12
1325PENSEO N-ro 280 feb. / 2015 Monata Beletra Revueto en Esperanto Honorita de Premio Grabowski,1994 Fondita en 1990; Enretigita en 1997 la 26-a jaro http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm Anteo (Ĉinujo) manĝante pomon, mordis mi la langon. en kliniko kuracisto ridis jen senĉese: ĉu pro la franca kisado kun la...? ne? antirabian likvon injekti — necese. 2012.11. 8 - 11 la oreloj al mi zumas. tion mi prenas por ĉielaj tondroj. ombrelo necesas? balonoj pluvas en la vidon. 2012.11. 8 - 2 *gaskon/o 1 Loĝanto de Gaskonio. 2 (f pro ark. Tradicio) Fanfaronulo. (PIV) la akvo fluis el la krano dorma kaj etendiĝis de la lito al la murpiedoj. domtremo. mi vekiĝis kun konsterno. feliĉege la ur-ino ĉe mi ronronis plu seka. 2012.11. 9 - 4 *ore/o [medi.]Troa produktado k/aŭ senvola ellaso de organisma likvo: salivoreo, spermoreo, urinoreo = enurezo. **ur/o [zool.] Sp. de bovo Bos primigenius, SIN. Bos urus, formortinta antaŭ kelkcent jaroj, de kiu devenas ĉiuj rasoj de domaj bovoj: la grizbarba uro hirtigas kolhararon G. PIV frapas la pluvo primavera sur la aŭtunan kranion, igas min senti vintran glacion kaj sopiri al fajro somera. 2012.11.10 Paŭlo Silas (Brazilo) Psiko pasinta svenas ĉimomente. Intaj ligiloj havis ĝi tro da. Provas viviĝi nova sistem’ de Penso sen mensa nodo malnovmoda. Falo fatala staras evidente. Fini fiksitan formon kun klopod’ al Vek’ de l’ pli pova prava hompretend’ el Ĉiuj celantaj ŝanĝon periodan. Voĉoj alternas orde, harmonie; Tamen ankoraŭ laŭte, plorokrie, Utopiec’ alvokas la perfekton; Volas nuligi dubon kaj malcerton, Fari fekunde viva ĉiun tagon L’ ekspluatitan akvomankan agron.

PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

  • Upload
    others

  • View
    1

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Page 1: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

—1325—

PENSEON-ro 280feb. / 2015

M o n a t a B e l e t r a R e v u e t o e n E s p e r a n t oH o n o r i t a d e P r e m i o G r a b o w s k i , 1 9 9 4

Fondita en 1990; Enretigita en 1997 la 26-a jaro http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm

Anteo (Ĉinujo)

manĝante pomon, mordis mi la langon.en kliniko kuracisto ridis jen senĉese:ĉu pro la franca kisado kun la...? ne?antirabian likvon injekti — necese.

2012.11. 8 - 11

la oreloj al mi zumas.tion mi prenas por ĉielaj tondroj.ombrelo necesas?balonoj pluvas en la vidon.

2012.11. 8 - 2

*gaskon/o 1 Loĝanto de Gaskonio. 2 (f pro ark. Tradicio)

Fanfaronulo. (PIV)

la akvo fluis el la krano dormakaj etendiĝis de la lito al la murpiedoj.domtremo. mi vekiĝis kun konsterno.feliĉege la ur-ino ĉe mi ronronis plu seka.

2012.11. 9 - 4

*ore/o [medi.]Troa produktado k/aŭ senvola ellaso de organisma

likvo: salivoreo, spermoreo, urinoreo = enurezo.

**ur/o [zool.] Sp. de bovo Bos primigenius, SIN. Bos urus,

formortinta antaŭ kelkcent jaroj, de kiu devenas ĉiuj rasoj de

domaj bovoj: la grizbarba uro hirtigas kolhararon G. PIV

frapas la pluvo primaverasur la aŭtunan kranion,igas min senti vintran glacionkaj sopiri al fajro somera.

2012.11.10

Paŭlo Silas (Brazilo)

Psiko pasinta svenas ĉimomente.Intaj ligiloj havis ĝi tro da.Provas viviĝi nova sistem’ dePenso sen mensa nodo malnovmoda.

Falo fatala staras evidente.Fini fiksitan formon kun klopod’ alVek’ de l’ pli pova prava hompretend’ elĈiuj celantaj ŝanĝon periodan.

Voĉoj alternas orde, harmonie;Tamen ankoraŭ laŭte, plorokrie,Utopiec’ alvokas la perfekton;

Volas nuligi dubon kaj malcerton,Fari fekunde viva ĉiun tagonL’ ekspluatitan akvomankan agron.

Page 2: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

2 n-ro 280 penseo

—1326—

La Terpatrino dum akuŝdoloroIon antaŭsentis kun rezigno:Progres’ kontraŭa al Natura voloNur malbonon kreas, ne la dignon.

Eliros trafe al la sino, koro,La rustita spado el la ingo.Ŝi ploros perdon de patrina roloKvazaŭ tranĉis ankaŭ ŝin la klingo.

Vana provo teni ĝin en paco.Bedaŭr’ en daŭra kontraŭflua vojo.Ĉu pentri belon sur statu’ el vakso?

Flugi ĉirkaŭ ĉiamvolva akso.De l’ Infer’, sidiĝ’ en pordosojlo.Ripeti peton: utopia paco.

Maria Nazaré Laroca (Brazilo)

Enamiĝo estas poetiĝi,la sunon bridi, stelojn ŝtelikaj ebriigi la lunon, ĝin volantejuvel’ unika de l’ muz’ plej amata .

Enamiĝo estas malfariĝi,inaŭguri l’ abismon, adoleski;kaj pro tia sorĉaĵo malsaniĝilevite de l’ teksaĵ’ de l’ estontec.

Enamiĝo estas plonĝi en spegulonteksante la onton el la sento.

Ĉarm’ estingita: sorto konstruata

Denove en karcero spontanea...La amo velkas; ne la enamiĝo:pli ol stato - jen vivoatestilo!

Juiz de Fora, la 5-an de Novembro de 2014.

Serĉante lumon,floras lotusflorosur akvo ŝlimeja.

Kvazaŭ perloj,brilaj akvaj gutojforglitas de l’ folioj,kiuj ĉiam puras.

Mia anim’ sopirasal la nobleco humilade l’ lotusaj floroj,kiuj marĉon lumigasper servad' al Dio.

Juiz de Fora, 12/11/2014.

Mori (Usono)

Amiko de l' homokun la menso de vulpokaj koro de lupobaldaŭ trovos sinen lia supo!

Page 3: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

3 n-ro 280 penseo

—1327—

***Loĝantoj sur Paradiza insuloen fora ĉielorigardante al la Terodeklaras, rigardu, vidutie estas la Infero!

***Dum troviĝas azenojkaj muloj,troviĝas ankaŭrajdemuloj!

***Bestoj forpelis homonel ĝangalo,ĉar homo tie estisla plej sovaĝa animalo!

***Kia via mem-imagoen via koro,tia via vivosur la tero.

***Dum la mondon regasmon' kaj kapitalo,homoj vivaslaŭ l' leĝoj de l' ĝangalo.

Cezar (Germanujo)

Mi, la morta birdo Lante, petas vin,ke vi ne rapidegu tiom!Ĉar ankaŭ birdoj tiajkiaj mi volas vivi,senti ĝojon kiel vi.

Estu ĉiam

atentema!La alia en tiu kazoja troviĝos.

Kaj, se vi denovefurioze ekrapidegos,tiukaze tuj haltu,metu la aŭtonal la vojrandokaj observu nin,la birdojn, kajniajn amikojn,la nubojn.

Flugu kun ni,kun nia sopiro,tute sen hasto.

Imagu,ke vi sidas en domo malnovasur trivita pluŝsofokaj kun la rigardo al kurbigitablanke lakita ferolito.Iu ĝuste forŝaltas la sunonkaj alia alvenas kaj tranĉasla koron el via brusto,viro, kiu trovas ĝin plezuroposte montri al vi la tranĉilon,kaj sur manplato vian koron,kiu batas ankoraŭ.

Imagu,kiel vi miras pri tiu viro,kiu havas falsan dentaron kaj aspektaskiel la ludomastrojen la tv-elsendaĵoj.

Page 4: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

4 n-ro 280 penseo

—1328—

Vi devus esti morta delonge,sed vi vivas plu kaj plu...

Imagu,ke kreskas sur la vizaĝo de la virosubite felo kaj, ke liaj okulojfariĝas strioj.Kaj kaputa sondiskilokomencas ludi:"Mi la fraŭlinon Madlejn'vidis sen pen'en ban' ... krk ... pro ben'.en ban' ... krk ... pro ben'.

Imagu,ke vi havas spegulon ĉe vikaj vi tenas la spegulon al la monstro,kaj la monstro ridas kaj ridas,ridas kun via koro en unu manokaj la tranĉilo en la alia mano.Kaj la kaputa sondiskilo grate turniĝas:Videblis suroj jen,nudban-scen'...suroj jen,nudban-scen'.

Imagu, kiel la viro kun la falsa dentaroaliras vin kaj vin tuŝasper siaj spongecaj manoj,kaj vi estas rigida kiel pupo,kaj li ĵetas vin simple de la pluŝsofokaj vi kuŝas kun la rigardoal la kurbigita ferolitokaj la sondiskilo grate turniĝaskaj la sondiskilo grate turniĝaskaj la...

Imagu tion al vi,ĝi povus esti utila por vi.

Jadranka Miric (Serbujo)

Vintra kaprico.De frosta neĝa veter’ĝis aprilvarmo.

Ĉiel’ severas.Nuboj vagas en ĉiel’ventbalaitaj.

Ruĝiĝis ĉiel’.Estos suna vetero,laŭ tio ..Venta.

Nuboj malaltaj.Ventokoko turniĝassudokcidente...

Trompa ĉielo...La vetero variasVintro vulpinas..

Siv Burell (Svedujo)

Rubaĵoj por vi,memoroj por mi,rubaĵo por mi,grave por vi.

Objektojn ni gardis,kiuj ŝajnis antikvaĵoj,sed gefiloj ne ardiszorgi pri “relikvaĵoj”.Nur tempo al ili mankas.

Page 5: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

5 n-ro 280 penseo

—1329—

Ilustraĵo de la aŭtorino

Ni nin mem punasKaj ne bone juĝas pri valor’.Ne ĉiu “antikvaĵo” al valoro kunas,Do ĵetu la rubaĵon kun fervor’.

Marcus Vinicius de Moraes*

Tutsubite, la rid' iĝis plorŝiro,brumece blanka ploro kaj silente.La buŝkuniĝo ŝaŭm' iĝis tradente,kaj ĉe l' streĉo de l' manoj ekis miro.

Tutsubite, la kvieton postis vento,kun viŝo al l' okula lasta flamo.El la pasi' naskiĝis antaŭsento,kaj jam incide al ĝi ekis dramo.

Tutsubite, ne pli ol tutsubite,iĝis tristo kio iam amoris,kaj senhelpe kio statis ekscite.

La kunpartiĝanto nun fride foris,la viv' iĝis fuŝ', plene sensaporis.Tutsubite, ne pli ol tutsubite.

* Marcus Vinicius de Moraes (1913 - 1980 ) I.a. li estis brazila

diplomato, poeto kaj teatra aŭtoro. Ĉi soneto ankaŭ iĝis konata

en mia lando kiel kanzono muzikigita de Tom Jobim ( endiskigita

de ĉi lasta en duopo kun Elis Regina )

Esperantigis

Ŭel Roŝa (Brazilo)

Zhuangzi (369-286 a.K)

ĈAPITRO DUA

§02-01Nanguo Ziqi sidis sin apogante al tableto.

Li rigardis supren al la ĉielo kaj milde spiradiskun tute senesprima mieno, kvazaŭ lia animoforlasus lian korpon.

Lia disĉiplo Yancheng Ziyou, kiu starisservopreta apud li, diris: “Kio nun estas al vi?Ĉu vere la korpo povas fariĝi kiel sekiĝintaligno, kaj la menso kiel mortinta cindro? Vinun, apogante vin al la tableto, aspektas ne tielsame, kiel antaŭe!”

“Yan,” diris Ziqi, “tre bona estas viademando!” Ĵus mi perdis min. Ĉu vi tionkomprenas? Vi aŭdis pri la homa muziko, sedne pri la tera; vi eble aŭdis pri la tera, sed nepri la ĉiela, ĉu?”

“Bonvole,” diris Ziyou, “donu al miklarigon pri ĉi tiuj tri.”

“La spiro de la universo,” diris Ziqi,“estas nomata la vento. Iafoje ĝi estas neaktiva.Kaj kiam ĝi leviĝas, sonoj koleraj eliĝas elĉiuj aperturoj. Ĉu vi ne aŭdis la kreskantanventomuĝon? Sur altaj montoj staras gigantajarboj kun aperturoj kaj kavoj en si, kiujsimilas naztruojn, buŝojn, orelojn, trabotruojn,pokalojn, pistujojn, lagetojn, kaj flakojn. Lavento impete blovas en ilin, estigante lasonojn de akvotorento, de siblantaj sagoj, delaŭtvoĉaj riproĉoj, de spiroj, de krioj, de ploro,de profunda lamento, de kortranĉa veado. Eltiuj sonoj iuj estas akraj, iuj profundaj.

Page 6: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

6 n-ro 280 penseo

—1330—

Ventetoj naskas malfortajn harmoniojn,ventegoj fortegajn. Post kiam pasas la furiozajventoblovoj, la aperturoj malpleniĝas kajsenbruiĝas. Ĉu vi ne iam vidis la fleksiĝojnkaj tremadon de la branĉoj kaj folioj?”

“La tera muziko,” diris Ziyou, “estas lasonoj el diversformaj aperturoj; la homa estasla sonoj el diversaj ŝalmoj kaj flutoj. Kio do,permesu al mi demandi, estas la ĉielamuziko?”

“La ĉiela muziko estas la sonoj de lasama vento, kiu igas miriadojn da aperturojprodukti diversajn sonojn. Ĉiu aperturo eligassian apartan sonon. Kiel do povus ekzisti ioalia, kio estigus tian muzikon?”§02-02

Granda sciado estas vasta kaj ampleksa;malgranda sciado estas nekompleta kajlimigita. Granda parolo estas pompa kajpotenca; malgranda parolo estas ne pli olbabilo. Kiam oni dormas, la animo estas enkonfuziteco; kiam oni vekiĝas, la korpo estasen moviĝo. En la rilatoj interhomaj estaskomplotoj kaj intrigoj, kaj ĉiutage okazasmenso-kontraŭ-mensaj luktoj. Estas hezitemo,insidemo kaj rezerviĝemo. Malgrandaj timojkaŭzas turmentan maltrankvilon, grandaj timojsenfinan teruron. La menso de iuj flugas kielsago, cele al alies pravo kaj malpravo. Lamenso de aliaj restas firma, kiel silentemaĵurinto, por gardi siajn rajtojn akiritajn. Lamenso de iuj velkas kiel planto en aŭtuno kajvintro, plikonsumiĝante kun ĉiu tago. Lamenso de aliaj dronas en sia aktiveco kaj nepovas reveni al sia naturo. La menso deankoraŭ aliaj hermetike enfermas sin en siamemo; ĝi estas proksima al morto kaj nenielpovas revigliĝi.

Ĝojo kaj kolero, malĝojo kaj plezuro,maltrankvilo kaj bedaŭro, kaprico kajdecidemo, facilanimeco kaj trosenĝeneco,patoso kaj afektemo: ĉio ĉi tio venas kielmuzikaj sonoj eliĝantaj el malplena tubo, aŭkiel fungoj elkreskantaj el varmo kaj humido.

Tage kaj nokte ili alternas interne de ni, sed nine povas diri, kiel ili naskiĝas. Ba, lasu! En lamomento, kiam ni atingos la ekkomprenon, nipovos tuj eltrovi, kiel ili estiĝas.

Sen la emocioj supremenciitaj ne ekzistusmi, kaj sen mi ili ne povus esti esprimitaj. Tioŝajnas vera. Sed mi ne scias, kio ilin kaŭzas.Ŝajnas, ke ekzistas efektiva Sinjoro, sed estasnenia signo de Lia ekzistado. Oni povaskredigi al ni, ke Li ekzistas, sed ni ne vidasLian formon. Eble Li havas efektivecon, sednenian formon.§02-03

La cent partoj de mia korpo, kun ĝiaj naŭaperturoj kaj ses visceroj, estas kompletaj ĉiuen sia loko. Kiu el ili do estas la plej kara almi? Ĉu ili ĉiuj egale plaĉas al vi? Aŭ ĉu plaĉasal vi unuj pli ol la aliaj? Ĉu ili ĉiuj estasservistoj? Ĉu ili, kiel servistoj, ne povas regiunuj super aliaj? Ĉu ili fariĝas regantoj kajservistoj laŭvice? Ĉu ekzistas iu vera regantointer ili? Koncerne ĉi tiujn demandojn, tuteegale, ĉu ni povas alveni al ĝustaj respondojaŭ ne, la realeco de iu reganto, se tia ekzistas,restas la sama sen pliiĝo aŭ malpliiĝo.

Post kiam ni ricevas la korpan formon,ĝiaj partoj ne ĉesas plenumi ĉiu sian funkcion,ĝis venas la morto. En konflikto aŭ harmoniokun mondaj estaĵoj aŭ aferoj, ili sekvas ĉiusian vojon kun rapideco de galopanta ĉevalo,kaj ne povas esti haltigitaj. Ĉu tio ne estasbedaŭrinda? Ĉiu el ni konstante penlaborasdum sia tuta vivo, ne vidante la frukton de sialaboro; laca kaj elĉerpita, li ne scias, al kiacelo iri. Ĉu tio ne estas plorinda? Oni diras, kela homo povas esti senmorta. Sed kian utilonhavas tiu ĉi senmorteco? Kiam la korpo putras,la samo okazas ankaŭ al la spirito. Ĉu tio nepovas esti lamentinda? Ĉu la homo estas tielmalklarmensa dum sia tuta vivo? Ĉu mi estasla sola, kiu estas malklarmensa, dum troviĝasaliaj, kiuj ne estas tiaj?02-04

Se oni devas esti gvidata de siaj opinioj,

Page 7: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

7 n-ro 280 penseo

—1331—

kiu do ne havus tian gvidon? Opiniojn havasne nur tiuj, kiuj scias distingi la pravon de lamalpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭ tiuj, kiujestas malsaĝaj. Se oni penas fari distingoninter la pravo kaj la malpravo antaŭ ol havisian propran opinion, tio estas tiel absoluteneebla kiel tio, ke oni iras hodiaŭ al la regnoYue kaj tamen jam alvenis tien hieraŭ. Tiosignifas, ke oni prenas la eston por la neesto.Tiuokaze estus neeble eĉ por la saĝa reĝo Yution kompreni, des malpli por mi.Elĉinigis

Wang Chongfang (Ĉinujo)

Vejdo (Ĉinujo)

ĉina antikva fablo—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

Sur strandojen kun valvoj dumalfermitaj la konkosunumas sin kun plenĝu’sen ajna enu’.

La gruogvatas avideje ŝia franda karno.Li alflugas rapideŝtele inside.

Abrupteper tuja movoli pinĉas ŝian karnon

firme kun beka ŝovo— rekta manovro.

La konkotuj fermas batesiajn du valvojn strikte,la bekon senkompatemordas malŝate.

La gruodiras cinike:“Se ne pluvos hodiaŭ,nek morgaŭ tutefike,jen vi panike

timtremosje venanta mort’pro la manko de akvo,elĉerpiĝos via fort’laŭ l’ malbona sort’.”

Replikasla gruo ruze:“Se mi ne forlasas vinen du tagoj rifuzekaj malekskuze,

vi mortostriste mizerepro manko de manĝaĵokaj malsat’ vin inferemolestos vere.”

Ili dune volas cedekompromisi unuesed nur disputas pledeve, senrimede.

Fiŝistoaliras ŝteleforkaptas ilin ambaŭ.Kiel agas malbeleili kverele!

Page 8: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

8 n-ro 280 penseo

—1332—

Ilustraĵo de Tatjana Ĥomjakova

2015-01-17

Eto (Ĉinujo)

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*Vent’vintra en frosta ferment’ekblovasel la firmament’.

Son’ulula per akra ton’surdigasen brua impon’.

Vip’dura batas en disip’malvarmejen ĝis homa rip’.

Hom’kaŝiĝas cede en dom’kontraŭ ĝikvazaŭ frid-fantom’.

Ve,homojn al cerba pane’ĝi pelassen bona ide’.

*Sopir-al-sudo: ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5

silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).

Lily (Ĉinujo)

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*Lun’brilas super herbej-dun’,nin tentasla herboj de jun’.

Vent’friska el la orient’ekblovasje nia kontent’.

Nijam kisas nin kun pasi’korpgluetute en ebri’.

Subatak’ amsenta sen dub’humidassuke mia pub’.

Ĝem’aŭdiĝas pro korpa trem’komforteĉe vira ekprem’.

Tir’forta kuŝigas sen dir’min dorsensur herbojn sen spir’.

Liagas krude en mani’langlekasmin kun softa kri’.

Jenli palpas per man-promen’jen knedas

Page 9: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

9 n-ro 280 penseo

—1333—

mamojn de plenplen’.

Jammi molas pro seksa flam’senfortesur herba tatam’.

Nunni tute nudaj en kun’tordiĝasen stringa brakum’.

Kac’erektas dure sen lac’simileal krab-karapac’.

Suk’mia kvazaŭ laŭ konduk’fluetasper tub’ de kaŭĉuk’.

Flam’volupta kiel cunam’eksplodasel muĝa dinam’.

Surmi pezas li en murmur’kun kacoen mi kun plezur’.

Kri’laŭta ŝprucas en seri’pro piŝtad’mania de li.

Duni tuj kolapsas sen bru’senmoveankoraŭ kun ĝu’.

Forŝvebas ĝemkri’ en amor’

en aer’post pena labor’.

*Dekses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35

silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)

Guram Svanidze

De iu tempo mia konato Gija similis laŭmia opinio unu individuon – amiko de mianajbaro Griŝa – Viktoron.

Griŝa1 rigardis Viktoron kiel ian guru2.Post alveturo el Moskvo li rakontis nur priViktoro. Interalie Griŝa estis pli aĝa ol Viktoro,sia samkursano en Moskva Ŝtata Universitato,je du jaroj.

Ilustraĵo de Tatjana Ĥomjakova

Mi memorfiksis unu epizodon. En iliauniversitata medio unu junulo mortigis sin.Konspirante ridetante Griŝa rimarkis, ke lihavas iajn suspektojn. La malfeliĉa homohavis malfortan karakteron. En aĝo de 19-20jaroj li konsideris sin kiel senesperanmalsukcesulon, malbone vestis sin kaj nezorgis sin. Forta kaj celkonscia Viktoro rilatisal li tre severe. Post ilia interparolo la junulofine konvinkiĝis, ke li estas taŭga por neniohomo.

Griŝa rakontis, ke guru kelkfoje parolis, keli interkomunikiĝas kun Griŝa kiel kunmalsukcesulo pro profito. Tiel infantinoj dehispana kortego ĉirkaŭis sin per kripla

Page 10: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

10 n-ro 280 penseo

—1334—

servantaro aŭ aperis en ĉeesto de homoj kundresitaj cerkopitekoj, por ke laŭ kontrasto kunili elstaru per sia beleco. Kiel parolis Griŝunja(tiel nomis lin Viktoro) en tiu momento li volisĵeti sin sub veturantan aŭton.

Cetere tiujn rakontojn mi perceptis neserioze. Mia najbaro en Moskvo en “prestiĝa”(laŭ liaj diroj) kompanio glutis kelkajntablojdojn (“por tonuso”). Okazis nerva atako.Gregorion oni forveturigis reen al hejmo, alTbiliso, por ke li “ripozu post lernado”.

Ĉar li estis snobo, li malbone atestishomojn. Sed troviĝis unu junulo, pri kiu lidiris favore. Trakalkulante liajn kvalitojnGriŝa speciale rimarkis:

– Mi estas certa, ke li ne okupas sin prionanismo.

Mi ne povas juĝi, la “glora” epizodo estasnormo en biografio de Viktoro aŭ ne. Sed porGija tiaj diroj estas regulo. Oni plendiskontraŭ li: li iĝis kruela. Multfoje estis okazoj,kiam li senkompate riproĉis diversajn“malsukcesulojn”. Feliĉe tio okazis senseriozaj sekvoj.

– Por kio kompati malsukcesulojn?! – Gijadiris al mi per telefono. En sama telefonainterparolo li diris, ke li estas malamiko demaldekstruloj kaj sindikatoj. “Ili dorlotasmalsukcesulojn!”

Foje mi kaj Gija venis en parlamento laŭaferoj. Apud ĉefa enirejo staris du grandajviroj, ili havis simplan aspekton, laborumajnmanojn, laŭ tiu okazo festan, laŭ ilia opinio,veston. Mi rekonis ilin kiel famajnmetalurgojn el urbo Rustavi. Ili estisperpleksaj, eĉ ordenoj iel deflankiĝis. Ilinneniu akceptis. La viroj komencis kompreni,ke tempo ŝanĝiĝis, kaj ili jam ne ĉefa klaso kajvenis en alia parlamento. Unu el ili ne elteniskaj ekploris, li diris, ke li estas malsata dehieraŭa tago, ke jen dum 9 monatoj ne estaslaboro. Ofendo turmentis lin. La alia starisfaltinte frunton. Ili dum tuta vivo laboris apudferfanda fornego, fandis metalon...

– Leĝoj de merkato estas justa. Ili dislokisĉion al siaj lokoj, – subite mi ekaŭdisrimarkon de Gija.

Mi memoras, ke Griŝa parolis pri siaamiko-mastro kiel pri alta bela juna homo.Laŭ tiuj kvalitoj Gija ne similis al Viktoro (alViktjunja, kiel mi nomis lin, kiam mokis alGriŝunja). Dum spektaĵo en Tbilisa televido,en kiu li partoprenis, okazis amuza evento.Oponanta kontraŭ li pastro-retrospektivulodum disputo diris kiel argumenton, ke novajnmoralajn valoraĵojn en lando disvastigassinjoroj kun tre malbelaj fizionomioj. Dum tiopastro montris al Gija kaj diris:

– Mi ne kontraŭas al ĉiu fizionomio aparte,sed mi parolas pri tendenco.

En respondo oni akuzis pastron en rasismo.Oni diris al li per kategoria tono, ke tiaj“fiobstinaj” kiel li malhelpas konstruadon deliberala demokratio en lando. Kiel mi eksciis,dum muntado de la spektaĵo oni forigis iujnepitetojn de la pastro, kiujn li adresis al Gija.Verŝajne pro ŝparado. Mian konaton oni nomis“la dikviandan” (pro lia dikeco). Ankaŭ oniparolis pri lia rideto. “Li ne insultas, sed lihavas tre venenan rideton”, – diris pri lioponanto. Ĵurnalisto el opozicia gazetodaŭrigis tiun temon kaj rememoris ridetonde ... Ĝokonda3. Estas en ŝi io dusenca, virinopene kaŝas en si sarkasma elemento. De iutempo en televido oni ĉesis monrti plejskandalajn personojn. De ekrano malaperisneplibonigeblaj arogantuloj el reganta partio,kelkajn sinjorino-histeriulinoj kaj ankaŭ Gija.Tiel fari konsilis al registaro okcidentajspecialistoj pri kontaktoj kun socio.Specialistoj diris, ke ili ne devas reprezentiregantan rondon kaj ne povas dekori televidaetero.

Verŝajne Gija fieris pro sia kariero kajrigardis sin kiel “self-made man”-on4. Lisuferis en juneco en malriĉa familio, sed nun lijam profesoro en universitato. En unu gazetoli gvidis rubrikon. Jen kie plene aperis lia

Page 11: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

11 n-ro 280 penseo

—1335—

sarkasma karaktero! Ial oni pensis, ke liverkas analizajn artikolojn, sed fakte li verkisfilipikojn. Oni devis fari diferencojn inter liadeziro objektive juĝi pri objektoj kajabsorbanta pasio de “analizisto” moki ajnaneventon.

Mi scias personon, kiu admiris karieron demia konato. Tiun personon ĝis iu tempo onioficiale rigardis kiel filozofon, li laboris eninstituto. De tien oni forigis lin. Li faristeorion de “kakismo-ekskrementismo”. Tiuteorio havis sian hierarkion de ideoj. En suproestis kategorio “kakis kaki” – “merdo merda”,sub kiu li subkomprenis difinitan plej altanoficistan personon en ŝtato. “Unikecon” deGija tiu filozofo ekvidis pro tio, ke en Romo lipersone renkontiĝis kun fama itala verkisto.Gija, studento el Kartvelio, rakontis alverkisto pri gepatra Mengrelio5. Post tioleksiko de verkisto pliriĉiĝis per mengrelajvortoj.

Filozofo rakontis al mi, ke renkontiĝiskun Gija en kompanio de pompa sinjorino.

– Li prezentis min kiel homon, kiu forteinfluis lian spiritan kreskon, – filozofo diris.Dum tio falintan en malfavoron filozofokonfesis, ke ne komprenis, ŝercis aŭ seriozeparolis lia kamarado kun rideto de Ĝokonda.

Ŝajnus, de kiu tia mizantropeco de miakonato? Sed ja Gija estas teologo. Li staĝis enVatikano. Oni povas supozi, ke prediko de diavorto ne estas devo de teologo. Teologosimple povas scii ĝin. Sed kiel li apartiĝis deteologio kaj absorbiĝis pri trofiero?!

– Ĉu Gija estas ateisto? – miakunparolanto konjektis. Ni, tri kunlaborantoj,manĝis pelmenojn kaj drinkis bieron en kafejopriparolante nian ĉies konaton. La aliarimarkis:

– Tio estas amuze. Sed plej probable lisimple estas sociala darvinisto. Tamenmalgraŭ tiu cirkonstanco li devis esti singardakaj ne moki homojn demonstre.

Tie en kafejo mi ekmemoris pri Griŝunja

kaj Vitjunja. En respondo mia kunlaborantorakontis pri unu virino laŭ nomo Ketevan. Litrovis ion komunan inter ŝi kaj Gija. Ketevangvidis ian usonan oficejon en Tbiliso. Tiuvirino sufiĉe karikature plantis usonan stiloninter siaj subuloj. Ekzemple li postulis “tenirideton” (keep smiling). Dum tio ŝi ne ordissiajn dentojn.

– Por ŝi kiel por Gija ne estas pli insultavorto ol malsukcesulo, – kunlaborantorakontis. – Foje dum amikvespero je taso dakafo fraŭlaj sinjorinoj priparolis fraŭlajnvirojn. Ili eksciis, ke mortis iliaj ĉies konato.“Ja mi parolis, ke li estas tipa loser6!” –Ketevan malestime komentis. Interparolo estisen kartvela lingvo, sed ĉefan vorton ŝi diris enla angla. Aliaj samaj usonigitaj sinjorinojreagis pli diskrete kaj limitigis sin perrimarkoj: “Kiel kompate!”, “Kompatindulo nehavis feliĉon!” Bonokaze Ketevan estasmaljuna virgulino, malbelulino kaj stultulino.Foje ŝi veturis al vilaĝo kaj post reveno nekaŝis, ke ne baniĝis dum 10 tagoj...

Poste ni diskutis. Evidentiĝis ke enkartvela lingvo ne estas ekvivalento de rusavorto “malsukcesulo” kaj la usona “loser”.Certe tio ne signifas, ke ĉiuj en Kartvelio estasdestinitaj al sukceso. Ni parolis, ke venis novatempo, venis novaj moralaj valoraĵoj. Ĉeusonanoj honte esti loser, kaj tio estaskompreneble. Usono estas lando de egalajeblecoj, oni devas uzi ilin. Kvankam estas nekompreneble, kio kunligis usona “loser” kajrusa “malsukcesulo”?

Tamen estus ne juste enigi lin kaj ŝin enunu kompanio. Gija estas pli klera kaj pli saĝa.Ekzemple li gvidis seminarion pri “Diakomedio” de Danto en universitato. Senpage.Foje mi estis en lia leciono. Komence Gijalaŭtlegis tekston en itala lingvo kaj poste en lakartvela. Foje la lektoro rakontis pri rondo deinfero, kie estis gejoj. De ĉielo falis fajrajflokoj kun dimensio de neĝeroj. Ili brulvundispekulo-gejojn, ili konstante devis desvingi

Page 12: PENSEO - elerno.cn · malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭtiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭol havi sian propran opinion,

12 n-ro 280 penseo

—1336—

tiujn flokojn, forsvingi de si, esti en konstantamovo, kuri. Rakontante pri suferoj de pekulojGija mokis ilin per sarkasma tono. Dankemaaŭskultantaro apogis lin. Kiam venis tempopor diroj de aŭskultantoj mi diris, ke tia bildotre impresis, kaj ĝia priskribo en itala lingvoen prezentado de la mastro de seminario sonistre bele.

– Tia senfortiganta sufero estas turmentaloto. Ĝi devas forpreni deziron al ajna homo,kiu estas komplica al gejismo, – mi rimarkiskaj tuj kritikis. – Danto multe permesas sin,igas pro tiu torturo iujn homojn, kies apartenoal gejoj ne estis fama aŭ pruvita, aŭ pri tiafakto povis scii nur aŭtoro. Tio estasmalhoneste de lia flanko.

Tian kritikon Gija ial konsideris je siakonto kaj ne invitis min al sekva leciono.Interalie mi devas agnoski sinsekvon de lasocia darvinisto, li ne indulgis eĉ sin. Iufojeerarpaŝinte Gija praktikis pro sarkasmo laŭ siamotivo tiel arde, kvazaŭ li mokus iun alianhomon. Situacion savis lia rideto, kvazaŭ liŝercis. Tia memkritiko el memhumiligajformoj por plimulto da homoj estisneatendinta, tial ili ne impresis ĝin serioze kajfacile forgesis. Poste venis “sobrado”, kaj Gijasilente insultis sin pro “sincereco kajmalmodereco”.

Sed unu okazon mi tre bone memorfiksis.... En tiu tago li venis al nia oficejo ruĝa

pro ekscitiĝo. Li videble estis malkontenta prosi kaj perfektiĝis per mokoj je sia konto.

– Estas bone, ke mi ne estas virino. Onitiel simple povas inklinigi min.

Li detale rakontis pri okazaĵo.Post eŭforio, kun kiu okazis membatado,

Gija silentis kaj streĉatente returniĝis...Laŭ Tbiliso iris malbela junulo, kurdo laŭ

nacieco. Frua senharaĵo nudigis lian “ĝustankranion” (diro de Gija). Li havis treneordinaran okupon. Li elkaptinte elhomamaso iun dupon, aliĝis al li kaj komencisĉatnaĝi monon. Li ne variigis temojn,

ekzemple: “Ĉu vi estimas ŝtelistojn aŭ ne? Ilisuferas en malliberejoj, malsanas protuberkulozo, helpu!” Oni povas supozi, ke lajunulo havis inklinon por tiu tre riska okupo.Li devis elekti viktimon, dispremi ĝian volon,dresi. Se li erarus pro elekto de viktimo, lipovus ricevi baton al sia “ĝusta kranio”.Ekzemple lin timigis mia kunlaboranto laŭredakcio, sed ne Gija. En skvaro deuniversitato je 10 metroj de ĉefa eniro tiuarogantulo tenis kaj turmentis la socialadarvinisto dum du horoj laŭ partoj ĉantanĝanteĉe Gija “por bezonoj de ŝtelistoj” monon. Liĝenerale ĉantaĝis 21 lariojn7. Preter iris multajhomoj. Iuj el ili salutis malĝojan Gija, kun kiu“karese” parolis juna homo.Notoj:

1. Griŝa – karesa formo de nomo Gregorio.

2. Guru – orienta instruisto, saĝulo.

3. “Ĝokonda” – virina portreto de Leonardo da

Vinci, fama itala pentristo de XV-XVI jarcentoj.

4. Self-made man (angle) – homo, kiu faris sin

mem.

5. Mengrelio – regiono en Kartvelio.

6. Looser (angle) – malsukcesulo.

7. Lario – kartvela mono.

Esperantigis

Igorj Ĥomjakov

(Rusio)

_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_Eldonas Redakcio de PenseoĈefredaktoro: s-ro Yida Wei (Vejdo)Adreso: No.-3-2 de la 5-a etaĝdomo

de No. 19, St. Wujiang, Jiangbei-Distrikto,Chongqing, 400020, Ĉinio

Tel: (023) 67095890 (hejme)Retadreso: [email protected]

Ĉiujn kontribuaĵojn al la ĉefredaktoro.Por legi pasintajn numerojn de Penseo, vinturnu al www.elerno.cn/penlisto.htm aŭ

http://gazetejo.org/eo/penseo_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_