47

La fotoalbumo fermiĝas - Retbutiko

  • Upload
    others

  • View
    3

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

1

La fotoalbumo fermiĝas

Eldono de Flandra Esperanto-Ligo

n-ro 40 en la serio „Stafeto"

Tiu ĉi bitlibro enhavas nur parton de la verko. Ĝi rajtas esti libere kopiata.

2

La fotoalbumofermiĝas

Apendico al „Lafotoalbumo” volumoj

1 kaj 2

Trevor Steele

3

Karaj legantoj,

Ke vi povu apreci tiun ĉi volumeton,preskaŭ necesas, ke vi legu la duvolumojn de La fotoalbumo. Sed nun lastilo de tiu ĉi serio draste ŝanĝiĝos.Unue mi prezentu min: mia nomo estasMichael O’Shea, kaj mi estas la sola filode profesorino Zoe O’Shea. Pri miaestiĝo mi iom skribos poste.

Mi tuj aldonu, ke la du antaŭaj volumojkun la titolo La fotoalbumo ne estisverkitaj de mi. Ke mi entute aldonas altiuj rakontoj fontas el promeso, kiun mifaris al mia mortanta patrino, kaj eĉtiam mi prokrastis dum kelkaj jaroj.

Mi skribas nun, ĉar mia tempo estaslimigita. La unua specialisto diris, ke mivivos eble ankoraŭ unu jaron. Miinsistis pri dua opinio, kaj ricevis ĝin: ladua kancerologo „donis” al mi sesmonatojn. Nevideblaj meĥanismojinterne de mia korpo nehaltigeble

4

detruas mian sangon kaj formanĝasmian vivon, kaj nun mi eĉ iom sentas lamalfortiĝon de mia instinkto kroĉiĝi altiu ĉi vivo. Ŝajnas, ke nun miaj ambiciojlimiĝis al unu: fini tiun ĉi kronikon, antaŭol mia interna horloĝo ĉesos funkcii.

^^^^^

Mi kredas, ke iam Goethe diris, ke li nevolas okupiĝi pri la historio: ĝi estassenĉesa serio da mortoj. „Kadavrejo”estis, mi kredas, lia esprimo.

Morto certe rolas en la estiĝo de tiu ĉifina kaj la du aliaj volumoj. Morto venisal la mondo amasnombre en lamalbonaŭgura jaro 1939, kiam lafamilia rakonto de La fotoalbumokomenciĝis. En la analoj de la familiodiversaj mortoj – tiuj de Matt, de Rita,

5

de Bernie – estas prezentitaj, sedsekvis multaj aliaj vivofinoj.

Mia patrino Zoe eldonis la unuajnvolumojn, sed ŝi ne verkis ilin. Ŝi ricevisilin kvazaŭ herede kaj promesis eldoni,se io okazos al la aŭtorino. Kaj Zoepromesis iam daŭrigi la rakonton: kial ŝine povis tion fari, vi facile komprenos,kiam vi legos pri ŝia vivo. Kiam miapatrino sciis, ke ŝi ne plu havas laforton por plenumi sian promeson, ŝisiavice ricevis de mi promeson, kiun minun volas plenumi.

Ĝisfine mia patrino konservis siansenson por humuro. Ŝi rifuzis rekteriveli al mi, kiu verkis la unuajnvolumojn. Ŝi petis min relegi kaj diveni.Mi simple ne povis decidi. Mia unuadivenprovo estis: ĉu vere estisfamiliano? La respondo estis, ke jes.Mia cerbumado ne atingis ian klarecon.Do Panjo demandis, kiu laŭ mi estus laplej malprobabla kandidato: Paddy?Diana? Sean? Bridget?

6

La respondo estis unue simplenekredebla: la aŭtorino estis Diana, miaavino. Sed Diana estas daŭreprezentata sur la paĝoj kiel homomense tre limigita, nekapabla pensi porsi, tute dependa de sia eklezio porrespondoj al la misteroj de la vivo. Kajkrome Diana estis dum pluraj jarojalkohol ulino, kaj ŝia malforto tiurilateestas senkompate priskribata.

Mia patrino klarigis al mi, ke egesurprizis ŝin, kiam Diana transdonis alŝi la manuskripton. Sed kiam ŝikonvinkiĝis, ke la patrino vere skribistiujn paĝojn, kiuj ja donas sufiĉenegativan bildon pri la aŭtorino, Zoeiomete esploris la familian fonon deDiana. Pri sia patro, Matt Eastley, ‐Diana skribis malmulton, sed donisinteresan detalon: Matt emis oratoripublike. Mia patrino malkovris, ke MattEastly fakte estis konata kaj tre ŝatatapublika oratoro kaj rakontanto, kaj oftekontribuis amuzajn artikoletojn al laĵurnalo Cairns Post.

7

Do la talento de la patro kuŝis latenteen Diana dum jardekoj. Malfrue en lavivo ŝi malkovris la propranverkkapablon, kaj laŭ mi ŝi bonesukcesis en la arto kaŝi arton. Kiuimagus, ke la senkolora, submetiĝema,malforta virino fakte skribas pri si tielnegative, kaj povas akre observi lafortojn kaj mankojn de ĉiuj aliaj? Kaj ŝilerte misgvidis pri sia identeco.

Tamen Diana ne volis, ke la verkoaperu antaŭ ŝia morto. Ŝi sciis, kekelkaj el ŝiaj idoj tre ofendiĝos. Sed ŝikredis, ke la prezentaĵo estas honesta.Ankaŭ Zoe ne volis instigi gefratojnverŝi sakraĵojn sur ŝian kapon. Nenieŝia nomo aperas; ŝi elpensis iunpseŭdonimon, „Trevor Steele”. Tiufikcia homo estu la pafcelo de Sean,Bridget, Vanessa, kaj eble aliaj.

^^^^^

Kiam mi konis la sekreton pri laaŭtorino, mia patrino diris al mi, ke

8

retrospekte ŝi devintus diveni, ke Dianafaras „ion nekutiman” post la morto dePaddy. Ŝi funebris dum pluraj monatoj,sed tiam ŝi uzis sian monon, al kiualdoniĝis la asekursumo, kiun Paddyĝismorte pagis, por aĉeti dometon ĉe lamarbordo (ŝi ofte plendis pri la troamalvarmo de Aglo-Nesto) kaj dediĉissin al iu mistera tasko, kiun ŝi volisprisekreti de la gefiloj. Ŝia masko estissenfina serio da krucvortenigmaj kajerojtre videblaj, kiam iu vizitis. Sedsamtempe Diana petis ĉiujn familianojnsendi al ŝi fotojn kaj leterojn, kiuj ielrilatas al la familia historio. Diana svageparolis pri „fotoalbumo”, kiun ŝi celaskunmeti. La gefiloj supozis, ke temaspri serio da fotoj, kaj volonte plenumisŝiajn petojn. Neniu divenis, pri kia„fotoalbumo” temas.

Eblas diri, ke verkado de la du volumojestis speco de dua vivo por Diana. Ŝiaamo al Paddy neniam ĉesis, sed ŝitrovis, ke ŝi estas pli ol nura edzino de

9

Paddy O’Shea, ke ŝi havas ian proprantalenton.

Kiam Diana sciis, sep jarojn post lamorto de Paddy, ke ŝia morto venosbaldaŭ, ŝi elektis Zoe kiel konfidenc ‐ulinon.

^^^^^

Tiu ĉi modesta volumo ne daŭrigos lasistemon de la du fruaj. Unue pro tio,ke mi ne disponas pri la centoj dabildoj, el kiuj Diana povis elekti porilustri sian verkon, kaj mi ne havassimile grandan nombron da citeblajleteroj (nuntempe oni ĉiam pli malofteskribas leterojn). Due, mi devas providaŭrigi la rakonton ĝis hodiaŭ, kaj ladua volumo finiĝis en la jaro de lamorto de Bernie en Vjetnamio, en1970. Kiel mi prezentu preskaŭ 50jarojn en unu maldika libreto, kiamDiana bezonis centojn da paĝoj porprezenti 30 jarojn?

10

Alia problemo, kiun Diana miaopiniesufiĉe sukcese alfrontis, estis tia ĉi: prikiuj temu la rakonto? Nur pri Paddy,Diana, kaj iliaj gefiloj? Aŭ pri labofamilioj kaj la idoj de la idoj? Kiefamilio komenciĝas kaj kie ĝi finiĝas?Nu jes, ni estas ĉiuj posteuloj deAdamo kaj Eva, niaj mitaj pragepatroj,sed ie devas esti limo de libro! Do midecidis apenaŭ trakti la vivon de miageneracio, Martin, Austin, Gloria,Norman, Henry, Tobias, Stephanie, kajSharon (pri Rita, la misforma bebo deVanessa, mi povas simple raporti, ke ŝimortis nur trijara). Aĥ, estos unuescepto.

Jes, la temo devas esti relative limigita,ankaŭ pro tio, ke mia komputila laborokonkuras kun la „progreso” de miakancero. Mi provos ne plu mencii tion.

La morto de Bernie en Vjetnamio nepredevis havi sekvojn. Kiam Paddy eksciispri la morto de tiu amata filo, la estontaaŭstralia rugbiostelulo, li ŝajnis mem

Ĉ

11

ŝrumpi. Ĉe ĉiu morto de plej favoratafilo aŭ filino Paddy povis nur sangiinterne kaj demandi, „Aj kial? Kial Matt?Kial Rita? Kial nun Bernie?” Kion lafamilianoj ne sciis, estis ke Paddy memhavas korproblemon, eble rezulte de lapreskaŭ mortiga akcidento en la segejoantaŭ kelkaj jaroj. Neniu suspektis, kela ŝoko pri la morto de Bernie katalizoskrevon de korvalvo. Iun vendredonPaddy plendis pri granda laceco (estismulte da laboro en la butiko tiun tagon).Sabaton matene, je la hororo de Diana,Paddy ne vekiĝis.

La tuta familio kaj ges-roj Freemanariĝis en Aglo-Nesto por la entombigode Paddy. Estis kortuŝa momento, kiamoni mallevis la ĉerkon en la truon.Diana, kiu antaŭe ŝajnis en stuporo kajmontris nenian emocion dum la preĝejaceremonio (Sean aranĝis, ke lanekatoliko Paddy tamen estu adiaŭitaen la preĝejo de Sankta Tereza), estisprobable konvinkita, ke la sola viro,kiun ŝi iam ajn amis, devas eniri la

12

Inferon. Dum la ĉerko malrapide sinkisteren, ŝi subite ekviglis – se Paddyeniros la Inferon, ŝi iros kun li. Ŝia amovenkis ŝian religian timon. Ŝi proviskuŝigi sin sur la ĉerkon kaj malaperi ella mondo kune kun li. David kaj Seandevis interveni kaj fortiri la patrinon.

^^^^^

Post la enterigo la familianoj iris al ladomo de Diana. Oni funebris ne nur priPaddy sed ankaŭ pri Bernie, kieskadavro kuŝis ie en Vjetnamio. Zoeestis nervoza; ŝi timis, ke povos estiemocia eksplodo pri la morto de launiversale amata frato. Kaj ŝi pravis.Estis forta disdivido: Sean kaj Bridgetkaj Joe kaj Julia unuflanke, David kajZoe aliflanke; Tommy, Vanessa, Dianakaj Helga restis konfuzitaj kaj neŭtralaj.

Sean asertis, ke necesas honori lamorton de Bernie kiel heroan oferonpor la lando Aŭstralio kaj la afero dedemokratio. David ne povis silenti: lia

13

pravorto en tiaj situacioj, „Bovosterko!”eskapis el lia buŝo. Bernie, li diris, estissenkulpa viktimo de monstra politiko dela monda imperiismo de Usono kaj lasalivleka poltroneco de la aŭstraliaregistaro. Laŭta ĥoro de protestoj eldiversaj buŝoj nur instigis David krii, keestas tragedio, ke lia amata frato mortispro tia senhonora kaj krima afero. Zoelevis la brakojn kaj volis iel intermeti sininter la du „tendarojn”.

Subite la bebo Austin en la brakoj deBridget, timigite de la ekscitiĝo de siapatrino, donis laŭtan bebokrion, kajMartin, kiu eble timis, ke oni venosataki lian patron David, same laŭtekriis.

La „interveno” de la du etulojdummomente silent igis laplenkreskulojn, kaj Zoe mallevis labrakojn kaj diris kun voĉo, kiesaŭtoritato surprizis ĉiujn, ankaŭ ŝin,„Bonvolu, ni ne povas revivigi Paĉjonaŭ Bernie! Bonvolu memori, ke

14

malpaco inter ni atingos nur malbonon.Bonvolu, ĉiuj! Ni scias, kion ni mempensas, ni scias, kion la aliaj pensas –senutile ĵeti vortojn al aliaj!” Ŝi turnis sinrekte al David. „Daĉjo, vi scias, ke misamopinias kiel vi, kaj vi scias, ke miamas vin, sed mi petegas vin ne uzivortojn, kiuj ofendas la aliajn! Bonvolu,Daĉjo!”

Austin kaj Martin apenaŭ plu aŭdeblis.

„Bone dirite, Zoe!” Sean diris. „Davidĉiam emis uzi ofendajn vortojn!”

„Sean, David estas kuraĝa homo kunfortaj konvinkiĝoj. Se foje li troigas,sciu, ke liaj intencoj estas bonaj. Mipetegas vin ĉiujn aŭskulti la bebojn, kiujprotestas kontraŭ milito en la familiomem. Mi proponas, ke ni ĉiuj promenulaŭ la strato dum kvin minutoj kajrigardu la belan panoramon de lamontoj, kaj lasu malantaŭ ni ĉiankoleron.”

15

La homoj rigardis sin ĉue, kaj Davidekmoviĝis, „Bona ideo, Zonjo. Venu, niĉiuj iom promenu. Kaj ni babilu pace.Sean, mi iros kun vi. Ni parolu pri vialaboro kaj mia.”

Post la foriro de la ceteraj David restiskun sia patrino. Li jam aranĝisforpermeson de sia lernejo, kaj fratinoTereza, la estrino, estis trekomprenema. Li rajtis resti for dum tutajarkvarono, kaj lia posteno estossekura.

Kaj Diana vere bezonis lian helpon. Lalaboro en la butiko, kiu postulis ŝianatenton, helpis, ke ŝi iom post iom eliruel sia „zombia stato”. Helpis ankaŭ, kevespere David paroligis ŝin pri siapropra vivo eĉ antaŭ la konatiĝo kunPaddy. Li volis, ke ŝi komprenu, ke ŝiaekzisto ne tute dependas de la ĉeestode Paddy, ke ŝi povas havisendependan vivon.

16

Aldonendas, ke Diana kaj David ofteparolis telefone kun Zoe. Mia patrinojam estis agnoskata kiel saĝa homomalgraŭ tio, ke ŝi estis nurdudekunujara. David iam diris al mimultajn jarojn poste, ke ofte venispropono de Zoe, kiu vere helpis.

La „terapio” sukcesis. Dum pli ol dumonatoj Diana estis en funebrahumoro, sed iom post iom ŝi parolis plikaj pli pri siaj gepatroj, aparte pri siapatro. Neniu suspektis tiutempe, kevenis al Diana la deziro fari ion, kion ŝiapatro lerte faris: registri la eventojn dela familia vivo.

Kelkajn monatojn poste, kiam Diana,kun la helpo de David, sukcesis vendila domon kaj la butikon kaj aĉetidometon en la marborda vilaĝoMourilyan, David reiris al sia lernejo enMonto Stevens en Brisbano. Ŝajnisdume, ke la malnova kunvivado deDavid, Helga, Martin, kaj Zoe daŭros.

17

Iun tagon estis frapo ĉe la pordo de iliaapartamento. Zoe iris al la pordo, kajvidis antaŭ si belan sed solen-vizaĝanviron eble dudektrijaran.

„Ĉu vi estas Zoe O’Shea?” la viro iomheziteme demandis.

„Jes. Kaj vi?”

„Mia nomo estas John Towers. Zoe, mihavas ion por vi. De via frato Bernie.”

„Ĉu?” Zoe, mi certas, estis tresurprizita. „Bonvolu eniri.”

John prezentis sin kiel iaman soldatonen Vjetnamio, kie li amikiĝis kun Bernie.„Ni ĉiuj amis Bernie, kaj lia morto trafisnin ĉiujn. En milito vi ne povas tro longefunebri pri iu mortinto, ĉar morgaŭestos alia. Sed mi neniam povis forgesiBernie. Eble li intuiciis, ke li ne revenosvivanta al Aŭstralio. Iun tagon li montristion ĉi al mi kaj eltiris el mi promeson.”

18

John transdonis al Zoe volvitankartonon. „Bonvolu malvolvi ĝin, Zoe.”

Zoe faris tion kaj vidis pentraĵon devjetnama kampar ulo, kiu rikoltas rizon.La verko estis lerta kaj tuj plaĉis al ŝi.

„Bernie amis tiun pentraĵon kaj aĉetisĝin en Sajgono dum semajno daforpermeso. Li diris, ke bonaj vibradojeliras el ĝi.”

„Tipa diro de Bernie! Ĝi vere plaĉas.Dankon, John.” „Bernie diris al mi, kese io okazos al li kaj li ne povostransdoni tion ĉi al vi, ke mi farulialoke.”

Subite larmoj elfluis el la okuloj de miapatrino. Ŝi devis longe lukti por nesingulti. „Se mi ne povas havi Bernie ĉemi, mi tamen kontentas havi ion, kion lidestinis por mi. Refoje dankon, John.”

„Bernie ofte rakontis pri sia ‘duapatrino’. Laŭ li vi estas la plej bona kaj

19

saĝa homo en la tuta mondo.”

„Ho Bernie – kia perdo! Bernie estisabsolute aminda homo, bonkora kajiom naiva en tre ĉarma maniero.”

John vidis ŝancon iomete pligajigi lasituacion. „Naiva jes, aminda jes. Kajtiel senkulpa homo! Aŭskultu, Zoe.Dum tiu semajno en Sajgono multaj elni decidis iri al bordelo. Ili pululas enSajgono. Ni informis Bernie kaj invitislin iri kun ni. Ĉu vi povas imagi, kiel lirespondis?”

„Li estis absoluta ĝentlemano kunvirinoj, sed mi ne povas diveni, kiel liesprimis tion.”

„Li diris: ‘Ne, mi ne konas la virinojn.’Ĉiuj ridegis, kaj ni iris pluen senBernie.”

John kaj Zoe parolis dum horoj pri siakomuna temo. Evidente John sincereamis la grandkorpan amikon. Zoe

20

alternis inter plorado kaj ridado, kaj ofterigardis la pentr aĵon, kiun ŝi nepre volispendigi en sia ĉambro.

Kiam David venis hejmen, kaj posteHelga kun Martin, kiu evidente ĝuissian tagon en la infanvartejo, Zoeproponis, ke ili invitu John vespermanĝikun ili. Ĉiuj konsentis, kaj John volonteakceptis.

Post la manĝo kaj David kaj Helgadevis kontroli hejmtaskojn de lernantoj.David tamen insistis unue ludi kunMartin, ĝis la knabo estos dormema.

Dume John kaj Zoe daŭre konversaciis,kaj nun ne plu nur pri Bernie. Zoe volisscii pli pri la tempo de John enVjetnamio. Li ne volonte rakontis,dirante, „Zoe, Vjetnamio tordis miancerbon. Mi ne scias, kiel mi kutimiĝos alnormala vivo post la multaj traŭmatoj.Mi mortpafis homojn tie. Kaj vidisamikojn mortaĉi.”

21

„Pardonu, John, mi ne rajtis demandipri tio.”

„Sed eble estus bone, se mi tamenrakontus al vi. Mi jam vidis, ke Berniepravis: vi estas elstare prudenta homo.”

Zoe nekarakterize hezitis respondi.Ironiaĵo ne tuj saltis de ŝia lango. Sedion ŝi sciis: ke tiu bela viro altiras ŝin,kaj se ŝi povos helpi lin venki siajntraŭmatojn, ŝi tre volonte faros tion.

„John, kie vi loĝas en Brisbano?”

„Mi ne loĝas ĉi tie, fakte mi loĝas nenie.Mi venis rekte el Sidnejo ĉi tien portransdoni al vi la pentraĵon.”

„Do ... ne mia afero ... sed kie vitranoktos?” „Eble mi devus reiri alSidnejo trajne. Sed miaj rilatoj kun miapatro estas malbonaj. Panjo mortisantaŭ kelkaj jaroj. Mi eĉ ne informisPaĉjon, ke mi revenis al Aŭstralio.Sendube li estas ebria ie.”

22

„Veturi noktomeze al Sidnejo? Kaj senscii kien? Freneze, John. Vidu, estasneokupita ĉambro en tiu ĉiapartamento. Mi proponos al la aliaj, kevi dormu tie ĉi-nokte.” Subite Johnsentis sin laca kaj preta akcepti lagastamon. Li mem ne sciis antaŭe, kionli faros – eble serĉi tre malmultekostanhotelon. „Mi ne volas ĝeni, Zoe ...”

„Sensencaĵo, estas plezuro gastigi vin.Momenton, mi parolos kun David kajHelga.”

Post kelkaj minutoj ŝi revenis al Johnkun kapkuseno kaj litotukoj kaj kovrilo.

John pasigis la nokton en Grange Park,kaj la postan tagon li ne sciis kion fari.Ĉu li serĉu laboron? Sed kiel li farurutinan laboron post du jaroj datimoplena rampado tra vjetnamajĝangaloj, kie ĉiu momento povus esti lalasta de la vivo? Kaj bildoj de homoj,

23

kiujn li mem mortigis, svarmis en liakapo.

Estis klare, ke li devos foriri de laapartamento, sed kortuŝis lin, ke Zoelastaminute donis al li la telefon ‐numeron. „John, se vi volos viziti min –nin, ne hezitu.” Ŝi ridis iom knabinece,„Vi ne lasis min skribi eĉ unu vorton demia tezo hieraŭ, sed mi ne bedaŭras.”

„Zoe, mi ne scias kion diri. Via gastamoestas pli, ol mi meritas.”

„Bovosterko! Kiel David ofte diras, se line konsentas pri io.”

La postan semajnon David observisZoe kaj diris iun vesperon, „Zoe, virefoje renkontis John en la urbo, ĉu ne?Mi neniam vidis vin neglekti viajnstudojn tiumaniere. Ĉu vi scias, kion vicelas kun li?”

24

„Mi ne bone scias, Daĉjo. Mi scias, ke lihavas kelkajn problemojn, sed eble mipovas lin helpi.”

„Helpi lin? Aŭ admiri lian belan vizaĝon...?”

„Jes, li estas bela sed iom, fakte tre,afliktata. Kaj iom doloras al mi, ke litranoktas en domaĉoj, kie li devas eliriĉiumatene post minimuma manĝeto.Sciu, ke antaŭ ol li soldatiĝis li intencisstudi juron. Sed li diris, ke la mondo dejuristoj ŝajnas tute nereala al li nun. Kajli havas nenian familian vivon enSidnejo.”

„Ĉu li ne serĉas laboron?”

„Li diris, ke jes, sed evidente neplenkore.”

„Zonjo, vi foje klaŭnumas pri via deziroesti forkaptita de iu diklipa viro. Ĉu vienamiĝis al John?”

Ŝ

25

Zoe longe rigardis la plankon. Ŝi oftecerbumis, kion tiu desegnaĵo sur latapiŝo simbolas. „Eble. Mi nekomprenas min mem. Ĉu mi nur volashelpi homon en mizera stato – aŭ ĉu mivolas multe pli? Daĉjo, iom alarmeestas, ke mia studado, kiu kutime vereravas min, ŝajnas malpli interesa postla alveno de John.”

„Mi observis tion. Nu, franjo, mi volasnur, ke vi estu feliĉa.”

„Kaj David, se mi rajtas ŝanĝi la temon.Ĉu vi estas feliĉa? Vi ne elradiasgrandan kontenton. Se Martin ne estusĉi tie, ĉu vi restus?”

„Mia respondo similas vian: mi nescias.”

Ankoraŭ unu monaton poste Davidatendis, ĝis li povis paroli kun Zoe

26

duope. „Zonjo, ĉu vi konscias, ke vineglektas vian tezon?”

„Jes. Sed mi ne scias kion fari. John ...”

„Jes, John. Ĉu li ankoraŭ ne trovislaboron? Ĉu li vivas de la kafo kaj kuko,kiujn vi donacas al li?”

„Li ricevas matenmanĝon ĉe laSavarmeo. Kaj foje vespermanĝon.”

„Li estas juna, bela viro, kiu almenaŭaspektas sana. Ĉu vi kredas, ke li vereserĉas laboron?”

„Ŝajnas, ke ne. Sed Daĉjo, vi ne povaskompreni la hororojn, kiujn li travivis enVjetnamio. Foje li rakontas, eĉ ploras,kaj estas evidente, ke li estas ankoraŭturmentata.”

„Ĉu ne estas helpo por tiajekssoldatoj?”

„Eble jes, sed li ne volas meti sin en lamanojn de ‘kap-ŝrumpigistoj’, kiel li

27

nomas psiĥologojn. Li diris, ke liaŭskultus ilin nur, se ili mem spertintusmiliton kaj scias, kiel estas mortigi alianhomon.”

„Zonjo, vi ne invitis lin ĉi tien. Ĉu vitimas, ke ni – Helga kaj mi – havusnegativan opinion pri li?”

Zoe rigardis refoje tiun enigmandesegnaĵon sur la salona tapiŝo. „Mi nevolas konfesi tion, sed jes ... vi pravas.”

„Sed vi renkontas lin tre ofte – kajneglektas vian tezon. Ĉu vi scias, kienla afero povas iri?”

„Daĉjo, vi diras, kion mi daŭre pensas.Pravas, ke mi enamiĝis al John, kajŝajnas, ke li tre ŝatas min. Li volas invitimin pasigi semajnfinon kun li ĉe lamarbordo.”

„Ĉu vi volas iri kun li?”

„Jes. Sed mi timas, kio povus okazi.”

28

„Zonjo, al mi ŝajnas tute klare, kiopovus okazi. Kaj mi ne volas, ke miakara fratino estu vundita. Diru, se vi jamdiskutis la inviton, kiu pagus laloĝadon?”

„Ni ne diskutis tion, sed mi supozas ...ke mi.”

„De via giganta stipendio? Mia kara, seli ne povas eĉ kontribui, kia partnero lipovus esti?”

„David, vi juĝas lin tre negative. Lihavas bonajn karakterizaĵojn.”

„Zonjo, mi kompromisos. Mi volas, ke viestu feliĉa. Evidente vi volas iri kun li alla marbordo. Mi sekrete helpos finance.Mia deziro estas, ke vi sciu, ĉu tiu rilatokun John estas daŭriginda.”

Zoe longe pripensis. Fine ŝi akceptis.

29

Kaj tiel okazis. Do mi koncipiĝis enSouthport, apud la grandioza PacifikaOceano.

Zoe ne informis John dum du monatoj,ke ŝi estas graveda. La reago, kiun ŝitimis, realiĝis. John subite panik iĝis –esti patro estis tro por li. Sen avertimian patrinon, li malaperis iun tagon,kiam mi gastis en mia patrino la trianmonaton.

Zoe devis decidi. La malapero de Johnpreskaŭ rompis ŝian koron, sed baldaŭŝi diris al si, ke li ja estus senesperapatro. Do ĉu ŝi abortigu la bebon, aŭprovu iel trabatali kiel studentino kajpatrino?

La respondo estas, ke mi nun skribastiujn ĉi paĝojn.

Pri mia patro mi eĉ ne havas foton. Mine scias, ĉu bedaŭri tion aŭ ne. Nur pri

30

tiu temo mia elokventa patrino nevolonte parolis.

31

Je mia dispono estas tre malmultajleteroj. Sed tiun ĉi mi tamen uzu.

Kara Helga,

Sendube ankaŭ vi jam delonge scias,ke nia kunvivado ne vere feliĉigas nin.Sed ne kulpigu vin: se estas kulpo, domiaflanke. Sed prefere mi dirus, ke niambaŭ troviĝas en situacio, kiun ni neantaŭvidis, kiam ni decidis geedziĝi.Pardonu la esprimon, sed mi sentasmin kvazaŭ en kaptilo; kaj mi kredas,ke ankaŭ por vi la situacio estasnedaŭrigebla.

Sciu, ke mi ne forlasas vin por vivi kunalia virino – mi esperas, ke tio estasioma konsolo. Ne, mi ankoraŭ ŝatas vinkaj aprecas vian sindediĉan karakteron,kaj mi ege dankas pro la multaj

32

komplezoj, kiujn vi faris al mi ekde niarenkontiĝo en Kamara.

Vi de tempo al tempo menciis Gary, lainstruiston de la paralela klaso en vialernejo. Kaj mi kredis subaŭdi iankorinklinon al li. Nu, mi vizitis lin en liaapartamento. Unue li kredis, ke mivenas bati lin pro flirtado kun miaedzino. Sed mi rapide trankviligis lin. Mipridemandis lin kaj konstatis, ke li fakteestas simpatia ulo kaj ke li vere ŝatasvin kaj trovas vin altira. Lin ne interesaspolitiko, sed jes ĝardenumado – do liestus pli bona partnero por vi ol mipovas esti. Do se vi volas esploriintimajn rilatojn kun Gary, mi tuteaprobas. Fakte mi volas, ke vi havubonan koramikon kaj ne estu soleca.

Por mi la dolora afero estas, ke miplanas foriri kaj lasi Martin ĉe vi. Viscias, kiel forte mi amas nian knab eton,kaj mi esperas, ke ni povas resti enamikaj rilatoj kaj ke, kiam mi revenos,

33

mi havos oftan aliron al Martin. Mi nevolas tuj divorci, sed la decido estu via.

Cetere, se devos esti divorco, ebleestus bona ideo atendi. La LaboristaPartio intencas, se elektita, plihumanigila leĝojn kaj enkonduki „senakuzan”divorcon – ne plu necesos, ke unu el lapartneroj „pruvu” misagon de la alia.

Henjo, pri mono: dum miaj jaroj dainstruado mi sukcesis, kiel vi scias,ŝpari kelkajn dekmilojn. Mi intencasdoni al vi duonon de tiu sumo; tio estuhelpo por pagi la luon de laapartamento, la elspezojn por Martinkaj por Zoe. Vi scias, ke Zoe amas ninambaŭ kaj servos kiel ponto inter ni.Kaj baldaŭ ŝi mem naskos kaj bezonosfinancan helpon.

Mi vojaĝos tre baldaŭ al Germanio. Miricevis postenon de asista instruisto enMünster, la ĉefurbo de la provincoVestfalio. La enspezoj ebligosvivtenadon, sed certe ne riĉigos min.

34

Kiam mi havos fiksan adreson tie, miskribos al vi. Eble necesos kontaktimin. Cetere, la VW mi transdonas al vi.Vi devos nur subskribi la dokumentojn,kiam ili alvenos poŝte.

Kara Henjo, tiu ĉi letero eble donos al viŝokon, sed mi esperas, ke baldaŭankaŭ vi spiros pli libere sen la edzo,kiu ne kontentigis vin.

Mi donu al vi lastan surpaperan kison.

David.

Tiun ĉi leteron Zoe transdonis al Helgapost vizito ŝia al la familianoj enIpswich. Evidente la movo estis boneplanita: liaj vestoŝrankoj estis preskaŭmalplenaj kaj liaj libroj estis for. Taksiovenigis lin al la lernejo en MontoStevens. Fratino Tereza permesis, ke li„provizore” uzu malplenan ĉambretonpor staki siajn librojn. Li luis

35

apartamenton en trietaĝa domo en laantaŭurbo Bardon.

Laŭ mia patrino Helga ploretis dumkelkaj tagoj, sed baldaŭ sentis sinlibera. Sed la eventuala amafero kunGary, post ŝajne promesoplenakomenco, ne longe daŭris. Tion kaŭzisgrandparte la tre negativa reago deMartin – sed pri tio mi devas raportiposte. Helga restis senedza dum lacetera vivo.

Kaj mia patrino, post mia naskiĝo,transloĝiĝis al Toowong, kie amikinoŝia, iama kunstudentino Beverley, trebone prizorgis min, dum Panjo laborispri sia tezo aŭ ĉeestis prelegojn.Beverley estis iom riĉa heredintino kajpovis vivi sen labori, kaj mia patrinopagis nur tre modestan lupagon, sedpromesis pagi normalan luon, kiam ŝimem normale enspezos. Kajkompreneble ŝi faris tion.

36

Post la foriro de John ŝia laborritmoestis, Beverley diris iam al mi, preskaŭtimige rapida; ŝi voris libron post librokaj faris ampleksajn noticojn.

37

Tiu ĉi ĉapitro ne aperas en tiu ĉinekompleta provlibro. La tuta libroestas aĉetebla ĉe www.retbutiko.be,[email protected]

38

Tiu ĉi ĉapitro ne aperas en tiu ĉinekompleta provlibro. La tuta libroestas aĉetebla ĉe www.retbutiko.be,[email protected]

39

Tiu ĉi ĉapitro ne aperas en tiu ĉinekompleta provlibro. La tuta libroestas aĉetebla ĉe www.retbutiko.be,[email protected]

40

Tiu ĉi ĉapitro ne aperas en tiu ĉinekompleta provlibro. La tuta libroestas aĉetebla ĉe www.retbutiko.be,[email protected]

41

KolofonoTitolo: La fotoalbumo fermiĝasAŭtoro: Trevor SteeleSerio: Stafeto n-ro 40Kovrilo: Ferriol MacipISBN de la papera eldono: 978 9077066 59 1UDK: 82.3.892NUR: 300IBAN: 17-11-304-392Leĝa depono de la papera eldono:D/2019/2924/2

Flandra Esperanto-LigoLange Beeldekensstraat 169 - 2060Antwerpenwww.retbutiko.be© 2019 FEL, Antverpeno

42

Tiu ĉi ekzemplero de La fotoalbumofermiĝas enhavas nur parton de laverko. Ĝi rajtas esti libere kopiata.

43

La serio „Stafeto”

En la serio „Stafeto” aperis:

1. Ĉu rakonti novele? (Johán Valano)(bindita versio elĉerpita, ankoraŭhavebla kiel bitlibro)2. Sub la signo de socia muzo (WilliamAuld kaj Stefan Maul, red.)3. Kazinski venas tro malfrue (DeckDorval)4. Beletro, sed ne el katedro (GastonWaringhien)5. Murdo en Esperantujo (DanielMoirand) (bindita versio elĉerpita,

44

ankoraŭ havebla kiel bitlibro)6. Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas(Manjo Austin)7. Nigra magio (Deck Dorval kajChristian Declerck)8. Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ (AdriaanRoland Holst)9. Oktavia (Seneko)10. Kromosomoj (Lorjak) („Bazaverkisto”)11. 1887 kaj la sekvo (GastonWaringhien)12. Dolĉe amare (Emile Van Damme)13. Urd Hadda murdita! (Deck Dorval)14. Meznokto metropola (Krys Ungar)(„Baza libro”)15. Ŝirpecoj (Christian Declerck)16. Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (Edwin deKock) („Baza verkisto”)17. Kanto pri minotaŭro (GerritBerveling)18. Plena poemaro (Eŭgeno Miĥalski)(„Baza libro”)19. El sisma zono (Mikaelo Giŝpling)(„Baza libro”)20. Tri rakontoj pri la Miljara Paco

45

(John Francis) („Baza verkisto”)21. Sur Parnaso (Timothy Brian Carr)22. Konto de l' vivo (Paul Gubbins)23. La ŝtona urbo (Anna Löwenstein)24. Kapturnoj (Higinio García)25. Simptomoj (Gonçalo Neves)26. La Bato (Lena Karpunina)27. Sagao de Njal (Nekonata aŭtoro;tradukis Baldur Ragnarsson) („Elstaraverko")28. Tie, ĉi tie (Mikaelo Giŝpling) („Bazaverkisto”)29. Dormanta Hejmaro (ManashiDasgupta; el la bengala tradukis ProbalDasgupto)30. Bildoj pri norda lando kaj aliajrakontoj (Sen Rodin)31. Neokazinta amo (Lena Karpunina)32. Sub fremdaj ĉieloj (Edwin de Kock)33. Morto de artisto (Anna Löwenstein)34. Kvazaŭ ĉio dependus de mi (TrevorSteele)35. Flugi kun kakatuoj (Trevor Steele)36. Paradizo stelita (Trevor Steele)37. Konvinka kamuflaĵo (Trevor Steele)38. Dio ne havas eklezion (Trevor

46

Steele)39. Amo inter ruinoj (Trevor Steele)40. La fotoalbumo fermiĝas (TrevorSteele)41. La konflikto de la epokoj (Edwin deKock) („Baza verkisto”)

Notoj

Baza libro: baza, nepre leginda kajlegenda libro (laŭ William Auld).Baza verkisto: aŭtoro aparterekomendita de William Auld.Elstara verko: verko kiu apartenaslaŭ la Nobel-komitato al la 100 plejbonaj iam verkitaj.