi sub la kerneca latinaĵo“Videantur ut videant”. Tio signifas: Keni – esperantistoj kaj neesperantistoj –ekvidu blindan kunhomon en fora lando,por ke li aŭ ŝi vidu: foje denove, foje pliakre!  Bedaŭrinde  ĝis  nun  tiu  kriantaheroldo en nia verdstela dezerto neanoncis  sin.  Jacques  restis  la  ĉefa  kajplene responsa motoro de la afero,iniciatanta, informanta, monpetanta,dankanta, plenumanta, vojaĝanta.

    Bela, kortuŝa periodo estis  la  tempode la 'mola valuto', la tagoj de lakomunismo. Multaj homoj en mez- kajorienteŭropaj landoj emis tiam subteni

    la porblindulajn projektojn, sed ne povissendi monon. La sekvo estis, ke ĉiutage– kvazaŭ bombarde – invadis la hejmonde  familio  Tuinder  pakaĵoj  enhavantajfolklore vestitajn pupojn, gramofon-diskojn, librojn, skulptaĵojn, k.s. Tio estislaciga,  multan  energion  formanĝanta,temporaba laboro: en variaj lokoj kaj ĉediversaj okazoj li devis peti al lanederlanda publiko: ”Sinjorino/ sinjoro,ĉu vi pretas ebligi al oferema homo ennepagipova lando, al Polo aŭ Ĉeĥo aŭHungaro, iom kontribui al la batalokontraŭ la nenecesa blindeco?”

    Preskaŭ  ĉiam  li  devis  pacienceelokvente ekspliki, kio povus esti lamistera, magia rilato inter pupoj kajblinduloj... Kiam falis muroj kaj mal-aperis kurtenoj, tiu karakteriza helpadokomplete  finiĝis,  tiu  fonto de enspezojtute sekiĝis. Restis nur unu aŭ du fidelajkontaktoj.

    En  la  daŭro  de  la  tempo  'Evidente'fariĝis vasta, konstante kreskanta grupode okulistoj, optikistoj, fakinstruistoj,rekapabligo-specialistoj, brajlopresistoj,arkitektoj  ktp.  Ĉiuj  estas  volontuloj;neniu ricevas salajron. 99% el lasponsoroj  loĝas  en  Nederlando  kajescepte de kelkaj esceptoj ĉiuj  parolasLingvon de Esperanto, kvankam ne laZamenhofan. Por eviti miskomprenojn:dum pli ol kvardek jaroj Jacques neniammalpermesis al esperantistoj kontribuibrike aŭ mem iniciati kampanjon aŭdacekaj entuziasme. La ideo estas tiel simpla,sed ne trovas idealistojn: serĉi okulistonaŭ  optikiston  kaj  vojaĝi  al  lando  kieamase abundas 'esperantoj'. Kompren-eble 'Evidente' volonte disponigas la

  • DIA REGNO 4/2011 91

    necesan instrumentaron.Rilate  al  la  preskaŭ  senlima  kampo

    de projektoj mi raportu la jenon:

    Ĝis  nun  'Evidente'  havis  /  havasprojektojn en 23 landoj. Ofte Esperantoludas rolon en tiu senco, ke ĝi malfermisla pordon al laborloko.

    Kiam en iu lando Jacques havasrenkontiĝon kun esperantistoj, li kutimediras:

    “sen Esperanto mi ne estus ĉi  tie!”kaj  “mi  klopodas  fari  ĉi  tiun  taskonlaŭ  la  spirito  de  lingvistookulistoZamenhof kaj instruisto-kuracistoJesuo!”

    Preskaŭ  ĉiam  esperantisto  estaskontaktpersono faranta programon,gvidanta al instancoj kaj interpretantakiel ponto inter lingvoj – alimaniere neeblas.

    La unuaj projektoj de la kampanjoestis: kolekti monon por sendi surradajnokulklinikojn al Kenjo kaj Malavio.Cetere, en Kenjo Agado E 3 konstruissimplan dometon por oftalmologia

    flegistino.Sekvis en Kamerunio la konstruado

    de kvardek-lita okulkliniko kun propraoperacia ĉambro por la okulisto. Temispri okulisto, sendita flanke de laReformita Eklezio. Li laboris ok jarojnen tiu lando.

    Poste  komenciĝis  forta  apogo  alOptikejo New Look en Ganao, kiungvidis  kaj  ankoraŭ  fone  akompanas  lanederlanda misiisto Zef Cramers. Lafondaĵo  ĉefe  helpis  per  instruado,  perilaro, monsumoj kaj okulvitroj.

    Al Jacques plaĉis subteni ĝuste tiujnpersonojn en foraj landoj, kiuj devas farila  laboron  per  malplenaj  manoj  aŭnesufiĉo  da  kono. Grava  celo  de  'Evidente' estas: instrumentumi ilin scie kajile. Tiel 'Evidente' servis al du okulistojen Hindio kaj unu okulisto en SudaAfriko per oftalmologiaj instrumentoj.

    En  la  daŭro  de  la  jaroj  'Evidente'invitis pacientojn el Pollando, Albaniokaj Bulgario por okuloperacio enokcidenta Eŭropo.

    a

    Karaj,  la kanto, kiun ROS' Haruo verkis antaŭ dek  jaroj memore al  la11a septembro, troviĝas en KRISTANAJ FONTOJ:http://web2py.dli-info.net/urban/es/download?d=ek_02.pdfhttp://web2py.dli-info.net/urban/es/download?d=ek_02.mid

    Antaŭe vi devas ensaluti (informo troviĝas sur la tttpaĝo). La pianoaranĝode Ernst LEUZE:

    http://web2py.dli-info.net/urban/static/ek/ek_piano_02.pdfhttp://web2py.dli-info.net/urban/static/ek/ek_piano_02.mid

    Dio benu vin!Albrecht Kronenberger

  • 92 DIA REGNO 4/2011

    Mi – por  tiel diri: bonŝance –ekrenkontis dum miajesploroj grandan, riskoplenandanĝeron: porpacaj specialistoj, fakulojsur la kampo de popola sano, min kajĉiujn kiuj havas akrajn orelojn, konsilaske  ni,  se  ni  ne  volas  infekciiĝi  perDeterritus Cerebrorum, kiun kaŭzas laviruso, zorgu ke ni ne fariĝu viktimojde la militista hierarkio. Militestroj ĝinsenprobleme  reklamu  taŭga,  aventurriĉa kaj humana , sed ĝi estas evidentaenfalujo en kiu, sub alta protektado deŝtataj leĝoj, disvolviĝas kruela perfortokaj blinda obeemo.

    Ĉe  tio  oni  submetiĝas  al  absurdajordonoj kaj dissendiĝas al lokoj, al kiujoni neniam kutimiĝas, kaj kun la nuracelo mortigi kunhomojn. Laaŭtoritatuloj simple predikas ke ili estasviaj malamikoj, inter kiuj ankaŭ ĉarmajinfanoj. Tio eufemisme nomiĝas 'kromadamaĝo'.

    Ĉi  tiu  viruso  estas  tre  kontaĝa  kajjam ruinigis la vivon de sennombrajgejunuloj

    Ĉie en la mondo kaj dum la tuta homahistorio la viruso montris sian mortigankarakteron. Ne pasas semajno, en kiuni ne aŭdas novaĵojn pri civitanoj kiujnviktimigis tiutipaj virusoj. Ni konas

    neniun militon, malantaŭ kiu ne kaŝiĝasekonomiaj interesoj kiuj kundependaskun la interesoj de la reganta socio-tavolo (oleo!), nek 'human-intencanagadon', kiu ne alportas murdojn kajsisteman malobservadon de homajrajtoj. Kaj tion ni devas pagi pere deŝtataj monrimedoj,  kiuj multe  superasla  buĝeton  ekz.  por  instruado  kajedukado.  Ĉi  tiu  viruso  estas  tial  tiomdanĝera ke ĝi klopodas aspekti senkulpeafabla,  ĉar  ĝi  kaŝas  sian  mortiganvenenon  malantaŭ  belaj  vortoj  kielhumaneco, demokratio, paco kajlibereco.

    Ĉefaj simptomoj de la virusa infekcio Mensa narkozado kiu finfine

    pensigas homojn ke milito kaj pacoestas sama afero. Kaj ne nur tio.Ankaŭ  ke  invadado,  detruado  kajokupado  de  lando  okazas  pro  ĝiapropra bono kaj celas noble redonila liberecon al ĝiaj civitanoj. Plena  perdiĝo  de  la  kritikemakapablo kaj videbliĝo de inklinoj dekompleta  submetiĝo  kaj  blindaobeemo. Kiom ajn absurdaj estu laordonoj, oni senpripense respektaskaj perfekte plenumas ilin. Cetere,al  militista  disciplino  mankas  ĉia

    L a m i l i t i s t a v i r u s o . . .montriĝas evidenta danĝero por la publika sano!

    Laŭ pamfleto, cirkulanta en Hispanujo, prilaboris Jacques TUINDER

  • DIA REGNO 4/2011 93

    kohereco. Alta patriotisma febro kun ŝvelaĵoj

    de fremdofobio, rasismo kaj vir-vireco. Per tio oni ĉiam preferos lakoloron  de  la  propra  blanka  haŭtokaj malŝatas  la  nigran  aŭ  kiun  ajnhaŭtkoloron de aliaj homoj. Nu, tiaja estas la armeo: ĝiaj estroj instruosal vi la senkondiĉan neceson nepredefendi  nin  mem  kontraŭ  fikciajkontraŭuloj, kiuj estu Ĉinoj, Arabojaŭ eĉ Marsoloĝantoj. Vi ordonos al homoj fari terurajnkaosaĵojn kaj vi rifuzos aŭskulti ĉiunpersonon kun malsama opinio,sinteno  inda  al  ĉiu  faŝisto.  En  laarmeo oni forkonsumos vian cerbon,kiel  tio okazas ankaŭ en  sektoj; visimple devas pensi kiel armeestrojvolas kaj diktas! Naskiĝas unu post la alia paranojajkaj agresivaj inklinoj, vidi ĉiam kajĉie  atakemajn  malamikojn    kajdanĝerajn fremdulojn.

    Se kontaĝis vin ĉi  tiu viruso kaj viopinias ke vi bezonas resanigan terapionaŭ humurhumanan helpon, tuj kontaktumembrojn de la porpaca movado; ilizorgos pri tio, ke vi kuraciĝu al personokun propraj kritikemaj kaj homajkapabloj kaj ne forglitu al suferontaviktimo... Konklude, elektu vianpropran estontecon: aŭ silenti kaj obei,aŭ – alternative – mem pensi kaj agi!

    a

    P o e z i o

    Antaŭhieraŭ estis militoankaŭ hieraŭkaj ankoraŭ ĉiamen mia hodiaŭoestanta ne nur mia

    Mono ade ŝtelirasĉirkaŭ la mondopagas sin memmilitmaniere

    ne al milito permesuporti ĝian nomonĝi nomas sinsimple defendo

    Poezio estas la arbustaĵoen kiu mi min kaŝoskiam venos la soldatojen siaj tankoj tintantaj

    Remco Camperttradukis: Jacques Tuinder

    Remco Campert (1929- )estas nederlanda poeto kaj

    aŭtoro

  • 94 DIA REGNO 4/2011

    informetojEvidente– monkolektado 1

    Laŭtradicie dum la Ekumena Diservo en la Kopenhaga UK, kiun laŭ liturgio deTaizé gvidis luterana pastoro Leif Nordenstorm, katolika pastro Peter Knauerkaj remonstranta pastoro Gerrit Berveling, okazis monkolektado por la konataagado Evidente, iniciatita de Jacques Tuinder por blinduloj, vidhandikapuloj k.s.Kvankam li mem pasintan junion mortis, lia agado feliĉe estas daŭrigata.

    La koncerna monkolektado sumigis 1600,50 danajn kronojn = € 214,85 + eneŭroj € 110,. Tio estas kune € 324,85.

    La monon al agado Evidente mi transpagos.Gerrit Berveling

    – monkolektado 2

    Dum la KELI-kongreso en Podĕbrady okazis monkolektadon dum du diservoj jela sumo de € 285. Krome alvenis donacoj de i.a. la brita KELI-sekcio. Entuteestis ĝirata € 445.

    Salutas Siegfried

    – dankesprimonKaraj, mi ricevis retmesaĝon de Stichting Zienderogen (antaŭe ankaŭ Evidente)kun dankesprimo pro la mondanacoj.

    Els van Dijk

    – daŭra apogoNi daŭre apogos la agadon. Kolektitaj mondonacoj kiuj alvenos al KELI, dumdiservoj, rektaj pagoj aŭ alimeniere ricevitaj, ni daŭre transferos al la StichtingZienderogen.

    KELI-estraro

  • DIA REGNO 4/2011 95

    informetojNi  tre  bedaŭras  ke  Sino  Prestonmortis, ŝi estis tre fidela membrodum multege da jaroj.

    Jean Bisset

    Karaj, nur malmultaj el vi renkontis la pastoron Alain Martin, teologo kajfakulo pri la aramea lingvo. Li estis dum multaj jaroj prezidanto de lafranca sekcio de KELI. Li estis membro de la Grupo de Dombes.Li forpasis antaŭ nelonge dum kirurga operacio.

    Philippe CoussonPoitiers

    Ĉi jare la Brita Kongresa Diservoestis estrita de S-ino FrancesEason kiu estas Savarmea oficiro

    kaj bona grupo partoprenis.La Skota Kongresa Diservo okazis

    en la urbo Lockerbie en sud Skotlando,ĝi  estis  la  loko  kie  okazis  la  teruraflugkatastrofo, la temo por la Diservoestis “Pardonemo”

    5 homoj partoprenis !

    Ni bedaŭras ke ni ne povos iri ankaŭal la Keli Kongreso, sed oni ne povasfari  ĉion.  Ni  sendas  bondezirojn  porĝuinda, suksesa kaj pacoplena kongreso.

    Bondezirojn,Jean Bisset kaj ankaŭ Davido

  • 96 DIA REGNO 4/2011

    Kristo havas ne aliajn manojn ....

    Kristo havas ne aliajn manojn ol manojn de homoj

    por fari sian laboron ĉi tie surtere.

    Li havas ne aliajn piedojn ol piedojn de homoj

    Por gvidi homojn sur siajn vojojn.

    Li havas ne aliajn lipojn ol lipojn de homoj

    por rakonti al homoj pri siaj naskiĝo,

    morto kaj releviĝo.

    Li havas ne alian helpon ol nian helpon

    por gvidi homojn al sia flanko.

    Ni estas la nura biblio,

    kiun la mondo ankoraŭ legas.

    Ni estas por pekuloj la Evangelio,

    por la mokemuloj la kredkonfeso.

    Ni estas la lasta komuniko de Dio

    skribita, per vortoj kaj faroj.