27
Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko Aprobita de la Parlamento de Katalunio la tagon 27-an de oktobro 2017

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

  • Upload
    others

  • View
    1

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

Deklaro de sendependeco de la Kataluna RespublikoAprobita de la Parlamento de Katalunio la tagon 27-an de oktobro 2017

Consellper la RepúblicaCatalana

Deklaro de sendependeco de la Kataluna RespublikoAprobita de la Parlamento de Katalunio la tagon 27-an de oktobro 2017

Publicacions del Consell per la República Catalana

© d’aquesta edició: Consell per la República Catalana

Col·lecció: Publicacions del Consell per la República Catalana, núm. 1

Idioma: Esperanto

Disseny i maquetació: Consell per la República Catalana

Aquesta obra ha estat editada pel Consell per la República Catalana. L’ús dels continguts d’aquesta obra està subjecte a una llicència de Reconeixement – No Comercial – Sense Obra Derivada (by-nc-nd) de Creative Commons. Se’n permet la reproducció, distribució i comunicació pública sempre i quan no sigui per a usos lucratius i no es modifiqui el con-tingut de l’obra. Per veure una còpia de la llicència, visiteu http://creativecommons.org/licenses/by-nc-nd/4.0/deed.ca

Aquesta és la primera publicació del Consell per la República Catalana que s’ha editat el 23 d’abril de 2021 en motiu de la Diada de Sant Jordi.

Proponoj pri decido

3

Tabelo

La Buroo de la Parlamento .............................................................................. 4

Proponoj pri decido ......................................................................................................5

Propono pri decido 1 ...................................................................................................5

Deklaro de la Reprezentantoj de Katalunio ....................................................5

Propono pri rezolucio ............................................................................................................... 9

Propono pri rezolucio 2 ..................................................................................... 13

Konstitucia proceduro .......................................................................................................... 13

Facsimile ......................................................................................................................................... 15

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

4

La legitimaj reprezentantoj de la kataluna popolo:

Barcelono, 10-a de oktobro 2017-a

La Buroo de la Parlamento

Lluís M. Corominas i Díaz, prezidanto de la Parlamenta Grupo de Junts per Sí, Marta Rovira i Vergés, proparolanto de la Par-lamenta Grupo de Junts pel Sí, Mireia Boya e Busquet, prezi-danto de la Parlamenta Grupo de Candidatura d’Unitat Popular - Crida Constituent, Anna Gabriel i Sabaté, proparolanto de la Parlamenta Grupo de Candidatura d’Unitat Popular - Crida Constituent, en konsento kun tio establita en la artikoloj 151 kaj 152 de la Parlamenta Regularo, prezentas la jenajn proponojn pri decido sekvaj al la generala Debato pri la aplikado de la ar-tikolo 155 de la hispana Konstitucio en Katalunio kaj giaj eblaj efikoj (tram. 255-00004/11).

Proponoj pri decido

5

Proponoj pri decido

Propono pri decido 1Deklaro de la reprezentantoj de Katalunio

La deputitoj de la Parlamenta Grupo de Junts pel Sí kaj CUP--Crida Constituent subskribis la pasintan 10-an de oktobro en la Parlamento de Katalunio la jenon:

Deklaro de la Reprezentantoj de Katalunio

Al la kataluna popolo kaj al ciuj popoloj de la mondo.

La justeco kaj la esencaj homaj rajtoj individuaj kaj kolektivaj, nerezigneblaj fundamentoj kiuj donas sencon al la historia le-geco kaj al la jura kaj institucia tradicio de Katalunio, estas la bazo sur kiu bazigas la Kataluna Respubliko.

La kataluna nacio, gia lingvo kaj gia kulturo havas jarmilan his-torion. Dum jarcentoj, Katalunio al si provizis kaj guis proprajn instituciojn, per kiuj efektivigis plene la memregado, estante la Generalitat la plej alta reprezentanto de la historiaj rajtoj de Katalunio. La parlamentismo estis, dum la tempo en libereco, la kolumno sur kiu sin apogis tiuj ci institucioj, gi estis utiligita tra les Cots Catalanes kaj kristaligis en la Constitucions de Ca-talunya.

Katalunio restauras hodiau sian plenan suverenecon, perditan kaj longe sopiratan, post jardekoj klopodante, honeste kaj lo-jale, institucian kunvivadon kun la popoloj en la iberia duonin-sulo.

Ekde la aprobo de la hispana Konstitucio en 1978, la kataluna politiko rolis slosile kaj ekzemplodone, lojale kaj demokrate, ri-late al Hispanio, kun profunda statrespondeco.

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

6

La hispana stato reagis al tia lojalo malagnoskante Katalunion kiel nacion; kaj koncesiis limigitan autonomecon, pli adminis-tran ol politikan, nun survoje al centralizo; profunde maljustan ekonomian traktadon kaj lingvan kaj kulturan diskriminaciojn.

La kataluna Estatut d’Autonomia, aprobita de la kataluna kaj hispana Parlamentoj, kaj referendume de la kataluna civitana-ro, devis esti stabila kaj longdaura kadro por la reciproka rilata-do inter Katalunio kaj Hispanio. Sed tia politika interkonsento estis frakasita de la verdikto de la Konstitucia Tribunalo, kio ins-tigis novajn demandojn de la civitanaro.

Kolektinte la petojn de granda plimulto de civitanoj de Katalu-nio, la Parlamento, la Registaro kaj la civila socio ree petis in-terkonsenti la okazigon de referendumo pri memdecido.

Konstatinte ke la statinstitucioj rifuzis cian intertrakton, per-fortis la principon de demokratio kaj autonomeco kaj ignoris la legajn mekanismojn disponeblajn en la Konstitucio, la Gene-ralitat de Catalunya kunvokis referendumon por efektivigi la rajton al memdecido agnoskita en la internacia juro.

Organizi kaj okazigii referendumon havis kiel efiko la suspen-don de la memregado de Katalunio kaj la aplikon de krizostato.

La brutala militstila policagado organizita de la hispana stato kontrau katalunaj civitanoj perfortis, ree kaj multfoje, iliajn civi-lajn kaj politikajn liberecojn kaj la principojn de la homaj rajtoj, kaj malobservis internaciajn interkonsentojn subskribitajn kaj ratifitajn de la hispana stato.

Miloj da homoj, inter ili kelkaj centoj da elektitaj kaj instituciaj postenuloj kaj profesiuloj ligitaj al la komunikado, administra-do kaj civilsocia sektoroj, estis esploritaj, arestitaj, akuzitaj, pridemanditaj kaj minacitaj de severa enprizonigo.

La hispanaj institucioj, kiuj devintus resti neutralaj, protekti la fundamentajn rajtojn kaj arbitracii kaze de politika konflikto, i-

Proponoj pri decido

7

gis parto kaj instrumento de tiuj atakoj kaj lasis sendefenda la civitanaron de Katalunio.

Malgrau la perforto kaj subpremo por eviti la okazigon de de-mokratia kaj paca procezo, la katalunaj civitanoj balotis plimul-te favore al la starigo de la Kataluna Respubliko.

La starigon de la Kataluna Respubliko fundamentas la bezo-no protekti la liberecon, la sekurecon kaj la kunvivadon de ciuj civitanoj de Katalunio kaj la bezono aliri al Jur-stato kaj al pli kvalita demokratio, kaj tiel reagi al la malebligo, flanke de la hispana stato, realigi la rajton al memdecido de la popoloj.

La popolo de Katalunio amas la juron, kaj la respekto al la lego estas kaj estos unu el la angulstonoj de la Respubliko. La kata-luna stato obeos kaj obeigos laulege ciujn dispoziciojn kunfor-mantajn tiun ci deklaron kaj garantias ke la jura sekureco kaj la tenigo ce la subsribitaj interkonsentoj estos parto de la fondos-pirito de la Kataluna Respubliko.

La starigo de la Respubliko inkluzivas la pretecon dialogi. Ho-norante la katalunan tradicion pri paktemo, ni plutenas nian engagigon al interkonsento kiel rimedo por solvi la politikajn konfliktojn. Samtempe ni plifirmigas nian fratecon kaj solidare-con kun la ceteraj popoloj de la mondo, speciale kun tiuj kun-dividantaj samajn lingvon kaj kulturon kaj la euromediteranean regionon, en defendo de la individuaj kaj kolektivaj liberecoj.

La Kataluna Respubliko estas oportuno por korekti la nuntem-pajn demokratiajn kaj sociajn deficitojn kaj por establi pli pros-peran, justan, sekuran, dauripovan kaj solidaran socion.

Pro cio, kion ni jus esprimis, ni, demokratiaj reprezentantoj de la popolo de Katalunio, libere agante por la rajto al memdecido kaj akorde al la mandato ricevita el la civitanaro de Katalunio,

ESTABLAS la Katalunan Respublikon, kiel sendependan kaj su-verenan Staton, laurajtan, demokratian kaj socialan.

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

8

DECIDAS ek-efikigi la Legon pri laurajta transiro kaj fondintan de la Respubliko.

EKIGAS prikonstitucian, demokratian, civitanan, politike trans-versan, partopreneblan kaj rezultdevigan iniciaton.

ASERTAS nian volon iniciati intertraktadon kun la hispana sta-to, sen antaukondicoj, celante establi staton de kunlaboro por la bono de ambau flankoj. La intertraktado estu, nepre, sur ni-velo de egaleco.

KONIGAS al la internacia komunumo kaj al la autoritatoj de Eu-ropa Unuigo la starigon de la Kataluna Respubliko kaj la propo-non pritrakti kun la hispana stato.

INSTIGAS la internacian komunumon kaj la autoritatojn de Eu-ropa Unuigo interveni por haltigi la nun okazantan perforton de la civilaj kaj politikaj rajtoj kaj ateste observadi la intertrakton kun la hispana stato.

MANIFESTAS nian volon konstrui europan projekton plifirmi-gantan la socialajn kaj demokratiajn rajtojn de la civitanaro kaj same nian devontigon seninterrompe kaj unuflanke daure apliki la juran regularon de Europa Unio kaj ties de la hispa-nan kaj autonom-katalunan regularojn transponantan la unue cititan.

ASERTAS la nedubeblan volon de Katalunio integrigi, kiel eble plej rapide, en la internacian komunumon. La nova Stato sin devontigas al plenumado de la internaciaj devoj nuntempe aplikataj en gia teritorio kaj al restado en la internaciaj trakta-toj, kiujn la Hispana Regno subskribis.

ALVOKAS la statojn kaj la internaciajn organizojn agnoski la Katalunan Respublikon kiel sendependan kaj suverenan Staton.

INSTIGAS la Registaron de la Generalitat adopti la necesajn rimedojn por ebligi la plenan efektivigon de tiu ci Deklaro de

Proponoj pri decido

9

sendependeco kaj de la dispozicioj de la Lego pri jura transiro kaj stariga de la Respubliko.

ALVOKAS ciujn kaj ciun civitanon de la Kataluna Respubliko igi indaj je la libereco kiun ni donis al ni mem kaj konstrui Staton tradukantan en agado kaj konduto niajn kolektivajn aspirojn.

ALPRENAS la mandaton de la popolo de Katalunio esprimitan en la memdecida referendumo okazinta la 1-an de oktobro kaj deklaras, ke Katalunio igas sendependa stato en formo de Res-publiko.

Propono pri rezolucio

la Parlamento de Katalunio montras sian rifuzon al la decido de la Kabineto de la hispana stato proponanta al ties Senato rimedojn por konkretigi la dispoziciojn de la artikolo 155 de la Hispana Konstitucio. La proponitaj rimedoj, situantaj ekster la nuntempa, ordinara jura kadro, implicas nuligon de la memre-gado de Katalunio.

Samtempe situigas la registaron de la Hispana Stato kiel ansta-tauanton de la Registaro de la Generalitat kaj kiel cenzuriston de la Parlamento de Katalunio. Agado ne nur ne akceptebla sed ankau senprecedenca atenco al demokratio en la lastaj 40 jaroj.

Ni proponis intertraktadon kaj dialogon kaj oni respondis per la artikolo 155 de la Konstitucio kaj per la nuligo de la memre-gado: la respondo estis politike drastega, simila al la perforto uzita la 1-an de oktobro.

La Parlamento decidas instigi la Registaron publikigi la necesa-jn rezoluciojn por la disvolvo de la Lego pri laurajta transiro kaj fondinta de la Respubliko kaj speciale:

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

10

• Promulgi la necesajn Dekretojn, provizante homforte kaj materiale la koncernajn administrajn servojn por liveri al la civitanaro la atestojn pri kataluna civitaneco.

• Publikigi la regularon de la proceduro por la akiro de la kataluna civitaneco akorde al la supozoj antauviditaj en la artikolo 8 kaj la dua fina dispozicio.

• Klopodi por la subskribo kune kun la hispana registaro de traktato pri duobla civitaneco, konforme al la artikolo 9.

• Publikigi, konforme al la artikolo 12.1, la necesajn dispozi-ciojn por la adapto, modifo kaj ne aplikebleco de la legaroj loka, autonomeca kaj stata validaj antau la ekvalidigo de la Lego pri laurajta transiro kaj fondinta de la Respubliko.

• Publikigi, surbaze de tio kion dispozicias la artikolo 12.3, la necesajn Dekretojn por la repreno kaj efikeco de la legoj antauaj al la sinsekvo de juraj ordoj, nuligitaj au suspen-ditaj pro jurisdikciaj kialoj de la Konstitucia Tribunalo kaj la ceteraj tribunaloj, aparte atentante tiujn reguligantajn impostojn kaj similajojn kaj ankau tiujn kiuj kreas rimedo-

jn por kontraustari malricecon kaj socialan malegalecon.

• Instigi fronte al ciuj statoj kaj institucioj la agnoskon de la Kataluna Respubliko.

• Publikigi lau la gusta proceduro kaj konforme al tio dis-poziciata en la artikolo 15, la liston de internaciaj traktatoj kiuj devas pluvalidi kaj ankau de tiuj kiuj devos resti nea-plikitaj.

• Publikigi konforme al artikolo 17, la manieron aligi al la Ad-ministracio de la Generalitat de Catalunya, krom eksplici-ta rezigno de la koncernatoj, ciajn funkciulojn, oficistoj de la hispana stato kiuj gis la dato servis en la generala admi-nistracio de Katalunio, en la loka administracio de Kata-lunio, en la katalunaj universitatoj, en la administracio de justico, en la institucia administracio de la stato en Kata-

Proponoj pri decido

11

lunio, au de la funkciulojn, oficistojn de la hispana stato el kataluna nacieco servantajn ekster Katalunio.

• Informi la Parlamenton pri la listo de kontraktoj, interkon-sentoj, kaj paktoj kiujn subskribos anstataue la Kataluna Respubliko, akorde al la dispozicio de la artikolo 19.

• Instigi akordon kun la hispana stato por la aligo de la ser-vistoj kaj la anstatauo en la kontraktoj antauviditaj en la sekcioj IV kaj V, akorde al la dispozicioj de la artikolo 20.

• Decidi pri cio trafa, adoptante la necesajn rimedojn por plenumi la autoritatojn fiskan, pri sociala sekureco, doga-nan kaj katastran konforme al la artikoloj 80, 81, 82 kaj 83, decidante, se necese, la oportunajn periodojn de transdo-no inter administracioj, cio por tauga publika servo.

• Instigi la legajn agadojn kaj rimedojn necesajn por la kreo de publika banko pri disvolvo je la servo de produktiva ekonomio.

• Instigi la legajn agadon kaj rimedojn bezonatajn por la kreo de la Banko de Katalunio, funkcianta kiel centra banko, kun la celo zorgi pri la stabileco de la financa sis-temo.

• Instigi la legajn agadon kaj rimedojn bezonatajn por la kreo de la ceteraj reguligaj autoritatoj kaj ties propraj funkcioj.

• Malfermi periodon de intertraktado kun la hispana stato, lau la dispozicio de la artikolo 82, por eventuale difini kaj gis kia grado, la sukcedon de la regno de Hispanio fare de la kataluna stato, per interkonsento, pri ekonomiaj kaj fi-nancaj rajtoj kaj devoj subskribitaj de la unua.

• Prilabori inventaron de proprajoj de la hispana stato, si-tuantaj en la nacia teritorio de Katalunio, kun la celo efek-tivigi la sukcedon de iliaj posedrajtoj fare de la kataluna stato, konforme al la dispozicio de la artikolo 20.

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

12

• Prilabori proponon por dividi aktivojn kaj pasivojn inter la Hispana Regno kaj la respubliko de Katalunio, surbaze de la kriterioj internacie normigitaj, malfermante periodon de pritraktado inter la reprezentantoj de ambau statoj, sub-metante la atingitan akordon, se necese, al la aprobo de la Kataluna Parlamento.

La Parlamento iniciatas enketon por determini la respondecojn de la Registaro de la Hispana Stato, giaj institucioj kaj depen-daj organoj en la plenumo de krimoj rilataj al la malobservo de fundamentaj, individuaj kaj kolektivaj rajtoj por malebligi la plenumon de la rajto vocdoni de la civitanaro de Katalunio la pasintan 1-an de oktobro.

Tian enketkomisionon konsistigos deputitoj el la parlamentaj grupoj, spertuloj en la internacia kaj nacia sferoj, el la Kon-traufrauda Oficejo, el la Ombudsmana Oficejo, el la kataluna advokataro kaj kun reprezento de organizoj defendantaj la homajn rajtojn, zorgante ke ankau internaciaj organizoj estu reprezentataj.

Proponoj pri decido

13

Propono pri rezolucio 2

Konstitucia proceduro

La Parlamento de Katalunio decidas:

Deklari la komencon kaj malfermon de la konstitucia procedu-ro. Instigi la registaron de la Generalitat al:

a) Tuj aktivigi ciajn homajn, publikajn kaj sociajn rimedojn kaj ankau materiajn rimedojn je gia dispono por efektivigi la de-mokratian konstitucian proceduron, bazita sur la civitanaro, politike transversa, partoprenebla kaj alliginta, kulminonta per la redakto kaj aprobo de la konstitucio de la Respubliko fare de la Parlamento, konstituita kiel Konstitucia Asembleo, rezultinta el konstitucia vocdonado.

b) Kunvoki, ene de dekvin-taga periodo, konsilintan Komisio-non pri la konstitucia proceduro kun la celo konsili dum la fazo de konstitucia diskutado, gvidata de la organizita civila socio.

c) Kunvoki, diskonigi kaj plenumi la decidan fazon de la kons-titucia proceduro, kolektante la sistemigitajn proponojn al la Konstitucia Socia Forumo, submetante ilin al civitana vocdona-do, kies rezulto igos deviga por la Parlamento, konstituita kiel Konstitucia Asembleo, rezultinta el konstitucia vocdonado.

d) Kunvoki, post la plenumo de ciuj fazoj de la konstitucia pro-ceduro, konstitucian vocdonadon.

Instigi ciajn civitajn kaj sociajn agantojn por ke, ene de unu mo-nato, ili kreu klopodantan platformon pri la konstitucia proce-duro au nacia Pakto por la konstitucia proceduro.

Kunvoki, ene de dekvin tagoj, al parlamenta komisiono por ob-servadi la konstitucian proceduron, cele subteni, sed ne inter-veni, la laboron de la klopodanta platformo, garantiante la dis-

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

14

volvon de gia laboro same kiel la algustigo al la sesmonata limo lege difinita por ties disvolvo kaj konkludoj.

Instigi la magistratojn klopodi por konstituciajn debatojn je la loka nivelo impulsante la partoprenon de la civila socio, facili-gante rimedojn kaj proprajn lokojn, necesajn por la gusta dis-volvo de la civitana debato.

Palaco de la Parlamento, 27-an de oktobro 2017

Lluís M. Corominas DíazPrezidanto de la Grupo JS

Marta Rovira i Vergés Proparolanto de la Grupo JS

Mireia Boya e Busquet Prezidanto de la Grupo CUP-CC

Anna Gabriel i Sabaté Proparolanto de la Grupo CUP-CC

Facsimile

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

16

Proponoj pri decido

17

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

18

Proponoj pri decido

19

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

20

Proponoj pri decido

21

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

22

Proponoj pri decido

23

Deklaro de sendependeco de la Kataluna Respubliko

24

Proponoj pri decido

25