2
La NASK a Fasko Ĵurnalo de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, ĉe la Universitato William PEACE lundon, la 10-an de Julio, 2017 numero sep Hodiaŭ 7:15 atm: Matenmanĝo 8:30 – 12:15 ptm: Lecionoj 8:30 – 12:30 ptm: KER-ekzamenoj 12:30 ptm: Tagmanĝo Diversaj horoj: KTF laborsesioj – Bonvolu aranĝi kun Derek pri la sonregistrado 1:30 ptm: KTF provludo: koruso 2:00 – 3:00 ptm: Fred MEYER prelegos pri la uzo de receptoj por instrui vortojn pri manĝaĵoj Flowe 110 3:15 ptm: Brajeno gvidos ekskur- son al Raleigh. La promeno al la urbocentro postulos pli-malpi 15 minutojn. Brajeno montros la lokojn de la ŝtatdomo de Norda Karolino kaj du muzeoj: historia kaj naturscienca. Ekskursantoj estos liberaj por elekti tiu(j)n, kiu(j)n ili volas viziti. Bonvolu amasiĝi en la malgranda parkejo ekster la dormejo. La grupo ekpromenos ĝustatempe. 5:30 ptm: Vespermanĝo 7:00 – 8:00 ptm: Bill MAXEY: “Ni esploru La kosmo-n: La universo laŭ John Islay Francis” vidu priskribon sur la dua paĝo Flowe 110 7:00 – iam ptm: KTF provludoj: instrumentistoj 9:00 ptm: En la gufujo, en la 3a etaĝo, Sylvain rivelos al ni la re- spondon al la demando: “Kion volas virinoj?” Ni esploru La kosmo-n: La universo laŭ John Islay Francis Jen priskribo de la prelego, kiun Bill MAXEY prezentos hodiaŭ Bicikle al pikniko de Don McINTOSH La prezentaĵo estos enkonduko al la majesta poezia rakonto pri la evoluado de la universo—de ekesto ĝis estingiĝo—de unu el niaj plej konindaj verkistoj. Ĝi bele ekzempligas la uzon de ĉiuj lingvorimedoj por krei serion da koncizaj konkretaj bildoj de la multetapa kosma historio. La kosmo estas facile alirebla kaj rekte komprenebla, sen ia neceso serĉi pli profundajn signifojn. John Islay FRANCIS Ĉi-jare en majo mi prezentis prelegon al la Esperanto- Rondo en Otavo, Ontario, Kanado. Tiam, mi diskutis multajn biciklajn karavanojn, sed ĉi tie mi volas mencii nur unu. Ĝi okazis en aŭgusto, 2011. Mi ŝatas kunporti interesajn desertojn, ornamaĵojn kaj aliajn aferojn bicikle, ĉar estas amuze, kaj ĉar mi volas montri ke oni povas bicikle porti pli ol ni kutime portas en Nord-Ameriko. Tiu ĉi karavano komenciĝis ĉe Fitzroy Harbour, en Ontario, proksime al Otavo, kaj vojaĝis al Norway Bay, en Kebekio. Mi muntis grandan korbon sur la malantaŭan parton de mia biciklo. La korbo enhavis fromaĝan kukon kukurban, kiu estis rmigita per malvarmigo pro gelateno en la recepto. Tial, mi devis teni ĝin malvarma. Mi uzis du varmizolajn pakaĵojn, la pli malgranda ene de la pli granda, kaj plastajn glaciigajn blokojn. La korbo ankaŭ enhavis, kompreneble, la porcelenaĵon kaj la manĝilaron. Rimarku ankaŭ la laŭtparolilojn muntitajn antaŭe de la biciklo por ke ni havu belan muzikon dum la manĝo.

La NASKa Fasko - nask.esperanto-usa.org

  • Upload
    others

  • View
    2

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

La NASKa Fasko Ĵurnalo de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, ĉe la Universitato William PEACE

lundon, la 10-an de Julio, 2017 • numero sep

Hodiaŭ ★ 7:15 atm: Matenmanĝo★ 8:30 – 12:15 ptm: Lecionoj★ 8:30 – 12:30 ptm:

KER-ekzamenoj★ 12:30 ptm: Tagmanĝo★ Diversaj horoj: KTF laborsesioj –

Bonvolu aranĝi kun Derek pri la sonregistrado

★ 1:30 ptm: KTF provludo: koruso★ 2:00 – 3:00 ptm: Fred MEYER

prelegos pri la uzo de receptoj por instrui vortojn pri manĝaĵoj Flowe 110

★ 3:15 ptm: Brajeno gvidos ekskur-son al Raleigh. La promeno al la urbocentro postulos pli-malpi 15 minutojn. Brajeno montros la lokojn de la ŝtatdomo de Norda Karolino kaj du muzeoj: historia kaj naturscienca. Ekskursantoj estos liberaj por elekti tiu(j)n, kiu(j)n ili volas viziti. Bonvolu amasiĝi en la malgranda parkejo ekster la dormejo. La grupo ekpromenos ĝustatempe.

★ 5:30 ptm: Vespermanĝo ★ 7:00 – 8:00 ptm: Bill MAXEY: “Ni

esploru La kosmo-n: La universo laŭ John Islay Francis” – vidu priskribon sur la dua paĝo Flowe 110

★ 7:00 – iam ptm: KTF provludoj: instrumentistoj

★ 9:00 ptm: En la gufujo, en la 3a etaĝo, Sylvain rivelos al ni la re-spondon al la demando: “Kion volas virinoj?”

Ni esploru La kosmo-n: La universo laŭ John Islay Francis Jen priskribo de la prelego, kiun Bill MAXEY prezentos hodiaŭ

Bicikle al pikniko de Don McINTOSH

La prezentaĵo estos enkonduko al la majesta poezia rakonto pri la evoluado de la universo—de ekesto ĝis estingiĝo—de unu el niaj plej konindaj verkistoj. Ĝi bele ekzempligas la uzon de ĉiuj lingvorimedoj por krei serion da koncizaj konkretaj bildoj de la multetapa kosma historio. La kosmo estas facile alirebla kaj rekte komprenebla, sen ia neceso serĉi pli profundajn signifojn. John Islay FRANCIS

Ĉi-jare en majo mi prezentis prelegon al la Esperanto-Rondo en Otavo, Ontario, Kanado. Tiam, mi diskutis multajn biciklajn karavanojn, sed ĉi tie mi volas mencii nur unu. Ĝi okazis en aŭgusto, 2011. Mi ŝatas kunporti interesajn desertojn, ornamaĵojn kaj aliajn aferojn bicikle, ĉar estas amuze, kaj ĉar mi volas montri ke oni povas bicikle porti pli ol ni kutime portas en Nord-Ameriko. Tiu ĉi karavano komenciĝis ĉe Fitzroy Harbour, en Ontario, proksime al Otavo, kaj vojaĝis al Norway Bay, en Kebekio. Mi muntis grandan korbon sur la malantaŭan parton de mia biciklo. La korbo enhavis fromaĝan kukon kukurban, kiu estis firmigita per malvarmigo pro gelateno en la recepto. Tial, mi devis teni ĝin malvarma. Mi uzis

du varmizolajn pakaĵojn, la pli malgranda ene de la pli granda, kaj plastajn glaciigajn blokojn. La korbo ankaŭ enhavis, kompreneble, la porcelenaĵon kaj la manĝilaron. Rimarku ankaŭ la laŭtparolilojn muntitajn antaŭe de la biciklo por ke ni havu belan muzikon dum la manĝo.

La NASKa Fasko • 2017-Jul-10 • paĝo �2

Reptilia Rakonto de Ray REDD

Mi estas membro de grupo por naturstudado kaj ofte partoprenas studekskursojn. Dum niaj ekskursoj mi aŭdas multon da diskutado pri birdoj, mamuloj, arboj, floroj, eĉ pri muskoj kaj likenoj. Sed strange, pri reptilioj mi aŭdas, kaj vidas sur T-ĉemizoj, pli da mencioj en Esperanto-kunsidoj ol en mia naturgrupo. Tial, mi prezentas tiun ĉi rakonton.

Profesoro kaj lia edzino kundukis ekskurson en la amazonan regionon.  Unu posttagmezon, dum la profesoro dormis, la edzino akompanis grupeton al la riverbordo.  Ekaperis granda reptilio, kiu tuj kaptis kaj manĝis la edzinon.  Tuj la cetero de la grupeto kuris al la tendejo kaj vekis la profesoron.  Unu el ili kriis, “Aligatoro ĵus manĝis vian edzinon!” “Tio tute ne eblas,” respondis la profesoro. Alia membro diris, “Sed ni vidis la tutan aferon.  Aligatoro aperis el la rivero, kaptis vian edzinon, kaj manĝis ŝin.” “Tute ne eblas,” diris la profesoro.  “Estas neniom da aligatoroj en la Amazono.  Estas nur krokodiloj.”

Enigmo de Zerbie HYNSON

Jen denove la enigmo de hieraŭ: Se mi supersaltas la akvofalojn de Niagara sur motorciklo, kaj defalas ĝiaj pordoj, kiom da krespoj necesas por plenŝtopi hundodometon? Ĉu jes, ĉu ne? Kaj la solvo: Purpure, ĉar eksterteranoj ne portas ĉapelojn.

La angulo de la verkemulo: Malfacilas paciĝi… de Sylvain LELARGE

Vid-al-vide, ili staris, la du batalontoj. La reĝo jam de tagoj sekvis la spuron de la terura drako, kiu jam dum semajnoj cindrigis la tutan regionon. La bestaĉo aspektis nun tiom terure, skuante siajn sep verdajn lacertajn kapojn, klakante en la aero ties dentoplenajn faŭkojn, svingante dekstren makdekstren sian gigantan voston, ke la kuraĝa princo tuj sentis sian sangon glaciiĝi. Sed li ne lasis ke la paniko invadu lian menson, ĉar li sciis, ke tio estis unika okazo finfine por pruvi sian valoron al sia popolo, liberigante ĝin de la fajromonstro. Li do brave paŝis antaŭen kaj fortvoĉe anoncis: “Drako, mi estas la reĝo de tiu ĉi lando, kaj mi ordonas al vi forflugi. Se ne, mi ne hezitos mortigi vin!” La sep kapoj unuvoĉe respondis: “Reĝo, mi ĝojas ke vi persone venis renkonti min, ĉar mi eniris vian landon nur por povi montri al miaj gepatroj ke mi jesja kapablas mortigi kavaliron! Tia via trofeo valoros dekoble pli!” Tion dirinte, la du kontraŭuloj preparis sin por ĝismorta lukto, la drako skrapante la rokojn de siaj kvazaŭferaj ungoj, la reĝo fermante la vizieron de sia kasko kaj firme tenante, per du manoj, sian longan ŝtalan glavon. Ambaŭ pretis je la atako de la alia. Minutoj pasis… longaj. Nenio okazis. Post kvaronhoro, du el la drakaj kapoj komencis flustri unu al la alia. La reĝo tusetis. Tria drakkapo informiĝis, iom ĝenvoĉe: “Ĉu ankaŭ vi, via moŝto, fakte ne vere emas?”   “Mi?” respondis la reĝo. “Mi tute ne ŝatas batali. Neniam ŝatis. Sed estas nia devo, ĉu ne?”   “Ĉu ni ne povus trovi alian manieron?” proponis kvara kapo… Iom poste, sidis la du surherbe kaj pridiskutis solvon por ambaŭ akcepteblan. La reĝo komencis, esperplena: “Se mi povus publike montri kelkajn el viaj tranĉitaj kapoj, mi enirus porĉiame la historion…” “Neniu problemo – asertis la bestego – miaj kapoj tuj post tranĉiĝo rekreskas, kaj al mi eĉ ne plu doloras la dentoj… Sed tio, kion mi mem bezonus, estus kelkaj kavaliraj kirasoj por disdonaci al miaj familianoj. Bele aspektas super enirpordo.” La du rapide akordiĝis: tri drakkapoj por la reĝo, kvin el la reĝaj rezervkirasoj por la drako. Tiel, ili ne bezonis vundiĝi dum sensenca barakto, kaj povis sekure hejmeniri. Ili eĉ interŝanĝis retadresojn por iĝi plumamikoj. Sed lastmomente, ĵus kiam la drako volis forflugi, la reĝo ĝentile petis: “Kara drako, ĉu vi povus nur iom nigrigi mian kirason, tiel ke tamen ŝajnu kvazaŭ ni vere luktis? “Volonte!” respondis la servema monstro, kaj kraĉis fajron… Sed iom tro da fajro. Ĝi ne nur nigrigis la kirason. Ankaŭ fulmkuiriĝis la reĝo. Kaj fakte, la bleko de la drako estis la lasta sono, kiun li iam ajn aŭdis…

Rezulto de la leifarado

La NASK-a Vortaro de Jorge Rafael (“Rafa”) NOGUERAS

Ĉu vi kreis (aŭ aŭdis) iujn interesajn aŭ humurajn novajn vortojn dum NASK? Jesokaze, bonvole sendu ilin al mi (kune kun difino kaj ekzemplofrazo) aŭ Fejsbuke aŭ persone, kaj je la lasta tago mi kompilos ilin por ke ni ĉiuj ĝuu niajn spritajn elpensaĵojn.